28-a de marto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 28-a de marto estas la 87-a tago de la jaro (la 88-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 278 tagoj restas.
Je la 28-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
- 193: La Pretoriana gvardio mortbatis la romian imperiestron Pertinakso. Posteulo iĝis Didio Juliano, kiu aŭkcie oferante la plej altan prezon ricevis la postenon. Kelkajn semajnojn poste, ankaŭ li estis murdita.
- 364: Valento iĝis kunimperiestro de Romio
- 845: Vikingoj prirabis Parizon
- 1241: Mongoloj konkeris Krakovon
- 1462: Ivano la Tria iĝis granda princo
- 1566: Malto: urbo La Valeto fondiĝis; nuna ĉefurbo
- 1656: Sveda diluvo: venko de pola armeo en batalo de Nisko
- 1776: Bolŝoj-teatro fondiĝis en Moskvo
- 1793: Dua dispartigo de Pollando: prusa armeo eniris al Gdańsk
- 1795: Tria dispartigo de Pollando: kurlanda parlamento anoncis alligon de Duklandoj Kurlando kaj Zemgalio al Rusio
- 1802: Heinrich Olbers malkovris asteroidon Palason
- 1835: Brazilo: Campos dos Goytacazes iĝis urbo
- 1844: En Hispanio kreiĝis Guardia Civil
- 1849: Printempo de la Popoloj: Nacia Asembleo proklamis konstitucion de Germana Federacio
- 1866: Bohemio: Jablonec nad Nisou iĝis urbo
- 1879: Armeo de zuluoj venkis britojn en batalo de Hlobane
- 1888: Ĵakvo la Buĉisto serize vundis per tranĉilo unun el siaj viktimoj
- 1900: Germana astronomo Friedrich Karl Arnold Schwassmann malkovris asteroidon Matezo
- 1910: La franca aviada pioniro Henri Fabre sukcesis unua flugi per hidroplano en Marseille. Dum sia dua provo li flugis ĉirkaŭ 600 metrojn per la aviadilo Hydravion.
- 1911: Aleksandr Postnikov estis arestita.
- 1915: La brita pasaĝera vaporŝipo SS Falaba estis sinkigita antaŭ la marbordo de Kimrio fare de germana submarŝipo. 104 pasaĝeroj kaj skipanoj dronis. Tiel mortis la unua usonano dum la unua mondmilito.
- 1920: Pola-bolŝevika milito: soveta flanko, responde al pola propono pri pacnegocado en Borysów, postulis alian lokon kaj tutan retiriĝon de bataloj
- 1923: Hispana futbala klubo Real Club Celta de Vigo fondiĝis
- 1930: Mustafa Kemal Atatürk ŝanĝis nomojn de Konstantinopolo al Istanbulo kaj Angora al Ankaro
- 1939: Hispana Enlanda Milito: armeo de generalo Francisco Franco konkeris Madridon
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: En Varsovio gestapo arestis oran olimpikan medaliston Janusz Kusociński (pli poste murdita)
- 1941: Germanaj regopovoj laŭ oficialaj donitaĵoj konfiskis ĝis tiu ĉi tago en Ĝenerala Gubernio 102 bibliotekojn, 15 muzeojn, 3 galeriojn de pentraĵoj, 8 kolektojn da armiloj, 10 numismatikajn kolektojn, 1 kolekton de egipta arto, 1 kolekton de antikva arto, 1 etnografian kolekton, 21 kolektojn de porcelano kun aliaj objektoj; 1100 pentraĵojn kaj akvarelojn, kelkcenton da desegnoj, 25 statuetojn, 500 meblojn, 25 kolektojn da noblaj metaloj, 32 kestojn kun artaĵoj kaj multe da aliaj valoraj objektoj
- 1942: En Poznań germanoj ekzekutis 10 polojn; en Lodzo aperis konspira komunista revuo en la pola lingvo "Batal-Fronto por Nia kaj Via Libereco"
- Brita aeratako de bombaviadiloj al germana Lubeko; brita atako kontraŭ germana mara militistejo en Saint-Nazaire en Francio
- 1943: Heinrich Himmler sciigis distriktestron de Galicio, ke Hitler konsentis establi divizion SS "Galizien" por volontuloj de ukraina nacieco; Volinia masakro: armitaj ukrainoj murdis polan loĝantaron de 3 vilaĝoj en distrikto Kostopol, krome en la alia 7 kaj en distrikto Lucko 8 polojn; germanoj murdis en Pardysówka 33 personojn
- 1944: Germanaj ĝendarmos pafmortigis en Podlaĥio 5 personojn; germana polico forveturigis de Varsovio 580 virojn al koncentrejo en Gross-Rosen; germanan koncentrejon Majdanek sukcese forlasis pere de subteraj kanaloj 9 malliberigitoj kaj atingis partizanajn taĉmentojn; de fervoja transporto sur la vojo Ciechanów-Mława fuĝis 12 sovetajn oficirojn; taĉmento de Pola Enlanda Armeo dum atako en Żarki kontraŭ germana aŭtomobilo akiris 9952 nutraĵajn aĉetrajtigilojn
- 1945: Soveta NKVD en la tagoj 27-a kaj 28-a de marto perfide arestis en Pruszków dekkelkajn reprezentantojn de la pola politika vivo, kiel Jan Stanisław Jankowski aŭ generalo Leopold Okulicki, komandanto de Enlanda Armeo, sub la riproĉo de eksterleĝa agado malfronte de Ruĝa Armeo; pola kaj soveta armeoj konkeris Gdynia kaj Malnovan Urbon en Gdańsk
- Hungara episkopo de Győr Vilmos Apor estis morte vundita de soveta soldato, kiam defendis virinojn kun infanoj kaŝitaj en kelo de episkopa palaco
- 1949: Turkio kiel la unua islama lando agnoskis la ŝtaton Israelo
- 1953: Libio aliĝis al la Ligo de Arabaj Ŝtatoj
- 1963: La filmo La birdoj de Alfred Hitchcock ekvideblis en la kinejoj en Usono.
- 1974: Nicolae Ceaușescu iĝis la unua prezidento de Rumanio
- 1979: Reaktora incidento de nivelo 5 sur la internacia skalo pri nukleaj eventoj (INES) okazis en la nuklea centralo sur Three Mile Island ĉe Harrisburg, Pensilvanio, Usono. La neniigo de la damaĝoj daŭris ĉirkaŭ 12 jarojn kaj kostis pli ol unu miliardo da usonaj dolaroj. Longtempaj sanefikaj efektoj ne ekzistas, laŭ medicina esploro.
- 1982: En Salvadoro okazis unua, depost 50 jaroj, libera parlamenta baloto
- 1985: Wee Kim Wee iĝis prezidento de Singapuro
- 1988: La unua komerca flugo de Airbus A320 (Air France)
- 1990: Usona korbopilkisto Michael Jordan fiksis propran rekordon de gajnitaj poentoj (69) dum matĉo en nordamerika ligo Nacia Korbopilkada Asocio
- 1992: Moldava Respubliko: enkonduko de krizostato
- 1993: En galaksio M81 en konstelacio Granda Ursino oni malkovris supernovaon SN 1993J
- 1994: Subskribo de interkonsento pri farmigo al Rusio de Kosmodromo Bajkonur en Kazaĥio por 20 jaroj
- 1996: En Gdańsk komenciĝis proceso de akuzitoj pri kaŭzo de la morto de 44 personoj en decembraj potestoj de 1970
- 1999: Kosova Milito: 146 albanoj pereis en Kosovo dum masakro de Izbica, faritan de serbaj kvazaŭarmeaj unuoj
- 2004: Revolucio de la rozoj: dum ripetita balotado en Kartvelio venkis la partio de Miĥail Saakaŝvili
- 2005: Al Pekino, unuafoje depost disdivido de Ĉinio en 1949, alvenis delegitaro de reganta en Tajvano Kuomintango
- 2007: Pollando: Gdańsk, Gdynia kaj Sopot oficiale iĝis triurbo
- 2009: Horo por la tero okazis la trian fojon
- 2010: En Rusio oni malpliigis kvanton de horzonoj de 11 ĝis 9
Naskiĝoj
- 1483: Rafaelo, itala renesanca pentristo kaj arkitekto (m. 1520)
- 1515: Terezo el Avila, hispana sanktulino (m. 1582)
- 1592: Johano Amoso Komenio, ĉeĥa filozofo (m. 1670)
- 1727: Maksimiliano la 3-a Jozefo, princo-elektisto de Bavario (m. 1777)
- 1743: Jekaterina Daŝkova, rusia nobelino kaj memoraĵverkistino (m. 1810)
- 1750: Francisco de Miranda, venezuela generalo, pioniro de sendependigo de Latin-Ameriko (m. 1816)
- 1764: Nikolaj Rezanov, rusia politikisto (m. 1807)
- 1799: Lajos Láng, hungara aktoro (m. 1872)
- 1802: János Munkácsy, hungara ĵurnalisto (m. 1841)
- 1817: Francesco De Sanctis, itala historiisto kaj literatur-kritikisto (m. 1883)
- 1835: Adolf Röbling, germana entreprenisto
- 1847: Gyula Farkas, hungara fizikisto (m. 1930)
- 1858: József Geml, hungara, rumania hungara memuristo, lokhistoriisto, urbestro de Temeŝvaro (m. 1929
- 1861: István Lázár, hungara etnografo (m. 1915)
- 1862: Aristide Briand, franca nobelpremiita politikisto (m. 1932)
- 1863: Ernest Archdeacon, franca esperantisto (m. 1950)
- 1968: Ferenc Dobsa, hungara kuracisto (mortojaro nekonata)
- 1868: Maksim Gorkij, rusa verkisto (m. 1936)
- 1873: István Nagy, hungra pentristo (m. 1937)
- 1888: Karl Kliem, germana esperantisto (m. nekonata)
- 1890: Paul Whiteman, usona ĵaza orkestroditektisto (m. 1967)
- 1903: Eugenia Morariu, hungara esperantisto (m. 1977)
- 1906: Sándor Bihari, hungara pentristo (n. 1855)
- 1907: László Boér, rumania hungara kuracisto (m. 1972)
- 1907: László Félegyházi, hungara pentristo (m. 1986)
- 1913: Sándor Beier, hungara esperantlingva verkisto (m. 1992)
- 1914: Bohumil Hrabal, ĉeĥa verkisto kies verkojn oni tradukis en pli ol 25 lingvojn (m. 1997)
- 1924: Gerhard Fritsch, aŭstra verkisto
- 1925: Alberto Grimaldi, itala film-produktoro
- 1928: Zbigniew Brzeziński, usona politikologo poldevena, sovetologo kaj futuristo
- 1930: Jerome Isaac Friedman, usona nobelpremiita fizikisto
- 1936: Amancio Ortega, hispana modmagnato
- 1936: Mario Vargas Llosa, perua nobelpremiita verkisto
- 1936: József Vofkori, hungara kuracisto, medicinhistoriisto (m. 1998)
- 1942: Neil Kinnock, brita politikisto, prezidanto de British Council
- 1946: Alejandro Toledo, prezidento de Peruo
- 1968: Iris Chang, usona verkistino (m. 2004)
- 1976: Zsombor Bartos-Elekes, rumania hungara kartografo
- 1986: Lady Gaga, usona kantistino kaj komponistino italdevena
Mortoj
- 193: Pertinakso, imperiestro de la Romia Imperio (n. 126)
- 1285: Marteno la 4-a, franca papo
- 1840: Anton Friedrich Justus Thibaut, germana jursciencisto (n. 1772)
- 1881: Modest Petroviĉ Musorgskij, rusa komponisto kaj pianisto (n. 1839)
- 1903: Émile Baudot, franca inĝeniero pri telegrafio, inventinto de Baudot-kodo (n. 1845)
- 1926: Ralph Eliot, angla esperantisto (m. 1879)
- 1933: Fridriĥ Arturoviĉ Cander, soveta pioniro de raketflugado (n. 1887)
- 1935: Sámuel Gergely, hungara historiisto (n. 1841)
- 1941: Virginia Woolf, angla verkistino (n. 1882)
- 1942: Miguel Hernández, hispana poeto kaj dramisto (n. 1910)
- 1943: Sergej Rachmaninoff, rusia komponisto (n. 1873)
- 1851: Gábor Döbrentei, hungara verkisto (n. 1785)
- 1976: Oszkár Engelberg, rumania hungara kuracisto (n. 1894)
- 1969: Dwight D. Eisenhower, usona prezidento (n. 1890)
- 1980: Dick Haymes, argentina kantisto (m. 1916)
- 1985: Marc Chagall, rusa-franca superrealisma pentristo, juddevena (n. 1887)
- 1988: Tamás Vass, rumania hungara grafikisto (n. 1942)
- 1993: Scott Cunningham, usona okultisma verkisto (n. 1956)
- 1994: Eugène Ionesco, franca dramisto rumandevena, kunkreinto de Absurda Teatro, aŭtoro de La kalva kantistino (n. 1912)
- 2000: Lili Marton, hungara ĵurnalistino, verkistino (n. 1914)
- 2004: Robert Merle, franca verkisto (n. 1908)
- 2004: Peter Ustinov, angla aktoro, ambasadoro de Unesco kaj UNICEF (n. 1921)
- 2010: Herb Ellis, usona ĵaz-gitaristo (n. 1921)
- 2010: Joachim Kaiser, germana artisto kaj politikisto
- 2012: Earl Scruggs, usona muzikisto, virtuozo de banĝo (n. 1924)
- 2013: Soraya Jiménez, meksika halterlevistino (n. 1977)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Ĉeĥio, Slovakio: Tago de instruisto
- Sud-Afriko: Tago de Familio
- Tibeto: Tago de Servutec-Emancipiĝo
Tagoj de semajno
La 28-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.