Bargas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Bargas
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Poŝtkodo 45593
Retpaĝaro municipo
Politiko
Urbestro Gustavo Figueroa Cid
Demografio
Loĝantaro 9,332  (2010)
Loĝdenso 104,29 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 56′ N, 4° 1′ U (mapo)39.94-4.0194444444444Nombro de loĝantoj en pop-parametro malĝustasKoordinatoj: 39° 56′ N, 4° 1′ U (mapo) [+]
Alto 500 m [+]
Areo 89,48 km² (8 948 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Bargas (Tero)
Bargas (Tero)
DEC
Bargas
Bargas
Situo de Bargas
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bargas [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio

Bargas estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio

En hispana lingvo la termino "Bargas" dumlonge similas al "Vargas", kio estas nomo ankaŭ de aliaj lokoj kaj sufiĉe disvastigata familinomo. La termino povus deveni el kelta "barga" kiu signifis kabano. En la 17a jarcento la termino "varga" egalis al deklivo.

En araba la termino barga aludis al pajla kabano, termino simila al uzata en la nordo de hispanio samsignife dum la Mezepoko. En Leono oni uzis tiun saman terminon por aludi al «ĉirkaŭbaraĵo de inondita loko por fiŝkaptado».

Loĝantoj

La loĝantoj nomiĝas bargueños. La censita populacio en 2010 estis de 9.332 loĝantoj kaj la denseco estas de 104,29 loĝ/km².

Situo

Bargas estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Sagra en la norda parto de la Provinco Toledo, je altitudo de 500 m; je 10 km el Toledo, provinca ĉefurbo, kaj je 63 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 89.48 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°56′24″ N 4°1′10″ Ok.

Geografio

Mapo de la municipa teritorio.

La municipo troviĝas situanta en valo trapasata de la rivero Gvadaramo, en ties fina ero al enfluo en la Taĵo. Ĝi apartenas al la komarko de La Sagra kaj limas kun la teritorioj municipaj de Villamiel de Toledo, Camarenilla, Recas, Yunclillos, Olías del Rey, Toledo kaj Rielves, ĉiuj el la Provinco Toledo. Ĝi havas ankaŭ la apartan teritorion Majazul Alto norde de Majazul Bajo, separita de Recas (vidu mapon). La populacio distribuiĝas inter la urba kerno kaj serio de urbanizoj situantaj ene de la municipa teritorio, en direkto al urbo Toledo: nome urbanizoj "Santa Clara", "Las Perdices", "Valdelagua", "Los Cantos", "Los Nogales", "La Palma", "La Cuesta del Águila" kaj "Los Altos de Bargas".

Historio

El antikveco Bargas ligiĝis al la urbo Toledo. La plej certaj informoj konservataj datas de la epoko de la islama hegemonio. Post la kristana konkero Bargas estis unu el la 26 domaroj apartenantaj al Toledo per kiuj Alfonso la 6-a komencis la reloĝadon de la zono en 1085. La zono de Bargas estis okupata de hidalgo de lia reĝa kortego nome Pedro Ibáñez de Vargas, deveno de la dinastio Vargas en la provinco.

Blazono de la Familio de Vargas.

Meze de la 17a jarcento, ankoraŭ apartenata al Toledo, ĝi konsolidiĝis kiel municipa ento. Post du jarcentoj ĝi havis 800 domojn mezgrandajn, urbodomon kaj prizonon situantajn en la sama konstruaĵo; du lernejojn, unu de cent knaboj kaj alia kun okdek knabinoj. La produktado de agrikulturo baziĝis sur cerealoj kaj olivoj. La vojoj estis malbonkvalitaj sed la alveno de la fervojo, komence de la 20a jarcento, plibonigis la komunikvojojn. Samtempe alvenis la elektro al la municipo.

Dum la Hispana Enlanda Milito la vilaĝo suferis pro sia strategia situo ĉe la batalfronto. Fine de la 20a jarcento kaj komence de la 21a la populacio pliiĝis el 6,000 loĝantoj al preskaŭ 8,000 danke al ricevo de novaj loĝantoj ligataj al Madrido kaj maleblo trovi tie malkostan loĝejon.

Komunikvojoj

Estas kvin ŝoseoj kiuj permesas facilan aliron; funkcias tri busaj linioj respektive al Toledo, Madrido kaj Olías del Rey. Tra Bargas pasas la fervojo kiu komunikas Madridon kun Lisbono, kaj danke al tio estas rekta konekto al Badajoz, Cáceres, Mérida, Plasencia, Talavera de la Reina, Madrid, Zaragoza kaj Barcelono inter aliaj urboj.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto.

La kampoj de cerealoj estas la hegemonia pejzaĝo en la municipa teritorio.
Supra parto de "bargueño" tirkesta meblo el Bargas.

Ankoraŭ la ĉefa vivrimedo estas agrikulturo neirigacia: cerealoj kaj olivoj ĉefe. Malabundas la kultivo de la vito, sed estas malgrandaj vitejoj en la zono nordokcidenta de la municipo. Oni produktas iom da vino.

Iam famis kiel metiistoj la panistoj de Bargas, la azen- aŭ multransportistoj tra Kastilio kaj la fabrikistoj de "bargueños" [bargEnjos] (konataj tiele en la tuta Hispanio), nome mebloj kun multaj malgrandaj tirkestoj, ege aprezataj dum jarcentoj, ĉefe en riĉaj domoj, kun fajnaj ornamaĵoj de ligno aŭ eĉ eburo. Estas ankoraŭ neindustriaj manmeblistoj en la provinco kaj ĉiujare okazas pri tio foiro en Toledo.

Lastajn jarojn Bargas profitis sian proksimecon kaj al la regiona ĉefurbo Toledo kaj al la ŝtata ĉefurbo Madrido kaj tiele plialtiĝis lla populacio kaj multaj entreprenoj setlis tie. Estas ankaŭ nova industria areo.

Estas sufiĉaj servoj pri sano, instruado, distro, sporto ktp.

Monumentoj kaj interesaĵoj

  • Ermitejo de Kristo. Konstruaĵo el briko, kun enirejo kun kornico el ligno, kiu protektas simplan enirejon. La interno estas ununava kaj kun flanka kapelo por la frataro de Kristo.
  • Preĝejo de Sankta Stefano en la centro de la historia domaro de Bargas, kun altaj navoj kaj turo kun de pinta spajro el ardezo realigata en la 18a jarcento. Estas fenestroj de stilo mudeĥara kaj en la interno retablo de stilo ĉurigera pentrita je fresko.
  • Moderna preĝejo de la Sankta Familio (2008) kun novstila sonorilturo. En la urbanizaĵo "Las Perdices".
  • Urbodomo inaŭgurita en 2007 en la centra Plaza de la Constitución (Konstitucia Placo). Estas skulptaĵo de Gustavo Torner.
  • Bieno Loranque. Temas pri kampardomo situanta for de la kerna domaro, de fino de la 18a jarcento kaj rekonstruiya komence de la 20a jarcento. En la aktualo estas prestiĝa toleda vinkelo, konstruita el briko kaj adobo kun tegmentoj de tegoloj, ekzemplo de popola arkitekturo.
  • Arkeologia areo kun en la municipa teritorio de Bargas pli da 38 arkeologiaj kuŝejoj identigitaj, el Ferepoko al Mezepoko. Temas pri restoj prahistoriaj, romiaj, visigotaj, mezepokaj kaj kristanaj kaj islamaj.

Notoj


Vidu ankaŭ