Toledo (Hispanio)

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Por aliaj signifoj de Toledo, vizitu Toledo


Toledo

Toledo estas urbo de Hispanio, situanta en la centra ebenaĵo de tiu lando. Ĝi estas la ĉefurbo de la aŭtonoma regiono Kastilio-Manĉo. Ĝi situas ĉe la rivero Taĵo.

Enhavo

[redakti] Historio

[redakti] Antikva historio

[redakti] Mezepoka historio

Ĝi estis ĉefurbo de la visigota reĝlando de Hispanio. Dum la regado de la kastiliaj reĝoj, Toledo estis la sidejo de la fama Instituto de Tradukistoj, ponto inter la diversaj kulturoj de la Mezepoko.

[redakti] Moderna historio

La Katolikaj Gereĝoj pligrandigis la urbon, kaj en la toleda katedralo oni prokamis Juana kaj Filipo 'la Bela' (filino kaj bofilo, respektive, de la katolika reĝoj) kiel heredantoj de la kastila krono(1502)

Ĝis la reĝado de Filipo la 2a estis la ĉefa urbo de Hispanio dum la fino de la unuaj reĝoj de la Habsburga dinastio. Tiu reĝo movis la ĉefurbo el Toledo al la proksima (sed ne tiam tre grava) urbo Madrido)

[redakti] Nuntempa historio

[redakti] kulturo

Toledo enhavas multajn historiajn monumentojn -- i.a. la katedralo kaj la alkazaro --, kaj estas tre vizitata turisma urbo. Ĝia malnova kvartalo estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.


[redakti] Vetero

La vetero de Toledo estas ĉefe mediteranea, sed iom kontinenta, pluvas tre malofte (ĉefe dum printemo kaj aŭtuno, kun grandaj nepluveco kaj temperaturo oscilado dum somero. Temperaturo estas freŝa dum vintro, kun oftaj frostoj, kaj varma dum somero, ĝiaj maksimumoj superas 40ºC.


[redakti] Demografio

Toledo kaj havas ĉ. 75.000 loĝantojn.

Demografia evoluo de Toledo (Hispanio) inter 1991 kaj 2005
1991 1996 2001 2004 2005
59 000 66 006 68 382 73 485 75 578

[redakti] Provinco

Situo de Toledo en Hispanio

Toledo estas la ĉefurbo de hispana provinco samnoma, tio estas provinco Toledo, kun duonmiliono da loĝantoj. Ĉefaj ceteraj urboj: Talavera de la Reina, Ocaña kaj Torrijos.

Aliaj urboj en la mondo portas la nomon de Toledo

[redakti] Famaj Toledanoj

Juanelo Turriano