6-a de aprilo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aprilo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 6-a de aprilo estas la 96-a tago de la jaro(la 97-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 269 tagoj restas.
Je la 6-a de aprilo okazis, inter alie:
Eventoj
- 402: Senrezulta batalo de Pollentia (apud Asti) okazis inter gotoj sub gvido de Alariko la 1-a kaj romia armeo
- 1199: Johano iĝis reĝo de Anglio
- 1252: Estis murdita Petro de Verono, la papa inkviziciisto en Como kaj Milano, pro sia severo kontraŭ kataroj.
- 1291: Mamelukoj komencis sieĝon de Akko, la ĉefurbo de Jerusalema reĝlando
- 1326: Bursa estis konkerita de turkoj kaj iĝis la unua ĉefurbo de la Otomana Imperio
- 1327: Itala poeto Francesco Petrarca en preĝejo de Avignon unuafoje rigardis Laŭra, al kiu li poste dediĉis 366 sonetojn
- 1384: Portugala armeo venkis kastiliajn invadintojn en batalo de Atoleiros (apud Estremoz)
- 1385: Johano la 1-a iĝis reĝo de Portugalio
- 1411: Pollando: delegitaro de Gdańsk, invitita por diskutoj kun Ordeno de germanaj kavaliroj, estis malliberigita; oni murdis i.a. du urbestrojn
- 1580: Unu el pli fortaj tertremoj kun surcentro sub la Manika Markolo en historio de Anglio, norda Francio kaj Flandrio
- 1652: Nederlanda oficisto Jan van Riebeeck setlis en la loko de hodiaŭa Kaburbo, kio komencis preskaŭ 350-jaran kolonian regadon de buroj sur la terenoj de la nuna Sud-Afriko
- 1656: Sveda diluvo en Pollando: venko de poloj en batalo de Kozienice
- 1667: Dubrovnik estis preskaŭ tute detruita de tertremo
- 1722: Tapiau (nun Gvardejsk) iĝis urbo
- 1748: Arkeologiaj elfosaĵoj en Pompejo komenciĝis
- 1793: Franca revolucio: Nacia Konvencio fondis Komitaton por publika savado
- 1814: Imperiestro de la francoj Napoleono Bonaparte abdikis
- 1830: Usono: Mormona Eklezio fondiĝis
- 1848: Aŭstriaj regopovoj donis plenan aŭtonomecon al Universitato de Lvovo kaj permesis lekcii en la pola lingvo
- 1849: Hungara revolucio: venko de hungara-pola armeo super la aŭstra en batalo de Visaszeg (vilaĝo de Peŝto-regiono)
- 1853: Franca astronomo Jean Chacornac malkovris asteroidon Foceo; precize du jarojn poste - Circo
- 1861: Sultanujo Zanzibaro fondiĝis
- 1865: Germana kemia konzerno BASF fondiĝis
- 1886: Brita Kolumbio: Vankuvero iĝis urbo
- 1896: Ateno: la greka reĝo Georgo la 1-a malfermis la unuan modernan Someran Olimpikon.
- 1905: Germana astronomo Paul Götz malkovris asteroidon Sulejko
- 1917: Usono ekpartoprenis la unuan mondmiliton
- 1920: Bolŝevikoj kreis marionetan ŝtaton - Respublikon de Fora Oriento, kiu dislimigis Sovetan Rusion de ĉinaj teritorioj okupataj de Japanio
- 1922: Sejmo de Dua Pola Respubliko voĉdonis pri anekso de Centra Litovio al Pollando
- 1926: En Usono fondiĝis United Airlines (kiel Boeing Air Transport)
- 1930: Lanĉo de la Ordeno de Lenin
- 1930: En Barato finiĝis salomarŝo, organizita de Mohandas Karamchand Gandhi kiel ago de malobeo
- 1931: Registaro de Portugalio proklamis militjuron sur Madejro kaj Acoroj pro provo de armea puĉo en urbo Funchal
- 1936: Tornadoj detruis urbojn Tupelo (Misisipio) kaj Gainesville (Georgio) mortigante pli ol 400 personojn - inter savitoj estis unujara Elvis Presley
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Gestapo, ĝendarmoj kaj SS ekstermis polan vilaĝon en distrikto Konecki pafmortigante 26 polojn; germana polico pafekzekutis en Piekło 17 personojn, revenĝe pro partizana agado, kaj en du aliaj lokoj 18 personojn kaj en vilaĝo de distrikto Łowicki aranĝis kaptadon de junularo, kiun transportis pere de Varsovio al trudlaboro en Nazia Germanio
- 1941: Oni malfondis polan diplomatejon en Beogrado; franca generalo Charles de Gaulle vizitis apud Aleksandrio Memstaran Brigadon de Karpataj Pafistoj; invado de Nazia Germanio al Grekio kaj Jugoslavio; dum Nord-Afrika kampanjo brita armeo konkeris Adis-Abebon
- 1942: En Poznań germana polico arestis 5 polojn pro vojaĝo sen skriba permeso
- Unuaj usonaj taĉmentoj alvenis al Aŭstralio
- 1943: Germanoj detruis en Varsovia geto 47 bunkrojn kaptante 1553 judojn, el kiuj 365 pafmortigis; taĉmento de Pola Enlanda Armeo de Stefan Rowecki apud Wojciechów aranĝis sukcesan embuskon kontraŭ germanaj ĝendarmoj, el kiuj 9 mortigis kaj en Varsovio alia taĉmento embuske likvidis gestapanon; germanaj regopovoj de Varto-Lando limigis por poloj pertelefonajn paroladojn en oficejoj; soldatoj de Kamparanaj Batalionoj en distrikto Pińczowski detruis listojn kun kontingentoj kaj nomoj de forveturigotoj al trudlaboro en Nazia Germanio; en Kowel (Volinio) ukrainaj policanoj ribelis pafmortigante 18 germanojn kaj liberigante personojn de malliberejo kaj trudlaborejo
- 1944: Volinia masakro: ne malpli ol 38 poloj pereis en atako de taĉmento de Ukraina Ribela Armeo kontraŭ vilaĝo Sołotwina en regiono Podolio; sovetaj partizanoj de la brigado je la nomo de Georgij Konstantinoviĉ Ĵukov atakis en vilaĝo Marcebolino ripozantajn soldatojn de la Enlanda Armeo el la Arbara Taĉmento n-ro 85 - dum la batalo mortfalis 21 poloj, prenitaj al mallibero estis murditaj kaj la vilaĝo bruligita; germanaj policanoj aŭ ĝendarmoj pafmortigis en Hrubieszów 12 soldatojn kaj en du aliaj lokoj po 6 personoj; 8-persona grupo de Pola Enlanda Armeo haltigis apud fervoja stacidomo Krasnobród varan trajnon akirante interalie 60 kestojn da artileria municio kaj aliaj grupoj komencis flankatakan operacon detrui fervojajn trakojn apud Przemyśl, Sanok kaj Rzeszów
- Taĉmento de Gestapo, laŭ konsento kun la reĝimo de Vichy, arestis 44 judajn infanojn kun 7 prizorgantoj kaŝitaj en hejmo de judaj geedzoj en urbeto Izieu (departemento Ain) - ĝis la militfino travivis nur unu prizorgantino
- 1945: Ministerio pri Publika Sekureco establis laborkoncentrejojn en Varsovio, Poniatowa, Krzesimów, Potulice kaj Jaworzno, kien venigis personojn akuzitajn pri kunlaboro kun germanoj kaj agado kontraukomunista, precipe soldatojn de Pola Enlanda Armeo kaj de Naciaj Armitaj Fortoj - oni murdis tie milojn da personoj
- Pola Telegrafa Agentejo en Londono informis pri manko de scio pri la sorto de reprezentantoj de Pola Subtera Ŝtato invititaj al interparolo kun soveta generalo; Sarajevo estis liberigita de germana okupado; komenco de evakuo de 15 mil judaj malliberigitoj de Buchenwald al aliaj germanaj koncentrejoj
- 1943: La Eta Princo, romano de Antoine de Saint-Exupéry, aperis
- 1948: Subskribo de finna-soveta pakto pri amikeco kaj armea helpo
- 1968: La 13-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Londono
- 1973: Pioneer 11 lanĉita.
- 1973: Ĉado: la ĉefurbo Fort-Lamy alinomiĝis Nĵameno
- 1974: La 19-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Brajtono (Britio)
- 1985: "Nekonataj farintoj" (funkciuloj de Sekureca Servo) batis kaj torturis pastron Tadeusz Isakowicz-Zaleski, kapelanon de Solidareco - sur la ventro kaj vango ekbruligis la literon "V" (la dua atako okazis nokte de la 3-a/4-a de decembro)
- 1990: Kontrakta Sejmo de Pola Popola Respubliko voĉdonis pri likvido de Civitana Milico kaj Sekureca Servo - ilian lokon okupis Polico kaj Oficejo pri Ŝtata Protekto. Samtage la parlamento revenigis la Feston de la Konstitucio de la 3-a de Majo kaj nuligis la ĝisnunan Nacian Feston de la Renaskiĝo de Pollando (22-a de julio)
- 1993: Himno de Karelio oficialiĝis
- 1993: En fabriko de pliriĉigado de uranio en fermita rusa urbo Seversk en Tomska provinco dum purigo per nitrata acido okazis eksplodo de rezervujo de la nuklea reakciujo produktanta plutonion kaj estiĝo de nebulo da radioaktiva gaso
- 1994: Murdo de Habyarimana kaj Ntaryamira: aviadilo kun prezidentoj de Ruando kaj Burundo estis pafalterigita en Kigalo, kio kaŭzis daŭrantan 100 tagoj Ruandan genocidon - murdado de tucioj fare de hutuoj (oni masakris ĉ. 900 mil personojn)
- 2002: José Manuel Durão Barroso iĝis ĉefministro de Portugalio
- 2004: Mahinda Rajapaksa iĝis ĉefministro de Sri-Lanko
- 2004: Prezidento de Litovio Rolandas Paksas estis refoje demisiita (de Seimas)
- 2005: Alberto la 2-a iĝis princo de Monako
- 2005: Kurdo Ĝalal Talabani, gvidanto de Patriota Unuiĝo de Kurdistano, iĝis prezidento de Irako
- 2006: Oni anoncis la tekston de Evangelio de Judaso
- 2006: Boni Yayi iĝis prezidento de Benino
- 2008: Filip Vujanović refoje iĝis prezidento de Montenegro
- 2009: En itala urbeto L'Aquila rezulte de tertremo pereis 308 personoj
- 2009: 34 personoj pereis kaj 124 vundiĝis rezulte de 6 aŭtomobil-eksplodoj en Bagdado
- 2009: Barato: 9 personoj pereis kaj 60 vundiĝis en du bombaj atencoj en Guvahati, la ĉefurbo de Asamo
- 2012: Tuaregaj ribelantoj proklamis kreon de sendependa ŝtato Azavado en nordo de Malio
- 2014: Reganta koalicio de Fidesz kun kristan-demokratia partio gajnis parlamentan baloton en Hungario
Naskiĝoj
- 1199: Rikardo la 1-a, la "Leonkora", reĝo de Anglio (n. 1157)
- 1420: Georgo de Podebrado, reĝo de Bohemio, la unua reĝo en Eŭropo, kiu forlasis katolikismon (m. 1471)
- 1483: Rafaelo, itala pentristo kaj arkitekto (m. 1520)
- 1503: Jakob Micyllus, germana humanisto, filologo, helenisto, latinisto (m. 1558)
- 1660: Johann Kuhnau, germana komponisto kaj verkisto (m. 1722)
- 1670: Jean-Baptiste Rousseau, franca verkisto, poeto kaj konata aŭtoro de cinikaj epigramoj (m. 1741)
- 1765: Karlo Felikso de Savojo, reĝo de Savojo (m. 1831)
- 1806: Friedrich Ritschl, germana klasika filologo (m. 1876)
- 1812: Aleksander Herzen, rusa verkisto, filozofo, eldonisto kaj disidento (m. 1870)
- 1820: Félix Tournachon Nadar, franca fotisto, karikaturisto, ĵurnalisto kaj balonisto (m. 1910)
- 1826: Gustave Moreau, franca pentristo (m. 1898)
- 1851: Guillaume Bigourdan, franca astronomo (m. 1932)
- 1853: Emil Jellinek, germana pioniro de la aŭtomobilindustrio (m. 1918)
- 1857: Jenő Gyárfás, hungara pentristo (m. 1925)
- 1866: Lincoln Steffens, usona ĵurnalisto (m. 1936)
- 1871: José Garzón Ruiz, hispana esperantisto (m. 1955)
- 1873: Christian Petersen Heilskov, dana esperantisto (m. 1955)
- 1878: Erich Mühsam, germana anarkiisma verkisto (m. 1934)
- 1886: Asaf Jah la 7-a, la lasta reganto de Hajderabado (m. 1967)
- 1888: Dan Andersson, sveda verkisto (m. 1920)
- 1890: Anthony Fokker, nederlanda planisto de flugmaŝinoj (m. 1939)
- 1904: Kurt Georg Kiesinger, federacia kanceliero de Germanio (m. 1988)
- 1905: Pál Justus, hungara verkisto, poeto, tradukisto (m. 1965)
- 1909: István Szent-Miklósy, hungara staboficiro, historiisto (m ?)
- 1914: Arnold Mostowicz, pola verkisto juddevena, tradukisto, kuracisto kaj ĵurnalisto okupiĝanta pri scienca popularigo kaj Nifo (m. 2002)
- 1916: Zsófia Koós, rumania hungara aktorino (m. 1990)
- 1925: Endre Dánielisz, literaturhistoriisto, lokhistoriisto
- 1926: Sergio Franchi, itala kantisto kaj aktoro (m. 1990)
- 1927: Gerry Mulligan, ĵaza muzikisto kaj komponisto (m. 1996)
- 1928: James Watson, usona nobelpremiita genetikisto kaj biokemiisto, unu el la malkovrintoj de la strukturo de DNA-molekulo.
- 1931: Ram Dass, usona psikologo, verkisto, spirita gvidanto
- 1933: Mária Tóth, rumania hungara verkistino
- 1935: Miklós Balla, hungara aktoro
- 1935: Károly Elek, rumania hungara dancisto-komikulo, kantisto
- 1948: Rudolf Németi, rumania hungara/hungara poeto, tradukisto, redaktoro
- 1949: Horst Ludwig Störmer, germana nobelpremiita fizikisto
- 1955: Henriko, grandduko de Luksemburgo
- 1963: Rafael Correa, prezidento de Ekvadoro
- 1964: Csaba Sánta, rumania hungara skulptisto
- 1966: Erzsébet Varga, rumania hungara farmakologino, universitata instruistino
- 1968: Ákos Kovács, hungara kantisto, gitaristo, komponisto
- 1977: Gianna Jessen, usona kontraŭaborta aktivulino
Mortoj
- 885: Metodo, greka misiisto, apostolo de slavoj kaj de Bulgario, ĉefepiskopo en Grandmoravia imperio, enkondukinto de malnovslava lingvo al liturgio (slavono), kristana sanktulo (n. 825)
- 912: Notker, germana benediktano, kronikisto, komponisto, poeto, katolika beatigito (n. ĉ. 840)
- 1199: Rikardo la 1-a, reĝo de Anglio (n. 1157)
- 1490: Matiaso la 1-a Korvino, reĝo de Hungario (n. 1443)
- 1520: Rafaelo, itala pentristo kaj arkitekto (n. 1483)
- 1528: Albrecht Dürer, germana renesanca pentristo (n. 1471)
- 1590: Francis Walsingham, angla politikisto, konsilisto de Elizabeto la 1-a (n. 1532)
- 1801: Károly Koppi, hungara historiisto (n. 1744)
- 1829: Niels Henrik Abel, norvega matematikisto (n. 1802)
- 1838: José Bonifácio de Andrada e Silva, brazila naturalisto kaj politikisto (n. 1763)
- 1884: Emanuel Geibel, germana lirikisto (n. 1815)
- 1906: Alexander Kielland, norvega verkisto (n. 1849)
- 1912: Giovanni Pascoli, itala poeto (n. 1855)
- 1914: Józef Chełmoński, pola realisma pentristo (n. 1849)
- 1929: Feliks Jasieński, pola kritikisto pri arto, kolektisto de orientaj artaĵoj (n. 1861)
- 1837: Gyula Juhász, hungara poeto (n. 1883)
- 1944: Alexandr Sommer Batěk, ĉeĥa kemiisto kaj esperantisto (n. 1874)
- 1944: Erich Ohser, germana karikaturisto kaj desegnisto (n. 1903)
- 1958: Reinhold Schneider, germana verkisto
- 1963: Otto Struve, rusa-usona atronomo germandevena (n. 1897)
- 1971: Igor Stravinski, rusia komponisto (n. 1882)
- 1974: Willem Marinus Dudok, nederlanda arkitekturisto (n. 1884)
- 1988: Gunārs Astra, latva defendanto de homaj rajtoj, kontraŭsoveta disidento (n. 1931)
- 1988: József Sinka, rumania hungara reformita eklezia verkisto (n.1917)
- 1992: Sam Walton, usona entreprenisto, fondinto de Walmart (n. 1918)
- 1992: Isaac Asimov, usona sciencfikcia verkisto rusdevena (n. 1920)
- 1995: Vieno Johannes Sukselainen, finna politikisto, rektoro de la Universitato de Tampere, ĉefministro de Finnlando (n. 1906)
- 2000: Habib Burgiba, prezidento de Tunizio (n. 1903)
- 2005: Rainier la 3-a, princo de Monako (n. 1923)
- 2006: István Simon, rumania hungara lokhistoriisto (n. 1911)
- 2009: Vilmos Szabó, rumania hungara instruisto, pentristo (n. 1942)
- 2012: Thomas Kinkade, usona pentristo (n. 1958)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Eklezio: Notker: svisa benediktano, poeto, komponisto
- Ruando: Tago de memorigo pri genocido
Tagoj de semajno
La 6-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.