Amamia skolopo
Amamia skolopo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Scolopax mira Hartert, 1916 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Amamia skolopo, Scolopax mira, estas mezgranda vadbirdo de la genro Scolopax, familio de Skolopedoj, kiun nomigas la genro, kaj ordo de Ĥaradrioformaj, karakterizita de longa mallarĝa beko kaj kamufla malhelbruna plumaro. Ĝi estas iomete pli granda kaj longkrura ol la Eŭrazia skolopo kun kiu povus esti konsiderata samspecia.
Tiu specio estas endemismo trovebla nur en arbaroj de du etaj insuloj de ĉeninsularo Amami en suda Japanio. Oni ne multe konas pri tiu specio, sed laŭ tio ties kutimoj estas tre similaj al tiuj de Eŭrazia skolopo.
Referencoj
- Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater, ISBN 0-7099-2034-2