Dolná Seč
Dolná Seč, hungare Alsószecse estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice. La oficiala hungara nomo estis Nagy-Szecse (=Granda Szecse) ĝis 1899.
- Areo: 9 km²
- Supermara alteco: 155 m
- Loĝantaro: 440
- Poŝtkodo: 935 31
- Aŭtokodo: LV
- Telefonprefikso: 36
Situo
[redakti | redakti fonton]la vilaĝo situas en valo, laŭ maldekstra bordo de Hron (kontraŭe estas Tekovský Hrádok), laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Štúrovo-Levice. La lasta troviĝas 6 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1310 en formo "Zedche". Tiam la loĝantoj estis nobeloj. En la 18-a jarcento familio Esterházy fondis tie ĉevalobredejon. En 1910 loĝis tie 596 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ili apartenis al Bars, al distrikto de Léva, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito parto de la hungaroj estis deportitaj, la restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 426 da homoj (364 slovakoj kaj 32 hungaroj).