Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2023/Majo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Multaj tro malplenaj tekstoj pri komunumoj de Italio[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 8 majo 2023 11:59
Artikolo
Baressa (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Tro mallonga
Uzanto
Super Nabla🪰 11:46, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
La paĝo nun estas super la nivelo de artikola ĝermo, kaj rezulte ne forpreniĝos. Sed tamen atentu la noton sube. ThomasPusch (diskuto) 12:35, 5 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Kompreneble tro mallonga! Kiel ankoraŭ miloj, eble dekmiloj da paĝoj pri italaj komunumoj, kiuj post pena permana ampleksigo aspektos kiel tiu ĉi urbeto sur la sama insulo - Alghero. Tiam estos bonorda informkesto, kvin ĝis ses ŝablonaj frazoj, bona oficiala retejo ne nur en la informkesto sed ankaŭ en la normala teksto maldekstre, kaj se la paĝo tute bonŝancas, ankoraŭ dua foto maldekstre... tiam estos bona artikola ĝermo. Se vi volas forigi la paĝon Baressa, nepre tuj ankaŭ ni forigu ĉiujn aliajn paĝojn en la ŝablono

inkluzive de la mizera teksto provinco Oristano kaj ankaŭ ĉiujn en la ŝablono

inkluzive de la mizera teksto provinco Nuoro kaj ĉion el

kaj ankoraŭ multajn pliajn paĝojn de komunumoj nur sur la insulo Sardio, tute ne menciante la etan reston de Italio krom la insulo Sardio...

Aparte pri komunumoj de Italio tute ne helpas, ke ankoraŭ en 2016/2017 estis vasta administra reformo, kiu tute ŝanĝis ĉiujn grupigojn en vastaj partoj de la lando, kaj en 2021 estis jam nova vasta administra reformo, kiu ree tute ŝanĝis ĉiujn grupigojn en vastaj partoj de la lando, sed nun forĵeti milojn ĝis dekmilojn da tre magraj paĝoj kiaj Baressa kaj ĉiuj ligiloj montrataj supre laŭ mi ne estas helpo, ĉar eĉ miniatura paĝo kiel Baressa ankoraŭ estas pli helpa ol en vastaj partoj pri Francio, kie pri multaj regionoj, kie ne jam iu vikipediano investis multajn horojn por permane meti mankajn komunumojn (praktike tiu iu vikipediano estos Dominik aŭ mi, aŭ antaŭ multe pli ol jardeko Thomas Guibal en la pleja nordokcidento de la lando), simple estas nur vakuo, nenio, maksimume centoj kaj miloj da ruĝaj ligiloj.

Kvankam eblas suspiri ke la roboto Maksim-bot komence de 2006‎ ne pli saĝe konceptis la artikolajn ĝermojn, ĉar tiam ankoraŭ tute ne ekzistis vikidatumaro kaj ne ekzistis multo alia kio nun estas memkomprenebla en Vikipedio, mi tamen konvinkitas ke pli bonas ŝanĝi tiujn mizerajn unufrazajn ĝermetojn plus truaj informkestoj al decaj artikolaj ĝermoj ol simple forigi milojn aŭ dekmilojn da paĝoj kaj poste pripensi ĉu fari ion por plenigi la vakuon. ThomasPusch (diskuto) 20:43, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Certe, ke kiam ili uzis la roboton por krei la paĝojn, ili povis ankaŭ klopodi skribi ion pli senchavan... — Super Nabla🪰 13:52, 2 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi pensas ke por la komenco de 2006 la laboro estis tute bona, krom ke ofte forgesiĝis la ŝablono pri artikola ĝermo, kiu tiam jam ekzistis. Ne eblis scii ekzemple, ke kelkajn monatojn pli poste iuj pedantaj forigistoj forĵetus ĉiujn blazonojn de la municipoj el la vikipedia komunejo, kiujn bonvolaj italaj volontuloj nur kolektis dum la antaŭa jaro. Poste aliaj volontuloj rekolektis ĉiujn por la itala vikipedio, aliaj por la angla kaj re aliaj por la germana vikipedioj, sed ĉiuj aliaj lingvoversioj havis multegajn ruĝajn ligilojn pri forigitaj dosieroj en siaj vikipedioj, ni ankoraŭ havas iujn 17 jarojn post la ĥaosa evento - kvankam nun eblas mem novfari blazonon kaj laŭleĝe alŝuti ĝin al la vikipedia komunejo, se oni atentas pri ĉiuj licencaj limigoj, sed tio estas granda fortostreĉo (mi ekzemple kontribuis unu blazonon en aprilo, file:Erba (Como) blazono.svg, sed neniel pensus pri tio nun krei milojn da tiaj bildoj). Sed malgraŭ la forta koncizeco la ne-jam-ampleksigitaj tekstoj pri italaj municipoj estas pli informaj ol plena vakuo, kaj laŭ mi ankaŭ povus esti robote ampleksigitaj, ne nepre nur per individua redaktado! ThomasPusch (diskuto) 12:04, 3 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Pri robotado vi legu sube. Ĉiukaze mi hieraŭ per persona redaktado levis ĉiujn tekstojn pri la komunumoj de provinco Oristano al bona nivelo kaj nun ankoraŭ komencos tiujn pri provinco Nuoro. Do la "problema glacimonto" tamen iom post iom fordegelos. --ThomasPusch (diskuto) 19:07, 6 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Jam la paĝoj pri komunumoj de provinco Nuoro estas finitaj, pri provinco Sassari, Ogliastra, Oristano kaj nordorienta Sardio ankaŭ - kaj same multaj truoj en vikidatumaro fermitaj. La forta reformemo en Italio, kie en 2016 komplete reorganiziĝis la administrado kaj en 2021 denove ĉio komplete reorganiziĝis, kompreneble ne estas granda helpo, sed tamen la glacimonto plu degelas. ThomasPusch (diskuto) 14:53, 10 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Intertempe ĉiuj komunumoj de la insulo Sardio estas plivastigitaj al etaj bonaj artikoloj kaj aktualigitaj al la administraj reformoj de 2016 kaj 2021. ThomasPusch (diskuto) 23:53, 26 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Averto Kompreneble la demando pri forigo de paĝo Baressa delonge estas solvita, kaj ĉiuj komunumaj paĝoj de Sardio estas en bona stato, ankaŭ 2 el la 4 provincoj de Ligurio intertempe estas en modela stato (Ĝenovo, Imperio), al aliaj 2 (La Spezia, Savono) ŝajne ne tiom problemas, kvankam bonus ankoraŭ persone kontroli ĉiujn. Kaj hieraŭ en provinco Leĉo prilaboriĝis senesperaj paĝoj A-M, 52 el 97 paĝoj. Mallonge: la problemo kompreneble ankoraŭ ne estas finsolvita, samkiel pri la municipoj de sudorienta Brazilo (la indiko tuj sube). ThomasPusch (diskuto) 11:56, 8 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Multaj tro malplenaj tekstoj pri municipoj de Brazilo[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 9 majo 2023 14:17
Artikolo
Cachoeira de Minas (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Manpleno de (pseŭdo)artikoloj sen iu ajn teksto: Cachoeira de Minas, Camanducaia, Olímpio Noronha, Pedras de Maria da Cruz, Pedrinópolis, Pequi, Pescador, Piedade de Caratinga, Piedade do Rio Grande, Piranguinho, Pocrane, Ponto dos Volantes, Poté, Presidente Bernardes (Minas Gerais), Presidente Kubitschek, Raul Soares, Ressaquinha. Ili temas pri  Brazilo.

Kiel oni diras en Italio: «mi malkovris la akvon varman» (trad. Mi eltrovis ion kion ĉiuj jam konas). Tamen, la problemo estas solvenda.

Uzanto
Super Nabla🪰 14:11, 2 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Ĉiuj menciitaj paĝoj nun estas super la nivelo de artikola ĝermo, kaj rezulte ne forpreniĝos. Sed tamen atentu la noton sube. ThomasPusch (diskuto) 12:31, 5 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Plejparto de la artikoloj en la kategorio Municipoj de Minas-Ĝerajso dividas ĉi tiun problemon. — Super Nabla🪰 20:03, 2 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La konkretaj paĝoj jam estas bonaj koncizaj artikoloj, kun ordigita informkesto kaj ordigita vikidatumaro, kun bona ekstera ligilo, kaj sendube ne plu forĵetiĝos. Kaj same la aliaj 14 tekstoj de la mikroregiono de Cachoeira de Minas jam havas ordigitan informkeston kaj ordigitan vikidatumaron, kaj ricevis koncizan tekston se ili tute ne havis tekston. Sed ni konscias ke ni fakte diskutas ĉi tie pri multegaj similaj artikoloj pri Brazilo... Kaj kompreneble ankaŭ ĉi tie validas la notoj metitaj al la diskuto pri Hundålvatnet supre. ThomasPusch (diskuto) 12:16, 3 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi nun sukcesis ankoraŭ prilabori la municipajn paĝojn pri la mikroregionoj Alfenas kaj Andrelândia - sume "nur" 25 paĝoj, sed ili antaŭe estis en tiom malsimilaj statoj, ke individue adapti ĉiun informkeston kaj ĉiun tekston por homo kostas tro da tempo. Alternativo estas simple viŝi ĉion kio jam estas, se io estas, kaj meti tute novan ŝablonan ĝermon - tio estas tio kion ankaŭ roboto povus. Sed mi persone ne kuraĝas forviŝi jam faritajn informkestojn kaj tekstojn de iuj bonintencaj volontuloj, eĉ se malaktuale faritaj, kaj tial provizore ne daŭrigos tie (nur 25 savitaj tekstoj en du vesperoj ne kontentigas min). La ĝenon de Super nabla ankaŭ eblus kontentigi, se oni nur ampleksigas la fuŝajn paĝojn tute sen teksto al ŝabloneca tre bona artikola ĝermo, kaj malatentus la bonintence, sed ne-tre-sukcese faritajn artikolojn... ThomasPusch (diskuto) 21:08, 28 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
PS: La plia testa bloko hodiaŭ, 13 tekstoj pri Itajubá kaj 12 pri Passos, funkciis pli bone kaj relative pli rapide: tie mi vere nur traktis la fuŝajn paĝojn tute sen teksto, kaj poste en vikidatumoj la priskribon (eo) kaj nombron de loĝantoj (2020), kaj malatentis ĉion se tie estis videble homfarita frazo, eĉ se la rezulto daŭre estas tute malaktuala. Tiel farante, oni pliproksimiĝas al senca rapido, se tute neflankiĝante, mi povis trakti la tekstojn kaj vikidatumojn en iom pli ol minuto po teksto, kaj mi konscias ke la tempo uziĝas pliparte por tute roboteca redakto de vikidatumoj (sed, mi dume vidas kaj malatentas, se en vikidatumoj ne indikiĝis informkesta bildo, retejo, poŝtkesto kaj fondodato). La ideo estus ke la multaj brazilaj uzantoj havus la vikdatumojn pri sia lando ordigitaj kaj anoj de aliaj, pli etaj lingvoj tuj povas ekuzi ilin, sed praktike ne tiel funkcias (ĉi tie). Do, kion Super nabla ĝuste priskribis kiel "(pseŭdo)artikoloj sen neniu teksto", fakte temas pri fuŝaj mankoj de la tutprojekta vikidatumaro. ThomasPusch (diskuto) 00:43, 29 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Pri la multaj preskaŭ senenhavaj tekstoj pri komunumoj de  Minas-Ĝerajso[redakti fonton]

@LiMr, KuboF, Taylor 49, kaj Super nabla: Kompreneble eblas persone levi unu tekston post alia al nivelo de bona artikola ĝermo. Kvankam tio progresas nur pene, aliflanke eblas dume home kontroli ĉu jam estas io konservinda en antaŭa ĝermeto, kaj precipe eblas vidi kiam vikidatumoj ne kompletas, ekzemple forgesiĝis mencii retejon aŭ fondodaton - tio ĉe brazilaj komunumoj oftas. Sed estas tri paŝoj korektendaj en ĉiuj paĝoj de vikidatumoj, kiuj fine gravas por la esperantlingva rezulto kaj kiuj estas plene ŝablonaj, robotecaj:

  1. en vikidatumoj ĉe "priskribo" de "lingvo: esperanto" aldoni la vortoĉenon "municipo en la subŝtato Minas-Ĝerajso de Brazilo"
  2. en vikidatumoj ĉe "loĝantaro" (P1082), kie kutime estas du nombroj, unu de julio 2020 kaj unu pli aĝa, indiki ke la plej nova, do nun tiu de julio 2020, estu la "preferata rango"
  3. en vikidatumoj ĉe "poŝtkodo" (P281), se tie indikiĝas gamo da poŝtkodoj, ŝanĝi kodon kiel ekzemple "36120-000 a 36122-999" (nur bona por la portugala lingvo) al "36120-000 - 36122-999" (bona por ĉiuj lingvoj).
  • Plia bona tasko estus, en "oficiala retejo" (P856), kie nun blanka flago indikas vikidatuman mankon, aldoni "+aldoni kvalifikon", por atribuo "lingvo" aldoni "portugala lingvo (pt)", sed tio jam nur solvos mankon en vikidatumoj, kaj ne tuŝos la esperantajn tekstojn.

Ĉiuj tiuj robotaj taskoj estos nur por vikidatumoj kaj same profitigos ĉiujn projektojn kiuj uzas vikidatumojn - sed kompreneble ankaŭ ni profitos de ĝi, ĉar ni estas inter la uzantoj. Kaj se oni robote povas bone antaŭprepari vikidatumojn, tiam la laboro en la esperanta vikipedio enigi decan tekstoblokon en nivelo de bona artikola ĝermo nur estas la lasta kvarona parto de la laboro. Tio eĉ estus farebla sen robotoj. Ĉu iu ajn el la dresantoj de robotoj inter vi havas ian sperton pri robotado en vikidatumoj, aŭ kuraĝus proksimĝi al tiu tasko? Aŭ ĉu ie en vikidatumoj estas notlibro, kie oni povas noti tiajn petojn al specialaj vikidatumaj robotoj??

Por komparo: Ĝis nun ĉiuj komunumoj de la mezoregionoj Sul e Sudoeste de Minas kaj Zona da Mata, ordigite laŭ iliaj mikroregionoj, estas levitaj al nivelo de bona artikola ĝermo, kaj la plej multaj aliaj paĝoj en la koncerna kategorio ankoraŭ estas senesperaj.
PS: Mi kompreneble konscias ke eblus daŭrigi tiun diskuton ankaŭ en la diskutejo pri teknikaĵoj, sed ĉar la temo komenciĝis ĉi tie, mi nun ankoraŭ daŭrigas la projektadon ĉi tie. Ja, se io vere komenciĝas, eblas translokiĝi al la diskutejo pri teknikaĵoj.
PPS: Konsole eblas diri ke neniel en ĉiuj partoj de Brazilo instaliĝis tiom multaj preskaŭ-malplenaj "artikoloj" kiom pri Minas-Ĝerajso: ekzemple en la subŝtato Piaŭio ekzistas ekzakte 1 municipa artikolo, pri la ĉefurbo Teresina, sekve ankaŭ ne ekzistas kategorio "municipoj de Piaŭio" kaj ne estas tekstoj pri unuopaj mezo- kaj mikroregionoj. ThomasPusch (diskuto) 14:53, 31 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Averto Kompreneble la demando pri forigo de paĝo Cachoeira de Minas delonge estas solvita, kaj ĉiuj komunumaj paĝoj de la plej suda parto de Minas-Ĝerajso (mezoregionoj 1, 8, 12, la ĉefurba regiono 4 duone) estas en bona stato, sed tamen tri kvaronoj ankoraŭ putras (summe estas 583), kaj ankaŭ kontrolendas 496 en Suda Rio-Grando‎, 650 en San-Paŭlio‎ kaj 418 en Bahio‎. En la aliaj provincoj estas po malpli ol 100, sed sume tiuj paĝoj ankaŭ multas. @LiMr, KuboF, Taylor 49, kaj Super nabla: Ĉu iu el vi vidas ŝancon robote ekaktive en vikidatumoj, kiel mi supre skizis kaj petis, aŭ ĉu eble iu scias ĉu kaj kie troveblas neesperanta robota helpanto en vikidatumoj mem? ThomasPusch (diskuto) 12:09, 8 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Saluton, mi nun havas multajn aliajn pretajn robotajn laborojn. Sed mi povas almenaŭ rekomendi la ilon: https://www.wikidata.org/wiki/Help:QuickStatements . Oni ne bezonas esti programisto, nur sufiĉas labori kun tabelo (Excel). LiMr (diskuto) 12:36, 8 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi nuntempe okupiĝas pri biografioj de akademianoj, sed verŝajne mi faros tion estontece. — Super Nabla🪰 12:44, 8 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Mia roboto nuntempe ne subtenas vikidatumejon, do mi ne povas ataki tuj, kaj mi ne povas antaŭvidi aŭ promesi kiam tio eblos. Taylor 49 (diskuto) 22:56, 8 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Pri la unua tasko: Pri la unua tasko: Per la konsiloj de LiMr pri Quickstatements kaj Petscan mi kun iom da Provo kaj eraro sukcesis aldoni priskribojn al ĉiuj preskaŭ 600 paĝoj en la kategoio pri municipoj de Minas-Ĝerajso kaj preskaŭ 500 de Bahio (nur ke poste mi konstatis, ke ekzistas tiom malplenaj "paĝoj" pri brazilaj municipoj, ke ili eĉ ne havas kategorion - en tiuj kiujn mi nun trovis mi permane aldonis la vikidatuman priskribon, sed oni ankaŭ povas pripensi post ampleksigo de pliaj senesperaj paĝoj refari la tutan aŭtomatan procedon). La unua tasko do tiel fareblas, ankaŭ pri aliaj subŝtatoj. Pri la dua kaj tria taskoj mi tamen ankoraŭ ne havas koncepton kiel procedi. ThomasPusch (diskuto) 06:40, 9 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Flanke: nun la municipaj paĝoj pri la mezoregionoj 1, 8, 12, 4 kaj 7 estas principe pretaj. De sudo norden laborante tiam venas 9, 2 kaj 11, kio laŭ nombrigo ŝajnas iom malorde, sed geografie sencas. ThomasPusch (diskuto) 15:26, 14 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Nun ankaŭ la mezoregionoj 9, 2 kaj 11 estas principe pretaj kaj restas "nur" mezoregionoj 5, 6, 3 kaj 10.
Per granda fortostreĉo nun restas nur la du plej orientaj mezoregionoj Vale do Jequitinhonha (3) kaj Vale do Mucuri (10). Ilin mi finos pli nepolurite, ĉar jam elĉerpiĝas mia tempo. ThomasPusch (diskuto) 04:12, 20 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Pri la dua tasko Pri la dua tasko klaras ke Quickstatements kaj Petscan ne helpos. LiMr kaj Taylor 49 indikis ke ili ne povos fari ion, de la aliaj du mi ne ricevis klaran respondon. Do mi kontaktis la brazilanon, kiu metis per Quickstatements la nombrojn de 2020 al ĉiuj vikidatumeroj de brazilaj komunumoj (ŝajnas ke en 2020 li ankoraŭ ne havis vikidatuman roboton, intertempe jes), kaj li respondis, tradukite al Esperanto: Dankon pro via noto! Vi pravas, mi ne povis ŝanĝi la rangojn en 2020, kaj mi konsentas, ke tio estas tre domaĝe. Post du semajnoj ni havos la rezulton de la brazila nacia censo 2022 (la lasta estis en 2010). Mi aldonos la taskon al mia aro, eble komence por la datumoj de 2020 kaj poste por 2022, kiam ĝi estos preta. TiagoLubiana Do estas espero ke tiu problemo solviĝos ene de la ontaj semajnoj kaj monatoj ekster la esperantaj rondoj, kaj bone eblas toleri ke ĝis tiam la tre novaj paĝoj montros loĝantaron de 2010, sed almenaŭ entute havos tekston. ThomasPusch (diskuto) 13:45, 14 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Nun estas finita la granda monto levi ĉiujn 846 tekstojn pri la municipoj de  Minas-Ĝerajso (principe estas iom pli ol 850 municipoj, malmultaj ŝajne ne havas esperantan artikolon, sed 846 ĉiukaze estas grandega nombro) al nivelo de artikola ĝermo, grandparte sekure super tiun nivelon!!! Je granda parto la laboro okazis en vikidatumoj, do utilos al iuj ajn lingvobranĉoj de vikipedio, ne nur al nia. Sincere mi ne plu kredis iam ajn veni al fino de la tre teda laboro, sed tamen nun alvenis al fino. Iomete helpis min la konsilo de LiMr pri Quickstatements kaj Petscan pri aldono de priskriboj en vikidatumoj, signife helpis la brazila neesperantisto Tiago, kiu robote aktualigis ĉiujn restajn nombrojn de loĝantaroj de 2010 al mezo de 2021 (proksimume 200 jam estis permane ŝanĝitaj al 2020 en vikidatumoj, sed la procedo fari tion permane estas tro temporaba). Kaj proksimume 90 % de la tekstoj, ĉiuj krom la lastaj du mezoregionoj, tiuj pri la du "valoj" estas pene ekipitaj per retejoj, bildoj, blazonoj, flagoj kaj similaj informoj en la e-lingvaj tekstoj kaj en vikidatumoj, denove profite al ĉiuj lingvoversioj de vikipedio, ne nur la esperanta. Nur pri la lastaj 80 paĝoj mia energio ne plu sufiĉis por komplete permane fari tion. Tial eble 40 aŭ 60 paĝoj ankoraŭ estas sen oficiala retejo en vikidatumoj, mi ordeme forkomentis la indikojn en la e-lingvaj paĝoj kaj fidas je tio ke devus trovebli iu neesperantista brazila vikipediano "krom mi", kiu povus fermi tiujn truojn en vikidatumoj. Plej bonus kompreneble, se troveblus iu neesperantista brazila spertulo pri robotado en vikidatumoj, kiu povus zorgi pri tio ke ĉiuj bazaj oficialaj retejoj, blazonoj, flagoj kaj simbolaj bildoj zorge transportiĝus de la portugala vikipedio al la internacia vikidatumaro. ThomasPusch (diskuto) 11:30, 24 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

@Super nabla: Pri Bahio, kie estas ankaŭ proksimume 420 e-lingvaj tekstoj pri municipoj, la situacio ŝajnas esti tute alia. Tie preskaŭ tute mankis paĝoj pri la mezoregionoj, kiuj mi aldonis hieraŭ, kaj truke enplektis ankaŭ alidirektilojn pri la multaj lokaj mikroregionoj. Sed la municipaj paĝoj ĉiuj ŝajnas ne esti "komplete fuŝe malplenaj". Kompreneble oni ĉiam povas plibeligi iun tre malgrandan tekston, kaj tion mi ankaŭ hieraŭ kaj hodiaŭ komencis (laŭ mia kalkulo pri 42 tekstoj komplete kaj pri iuj pliaj iomete, ne ŝanĝante la malnovan informkeston kaj tekston sed nur aldonante iujn informerojn), sed mi ne frenezus nun permane traplugi ĉiujn 420 vikidatumojn pri bahiaj municipoj, sed prefere serĉus helpon de iu esperantista aŭ neesperantista) spertulo pri robotado en vikidatumoj, kiu zorgus pri la supre notita peto... SE ne estas urĝa neceso ke esperantaj paĝoj estas tiom fuŝitaj ke necesus urgent task force pri tio... Sed se vi ie alie en Brazilo ankoraŭ vidos plenfuŝtiajn paĝojn, indiku ilin al mi... Mi kompreneble ne povas havi miajn okulojn ĉie. ThomasPusch (diskuto) 11:43, 24 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 1 majo 2023 10:59
Artikolo
Listo de aktoroj el Rusio, Sovetunio kaj KSŜ (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Mi tre dubas ke tiom granda temo bezonas tian liston aŭ estas enspacigebla en ĝi. RG72 (diskuto) 10:26, 24 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Uzanto
RG72 (diskuto) 10:26, 24 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
ThomasPusch (diskuto) 12:00, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Tro granda listo por artikolo kaj ĝi aspektas tre nekompleta. Eble indas apartigi Sovetunion kaj Rusion en du malsamajn artikolojn. — Super Nabla🪰 14:52, 24 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Tia listego ne tre utilas en la nuna formo. --Tlustulimu (diskuto) 15:03, 24 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Kiun sencon havus vastega grupigo de "ĉiuj kinoaktoroj de moderna Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, de Sovetunio kaj de la antaŭrevolucia Rusia Imperio", en kiu plej multaj nomoj ruĝas, kaj kiu decidas kiuj rusoj kaj ruslingvaj aktoroj el satelitaj regionoj estas en tia elita listo de ruĝaj ligiloj? Mi iom dubas ĉu baltoj ŝatus listigi en tiu listo, sed ĉiukaze ŝajnas ke antaŭvidiĝas neniu balto, kvankam la baltaj ŝtatoj longe en la Cara imperio kaj en Sovetunio estis okupitaj kaj do apartenus al la listo. Tia stranga titolo de Cara Granda Imperio = Sovetunia Granda Imperio kaj ŝajne arbitra elekto de iuj aktoroj de Mosfilm vere ŝajnas tre stranga. Aidas (diskuto) 18:18, 28 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ja restos diversaj kategorioj, kiel sovetiaj aktoroj (por filmoj inter 1918 kaj 1990), rusiaj, ukrainaj, kartvelaj, armenaj ktp. aktoroj, kaj eblos novajn biografiojn en kazo de dubo pri nacia aparteno ankaŭ grupigi al pluraj kategorioj. ThomasPusch (diskuto) 12:00, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

vira kalveco[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 2 majo 2023 19:03
Artikolo
vira kalveco (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
En la nuna formo, temas pri nenio alia ol dua teksto pri kalveco, sed jam ekzistas unua teksto kalveco.
Citaĵo: Vira kalveco [...] "okazas ankaŭ ĉe virinoj", kaj "ankaŭ ĉe primatoj", do simioj - laŭ nuna difino simple estas duobla paĝo pri sama temo.
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 19:34, 30 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
ThomasPusch (diskuto) 11:23, 3 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: Super Nabla🪰 15:28, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Problemaj obscenaĵoj[redakti fonton]

Mi pensas ke alvenis la tempo forigi almenaŭ du provokajn gantopupojn, je kies nomo hodiaŭ skribiĝis obscenaĵoj. Temas pri noto

Pro la klara malobeo de bazaj komunikaj reguloj mi dirus ke tujforigo pravigeblus. Mi tamen donas 2 horojn da eventuala tempo por defendo. Se intertempe ne aldoniĝas iu plia obscenaĵo! ThomasPusch (diskuto) 08:39, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: kaj forbaru tuj kaj porĉiam la gantopupojn. Taylor 49 (diskuto) 09:04, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La ulo antaŭe dufoje uzis ĉi tiun "eldiron" en uzantonomo. Ambaŭ kontoj estas globale forbaritaj. Taylor 49 (diskuto) 09:10, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ŝajnas ke tamen necesas tujforigi la kontojn. La uzanto ĵus kreis novan paĝon kun "Yrjö estas finna vira nomo, kiu signifas vomaĵon [...]", kiu ŝajnas drasta stultaĵo (Yrjö simple estas Georgo), kaj multegaj nereviziitaj ŝanĝoj de la lastaj 24 horoj ankoraŭ devas kontroliĝi. ThomasPusch (diskuto) 09:34, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite: ambaŭ kontoj forigitaj. ThomasPusch (diskuto) 09:42, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
@ThomasPusch: Bv ŝlosu la paĝojn Uzanto:Tuskan parahdus kaj Uzanto:Ongelmallinen käyttäjä. Taylor 49 (diskuto) 09:52, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 10:12, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ambaŭ uzantopaĝoj ŝlositaj, sed kontoj NE forbaritaj. Taylor 49 (diskuto) 11:59, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: @Taylor 49: Vi pravis: mi tro hastis, ĉar mi estis vokita de la komputilo, kaj revenante mi nur nun vidis vian noton. La stevarda paĝo, kiun vi alvokis, informas "Status: In progress". Mi esperas ke mi nenion perturbas pri tiu progreso se mi nun tamen forbaris Tuskan parahdus kaj Ongelmallinen käyttäjä ĉe ni... ✔ Farite. ThomasPusch (diskuto) 23:59, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 21 aprilo 2023 21:23
Artikolo
Portalo:Pedofilio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Estas nun la tempo re-diskuti la forigon de ĉi tiu dubinda portalo, kiu nenie ekzistas en la ceteraj lingvaj eldonoj de Vikipedio (kaj certe ekzistas rezono pro tio). Diru kiel vi volas, sed la celo de ĉi tiu portalo estas subteni pedofilion; ĉu tio estas permesenda aŭ taŭga en enciklopedio? La mondo jam rigardas la espojn kiel stranguloj; ni ne bezonas aldoni kromajn problemojn.
Uzanto
Super Nabla🪰 21:00, 14 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
estas ok poraj voĉoj, el ili unu anonimulo, kaj du kontraŭaj. Mi dirus ke la tendenco por forigo estas sufiĉe klara. Mi nun forigas la kernan paĝon de la portalo, eble ankoraŭ restas restaĵoj, kiun oni ankoraŭ devus forbalai. ThomasPusch (diskuto) 13:17, 2 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
  • Forte por Forte por: Ĉi tiu portalo estu tute forigita. Dum dek jaroj ĉi tiu portalo rekte diris, ke GLAT kaj pedofilio estas rilataj temoj... Mi ĵus ŝanĝis tion forigante la ligilon al la GLAT-a portalo de la listo de "rilataj portaloj". Estas tempo forigi ĉi tiun hontindan portalon. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 21:04, 14 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
  • Por Por: La portalo ne estas neŭtrala kaj la nura zorganto de la portalo ne plu aktivas. La perspektivoj de la viktimoj tute ne ekzistas en la portalo kaj mi pensas ke la temo tute ne taŭgas por portalo en nia enciklopedio. - - Stefangrotz (diskuto) 21:13, 14 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
  • Kontraŭ Kontraŭ: Se estas mankoj aŭ neneŭtralaĵoj, bonvolu korekti, ne forigi la portalon mem. Portalo utilas por orienti leganton al artikoloj ĉirkaŭ iu temo. Pedofilio estas temo esplorenda, eĉ se ĝi ŝokas la moralan senton de plej multaj homoj. Temas pri fakta homa sinteno, ja malaprobinda, sed ekzistanta, same kiel kiu ajn alia krimo. Ligilo inter pedofilio kaj samseksemo estas pravigebla ĉar ofte estas konfuzoj inter la du aferoj, eĉ oni povas malkonsenti pri tia ligo. Cetere pedofilio kaj pederasto havas saman etimon. --Agloforto (diskuto) 07:01, 15 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Tiu ĉi argumento jam estis la kialo kial la portalo ne estis forigita en 2011. Pli ol 10 jaroj poste la situacio ne estis plibonigita. La persono kiu kreis la portalo ne plu aktivas. Ni havis la ŝancon plibonigi la portalon kaj ĝi ne funkciis, ĉar nenion volas plibonigi tian portalon. Laŭ mi nun nur restas la opcion forigi ĝin. - - - 46.114.220.39 15:12, 15 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: la portalo ne estas kolekto de informoj, kiel vi volas opinii, sed pamfleto por subteni pedofilion ekde la komenco ĝis la fino, enhavante multe da originala esplorado (VP:NOE). Plejparton de la artikoloj skribis aŭtoro evidente rilata al la temo, Do al ili mankas neŭtraleco (VP:NV). Por neŭtraligi la portalon necesus preskaŭ tuta reskribado. Bonvolu oni ne malpliigi la valoron de ĉi tiu enciklopedio. — Super Nabla🪰 16:53, 15 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mia opinio restas la sama. Celo de iu ajn portalo, laŭ mia kompreno, estas faciligi al la interesitoj spuri la temon kaj kontribui al ĝia prezentado en Vikipedio. Eble la spurantoj haveblas ĉi-foje, sed la kontribuantoj ne, do ankaŭ la spurantoj profitas nenion de la ekzistado de la portalo kaj nenion perdos pro ĝia malaperigo. Do prefere forigi ĝin kiel senutilan. Se iam iu ekdeziros rekrei ĝin, la komunumo povos pridiskuti tion. RG72 (diskuto) 10:38, 17 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
  • Kontraŭ Kontraŭ: Se estas mankoj aŭ neneŭtralaĵoj, bonvolu korekti, ne forigi la portalon mem. Portalo utilas por orienti leganton al artikoloj ĉirkaŭ iu temo. Pedofilio estas temo esplorenda, eĉ se ĝi ŝokas la moralan senton de plej multaj homoj. Temas pri fakta homa sinteno, ja malaprobinda, sed ekzistanta, same kiel kiu ajn alia krimo.--kani (diskuto) 18:12, 17 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
    Forte por Forte por: La esperanta vikipedio estas la nura lingva versio de vikipedio kiu ne decidis forigi tiun ĉi portalon. La argumentoj en 2011 estis ĝuste la viaj. Pli ol 10 jaroj poste la portalo restas en malbona stato kaj la nura subtenanto de la portalo Pangea klare subtenas pedofilion kaj ne plu aktivas ekde 2015. Se neniu volas plibonigi la portalon, post 10 jaroj ni verse forigu ĝin. La subtenantoj de la portalo havis sufiĉe da tempo por savi ĝin. Stefangrotz (diskuto) 18:55, 17 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
  • Por Por: forigo: pedofilio ne estas temo sufiĉe grava kiu meritus portalon. Kial ne disponeblas Portalo:Araneofobio? Taylor 49 (diskuto) 20:32, 18 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
  • Por Por: Mi ne dirus ke pedofilio ne estas temo sufiĉe grava, eĉ estas temo sufiĉe malfacile traktebla, ĉar redaktante ĝin oni eble facile miskomprenatas. Sed mi pensas ke ĝuste tiu malfacileco forpuŝas homojn de redaktado, kaj portalo sen sufiĉe aktivaj redaktantoj estas portalo kvazaŭmorta kaj ĝuste tio pravigas la forigon. La artikoloj ja restas, kaj kategorioj ankaŭ restas, por trovi parencajn temojn eĉ se paĝoj ne rekte ligiĝas per internaj ligiloj. Mi neniam profundiĝis en la temon, kaj mi havus interalie la demandon, ĉu vere en la portalo estas "partoj riskantaj esti akuzitaj pro person-protektaj kialoj", kiel indikas la averta ŝablono "polurinda" komence de la teksto??? Jes jes, ĉu iu havus ekzemplo(j)n pri tiaj partoj perfortantaj person-protektajn rajtojn??? Tiaj problemaj partoj kompreneble despli dubigus la tuton... ThomasPusch (diskuto) 18:20, 26 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
    Komento Komento: Estas ok poraj voĉoj, el ili unu anonimulo, kaj du kontraŭaj. La tendenco por forigo estas sufiĉe klara. Mi nun forigis la kernan paĝon de la portalo, certe ankoraŭ restas restaĵoj, kiun oni ankoraŭ devus forbalai. Sekurocele mi ankaŭ protektis la paĝon kontraŭ rekreo, kvankam mi pensas ke la risko ke iu volus tion estas ekstreme malgranda. Tamen mi pensas ke estus bonaj kialoj lasi la koncernan diskutpaĝon, por dokumentigi kiom malfacila estis la pesado por forigo kaj kontraŭ, kaj ke neniel temis nur pri ŝato aŭ malŝato de temo, sed pri konsideroj de libera informado kaj zorgado pri sufiĉa kvalito de la informoj... Kvankam mi certas ke sen daŭra diskuto kaj sen skandala portalo malpli da homoj vidos la diskutpaĝon ol antaŭe. Ĉu iu estus forte kontraŭ dokumentiga konservo de la tute kritika kaj neniel krimogloriga diskutopaĝo? ThomasPusch (diskuto) 13:32, 2 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: @ThomasPusch Necesas forigi la katon kaj nur 171 subpaĝojn. Taylor 49 (diskuto) 19:18, 2 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Jes, mi ĵus sukcesis malplenigi kaj poste forigi la kategorion Kategorio:Portalo:Pedofilio. Nun restos nur 164 subpaĝoj. Tiujn forigi mi hodiaŭ ne plu havas energion. Eble iu alia povus transpreni tion... Ĉiukaze mi nur nun, forigante grandan paĝo pst alia, vere perceptas kiom granda laboro estis investita en tiun dubindan portalon. Kompreneble: portalo ĉiam estas granda projekto. Sed same kompreneble, ke portalo sub titolo "amo al infanoj", kiom ajn diligente farita, nur rajtas ekzisti, dum ĝi sisteme kontraŭas ĉiun ajn damaĝon al iu ajn infano... ThomasPusch (diskuto) 20:52, 2 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 24 aprilo 2023 21:30
Artikolo
La diskografio de Sam kaj Sam traklisto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas fuŝa artikolo propaganda (vidu uzantopaĝon), rilata al Bui Quoc Huy.
Uzanto
--kani (diskuto) 21:56, 17 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
nun estas klare du, supozeble tri poraj voĉoj por forigo de tiuj ĉi listoj, neniu kontraŭ, kaj la voĉdono pri la artikolo finiĝas post du tagoj. ThomasPusch (diskuto) 17:51, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi subtenis siatempe la forigon de Bui Quoc Huy, sed ni decidis ke la artikolo estis menciinda; el tio sekvas, ke ankaŭ lia diskografio estas menciinda, klare. La Esperanto tre malbonas kaj la paĝo estas polurinda. La artikolo Bui Quoc Huy nuntempe ne tro longas, do la diskografio (kiu ankaŭ ne tro longas) estas enmetenda en la ĉefan paĝon Bui Quoc Huy; do la artikolo estas kunuigenda, ne forigenda.Super Nabla🪰 09:05, 18 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ne trovas la decidon konservi Bui Quoc Huy.--kani (diskuto) 10:06, 18 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: @Kani Por vidi la diskuton, alklaku ĉi tie. — Super Nabla🪰 11:16, 18 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Dankon; Super nabla. Nu, tiam estis nur du poraj kaj du malporaj; nun ankaŭ mi voĉdonas por forigo de Bui Quoc Huy, vidante, ke la reteno de tiu artikolo rezultos en ricevo de pliaj fuŝaĵoj.--kani (diskuto) 16:31, 18 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Bonvolu noti ke ekzistas ankaŭ Sam traklisto. — Super Nabla🪰 08:24, 20 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: se oni forigas la tri artikolojn samtempe. Normale oni bezonas almenaŭ ~5 malsamajn gravajn fontojn por ke biografio estu menciinda en Vikipedio. Ĉi tiu biografio klare restas sub ĉi tiu nivelo. — Super Nabla🪰 19:23, 23 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: forigo de la du aldonaj listoj, kaj por diskuto de la biografia artikolo aparte (kiel ni faras nun): supozeble tiu biografia artikolo ankaŭ ne saveblos, sed tie estas alia dinamiko de trofervorulo, kiu tiom troigas sian entuziasmon, ke fine ne eblas solvi la temon aliel ol per forigo de ĉio. Sed mi konvinkiĝas, ke ne estas aŭtomatismo ke ĉiu kantisto kiu menciatas per malgranda, eble ĝerma artikolo aŭtomate havas "rajton" je ankaŭ apartaj "diskografia listo" kaj "traklisto". ThomasPusch (diskuto) 12:08, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ne volas premi mian starpunkton: Se Super nabla volas, li povas sendube realigi sian proponon enmeti la diskografion en la bazan artikolon, tiu vidpunkto bone kompreneblas, sed ĉar li tie ankaŭ voĉdonis por forigo kaj plimulto ŝajnas favori forigon de la baza artikolo post du tagoj, supozeble movo de la listo(j) en la bazan artikolon por nur du tagoj ne indas. Tial mi nun forigas la du listojn, sed se necesas mi aŭ alia administranto povas senprobleme ankoraŭ reaperigi ilin mallonge por transporto al la baza artikolo... Mi mem, kiel dirite, opinias apartajn kantolistojn enciklopediajn en tiu ĉi kazo troigo, kaj ne favorigus ilin, ankaŭ ne kiel granda parto de krome relative malgranda biografia teksto, sed eblus kunmeti kaj vidi kiel la rezulto efikus. Sed mi momente ne vidas grandan ŝancon entute ion savi de la biografia teksto... Pri tio temas en la ĝusta diskutero iom sube de ĉi tie. ThomasPusch (diskuto) 17:51, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 8 majo 2023 12:14
Artikolo
Hundålvatnet (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Tro mallonga
Uzanto
Super Nabla🪰 12:30, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
La paĝo nun estas super la nivelo de artikola ĝermo, kaj rezulte ne forpreniĝos. Sed tamen atentu la noton sube. ThomasPusch (diskuto) 12:34, 5 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Alia kazo, kie eblas malkontenti, ke la sama roboto Maksim-bot en februaro 2007‎ ne aŭguris estontan ekhavigon de vikidatumoj, kaj fakte entute ne kalkulis ke ĉio sub tri frazoj estas entute netolerebla kaj ankaŭ super la minimumo de tri frazoj nepre devas esti ŝablono pri ĝerma artikolo. Sed ankaŭ la 201 lagojn de Norvegio (nur, tre modesta kvanto kompare al la komunumoj de Italio) eblas kun limigita tempoelspezo vastigi al deca artikola ĝermo. Pri Hundålvatnet mi nun faris tion, ĝi ne pli estas tro mallonga, sed ni ĉiuj scias ke ankoraŭ estas 200 pliaj lagaj artikoloj ... nur en Norvegio. ThomasPusch (diskuto) 21:13, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Dankon pro la plibonigo, Thomas. :-) — Super Nabla🪰 22:43, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi krom tiun paĝon jam sukcesis kunskrapi ĉiun materialon pri 32 pliaj lagoj de Norvegio en la kategorio, de A ĝis Blerekvatnet, por levi ilin super la minimumon de artikola ĝermo, sed mi havas la impreson ke mi malrapide progresas... ThomasPusch (diskuto) 13:08, 2 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: @ThomasPusch Dankon pro via laboro. Konsideru ke alia ebleco ekzistas: oni povus ankaŭ forigi ĉi tiun robot-faritajn artikolojn kaj re-krei ilin denove per pli bona roboto. Vi decidu, kio pli bonas. — Super Nabla🪰 20:01, 2 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: @Super nabla Aparte por temoj kies paĝoj estis apenaŭ vastigitaj per homaj redaktoj, sed baze estas ankoraŭ la origina robota teksto, kiu ne atingas la nivelon de artikola ĝermo, kompreneble helpo de nova roboto tre bonvenas. Kaj ne estas problemo por tio unue forigi malnovajn paĝojn, se jam la konfirmo estas ke roboto jam atendas novplenigi la vakuon. Do ni diru ke la vakuo post forigo restos maksimume semajnon. Kaj ne forgesiĝu ke bonigo de teksto ĉiam ankaŭ signifas iom robotece labori en vikidatumoj: ofte temas pri aldono de sama priskribo al ĉiuj paĝoj de sama kategorio, ekzemple "lago en Norvegio" aŭ "municipo en la subŝtato Minas-Ĝerajso de Brazilo", kio estas aparte unueca laboro kiun roboto povus aparte bone fari. Se por vikidatumoj necesas ankoraŭ pliajn adaptojn fari, ekzemple en brazila aŭ usona municipo fiksi ke la loĝantaro de 2020 preferindas al la malnova de 2010, aŭ ke ie necesas en vikidatumoj enskribi oficialan retejon, kion simple ĝis nun neniu notis tie, tiam tio kompreneble estas ekster la ebloj de roboto, sed skribi "lago en Norvegio" por ĉiuj lagoj en Norvegio estas tasko simpla kaj tre bona por roboto. Mi pensas ke ni nun havas almenaŭ kvar diligentajn robotojn de lingve altkvalitaj esperantistoj, tiun de vi, de Taylor 49, de LiMr kaj de KuboF. Vi povus eĉ dividi la taskojn inter vi. Mi dirus ke la plej senesperaj kazoj estas la brazilaj municipoj, kiuj parte eĉ entute ne havas frazon kaj aspektas kvazaŭ sola miskompreno. Sed ankaŭ pri komunumoj de Italio, de Francio, singarde de Hispanio kaj Portugalio, iom ankaŭ de Britio kaj Nederlando ankoraŭ atendas taskoj, kaj pri robote tro modeste faritaj ĝermetoj kiel "lagoj de ..." aŭ "riveroj de ..." ankaŭ. ThomasPusch (diskuto) 07:13, 3 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: En ĉi tiu periodo, mi verŝajne iom malaktiviĝos en Vikipedio. Sed eble mi faros tion en la estonteco: ne devus esti malfacila tasko. — Super Nabla🪰 07:17, 4 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Kyllä isä osaa[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 8 majo 2023 11:49
Artikolo
Kyllä isä osaa (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La senco de la propono ne nepre estas forigi la paĝon, sed diskutigi ĝin kaj vidi ĉu eblas levi ĝin al nivelo de ne nur banalaj asertoj. La teksto estas de konata uzanto, multfoje forbarita, kiu reaperis kaj pluredaktis tiun paĝon per pluraj gantopupoj. Malgraŭ tiu intensa redaktado ekzemple la informkesto plu estas tute malplena, kaj estas ruĝaj ligiloj pri ĉiuj aktoroj, sen ke klaras ĉu iu iam volos fari la mankajn artikolojn....
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 11:14, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
levita al la nivelo de eta artikolo. ThomasPusch (diskuto) 10:15, 5 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Dankon, @ThomasPusch. Mi iom plibonig(et)is la artikolon. Ĝi daŭre estas malbonkvalita; ĉiukaze estas mia opinio, ke plejparto de la artikoloj en nia Vikipedio estas eĉ pli malbonkvalitaj. Do la artikolo restu. — Super Nabla🪰 14:19, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Dankon pro la plibonigeto. Mi konsentas ke "ĝi daŭre estas malbonkvalita" sed ne konsentas ke "plejparto de la artikoloj en nia Vikipedio estas pli malbonkvalitaj". Fakte vi bonigis nur minimumon. Daŭre la informkesto estas tute malplena, daŭre estas la demando ĉu iam io okazos al la ruĝaj ligiloj pri ĉiuj aktoroj. La ŝablono {{citaĵo el la reto}} fakte ne estas por la "Eksteraj ligiloj", sed nur por referencoj, do inter signoj <ref> kaj </ref>, plus mi pensas ke la malnova titolo esperanta estis pli klara ol via titolo "Ottolapsia", almanaŭ por ĉiuj el inter ni kiuj ne perfekte legas la finnan, kaj: kie en la esperanta vikipedio vi iam vidis {{portalo|Finnlando}}, do Finnlando Portalon pri Finnlando?? Tia portalo ne ekzistas, kaj meti varbajn kestojn por reklami portalojn kiuj tute ne ekzistas, ne havas sencon kaj nur konfuzigas. Bone, facile eblas meti al la "Eksteraj ligiloj" la linion * {{IMDb titolo}} - tion mi rapide faras. Sed la teksto ankoraŭ nun estas forte "pli malbonkvalita" ol la "plejparto de la artikoloj en nia Vikipedio". Tiel ankoraŭ ne eblas nomi ĝin savita! Sed estas ankoraŭ 6 tagoj, restas espero ke eble sukcesos savi ĝin. ThomasPusch (diskuto) 19:49, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi pensas, ke la citŝablonoj taŭgas ankaŭ en la «Eksteraj ligiloj», ĉar ili helpas enmeti informojn kaj restigi uniforman stilon. Kompreneble, tie la etikedo <ref> ne estas enmetenda. — Super Nabla🪰 20:30, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Ankaŭ la paĝo {{citaĵo el la reto}} diras ke «Ĉi ŝablono estas uzata por citi fontojn en Vikipedio» (ne diras en kiu sekcio). Ĉu ni havas decidon de la esperanta komunumo kie uzi la citŝablonoj? Mi certas ke en la ceteraj lingvaj de Vikipedio oni uzas ĝin ankaŭ en Eksteraj ligiloj, Literaturo, Verkoj, ... Pri la Portalo Finnlando mi tute konsentas kun vi. — Super Nabla🪰 20:35, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: precipe por @Super nabla: La nomo "Citaĵo el la reto" indikas ke pli temas pri referencoj ol pri listoj de plenaj retejoj, kiuj listiĝas en la sekcio "eksteraj ligiloj = eksteraj retejoj". Tial ne mirigas ke mi ĝis nun neniam vidis la ŝablonon "Citaĵo el la reto" en la sekcio "eksteraj ligiloj = eksteraj retejoj". Sed escepte uzi ĝin ĉi tie pravigeblas, ĉar tie ne temas pri tuta retejo, nur pri unu konkreta paĝo. Cetere pri via titolo "Ottolapsia", nekomprenebla por ĉiuj nefinnoj: la paĝo kiun vi enpakis en la ŝablonon estis nur unu el multegaj epizodoj, hazarde nomiĝanta "Ottolapsia". Mi ŝanĝis tion per la prezenta listo de ĉiuj epizodoj, donante al la tuto kompreneblan titolon "prezento de ĉiuj epizodoj". Sed daŭre la teksto estas tre malmatura, aparte la informkesto tute malplena krom unu vorto "Finnlando" daŭre estas manko. Tial daŭre Por Por: forigo. ThomasPusch (diskuto) 11:42, 3 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi aldonis kvar parametrojn al la antaŭe plene malplena informkesto, kaj aldonis entute tri sencajn eksterajn ligilojn, kiuj prezentas fotojn kaj iujn filmetajn scenojn de la serio, kiuj donas bonan impreson ankaŭ al nefinnlingvanoj. La ruĝajn ligilojn pri la kvin aktoroj mi forprenis, ĉar eĉ en la finna vikipedio la informoj estas tiom malmultaj ke ili apenaŭ estas je la nivelo de artikola ĝermo, kaj tial komplete mankas versioj en iuj aliaj grandaj lingvoversioj de vikipedio. Krome ankoraŭ iom ĝustiĝis la stilo. Tiel ĉi, la teksto laŭ mi povas resti, mi do pretas ŝanĝi mian voĉo al Kontraŭ Kontraŭ: Nur ke ĉiam estas granda laboro de aliaj uzantoj ĝustigi la origine malbonkvalitajn kontribuojn de iuj komencintoj de tekstoj. ThomasPusch (diskuto) 10:10, 5 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 8 majo 2023 14:58
Artikolo
Dagondai (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Nur unu frazo
Uzanto
Super Nabla🪰 14:11, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
La paĝo nun estas super la nivelo de artikola ĝermo, kaj rezulte ne forpreniĝos. Sed tamen atentu la noton sube. ThomasPusch (diskuto) 12:34, 5 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La artikolo nun estas ĝermo. — Super Nabla🪰 13:38, 2 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Vere. ThomasPusch (diskuto) 12:30, 5 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 8 majo 2023 15:44
Artikolo
Péter Sárosi (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La menciindeco estas dubinda. Neniu fonto. Neniu vikiligilo.
Uzanto
Super Nabla🪰 15:09, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
La problemoj estas solvitaj, kaj rezulte la paĝo ne forpreniĝos. ThomasPusch (diskuto) 12:33, 5 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: La teksto estas de 2012, tiam estis fonto, indikita, paĝo pri li en la retejo Jazzfestival.ro, sed nun, 11 jarojn pli poste, la retejo Jazzfestival.ro ne plu havas sekcion arkivan, kaj necesas trovi arkivan version en la interreta arkivo, kiel ĉe multaj aliaj retejoj en niaj paĝoj, kiuj nur en arkiva versio transvivis. Jes, ŝajnas ke neniu alia vikipedia lingvobranĉo havas biografian tekston pri la rumania hungara muzikisto, kaj ŝajnas ke lia arta renomo limiĝas al Rumanio kaj Hungario, sed la anglalingva vikipedio havas du menciojn pri li en paĝoj kiuj ekzistas nur angle, nek en hungara nek en esperanta versio, unu el ili pri internacia premio de ne-registara organizaĵo kun centra oficejo en Londono - sen ke la angla vikipedio havus kvin eksterajn referencojn pri tiu aserto ... mi ne elserĉis ilin, ne atakis la anglan vikipedion pri senreferencaj asertoj, sed simple apogiĝis je la sume fidinde aspektanta anglalingva artikolo (Q3454694 en vikidatumoj). Guglo tuj donis al mi tri pliajn eksterajn ligilojn pri li, mi povus havi pli, sed tri sufiĉis al mi, kaj ekster ĉiu reta serĉo mi povas konfirmi ke la metinto Zetey antaŭ dek kaj pli da jaroj estis renoma esperantista vikipediisto kiu faris multegajn paĝojn pri kulturaj temoj de la hungara malplimulto en Rumanio, mi pensas ke nur pri tio. Mi certas ke li ne estis "pseŭdonimo de Péter Sárosi", nek estis lia agento aŭ amiko, kaj same verkis pri multegaj aliaj homoj de sama kultura fono. Kompreneble eblas diskuti pri tio, ĉu esperantistoj en Usono aŭ Argentino bezonas tiom detalajn informojn pri scenejaj artistoj en Rumanio, sed same oni ankaŭ povus pridubi ĉu esperantistoj en orienta Eŭropo bezonas iujn informojn pri artistoj el Usono aŭ Argentino. Mi pensas ke ni perfidas nian neŭtralan esperantistan starpunkton, se ni difinas ke menciinda estas tiu artisto kiu havas ampleksan artikolon en la anglalingva vikipedio aŭ tiu kiu havas a) ampleskan propran retejon kaj b) estas tuj trovebla per pluraj referencoj anglalingvaj el retejoj de renomaj usonaj muzikaj magazinoj. Rumania ĵazmuzikisto povas esti regione signifa sen eĉ havi propran komercan retejon kaj ankaŭ sen centmiloj da venditaj kompaktdiskoj - se li difinas sian laboron per tio doni koncertojn. La vikipediisto Zetey ne estas mia amiko, kaj mi neniam estis en Rumanio, ne parolas la hungaran, kaj supozeble neniam estos en ĵazkoncerto en Rumanio. Do mi same malmulte bezonas la informojn de Zetey kiom la usonanoj aŭ argentinanoj menciitaj. Sed kia aroganteco estus, se mi difinus "menciinda estas nur tio kio praktikas por mi mem". Mi ne pridubas la menciindecon de tiu Péter Sárosi, kaj la konfirmoj kiujn mi tuj povas fiŝkapti en la reto sufiĉas al mi kiel konfirmoj. ThomasPusch (diskuto) 22:44, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: En la frazo «Mi pensas ke ni perfidas ...» mi kunsentas kun vi, sed la homo de la biografio necese devas esti trovita ie ajn. Alie, ankaŭ se ŝli gravas, kiel ni ekkonas ŝlian gravecon? Dankon pro via plibonigo, denove. — Super Nabla🪰 22:52, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 3 majo 2023 8:45
Artikolo
Bui Quoc Huy (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Mi petas ripeton de la forigoproponon, ne ĉar mi ne aprobis la rezulton, sed pro la fakto, ke ĝi estis konfuza kaj pro la fakto, ke la nuna situacio ŝanĝiĝis. Vidu komenton.
Uzanto
--kani (diskuto) 08:27, 26 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
vidu sube ThomasPusch (diskuto) 18:21, 7 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Ni en unua voĉdono decidis ne forigi ĉi tiun artikolon (2 voĉoj kontraŭ kaj 1 por) la 18-an marto 2023. La diskuto troveblas ĉi tie. Sed efektive, de tiam la situacio ŝanĝiĝis.


Komento Komento: Nun tiu artikolo estas neligita, tio estas, ĝi ekzistas en neniu alia lingvo: ĝi estis ĉie forigita. Krome estas pliaj suspektindaĵoj: ses fotoj, sed en neniu klare videblas la vizaĝo de la protagonisto. Krome la kreinto ‎Supernova923 minacas per inundo de rilataj artikoloj, ĉiuj same fuŝaj, ĉiuj ekzistantaj nur en Esperanto, pri afero kiu tute ne rilatas al Esperanto, kiel La diskografio de Sam (du poroj kaj neniu kontraŭaj, forigenda antaŭ du tagoj, sed ne forigita), Sam traklisto, Sam (malambiguigo). ktp. Kaj estas preparitaj aliaj ligiloj por ataki nin per plia ofensivo.--kani (diskuto) 08:27, 26 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: La fakto ke la vizaĝo ne videblas estas ideo de «merkatiko», mi kredas. La ĉefa artikolo Bui Quoc Huy estis ĵus hodiaŭ forigita denove el la franca Vikipedio, do ĝi ja ekzistas nur Esperante. Mi trovas ĉi tiun biografion entute ne taŭga por Vikipedio. Kion li faris por esti menciinda? Nur kandidatiĝis al MAMA Awards? Oni devas gajni premion por esti en Vikipedio, aŭ akiri aliajn gravajn/elstarajn rezultojn. Mi konsentas kun @Kani: tiu amaso da paĝoj estas evitinda kaj nenecesa por priskribi kantiston kiu simple kandidatiĝis al premio. — Super Nabla🪰 08:45, 26 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
... por ne mencii ke la paĝo estas aŭtomate tradukita el la angla kaj ke kelkaj komercaj referencoj (kiel ekzemple al LinkedIn) estas malpermesindaj en Vikipedio. — Super Nabla🪰 10:16, 26 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi principe estas kontraŭ forigo de malgranda konciza teksto pri la homo, evidente ekzista, kaj pensas ke la normoj de "menciindeco" estas iom altaj. Sed se adoranto kiel Supernova923 tiel obstine kaj evidente ne-komprene en redaktomilito rajtas revenigi siajn komplete ridindajn kontribuojn, tiam nur tiu kontribuanto perforte puŝas la paĝon en la rubujon. Aŭ necesas forbari tian "falsan amikon", aŭ simple forigi ĉiujn spurojn pri la temo. Nur la demando estas, ĉu tia detruo de paĝo fare de vikipedie nekompetenta "adoranto" estas akceptebla ago. Sed mi supozas ke la temo de tiu juna azia muzikisto ne estas sufiĉe grava por la esperantlingva kulturo, ke pravigeblus defendi ĝin de tia detruado. Mi voĉdonus por teno de konciza biografia teksto pri la temo kaj pri forigo de la du rilataj listoj, se la 3-an de majo la teksto estos reviziita, lingve senproblema, konciza teksto - sed mi dubas ke tiel estos. Tial: Dubokaze por forigo, por forpreni la bazon de la fuŝaj redaktoj de "Supernova923" kiu mem priskribas sin kiel "helpema knabino". Aidas (diskuto) 06:50, 27 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi principe aliĝas al la antaŭa noto. Eta biografia noto, en tio mi pli indulgas ol Super nabla, ĉi tie estus en ordo, eĉ se estas malpli ol kvin renomaj neŭtralaj referencoj pruvantaj tutmondan menciindecon de la juna muzikisto (ni ne havas kvin renomajn neŭtralajn referencojn pri la menciindeco de ĉiu biografio, kaj postuli tion signifus forigi ĉiujn tekstojn pri esperantistoj kaj 90 procentojn de la restaj biografioj), sed kompreneble aldonaj listoj kaj amasoj da ruĝaj ligiloj al ankoraŭ kreendaj paĝoj pri pliaj listoj kaj unuopaj muzikeroj estas tro. Kaj klaras ke nun la salutnomo "Supernova923", kiu eble estas nur gantopupo de antaŭaj plejfervoruloj, ne bremseblas en fuŝa realdono de tute misaj teksteroj - vidu la noton Diskuto:Bui_Quoc_Huy#Komenco de infaneca redaktomilito de uzanto Aidas hodiaŭ matene, kiu provis pacience klarigi al la fervorulo per du ekzemplaj teksteroj, kial tia reenpuŝo de malĝusta teksto tute ne taŭgas. Mi pensas ke almenaŭ la homo malantaŭ la salutnomo "Supernova923", kiu provas skribi notojn en bona Esperanto, tute ne komprenas pri kio temas ĉi tie, kvankam li reagis al la kritiko de Aidas kaj rapide forigis la fuŝojn en la cititaj du ekzemploj (sed nur tie). Ŝajne la sola vojo konservi akcepteblan tekston vere estus redakti kaj redukti ĝin per ni diru Super nablakani, kaj tiam eterne protekti ĝin de iuj fuŝaj redaktoj per protekto de nurredaktado per administrantoj. Kaj por tio la temo vere "ne estas sufiĉe grava por la esperantlingva kulturo", kiel prave skribis Aidas. Do mi proponas kapitulaci kontraŭ la kontraŭvola fuŝado de trofervoraj homoj kiel "Supernova923", kiuj "perforte puŝas la paĝon en la rubujon". Kara @Kani: vi devintus meti ŝablonan noton pri diskuto de ebla forigo al la teksto mem. Mi nun faras tion ankoraŭ, kvankam mi preskaŭ certas ke iu fervorulo tuj forviŝos la noton kaj pensos ke per tio la diskuto estas for... ThomasPusch (diskuto) 08:48, 27 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Forigi diskuton de la diskutpaĝo Vikipedio:Forigendaj artikoloj por bremsi la eblan diskuton estas ago forte kontraŭ la vikipediaj principoj. Tial mi bedaŭrinde devas bloki la uzantonomon Supernova923, kiu montris ke ĝi tamen komprenas Esperanton, unue por daŭro de monato, el vikipedia redaktado. La uzantonomo Uzanto:Sammaria21 kompare kunlabore kontribuis ĉi tie per bona Esperanto, kaj por ĝi mi bedaŭras ke la artikolo fine probable ne saveblos, pro la premaj troigaj redaktoj de la uzantonomo Supernova923. Sed kompreneble ne eblas scii ĉu eble ambaŭ kontoj estas de sama homo, kiu simple dividas siajn agojn al "bona" kaj "malbona" redaktado. Se ne estas la sama homo, tiam mi bedaŭras ke unu trofervora homo povas efike ĉi tie (same kiel en aliaj lingvoversioj) detrui la laboron de aliulo, sed simple la cirko estas tro. ThomasPusch (diskuto) 07:35, 28 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Kun la forbaro de la frenezeta uzantonomo Supernova923 (por nun nur la daŭro de unu monato), la maniaj kaj nekunlaboraj redaktoj plene ĉesis, kaj du el la kvar voĉoj por forigo laŭ la deklaroj denove ŝanĝiĝus al kontraŭaj. Kaj ankaŭ el la argumentoj de la prave nervita kani forfalas plej multaj, kvankam li kompreneble havas ĉiun rajton tamen lasi sian voĉdonon. La uzanto Sammaria21 je nova uzantonomo Superwiki999 forprenis ĉiujn ruĝajn ligilojn kaj dubajn asertojn, ŝajne kondutas kiel kunlaborema nova esperantisto, kiu perfekte komprenas ĉiun esperantlingvan noton kaj tuj reagis al ĉiu kritiko. Sed la problemo tamen estas, ĉu nia enciklopedio bezonas tekston pri juna muzikisto el Vjetnamio, kiu eble ne elstaras inter 100 simile junaj muzikistoj el Vjetnamio - do la demando ankaŭ ĉi tie estas kiom konvinkaj estas la referencoj por pruvi lian menciindecon. Kaj dua demando estus ĉu la freneza cirko povus rekomenciĝi. Klare ke la aliaj vikipediaj branĉoj same ne havas ajnan emon je tia freneza cirko kiel ni, kaj solvis la problemon per subpremo de la temo, kaj ke mi sentas min malkomforta pri forigo de teksto baze pro tio ke freneza trofervorulo atakis ĝin (nur duarange pro la demando de sufiĉa menciindeco). Sed rezulto de du kontraŭ du tamen estas sufiĉe malunueca... despli ke certe neniu volus ankoraŭ horojn investi en la disputon. ThomasPusch (diskuto) 14:02, 5 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi havas miajn proprajn kialojn kaj mi notos ĝin en la diskuto de "Bui Quoc Huy"
Komento Komento: Saluton, mi ĵus vidis mian unuan afiŝon rekomenditan por dua forigo, mi multe pripensis ĉu ĝi estas mia kulpo aŭ ne kaj mi pensas, ke mi devus rekonsideri ĉi tiun afiŝon. Mi plene restarigis la version, kiun "aidas" malakceptis ĉar ĝi estis lia plej proksima kaj preciza versio. Post la lastatempa diskuto pri forigo de paĝo, mi trovas @ThomasPusch kaj @Aidas ĝustaj - la konduto de Supernova923 estas tre fabrikita, vandaligita kaj fikcia por Bui Quoc Huy. Superwiki999 estas sub la iluzio, ke ŝi estas utila knabino, sed mi pensas, ke ŝi estas mensmalsana, ŝi estas plena de misinformado. Mi plibonigis la afiŝon en la plej simpla maniero, do bonvolu doni al ĝi ŝancon por ke mi povu redakti ĝin, mi pensas, ke estas pli bone vendi la paĝan seruron kaj nur provizi la paĝon riparon al la membro, kiu postulas ĝin eviti aŭ malpliigi, ke ĝi estas vandaligita.--Samaria022 (diskuto) 02:19, 7 maj. 2023 (UTC) globale forbarita[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi pensas, ke ĉi tiu paĝo bezonas plibonigon, se detrua redakto povus kaŭzi la forigon de la paĝo, ĝi estas iom maljusta kaj malharmonia. Mi proponas tute ŝlosi la paĝon kaj doni permeson al membroj, kiuj havas bonan kialon esti pli raciaj kaj ĝustaj--Eowiki023 (diskuto) 08:39, 7 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Krome, la IP-konto (evidente korea) nomita "LR0725" havas detruajn redaktojn sur la paĝo Bui Quoc Huy. Malgraŭ rememorigite, li ankoraŭ intence insultis kaj ŝmiris min. Mi proponas malpermesi la redaktan konton "LR0725" en la Esperanta Vikipedio dum almenaŭ 1-3 monatoj, por ke li ne plu vandaligu.--Eowiki023 (diskuto) 08:39, 7 maj. 2023 (UTC) sen globala konto konto farita hodiaŭ, kontribuo nur pri ne-forigo de Bui Quoc Huy[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi pensas, ke li estas elektebla sed estas tro da artikoloj pri li, kiuj devas esti ekzamenitaj (taksas ĉirkaŭ 20-30 artikolojn) kaj povas esti pliigitaj do mi pensas, ke ĉi tio estas ebla artisto por EO-Vikio.--Sucvatquochoang (diskuto) 13:00, 7 maj. 2023 (UTC) sen globala konto konto farita hodiaŭ, kontribuo nur pri ne-forigo de Bui Quoc Huy[Respondi]
Komento Komento: I am just reporting sockpuppets to meta "like you", and reverting all the edits made by socks. While violating every rules of Wikipedia, this global spam user only asserts his or her right. Also, Samaria022 is global locked already. LR0725 (diskuto) 15:48, 7 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi baze remetas la version de la 15-a de aprilo, ĉar la lastaj multegaj aldonoj ĉiuj ne konvinkas. Referencoj temas pri io tute alia, do daŭre asertoj restas sen pruvoj, kaj la diversaj kontoj teknike konfirmiĝas esti gantopupoj de jam forbaritoj - se ĉiuj uzas saman ip-adreson, malfacilas pruvi ke tio estas nur teknika miskompreno ... eble eĉ bonus reiri al la stato de la 18-a de marto 2023, kiam la paĝo estis elektita neforiginda. ThomasPusch (diskuto) 17:16, 7 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Kvar ekzemploblokojn el la lastaj versioj mi citis en la Diskuto:Bui Quoc Huy.

Kompreneble oni ĉiam denove povas fiŝkapti ĉiujn sensencajn referencojn, kaj post tago estos kvin novaj tiaj senrilataj "referencoj", kiuj restos eble dum 2-3 semajnoj ĉar la administrantoj kaj aliaj redaktaj volontuloj ankaŭ havas aliajn taskojn, ne nur ludi tiun ludon. Mi pardonpetas al ĉiu, kiu nun en Vjetnamio eble speciale lernis Esperanton, aŭ kiu eble kiel esperantisto konsilis la aktivulojn por subteno de tiu "Sam" (Bui Quoc Huy), sed mi pensas ke la temo finfine en Esperanto same ne havos ŝancon resti kiel ĝi forpreniĝis el multaj aliaj lingvoversioj: Mi voĉdonas Por Por: forigo. ThomasPusch (diskuto) 17:38, 7 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Ne kalkulante la "kontojn faritaj hodiaŭ, kontribuo nur pri ne-forigo de Bui Quoc Huy", kaj la dubindan konton Samaria022 globale forbarita, kvankam ŝi/li klarigis ke estas neniu rilato al aliaj forbaritoj de la sama IP-adreso, baze nun nur restas Aidas "principe kontraŭ forigo de malgranda konciza teksto pri la homo", kiu tamen pro la cirko voĉdonis por forigo kaj ne reŝanĝis sian voĉdonon, kaj tri aliaj voĉdonantoj por forigo - mi, Kani kaj Super nabla. Aidas supozeble ĉi tie ne povos reesprimi sin, sed baze ĉio estas dirita. Eĉ se ni plej "demokratie" permesus al la globale forbarita konto Samaria022 kunvoĉdoni, tio ne ŝanĝos la rezulton. Mi deklaras la paĝon forigita. ThomasPusch (diskuto) 18:19, 7 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Samaria022, Eowiki023, Sucvatquochoang and other IP are all globally locked, as they are sockpuppet of Smagzine, who always try to upload 'Bui Quoc Huy' page at cross-wiki. --LR0725 (diskuto) 17:53, 7 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Eta "post-tertremo": Iu ankoraŭ nova gantopupo hodiaŭ kreis novan tekston Quoc Huy, fakte kopion de la malnova teksto Bui Quoc Huy, post malfacila operacio fine ĉe voĉdono forigita antaŭhieraŭ. Mi tujforigis la tekston Quoc Huy, ĉar la voĉdono pri Bui Quoc Huy ankaŭ validas por ĉiuj kopioj de la teksto, kaj proponas fari same senprocedure kaj tuje ankaŭ ĉe iuj aliaj kopioj, je iuj ajn fantaziaj titoloj, kiuj povus ankoraŭ aperi. La decido estis malsimpla, sed nun ĝi estas, punkto. ThomasPusch (diskuto) 17:23, 9 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 12 majo 2023 17:29 > dimanĉo 7 majo 2023 17:29 (UTC)
Artikolo
Sead Mahmutefendić (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ne estas fidindaj referencoj pri ĉi tiu persono. La paĝo dufoje estis forigita kaj dufoje reaperis, sed ĝi ne pliboniĝis ekde 2010.
Uzanto
Brunnaiz (diskuto) 17:16, 5 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
vidu sube ThomasPusch (diskuto) 18:22, 7 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

La uzanto Brunnaiz jam en aprilo 2023 provis forigi la paĝon en la portugallingva vikipedio kaj estis bremsita per la admono "Justificativa falsa", "malĝusta pravigo" - sed bone, la portugala teksto konsistas nur el unu frazo, en unu frazo vere ne povas esti multaj referencoj. Hodiaŭ li atakis la hispanan kaj esperantan version. La esperanta teksto kreiĝis per unu frazo de la esperantisto Jean-François Clet en 2009, el tio Kani faris bonan artikolan ĝermon la sekvan tagon, sed tiu teksto havis tajperaron fine de la titolo Sead Mahmutefendic. Kiam iu anonimulo aldonis multajn pliajn frazojn en la kroata (!), ĉi tie tute malĝusta lingvo, oni kompreneble malfaris tion, kaj kiam iu anonimulo en 2010 "kreis" plian paĝon je la ĝusta titolo Sead Mahmutefendić, nun per multaj frazoj en la bosna (!), ĉi tie same tute malĝusta lingvo, mi ŝovis la bonan esperantan ĝermon de Kani al la ĝusta titolo Sead Mahmutefendić, per tio viŝante la fuŝan bosnan frazaron. Tio estas tio, kion la uzanto Brunnaiz nomas "la paĝo dufoje estis forigita kaj dufoje reaperis" - la ĝerma esperantlingva artikolo de Kani neniam estis for, ĝi ĉiam restis, nur algluaĵoj en malĝustaj lingvoj forviŝiĝis. Nun la teksto havas kvar referencojn, kiuj laŭ mia juĝo ĉiuj estas fidindaj, ekzistas en pluraj vikipediaj lingvoj, kaj mi sincere dirite ne komprenas kiun militon tiu uzanto Brunnaiz batalas kontraŭ sinjoro Mahmutefendić. Eble lin ĝenas ke la portugala teksto de nur unu frazo tro malgrandas, aŭ ke la hispana teksto estas malbone formatigita (tion diras mi, ne li, post kiam mi vidis la hispanan paĝon). Tion oni povus noti en la paĝo, sed eble en la portugala aŭ hispana vikipedioj oni nur rimarkiĝas, kiam oni tuj brue postulas forigon de tuta paĝo. Ĉiukaze la esperanta teksto estas plene en ordo, kun kvar referencoj, samkiel la germana paĝo, kiu havas nur du referencojn. Tial mi nun voĉdonas klare Kontraŭ Kontraŭ: forigo, kvankam mi kompreneble en 2010 indigniĝis kaj ĉagreniĝis, kiam iu nekonata anonimulo senhonte afiŝis tekston plene en por plej multaj esperantistoj nekomprenebla bosna lingvo al la esperantlingva vikipedio (Sed pri tio ne kulpas sinjoro Mahmutefendić kaj ne kulpas la artikolo, sed nur tiu konfuzita anonimulo de 2010). ThomasPusch (diskuto) 19:11, 5 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Mi ne scias kial ni devas elspezi tiom da energio por diskuti kun iu anonimulo, kiu tajpis nur du frazojn kaj plej verŝajne havas nediritajn tialojn por forigi tiun artikolon. Krome ricevis averton pri artikolo kreita de mi, kaj mi tute ne kreis tiun artikolon, sed iu el Bosnio (laŭ la lokiga informo). Mi ne vidas tialon por forigi la artikolon kaj ja por forigi la averton.--kani (diskuto) 21:19, 5 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: [1] Taylor 49 (diskuto) 21:23, 5 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La uzanto Brunnaiz laŭ vikipedia nomado ne estas anonimulo (= homo kun IP-adreso) kaj ŝajne saĝe e-lingve redaktis aliajn paĝojn, do konsidereblas esperantisto (kredinde iom pedanta, sed ĉiukaze esperantisto). Taylor indikas ke Brunnaiz aŭ sukcesis forigi la koncernan katalunan artikolon aŭ nur kontente dokumentigis la forigon. Sed se la kataluna artikolo same nur estis unu frazo kiel la portugala, eble ne bedaŭrindas la forigo. Kvankam kompreneble ankaŭ ĉe katalunoj, hispanoj aŭ portugaloj pli bonas, se iu proponas mikropaĝon por forigo, ke iu bonvolema redaktanto tiulingva aldonas du pliajn frazetojn kaj unu-du referencojn en bona lingvaĵo kaj savos la povran frazo-tekston. Sed ĉe la katalunoj tiu vojo evidente ne sukcesis. Ĉiukaze la e-lingva teksto estas klare pli ol 3 frazoj kaj havas 4 solidajn referencojn, sen argumentado ke iu el tiuj referencoj ne estus "sufiĉe kredindaj", do la postulo pri forigo tute senbazas. ThomasPusch (diskuto) 18:36, 6 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 8 majo 2023 22:51
Artikolo
Monto Kirs (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Nur unu frazo
Uzanto
Super Nabla🪰 22:32, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Laŭ la suba komento. ThomasPusch (diskuto) 17:10, 9 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi konsentas ke tiu miniatura paĝo vere havas tre malmultajn informojn. Almenaŭ nomo de la monto en la armena aŭ azera estus bone, aŭ tute ekzaktaj koordinatoj, por eble trovi la monton en guglomapoj aŭ iu alia reta maposervo. Kaj se oni konsideras ke Azerbajĝano komprenas la regionon parto de sia ŝtato, iom strangas ke en la azera kategorio az:Kateqoriya:Azərbaycanda dağ zirvələri estas neniu montonomo kiu iel similus al la nomo "Kirs". Conrado estis fidela brazila vikipediano, kiu faris multajn paĝojn pri montoj, sed li laste vere aktivis fine de 2019, kaj ŝajnas ke li mem havis malmultajn informojn pri la laŭdira monto, kiam li kreis la paĝeton en 2011. Almenaŭ ŝajnas al mi ke la ruĝa ligilo Plimalgranda Kaŭkazo estas misa, kaj vere temas pri la blua ligilo Malgranda Kaŭkazo, sed tio ankoraŭ ne identigas la misteran monton. Krom se iu havas bonan ideon, de kie ankoraŭ eblus trovi informojn por identigi la misteran monton, ĉi-kaze forigo de la paĝo ŝajne ne estus granda perdo de informoj... Do dubokaze Por Por: forigo post semajno. ThomasPusch (diskuto) 23:07, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 8 majo 2023 22:33
Artikolo
Periquito (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Nur unu frazo
Uzanto
Super Nabla🪰 22:41, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
La paĝo nun estas super la nivelo de artikola ĝermo, kaj rezulte ne forpreniĝos. Sed tamen atentu la noton sube. ThomasPusch (diskuto) 12:32, 5 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Sama temo kiel la miloj da unufrazaj paĝoj pri Italio: se kiel ĉi tie estas funkcianta ligilo al vikidatumoj, eblas kun tre limigita tempoinvesto vastigi ĉiun mizeran ĝermeton al deca artikola ĝermo. Kaj forigi ĉion kaj lasi nur vakuon ne helpas en informado. ThomasPusch (diskuto) 23:12, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: Nun ankaŭ Periquito estas bona ĝerma artikolo. ThomasPusch (diskuto) 22:43, 3 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 8 majo 2023 22:34
Artikolo
Campanha (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Nur unu frazo. Ĉiuj ligiloj rompiĝis.
Uzanto
Super Nabla🪰 22:48, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
La paĝo nun estas super la nivelo de artikola ĝermo, kaj rezulte ne forpreniĝos. Sed tamen atentu la noton sube. ThomasPusch (diskuto) 12:31, 5 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Ankaŭ ĉi tie, kaj certe pri multegaj kromaj urbo de Brazilo, sama temo kiel la miloj da unufrazaj paĝoj pri Italio: se kiel ĉi tie estas funkcianta ligilo al vikidatumoj, eblas kun tre limigita tempoinvesto vastigi ĉiun mizeran ĝermeton al deca artikola ĝermo. Kaj forigi ĉion kaj lasi nur vakuon ne helpas en informado. ThomasPusch (diskuto) 23:12, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: La konkreta paĝo Campanha jam estas bona artikola ĝermo, kun ordigita informkesto kaj ordigita vikidatumaro, kun bonaj eksteraj ligiloj, kaj sendube ne plu forĵetiĝos. Sed ni konscias ke ni fakte diskutas ĉi tie pri multegaj similaj artikoloj pri Brazilo... ThomasPusch (diskuto) 12:13, 3 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Pluraj kategorioj pri busoj[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 12 majo 2023 22:00 > dimanĉe 7 majo 10:00
Artikolo
Kategorio:Aŭtobuso (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
malplena kategorio, redundo, postlasitaĵo de fuŝita movo, atentigita problemo jam solvita -- utilaj estas Kategorio:Aŭtobusoj kaj Kategorio:Aŭtobusa transporto -- forigendaj Kategorio:Aŭtobuso Kategorio:Busa transporto Kategorio-Diskuto:Busa transporto Kategorio-Diskuto:Aŭtobuso Kategorio-Diskuto:Kategorio-Diskuto:Aŭtobuso
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 21:16, 5 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
vidu sube ThomasPusch (diskuto) 18:23, 7 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Super Nabla🪰 22:58, 5 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: evidente. Malplenajn kaj evidente necencajn kategoriojn oni ankaŭ povas forigi tuj. Ĉar nun komenciĝis prezento ĉi tie kaj ĉar ne ekzistas ia danĝero pri vandalado, mi ne tuj forigos ilin, sed faros tion morgaŭ matene laŭ UTC. Mi certas ke neniu ajn havos problemojn pri la propono. ThomasPusch (diskuto) 18:24, 6 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Sinteza biologio: Nur angla kaj pseŭdoesperanto[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 9 majo 2023 17:44
Artikolo
Sinteza biologio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La teksto, ekde 2010 (alklaku ĉi tie), estas preskaŭ entute en la angla; la parton tradukitan al (pseŭdo)esperanto mi ne kapablas kompreni (krom la tri linioj de enkonduko). Post 13 jaroj, estas la taŭga tempo por forigi la paĝon.
Uzanto
Super Nabla🪰 17:23, 2 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
ThomasPusch (diskuto) 14:41, 10 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Alternativo estus lasi la unuajn tri frazojn, forpurigi ĉion alian inkluzive de la mislingvaj referencoj kaj nomi la enkondukon "artikola ĝermo". Sed la centra frazo de tiu mikropaĝo "Sinteza biologio ampleksas diversajn malsamajn alproksimiĝojn, metodarojn kaj disciplinojn, kaj diversaj difinoj ekzistas." = "la afero havas diversajn partojn, kaj eblas diverse kompreni ĝin" (sen posta klarigo) estus tiom neniondira, ke tia nul-informo ne helpis kaj ne helpos al iu ajn. Tian nul-tekston oni povas ankaŭ komplete forigi kaj anstataŭigi per vakuo. ThomasPusch (diskuto) 20:06, 2 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Nun jam pasis 4 el la 7 tagoj ĝis forigo kaj ankoraŭ neniu pretis tuj krei novan, bonan artikolon. Se tiel restas, la teksto estos for post tri tagoj kaj en la vakuo tiam eblos iam (aŭ neniam, laŭ engaĝiĝo) fari novan, pli bonan tekston. ThomasPusch (diskuto) 19:22, 6 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Malplena kategorio:Ne-profit(cel)aj organizaĵoj[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2023-05-21
Artikolo
Kategorio:Ne-profitaj organizaĵoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ankaux Kategorio:Ne-profitcelaj organizaĵoj malplenaj, ==>> nova Kategorio:Neprofitcelaj organizaĵoj
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 12:13, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Malplenaj kategorioj. RG72 (diskuto) 04:24, 15 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 13:40, 20 apr. 2023 ... aŭ iom poste, post kiam ĉiuj uzoj de la eksa ŝablono estos forigitaj
Artikolo
Ŝablono:WT traduko (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
kvankam la tre malnova ŝablono estas en uzo en 20 paĝoj, ĝi ŝajne nenie plu funkcias, pro neplufunkcio de la servo "gramtrans". Necesas zorge maluzigi ĝin en la 20 paĝoj, kaj poste eblos seniĝi de la ne plu utila ilo.
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 13:40, 13 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
ThomasPusch (diskuto) 09:59, 23 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Parolante pri ŝablonoj pri tradukoj (nun, kiam {{traduko}} estas ĵus forigita) ... jen ankoraŭ kandidato. ThomasPusch (diskuto) 13:48, 13 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Se la rilata servo ne plu funkcias, tia ŝablono superfluas. --Tlustulimu (diskuto) 14:55, 24 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 17 majo 2023 10:23
Artikolo
Ekopedio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Alia uzanto dubas pri enciklopedia graveco de la temo. RG72 (diskuto) 10:45, 10 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Uzanto
RG72 (diskuto) 10:45, 10 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Ne estas klara sinteno favore al forigo, precipe post prilaboro de la teksto, konsiderante ke RG72 nur peris la forigoproponon de neesperantisto. ThomasPusch (diskuto) 10:08, 23 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Mi ne sukcesas trovi fontojn interrete pri la temo, do mi taksas tion ne menciinda. — Super Nabla🪰 12:14, 10 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: La proponinto estas franco, kiu en februaro 2023 metis forigoproponon al la franca teksto kun noto "Aucune source secondaire postérieure au buzz des années 2007-2008" (kion guglo tradukas al "Neniu duaranga fonto post la "zuma efiko" de la jaroj 2007-2008"), en aprilo 2023 al la hispana teksto kaj nun al la esperanta, aŭtomate tradukinte la francan aserton. Kroma argumento estas ke "forigita at WP:en: en:Wikipedia:Articles for deletion/Ekopedia". La angla teksto jam estis forigita en 2016, post kiam meze de 2015 la projekto malkonektiĝis - tio havas certan sencon, kvankam la projekto refunkciis jam en februaro 2017 kaj de tiam kontinue plufunkcias. Mi per guglo ĵus trovis iom pli ol 2500 paĝojn pri la projekto, inter ili iuj paĝoj el aliaj vikioj, ne bone citeblaj, sed ĉiukaze ekzistaj, kaj ne malmultaj de post 2008, kontraŭe al la aserto ke "neniu duaranga fonto post 2008" (2500 trovoj estas malmultaj kompare al iuj aliaj temoj, sed ne estas "nenio" - mi trovis paĝojn). Mi kritiketus pri la esperanta artikolo, ke ĝi ankoraŭ ne uzis informkeston, tute ne klarigis ke la projekto nun estas nur franclingva (nenio malbona en tio, sed bonas mencii la fakton) kaj ne bone dokumentigis la evoluon post la 2000-aj jaroj. Min persone ankoraŭ iom ĝenis ke ĝi uzis ruĝan ligilon pri iu aplikaĵo "TWiki" uzita de 2002 ĝis 2004. Sed tiuj mankoj estas rapide ripareblaj, kaj mi ankaŭ aldonis du eksterajn referencojn de 2012 kaj 2022. Ni havas multajn artikolojn pri retejoj, kiuj iam estis menciindaj, sed poste malfondiĝis kaj tute ne plu ekzistas en 2023. Tiu ĉi projekto ankoraŭ funkcias, aliaj mencioj pri ĝi troveblas en guglo-serĉado, kaj laŭ mia kompreno estas menciinda, eble ne tiom por la anglalingva komunumo, ĉar ĝi neniam eĉ provis malfermi ankaŭ branĉon en la angla. Min iuj eksteraj informoj pri ĝi iom ĝenas, kiuj troige laŭdis ĝin kiel "multlingva enciklopedio" (estas unu lingvo, kaj estas klare limigita temaro), kaj kiel "la alternativo al Wikipedia". Sed tiaj troigoj oftas ĉe ĵurnalistoj, kaj ankaŭ ĉe troentuziasmuloj, kaj ne estas la kulpo de la retejo. La franca proponinto pri forigo de la franca, hispana kaj esperanta tekstoj ekde monatoj freneze redaktas la francan artikolon, kiun li/ŝi nun volas nepre forigi kaj ankoraŭ ne sukcesis en tio ekde februaro 2023. Ĉi tie li tute ne estas kunlaboranto kaj nenion faris krom ataki la paĝon kiun li volas havi forigita. Sed la pasio de la proponinto estas la franca artikolo, bonŝance ne nia vikipedio. Mi pensas ke plej laste post la hodiaŭaj plibonigoj la temo certe estas sufiĉe menciinda, kaj meritas resti eĉ kiam la tuta projekto iam estos historia. Sed ankoraŭ ĝi aktivas, kaj plenumas tion kion ĝi volas fari. ThomasPusch (diskuto) 14:37, 10 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Averto: Krome atentindas ke la neesperantista forigulo unue en februaro forviŝis ĉiujn menciojn, ke iam ekzistis komenca esperanta branĉo pri la projekto, notante en bona Esperanto "french only", atendis ses semajnojn ĉu iu rimarkus la ruzan forviŝon ankaŭ de la pruva referenco, poste fine de aprilo metis la ekvivalenton de angla "template:notability", kaj kiam tio ne impresis, kvin tagojn pli poste metis la ekvivalenton de angla "template:delete". Certe la uzanto ne stultas kaj komprenas ke por esperantistoj vikia projekto kiu iam ekzistis ankaŭ en Esperanto eventuale pli menciindas ol paĝaro nur "french only" - sed bonŝance la pli neŭtrala Internet Archive en Kalifornio almenaŭ atestas pri du arkivigoj el la plej komenca fazo de la esperanta branĉo. Tiel kaŝe forviŝi referencon kaj post sep semajnoj aserti ke tute ne troveblas iuj referencoj jam estas demagogia ago... aŭ malica. Mi ne scias kion la uzanto fabrikas en la franca teksto, kiun ekde tri monatoj redaktas preskaŭ neniu krom li/ŝi kaj fine li/ŝi proponas forigi la rezultan tekston, se li/ŝi foje kutimas tiel malhoneste redakti. ThomasPusch (diskuto) 18:14, 10 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi estu justa: Aliaj franclingvaj kontribuoj de la uzanto estas tute normalaj konstruaj redaktoj, mi ne volas aserti ke li/ŝi ĉiam estus vandalo aŭ trolo, certe la homo povas esti afabla kaj sprita, sed kiel li/ŝi agis pri la esperanta paĝo antaŭ ol proponi ĝian forigon vere estis iom malhonesta. Cetere lia franca prezentopaĝo indikas aktivan partoprenon ankaŭ en Ékopédia - eble li estas frustrita eks-entuziasmulo, kiu nun volas venĝi sin je la malnova kor-projekto. ThomasPusch (diskuto) 20:20, 10 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: forigo. Jam forigita el angla vikipedio ... tamen kontraŭ. Multegaj artikoloj en la esperanta vikipedio estas malsufiĉe menciindaj en la angla vikipedio. Taylor 49 (diskuto) 20:58, 11 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
@Taylor 49 Bone, sed kial vi opinias ke la artikolo gravas por eowiki? — Super Nabla🪰 23:17, 11 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Same Kontraŭ Kontraŭ: kvankam mia voĉo venas tro malfrue. Nabla: La projekto estis historia multlingva vikio, kiu ankaŭ havis branĉon en Esperanto (eĉ se tiu ne volis multe disvolviĝi, ĉar baldaŭ poste teknike kraŝis la projekto, kaj post restarigo daŭrigis pli modeste). Daŭre ĝi estas malgranda franca projekto, la teksto nun post prilaboro havas sufiĉajn referencojn kaj estas konvinka. Kaj ŝajnas al mi, ke la teksto pli rilatas al Esperanto ol multaj tekstoj pri malgrandaj urbetoj en la mondo, kvankam mi ankaŭ defendus ĉiujn tekstetojn pri malgrandaj urbetoj en la mondo kontraŭ forigo, se ili estas super la nivelo de artikola ĝermo kaj estas faritaj en senerara Esperanto - ĉar neniam eblas scii ĉu iam iu esperantisto vojaĝos tien aŭ iu esperantlingva biografio bezonas internan ligilon al paĝo de la urbeto. Sed en la teksto pri Ekopedio mi klare vidas rilaton al Esperanto. Aidas (diskuto) 11:31, 23 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 24 majo 2023 9:55
Artikolo
Inĝenierscienco (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Malklara senco kaj dubinda enciklopedieco. RG72 (diskuto) 09:41, 17 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Uzanto
RG72 (diskuto) 09:41, 17 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
forigita kaj refarita kiel alidirektilo al la teksto inĝenierarto ThomasPusch (diskuto) 09:22, 25 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
  • Por Por: Preskaŭ senutila, neniu vikistrukturo, neniu ligilo en Vikidatumoj, nur malmultaj frazoj kiuj plenas de eraroj. Notu, ke la artikolo temas erare pri Inĝeniero, ne pri la scienco. — Super Nabla🪰 08:49, 19 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
  • Por Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:12, 19 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
  • Por Por: La intervikiaj ligiloj informas, ke la koncerna esperanta artikolo estas inĝenierarto, aŭ kiel informas tiu artikolo, "inĝenierado" (alidirektilo al la teksto). Laŭ mi ankaŭ "inĝenierscienco" povas resti alidirektilo al la teksto inĝenierarto, ĉar fakte estas iom arbitre ĉu nomi la fakon "arto" aŭ "scienco". Tiu teksto bone montras ke inter 2005 kaj 2007 estis duboj, precipe ĉu preferi "inĝenierarto"n aŭ "inĝenierado"n. Tiam la argumento estis ke plej multaj retpaĝoj laŭ guglo uzis "inĝenierarto"n. PIV konas "inĝenierarto"n[2] kaj tute raran vorton "inĝenierio"[3], ne konas "inĝenierado"n, "inĝenierscienco"n aŭ la alternativon "inĝenieriko". Tial la vorto inĝenierarto havas ankaŭ la benon de PIV, kaj mi neniel volus proponi la tute raran vorton "inĝenierio"[4] anstataŭe. En la teksto cetere estas ĝis nun ruĝa ligilo konstrua inĝenierarto, dum ekzistas duba titolo Konstruinĝenieriko: mi rapide movos tiun artikolan ĝermon al la pli ĝusta titolo "konstrua inĝenierarto", por ke ne kaŝe enkondukiĝu en (cetere malmatura artikola ĝermo) iu plia alternativo "inĝenieriko". Ĉiukaze en vikipedio necesas havi unu paĝon kaj unu centran vorton, ne plurajn pri la sama koncepto. ThomasPusch (diskuto) 07:48, 23 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ĵus unuafoje vidis ke ankoraŭ ekzistas Portalo:Inĝenierarto, kiu ekde 2011 estas netuŝita. Mi ĵus rearanĝis la portalon tiel ke ĝi ne plu aspektas kiel mizera ruino, sed ankoraŭ restas multaj ruĝaj ligiloj tie. Tamen tiel ĝi povas resti, eĉ se portalo principe neprizorgata estas malpli ol tio kio ĝi povus esti... ThomasPusch (diskuto) 09:03, 23 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Malpenaj katoj "modeloj"[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2023-05-25
Artikolo
Kategorio:Fotomodeloj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ankaŭ Kategorio:Modeloj, ambaŭ malplenaj, postrestis post apartigo de senespera miksaĵo de scienca modelado, konstrua modelado/modelismo, kaj personoj kiel modeloj
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 14:44, 18 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Malplenaj kategorioj. RG72 (diskuto) 04:43, 23 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Neniu vikiligilo, neniu enhavo. — Super Nabla🪰 16:25, 18 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
Wenceslao Leyva González (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
estas hispanlingva peto malbloki; mi tute ne scias ĉu tio iel rilatas al la esperantlingva Vikipedio
Uzanto
--kani (diskuto) 22:48, 22 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Teknika forigo de alilingva artikolo. RG72 (diskuto) 04:43, 23 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Ahahahah 🤣🤣🤣 La vorto «Esperanto» similas al «Español», do kelkaj konfuziĝas inter la du lingvoj. — Super Nabla🪰 00:49, 23 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Nu, se oni hastas, kaj tajpas rekte URL-on, tiam jes povas okazi tajperaro inter "es.wiki..." kaj "eo.wiki..." - diferenco estas nur unu litero. Tial principe eĉ diskuteblus ĉu plenumi peton malbloki hispanlingvan tekston kiu erare fuŝe deponiĝis al la malĝusta lingvo. Sed ne rekomendindas plenumi tian peton de uzantokonto Susana Gutierrez Godoy, globale forbarita, kiu vere ĝene vandalis en la esperanta vikipedio kaj kreis ĝenan laboron postordigi la fuŝojn, aŭ de anonimulo 2806:101E:A:3D2B:0:0:0:0/64 (eble/probable la sama homo), ankaŭ globale forbarita, sed nur ĝis aŭgusto 2023. ThomasPusch (diskuto) 08:04, 23 maj. 2023 (UTC)[Respondi]


Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
2023 grekaj elektoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
estas fuŝaĵo kiu montras nenion
Uzanto
--kani (diskuto) 14:19, 23 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
ThomasPusch (diskuto) 22:20, 26 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Forte por Forte por: Tuj forigebla. — Super Nabla🪰 14:34, 23 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Forte por Forte por: Tuj forigebla, same la de la sama anonimulo kreita Ŝablono:Nuna elekto. Mi certas ke la homo havas bonajn intencojn, sed tiaj fuŝaj ruinoj de paĝoj aŭ ŝablonoj vere utilas al nenio. ThomasPusch (diskuto) 09:11, 25 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Ŝajnas ke diskutoj pri tiuj ĉi artikoloj estis iom haste forigitaj el tiu ĉi paĝo dum ili restas nefinitaj. Necesas jam fari definitivajn decidojn pri ambaŭ. RG72 (diskuto) 04:20, 18 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Ŝajnas al mi, ke la diskutoj pri Socia-Pedagogia Instituto de Moskvo kaj pri Mohammad Sadegh Amiri finiĝis pri rezulto ke ne estis klara prefero de forigo, kaj en kazo de dubo preferindas eltranĉi dubindajn teksterojn, sed ne forĵeti la tutan tekston. En tiu senco la decidoj estis definitivaj. Aidas (diskuto) 11:14, 23 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Vere. La diskutoj finiĝis meze de marto respektive komence de aprilo. Vidu la ligilojn Socia-Pedagogia Instituto de Moskvo kaj pri Mohammad Sadegh Amiri al la diskutoj. ThomasPusch (diskuto) 22:23, 26 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 31 majo 2023 16:27
Artikolo
Ŝablono:FormatNum (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La anglalingva ŝablono {{FormatNum}} nuntempe ne plu uzatas, aperas en neniu paĝo, kaj estas balasta alidirekto al {{Nombro}}.
Uzanto
Super Nabla🪰 16:28, 24 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
malunueca rezulto, fine estis du voĉoj kontraŭ kaj unu por. Tio ne sufiĉas por forigo, despli ke nur temas pri teknika alidirektilo. ThomasPusch (diskuto) 14:16, 31 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Malforte Kontraŭ Kontraŭ: Ĝustas ke la angla ŝablononomo nuntempe ne plu uzatas kaj ne plu aperas en iu paĝo, post kiam ĝi pene en la lastaj semajnoj estis forigita ĉie. Sed mi malkonsentas ke alidirekto principe nomeblas "balasta". La ŝablono internacie en preskaŭ ĉiuj lingvoj nomatas {{FormatNum}}, kaj tute ne malverŝajnas ke iu fuŝulo iam supozos ke se ĝi en preskaŭ ĉiuj lingvoj nomatas tiel, ankaŭ en la esperantlingva branĉo eblas nomi ĝin tiel - tiam alidirektilo tute helpas kaj manko de alidirektilo tute malhelpas. Ne ĉiu alidirektilo devas en la nuna momento esti uzata, sed ĝi helpu eviti fuŝajn estonte. ThomasPusch (diskuto) 09:19, 25 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Konsentite. — Super Nabla🪰 12:18, 25 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo. Ne plu uzata. Taylor 49 (diskuto) 02:38, 30 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
Internacia Elektroteknika Komisiono (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
erara klopodo
Uzanto
--kani (diskuto) 12:53, 28 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
ThomasPusch (diskuto) 21:19, 28 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: Ne indas diskuti forigojn de malplenaj paĝoj. Mi aldonis la ŝablonon {{Forigu tuj}}. — Super Nabla🪰 20:42, 28 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Inventita "titolo" sen ajna artikolo kaj sen iu videbla ligo al Vikidatuma ero vere estas tuj forigebla. Mi plenumas la proponon kaj forigas ĝin. ThomasPusch (diskuto) 21:19, 28 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Multajn minutojn poste mi ankoraŭ komprenis, ke la titolo aludu al la koncepto d:Q193858. Se iam ajn aperos teksteto de tri frazoj, kategorioj, ŝablono "ĝermo" kaj informkesto "organizaĵo", kaj tiam ligiĝos al la koncepto d:Q193858 (ne bone eblas ligi iun tekston tute malplenan al vikidatumoj, klare), ĝi estos tre bonvena! ThomasPusch (diskuto) 23:14, 28 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 1 junio 2023 12:45
Artikolo
Yoast (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Alia uzanto petis forigi kiel spamaĵon. RG72 (diskuto) 12:41, 25 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Uzanto
RG72 (diskuto) 12:41, 25 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
post kompleta reverko: kvar voĉdonoj kontraŭ, neniu por: ne forigita. 31 maj. 2023
Por Por: --kani (diskuto) 00:15, 26 maj. 2023 (UTC)--kani (diskuto) 00:15, 26 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
{{sindetena}} Malbonkvalita sed menciinda. Vidu: Q68342360. — Super Nabla🪰 07:29, 26 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Sindetena Sindetena: ne: Malforte kontraŭ Malforte kontraŭ: Kial ĝi estus spamo??? La teksto estas je la malsupra rando de esti artikola ĝermo, sed ĝi ja povas ankoraŭ pliboniĝi dum kvin tagoj, kaj la kompanio (aŭ la de ĝi ofertata programo, kiu en la angla vikipedio nomatas Yoast SEO, sed "seo" estas anglalingva mallongigo komplete sensenca en Esperanto, kaj la programo ŝajne reklamiĝas je la simpla nomo "Yoast", dum la kompanio kun nederlanda firmaa mallongigo nomatas "Yoast BV") sendube estas menciinda. Mi kontribuis al la temaro novan artikolon pri serĉilo-optimumigo, kiu ĉiukaze bonas reprezentiĝi en vikipedio, kaj entute havas la impreson ke la kreinto de la paĝeto signife pli bone regas Esperanton kaj kapablas pri kunlaboro ol la proponinto de forigo, kiu en Esperanto ĝis nun nur esprimis la du vortojn "delete - spam". Momenton, pardonu, tio tute ne estas Esperanto. ThomasPusch (diskuto) 22:19, 26 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi nun plene reskribis la teksteton, dediĉante ĝin al la programo (d:Q68342360), ne al la firmao. La teksteto nun havas abundajn referencojn, angla ekvivalento ekzistas stabile ekde novembro 2016, la teksteton pri la programo mi konsideras plene menciinda. Mi tial pro la reskribo ŝanĝas mian voĉdonon al Forte kontraŭ Forte kontraŭ: (fakte tute ne plu temas pri la origina teksto kritikita pri la firmao Yoast BV, d:Q28135888). ThomasPusch (diskuto) 06:17, 31 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Aparte al @RG72, Kani, kaj Super nabla: Kion vi opinias pri la novigita paĝo? ThomasPusch (diskuto) 06:19, 31 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Ĝi ŝajnas sufiĉe bona. — Super Nabla🪰 06:35, 31 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi opinias ke nun ĝia stato estas akceptebla kaj enciklopedia graveco estas sufiĉe kredinde pruvita. RG72 (diskuto) 09:40, 31 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Ĝi ŝajnas sufiĉe bona. Oni povas forigi la forigaverton.--kani (diskuto) 09:43, 31 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 1 junio 2023 12:35
Artikolo
Vendeja adesivo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Dubinda enciklopedieco. RG72 (diskuto) 12:45, 25 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Uzanto
RG72 (diskuto) 12:45, 25 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
je kvin poraj voĉoj, kunkalkulante la komencan kritikon de RG72, daŭre validan. Atentu la noton pri teksteto adesivo. ThomasPusch (diskuto) 05:00, 31 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 00:12, 26 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi ne trovas la tekston informan. Multe da fremdaj frazoj. — Super Nabla🪰 07:26, 26 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi bedaŭras se la skribinto provis klarigi al la mondo iun tre specifan eraran nuancon de la finna, sed bedaŭrinde la klarigo ne estos komprenebla per iu ajn. Akcepteblus artikolo "adesivo" (gramatika kazo en finnugraj lingvoj kaj la malnovlitova), kun bonaj simplaj klarigoj por la finna, estona, hungara kaj litova (en vikidatumoj d:Q281954), bone ankaŭ kun ekzemploj pri la lezga kaj osetaj lingvoj. Sed tia stranga koncepto kia "vendeja adesivo", komprenata kiel "fuŝa adesiva kazo en malĝusta traduko de ĝermanaj lingvoj al la finna", se apenaŭ iu leganto entute komprenas kio estas "ĝusta adesivo", estas plene nekomprenebla kaj neakceptebla. Kaj ŝajnas al mi ke la finna vikipedio ne havas tian tekston. Eblas provi diskuti tie kun la denaskaj finnoj, ĉu tia temo de "eraro en tradukado" estus taŭga por la finna vikipedio - ĉi tie aŭ en la hispana, kroata aŭ itala vikipedioj ĝi nun plene mislokas. ThomasPusch (diskuto) 20:40, 26 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo. Ne disponeblas en finna vikipedio. Apartenas al Gramatiko de la finna lingvo. Taylor 49 (diskuto) 02:44, 30 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Eĉ al iuspeca dubinda subpaĝo "fojaj eraroj en gramatiko de la finna lingvo"... Mi ĵus komprenis, ke la sama uzanto ankaŭ kreis paĝon adesivo, kiu tamen ne estas artikolo "kun bonaj simplaj klarigoj por la finna, estona, hungara kaj litova (en vikidatumoj d:Q281954), bone ankaŭ kun ekzemploj pri la lezga kaj osetaj lingvoj", sed nur nesufiĉa ĝermeto, kun esenco "adesivo estas iu gramatika kazo", sen kategorioj kaj sen ligo al vikidatumoj, tial mi tute ne vidis ĝin kiam mi rigardis en vikidatumoj d:Q281954. La gramatika koncepto estus artikola titolo savinda, sed en nuna formo la "teksto" ankoraŭ senesperas. ThomasPusch (diskuto) 08:57, 30 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Forigita la dubinda teksto "vendeja adesivo". ThomasPusch (diskuto) 05:00, 31 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Sed ankoraŭ restas la ne-multe-pli informriĉa ĝermeto "adesivo", principe temo savinda, sed ankoraŭ ne savita. Mi nun aldonis kategorion, minimume adaptis la tekston kaj ligis la ĝermeton adesivo al vikidatumoj d:Q281954, sed se ĝi ne plivastiĝos, la ĝermeto daŭre estos en minaco forĵetiĝi. ThomasPusch (diskuto) 05:16, 31 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 1 junio 2023 13:51
Artikolo
La Jetée (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Dufraza teksto sen kategorioj kaj necesa aranĝo. RG72 (diskuto) 13:01, 25 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Uzanto
RG72 (diskuto) 13:01, 25 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
je kvar poraj/forte poraj voĉoj, kaj la prava komenca kritiko de RG72 (dankon) ne plu validas. ThomasPusch (diskuto) 04:52, 31 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
{{forte por}} Tuj forigebla.Super Nabla🪰 07:25, 26 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
{{por}} La filmo estas kinoscience alte aprezata scienc-fikcia mallonga filmo de 1962, kaj meritus esperantlingvan artikolon ... sed ne tian balbutan kaj ruinan ĝermeton. ThomasPusch (diskuto) 20:15, 26 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Forte kontraŭ Forte kontraŭ: Mi ĵus aranĝis la artikolon almenaŭ ĝis nivelo de ĝermo.--kani (diskuto) 11:04, 29 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: -- jam plibonigita. Taylor 49 (diskuto) 02:47, 30 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Super Nabla🪰 08:40, 30 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: post novkreo de la teksto kompreneble. Dankon al Kani. Mi tiukaze ankoraŭ kontribuas malgrandajn tekstojn pri 12 simioj kaj Terry Gilliam. ThomasPusch (diskuto) 08:47, 30 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je la 30-a de majo 2023 (marde) je 11:06 - plej laste, se marde super la nivelo de ĝermo, dimanĉo 4 junio 2023 11:06
Artikolo
Mazedona Craquis Díaz (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĉi tiu artikolo estas spam cross-wiki. Ne estas bonaj referencoj pri ĉi tiu persono.
Uzanto
Brunnaiz (diskuto) 11:39, 28 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
je tri forte poraj kaj neniu kontraŭa voĉoj. ThomasPusch (diskuto) 04:42, 31 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: Sub nivelo de ĝermo. Ne menciinda. — Super Nabla🪰 20:40, 28 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Bonvolu kontroli ĉi tiun redakton de la paĝo Volt Europa. — Super Nabla🪰 20:49, 28 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: Ĝermeto sen minimumaj informoj, en ĉiuj lingvoj same senespera situacio kaj en vikidatumoj same. En la angla, germana aŭ franca oni ŝajne neniam kuraĝis proponi teksteton, en la bavara stulte enigis unu frazon el la germana, tute alia lingvo (ĉar guglotradukilo ne regas la bavaran), kaj el la hispana oni dufoje forĵetis tekston de la titolo Alejandro Craquis Díaz (es)(G9: El artículo fue revisado y borrado con anterioridad y este aún no cumple con los criterios mínimos para permanecer en Wikipedia.), kio identu al la nomo Mazedona Craquis Díaz laŭ la unu frazo sen io alia metita fuŝe ankaŭ al la esperanta vikipedio. Brunnaiz ĉi tie tute pravas ke temas pri "cross-wiki spam", kaj eĉ aparte mallerte farita. Laŭ mi tian fuŝon oni ankaŭ povus forigi tuj - sed pro ĝentileco mi proponas lasi du tagojn kaj forigi ĝin la 30-an de majo 2023 (marde) je 11:06, almenaŭ se la teksto tiam ankoraŭ estas sub la nivelo de ĝermo, do daŭre estas unu frazo sen informkesto, sen ekstera ligilo kaj sen ajna referenco. Forigante ankaŭ bonos komplete malfari la dubindan aldonon al la teksto Volt Europa. ThomasPusch (diskuto) 21:16, 28 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: @ThomasPusch: La artikolo ne pliboniĝis. Brunnaiz (diskuto) 22:26, 30 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Jes, ĝuste. Ĉar ne venis protesto al mia propono malaltigi la atendodaŭron de semajno al nur du tagoj, mi laŭ mia propono de la 28-a de majo forigas la bedaŭrindan tekstokomencon. ThomasPusch (diskuto) 04:40, 31 maj. 2023 (UTC)[Respondi]