1-a de aprilo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aprilo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 1-a de aprilo estas la 91-a tago de la jaro (la 92-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 274 tagoj restas.
Je la 1-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
- 286: Imperiestro Diokleciano transdonis al Maksimiano regon super la okcidenta parto de Romia Imperio
- 527: Justiniano la 1-a iĝis bizanca kunimperiestro
- 1284: Pollando: Braniewo iĝis urbo
- 1318: Skota armeo komandata de reĝo Roberto Bruso rekonkeris de angloj urbon Berwick-upon-Tweed
- 1578: William Harvey malkovris sangcirkuladon.
- 1579: Pola reĝo kaj grandduko de Litovio Stefano Báthori fondis Universitaton de Vilno surloke de la Kolegio de Jezuitoj en Vilno
- 1656: Pola reĝo Johano la 2-a Kazimiro ĵuris en katedralo de Lvovo, elektante Dipatrinon patronino kaj Reĝino de Pollando kaj anoncis batalon kun sveda diluvo ĝis la venko
- 1810: Post eksedziĝo de Joséphine de Beauharnais, Napoléon Bonaparte edziĝis al la habsburgino Marie-Louise de Aŭstrujo en la kapelo de la Luvro (Parizo).
- 1891: La franca pentristo Paul Gauguin enŝipiĝis en Marseille direkte al Tahitio.
- 1897: Fondiĝis la japana urbo Nagano.
- 1901: Pollando: Infana striko en Września kontraŭ germanigo komenciĝis
- 1916: Bulgario enkondukas gregorian kalendaron
- 1918: Britio: militista aviadilaro Royal Air Force fondiĝis
- 1919: Éamon de Valera la unuan fojon iĝis ĉefministro de Irlando
- 1924: Norda Rodezio (hodiaŭ Zambio) iĝis brita protektorato
- 1924: Adolf Hitler estis kondamnita kun aliaj kunakuzitoj al 5-jara malliberado pro sia puĉo de la 9-a de novembro - dum mallibero verkis Mein Kampf
- 1923: Erich Ludendorff estis malkondamnita.
- 1925: Hebrea Universitato de Jerusalemo inaŭguris sian agadon
- 1930: Premiero de germana filmo La blua anĝelo kun Marlene Dietrich ĉefrole
- 1933: Germanaj nazioj proklamis unutagan ekonomian bojkoton de judoj
- 1934: Don Bosco, fondinto de salesianoj, estis kanonizita
- 1936: Subŝtato Oriso kreiĝis en Barato
- 1939: Generalo Francisco Franco proklamis venkon en Hispana Enlanda Milito
- 1939: Germana batalŝipo Tirpitz enakviĝis
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: En Nazia Germanio oni permesis laborigi polajn knabinojn kiel servistinoj kaj kuiristinoj kun "bona rasa ĉefapekto" por ilin germanigi; gestapo pendumis en Suwałki 16 personojn; en Rumanio aperis la 70-a n-ro de eldonata en militkaptitejo en Târgu Jiu pola revuo "Mondo - Pollando - Internigejo"; Masakro de Katin: en malliberejo de Kaliningrado soveta NKVD komencis pafekzekuton de polaj oficiroj el Ostaŝkov
- 1941: En Palmiry germana polico pafmortigis 20 polojn alveturigitaj de Łowicz; en Poznań germanoj senkapigis 5 polojn; gestapo venigis al koncentrejo en Buchenwald 102 polojn; germanaj regopovoj malfondis diocezan kurion en Poznań kaj Gniezno; laŭ soveta ĵurnalo Pravda Ruĝa Armeo malliberigis 180 mil polajn soldatojn kaj ĉ. 10 mil polajn oficirojn; en Ŝanhajo ekfunkciis oficejo materiale helpanta al poloj en Sovetunio
- 1942: Al Varsovia geto alvenis transporto kun ĉ. mil judoj de Hanovro, Gelsenkirchen kaj aliaj urboj de Nazia Germanio; regopovoj de Ĝenerala Gubernio ordonis registron de la bieno de Usono kaj ties civitanoj; en Varsovio fondiĝis teknika liceo por pola junularo; germanaj regopovoj de Varto-Lando malpermesis vendi al poloj medikamentojn inter la 17.00-8.00 horoj; nombro de loĝantoj de Poznań estis 318 534, en tio 74,4% de poloj, 25,1% de germanoj kaj 0,5% de fremdlandanoj
- Venko de japana armeo en batalo de Borneo
- 1943: Ministerio pri justeco de Nazia Germanio ordonis transdoni al gestapo polojn kaj judojn post fino de ilia mallibero, kiu laŭvice devus sendi ilin al koncentrejoj; gestapo en Tczew sendis 7 rusojn al koncentrejo Stutthoff (ene de Libera Urbo Dancigo); SS alveturigis al koncentrejo Treblinka laŭvicajn judojn el Vieno; en Jerusalemo komencis aperi dusemajna politika-literatura revuo "W drodze" (Dumvoje)
- 1944: Volinia masakro: en vilaĝo Poturzyn apud Tomaszów Lubelski soldatoj de la 14-a Grenadista Divizio de SS kune kun ukraina taĉmento URA murdis 162 polojn; SS murdis en Obrowiec 34 personojn, en tio 11 infanojn; gestapo pendumis en Suwałki 16 membrojn de pola rezista movado; germana polico pafmortigis en Zamość 10 soldatojn de Pola Enlanda Armeo
- 1945: Ruĝa Armeo konkeris Głogów; en Litovio ĝis tiu ĉi tago ĉ. 127 mil personoj esprimis sian volon translokiĝi al Pollando; armeo de Usono liberigis oficiran militkaptitejon en Dössel VI B
- Invado de usona armeo al Okinavo komenciĝis
- 1945: Pollando: Stalowa Wola ricevis urborajton
- 1946: Singapuro iĝis brita kolonio
- 1946: Post tertremo sur Aleutaj Insuloj ondoj de cunamo mortigis 159 personojn en Hilo sur Havajo
- 1946: Malajzia Unio fondiĝis
- 1947: En aŭstria urbo Gmünd fondiĝis germana aŭtomobila firmao Porsche
- 1948: Danio donis aŭtonomecon al la insularo Ferooj
- 1948: Sovetunio enkondukis devigan kontrolon de transportoj al Okcidenta Berlino
- 1948: En Kenjo kreiĝis Nacia Parko Orienta Cavo
- 1951: Kreiĝis Mosado, israela spionorganizaĵo
- 1951: Sovetunio: dutaga deportado de Atestantoj de Jehovo kun iliaj infanoj al Siberio komenciĝis; oni forveturigis 9389 personojn
- 1955: Nacia Organizo de Kipraj Batalantoj bombe atencis kontraŭ britaj administrejoj sur Kipro
- 1959: Flago de Maŭritanio oficialiĝis
- 1960: Usono: lanĉo de la unua vetersatelito TIROS-1
- 1975: Japanio: premiero de la televida serio La abelo Maja
- 1976: La anoj de la "Homebrew Computer Club", Steve Jobs, Steve Wozniak kaj Ron Wayne, fondis la entreprenon Apple kaj prezentis sian unuan komputilon, Apple I.
- 1979: Irano proklamas islaman respublikon
- 1982: Zdzisław Najder iĝis direktoro de la pola sendostacio de Radio Libera Eŭropo
- 1990: Oficanta prezidento de Zimbabvo Robert Mugabe elektigixs por la dua kadenco
- 1997: Kometo Hale-Bopp trapasis perihelion
- 1999: Kanado: kreo de la teritorio Nunavuto enloĝata plejparte de inuitoj
- 2001: Eksprezidento de Jugoslavio Slobodan Miloŝeviĉ estis hejmarestita en Beogrado kun riproĉo de misuzo de sia rego
- 2002: Nederlando leĝigas eŭtanazion, la unua nacio en la mondo.
- 2008: Ian Khama iĝis la unua prezidento de Bocvano
- 2009: Albanio kaj Kroatio alĝis al NATO
- 2011: Rezulte de atako kontraŭ UN-oficejo en afgana Mazar-i Ŝarif pereis 4 gurkaj gardistoj kaj 3 eksterlandaj laborantoj de Apog-Misio de UN en Afganio. La atenco okazis dum manifestacio kontraŭ bruligo de Korano fare de usona pastoro.
- 2012: Eŭropa civitana iniciato ekvalidis
Naskiĝoj
- 1220: Go-Saga, imperiestro de Japanio (m. 1272)
- 1282: Ludoviko la 4-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (m. 1347)
- 1578: William Harvey, angla anatomo kaj fiziologo (m. 1657)
- 1647: John Wilmot (2-a grafo de Rochester), angla poeto kaj libertino (m. 1680)
- 1697: Antoine-François Prévost, franca verkisto (m. 1763)
- 1732: Franz Joseph Haydn, aŭstra komponisto (m. 1809)
- 1739: Dávid Baróti Szabó, hungara poeto (m. 1819)
- 1753: Joseph de Maistre, savoja politika filozofo, oficisto kaj diplomato (m. 1821)
- 1809: Nikolaj Gogol, rusia-ukraina verkisto (m. 1852)
- 1810: Domokos Teleki, hungara politikisto (m. 1876)
- 1814: János Erdélyi, hungara poeto, folkloristo (m. 1868)
- 1815: Otto von Bismarck, kanceliero de Germanio (m. 1898)
- 1840: Dezső Szilágyi, hungara politikisto, ministro por justicafero (m.1901)
- 1852: Edwin Austin Abbey, usona pentristo (m. 1911)
- 1866: Ferruccio Busoni, itala komponisto, pianisto, dirigento, pedagogo (m. 1924)
- 1868: Edmond Rostand, franca dramisto kaj poeto (m. 1918)
- 1873: Sergej Rachmaninoff, rusia komponisto (m. 1943)
- 1875: Edgar Wallace, brita verkisto (m. 1932)
- 1878: Carl Sternheim, germana verkisto (m. 1942)
- 1883: Sasaki Tasku, japana esperantisto (m. nekonata)
- 1883: Antal Valentiny, rumanua hungara literaturhistoriisto (m. 1948)
- 1895: Simon Antal Gáspár, hungara etnografo (m. 1978)
- 1886: Géza Hoffer, hungara ĵurnalisto (m. 1946)
- 1898: Zoltán Zöld, rumania hungara komponisto, tekstaŭtoro (m. 1962)
- 1902: Józef Mackiewicz, pola verkisto kaj publicisto, la unua raportisto pri la masakro de Katin (m. 1985)
- 1904: András Mózes, rumania hungara eklezihistoriisto (m. 1990)
- 1906: Aleksandr Jakovlev, rusa aviadila konstruisto (m. 1989)
- 1915: Tibor Cseres, hungara verkisto (m. 1993)
- 1920: Marcell Clemens, saksa-hungara kuracisto (m. 1989)
- 1926: Anne McCaffrey, usona verkistino de sciencfikcio
- 1927: Ferenc Puskás, hungara futbalisto (m. 2001)
- 1927: Líviusz Solti, rumania hungara inĝeniero (m. 1996)
- 1928: Éva Bányai, hungara aktorino
- 1929: Milan Kundera, ĉeĥa verkisto
- 1931: Ferenc Serényi-Sprenger, rumania hungara poeto
- 1935: Fernando del Paso, meksika verkisto
- 1940: Wangari Maathai, kenja nobelpremiita ekologiistino
- 1944: Gerrit Berveling, nederlanda instruisto, remonstranta pastoro, esperantisto
- 1948: Jimmy Cliff, jamajka regea muzikisto
- 1950: Sten Johansson, esperanta aŭtoro kaj tradukisto
- 1952: László Tőkés, rumania hungara reformita episkopo, politikisto en Rumanio
- 1953: Zoltán Barabás, hungara poeto, ĵurnalisto
- 1961: Susan Boyle, skota kantistino
- 1968: György Flikl, rumania hungara pentristo
- 1977: Gábor Boczkó, hungara spada skermisto
Mortoj
- 1204: Eleonora de Akvitanio, angla-franca reĝino (n. ĉ. 1122)
- 1412: Albreĥto de Meklenburgo, duko de Meklenburgo, reĝo de Svedio (n. ĉ. 1338)
- 1548: Sigismondo la 1-a, reĝo de Pollando kaj grandduko de Litovio (n. 1467)
- 1737: Thomas Bartholin, dana juristo kaj filo de Thomas Bartholin, la Juna (1659-1690) (n. 1690)
- 1807: Miklós Révai, hungara lingvisto (n. 1750)
- 1860: Jozefo Guislain, belga pionira psikiatro (n. 1797)
- 1890: Aleksandr Moĵajskij, rusa mara subadmiralo kaj pioniro de aviado (n. 1825)
- 1917: Scott Joplin, usona komponisto kaj muzikisto de ragtimo (n. 1867)
- 1922: Karolo la 1-a, imperiestro de Aŭstrio (n. 1887)
- 1930: Cosima Wagner, hungara filino de Franz Liszt, edzino de Richard Wagner (n. 1837)
- 1952: Árpád Gyergyay, hungara kuracisto (n. 1981)
- 1952: Ferenc Molnár, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1878)
- 1953: Ede Andrási, hungara komponisto (n. 1887)
- 1968: Lev Landau, soveta fizikisto azerbajĝan-devena (n. 1908)
- 1976: Max Ernst, germana pentristo (n. 1891)
- 1992: Olga Eszenyi, hungara aktorino (n. 1910)
- 2002: Simo Häyhä, finna mondkonata snajpero (n. 1905)
- 2003: Leslie Cheung (n. Cheung Kwok Wing), ĉina aktoro kaj kantisto (n. 1956)
- 2005: Harald Juhnke, germana aktoro (n. 1929)
- 2012: Miguel de la Madrid Hurtado, prezidento de Meksiko (n. 1934)
- 2013: Moses Blah, prezidento de Liberio (n. 1947)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Eklezio: Melitono el Sardeso, episkopo de Sardeso (Lidio)
- Internacia Tago de Birdoj – fiksita en 1906 (pri la protekto: Birda Direktivo de la 2-a de aprilo 1979)
- Irano - Nacia tago
- Tago de Oriso
- Ŝercotago- en multaj landoj la 1-a de aprilo estas ŝercotago. Amaskomunikiloj kutimas publikigi falsajn novaĵojn por ŝerce trompi la publikon.[1]. Kutima klarigo de tiu tradicio rilatas al la enkonduko de nova kalendaro en Francio en 1564. La nova kalendaro movis la komencon de la jaro de la 1-a de aprilo al la 1-a de januaro. Tiujn, kiuj tamen plu festis la jarŝanĝon la unuan de aprilo, oni komencis nomi kiel "aprilaj stultuloj". En hispanlingvaj landoj oni ofte simile ŝercas en la 28-a de decembro.
Noto
Tagoj de semajno
La 1-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.