3-a de novembro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 3-a de novembro estas la 307-a tago de la jaro (la 308-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 58 tagoj restas.
Je la 3-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
- 361: Juliano la Apostato iĝis romia imperiestro
- 644: En Medino estis murdita la dua islama kalifo Umar ibn al-Ĥattab
- 1231: Pollando: la unua mencio pri Zgierz
- 1468: Duko de Burgundio Karlo la Brava konkeris ribeliĝintan Lieĝon
- 1493: Kristoforo Kolumbo malkovris Dominikon
- 1527: Ferdinando la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Hungario
- 1534: Reĝo Henriko la 8-a estis agnoskita de la parlamento kapo de la Eklezio de Anglio
- 1534: Papo establis la unuan diocezon en Afriko sude de Saharo: Sao-Tomeo kaj Principeo
- 1706: Pli ol mil personoj pereis en detruita de tertremo itala urbo Sulmona
- 1839: Sultano Abd-ul-Meĝid eldonis dekreton komenciĝantan periodon de reformoj en Otomana Imperio
- 1868: Ulysses S. Grant gajnis prezidentan baloton en Usono
- 1880: Japanio: publika prezento de la nacia himno Kimi Ga Jo
- 1884: Nova Germana Gvineo establiĝis kiel protektorato - ampleksis nord-orientan Nov-Gvineon kun insuloj de Pacifika Oceano
- 1891: Belga gazeto Gazet van Antwerpen aperis
- 1894: En Poznań fondiĝis germana naciisma organizaĵo Deutscher Ostmarkenverein, nomata Hakata (de la nomoj de ties organizantoj: Hansemann, Kennemann kaj Tiedemann) - ĝia celo estis germanigo de polaj teroj sub la prusa aneksaĵo
- 1896: William McKinley gajnis prezidentan baloton en Usono
- 1898: Sur filipina insulo Negroso eksplodis kontraŭhispana ribelo
- 1903: Panamo fariĝas sendependa de Kolombio.
- 1903: István Tisza iĝis ĉefministro de Hungario
- 1906: Germana kuracisto kaj psikiatro priskribis nekonatan malsanon de kortekso, eknomitan depost 1967 Alzheimer-malsano
- 1911: Usona aŭtomobila firmao Chevrolet fondiĝis
- 1913: En Usono oni enkondukis enspezimposton
- Unua mondmilito:
- 1914: Du britaj militŝipoj kaj unu franca bombardis, por rompi blokadon de markolo Dardaneloj, turkan fortreson en Sedd el Bahr
- 1918: Aŭstrio-Hungario subskribis armisticon kun Triopa Entento; ribelo de germanaj maristoj komencis Novembran Revolucion en Germanio
- 1929: André Tardieu iĝis ĉefministro de Francio
- 1930: Getúlio Vargas iĝis prezidento de Brazilo
- 1936: Oficanta prezidento de Usono Franklin D. Roosevelt estis elektita por la dua oficperiodo
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1939: Germanaj regopovoj forsendis de polaj okupataj teritorioj ĝis tiu ĉi tago al Nazia Germanio 10 mil fervojajn vagonojn kun aĵoj rabitaj de Wehrmacht, kiel agrikulturaj maŝinoj, mebloj, nutraĵo; en Krakovo germanoj malpermesis al poloj eniri Vavelon; en arbaro apud Wejherowo germanoj pafmortigis ne malpli ol 82 polojn
- Germanaj kaj rusaj regopovoj interkonsentis pri libervola setligo de germanoj de orientaj teritorioj de la Dua Pola Respubliko al Germanio en novaj limoj, kaj setligo de rusoj, belorusoj kaj ukrainoj de Ĝenerala Gubernio al Sovetunio; komisaro de Nazia Germanio pri germanigo rajtigis administracion al okupo de polaj loĝejoj kun plena havaĵo, dum deportataj poloj povos nur kunporti personajn aĵojn; en "Thorner Freiheit" aperis artikolo titolita Post 5 jaroj neniu pola vorto estos elparolata ĉi tie
- 1940: Germana polico pafmortigis en Lipno 10 polojn pro vundigo de SS-ano kaj en Bralewnica (proksime al Tuchola) 10 personojn
- 1941: Germana polico pafmortigis en Bliżyn (proksime al Skarżysko-Kamienna) ĉ. 90 sovetajn militkaptitojn, akuzitaj pri provo de ribelo kaj en Zakopane 5 personojn
- Soveta registaro konsentis akcepti al formiĝanta Pola Armeo en Sovetunio, pro alveno de multaj kandidatoj, ĝis 30 mil personojn; en Ĉikago estis malfermita Pola Muzeo en Ameriko
- 1942: Germana polico kaj soldatoj pafmortigis en Varsovio 40 personojn kaj en 4 aliaj lokoj 38 polojn kaj judojn, kaj en Poznan plenumis 6 mortpunojn; de germana koncentrejo Aŭŝvico fuĝis ĉ. 100 sovetajn militkaptitojn; en Kruszwica establiĝis labortendaro por judoj
- 1943: En germana laborkoncentrejo Majdanek oni mortpafis, kadre de Aktion Erntefest, 18 400 judojn - entute dum du tagoj germanoj pafmortigis en distrikto Lubelski 42 mil judojn, kio estas la plej granda amasa ekzekuto dum la milito (en Poniatowa estis pafmortigitaj aŭ vivbruligitaj ĉ. 15 mil judoj)
- 1944: Germana polico pafmortigis en Sarnia Góra 5 polojn
- 1946: Imperiestro Hirohito agnoskis novan konstitucion de Japanio
- 1954: Premiero de la unua filmo el la serio Godzilo
- 1955: Irano aliĝis al kontraŭkomunista Pakto de Bagdado
- 1957: Sovetunio lanĉis artefaritan sateliton Sputniko 2 kun la hundo Lajka
- 1960: Félix Houphouët-Boigny iĝis la unua prezidento de Ebur-Bordo
- 1961: U Thant iĝis Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj
- 1964: Oficanta prezidento de Usono Lyndon B. Johnson elektiĝis por la dua kadenco
- 1970: Salvador Allende iĝis prezidento de Ĉilio
- 1978: Dominiko sendependiĝis (de Britio)
- 1984: En Varsovio okazis enteriga ceremonio de pastro Jerzy Popiełuszko, murdita de komunistoj - la funebradon partoprenis pli ol 600 mil personoj kaj ĉ. mil pastroj
- 1986: Mikronezio fariĝas sendependa, ĉesas la (laŭ mandato de Unuiĝintaj Nacioj okazinta) usona administrado.
- 1988: Tamilaj solduloj surteriĝis sur Maldivoj por faligi registaron; interveno de Barato tion malebligis
- 1990: Belgio: Tutmonda Kongreso de Spiritismo.
- 1992: William J. Clinton iĝis prezidento de Usono
- 1994: Plena suna eklipso videbla super Sudameriko, Atlantika Oceano kaj suda Afriko
- 1996: Bulgario: Petar Stojanov gajnis prezidentan balotadon
- 2000: Ukrainio: en arbaro apud Kievo oni trovis senkapigitan korpon de ukraina sendependa ĵurnalisto Georgij Gongadze
- 2002: Premiero de la usona filmo Hari Poter kaj la Ĉambro de Sekretoj
- 2004: Ali Mohamed Gedi iĝis ĉefministro de Somalio
- 2004: Ĥalifa bin Zajid bin Sultan al Nahajan iĝis prezidento de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
- 2007: Prezidento generalo Pervez Muŝaraf anoncis enkondukon de krizostato en Pakistano
- 2012: Varsovio: refoja funebra enterigo de Ryszard Kaczorowski, la lasta prezidento de la Dua Pola Respubliko
Naskiĝoj
- 39 - Lukano, romia poeto. (m. 65)
- 1500: Benvenuto Cellini, itala skulptisto, verkisto kaj manieristo (m. 1571)
- 1558: Thomas Kyd, angla dramisto (m. 1594)
- 1560: Annibale Carracci, itala pentristo (m. 1609)
- 1587: Samuel Scheidt, germana komponisto kaj orgenisto (m. 1653)
- 1624: Jean d'Estrées la 2-a, franca admiralo kaj marŝalo (m. 1707)
- 1632: Apafi la 1-a, reganto de Transsilvanio (m. 1690)
- 1749: Daniel Rutherford, skota kemiisto kaj fizikisto (m. 1819)
- 1794: William Cullen Bryant, usona verkisto (m. 1878)
- 1801: Vincenzo Bellini, itala operkomponisto (m. 1835)
- 1840: Johann Sperl, germana pentristo
- 1847: Bertalan Török, hungara ĵurnalisto (m.1918)
- 1882: Jakub Kolas, belorusa poeto (m. 1956
- 1885: Lajos Boga, hungara zoologo (m. 1956)
- 1889: Rezső Seress, hungara komponisto, violonisto (m. 1968)
- 1893: Béla Baráth, hungara bibliotekisto (m. 1977)
- 1898: Dmitro Falkivskij, ukraina poeto (m. 1934)
- 1900: Adolf Dassler, germana entreprenisto (m. 1978)
- 1901: André Malraux, franca verkisto (m. 1976)
- 1908: Gábor Egressy, hungara aktoro (m. 1863)
- 1901: Leopoldo la 3-a, kvara reĝo de la belgoj (m. 1983)
- 1907: Hubert Kessler, hungara geologo, hidrologo, kavernesploristo (m. 1994)
- 1908: Giovanni Leone, itala politikisto
- 1912: Alfredo Stroessner, prezidento de Paragvajo (m. 2006)
- 1913: Marika Rökk, hungara aktorino, kantistino kaj dancistino (m. 2004)
- 1917: Blanka Erős, rumania hungara ĵurnalistino (m ?)
- 1917: Éva Semlyén, rumania hungara lernolibroverkistino (m. 1986)
- 1918: Béla Kovács, rumania hungara agronomo
- 1921: Charles Bronson, usona aktoro (m. 2003)
- 1926: Valdas Adamkus, prezidento de Litovio
- 1927: Zbigniew Cybulski, pola aktoro (m. 1967)
- 1928: Tezuka Osamu, japana kuracisto, mangaverkisto, animeverkisto (m. 1989)
- 1933: Amartya Sen, barata nobelpremiita ekonomikisto
- 1933: Michael Dukakis, usona politikisto grekdeve
- 1934: József Illés, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro
- 1935: Betinho, brazila politika aktivulo kaj sociologo (m. 1997)
- 1943: Árpád Hadnagy, rumania hungara mineralogo
- 1944: Vilma Kósa-Szánthó, rumania hungara sociologino, etnografino
- 1950: Péter Csehi, hungara pentristo
- 1953: Kate Capshaw,usona aktorino
- 1975: Annamária Kádár, rumania hungara psikologino
- 1977: Loránt Vincze, rumania hungara redaktoro, ĵurnalisto
Mortoj
- 361: Konstancio la 2-a, imperiestro de Romio (n. 317)
- 644: Umar ibn al-Ĥattab, la dua araba kalifo (n. ĉ. 591)
- 753: Sankta Pirmino, germana sanktulo (n. 700)
- 1584: Karlo Boromeo, itala kardinalo, katolika sanktulo (n. 1538)
- 1599: Andreo Báthori, pola kleriko, episkopo de varmio-diocezo, kardinalo, princo de Transilvanio (n. 1563)
- 1600: Richard Hooker, anglikana pastro kaj teologo (n. 1554)
- 1639: Martín de Porres, perua katolika sanktulo (n. 1569)
- 1652: José de Ribera, hispana pentristo kaj gravuristo (n. 1591)
- 1793: Olympe de Gouges, franca abolistino, feministino kaj dramistino, ekzekutita (n. 1748)
- 1864: António Gonçalves Dias, brazila poeto (n. 1823)
- 1878: Imre Medve, hungara politikisto, grafikisto n. 1818)
- 1890: Ulrich Ochsenbein, svisa politikisto kaj generalo (n. 1811)
- 1891: Louis Lucien Bonaparte, franca lingvisto okupiĝanta pri la eŭska lingvo (n. 1813)
- 1914: Georg Trakl, aŭstra lirikisto (n. 1887)
- 1917: Léon Bloy, franca verkisto
- 1921: Andrzej Niemojewski, pola verkisto, publicisto, tradukisto, astralisto (n. 1864)
- 1927: Karel Matěj Čapek-Chod, ĉeĥa verkisto (n. 1860)
- 1929: Jan Niecisław Baudouin de Courtenay, pola lingvisto francdevena, spertulo pri dialektoj de slava lingvaro, publicisto, esperantisto (n. 1845)
- 1941; Zmitrok Bjadulja, belorusa prozaikisto kaj poeto (n. 1886)
- 1942: Carl Sternheim, germana verkisto (n. 1878)
- 1953: János Gruzda, hungara pentristo (n. 1881)
- 1954: Henri Matisse, franca pentristo, reprezentanto de faŭvismo (n. 1869)
- 1956: Lajos Boga, hungara zoologo (n. 1885)
- 1957: Wilhelm Reich, aŭstra psikanalizisto (n. 1897)
- 1973: Marc Allégret, svisa reĝisoro (n. 1900)
- 1993: Lev Termen, rusa fizikisto kaj inventisto (n. 1896)
- 1995: Szilárd Bálint, hungara esperantisto, fervojisto (n. 1909)
- 1996: Jean-Bédel Bokassa, Centr-Afrika diktatoro (n. 1921)
- 1996: Zoltán Keresztes, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro, armenologo (n. 1929),
- 2005: Aenne Burda, germana eldonistino (n. 1909)
- 2006: Olga Nagy, rumania hungara folkloristino, verkistino (n. 1921)
- 2007: Aleksander Dedjuŝko, rusa aktoro (n. 1962)
- 2009: Francisco Ayala, hispana verkisto (n. 1906)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Nacia tago en Dominiko, tago de la sendependiĝo (1978)
- Nacia tago en Mikronezio, tago de la sendependiĝo (1986)
- Nacia tago en Panamo, tago de la sendependiĝo (1903)
- Japanio: Tago de Kulturo
- Romkatolika Kalendaro:
- Sankta Martín de Porres, perua dominikano kaj mistikulo
- Sakta Huberto, episkopo de Maastricht kaj Lieĝo
- Sankta Pirmino, visigota misia episkopo
Tagoj de semajno
La 3-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.