Arcaĥa Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montara Karabaĥo
Արցախի Հանրապետություն
La flago de Karabaĥo
La blazono de Karabaĥo
Detaloj Detaloj
Nacia himno: Azat u ankakh Artsakh
neagnoskita ŝtato • fakta reĝimo • lando • historia lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Stepanakerto
Oficiala(j) lingvo(j) armena lingvo, rusa lingvo
Uzata(j) lingvo(j) armena
Areo 11,500 km²
- % de akvo 0 %
Loĝantaro 145,000 (2012)
Loĝdenso 12,6 loĝ./km2 loĝ./km²
Horzono UTC +4
Telefona kodo +37447
Politiko
Politika sistemo memproklamita respubliko
Ŝtatestro vacante
Ĉefministro Bako Sahakjan
Ekonomio
Valuto dramo (AMD)
vdr
Geografia situo

Arcaĥa Respubliko (armene Արցախի Հանրապետություն, Arcaĥi Hanrapetutjun) aŭ Respubliko Montara Karabaĥo[1] (armene Լեռնային Ղարաբաղի Հանրապետություն, Lernajin Gharabaghi Hanrapetutjun, neoficiale ankaŭ armene Լեռնային Ղարաբաղ, Lernajin Gharabagh; azerbajĝane Dağlıq Qarabağ of Yuxarı Qarabağ; ruse Нагорно-Карабахская Республика) estis neagnoskita ŝtato, de fakte memstara ŝtato subtenita de Armenio en la regiono Montara Karabaĥo (aŭ regiono Arcaĥo), Suda Kaŭkazio, kies teritorio estas internacie agnoskata kiel de iure parto de Azerbajĝano[2]. Ĝi konsistas el la plej granda parto de la teritorio de la antaŭa Aŭtonoma Provinco Montara Karabaĥo, limante al Armenio okcidente kaj al Irano en la sudo.

La lando estis enklavo ene de Azerbajĝano kun koridoro al Armenio. La ĉefurbo estis Stepanakerto. Laŭ internacia juro tiu teritorio, ĝis septembro 2023 enloĝata grandparte de etnaj armenoj, apartenas al Azerbajĝano, sed efektive estis sendependa. Azerbajĝano ne regas la regionon dum la najbara Armenio grave influis ĝin[3].

La monumento "Ni Estas Niaj Montoj" estas vaste vidata kiel simbolo de la memdeklarita respubliko.
La monumento "Ni Estas Niaj Montoj" estas vaste vidata kiel simbolo de la memdeklarita respubliko.

La regiono Karabaĥo iĝis pridisputata inter Armenio kaj Azerbajĝano kiam ambaŭ landoj akiris sendependecon de la Rusia Imperio en 1918. Post kiam Sovetunio restarigis sian regadon super la regiono, en 1923 ĝi kreis la Aŭtonoman Provincon Montara Karabaĥo ene de la Azerbajĝana Soveta Socialisma Respubliko. En 1988 armenoj postulis transdoni ĝin al Armenio, kion Moskvo rifuzis, do komenciĝis protestoj, poste perfortaj konfrontiĝoj kaj post disfalo de Sovetunio en 1991 eksplodis la Unua milito en Montara Karabaĥo, kiu finiĝis en 1994 per la armena venko kaj forpelo de ĉiuj lokaj azeroj. La lando restis agnoskita de neniu internacia organizo aŭ lando, inkluzive de Armenio.

En 2020 azera armeo atakis Montaran Karabaĥon kaj venkis ĝin, danke al perado de Rusio la flankoj atingis pafĉesigon, la regionon eniris rusiaj pactrupoj. En septembro 2023 Azerbajĝano denove atakis la respublikon kaj definitive venkis ĝin. La 28-an de septembro la lasta prezidanto de la neagnoskita respubliko Samvel Ŝaĥramarjan subskribis ordonon pri malfondo de la regno ekde la 1-a de januaro 2025. La 15-an de oktobro 2023 azera prezidanto Ilham Alijev hisis la flagon de Azerbajĝano en Montara Karabaĥo. Preskaŭ ĉiuj armenoj forlasis la respublikon.

Teritoriaj perdoj[redakti | redakti fonton]

Ekde la batalhalto en 1994, la plej granda parto de Montara Karabaĥo kaj pluraj regionoj azeraj ĉirkaŭe restas sub la karabaĥ-armena regado. Reprezentantoj de la registaroj de Armenio kaj Azerbajĝano poste aranĝis pacnegocadojn gviditajn de la Minska Grupo.

Post jaroj de batalĉeso la 2-an de aprilo 2016 okazis interpafado kun trideko da viktimoj inter armenoj kaj azeroj ĉe la enklavo de Respubliko Montara Karabaĥo.

En julio 2020 denove ekflamis batalado, ĉefe forme de interpafado, kiu daŭris du semajnojn kaj kaŭzis interalie konfrontiĝon de la armena kaj azera diasporoj tra la mondo. Turkio firme subtenis Azerbajĝanon kaj sendis siajn trupojn por komunaj ekzercoj apude de la armena landlimo, laŭdire planitaj antaŭlonge.

La 27-an de septembro 2020 Azerbajĝano komencis grandskalon ofensivon kontraŭ Montara Karabaĥo. Azeraj trupoj sukcesis plejparte konkeri la sudon de la pridisputata regiono.

Post kiam la urbo Ŝuŝo (Şuşa) ankaŭ estis konkerita de la azerbajĝananoj, batalhalto estis subskribita post mediacio de Moskvo. Montara Karabaĥo perdis en la interkonsento ĉiujn regionojn ekster la eksa Aŭtonoma provinco Montara Karabaĥo kaj la azerajn regionojn kontrolitaj ene de la Aŭtonoma provinco de Montara Karabaĥo. Rusa pactrupo restadas en Montara Karabaĥo, gardante la frontlinion kun Azerbajĝano. Ĉi tiuj pacaj trupoj ankaŭ aktivas en la koridoro Laçın.

Internacia agnosko[redakti | redakti fonton]

La internacia komunumo, inkluzive de Armenio, ne agnoskas la sendependecon de Arcaĥa Respubliko, ĉar ĝi celas antaŭenigi la nunajn pacajn intertraktadojn inter Armenio kaj Azerbajĝano. [4] La statuso de Montara Karabaĥo estas centra por ĉi tiuj intertraktadoj. Arcaĥa Respubliko estas agnoskata de Abĥazio, Sud-Osetio kaj Ĉednestrio, kiuj ĉiuj mem ne estas agnoskataj.

Nomo[redakti | redakti fonton]

upMamkan, Reĝino Ĥacheno kaj princino de Baghk. Bareliefo, monaĥejo Gandzasar, 13-a jarcento

Nagorno (Нагорный) estas rusa vorto kiu signifas "surmonta". Tiu vorto ne estas uzata en la armena aŭ en la azera, sed ĝi estis uzata en la oficiala nomo de la regiono sub la regado de Sovetio. Pro tio, ĝi estas la plej konata nomo, kvankam multaj lingvoj ankaŭ uzas sian propran vorton por MontaroAlta. Unu el tiuj lingvoj estas Esperanto.

La vorto Karabaĥo ĝenerale estas konsiderata kiel devena de la turka kaj persa lingvoj kaj laŭlitere signifas "Nigra Ĝardeno". La nomo aperas unuafoje en Kartvelio kaj en persaj fontoj el la 13-a kaj 14-a jarcentoj. Famaj tapiŝoj produktitaj en ĉi regiono ankaŭ ricevas la nomon Karabaĥo.

En alia alternativa teorio proponita de Bagrat Ulubabjan la nomo Karabaĥo estas turk-armena, kaj ĝi signifus "Granda Baghk" (Մեծ Բաղք), referenco al Ktiŝ-Baghk (pli malfrue: Dizak), unu el la princlandoj de Arcaĥo sub regado de la dinastio Aranŝahiko, kiu regis en la trono de la Reĝlando Sjuniko de la 11-a al la 13-a jarcentoj kaj ĝi nomiĝis "Reĝlando Bagko".

La lokaj lingvoj de la regiono tradukas montarannigran ĝardenon al siaj respektivaj vortoj:

  • Armene Լեռնային Ղարաբաղ (Leṙnayin Garabagh)
  • Azere Dağlıq Qarabağ (Montara Karabaĥo) aŭ Qarabağ Yŭarı (Alta Karabaĥo)
  • Ruse Нагорный Карабах (Nagornyj Karabaĥ)

Kelkfoje ĝi estas menciata de la armenoj kiuj loĝas tie kiel Arcaĥo (armene: Արցախ), kiu nomis la dekan provincon de la antikva Armena reĝlando. En urartaj skribaĵoj (9-7 jc. a.K), la nomo Urteĥini estis uzata por la regiono. Laŭ antikvaj fontoj[4] la nomo en la malnovgreka lingvo por la regiono estis Orĥistene (Ὀρχιστηνὴ )

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Iranika Enciklopedio, la praarmenoj ekloĝis en Arcaĥo jam en la 7-a jarcento, kvankam nur de la 6-a jarcento ĝis la 5-a jarcento a.K la armenoj nur loĝis en la okcidenta duono de la Armena Altebenaĵo (i.a. Kapadokio, Tigriso, Eŭfrato kaj lago Van ). La praarmenoj atingis Arcaĥon kaj la ĉirkaŭajn montarajn regionojn (ekz. Sjuniko) iom pli malfrue ol kiam ili atingis la Armenan plataĵon kaj kuniĝis kun la antaŭarmenoj kaj el tiuj rilatoj naskiĝis la nuna armena popolo.

Menciindas ke Strabo priskribas Armenion (kun Arcaĥo kaj Utiko) en la 2-a jc. a.K. kiel "unulingvaj", kvankam tio ne signifas ke la tiea loĝantaro nur estus etne armenoj.

En la Mezepoko, almenaŭ ekde la la 9-a jarcento, Arcaĥo estis bastiono de la nacia armena identeco. La loĝantaro parolis lokan dialekton de la orient-armena lingvo, la arcaĥa dialekto (hodiaŭ konata kiel karabaĥa armena dialekto), menciita en la 7-a jc. de la gramatikisto Esteban Sjunenci en sia plej antikva registro de la armenaj dialektoj.

Transkaŭkaza Federacio

La nomo Montara Karabaĥo estis uzata unuafoje en kartvelaj kaj persaj fontoj de la 13-a kaj 14-a jarcentoj rilate al armena princlando konata de la modernaj historiistoj kiel Arcaĥa Reĝlando aŭ Ĥasheno. Nuntempe tiu teritorio plejparte estas okupata de la respubliko Montara Karabaĥo, konsiderata kiel la heredanto de la antikva regiono Arcaĥo.

La regiono, konata kiel Arcaĥo de la armenoj, estis la deka provinco de la Reĝlando Armenio plurajn jarcentojn antaŭ la loĝado de la azeroj en tiu proksima regiono. Krom tio ĝi estis okupata de diversaj imperioj kaj nacioj. La problemoj rilate la suverenecon, tamen, estas relative novaj. Iom post la kapitulaco de la Otomana Imperio dum la Unua Mondmilito, okazis la Rusa Revolucio de 1917, pere de kiu la bolŝevikoj atingis la povon de la kolapsita Rusa Imperio en 1917. Tri nacioj de Kaŭkazio, Kartvelio, Armenio kaj Azerbajĝano proklamis sian sendependecon disde la Imperio kaj ili tri organiziĝis en la Transkaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko, kiu havis mallongan ekzistadon (el la 10-a de februaro al 28-a de majo 1918).[5].

George, Orlando, Clemenceau kaj Willson, la "komitato de la kvar", dum ripozo en la negocado de la Konferenco de Parizo.

Post la disiĝo de la Federacio, gravaj teritoriaj kaj etnaj disputoj inter armenoj kaj azeroj okazigis malferman militon inter la ĵus fonditaj demokratiaj respublikoj Armenio kaj Azerbajĝano. La milito koncentriĝis en la distriktoj Qazaj, Sjuniko, Naĥiĉevano kaj Karabaĥo mem. La disputo enfokusiĝis en la kreado de landlimo por ambaŭ landoj en tiuj menciitaj provincoj. La armenoj de Karabaĥo intencis proklami sendependan respublikon, sed ili malsukcesis pro la maleblo kontaktiĝi kun Armenio. Post la otomana malvenko en la Unua Mondmilito, britaj trupoj okupis la regionon de Transkaŭkazio en 1919, metante la regionojn de Karabaĥo kaj Zangezuro sub mandato de Ĥosrov Bejo Sultanov, dume la definitiva decido pri la estontenco de la regiono estis prenita en la Konferenco de Parizo 1919[6].

Sovetepokaj konstruaĵoj en Stepanakerto fronte al la hotelo Nairi.

Malgraŭ tio ke la decido estis atendata, la 11-a ruĝa armeo invadis Kaŭkazio kaj dum tri jaroj ĝi organizis la malsamajn landojn en la Transkaŭkaza Federacia Soveta Socialisma Respubliko, kiel parto de Sovetunio. Laŭ inspiro je la organizado de la soveta ŝtato, la bolŝevikoj kreis Kaŭkazan Buroon, konsistanta el sep membroj, supergvidataj de la Komisaro de la Popolo por la Naciecoj[7] Iosif Stalin. Kvankam la buroo voĉdonis 4 kontraŭ 3 favore al regado de Montara Karabaĥo sub la aŭtoritateco de la ĵus fondita Armena Soveta Socialisma Respubliko, protestoj venintaj el la gvidantoj de la Komunisma Partio de Azerbajĝano, inkluzive de ĝia gvidanto Nariman Narimanov, krom kontraŭsoveta ribeliĝo en Erevano en 1921, tio komplikis la rilatojn inter Armenio kaj Rusio. Ĉi tiuj faktoroj igis la komitaton revizii la decidon, por fine trovi lokon al la ĵus kreita Aŭtonoma Provinco Montara Karabaĥo ene de la SSR Azerbajĝano en 1923, lasante la loĝantaron je 94% da armenoj sub regado de registaro el alia nacieco[8][9]. La ĉefurbo estis translokigata de Ŝuŝi al Ĥankendi (rebaptata kiel Stepanakerto post iom da tempo).

Armenaj kaj azeraj historiistoj longtempe esploris kaj kreis plurajn teoriojn pri la kialoj de tiu decido, kaj unu el la konkludoj estas la aplikado de la regulo "dividu kaj vi regos". Tio videblas, ekzemple, en la stranga lokigo de la enklavo Naĥiĉevano, kiu estas ĉirkaŭata de Armenio sed apartenata al Azerbajĝano. Alia ebla motivo por tiu decido estas intenco realigi politikan bonvolan geston flanke de la sovetoj al la Turkio de Mustafa Kemal Atatürk[10]. Armenio, siaflanke, ĉiam neis la leĝan agnoskadon de la decido kaj laŭlonge de la jaroj protestis ene de la soveta sistemo por rericevi la regionon.

Dum la soveta epoko, la armenoj de Montara Karabaĥo estis la objekto je diskriminaciado flanke de Azerbajĝano. La azeraj aŭtoritatoj limigis la ligojn inter la enklavo kaj Armenio, kun la celo kulture « senarmenigi » la regionon kaj ekloĝigi azerojn, translokigante la armenojn ekster la provinco kaj ne aŭskultante iliajn ekonomiajn bezonojn[11]. La censo de 1979 montris ke la loĝantaro de la enklavo kalkuliĝas je 162.200 personoj, el ili 123.100 armenoj (75,9 %) kaj 37.300 azeroj (22,9 %)[12], pro kio la armenoj komparas la nombron de 1923 (94 % armenoj). Armenaj vilaĝoj ankaŭ estis senloĝigitaj (85 en 1980), kio ne estis la kazo de iu ajn azera vilaĝo[13].

Ilham Alijev hisas la flagon de Azerbajĝano en Xankəndi (armene: Stepanakerto), 2023.

La elektado de Miĥail Gorbaĉov kiel Ĝenerala Sekretario de la Komunista Partio de Sovetunio en 1985, alportis kun si la funkciadon de liaj du grandaj reformplanoj, konataj kiel perestrojko kaj glasnosto. Dume la ekonomiaj reformoj fariĝis kadre de la perestrojko, la glasnosto permesis ke la civitanoj de Sovetunio ĝuu relativan presliberon, speciale kiam unuafoje eblis malferme kritiki la registarajn gvidantojn. En tiu kadro, la sovetaj gvidantoj de Karabaĥo atingis tiom da malfermiteco ke ili sukcesis havi voĉdonon de la regiona parlamento por aliĝi al Armenio, la 20-an de februaro 1988[14]. La armenaj gvidantoj de la provinco plendis ĉar la regiono ne havis kaj tekstlibrojn kaj televidkanalojn en la armena[15], en la sama senco ili denuncis ke la Ĝenerala Sekretario de la Komunisma Partio de Azerbajĝano Hejdar Alijev intencis realigi la azerigon de la regiono, pliigante la nombron kaj influon de la azeroj kiuj loĝis en Karabaĥo[16], en la momento kiam la armena loĝantaro ekmalkreskis. En 1988 la armena loĝantaro en la regiono malkreskis je tri kvaronoj[17].

La aŭtonomisma movado estis gvidata de diversaj armenaj popularaj elstaruloj, kaj ankaŭ de membroj de la "intelligentsia" kiel la konata soveta disidento kaj Nobel-Premio pri paco Andrej Saĥarov. Antaŭ la deklaro de la 20-a de februaro, la armenoj ekprotestis, kune kun strikoj de la laboristoj de Erevano kiuj petis la aliĝon de la enklavo. Ĉi tiuj protestoj estis respondataj per similaj manifestacioj en Bakuo. Kiel reago al la protestoj, la estro Gorbaĉov certigis ke la landlimoj inter ambaŭ respublikoj ne estos modifataj, laŭ la artikolo 78 de la konstitucio de Sovetio[18]. La Ĝenerala Sekretario de Sovetio ankaŭ certigis ke aliaj naciecoj kaj etnoj de la lando jam petis teritoriajn ŝanĝojn kaj ke novaj limfiksadoj en Montara Karabaĥo kreus danĝeran precedenton. La armenoj ricevis la decidon de 1921 senzorge, samtempe konsiderante ke iliaj penoj estis destinitaj por la korektado de historia eraro [19] sub la principo je memdeterminado, rajto ankaŭ konsiderata en la Konstitucio. La azeroj, aliflanke, konsideris tiajn petojn, pro perdo de granda teritorio de ilia lando, kiel neakcepteblaj kaj ili aliĝis al la starpunkto de Gorbaĉov.

En 2020 azera armeo atakis Montaran Karabaĥon kaj venkis ĝin, danke al perado de Rusio la flankoj atingis pafĉesigon, la regionon eniris rusiaj pactrupoj. En septembro 2023 Azerbajĝano denove atakis la respublikon kaj definitive venkis ĝin. La 28-an de septembro la lasta prezidanto de la neagnoskita respubliko Samvel Ŝaĥramarjan subskribis ordonon pri malfondo de la regno ekde la 1-a de januaro 2025. La 15-an de oktobro 2023 azera prezidanto Ilham Alijev hisis la flagon de Azerbajĝano en Montara Karabaĥo.

Registaro kaj politiko[redakti | redakti fonton]

Montara Karabaĥo estas prezidentisma demokratio. La plenuma povo sidas plejparte ĉe la prezidanto. La prezidanto rajtas nomumi kaj forigi la ĉefministron. La Nacia Asembleo de Montara Karabaĥo estas la parlamento, kaj ĝi havas 33 membrojn, 22 elektitajn por kvinjara periodo en ununuraj distriktoj kaj 11 per proporcia balotsistemo. La nuna prezidanto estas Bako Sahakjan.

Partioj[redakti | redakti fonton]

Respubliko Montara Karabaĥo havas plurpartian sistemon; en 2009, usona organizo Freedom House vicigas Montaran Karabaĥon super la respublikoj Armenio kaj Azerbajĝano laŭ politikaj kaj civitanaj rajtoj. Kutime, tri organizoj havas membrojn en la parlamento: Demokratia Partio de Arcaĥo havas 18 membrojn, Libera Patrujo 8, Daŝnako (Arcaĥ-sekcio), alianco Movado 88 havas 3. Kelkaj nepartiaj kantidatoj ankaŭ partoprenas la elektojn, kaj kun ioma sukceso. En 2005, ok el tridek tri membroj de la Nacia Asembleo estis sendependaj homoj, sen rilatoj aŭ membriĝo en alia oficiala partio de la respubliko.

Konstitucio[redakti | redakti fonton]

La 3-an de novembro 2006, la tiama Prezidanto de la Respubliko Montara Karabaĥo Arkadi Ghukasjan subskribis dekreton por aranĝi referendumon pri kreado de projekto por konstitucio de Montara Karabaĥo. Ĉi tio okazis la 10-an de decembro samjare inter la civitanoj de Montara Karabaĥo, kiuj brue voĉdonis favore al nova konstitucio. Laŭ oficialaj preparaj rezultoj, kun partopreno de 87.2%, nekredeblaj 98.6 procentoj de balotantoj aprobis la konstitucion. La unua artikolo de la dokumento priskribas la Respublikon Montara Karabaĥo kiel "suverena, demokratie laŭleĝa kaj socia ŝtato". Pli ol cent observantoj el neregistaraj organizoj kaj ĵurnalistoj sekvis la voĉdonadon kun fina pozitiva verdikto pri la rezultoj.

Tamen, la Eŭropa Unio, OSKE kaj GUUAM malaprobis la referendumon. La EU sciigis ke ĝi "konscias ke 'konstitucia referendumo' okazis," sed ripetis ke nur intertrakta solvo inter Azerbajĝano kaj Armenio povas alporti daŭran solvon. Laŭ vortoj de la Ĝenerala Sekretario de la Konsilio de Eŭropo Terry Davis "la referendumo ne estos agnoskata kaj pro tio ĝi ne havos konsekvencojn".

En deklaro, la prezidanto de OSKE Karel De Gucht nomis la voĉdonon potenciale damaĝa al la daŭranta procezo por trovi finan pacan solvon al la konflikto, pri kiu li diris ke "videbla progreso" montriĝis kaj ekzistas "esperiga krucvojo". La rezulto ankaŭ estis kritikita de Turkio, kiu tradicie montris subtenon al Azerbajĝano pro etnaj tjurkaj radikoj, kaj kiu havas historiajn streĉitecojn kun Armenio.

Eksterlandaj rilatoj[redakti | redakti fonton]

La Ministerio de Eksteraj Rilatoj troviĝas en Stepanakerto. La Respubliko Montara Karabaĥo funkciigas kvin konstantajn misiojn kaj unu socipolitikan informagentejon en Francio. La celoj de la oficejoj estas prezenti la poziciojn de la respubliko en diversaj temoj, disponigi informojn kaj faciligi la pacprocezon. La Konstantaj Misioj ekzistas en Armenio, Aŭstralio, Francio, Germanio, Rusio, Usono, kaj unu por mezorientaj landoj situanta en Bejruto, Libano. La Respubliko Montara Karabaĥo estas membro de la Komunumo de Neagnoskitaj Ŝtatoj.

Militistaro[redakti | redakti fonton]

La koridoro de Laĉino, inter Armenio kaj Montara Karabaĥo

La Armeo de Montara Karabaĥo estis oficiale establita la 9-an de majo 1992 kiel la formala defendotrupo de la Respubliko Montara Karabaĥo, unuigante antaŭe malordajn memdefendunuojn kiuj estis formitaj en la fruaj 1990-aj jaroj por defendi la etnan armenan loĝantaron de Montara Karabaĥo de la azeraj atakoj. La armeo konsistas el ĉirkaŭ 15,000-20,000 bone trejnitaj kaj ekipitaj oficiroj kaj soldatoj. Ĝi konsistas el infanterio, tankoj, artilerio kaj kontraŭaviadilaj sistemoj.

La armeo prenis decidan rolon establante la respublikon kun decidaj bataloj kiel ekzemple la Batalo de Ŝuŝa en 1992, la malfermon de la koridoro de Laĉino inter Armenio kaj Montara Karabaĥo (1992), la defendo de la fronto en Martakerto de 1992-1994.

Teraj minoj[redakti | redakti fonton]

Montara Karabaĥo estas konsiderata kiel unu el la plej minplenaj regionoj de la antaŭa Sovetio. Minoj estis metitaj de 1991-1994 fare de ambaŭ konfliktantaj partioj de la milito en Montara Karabaĥo. Unuiĝintaj Nacioj kaj Usono taksis la nombron de minoj en Montara Karabaĥo je ĉ. 100,000. Ekzistis multaj civilaj viktimoj pro la teraj minoj. La Evoluiga programo de UN diras ke 123 homoj estis mortigitaj kaj pli ol 300 vunditaj pro la teraj minoj proksime de la pridisputata enklavo Montara Karabaĥo ekde kiam la sesjara konflikto inter azeroj kaj armenoj finiĝis en 1994. HALO Trust estas la nura organizo kiu forigas la minojn en Montara Karabaĥo.

Politikaj problemoj[redakti | redakti fonton]

Mapo de Respubliko Montara Karabaĥo inter Armenio kaj Azerbajĝano

Hodiaŭ, Montara Karabaĥo estas fakta sendependa ŝtato, nomante sin Respubliko Montara Karabaĥo. Ĝi estas proksime ligita al la Respubliko Armenio kaj uzas la saman valuton, la armena dramo. Laŭ Human Rights Watch, "de la komenco de la konflikto en Karabaĥo, Armenio disponigis helpon, armilojn, kaj volontulojn. Armena implikiĝo en Karabaĥo eskaladis post azera ofensivo en decembro 1993. Amenio komencis sendi soldatojn kaj regulan armeon kaj trupojn de la Ministron pri Internaj Aferoj por batali en Karabaĥo[20] . La politiko de Armenio kaj la fakta Respubliko Montara Karabaĥo estas tiel miksita ke eksprezidento de Respubliko Montara Karabaĥo Robert Koĉarjan, iĝis unue ĉefministro (1997) kaj poste prezidento de Armenio (1998 - 2008).

Daŭre, sinsekvaj armenaj registaroj rezistis internan premon unuigi la du ŝtatojn, pro daŭrantaj intertraktadoj sub la aŭspicio de la Minska grupo. En lia studo pri Eŭrazio, Dov Lynch de la instituto por Sekurecaj Studoj de WEU kredas ke "la sendependeco de Karabaĥo kondukos al Armenio al nova stato kaj eviti la stigmaton je agreslando, malgraŭ la fakto ke armenaj trupoj batalis en la milito inter 1991-94, kaj daŭrigi la kontaktlinion inter Karabaĥo kaj Azerbajĝano". Lynch ankaŭ citas ke la "forto de la armena armeo, kaj la strategia alianco de Armenio kun Rusio, estas viditaj kiel protektantoj de la karabaĥa ŝtato laŭ la aŭtoritatoj en Stepanakerto"[21]. En la nuntempo, la perad-procezo estas en stagno, kun la lastatempaj diskutoj en Rambouillet, Francio, donante neniun interkonsenton. La pozicio de Azerbajĝano estis ke la armenaj trupoj retiriĝu de ĉiuj areoj de Azerbajĝano ekster Montara Karabaĥo, kaj ke ĉiuj rifuĝintoj estu permesitaj reveni al iliaj hejmoj antaŭ la statuso de Karabaĥo povu esti diskutata. Armenio ne rekonas Montaran Karabaĥon kiel laŭleĝa parto de Azerbajĝano, argumentante ke ĉar la regiono deklaris sendependecon en la sama tempo kiam Azerbajĝano iĝis sendependa ŝtato, ambaŭ estas egale anstataŭantaj ŝtatoj de Sovetio[22][23]. La armena registaro insistas ke la registaro de Montara Karabaĥo estu parto de iuj diskutoj por la estonteco de la regiono, kaj malaprobas cedadon de okupitaj teritorioj aŭ permesadon al rifuĝintoj reveni antaŭ la babiladoj pri la statuso de la regiono[24].

Reprezentantoj de Armenio, Azerbajĝano, Francio, Rusio kaj Usono renkontiĝis en Parizo kaj en Key West, Florido, en printempo 2001[25]. La detaloj de la babiladoj restis plejparte sekretaj, sed la partioj raportis ke ili diskutintaj ne-hierarkiajn rilatojn inter la Centra Azerbajĝana Registaro kaj la Karabaĥ-armenaj aŭtoritatoj. Malgraŭ onidiroj ke la partioj estis proksimaj al solvo, la azeraj aŭtoritatoj, kaj dum la periodo de Hejdar Alijev kiel prezidanto, kaj post la surtroniĝo de lia filo Ilham Alijev en la elektoj de oktobro 2003, firme neis ke ĉiu interkonsento estis atingita en Parizo aŭ Key West.

Pliaj babiladoj inter la azerbajĝana kaj la armena prezidantoj, Ilham Alijev kaj Robert Koĉarjan, estis aranĝitaj en septembro 2004 en Astano, Kazaĥio, sur la flanklinioj de la pintkunveno de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj. Laŭdire, unu el la sugestoj metis la forlason de la armena okupaciarmeo de la azeraj teritorioj najbaraj al Montara Karabaĥo, kaj la okazigo de referendumo en Karabaĥo kaj bonorda zorgado de la estontan statuso de la regiono. La 10-an kaj 11-an de februaro 2006, Koĉarjan kaj Alijev renkontiĝis en Rambouillet, Francio, ili diskutis la ĉefajn principojn de la kompromiso, inkluzive de la foriro de trupoj, formado de internaciaj packontrol-trupoj, kaj la statuso de Montara Karabaĥo. Dum la semajnoj kaj tagoj antaŭ la babiladoj en Francio, la prezidantoj de la Minska grupo esprimis singardan optimismon ke iu formo de interkonsento estus ebla. Franca prezidanto Jacques Chirac renkontiĝis kun gvidantoj aparte kaj esprimis esperon ke la babiladoj estu fruktodonaj. Kontraŭ la komenca optimismo, la babiladoj ĉe Rambouillet ne produktis ajnan interkonsenton, kun pivotaj temoj kiel ekzemple la statuso de Montara karabaĥo kaj ĉu armenaj trupoj retiriĝus de Kalbaĝaro daŭre estante disputigaj[26].

La plej malfruaj babiladoj estis aranĝitaj ĉe la Pola Ambasadejo en Bukareŝto[27]. Denove, usonaj, rusaj kaj francaj diplomatoj partoprenis la babiladojn, kiuj daŭris pli ol 40 minutojn[28]. Pli frue, armena prezidento Koĉarjan sciigis ke li estas preta "daŭrigi dialogon kun Azerbajĝano por la kompromiso de la konflikto de Montara Karabaĥo kaj kun Turkio sur establado de rilatoj sen iaj antaŭkondiĉoj"[29]. Laŭ la armena ministro pri eksteraj rilatoj, Vardan Oskanjan, neniu progreso estis farita en tiu renkontiĝo. Ambaŭ prezidentoj neis konsenton en la temoj de la lasta konferenco xĉe Rambouillet. Li notis ke la renkontiĝo inter Koĉarjan kaj Alijev okazis en normala etoso. "Tamen," li aldonis, "la ministroj pri eksteraj rilatoj de la du landoj estas komisiitaj daŭrigi babiladojn pri la konflikto kaj provi trovi oftajn punktojn antaŭ la venonta renkontiĝo de la prezidentoj"[30].

La grava malkonsento inter ambaŭ flankoj ĉe la Bukareŝto-konferenco estis la statuso de Karabaĥo. La pozicio de Azerbajĝano estis promeso doni al Karabaĥo la "plej altan statuson de aŭtonomio adoptita en la mondo"[31] . Armenio favoris popularan voĉdonon de la loĝantoj de Karabaĥo por decidi ilian estontecon, pozicio kiu ankaŭ estis prenita de la internaciaj perantoj[32]. La respondo al la armena pozicio fare de Bakuo estis minaco al la teritoria integreco de Azerbajĝano. La 27-an de junio, la armena ministro pri eksteraj rilatoj diris ke ambaŭ partioj jesis permesi al la loĝantoj de Karabaĥo voĉdoni kaj rigardi la estontan statuson de la regiono[33]. La azera ministro pri Eksteraj Rilatoj oficiale refutis tiun deklaron[34] . Laŭ azera opozicia ĉefo Isa Gambar, aliflanke, Azerbajĝano efektive konsentis pri la referendumo. Daŭre, neniu oficialulo konfirmis tion ankoraŭ[35].

La daŭranta "Procezo de Prago" gvidata de la Minska grupo estis relifiegita kiel krizhelpo en la somero de 2006 kun serio de maloftaj publikaj revelacioj ŝajne dizajnitaj por la revigliĝo de la ekhaltitaj intertraktadoj. Post la diskonigo en junio de artikolo skizanta ĝian pozicion, kiu ĝi tiu momento estis zorgeme gardita, la sekretario de la Usona Ŝtatdepartemento Matthew Bryza rakontis al Radio Libera Eŭropo ke la Minska grupo preferis referendumon en Karabaĥo kiu determinus ĝian finan statuson. La referendumo, en la vido de la OSKE, devus okazi ne en Azerbajĝano kiel tutaĵo, sed nur en Montara Karabaĥo. Tio estis bato al Azerbajĝano, kaj malgraŭ babilado[36].

La 10-an de decembro 2007 la azerbajĝana ministro pri eksteraj aferoj diris ke Azerbajĝano batalas kontraŭ teroristaj operacioj de Montara Karabaĥo kie troviĝas bazo de la Kurdistana Laborista Partio (PKK)[37] . La reprezentanto de la ministro de eksteraj aferoj de Armenio Vladimiro Karapetjan antaŭe malaprobis la akuzojn kiel "inventitaj" kaj asertis ke la akuzoj je PKK-ĉeesto estis formo de provoko[38].

En 2008, la azerbajĝana prezidento Ilham Alijev deklaris ke "Montara Karabaĥo neniam estos sendependa 'ĉi pozicio estas subtenita de la internaciaj perantoj" kaj Armenio devas akcepti la realon" kaj ke "en 1918, Erevano estis koncedita al la armenoj. Tio estis granda eraro. La Ĥanato de Erevano estis azera teritorio, la armenoj estis gastoj ĉi tie"[39] . Aliflanke, en 2009 la prezidento de Montara Karabaĥo Bako Sahakjan deklaris ke "Arcaĥo neniam estos parto de Azerbajĝano. La sekureco de la Respubliko neniam estos komercaĵo. Rilate al aliaj temoj, ni pretas diskuti kun Azerbajĝano"[40]. En 2010 la prezidento de Armenio, Serĵ Sargsjan, en sia parolado en la Domo Chatham de la Reĝa Brita Instituto de Internaciaj Aferoj deklaris ke "Karabaĥo neniam estis parto de sendependa Azerbajĝano: ĝi estis aneksita al Azerbajĝano pro decido de la partio de Sovetio kaj la popolo de Montara Karabaĥo devis elteni la decidon, kaj tuj kiam ĝi povis, ĝi disiĝis de Sovetio laŭ la leĝoj de Sovetio kaj de la internacia rajto[41].

En 2016 azeraj trupoj okupis monton Leletepe kaj apudan altaĵon, sed poste haltis, grandparte pro enmiksiĝo de Rusio.

En julio 2020 dum du semajnoj okazis aktiva interpafado inter armenaj kaj azeraj trupoj kun pluraj pereintoj kaj vunditoj. Turkio aktive subtenis Azerbajĝanon kaj aranĝis komunajn ekzercojn ĉe limoj de Montara Karabaĥo.

La 27-an de septembro 2020 Azerbajĝano komencis grandskalan ofensivon kontraŭ Montara Karabaĥo. Jam pereis centoj (laŭ oficialaj raportoj — miloj) da militistoj kaj civiluloj, kelkaj vilaĝoj estis okupitaj de la azera armeo. La 10-an de oktobro Armenio kaj Azerbajĝano proklamis humanitaran pafĉesigon ekde la 12-a horo de la 10-a de oktobro. Tio estas rezulto de intertrakto inter ministroj pri eksteraj aferoj de Armenio, Azerbajĝano kaj Rusio, okazinta en Moskvo laŭ iniciato de rusia prezidanto Vladimir Putin.

Ĝi estis rompita jam post kelkaj horoj kaj la militado daŭris ĝis la 18-an de oktobro ekvalidis plia pafĉesigo. Ĝin antaŭis atako de armenaj misiloj, kiuj trafis loĝdomojn e la azera urbo Ganĝo, mortiginte dekojn da civiluloj. La armeo de defendo de Montara Karabaĥo asertis ke ĝi celis militajn objektojn.

Fine Armenio kaj Azerbajĝano kun perado de Rusio interkonsentis fini la militon en Montara Karabaĥo ekde meznokto de la 10-a de novembro.

Internacia statuso[redakti | redakti fonton]

La suverena statuso de la Respubliko Montara Karabaĥo ne estas rekonata de iu ajn ŝtato, inkluzive de Armenio. Tri rezolucioj de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj (853, 874, kaj 884) kaj rezolucioj de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj 49/13 kaj 57/298 nomas Montaran Karabaĥon kiel regionon de Azerbajĝano[42]. Neniu el tiuj rezolucioj estis aprobitaj laŭ la Sepa Ĉapitro (Ago kun Respekto al Minacoj, al la Paco, Rompoj de la Paco, kaj Agoj de Agreso) de la Ĉarto. Kelkaj politikistoj kaj akademiuloj esprimis la vidpunkton ke rezolucioj nur laŭleĝe ligas se ili estas faritaj sub la Sepa Ĉapitro de la Ĉarto[43]. Laŭ raporto ellaborita de brita parlamentano kaj raportanto David Atkinson, prezentita al Komitato de Politikaj Afero de la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo, "la limoj de Azerbajĝano estis internacie rekonitaj dum la lando estis rekonita kiel sendependa ŝtato en 1991" kaj "la teritorio de Azerbajĝano inkluzivis la regionon Montara Karabaĥo"[44][45] [46].

La plej lasta rezolucio, #1416, adoptita de PAKE, deklaris ke "Konsiderindaj partoj de la teritorio de Azerbajĝano estas okupataj de armenaj fortoj, kaj separatismaj trupoj daŭre okupas la regionon Montara Karabaĥo". La rezolucio plue deklaris "ke Asembleo daŭre diras ke la okupado de fremda teritorio farita de alia membroŝtato konsistigas gravan malobservon de la devoj de la membroŝtatoj de la Konsilio de Eŭropo kaj reasertas la rajton de rifuĝintoj de la konflikta areo reveni al iliaj hejmoj sekure kaj kun digno". Memorante la Rezoluciojn 822, 853, 874, kaj 884 (ĉiuj en 1993) de la Sekureckonsilio de UN, PAKE instigis "la partiojn koncernitajn por observi ilin, aparte per sindetenado de armitaj malamikecoj kaj per retirado de militfortoj de iuj loĝataj teritorioj". La rezolucio ankaŭ vokis al "la Registaro de Azerbajĝano por establi kontakton, sen antaŭkondiĉoj, kun la politikaj reprezentantoj de ambaŭ komunumoj de la regiono Montara Karabaĥo koncerne ĝian estontan statuson"[47].

La Konsilio de Eŭropo instigis la aŭtoritatojn de la fakta Respubliko Montara Karabaĥo haltigi la scenigadon de "lokaj elektoj" en Montara Karabaĥo. "La tiel nomataj 'elektoj' ne povas esti laŭleĝaj" substrekis la Komisiono de Ministroj de la Konsilio de Eŭropo kaj la Liĥtenŝtejna Ministro pri Eksteraj Rilatoj Ernst Walch, la prezidanto de la Parlamenta Asembleo Russell-Johnston kaj la Ĝenerala Sekretario Walter Schwimmer. Ili memorigis ke post la armea konflikto de 1991-1994 inter Armenio kaj Azerbajĝano, granda parto de la loĝantaro de la regiono estis devigita fuĝi de siaj hejmoj kaj daŭre vivas kiel rifuĝintoj en tiuj landoj aŭ kiel rifuĝintoj eksterlande.[48] Tiu pozicio estis ripetita de Walter Schwimmer, Ĝenerala Sekretario de la Konsilio de Eŭropo la 4-an de aŭgusto 2004 rilate al la elektado okazinta en la regiono[49], kaj fare de la Prezidanto de la Komisiono de ministroj de la Konsilio de Eŭropo la 12-an de julio 2007 rilate al la prezidant-elektoj organizitaj en Montara Karabaĥo[50].

La Eŭropa Unio deklaris ke "La Eŭropa Unio konfirmas ĝian subtenon al la teritoria integreco de Azerbajĝano, kaj memorigas ke ĝi ne rekonas la sendependecon de Montara Karabaĥo. La Eŭropa Unio ne povas konsideri tion kiel laŭleĝaj "prezidant-elektoj" kiuj estis planitaj por la 11-a de aŭgusto 2002 en Montara Karabaĥo".[51] La Eŭropa Unio ripetis tiun pozicion okaze de la prezidant-elektoj, aranĝitaj en la regiono en 2007[52].

La ĉiujara raporto de la Ŝtata Departemento de Usono pri Homaj Rajtoj - 2006, publikigita la 6-an de marto 2007 deklaris ke "Armenio daŭre okupas la azeran teritorion Montara Karabaĥo kaj sep ĉirkaŭajn distriktojn. Dum la jarokazaĵoj laŭloge de la militarigita linio de kontakto kiu apartigas la armeojn denove okazis multaj viktimoj ĉe ambaŭ flankoj"[53].

Laŭ analizo de la New England Center of International Law and Politics (Novanglia Centro pri Internacia Juro kaj Politiko), "Montara Karabaĥo havas la rajton je mem-determinado, inkluzive de la rajto al sendependeco, laŭ la kriterioj rekonitaj sub internacia juro". Kiel la analizo ellaboras, "la principo de mem-determinado estas inkludita en Artikoloj 1, 55, kaj 73 de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj", kaj ili estis "kodigitaj en la Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj, kaj la Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj, kiuj estas konsideritaj kiel la kerno de la "Internacia Komunumo". Krome, la rajto al mem-determinado ankaŭ estis plurfoje rekonita en serio da rezolucioj adoptitaj de la U.N. Plenkunsido, la plej grava el ili estas la Rezolucio 2625 (XXV) de 1970. Dum la analizo daŭras, "la azeroj argumentas ke la politika sendependeco de Montara Karabaĥo malobservas la rajton de de Azerbajĝano je la teritoria integreco. Tamen, la postulo je teritoria integreco povas esti neata kiam ŝtato ne kondukas sin "konforme kun la principo de egalrajtigoj kaj mem-determinado de popoloj" kaj ne permesas al submetitaj popoloj "plutrakti ilian ekonomian, socian kaj kulturan evoluon" laŭ la kondiĉoj de la rezolucio 2625 (XXV) de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. Cetere, menciindas diri ke kiam Azerbajĝano deklaris la sendependecon disde Sovetunio, ĝi asertis esti la anstataŭanta ŝtato de la Azerbajĝana Demokratia Respubliko (1918-1920).

La Ligo de Nacioj, aliflanke, ne rekonis la inkludon de Azerbajĝano de Montara Karabaĥo ene de la postulita teritorio de Azerbajĝano. "La analizo montras ke la secesio de Montara Karabaĥo estis konforme kun la ekzistanta sovetia leĝo. Post la sendependecdeklaro de la Azerbajĝana Soveta Socialisma Respubliko la 30-an de aŭgusto 1991", Montara Karabaĥo ekigis la saman procezon per la komuna adopto de la Deklaracio de la Respubliko Montara Karabaĥo de la lokaj leĝdonaj konsilioj de Montara Karabaĥo kaj de la distrikto Ŝahumjan, kun armena plimulto. La nura diferenco estis ke, por Karabaĥo, sendependeco estis deklarita ne de Sovetunio sed de Azerbajĝano.

Tiu ago plene observis ekzistantan juron. Efektive, la soveta leĝo de 1990 titolita Juro de Sovetunio pri la Procedo de Secesio de Soveta Respubliko disde Sovetio, provizas ke la secesio de soveta respubliko de la korpo de Sovetunio permesas al sendependa regiono kaj al minoritataj regionoj en la teritorio de la sama respubliko ankaŭ ekigi sian propran procezon por sendependeco. "Tiu ago, dum analzio daŭras, ne estis nuligita fare de la Soveta Konstitucia Komitato, kiam la deklaracio estis konsiderita konforme kun la tiama ekzistanta leĝo". Krome, je la 10-a de decembro 1991, la Respubliko Montara Karabaĥo aranĝis sian propran referendumon pri sendependeco kun la ĉeesto de internaciaj observantoj. La voĉdono bruege aprobis la suverenecon de Karabaĥo. Tiu ago de Montara Karabaĥo, kiu en tiu tempo estis parto de daŭre ekzistanta kaj internacie rekonata Sovetunio, plene respondis al la sovetia leĝo koncerne la forlason de Sovetunio". Finfine, la 6-an de januaro 1992, la "parlamento de Karabaĥo adoptis sian Deklaracion de Sendependeco surbaze de la referendum-rezultoj"[54].

Provizora dokumento ellaborita de la Ĝinerala Estraro de Politikaj Aferoj de la Konsilio de Eŭropo por la seminario "Junuloj kaj Solvado de Konfliktoj" (Strasburgo, 31an de marto - 2an de aprilo 2003), male asertas ke, "La armena flanko diras ke la sendependec-referendumo de Montara Karabaĥo okazis sub la soveta leĝo pri la procedo por secesio de soveta respubliko de la 3-a de aprilo 1990, la artikolo 3 de ĉi tiu leĝo disponigis sendependajn regionojn ene de la sovetaj respublikoj kun la rajto determini sendepende, per referendumo, ĉu ili dezirus resti ene de Sovetunio aŭ aliĝi al la respubliko secesianta disde Sovetunio. Laŭ tiu leĝo verŝajne Karabaĥo havus du elekteblecojn: resti ene de Sovetunio aŭ aliĝi al sendependa Azerbajĝano; la sendependeco de Montara Karabaĥo ne ŝajnas ebla"[55].

Laŭ la artikolo en "The Journal of Conflict Resolution", la armena flanko "pravigis sian aserton pri la Artikolo 70 de la Sovetia Konstitucio, kiu asertas la rajton al mem-determinado de popoloj de Sovetunio. Fakte, tiu rekono de la principo de mem-determinado estas nur parto de ĝenerala deklaro pri la naturo de la sovetia federacio. Sovetunio estas integrita, federacia, multnacia ŝtato formita sur la principo de socialisma federaciismo kiel rezulto de la libera mem-determinado de nacioj kaj la asocio de egalaj sovetaj socialismaj respublikoj. Sovetunio enkorpigas la ŝtatunuecon de la soveta popolo kaj levas ĉiujn ĝiajn naciojn kaj naciecojn kune por la celo komune konstrui komunismon. "Ekzistas neniu mekanismo, krom la rajto de la sindikat-respublikoj secesii (Artikolo 72 el la konstitucio), per kiu ili esprimas la rajton de mem-determinado"[56].

La fakta deklaracio pri establado de la Respubliko Montara Karabaĥo, publikigita la 2-an de septembro 1991, proklamas ke la respubliko estas proklamita laŭ la leĝo pri secesio de Sovetunio, kaj ke ĝi "ĝuas la aŭtoritaton kiun Sovetio donis al la respublikoj pere de la Konstitucio de Sovetio kaj rezervas la rajton decidi sendepende la temon de la ŝtat-laŭleĝa statuso bazita sur politikaj konsultoj kaj intertraktadoj kun la gvidado de la Unio kaj la Respublikoj". La Deklaracio pluas dirante ke "la Konstitucio de Sovetio, same kiel aliaj leĝoj nuntempe viglaj, kiuj ne kontraŭdiras la celojn kaj principojn de tiu Deklaracio kaj karakterizaĵoj de la Respubliko estas uzataj sur la teritorio de la Respubliko Montara Karabaĥo, ĝis la Konstitucio de Montara Karabaĥo kaj ties leĝoj estu enkondukitaj"[57].

Tamen, la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Azerbajĝano deklaras ke "laŭ tiu leĝo, en respubliko de Sovetio, kiu enhavas aŭtonomiajn respublikojn, aŭtomoajn provincojn kaj aŭtonomajn regionojn, kiujn la referendumo devus aranĝi aparte en ĉiu sendependa unuo, homoj retenus la rajton decidi sendepende la demandon pri restado en Sovetunio aŭ en la secesianta respubliko, same kiel levi la demandon de sia propra ŝtat-laŭleĝa statuso. Estas grave emfazi ke la secesio de respubliko de Sovetunio povus esti rigardata kiel valida nur post la plenumado de komplika kaj senfina procedo kaj, finfine, kiel la adopto de la signifa decido fare de la kongreso de la Deputitoj de la Popolo de Sovetio. Tamen, kiam Sovetio ĉesis ekzisti tiu leĝo estis sen jura efiko, neniu respubliko, inkluzive de Azerbajĝano kaj Armenio, uzis la procedon por secesio"[58].

La Minska Grupo permesis al la registaro Respubliko Montara Karabaĥo (nomante ĝin "gvidantoj de Montara Karabaĥo"), same kiel al Armenio kaj Azerbajĝano, partopreni la pacprocezon kiel "partoj de la konflikto" kaj ankaŭ al la azera komunumo de la regiono - kiel "interesita parto". La Prezidanto de la Minska Grupo menciis ke la uzado de la terminoj "la flankoj de la konflikto" kaj la "gvidantoj de Montara Karabaĥo" ne implicas rekonon de ajna diplomatia aŭ politika statuso sub loka aŭ internacia juro"[59][60]. La azera komunumo estas gvidita de Bajram Safarov, la estro de la plenuma potenco de la regiono Ŝushi.

En 2006, Rusio publikigis 63-voluman Grandan Rusian Enciklopedion kiu priskribis Montaran Karabaĥon kiel sendependan unuon kiu historie apartenis al la armenoj, en la enkonduko pri la regiono[61]. Azerbajĝano protestis kontraŭ tiu trairejo en la rusa enciklopedio. Ĝi donis protestleteron al la rusa ambasadoro en Azerbajĝano kaj postulis ke la enciklopedio estu konfiskita kaj ŝanĝita[61].

La 14-an de marto 2008, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj pasigis ne-devigan rezolucion de voĉdono de 39 kontraŭ 7, kun 100 sindetenoj, reasertante la teritorian integrecon de Azerbajĝano, esprimante subtenon laŭ la internacie agnoskitaj limoj de lando kaj postulante la tujan foriron de ĉiuj armenaj fortoj de la regiono. La rezolucio estis apogita plejparte de membroj de la Organizaĵo de la Islama konferenco kaj GUUAM, de kiuj Azerbajĝano estas membro, same kiel aliaj nacioj turniĝante al sendependiĝaj regionoj. La rezolucio estis malakceptita de ĉiuj tri membroj de la Minska Grupo[62].

La 26-an de junio 2010, la prezidantoj de la Minska Grupo kaj kunprezidantoj, Francio, Rusio kaj Usono faris komunan deklaron, reasertante la "kompromison apogi la gvidantojn de Armenio kaj Azerbajĝano, por fini la bazajn principojn por la paca solvado de la konflikto en Montara Karabaĥo"[63].

Homaj rajtoj[redakti | redakti fonton]

La milito en Montara Karabaĥo kondukis al delokiĝo de 528 000 (tiu cifero ne inkluzivas novajn naskitojn ekster ĝi) azeroj de armenaj teritorioj inkluzive de Montara Karabaĥo, kaj 220 000 azeroj, 18 000 kurdoj kaj 3 500 rusoj kiuj fuĝis de Armenio al Azerbajĝano de 1988 al 1989. La Azerbajĝana Registaro taksis ke 63 procentoj de internaj rifuĝintoj vivis sub la limo de malriĉeco kiel komparite kun 49% de la tuta loĝantaro. Proksimume 154,000 vivis en la ĉefurbo, Bakuo. Laŭ la Internacia Organizo por Migradoj, 40,000 rifuĝintoj vivis en tendaroj, 60,000 en subteraj ŝirmiloj, kaj 20,000 en fervojaj vagonoj. Kvardek mil loĝis en setlejoj financitaj de Eŭropa Unio kaj AKR provizis ejojn por aliaj 40,000 personoj. Aliaj 5,000 rifuĝintoj vivis en forlasitaj aŭ malboniĝintaj lernejoj. Aliaj vivis en trajnoj, sur vojflankoj en duon-konstruitaj konstruaĵoj, aŭ en publikaj konstruaĵoj kiel ekzemple turismaj kaj san-instalaĵoj. Dekoj da miloj vivis en sep tendaroj kie malbona akvoprovizado kaj kloakigo kaŭzis gastro-intestajn infektojn, tuberkulozon, kaj malarion[64].

La azerbajĝana registaro ne volas integri la rifuĝintojn kun la cetero de la loĝantaro ĉar tio povus esti interpretita kiel akcepto de la konstanta perdo de Montara Karabaĥo. La registaro postulis al la rifuĝintoj registri sian loĝlokon en la identigilo kun la intenco plibonigi la limigitan kaj plejparte neadekvatan nacian kaj internacian asistadon pro armena rekomendo ke Usono altrudu restriktojn sur humanitara helpo al Azerbajĝano. Pluraj rifuĝintoj estis el kamparaj areoj kaj trovis malfacilaĵojn integriĝi en la urba labormerkato. Multaj internaciaj humanitaraj agentejoj malpliigis aŭ tute ĉesis asistadon por la rifuĝintoj citante kreskantajn naftoenspezojn de la lando[65].

La morto de infanoj inter forlokigitaj azeroj estas 3-4 fojoj pli alta ol tiu de la cetero de la loĝantaro. La indico de mortnasko estis 88.2 per 1,000 naskiĝoj inter la interne forlokigitaj homoj. La plejparto de la forlokigitoj vivis en malfacilaj kondiĉoj dum pli ol 13 jaroj[66]. 280 000 personoj, praktike ĉiuj etnaj armenoj kiuj fuĝis de Azerbajĝano dum la milito en 1988-1993 vivis en rifuĝint-similaj cirkonstancoj en Armenio. Multaj forlasis la landon, ĉefe al Rusio. Iliaj infanoj naskiĝintaj en Armenio akiras civitanecon aŭtomate. La kvanto de rifuĝintoj estas kondiĉigitaj de konstanta malkresko pro foriro, kaj pro la forigado de karabaĥa identigado. El tiuj, proksimume 250 000 fuĝis de Azerbajĝano (areoj ekster Montara Karabaĥo); ĉirkaŭ 30 000 venis el Montara Karabaĥo. Ĉiuj estis registritaj kiel rifuĝintoj en la fino de la jaro[67].

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de Arcaĥa Respubliko kaj ĉirkaŭaj teritorioj. La areo ĉirkaŭita de ruĝaj limoj korespondas al teritorio reale kontrolita de la Respubliko de Arĉaĥo de 1994 ĝis 2020. Flavaj regionoj korespondas al la iama soveta Aŭtonoma Provinco de Montara Karabaĥo ('oblast' NKAO), kun flavaj striaj regionoj kontrolitaj de Azerbajĝano sed asertitaj de la Arcaĥa Respubliko. Verdstriaj regionoj korespondas al teritorioj ekster la eksa NKAO sub la regado de la arcaĥa respubliko ĝis la fino de la milito en Montara Karabĥo en 2020.
Mapo de Arcaĥa Respubliko kaj ĉirkaŭaj teritorioj. La areo ĉirkaŭita de ruĝaj limoj korespondas al teritorio reale kontrolita de la Respubliko de Arĉaĥo de 1994 ĝis 2020. Flavaj regionoj korespondas al la iama soveta Aŭtonoma Provinco de Montara Karabaĥo ('oblast' NKAO), kun flavaj striaj regionoj kontrolitaj de Azerbajĝano sed asertitaj de la Arcaĥa Respubliko. Verdstriaj regionoj korespondas al teritorioj ekster la eksa NKAO sub la regado de la arcaĥa respubliko ĝis la fino de la milito en Montara Karabĥo en 2020.

La Respubliko Montara Karabaĥo estas tre montara, pro kio ĝi estas nomata "Montara Karabaĥo". Ĝi etendiĝas sur areo de 11,500 km2, landlime kun Armenio, Azerbajĝano, kaj Irano. La plej alta pinto de la lando estas Monto Mrav, kun 3.340 kaj Monto Kirs kun 2.725. La plej granda akvujo estas la akvorezervujo Sarsang, kaj la plej gravaj riveroj estas Terter kaj Ĥaĉeno.[68] La lando situas en ebenaĵo kiu kliniĝas malsupren, orienten kaj sudorienten, kun mezuma alteco de 3 600 metroj super la marnivelo. La plimulto de ĝiaj riveroj fluas al la valo Arcaĥo.[69]

La klimato estas milda kaj subtropika. La mezuma temperaturo estas 11 °C, kiu varias jare inter 22 gradoj en julio kaj -1 gradoj en januaro. La mezuma pluvado povas atingi 71 cm en kelkaj regionoj, kaj estas 10 nebulaj tagoj jare.

Pli ol 2000 specoj de plantoj ekzistas en Montara Karabaĥo, kaj pli ol 36% de la landa teritorio estas arbarigata.

Administraj dividoj[redakti | redakti fonton]

Mapo de Montara Karabaĥo montrante la provincojn.
1: Ŝahumjan, 2: Martakerto,
3: Askeran, 4: Martuni, 5: Hadrut,
6: Ŝuŝi, 7: Kaŝatag.
Stepanakerto ne estas montrata.

La Respubliko Montara Karabaĥo havas ok administrajn dividojn. Ĝia teritorio inkluzivas la kvin distriktojn de la iama Aŭtonoma Provinco Montara Karabaĥo, la distrikton Ŝahumjan en la SSR Azerbajĝano sub azera regado, kaj sep rajonojn ĉirkaŭ la iama aŭtonoma provinco kiuj nun estas sub posedo de la karabaĥa armeo.

Post la deklaro de sendependeco de la Respubliko Montara Karabaĥo, la azerbajĝana registaro forigis la Aŭtonoman Provincon Montara Karabaĥo kaj kreis azerajn rajonojn en tiu loko. Kiel rezulto, kelkaj administraj dividoj de la RMK respondas al la azeraj rajonoj, dum aliaj havas malsamajn limojn. Sekve, kompartabelo kun la dividoj de Montara Karabaĥo kaj la azeraj rajonoj:[70]

# Divido Rajono(j) Sahar (urbo) Antaŭe Aŭtonoma Provinco Montara Karabaĥo
3 Askeran Ĥoĝali, parto de Agdam Askeran Jes
5 Hadrut Sude Ĥoĝavend, Jabrajil, parto de Fizuli Hadrut Parte
2 Martakerto Oriente Kalbaĝaro, okcidente Tartar, parto de Agdam Martakerto Parte
4 Martuni (Montara Karabaĥo) Norde Khojavend, parto de Agdam Martuni Parte
7 Kaŝatag Laĉin, Qubadli, Zangilan Berdzor Ne
1 Ŝahumjan Sude Goranboy, Okcidenta Kalbaĝaro Ŝahumjan Ne
6 Ŝuŝi Ŝuŝa Ŝuŝi Jes
8 Stepanakerto (ĉefurbo) Ĥoĝali Stepanakert Jes
Montara Karabaĥo[71] Azerbajĝano

La Respubliko Montara Karabaĥo postulas Ŝahumjanon, kiu ne estis parto de la Aŭtonoma Provinco Montara Karabaĥo. Reprezentantoj de Ŝahumjan deklaris la sendependecon kune kun Montara Karabaĥo, kaj la proklamado de la Respubliko Montara Karabaĥo inkluzivis la regionon Ŝahumjan en ĝiaj limoj.[72] Male al la cetero de Montara Karabaĥo, Ŝahumjan restas sub azerbajĝana regado.

Aldone, rajonoj de Azerbajĝano sub militista karabaĥa posedo kaj nun parto de la Respubliko Montara Karabaĥo: Laĉino, Qubadli, Zangilan, Jabrajil, Karvaĉaro kiel ankaŭ partoj de Agdam kaj Fizuli. Aliflanke, la oriento de Martakerto kaj Martuni estas sub regado de Azerbajĝano, kaj tuta Ŝahumjan.

Iama Aŭtonoma Provinco Montara Karabaĥo
Distrikto (Rajono) Areo (km2) Sub regado de Karabaĥo (km2) %
Askerano 928 928 100
Hadrut 679 679 100
Martakerto 1,705 1,305 76.5
Martuni 792 632 79.8
Ŝuŝa 280 280 100
Aŭtonoma Provinco Montara Karabaĥo 4,384 3,824 87.2
Rajonoj de SSR Azerbajĝano en Respubliko Montara Karabaĥo
Ŝahumjan 558 0 0
Kelbaĝar 1,936 1,936 100
Laĉino 1,835 1,835 100
Kubatli 802 802 100
Jabrajil 1,050 1,050 100
Zangelan 707 707 100
Aghdam 1,150 842 73.2
Fizuli 1,390 462 33.2
Azerbajĝano 8,870 7,634 86.1

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Stepanakerta vidaĵo

En 2001, la raportita loĝantaro de la Respubliko Montara Karabaĥo estis 95 % armena, kaj aliaj 5 % estis asirianoj, grekoj, kaj kurdoj. En marto 2007, la loka administracio sciigis ke ĝia loĝantaro kreskis al 138,000. La ĉiujara naskofteco estis registrita ĉe 2.200–2.300 jare, pliiĝo de preskaŭ 1.500 en 1999. Ĝis 2000, la elmigrado de la lando estis minimuma[73]. Por la unua duono de 2007, 1 010 naskiĝoj kaj 659 mortoj estis raportitaj, kaj 27 elmigrintoj[74]. Laŭ aĝo: 15 700 (0–6), 25 200 (7–17) 75 800 (18–59) kaj 21 000 (60–)

Proksimuma loĝantaro laŭ provincoj (2006):

La loĝantaro de Respubliko Montara Karabaĥo:[75][76]

Jaro Loĝantaro Urbe Kampare Naskiĝoj Mortoj NGR Elmigrado
2000 134.4 68.4 66.0 16.6 8.8 7.7 16.1
2001 135.7 68.7 67.0 17.0 7.9 9.1 11.5
2002 136.6 69.3 67.3 16.0 9.1 6.9 4.9
2003 137.0 69.1 67.9 15.0 9.0 6.0 1.3
2004 137.2 69.8 67.4 15.3 9.5 5.8 -2.6
2005 137.7 70.5 67.2 14.6 9.2 5.4 1.7
2006 137.7 70.8 66.9 15.3 9.0 6.3 -3.2
2007 138.8 71.6 67.2 15.4 8.8 6.6 -1.4
2008 139.9 72.7 67.2 17.3 9.4 7.9 2.6

Religio[redakti | redakti fonton]

Monaĥejo Gandzasar
Katedralo Gazanĉecoc
Monaĥejo Dadivank
Monaĥejo Amaras

La plej granda parto el la armena loĝantaro de Montara Karabaĥo estas kristanoj apartenantaj al la Armena Apostola Eklezio kiu estas la armena nacia eklezio. Kelkaj kristanaj ortodoksuloj kaj evangelianoj ankaŭ ekzistas; aliaj religioj inkludas judismon.

En la regiono de Montara Karabaĥo situas gravaj riĉaj monaĥejoj kiuj estas la ĉefaj spiritaj centroj de la karabaĥaj armenoj kaj la turisma allogaĵo por vizitantoj. Ili ĉiuj apartenas al la Armena Apostola Eklezio.

La monaĥejo Gandzasar ("Գանձասար" en la armena) estas historia monaĥejo en Arcaĥo (Montara Karabaĥo). Alia estas Dadivank (armene: Դադիվանք ) ankaŭ Ĥutavank (armene: Խութավանք - Monaĥejo sur la Monteto) kiu estis konstruita inter la 9-a kaj 13-a jarcentoj. La celo de la registaro de Montara Karabaĥo estas la enlistigo de monaĥejo Gandzasar en la gvidlibro pri la Monda heredaĵo de Unesko.

La katedralo Gazanĉecoc, konstruita en 1868-1888, ("Ղազանչեցոց Եկեղեցի" en la armena), ankaŭ konata kiel la Katedralo de Kristo la Savanto estas katedralo en Ŝuŝi. Ĝi estas ĉefkatedralo kaj ĉefsidejo de la diocezo de la Armena Apostola Eklezio en Arcaĥo.

Tuj proksime de la katedralo en Ŝuŝi estas la pregejo Kanaĉ Ĵam (armene Կանաչ Ժամ եկեղեցի Verda preĝejo) konstruita en 1847.

Monaĥejo Amaras (4-a jarcento) estis monaĥejo establita de la ĉefa armena sanktulo, Sankta Gregoro la Iluminanto, kiu baptis Armenion kiel la unuan kristanan ŝtaton de la mondo en la jaro 301. Amaras ankaŭ gastigis la unuan lernejon kie Mesrop Maŝtoc, la inventinto de la armena alfabeto, instruis la novan alfabeton al lernantoj, en la 5-a jarcento. La loko de la monaĥejo Amaras troviĝas en la distrikto Martuni.

Monaĥejo Cicernavank (4-a jarcento) estas la plej bone konservita ekzemplo de armena baziliko kun tri navoj. La monaĥejo estas en la distrikto Kaŝatag.

La monaĥejo Sankta Jeghiŝe Arakjal (5a - 13a jarcentoj) dediĉata al Sankta Jeghiŝe, la fama evangelizianto de la orientaj teroj de Armenio. La preĝejo funkcias kiel tombejo de la reĝo de la 5-a jarcento Vaĉagan la 2-a la Pia, la plej bone konata reprezentanto de la orientaj armenaj monarkoj. La monaĥejo estas en la distrikto Martakerto.

Monaĥejo Dadivank (13-a jarcento) estas laŭdire la plej granda armena monaĥejo en Kaŭkazio. La okcidenta fasado de la Katedralo de Dadivank portas unu el la plej ampleksaj armenlingvaj surŝtonaj tekstoj. Dadivank estas nomita tiel pro Sankta Dadi, disĉiplo de la apostolo Tadeo kiu predikis la Sanktan Evangelion en Arcaĥo en la unua jarcento. La tombo de Dadi estis malkovrita de arkeologoj en 2007. La monaĥejo estas en la distrikto Ŝahumjan.

Monaĥejo Gtiĉavank (13-a jarcento) havas komunan dizajnon kun la arkitektura stilo de la ĉefurbo de mezepoka Armenio, Anio. La monaĥejo situas en la distrikto Hadrut.

Bri Jeghtze (13-a jarcento) kiu estas ĉirkaŭata de ĥaĉkaroj, unikaj ŝtonomonumentoj el Armenio kun gravuritaj krucoj. La monaĥejo estas situanta en distrikto Martuni.

Monaĥejo Jeric Mankanc (17-a jarcento) ("tri beboj" en la armena) estas konata pro gastigado de la sidejo de la pastraro de Arcaĥo rivala al la Gandzasara Apostola Seĝo. La monaĥejo estas situanta en la distrikto Martakerto.

Preĝejo Sankta Nerses la Granda, estas situanta en centro de Martuni, Karabaĥo. Ĝi estas dediĉata al la fama armena katolikoso, Sankta Nerses la Granda.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La sociekonomia situacio de la Respubliko Montara Karabaĥo estis tre influita de la konflikto. Ankoraŭ, eksterlandaj investoj komencas veni. La origino de la plej granda parto de la enspezoj venas de la armenoj el Armenio, Rusio, Usono, Francio, Aŭstralio, Irano, kaj Proksima Oriento. Indas diri ke la sektoro pri telekomunikadoj estis evoluigitaj per Karabaĥa Telecom investanta milionojn da dolaroj en portebla telefonio, gvidita de libana firmao.

Aviadilejo Stepanakert
Flughaveno Stepanakert

Alia estas la fabriko Gorna Abakatinieni Combinat (metaloj kaj oro), situanta en la regiono Martakert kaj mastrumita de Artur Makartumjan. Ĝi laborigas pli ol 400 lokajn laboristojn.

La banko-sistemo ankaŭ prosperas kun Arcaĥbank (la ŝtata banko). La respubliko nuntempe uzas la armenan valuton.

Sekcio de Ĝanapar-vojo

Turismo[redakti | redakti fonton]

Karmir Ŝuka

La Respubliko ankaŭ interesiĝas pri evoluigado de turisma industrio adaptita al Armenio kaj la armena diasporo. Hotelo Nairi estas ekzemplo de tiu strategio. Ekzistas 8 hoteloj en Stepanakerto, la landa ĉefurbo. La Arcaĥa evoluagentejo diris ke 4,000 turistoj vizitis Montara Karabaĥon en 2005. La vizitantoj pliiĝis al 4500 en 2006. En la jaro 2010 estis kalkulitaj 8000 turistoj sen kalkuli la armenojn de Armenio.[77] La agentejo kunlaboras kun la Armenia Turismo-Evoluagentejo ĉar nur tra Armenio la turistoj (plejparte armenaj) povas aliri Karabaĥon. La "Turisma Evoluagentejo de Montara Karabaĥo" estis establita en Erevano kiel Neregistara Organizao Respubliko Armenio por antaŭenigi turismon en Karabaĥo. Ĝi preparas ĉion por vojaĝ-organizantoj, vojaĝagentejoj kaj ĵurnalistoj kaj alvokas hotelo-servojn, butikumadon, manĝoprovizon, distro-centrojn[78].

Inter la vidindaĵoj troviĝas:

Aliaj vidindaĵoj:[redakti | redakti fonton]

  • La pratempa urbo Tigranakerto, unu el kvar urboj kiuj estis fonditaj en la unua jarcento a.K. en la Armena reĝlando kaj nomitaj laŭ la reĝo Tigrano la Granda, reganto de la mallongdaŭra Armena Imperio. Tigranakerto situas en Mardakerto.
  • Fortikaĵo Majraberd (10a - 18a jarcentoj) funkciis kiel la unua bastiono kontraŭ tjurk-nomadaj trudeniroj de la orienta stepo. La fortikaĵo troviĝas en la oriento de la ĉefurbo de la regiono Stepanakerto.
  • Moskeo Govharagha (18-a jarcento), moskeo situanta en la urbocentro de Ŝuŝi.
  • Ĝanaparo estas piedmigra vojo kun indikiloj tra montoj, valoj kaj vilaĝoj de Montara Karabaĥo, kun monaĥejoj kaj fortikaĵoj survoje. La pado estas organizita en unutagaj ekskursoj, kiuj alportos vin al malsama vilaĝo ĉiun nokton. La padoj ekzistis dum jarcentoj, sed nun estas markitaj specife por piedirantoj. La Himnakan Ĝanaparo (spino-pado), markita en 2007, kondukas de la nordokcidenta regiono Ŝahumjan al la suda urbo Hadrut. La gravaj ejoj vizitataj pere de la Ĝanapar-pado inkluzivas Dadivank, Gandzasar, Ŝuŝi, la Karkar Kanjonon kun ĝiaj altaj klifoj, kaskadon Zontik kaj ruinojn de Hunot kaj Gtiĉavank.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Skulptaĵoj sur la muro de la Katedralo sankta Johano la Baptisto en monaĥejo Gandzasar (1216-1238)

Hodiaŭ, Respubliko Montara Karabaĥo heredis la plimulton el la kultura heredaĵo de la iama Arcaĥo, la deka provinco de la Armena Reĝlando. Ĝi estis nomita subĉiela trezorejo de diversaj formoj de la armena arkitekturo. Ĝenerale ĝi gastigas plurajn milojn da arkitekturaĵoj kaj historiaj monumentoj en pli vasta senco. Aldone al ekleziaj strukturoj, tiu nombro inkluzivas ekzemplojn de civila arkitekturo, antikvaj kasteloj kaj fortikaĵoj same kiel multaj tradiciaj mezepokaj ĥaĉkaroj.

La arto kaj arkitekturo kreita en Montara Karabaĥo progresis tra la samaj gravaj stadioj kiel la armena arto faris en pli granda vasto. Ili komencis evolui en la antaŭ-kristanaj tempoj, daŭrigis post la adopto de Kristanismo frue en la 4-a jarcento, kaj eniris la epokon de moderneco post florado en la Mezepoko.

La ĉefesprimo de la arto de Arcaĥo en la Mezepoko estis tra eklezia arkitekturo: preĝejoj, katedraloj, kapeloj kaj monaĥejoj. La plej multaj aliaj formoj de arto en tiu periodo, inkluzive de lumigitaj manuskriptoj, ĥaĉkaroj (ŝtonkruco) kaj murpentraĵoj estis same ligitaj al arcaĥa eklezia vivo kaj ĝia ĉefa institucio, la Armena Apostola Eklezio.

Arkitekturaj verkoj en Arcaĥo estas konstruitaj laŭ similaj principoj kaj per la uzo de la samaj teknikoj kiel tiuj de la resto de Armenio. Kalkoŝtono estas la ĉefa konstrumaterialo kiu formas la kernon por la muroj. Ili tiam estas kovritaj per tegaĵo kaj slaboj el vulkanaj rokoj.

Ĉe la grandaj konstruaĵoj en la urboj aŭ en monaĥejoj, la eksteraĵo povas konsisti el zorgeme tranĉitaj blokoj el tofo. La monaĥejoj Gandzasar kaj Dadivank estas la unuaj ekzemploj de tiu stilo. Por pli modestaj strukturoj, kiel ekzemple parokaj provincaj preĝejoj, estis kutime uzataj malpli zorgeme tranĉitaj ŝtonoj, praktiko kiu donas pli rustikan aspekton.

Nomoj de monaĥejoj en Montara Karabaĥo, kiel en la cetero de historia Arcaĥo kaj Armenio, kutime inkluzivas la armenan vorton "vank" (վանք monaĥejo ). Ekzemploj de tiuj monaĥejoj estas: Dadivank, Gtiĉavank, Ĥunisavank, Ĥadavank, Ĥatravank, Jeric Mankanc Vank, ktp. La monaĥejoj ofte estas situantaj proksime de setlejoj kiuj portas la nomon Vank; la plej rimarkindaj kazoj inkluzivas la monaĥejon Dadivank, monaĥejon Gandzasar kaj monaĥejon Spitak Ĥaĉ Vank. Nomoj de kasteloj kaj fortikaĵoj en Montara Karabaĥo samkiel la resto de Armenio, kutime inkluzivas la armenan vorton "berd" (բերդ) kiu signifas "fortikaĵo". Ekzemploj: Jraberd, Handaberd, Majraberd, Ĥoĥanaberd, ktp.

Fresko de la 13-a jarcento pri la Virgulino Maria en la monaĥejo Dadivank

"Ni Estas Niaj Montaroj" (armene:Menk enk mer sarerê) de Sargis Baghdasarjan estas monumento situanta en Stepanakerto[79]. La skulptaĵo estas vaste rigardita kiel simbolo de la fakta sendependa Respubliko Montara Karabaĥo. Ĝi estas granda monumento de tofo de maljuna armena viro kaj virino hakita de roko, reprezentante la montohomojn de Karabaĥo. Ĝi ankaŭ estas konata kiel "Avnjo kaj Avĉjo". La skulptaĵo estas starigita sur la blazonŝildo de Montara Karabaĥo.

Arcaĥa Ŝtata Muzeo estas la historia muzeo de la Respubliko Montara Karabaĥo. Situante en la numero 4 de la strato Sasunci David, en Stepanakert, la muzeo ofertas montradon de diversaj objektoj el antikvaj epokoj kaj kristanaj manuskriptoj. Ĝi ankaŭ havas pli modernajn objektojn, de la 19-a jarcento ĝis la Dua Mondmilito kaj de la okazintaĵoj de la Respubliko Montara Karabaĥo.

Karabaĥo havas sian propran stilon de populara muziko. Ĉar Karabaĥo iĝis tut-armena afero, la karabaĥa muziko estis multe pli reklamita tutmonde en la armena diasporo.

Ankaŭ kiel rezulto de la karabaĥa konflikto, ankaŭ ekzistis serioj de naciismaj kantoj faritaj de armen-karabaĥaj artistoj same kiel artistoj de Armenio kaj la armena diasporo kiuj kolektis subtenon por la karabaĥa sendependecmovado akompanita de videofilmo de karabaĥaj kampanjoj. Tiuj povas esti trovataj abunde en popularaj retaj ejoj kiel ekzemple YouTube ktp, kun viglaj diskutoj pro kaj kontraŭkarabaĥaj, kiujn tiuj filmoj preskaŭ ĉiam generas.

Fresko-arto[redakti | redakti fonton]

Bulkoj Jengial - Ժենգյալով հաց
Bulkoj Jengial - Ժենգյալով հաց

Malmultaj el la murpentraĵoj de Arcaĥo estis konservitaj, sed tiuj kiuj pluvivis estas gravaj por la historio de la armena fresko-arto pro siaj unikaj komponaĵoj kaj kolorskemoj. La plej granda kolekto de la freskoj de Arcaĥo troviĝas en la Monumenta Katedralo (1214), ĉe la Monaĥejo Dadivank. La Monumenta Katedralo estis konstruita sub la ordonoj de la reĝino Arzu de Haterk. La pentraĵoj prezentas la Dipatrinon, Jesuon Kriston kaj Sanktan Nikolaon, kun grupo de anĝeloj kaj kredantoj. La fresko ĉisekcie prezentita montras la Sanktan Virgulinon kun longa robo kun ruĝa kaptuko ligita ĉirkaŭ ŝia kapo. Ŝi aranĝas bendon ornamita per krucoj.

Kuirarto[redakti | redakti fonton]

Ĝengalbulkoj (ar: Zjengalow hats)

Lumigitaj manuskriptoj[redakti | redakti fonton]

La pli ol tridek konataj mezepokaj manuskriptoj kreitaj en Arcaĥo havas konsiderindan nombron da lumigitaj manuskriptoj, precipe en la 13-a kaj 14-a jarcentoj. Tiuj manuskriptoj troviĝis en Gandzak, same kiel en la monaĥejoj de Arcaĥo de Gandzasar, Ĥoranaŝat, Targmanĉatz, Sankta Virgulino kaj Jeric Mankanc. Aro da lumigitaj verkoj estas specifaj por la regionoj de Arcaĥo kaj Utiko; en ilia linia kaj senornama stilo ili similas al la miniaturoj de la skoloj de Sjuniko kaj Vaspurakano. Tiuj kunmetaĵoj estas simplaj kaj monumentaj, ofte kun ikonografio kiu estas origina kaj klara de bizanca modelo. Krom prezentado de bibliaj rakontoj, pluraj el la manuskriptoj de Arcaĥo provas bildigi la regantojn de la regiono kiuj ofte ordigis la reverkadon kaj lumon de la tekstoj. La rimarkinda kolekto n-ro. 115, konservita en Matenadarano, enhavas miniaturan portreton de Princo Vaĥtang Tangik, senjoro de Haterk.

Dum la 12a - 15a jarcentoj pluraj dekoj de bonkonataj manuskriptoj troviĝis en Arcaĥo kaj najbara Utiko. La plej bona periodo de la miniatur-pentrado de Arcaĥo povas esti dividita en du ĉefajn epokojn. La unua inkludas la duan duonon de la 12-a kaj la komencon de la 13-a jarcento. La dua epoko inkludas la duan duonon de la 13-a jarcento al la komenco de la 14-a jarcento.

Tapiŝoj kaj tapiŝetoj[redakti | redakti fonton]

Tapiŝoj kaj tapiŝetoj estas formo de arto kiu estas kerno de la arta identeco de la regiono. Estas konate ke en la 10-a jarcento tinkturfarbitaj ŝtofoj kaj tapiŝetoj de Arcaĥo estis altagrade valoraj en la araba mondo. Du klarigoj de la historiisto Kirakos Gandzakeci mencias brodaĵojn kaj kurtenojn de preĝejaj altaroj manfaritaj de liaj samtempuloj Arzu kaj Ĥoriŝah, du princinoj de la nobela domo Haterk (Հաթերք) de Ĥaĉeno, por la monaĥejo Dadivank. En la 19-a jarcento, lokaj tapiŝetoj kaj provaĵoj de natura silko-produktado iĝis parto de internaciaj ekspozicioj kaj arto-foiroj en Moskvo, Filadelfio kaj Parizo.

La abundo de tapiŝetoj produktitaj en la nuntempo estas enradikiĝinta en tiu brila antikva tradicio. Efektive, lastatempa esplorado komencis elstarigi la gravecon de la armena regiono Arcaĥo en la historio de pli larĝa grupo de tapiŝetoj klasifikitaj kiel "kaŭkaziaj". La historiaj verkoj de la armenoj de Arcaĥo estas plurstilaj. Tapiŝetoj kiel "aglobendoj" (armene:արծվագորգ artzvagorg) aŭ "sunradio" (armena:արևագորգ arevagorg), subtipo da armena tapiŝeto havanta drakojn, kies centra produktejo en la 18-a jarcento estis la distrikto Jraberd. Aliaj tapiŝetoj havas ornamaĵojn similajn al serpentoj aŭ nuboj kun okangulaj medaljonoj konsistantaj el kvar paroj de serpentoj en "S"-formo, kaj tapiŝetojn kun serio de okangulaj, kruc-formaj aŭ romboidaj medaljonoj, ofte limigitaj per ruĝa bendo[80].

Arcaĥo/Montara Karabaĥo ankaŭ estas la fonto de kelkaj el la plej aĝaj tapiŝetoj portante armenajn surskribojn: la tapiŝeto kun tri niĉoj de la urbo de Bananc (1602), la tapiŝeto de la katolikoso Nerses de Aghvank (1731), kaj la fama tapiŝeto Guhar (Gohar) (1700)[80]. Aldonendas ankaŭ ke la plej multaj tapiŝetoj kun armenaj surskriboj venas de Montara Karabaĥo[80] .

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Azat Arcaĥ estas la oficiala tagĵurnalo de la Respubliko Montara Karabaĥo.

Sportoj[redakti | redakti fonton]

Sportoj en la Respubliko Montara Karabaĥo estas organizitaj de la Arcaĥa Ministro de Kulturo kaj Junularo.

Piedpilko estas tre populara en Montara Karabaĥo. Stepanakerto havas bonkvalitan stadionon. Komence de la 1990-aj jaroj, Karabaĥaj teamoj partoprenis en kelkaj turneoj kaj maĉoj de Respubliko Armenio. Ankaŭ ekzistas interesiĝo pri aliaj sportoj, inkluzive de korbopilko. Velado estas praktikata en Martakerto.

Karabaĥaj teamoj kaj unuopaj sportistoj ankaŭ partoprenas la Tut-Armenajn Ludojn organizitajn en la armena ĉefurbo Erevano.

Feriotagoj[redakti | redakti fonton]

Dato[68] Esperanta nomo Loka nomo Rimarkoj
31-a dec.–1-a januaro Novjaro
6-a de januaro Kristnasko
20-a februaro Arcaĥa Reviviga Tago
8-a de marto Tago de la Virinoj
7-a de aprilo Tago de Patrinujo kaj Beleco
24-a de aprilo Memortago pri la Armena Genocido
1-a de majo Tago de Solidareco kun Laboristoj
9-a de majo Tago de la Venko, Armitaj Fortoj kaj Liberigo de Ŝuŝi
28-a de majo Tago de la Unua Armena Respubliko
1-a de junio Tago de la Infanoj
29-a de junio Memortago de Falintaj Soldatoj kaj Misiistoj
2-a de septembro Tago de Sendependeco
7-a de decembro Memortago de Armena Tertremo
10-a de decembro Tago de la Sendependiĝ-referendumo
Tago de la Konstitucio

Edukado[redakti | redakti fonton]

Edukado en Montara Respubliko estas senpaga kaj deviga por ĉiuj ĝis la 18jariĝo. La eduksistemo sekvas la modelon de la soveta epoko.[81]

La lernejoj de Karabaĥo estis severe damaĝataj pro la pasinta konflikto. Tamen, la registaro de Respubliko Karabaĥo ricevis multan helpon de la Respubliko Armenio kaj donacojn de la Armena diasporo per kiuj ĝi sukcesis rekonstrui kaj modernigi multajn lernejojn. La Respubliko havas ĉ. 250 lernejojn diversgradaj, kun pli ol 200 en la regionoj. La studenta loĝantaro estas kalkulata pli ol 20,000 studentoj, la plimulto en la landa ĉefurbo Stepanakerto.

Arcaĥa Ŝtata Universitato estis fondita per la penoj de la registaroj de Montara Karabaĥo kaj Armenio. Ĝia ĉefa kampuso troviĝas en Stepanakerto.

La Erevana Administrad-Universitato ankaŭ havas filion en Stepanakerto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Constitution of the Nagorno Karabakh Republic. Laŭ la arcaĥa konstitucio ambaŭ nomoj estas egalvaloraj.
  2. (en) "Azerbaijan Arkivigite je 2016-07-09 per la retarkivo Wayback Machine". The World Factbook. United States Central Intelligence Agency, la 2-an de julio 2009.
  3. (nl) Algemeen ambtsbericht Armenië Arkivigite je 2014-12-08 per la retarkivo Wayback Machine, Rijksoverheid.nl (nederlanda ŝtata instanco), aŭgusto 2010, p 17
  4. Strabono ΣΤΡΑΒΟΝΟΣ ΓΕΩΓΡΑΦΙΚΩΝ IA' (greke, france) Geografio (angle, greke) 11.14.4
  5. angle Thomas de Waal, Black Garden: Armenia and Azerbaijan Through Peace and War, New York University Press, Novjorko, 2003 ISBN 0-8147-1945-7.
  6. angle Ministerio pri eksteraj rilatoj de Armenio: cirkulero de kolonele D. I. Shuttleworth Arkivigite je 2006-05-07 per la retarkivo Wayback Machine
  7. angle Emmanuel Karagiannis, Energy and Security in the Caucasus, RoutledgeCurzon, Londono, 2002 ISBN 0-7007-1481-2, p. 36, 40.
  8. armene Viktor Hambardzumyan kaj aliaj, « Լեռնային Ղարաբաղի Ինքնավար Մարզ (ԼՂԻՄ) », en Soviet Armenian Encyclopedia, volume 4, Erevano, 1978, p. 576.
  9. angle A. N. Yamskov, « Ethnic Conflict in the Transcausasus: The Case of Nagorno-Karabakh », en Theory and Society, volumo 20, numero 5 (1991), p. 659.
  10. angle Kenneth Weisbrode, Central Eurasia - Prize or Quicksand?: Contending Views of Instability in Karabakh, Ferghana, and Afghanistan, Oxford University Press, Oksfordo, 2001 ISBN 0-19-851070-5, p. 27.
  11. angle Alexei Zverev, http://poli.vub.ac.be/publi/ContBorders/eng/ch0102.htm Arkivigite je 2011-03-14 per la retarkivo Wayback Machine, en Bruno Coppieters (dir.), Contested borders in the Caucasus, VUB University Press, Bruselo 1996 ISBN 90-5487-117-2.
  12. ruse http://www.starovoitova.ru/rus/texts/06/books/nas_samoopr/04.htm%7C«[rompita ligilo] НАДЕЖДЫ И РАЗОЧАРОВАНИЯ: ИЗУЧЕНИЕ СЛУЧАЕВ ».
  13. ruse Юрий КОТЕНОК, http://www.utro.ru/articles//2006/07/04/562296.shtml%7C« ПОЛИТИКА: Нагорный Карабах готов к диалогу ».
  14. angle Gilbert Martin, A History of the Twentieth Century: The Concise Edition of the Acclaimed World History, HarperCollins, Novjorko, 2001 ISBN 0-06-050594-X, p. 594.
  15. angle Archie Brown: The Gorbachev Factor, Oxford University Press, Oksfordo, 1996 ISBN 0-19-288052-7, p. 262.
  16. angle Regnum News Agency, « Who is at the turn of interests? US, Russia and new reality on the border with Iran » la 24-an de aprilo 2006 http://www.regnum.ru/english/628362.html Arkivigite je 2012-11-24 per la retarkivo Wayback Machine.
  17. angle Steven E. Lobell Steven, Philip Mauceri, Ethnic Conflict and International Politics: Explaining Diffusion and Escalation, Palgrave MacMillan , Novjorko, 2004 ISBN 1-4039-6356-8, p. 58.
  18. angle Yuri Rost, The Armenian Tragedy: An Eye-Witness Account of Human Conflict and Natural Disaster in Armenia and Azerbaijan, St. Martin's Press, Novjorko, 1990 ISBN 0-312-04611-1, p. 17.
  19. angle Stuart Kaufman, Modern Hatreds: The Symbolic Politics of Ethnic War, Cornell University Press, Novjorko, 2001 ISBN 0-8014-8736-6, p. 49-66.
  20. Human Rights Watch World Report 1995
  21. Institute for Security Studies of WEU. Dov Lynch: "Managing separatist states: A Eurasian case study.". Arkivita el la originalo je 2006-09-10. Alirita 2006-09-10.
  22. angle Ministerio pri eksteraj rilatoj de Montara Karabaĥo: "Nagorno Karabagh Republic: History and Current Reality", vidita la 6-an de majo 2010 Arkivigite je 2010-05-20 per la retarkivo Wayback Machine
  23. angle Ministerio pri eksteraj rilatoj de Armenio: "Interview of President Serzh Sargsyan to “Politique Internationale” Journal", la 4-an de marto 2009 Arkivigite je 2010-04-29 per la retarkivo Wayback Machine
  24. angle Ministerio pri eksteraj rilatoj de Armenio: "Minister of Foreign Affairs of Armenia on a question of “Haylur” News Program", la 16-an de februaro 2010 Arkivigite je 2011-11-11 per la retarkivo Wayback Machine
  25. U.S. Department of State - Armenia and Azerbaijan: Key West Peace Talks. Arkivita el la originalo je 2002-02-24. Alirita 2002-02-24.
  26. angle Karl Rahder: "Nagorno-Karabakh summit ends in failure," ISN Security Watch, la 27-an de februaro 2006
  27. 'Marathon' talks on Nagorno-Karabakh
  28. Kocharyan-Aliyev Meeting Over in Bucharest
  29. Yerevan Ready to Continue Dialogue with Baku for Karabakh Settlement
  30. "No Progress at Kocharyan-Aliyev Meeting in Bucharest"
  31. Nagorno-Karabakh FM: Granting Autonomy To Nagorno-Karabakh Is Out Of Baku Competence. Arkivita el la originalo je 2012-10-10. Alirita 2011-07-20.
  32. U.S. Confirms Vote Option For Karabakh
  33. Armenian, Azeri Leaders ‘Agreed To Karabakh Referendum’
  34. Azerbaijani Foreign Ministry about latest statement of Armenia on Nagorno Karabakh
  35. Isa Gambar: "Baku Gave OK On Referendum In Nagorno-Karabakh"
  36. Karl Rahder, "OSCE bombshell reveals Karabakh position," ISN Security Watch, la 7-an de aŭgusto 2006
  37. angle Trend News Agency: "Azerbaijan Prepared to Hold Anti-Terror Operations in Nagorno-Karabakh against Placement of Kurdish Gunmen", la 10-an de decembro 2007
  38. angle Vladimir Karapetyan: Allegations of PKK bases in Armenia and NK groundless provocation", retejo Regnum, la 5-an de decembro 2005 Arkivigite je 2008-01-02 per la retarkivo Wayback Machine
  39. Azerbaijani president: Armenians are guests in Yerevan Arkivigite je 2009-06-12 per la retarkivo Wayback Machine, retejo Regnum, la 17-an de januaro 2008
  40. Artsakh will never be a part of Azerbaijan, Panarmenian.net, la 4-an de februaro 2009
  41. Serzh Sargsyan: Karabakh was never a part of independent Azerbaijan, retejo Panorama.am
  42. angle "In detail: The foreign policy of Pridnestrovie", retejo pridnestrovie.net (Ĉednestrio), la 26-an de majo 2010 Arkivigite je 2008-05-11 per la retarkivo Wayback Machine
  43. "Additionally it may be noted that the Security Council cannot adopt binding decisions under Chapter VI of the Charter" (André De Hoogh: Obligations Erga Omnes and International Crimes, Martinus Nijhoff Publishers, la 1-an de januaro 1996, p. 371).
  44. "Council recommendations under Chapter VI are generally accepted as not being legally binding". (Magliveras, Konstantinos D. Exclusion from Participation in International Organisations, Martinus Nijhoff Publishers, la 1-an de januaro 1999, p. 113).
  45. "Under Chapter VI, the Security Council may only make recommendations but not binding decisions on United Nations members". (Wallace-Bruce, Nii Lante. The Settlement of International Disputes, Martinus Nijhoff Publishers, la 1-an de januaro 1998, pp. 47-4 ).
  46. David Atkinson, Britio, Eŭropa Demokrata Grupo, (raportisto): The conflict over the Nagorno-Karabakh region dealt with by the OSCE Minsk Conference, Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo, la 29-an de novembro 2004
  47. angle Rezolucio 1416: "The conflict over the Nagorno-Karabakh region dealt with by the OSCE Minsk Conference" adoptita per la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo la 25-an de januaro 2005
  48. Council of Europe urges Nagorno-Karabakh to refrain from "elections", Konsilio de Eŭropo, la 24-an de aŭgusto 2001
  49. Council of Europe Secretary General on "local self-government elections" in Nagorno-Karabakh, en la retejo de la Konsilio de Eŭropo, la 8-an de aŭgusto 2004
  50. Prezidanto de la Komisiono de ministroj de la Konsilio de Eŭropo: "Declaration on the 'presidential elections' to be held in Nagorno Karabakh on 19 July 2007"
  51. Bulletin EU 7/8-2002: Common foreign and security policy (5/39) Arkivigite je 2008-12-11 per la retarkivo Wayback Machine, Eŭropa Komisiono la 27-an de marto 2003
  52. Declaration by the Presidency on behalf of the European Union on "presidential elections" in Nagorno-Karabakh on 19 July 2007. Arkivita el la originalo je 2012-02-12. Alirita 2011-07-28.
  53. Armenia: Country Reports on Human Rights Practices - 2006, Ŝtata Departemento de Usono pri Homaj Rajtoj la 6-an de marto 2007
  54. The Nagorno-Karabagh Crisis: A Blueprint for Resolution Nov-Anglia Centro pri Internacia Juro kaj Politiko (New England Center for International Law and Policy)
  55. David Atkinson, Britio, Eŭropa Demokrata Grupo, (raportisto): The conflict over the Nagorno-Karabakh region dealt with by the OSCE Minsk Conference, Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo, la 29-an de novembro 2004. Vidu la sekcion: AS/POL (2004) 24 aldonaĵo IV de la 8-a de septembro 2004 kaj ties subsekcion "The legal side of the dispute" (la leĝa flanko de la disputo)
  56. Niall M. Fraser; Keith W. Hipel; John Jaworsky; Ralph Zuljan. A Conflict Analysis of the Armenian-Azerbaijani Dispute. The Journal of Conflict Resolution, volumo 34, n-ro 4. (decembro 1990), paĝoj 652-677.
  57. Declaration on Proclamation of the Nagorno Karabakh Republic[rompita ligilo]
  58. Ministerio pri Eksteraj Rilatoj de Azerbajĝano: Legal aspects of the Nagorny Karabakh conflict. Arkivita el la originalo je 2008-10-07. Alirita 2011-07-28.
  59. Letter Dated 1 October 1993 from the permanent representative to the United Nations addressed to the president of the Security Council(PDF)
  60. angle Rekomendo 1251 (1994)1 pri la konflikto en Montara Karabaĥo fare de la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo
  61. 61,0 61,1 APA. Arkivita el la originalo je 2012-03-25. Alirita 2011-07-28.
  62. angle UN-departemento pri publika informado: "General Assembly adopts resolution reaffirming territorial integrity of Azerbaijan, demanding withdrawal of all Armenian forces"
  63. "G8 Summit: Joint Statement On The Nagorno-Karabakh Conflict by Dmitry Medvedev, Barack Obama and Nicolas Sarkozy". Arkivita el la originalo je 2012-03-12. Alirita 2011-07-28.
  64. "Hundreds of thousands of people displaced" (centmiloj da homoj senhejmigitaj) Arkivigite je 2007-09-02 per la retarkivo Wayback Machine. Amnestio Internacia, la 28-an de junio 2007.
  65. World Refugee Survey: Azerbaijan report 2005. Arkivita el la originalo je 2008-12-11. Alirita 2011-07-28.
  66. "Global IDP Project: Profile of Internal Displacement: Azerbaijan". Majo 2003[rompita ligilo] (kiel PDF-dosiero)
  67. US Committee for Refugees and Immigrants. World Refugee Survey; Armenia Country Report. 2001. Arkivigite je 2008-01-07 per la retarkivo Wayback Machine. Laŭ informoj de la registaro de Montara Karabaĥo, proksimume 350 000 armenoj estis forpelitaj el Azerbaĵĝano kaj pli-malpli 36 000 el ili venis al Montara Karabaĥo. Aldone pli-malpli 71 000 armenoj de Montara Karabaĥo estis enlande senhejmigitaj (La oficejo de Montara Karabaĥo en Usono: "Fact sheet: refugees and internally displaced persons in Nagorno Karabakh", majo 2006
  68. 68,0 68,1 http://www.nkrusa.org/country_profile/overview.shtml
  69. http://www.nkrusa.org/country_profile/geography.shtml
  70. Azerb.com — Regions[rompita ligilo]
  71. NKR: censo de 2005 (mapo de dividoj). Arkivita el la originalo je 2009-03-06. Alirita 2011-07-28.
  72. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-01-03. Alirita 2011-07-28.
  73. Ĉefministro de Montara Karabaĥo: "We need to have at least 300 000 population", retejo Regnum, la 9-an de marto 2007. Arkivita el la originalo je 2008-09-05. Alirita 2011-07-28.
  74. Евразийская панорама
  75. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-09-11. Alirita 2008-09-11.
  76. http://stat-nkr.am/files/yearbooks/2002_2008/5_bnakchut.pdf
  77. ruse Ministerio pri eksteraj rilatoj de Montara Karabaĥo: В мире растет интерес к Арцаху, la 24-an de januaro 2011, gugla traduko al la angla.
  78. Ministerio pri eksteraj rilatoj de Montara Karabaĥo: "Geography of the visitors to the NKR keeps on expanding", la 18-an de decembro 2008
  79. Artsakh: A Photographic Journey fare de Hrair Khatcherian, p. 49. ISBN 0-9697620-0-7
  80. 80,0 80,1 80,2 Lucy Der Manuelian kaj Murray Eiland: "Weavers, Merchants and Kings: The Inscribed Rugs of Armenia", arta muzeo Kimbell, Fort Worth, 1984
  81. http://www.nkrusa.org/country_profile/education.shtml
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.