Urio (birdo)
Uria | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Urio (latine: Uria) estas genro de marbirdoj de la familio de aŭkedoj. Ili estas mezgrandaj birdoj kun ĉefe bruna aŭ nigra plumaro en reprodukta sezono. Ili reproduktiĝas en marbordoj de nordaj Atlantiko kaj Pacifiko.
Estas du specioj:
- Longbeka urio, Uria aalge
- Dikbeka urio, Uria lomvia
Urioj estas rilataj parencoj de Aŭko, Malgranda aŭko kaj de la ekstingita Granda aŭko kaj ĉiuj kune formas la tribon Alcini. Spite la similaj komunaj nomoj, ili ne estas tiom rilataj kun la ankaŭ nomataj urioj de la genro Cepphus kiuj formas la tribon Cepphini.
Tiuj birdoj reproduktiĝas en grandaj kolonioj en marbordaj klifoj, kie la ino demetas ununuran ovon rekte sur klifa kornico. Tiuj birdoj migras suden vintre por ĉeesti senglaciajn akvojn.
Ili plonĝas el la surfaxo kaj subnaĝas por kapti ĉefe fiŝojn kaj krustulojn, sed ankaŭ moluskojn, insektojn kaj plantan materialon.
Plenkreskuloj estas nigraj aŭ brunaj ĉe kapo, kolo, dorso kaj flugiloj kun blankaj subaj partoj. La beko estas longa kaj pinta. Ili havas etajn rondecajn nigrajn vostojn. La vizaĝo blankiĝas vintre.
La flugmaniero estas forta kaj rekta kaj tiuj specioj devas rapide flugilfrapi pro havo de mallongaj flugiloj.
Urioj de la genro Uria produktas serion de klakaderoj ĉe la reproduktejoj, sed ili estas silentaj ĉemare.
Kelkaj konataj prahistoriaj specioj de la genro Uria estas jenaj:
- Uria bordkorbi (Monterey aŭ Sisquoc Malfrua Mioceno ĉe Lompoc, Usono)
- Uria affinis (malfrua Pleistoceno ĉe Or. Usono) - ebla subspecio de U. lomvia
- Uria paleohesperis
U. brodkorbi estas interesa ĉar temas pri la ununura ĉeesto de la tribo Alcini en mezvarma ĝis subtropika Pacifiko, escepte la limo en la teritorio de U. aalge. Oni supozas, ke la specioj Uria kiuj estas frata taksono de la aliaj membroj de Alcini, kiuj kiel ili estas supozata ke tiuj evoluis en la Atlantiko, povus esti evoluintaj en la Karibo aŭ eĉ tre verŝajne proksime de la Istmo de Panamo. La moderna disvastiĝo en la Pacifiko povus esti parto de malfrua arkta disvastiĝo, dum plej aliaj grupoj de aŭkedoj formas kladojn kun teritorioj en la Pacifiko, el arkta ĝis subtropikaj akvoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Harrison, Peter (1988): Seabirds (2nd ed.). Christopher Helm, London. ISBN 0-7470-1410-8
- del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (editors) (1996): Handbook of Birds of the World Volume 3 (Hoatzin to Auks). Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-20-2