10-a de julio
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 10-a de julio estas la 191-a tago de la jaro (la 192-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 174 tagoj restas.
Je la 10-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
- -48: En batalo de Dyrrhachium Pompeo estis proksima venki imperiestron Julio Cezaro
- 138: Antonino Pia iĝis imperiestro de Romio
- 1168: Germana-romia imperiestro Frederiko la 1-a atribuis al episkopo de Würzburg politikan sendependecon, kiun garantiis episkopa duklando sur parto de ties diocezo
- 1212: Incendio de Londono
- 1290: Andreo la 3-a iĝis reĝo de Hungario
- 1460: Milito de rozoj: venko de Jorkoj en batalo de Northampton
- 1499: La unua ŝipo de la ekspedicio de Vasco da Gama al Barato revenis al Lisbono
- 1553: Jane Grey, naŭtaga reĝino, ektronis en Anglio
- 1559: Francisko la 2-a iĝis reĝo de Francio
- 1584: Nederlanda princo Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau estis pafmortigita de Balthasar Gérard
- 1591: Tumultoj kun religia fono en Vilno
- 1651: La 6-a venecia-turka milito: venko de venecia ŝiparo en mara batalo apud Paroso (Cikladoj)
- 1652: Parlamento de Angla Respubliko deklaris militon al la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
- 1690: Milito de la ligo de Augsburg: venko de franca ŝiparo super la angla-nederlanda en mara batalo de Beachy Head
- 1762: Sankt-Peterburgo: caro Petro la 3-a estis faligita de sia edzino Katerino la 2-a
- 1778: Usona Milito de Sendependeco: reĝo de Francio Ludoviko la 16-a deklaris militon al Britio
- 1794: Insurekcio de Kościuszko kontraŭ Rusia Imperio kaj Reĝlando Prusio: bataloj de Błonie, Kolno, Rajgród kaj Raszyn (apud Varsovio) kun prusa armeo
- 1804: Joseph Fouché ("Ekzekutisto de Liono") iĝis denove ministro de polico
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio: venko de poloj en la 3-a batalo de Kałuszyn (enprizonigo de 1200 rusaj soldatoj)
- 1860: Laŭ spiritisma kredo la Spirito de Vero informis al Allan Kardec, ke li ne travivos multan tempon enkarnigata, nur la sufiĉan por fini siajn plejnecesajn laborojn.
- 1863: Januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio: venko de poloj en batalo de Ossa (proksime al Przysucha)
- 1866: Prusia-Aŭstria milito: venko de prusa armeo super la bavaria en batalo de Kissingen
- 1882: Pacifika Milito: venko de peruaj partizanoj super ĉiliaj soldatoj en batalo de Concepción (Junina Regiono)
- 1890: Vajomingo fariĝis la 44-a ŝtato de Usono.
- 1908: Heike Kamerlingh Onnes kiel la unua ricevis likvan heliumon
- 1913: En Valo de Morto en Kalifornio oni notis la plej altan temperaturon sur la Tero (+56,7 °C).
- 1918: Konstitucio de bolŝevika Rusio estis proklamita
- 1920: Arthur Meighen iĝis ĉefministro de Kanado
- 1925: Soveta novaĵagentejo ITAR-TASS fondiĝis en Moskvo
- 1925: Barata spirita gvidanto Meher Baba komencis silentadon, kiu daŭris ĝis lia morto en 1969
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Regopovoj de Ĝenerala Gubernio malpermesis al poloj eldoni publikaĵojn proprakoste; prezidanto de Supera Landa Juĝejo en Poznań informis ministerion pri justeco en Nazia Germanio, ke en kelkaj lokoj de Varto-Lando poloj devis saluti germanojn kaj forlasi trotuaron descendante al vojo; sovetaj regopovoj finis deportadon de internigitaj en Litovio poloj en Sovetunion, komencitan la 6-an de julio
- Batalo de Anglio komenciĝis, kun partopreno de polaj pilotoj; Reĝimo de Vichy ekfunkciis - Tria Respubliko de Francio formale finiĝis; en Francio fondiĝis Helpo-Komitato por Poloj - "Caritas", laŭ iniciato de la rektoro de Pola Katolika Misio en Parizo
- 1941: Sub germana okupado oni establis geton en Kovno kaj okazigis pogromon de judoj en Jedwabne; germanaj regopovoj fiksis en Varsovio elirblokadon de la 23-a ĝis la 5-a matene
- 1942: En Przeczyca (proksime al Dębica) germanoj pafmortigis 167 personojn, ĉefe judojn, en Sitnik (apud Biała Podlaska) 16 ciganojn kaj en Bydgoszcz 16 polojn pro vundigo de gestapano; en Lodzo aperis la 12/13-a n-ro de konspira gazeto "Promienisty"
- 1943: Eksterordinara Ekstermiga Agado: en Bydgoszcz germana polico pafmortigis 85 personojn, plejparte intelektulojn; taĉmentoj de germana polico bruligis en Bodaczow (Zamość-regiono) 10 domojn, 3 brutejojn, 12 rikoltejojn kaj deportis pli ol 100 personojn, en Aleksandrów (proksime al Bilgoraj) - domojn en 100 kamparanaj bienoj; Volinia masakro: ukrainoj murdis 10 personojn elinter grupo de poloj traveturantaj vilaĝon Czierce (proksime al Lucko)
- 1944: Germana polico pafekzekutis en Radom 30 personojn, apud Myszków 25, en Rdziostów 8 kaj apud Wieliczka 6; taĉmento de Pola Enlanda Armeo atakis en Myszków tendaron de Hitlerjugend pro ekstermo de vilaĝo Mrzygłód (apud Sanok); taĉmento de Popola Gvardio detruis apud Annopol ujojn kun motor-materialoj, deponejojn kun uniformoj kaj aparatojn de fosforito-minejoj
- 1947: En Zagrebo fondiĝis diskeldonejo "Jugoton"
- 1951: Korea milito: en Kaesŏng (Industria Regiono Kaesong) komenciĝis armisticaj paroloj
- 1962: Misio de la unua aktiva komunika satelito Telstar 1 komenciĝis
- 1964: Muzika albumo Nokto de akra tago de la brita rokgrupo The Beatles aperis
- 1971: En Maroko okazis sensukcesa armea puĉo kontraŭ reĝo Hasano la 2-a por proklami la respublikon
- 1973: Bahamo, ĝis nun brita kolonio, iĝis suverena membro de la Komunumo de Nacioj
- 1973: 22-jara Olga Hepnarová per luita ŝargaŭtomobilo intence surtretis homojn starantaj ĉe tramhaltejo en Prago mortigante 8 personojn kaj 12 vundante
- 1976: Eksplodo en kemia fabriko en norditala urbo Seveso
- 1985: Nov-Zelando: en Auckland agentoj de la franca speciala servo DGSE sinkigis apartenantan al Greenpeace ŝipon Rainbow Warrior
- 1990: Aleksio la 2-a iĝis patriarko de la Rusa Ortodoksa Eklezio
- 1991: Boris Jelcin komencis oficadon kiel la unua prezidento de Rusio
- 1992: Estinta panama diktatoro Manuel Noriega estis kondamnita de juĝejo en Miamo por 40-jara enkarcerigo pro komerco per narkotaĵoj
- 1994: Aleksandro Lukaŝenko iĝis prezidento de Belorusio
- 1994: Ukrainio: ĉefministro Leonid Kuĉma venkis en prezidenta balotado kontraŭ oficanta prezidento Leonid Kravĉuk
- 2000: Eŭropa entrepreno EADS fondiĝis
- 2003: Eŭropa Konvencio finis laboron pri la Eŭropa Konstitucio
- 2003: Anote Tong iĝis prezidento de Kiribato
- 2005: Kurmanbek Bakijev gajnis prezidentan balotadon en Kirgizio
- 2005: Civitanoj de Luksemburgo referendume akceptis Eŭropan Konstitucion
- 2006: Jarosław Kaczyński iĝis ĉefministro de Pollando
- 2011: 122 personoj pereis kaj 14 vundiĝis rezulte de sinkigo de pasaĝera ekskursa ŝipo Bulgario sur Volgo en Tatarstano
- 2011: La lasta apero de brita ĵurnalo News of the Worls, kiu ĉesis ekzisti post 168 jaroj, rezulte de eksplodinta en 2006 telefon-kontrola skandalo
- 2012: Ruslingva Vikipedio estis blokita por 24 horoj en la protesto kontraŭ registara projekto de la Federacia leĝo de Rusia Federacio n-ro 139-FZ rilate al ruslingva domajna nomo de la Interreto
Naskiĝoj
- 1509: Kalvino, franca teologo kaj pastoro, kreinto de kalvinismo (m. 1564)
- 1630: Anders Spole, sveda matematikisto kaj astronomo (m. 1699)
- 1640: Aphra Behn, angla verkistino (m. 1689)
- 1658: Luigi Ferdinando Marsigli, itala geografo, artaĵ-kolektanto, diplomato, vojaĝisto, filologo, soldato (m. 1730)
- 1742: Friedrich Justus Riedel, germana filozofo, verkisto kaj estetikisto
- 1804: Emma Hale Smith Bidamon, usona religiulino (mormonismo) (m. 1879)
- 1830: Camille Pissarro, franca impresionisma pentristo (m. 1903)
- 1835: Henryk Wieniawski, pola komponisto kaj violonisto (m. 1880)
- 1846: Márton Hegyesi, hungara redaktoro, publicisto (m. 1907)
- 1856: Nikola Tesla, serba fizikisto, inventisto kaj elektro-inĝeniero (n. 1943)
- 1867: Max von Baden, la lasta regna kanceliero de la Germana Imperiestra Regno (m. 1929)
- 1871: Marcel Proust, franca verkisto (m. 1922)
- 1883: Sam Wood, usona filmreĝisoro (m. 1949)
- 1888: Giorgio de Chirico, itala superrealisma pentristo grekdevena, kreinto de metafizika pentroarto (m. 1978)
- 1890: István Balogh hungara pentristo (m. 1956)
- 1891: László Salamon, rumania hungara poeto (m. 1983)
- 1895: Carl Orff, germana komponisto (m. 1982)
- 1902: Kurt Alder, germana nobelpremiita kemiisto (m. 1958)
- 1908: István Kun, hungara pentristo (m. 1980)
- 1913: Salvador Espriu, kataluna verkisto (m. 1985)
- 1914: László Makkai, hungara historiisto (m. 1989)
- 1915: Saul Bellow, uson-kanada nobelpremiita verkisto juddevena (m. 2005)
- 1915: Bálint Szabó, rumania hungara lokhistoriisto, etnografo (m. 1983)
- 1919: Zoltán Hervai, rumania hungara pentristo (m. 2005)
- 1920: Owen Chamberlain, usona nobelpremiita fizikisto (m. 2006)
- 1924: Major Holley, usona ĵaz-basisto (m. 1990)
- 1925: Mahathir bin Mohamad, ĉefministro de Malajzio
- 1937: Antal Köblös, rumania hungara geologo
- 1938: Magda Seres-Sturm, rumania hungara kuracistino, universitata lekciistino
- 1940: Judit Cseh, romania hungara kantistino (m. 2014)
- 1940: Brian Priestley, brita ĵazverkisto kaj pianisto
- 1943: András Balázs, rumania hungara ĵurnalisto (m. 1978)
- 1945: Álmos Vorzsák, rumania hungara ekonomikisto
- 1947: Júlia Kirkósa, rumania hungara operkantistino
- 1952: Lee Hae-chan, ĉefministro de Sud-Koreio
- 1957: Cindy Sheehan, usona pacaktivistino
- 1970: Tünde Fülöp, transilvania hungardevena sveda fizikistino, universitata profesoro
- 1980: Jessica Simpson, usona kantistino kaj aktorino
Mortoj
- 138: Hadriano, imperiestro de Romio (n. 76)
- 983: Benedikto la 7-a, papo
- 1099: Cido, kastilia kavaliro, heroo de Hispanio (n. 1043)
- 1290: Ladislao la 4-a, reĝo de Hungario (n. 1262)
- 1480: Renato de Anĵuo, duko de Anĵuo, grafo de Provenco, duko de Baro, duko de Loreno, reĝo de Napolo, reĝo de Aragono (n. 1409)
- 1559: Henriko la 2-a, reĝo de Francio (n. 1519)
- 1584: Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau, nederlanda princo (n. 1533)
- 1594: Paolo Bellasio, itala komponisto (n. 1554)
- 1690: Domenico Gabrielli, itala komponisto (n. 1651)
- 1812: Carl Ludwig Willdenow, germana botanikisto (n. 1765)
- 1839: Fernando Sor, hispana komponisto kaj gitaristo (n. 1778)
- 1858: Auguste de Montferrand, franca arkitekto laboranta en Rusio (n. 1786)
- 1863: Clement Clark Moore, usona verkisto (n. 1779)
- 1882: Gonçalves de Magalhães, 1-a Vicgrafo de Aragvajo, brazila poeto, dramaturgo, kuracisto kaj diplomato (n. 1811)
- 1884: Paul Morphy, usona ŝakludisto (n. 1837)
- 1902: Lőrinc Schlauch, hungara kardinalo, teologo kaj arkivisto (n. 1824)
- 1907: Miklós Nagy, hungara ĵurnalisto (n. 1840)
- 1913: Mikoláš Aleš, ĉeĥa pentristo (n. 1852)
- 1915: Vaĵa Pŝavela, kartvela verkisto kaj poeto (n. 1861)
- 1935: Gábor Engel, hungara kuracisto (n. 1852)
- 1941: Jelly Roll Morton, usona muzikisto (n. 1890)
- 1957: Ŝalom Aŝ, juda verkisto kaj dramisto de la jida lingvo, edukiĝinta en Pollando (n.1880)
- 1961: Gábor Rajnai, hungara aktoro (m. 1885)
- 1968: József Rózsa, rumania hungara porjunulara verkisto (n. 1893)
- 1970: Bjarni Benediktsson, ĉefministro de Islando (n. 1908)
- 1975: Francis Meynell, brita poeto kaj presisto (n. 1891)
- 1985: Fernando Pereira, portugala fotisto de Greenpeace (n. 1950)
- 1987: John Hammond, usona muzikisto (n. 1910)
- 2004: Inge Meysel, germana aktorino (n. 1910)
- 2006: Ŝamil Basajev, ĉeĉena ribelanto avar-devena (n. 1965)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Maŭritanio: Tago de Armitaj Fortoj
- Nacia tago sur Bahamo, tago de la sendependiĝo (1973)
Tagoj de semajno
La 10-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.