Ĝermolisto de germanaj esperantistoj

El Vikipedio
(Alidirektita el Alois Eder)
Saltu al: navigado, serĉo

Tiu ĉi artikolo estas listo de ĝermoj pri germanaj esperantistoj. Movu unufrazajn artikolojn de germanaj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus apartigi en apartan artikolon, apartigu aldonante minimumajn informojn.
Vidu plenan liston: listo de germanaj esperantistoj

Enhavo

[redakti] A

[redakti] B

[redakti] Anneliese Elsa Bepperling

Anneliese (Lisa) Elsa Bepperling (1919 - mortis la 11-an de novembro 1990 en Hamburgo, Germanio, pro rajd-akcidento) estis dum multaj jaroj fakdelegitino de UEA.

[redakti] Rita Beug

Rita BEUG (1916-1997), dumviva membro, animo de la E-grupo en Würzburg (Germanio), iama vic- kaj turisma fakdelegito, mortis fine de aŭtuno.

[redakti] W. D. Ekkehard Bink

D-ro W. D. Ekkehard Bink (1924 - mortis julie 1992 en Hamburgo) estis UEA-fakdelegito pri matematiko.

[redakti] Hans J. Borgwardt

Hans Joachim BORGWARDT (* 2-a de marto 1924 - 2003) estis delegito pri humanismo kaj homaj rajtoj (1991-2003) en Stralsund (Germanio), mortis en novembro.

[redakti] Marta Boxhammer

Marta Boxhammer (bokshamer), germanino. Nask. 14 marto 1882 en Sanits Kreis Rothenburg, mortis 30 nov. 1931. Estis pioniro de la laborista E-movado.

[redakti] Rudolf Brand

Rudolf BRAND (naskiĝis 1921- mortis la 6-an de novembro 1992 en Bamberg, Germanio) estis UEA-fakdelegito pri instruado kaj turismo.

En 1966 li estis la ĉeforganizanto de Germana E-Kongreso en Bamberg.

[redakti] Gisela Braun

Gisela Braun (mortis 36-jara la 15-an de novembro 1970) estis germana esperantistino, fakdelegito en Frankfurto. Sub tragika cirkonstanco ŝi perdis la vivon surstrate.

[redakti] Otto Brandt

Otto BRANDT (naskiĝis 1891, mortis komence de junio en 1970) estis germana esperantisto en Krefeld. Li lernis Esperanton 50 jarojn antaŭ la morto kaj estis malnova membro kaj fakdelegito por blinduloj. Honorbroŝo de GEA en 1962.

[redakti] C

[redakti] Ĉ

[redakti] D

[redakti] E

[redakti] Otto Eberler

Otto EBERLER (naskiĝis la 9-an de marto 1891 en Altusried) estis germana esperantisto, advokato. Li estis komponisto de moderna dancmuziko kaj propagandisto de Esperanto en Germanio kaj eksterlando.

[redakti] Adolf Ebner

Adolf Ebner en 1906

D-ro Adolf EBNER (naskiĝinta la 17-an de januaro 1875 en Königsberg) estis germana esperantisto kaj kuracisto por kirurgio kaj ginekologio. Li fariĝis esperantisto en 1897 per okaza legado de verketo de Trompeter pri Esperanto. Li fondis grupon en Königsberg.

[redakti] Alois Eder

Alois EDER (* 1940) aŭstra-germana esperantisto, religipedagogo, esperantiĝis 14-jara, dekomence estrarano de BAVELO, estrarano de GEA (2001-2005), prezidanto de BAVELO.

[redakti] F

[redakti] Paul Fast

Paul FAST, germano, instruisto en komerca lernejo. Naskiĝis la 21-an de septembro 1853, mortis la 28-an de oktobro 1928. Kunfondinto de Esperanto-grupo de Kenigsbergo en Orienta Prusujo (Königsberg i.Pr.) en 1907. Fast verkis Esperantan gramatikon kun W.B. Mielck, "Die Weltsprache, ein Hilfsmittel für jedermann", Leipzig (Lepsiko) 1912, 181 p.

[redakti] Karl Foehr

Karl FOEHR (for), germano, direktoro de komerca kaj industria altlernejo en Köthen (Anhalt). Naskiĝis la 25-an de marto 1860 en Stuttgart (Stutgarto), mortis la 21-an de aprilo 1930 en Freiberg. Esperanto estis lernofako en lia altlernejo. Paroladoj, vizito de Universalaj Kongresoj.

[redakti] G

[redakti] Martin Goldberg

Martin Goldberg, germano, popolterneja instruisto en Lepsiko (Leipzig). Naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1890 en Groß Schönau (hodiaŭ Velký Šenov en Ĉeĥio). Dum pluraj 7 jaroj plenumis valorajn servojn por Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE) kaj ĉe la eldono de Internacia Pedagogia Revuo.

[redakti] Ursula Grattapaglia

Ursula Grattapaglia (naskiĝis en Berlino en 1933) estas german-devena brazila esperantistino, administrantino de fondaĵo Bona Espero en Brazilo kun ŝia edzo Giuseppe. Ŝi estas membro de Rotario kaj Rotaria Amikaro de Esperantistoj.

[redakti] Johannes Grundkötter

Johannes GRUNDKÖTTER (1900- mortis la 16-an de marto 1991 en Landau, Germanio.

[redakti] Walter Gscheidel

Walther GSCHEIDEL (naskiĝis 1902 - mortis la 29-an de marto 1993 en Crailsheim, Germanio) estis aktiva esperantisto ekde 1928.

[redakti] Ĝ

[redakti] H

[redakti] Jakob Hechtl

Jakob HECHTL, germano. Naskiĝis en 1872, mortis je la 30-a de aŭgusto 1928 en München. Organizis la 4-an Tutaŭstrian Esperanto-Kongreson en Franzensbad, 1914, kaj iniciatis tie la unuan Esperanto-monumenton. Kunlaboris je "Esperanto". EdE-H

[redakti] Fritz Hegemann

D-ro Fritz Hegemann (1935 - mortis 1991 survoje al la UK en Bergeno) estis kuracisto el Fürfeld, Germanio, UEA-fakdelegito pri motorbiciklado.

[redakti] Roland H. Hegen

Roland H. HEGEN (naskiĝis 1930 - mortis 1994) estis dumviva UEA-membro, fakdelegito pri humanismo en Elmstein (Germanio), prizorginto de Esperanto-Centro Humanismo en Iggelbach.

[redakti] Paul Heinrich

Paul HEINRICH (naskiĝis 1880 - mortis la 19-an de junio 1980 tri monatojn antaŭ sia centa datreveno) estis membro de la Esperanto-grupo en Wiesbaden, Germanio,

[redakti] Reinold Huber

Reinold Huber (1937-2002) estis dumviva membro, mortis la 28-an de januaro en Salzburg-Gnigl, Germanio.

[redakti] Ĥ

[redakti] I

[redakti] Ludwig Istel

Ludwig ISTEL, germano, asekurdirektoro. Mortis 17 dec. 1933 en Wiesbaden. De 1908 ĝis la morto UEA-del. kaj laboris amplekse por E.

[redakti] J

[redakti] Josef Jakob

Josef Jakob estis germana esperantisto en Munkeno. Ĉirkaŭ 1888 li estis volapukisto kaj iĝis esperantisto nur 1919. Jam 1920 li publikis en munkena gazetaro kaj paroladis pri Esperanto al 1500 homoj.

[redakti] Rudolf Jochmann

Rudolf JOCHMANN (naskiĝis 1902 - mortis 1986 en Grafing, Germanio) estis delegito kaj fakdelegito de UEA pri konstruado, lia profesio.

[redakti] August Junker

August JUNKER estis germana esperantisto kaj komercisto. Li naskiĝis en Kolonjo. Li estis kunfondinto de Revelo kaj prezidanto de la ekzamena komitato de la Esperanto-Instituto. Li aperigis originalajn prozaĵojn en gazetoj.

[redakti] Ĵ

[redakti] K

[redakti] Linde Knöschke

Linde Knöschke (1936-2001) forpasis la 10-an de decembro. Multjara estrarano de GDR-EA, aganto por la scienc-teknika apliko de la lingvo, aŭtoro de sociologiaj studoj.

[redakti] Paul Köster

Paul KÖSTER (mortis la 3-an de decembro 1998) dum multaj jaroj prezidis la Esperanto-grupon en Rostock. Paul vojaĝis tra Eŭropo de 1931 ĝis 1933. Pri lia vojaĝo ekzistas lumdisko de la 2a de decembro 2001, aranĝita de la Ŝverina esperantisto Ralf Kuse.

[redakti] Karl Kratt

Karl KRATT (*5-a de aŭgusto 1910 - 2004), Villingen. Revivigis la Esperanto-grupon tie post la dua mondmilito. Pri siaj malfacilaj travivaĵoj en- kaj post-militaj li estis intervjuata de Konrad Grammelspacher enkadre de la projekto Rettet die Erinnerung - Sekurigu la rememoron. Troviĝas memortabulo pri li sur la domo en la urbocentro, kiun li posedis (Zinsergasse 14, inaŭguro: 17-a de novembro 2007 [1])

[redakti] Franz Kreutzberg

Franz KREUTZBERG (mortis la 10-an de majo 1959, 65-jara) estis germana esperantisto, industria komercisto, multjara UEA-delegito de Kolonjo.

Fervora esperantisto-propagandisto dum 48 jaroj, fondinto de loka grupo, kies konstanta prezidanto kaj kursestro li estis pli ol 25 jarojn.

[redakti] L

[redakti] Siegfried Liebeck

Siegfried LIEBECK (libek), germana d-ro jura, advokato kaj notario. Naskiĝis en la 12-a de februaro 1885 en Konigsbergo. Propagandas inter juristoj. Verkis: Jurista Terminaro Germana-Esperanta lingva, 1931.

[redakti] M

[redakti] Willi Machleidt

Willi MACHLEIDT (naskiĝis en 1934; mortis la 15-an de novembro 1999 en Berlino) estis germana esperantisto. En la 50-aj jaroj li apartenis al la tiam aktiva junulara Esperanto-grupo de Berlino.

[redakti] Georg Mahn

EdE-M Georg MAHN (man), germano, komercisto. Naskiĝis en la 14-a de majo 1873 en Breslau. Entuziasmulo por ĉiuj idealaj celadoj li akcelis Esperanton precipe en pacifistaj kaj laboristaj rondoj. Verkis gramatikon kaj tradukis Al la forbuĉataj popoloj de Romain Rolland. Li tre multe propagandis en Silezio kaj gvidis kursojn. Li faris ekzamenon dum UK de Barcelono.

[redakti] Ferdinand Maly

Ferdinand MALY (mali), germano, policadministranto. Nask. 1 jun. 1867 en Leitmeritz (Ĉeĥosl.). E-isto de 1903. Fondis 11 grupojn, gvidis 26 kursojn. Hon. membro de la grupoj en Görlitz kaj Eisteben (Germ.). Verkis gramatikon, 1910. EdE-M

[redakti] Hans Moder

Hans MODER, germano ĉeĥoslovaka. Longjara sekr. de la EU „Verda Stelo“ en Praha. Instr. por E en blindistejo. Verkis en E aron da humoraj skizoj.

[redakti] Marieta Moschner

Marieta Moschner, germana esperantistino, naskiĝis en 1914. Ŝi estis regula membro de Germana Esperanto-Asocio, de UEA kaj de Societo Zamenhof, sindona movadano kaj gastiganto. Ŝi forpasis la 8-an de oktobro 1999 en Aŭgsburgo (Germanio).

[redakti] Walter Mutschler

Walter Mutschler (mortis en marto 1987 en Freudenstadt, Germanio) estis dumviva membro de UEA.

[redakti] N

[redakti] O

[redakti] P

[redakti] Johanna Pagenstecher

Johanna PAGENSTECHER (mortis la 1-an de februaro 1959) estis sekretariino de la Esperanto-grupo en Bonn.

[redakti] Josef Pontz

Josef PONTZ (ponc), germano, doktoro jura, notaria kandidato en Jablonec a. N. (Gablonz, Ĉeĥoslovakio). Naskiĝis la 5-an de julio 1895 en Haslau apud Aŝ. Esperantisto ekde 1909. Aktive kunlaboris en la landa organizo, prezidis GEL.

[redakti] Q

[redakti] R

[redakti] Hermann Remers

Hermann REMERS, germano, tornisto. Naskiĝis en 1891 en Duseldorfo (Düsseldorf), mortis en la 14-a de oktobro 1928. Aktivulo en la loka laborista grupo. Kunfondinto de la eldon-kooperativo de SAT kaj la kasisto ĝis 1924. Kunlaboris al SAT-gazetoj. EdE-R

[redakti] Karl-Heinz Renschler

Karl-Heinz RENSCHLER (naskiĝis 1923 - mortis la 20-an de aŭgusto 1993) estis UEA-fakdelegito pri turismo en Bad Krozingen (Germanio).

[redakti] Ursula Richter

Ursula Richter (naskiĝis dum 1919- mortis la 7-an de majo 2001) estis longe aktiva en la E-grupo Frankfurta, kiu organizis kursojn en sia hejmo.

[redakti] Johann Riedl

Johann RIEDL (naskiĝis en 1913; mortis en 1999) estis germana esperantisto kaj iama delegito de UEA en Esslingen (Germanio).

[redakti] Kurt Riedel

Kurt RIEDEL (ridel), naskiĝis la 29-an de oktobro 1891 en Jugelsburg, estis germano doktoro pri filologio kaj docento ĉe la pedagogia instituto de la Teknika Altlernejo en Dresdeno. Riedel prelegis pri Esperanto en la Pedagogia Instituto kaj estis redaktanto de „Internacia Pedagogia Revuo“ de 1929 ĝis 1933. EdE-R

[redakti] S

[redakti] Georg Chr. Sack

Georg Chr. SACK (naskiĝis 1912 - mortis la 4an de januaro 1975 en Heidelberg, Germanio) estis altlerneja muzikinstruisto, unu el la plej agemaj komitatanoj de Muzika Esperanto-Ligo kaj sekretario de Muzika Terminara Komisiono.

[redakti] Gustav Schattat

Gustav SCHATTAT (ŝatat), germano, revizoro. Naskiĝis en la 8-a de aŭgusto 1885 en Königsberg. Verkis: „Esperanto-Führer“, lernolibro, 1926; „Einführung in die deutsche Sprachlehre“ (kursa helplibro kun ideoj por Esperanta teorio), 1927 en Hamburgo.

[redakti] Hans Schiebl

Hans Schiebl (ŝibl), aŭstro-germano, poŝtdir. en pensio en Wien. Speciale laboras en katolikaj rondoj por E. Longjara kas. de Kat. UE. Wien.

[redakti] Bodo Schneider

Bodo SCHNEIDER (naskiĝis en 1931 kaj mortis la 24-an de januaro 2000 en Porvoo) estis fakdelegito pri fiziko.

[redakti] Josef Schneider

Josef SCHNEIDER (ŝnajdr), germano, inĝenieria profesoro ĉe la germana komerca akademio en Karlovy Vary (Karlsbad, Ĉeĥoslovakio). Naskiĝis en la 13-a de majo 1895 en Moravská Ostrava. Esperantisto de 1924. Fondis grupon en Karlovy Vary. Instruis oficiale Esperanton kiel laŭvolan fakon en sia lernejo.

[redakti] Hermann Schröder

Hermann SCHRÖDER (1920 - mortis komence de 1999) estis prezidinto de Budhana Ligo E-ista kaj redaktoro (1974-79) de ties Budhana Kuriero, iama delegito pri budhismo, aŭtoro de la libreto Budho kaj la moderna homo (1979).

[redakti] Hans Schütt

Hans Schütt (naskiĝis dum 1908 - mortis la 2-an de decembro 1993 en Hamburgo, Germanio) estis tra 37 jaroj UEA-fakdelegito pri komerco kaj regula membro de Societo Zamenhof.

[redakti] Karl Simon

Karl SIMON (naskiĝis 1896 - mortis la 12-an de aŭgusto 1989 en Munkeno, Germanio) estis UEA-fakdelegito pri fervojoj dum trideko da jaroj. Ne konfuzu lin kun la forst-sciencisto Karl-Hermann Simon.

[redakti] Rudolf Skoruppa

Rudolf SKORUPPA (1930-2003) estis delegito kaj fakdelegito pri fotografio, katolikismo kaj naturkuracado (1995-2002), mortis la 2-an de novembro 2003 en Bad Wörishofen (Germanio).

[redakti] Erwin Stolpe

Erwin STOLPE (naskiĝis 1894 - mortis la 13-an de aprilo 1970) estis germana esperantisto, vic-prezidanto de Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj. Li partoprenis la organizitan Esperanto-movadon jam de 1913. Inter 1947 kaj 1960 li deĵoris kiel juĝisto ĉe la supera tribunalo de Berlino.

[redakti] Ŝ

[redakti] T

[redakti] Luise Tressel

Luise Tressel (1888 - mortis la 9-an de julio 1975), vidvino de la iama delegito de UEA en Munkeno, Germanio (kiu sian delegitan funkcion plenumis dum 53 jaroj). Ankaŭ s-ino Tressel estis dum multaj jaroj aktiva en la Movado kaj mem estis membro de UEA.

[redakti] Wilhelm Treude

Wilhelm Treude (mortis la 12-an de julio en Stuttgart, Germanio) estis dumviva membro de UEA kaj malavara subtenanto de ĝia laboro - speciale ĉe UN.

[redakti] U

[redakti] Adam Uebags

Adam UEBAGS (naskiĝis 1914 - mortis 1993 en Aĥeno (Germanio) estis dum trideko da jaroj UEA-delegito kaj fakdelegito pri komerco. Li prezidis la klubon de Aĥeno kaj organizis post la dua mondmilito "trilandajn renkontiĝojn" (Belgio, Germanio, Nederlando).

[redakti] Ŭ

[redakti] V

Karl Vanselow poeto kaj aktivulo

[redakti] Gerhard Vogel

Gerhard VOGEL (naskiĝis 1910 - mortis post longa malsano la 30-an de marto 1979) estis esperantisto, multjara fakdelegito de UEA pri turismo en Kolonjo, Germanio.

[redakti] Friedrich Volk

Friedrich VOLK (naskiĝis 1894 - mortis komence de decembro 1993) estis dumviva membro de UEA, honora membro de Germana Esperanto-Asocio, multjara gvidinto de la E-grupo en Würzburg.

[redakti] W

[redakti] Hermann Wagner

Hermann WAGNER (naskiĝis 1898 - mortis la 17-an de julio 1975 en Fürth, Germanio) estis membro de UEA ekde 1947, dum la lastaj 20 jaroj regule en la kategorio de membro-subtenanto. Li estis ankaŭ delegito kaj fakdelegito. Pli konata estas lia samnomulo Hermann Wagner.

[redakti] Josef Weidacher

Josef WEIDACHER (naskiĝis en 1920; mortis la 8-an de julio 2000) estis germana esperantisto kaj fervojista aktivulo. Li estis honora membro de Esperanto-Klubo Munkeno.

[redakti] Agnes Wermke

Agnes WERMKE estis germana instruistino. Parolintino por Esperanto ĉe la unua radio-sendstacio en Königsberg (Preußen) de 1927, ĝis la detruo de la demokratio en 1933. Ŝi verkis: „La konsonant-kombinoj de Esperanto kaj la demando de l' silabo-disigo“ (1910, 62 p.).

[redakti] Heinrich Wieners

Heinrich WIENERS (naskiĝis en 1900; mortis la 30-an de aprilo 1988 en Lahr) estis germana esperantisto kaj dumviva membro de UEA.

[redakti] Julie Winter

Julie WINTER (naskiĝis 1906 - mortis en Wolfhagen, Germanio) estis konstanta membrino de Societo Zamenhof ekde 1969. De 1969 ĝis 1992 ŝi estis respondeculo de Veterana Esperantista Klubo.

[redakti] X

[redakti] Y

[redakti] Z



Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj