Bartošova Lehôtka
Bartošova Lehôtka, (hungare: Bartos [bartoŝ]) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Žiar nad Hronom.
Bazaj informoj
- Areo: 9 km²
- Alto super la marnivelo: 390 m
- Koordinatoj: 48° 39′ 14″ N 18° 54′ 37″ O / 48.65389 °N, 18.91028 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 39′ 14″ N 18° 54′ 37″ O / 48.65389 °N, 18.91028 °O (mapo)
- Loĝantaro: 410
- Poŝtkodo: 966 31
- Aŭtokodo: ZH
- Telefonprefikso: 45
Situo
Bartošova Lehôtka situas laŭ rojo, laŭ ĉefvojo Kremnica-Ladomerská Vieska, laŭ fervojo Zvolen-Kremnica. La lasta urbo troviĝas 6 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis el 1396. En 1828 vivis tie en 50 domoj 316 homoj. En 1910 loĝis en Bartos 473 homoj, (403 slovakoj, 39 hungaroj, 15 germanoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Garamszentkereszt, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. Kolĥozo formiĝis en 1962. En 2001 loĝis en Bartošova Lehôtka 421 homoj (ĉiuj slovakoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Johano Nepomuka el la 15-a jarcento, en 1732 barokigita
- baroka kapelo
- statuo pri Johano Nepomuka de 1783