Kraskovo
Bazaj informoj
Kraskovo, hungare Karaszkó (karaskO) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota. Ĝis 1927 la oficiala slovaka nomo estis Kraskov.
- Areo: 7 km²
- Alto super la marnivelo: 421 m
- Loĝantaro: 140
- Poŝtkodo: 980 26
- Aŭtokodo: RS
- Telefonprefikso: 47
Situo
Kraskovo situas laŭ traira flankovojo. Rimavská Sobota troviĝas 16 km-ojn.
Historio
Italoj fondis la vilaĝon en la jaro 1334 sub nomo "Karazkou". Komence la kampoj apartenis al ĉefepiskopejo de Kalocsa. En 1555 la turkoj bruldetruis la vilaĝon. En 1910 loĝis en Karaszkó 225 da homoj, (escepte 15 hungarojn ĉiuj slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rimaszombat, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Kraskovo 156 da homoj, (146 slovakoj, 5 ĉeĥoj, po 1 cigano kaj hungaro).
Vidindaĵoj
- gotika nun luterana preĝejo el la 13-a jarcento, defenda muro konstruiĝis ĉirkaŭe post 2 jarcentoj, en 1906 renovigita
- renesanca ligna sonorilturo de 1657