Aŭstrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭstria Respubliko
Republik Österreich

La flago de Aŭstrio

La blazono de Aŭstrio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Land der Berge, Land am Strome
suverena ŝtatorespublikojurŝtatolando sen maralirolandoŝtato
Bazaj informoj
Ĉefurbo Vieno
Oficiala(j) lingvo(j) germana lingvo, aŭstra signolingvo
Uzata(j) lingvo(j) germana
Plej ofta(j) religio(j) katolikoj 84%, protestantoj 6%
Areo 83,871 km²
- % de akvo 1,3 %
Loĝantaro 8.292.322 (2022)
Loĝdenso 99 ab. loĝ./km²
Loĝantoj Aŭstroj
Horzono +1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Interreta domajno at
Landokodo AT
Telefona kodo +43
Plej alta punkto Großglockner
Plej malalta punkto Neusiedler See
Politiko
Politika sistemo Federacia Respubliko
Ŝtatestro prezidento Heinz Fischer
Ĉefministro kanceliero Werner Faymann
Nacia tago 26-a de oktobro (tago de akcepto de la leĝo pri konstanta neŭtraleco 1955)
Sendependiĝo 27-a de julio 1955
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Aŭstria Esperanto-Federacio
vdr

AŭstrioAŭstrujo estas parlamenta-demokratia respubliko en centra Eŭropo, konsistante el naŭ subŝtatoj. Ĝiaj najbaraj landoj en la nordo estas Germanio kaj Ĉeĥio, en la oriento Slovakio kaj Hungario, en la sudo Slovenio kaj Italio kaj en la okcidento Svislando kaj Liĥtenŝtejno.

Aŭstrio estas ekde la jaro 1955 membro de Unuiĝintaj Nacioj kaj ekde 1995 de la Eŭropa Unio.

Geografio

Topografio de Aŭstrio

Aŭstrio etendiĝas de okcidento al oriento laŭ maksimume 575 km, de nordo al sudo laŭ 294 km.

Ĉirkaŭ 60 % de la ŝtata areo estas montara, kun partoj de la orientaj Alpoj. Pro tio foje oni nomas la landon ankaŭ la alpa respubliko. Norde de la Danubo situas en supra kaj malsupra Aŭstio la granita kaj gnejsa ebenaĵo; transe de la orienta landlimo troviĝas la malgrandaj Karpatoj.

La grandaj ebenaĵoj situas oriente laŭ la Danubo, ĉefe la Antaŭalpoj, la viena baseno kaj la suda Stirio, kiu pro simileco al Toskano ofte nomatas stiria Toskano.

Burgenlando, oriente de la alpa-karpata-arko, finiĝas ĉe la karpata baseno. Ĝi similas kaj pejzaĝe kaj klimate multe al la orienta najbaro Hungarujo, al kiu ĝi apartenis ĝis 1921.

Historio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Aŭstrio.

Iam la pova centro de la granda aŭstra-hungara imperio, Aŭstrio post la malvenko en la unua mondmilito kaj la pactraktato de Saint Germain estis reduktita al malgranda respubliko. Post la anekso al la Hitlera Germanio en 1938 kaj sekva okupado de la venkintaj aliancitaj potencoj en 1945, la statuso de Aŭstrio restis neklara dum unu jardeko. La en 1955 subskribita ŝtata traktato finis la okupadon, agnoskis la sendependecon de Aŭstrio kaj malpermesis la aliĝon al Germanio. Konstitucia leĝo en la sama jaro deklaris la "ĉiaman neŭtralecon" de la lando kiel antaŭkondiĉo de la formarŝo de la soveta armeo. La neŭtraleco, kiu iam estiĝis parto de la aŭstria identeco, estas forte diskutata ekde la kolapso de Sovetunio en 1991 kaj la aliĝo al la Eŭropa Unio en 1995. Kiel bonhava lando Aŭstrio aliĝis dum 1999 al la Eŭropa Mona Unio.

Politiko

Aŭstrio estas laŭ la federacia konstitucio de 1920 federacia, parlamenta-demokratia respubliko, konsistante el naŭ federaciaj landoj. Ŝtatestro estas la Federacia Prezidento, kiu estas elektita ĉiujn 6 jarojn rekte de la civitanoj. Unu rekte sekvanta reelekto estas permesata. Li nomumas la Federacian Kancelieron. La prezidento povas libere elekti la kandidaton por la federacia kanceliero, sed li devas fakte orientiĝi je la proporcioj de la partioj en la Nacia Konsilio. La federacia kanceliero estas la estro de la federacia registaro, kies membroj estas nomumitaj de la prezidento laŭ la proponoj de la kanceliero. La federacia registaro povas esti revokita de la Nacia Konsilio per voĉdono pri malkonfido.

La parlamento de Aŭstrio konsistas el du ĉambroj. La konsisto de la Nacia Konsilio estas determinita ĉiujn 4 jarojn per ĝenerala balotado. La membroj de la Federacia Konsilio estas senditaj de la landaj parlamentoj. La Nacia Konsilio estas la dominanta ĉambro en la aŭstria leĝdonado. La Federacia Konsilio posedas en la plej multaj kazoj nur prokrastigan blokorajton, kiu povas esti malvalidigita per persistrezolucio de la Nacia Konsilio.

Federaciaj Landoj

Aŭstrio konsistas el naŭ federaciaj landoj. Tiuj estas dividitaj en distriktoj.

La federaciaj landoj (Bundesländer) de Aŭstrio
Ŝtato Ĉefurbo
Burgenlando (Burgenland) Eisenstadt
Karintio (Kärnten) Klagenfurto (Klagenfurt)
Malsupra Aŭstrio (Niederösterreich) St. Pölten
Supra Aŭstrio (Oberösterreich) Linz
Salcburgio (Salzburg) Salcburgo
Stirio (Steiermark) Graz
Tirolo (Tirol) Innsbruck
Vorarlbergo (Vorarlberg) Bregenz
Vieno (Wien) Vieno

Vidu ankaŭ:

Ekonomio

Eksportado

Mondaj heredaĵoj

Kulturo

Linz estas landa ĉefurbo kaj en 2009 eŭropa kultura ĉefurbo

En la 18-a kaj 19-a jarcentoj Vieno estis centro de muzika vivo. Ĝis nun ekzistas multaj operejoj, teatrejoj, orkestrejoj kaj tradicioj kiel la Novjara koncerto de la vienaj filharmonikistoj kaj multaj festivaloj. Troveblas ankaŭ multaj kabaretoj. Kuirarte rimarkindas la kulturo de la vienaj kafejoj, la Heuriger, kaj sennombraj tipaj manĝaĵoj kun longa tradicio. En 2003 Graz estis eŭropa kultura ĉefurbo, en 2009 Linz.

La aŭstran kulturon disvastigas eksterlande la aŭstra kulturforumo. Ok konstruaĵoj aŭ pejzaĝoj de Aŭstrio estas parto de la Monda heredaĵo de Unesko.

Kutimoj

Regionaj kutimoj estis konservitaj de asocioj en la tuta Aŭstrio. Kutimoj temas ĉefe pri muziko, danco, teatro, poezio, ligna gravurado kaj brodado. Multaj lokaj kutimoj rilatas al sezonoj, kiel de:Aperschnalzen, de:Glöckler, danco de Katrino, de:Kufenstechen, de:Mariä Lichtmess kaj karnavalo.

Tradicia estas krome la teksaĵindustrio. Brodado utilas por ornami tradiciajn vestojn.

Festotagoj

Kristinfanbazaro antaŭ Kristnasko en Oberndorf

Pro la historio forte influita de katolikismo, la plej multaj feritagoj estas religiaj feritagoj. Escepto estas Kärnten, kiu decidis, ke ankaŭ la popola voĉdono de 1920 estu leĝa feritago.

Kunaj feritagoj de ĉiuj landoj estas Novjaro, la tri sanktaj reĝoj, sankta vendredo, paska lundo, nacia feritago, ĉieliro de Kristo, pentekosta lundo, kristokorpa festo, ĉieliro de Maria, ĉiuj sanktuloj, senmakula koncipiĝo, Kristnasko, tago de la sankta Stefano kaj Silvestro.

La nacia feritago okazas la 26-an de oktobro, ĝi memoras pri la tago de la leĝa decido pri ĉiutempa neŭtreco en la jaro 1955. Enkalkulante landspecifajn feritagojn, ĉiu federacia lando havis en 2009 17 leĝajn feritagon, krom Kärnten, kiu havis 18.

Ĉiu religia komunumo rajtas krome festi siajn proprajn festotagojn kaj anoj tiam ne laboras. Tiel judaj kultkomunumoj festas Jom Kippur, kvankam ĝi ne estas leĝa feritago.

Muziko

Wolfgang Amadeus Mozart
Johann Strauss
Gustav Mahler

Komponistoj de la klasika kaj romantika epoko estis ekzemple Wolfgang Amadeus Mozart el Salzburg kaj Ludwig van Beethoven, naskiĝinta en Bonn, kiuj ambaŭ verkis en Vieno. Krome Joseph Haydn, Franz Schubert, Anton BrucknerJohann Strauß, nomata ankaŭ la valsoreĝo.

La muzikon de la 20-a jarcento revoluciis Gustav Mahler kaj la komponistoj de la nova viena skolo Arnold Schönberg, Alban Berg kaj Anton Webern, sed ankaŭ Josef Matthias Hauer, kiu postulas la malkovron de la 12-tona muziko, kaj Ernst Krenek oaŭ Egon Wellesz.

Fame konataj dirigentoj estas Arthur Nikisch, Felix Weingartner, Franz Schalk, Erich Kleiber, Karl Böhm, Hans Rosbaud, Herbert von Karajan, Michael Gielen, Nikolaus Harnoncourt kaj Franz Welser-Möst.

La Novjarkoncerto de la vienaj filharmonikistoj havas malnovan tradicion; ĝi estas dissendata radie en 44 ŝtatojn. Ĝi inkluzivas valsojn, polkojn kaj marŝmuzikon.

Teatro

La Burgteatrejo en Vieno estis unu el la unuaj germanlingvaj scenejoj

Aŭstroj ŝatas teatron kaj ĝi estas publike subtenata: de la nacia viena operejo, unu el la plej alte taksitaj muzikteatroj de la mondo, kaj de la Burgteatrejo, unu el la plej bonaj germanlingvaj scenejoj, ĝis kamparana teatrejo en iu vilaĝo.

El Aŭstrio venas internacie konataj aktoroj: Romy Schneider, Oskar Werner, Curd Jürgens, Maria Schell, O. W. Fischer, Paula Wessely kaj ŝia fillino Christiane Hörbiger, Maximilian Schell, Senta Berger kaj Klaus Maria Brandauer. Inter la eksteralande alte taksitaj reĝisoroj estas Max Reinhardt kaj Martin Kušej.

Filmo

Filmreĝisoroj el Aŭstrio estas Barbara Albert, Franz Antel, Ruth Beckermann, Dieter Berner, Robert Dornhelm, Florian Flicker, Nikolaus Geyrhalter, Michael Glawogger, Wolfgang Glück, Michael Haneke, Jessica Hausner, Michael Kreihsl, Fritz Lang, Bady Minck, Franz Novotny, Peter Patzak, Otto Preminger, Stefan Ruzowitzky, Anja Salomonowitz, Hubert Sauper, Ulrich Seidl, Götz Spielmann, Josef von Sternberg, Erich von Stroheim, Hans Weingartner, Virgil Widrich, Billy Wilder.

Literaturo

Bertha von Suttner estis la unua ricevintino de la Nobel-premio pri paco

Konataj aŭtoroj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj estis Franz Grillparzer, Ferdinand Raimund, Johann Nestroy, Adalbert Stifter, Bertha von Suttner (kiu ricevis la Nobel-premion pri paco en 1905), Marie von Ebner-Eschenbach, Peter Rosegger, Peter Altenberg, Hugo von Hofmannsthal, Rainer Maria Rilke, Georg Trakl, Franz Kafka, Karl Kraus, Ödön von Horváth, Joseph Roth, Stefan Zweig, Robert Musil, Gustav Meyrink, Franz Werfel, Egon Erwin Kisch, Alfred Kubin, Fritz von Herzmanovsky-Orlando, Leo Perutz, Alfred Polgar, Vicki Baum, Alexander Lernet-Holenia, Heimito von Doderer, Franz Theodor Csokor, Ingeborg Bachmann, Christine Lavant, Friedrich Torberg, Fritz Hochwälder, Jörg Mauthe, Thomas Bernhard, Ernst Jandl, H. C. Artmann, Hilde Spiel, Albert Drach, Wolfgang Bauer, Johannes Mario Simmel, Gert Jonke kaj Gertrud Fussenegger.

Gravaj vivantaj aŭtoroj estas Elfriede Jelinek (kiu ricevis la Nobel-premion pri literaturo en 2004), Peter Handke, Felix Mitterer, Friederike Mayröcker (Premio Georg Büchner, 2001), Christoph Ransmayr, Barbara Frischmuth, Alois Brandstetter, Peter Rosei, Norbert Gstrein, Eva Menasse, Wolf Haas, Bettina Balàka, Arno Geiger, Josef Winkler (Premio Georg Büchner, 2008), Gerhard Roth, Daniel Kehlmann kaj Daniel Glattauer. Slovene verkas interalie Gustav Januš, Janko Ferk und Florjan Lipuš.

Arto

„La kiso“ de Gustav Klimt estas unu el la plej konataj verkoj de la aŭstra artisto

Famaj pentristoj aŭ grafikistoj estas Ferdinand Georg Waldmüller, Gustav Klimt, Koloman Moser, Oskar Kokoschka, Egon Schiele, Alfred Kubin, Raoul Hausmann, Arnulf Rainer, Gottfried Helnwein, Franz West. Klimakson atingis pentrarto en Aŭstrio ĉirkaŭ 1900, kiam Vieno iĝis centro de la Secesio.

En la dua duono de la 20-a jarcento estiĝis la viena skolo de fantasma realismo, kiel malfrua fluo de la superrealismo. Al tio apartenis ankaŭ Friedensreich Hundertwasser kaj liaj abstrakt-ornamaj pentraĵoj. Aparta fenomeno estas la agadismo de la 1960-aj jaroj, kiu evoluis ĉelime de teatro kaj pentrarto. Gravaj reprezentantoj de tiu movado estas Günter Brus, Otto Muehl, Rudolf Schwarzkogler kaj Hermann Nitsch.

Gravaj skulptistoj estis Niclas Gerhaert van Leyden, Franz Xaver Messerschmidt, Fritz Wotruba, Alfred Hrdlicka kaj Bruno Gironcoli.

Scienco kaj tekniko

Sigmund Freud, fondinto de la psikanalizo
Dosiero:1000 Schilling Erwin Schrödinger obverse.jpg
Erwin Schrödinger sur 1000-ŝillinga bankbileto (1983)

Dum la unuaj tri jardekoj de la 20-a jarcento Aŭstrio estis grava scienca nacio. Venis el ĝi pensistoj kaj esploristoj kiel la fondintoj de kvanta fiziko, Wolfgang Pauli kaj Erwin Schrödinger, la matematikisto Kurt Gödel, la fondinto de psikanalizo Sigmund Freud, la filozofoj de la Viena cirklo kaj Ludwig Wittgenstein, la fondinto de la moderna empira socia esploro Paul Felix Lazarsfeld, la patro de bestpsikologio Konrad Lorenz, la filozofo Karl Popper, la aŭtomobilkonstruisto Ferdinand Porsche, la inventistoj Viktor Kaplan kaj Josef Ressel, la antaŭirantoj de termodinamiko Josef Stefan kaj Ludwig Boltzmann, la malkovristo de la Benzolo-strukturo Johann Josef Loschmidt, la malkovristo de sangogrupoj Karl Landsteiner kaj la ekonomistoj Carl Menger, Friedrich August von Hayek kaj Eugen Böhm von Bawerk. En 1874 la astronomo Johann Palisa malkovris kaj nomis asteroidon Aŭstria laŭ sia hejmlando. La atomfizikistino Lise Meitner kreis kune kun Otto Frisch la unuan teorian klarigon pri fisio.

La tiama scienca nivelo estis neniigita de la naziismo. Post 1945 nur malmultaj elmigrintoj, poste agnoskitaj, estis invititaj reveni al sia hejmlando.

Kuirarto

Viena eskalopo
Sachertorto
Vitejoj ĉe Sausal

Pro historiaj kialoj, kuirarto el Hungario, Bohemio, Italio kaj Francio influis la nuntempe tipajn aŭstrajn manĝaĵojn. Tipaj manĝaĵoj estas la viena eskalopo, bakkokido, rostkokido, gulaŝo kaj fiŝaĵoj surbaze de karpo kaj truto. Dolĉaĵoj kiel la Sacher-torto, Apfelstrudel kaj Kaiserschmarrn estas mondfamaj.

Ĝis antaŭ kelkaj jaroj oni manĝis ĉefe hejme. Nuntempe, ĉefe en grandaj urboj, multaj homoj ofte manĝas en restoracioj, kafejoj, ĉe kolbasbudoj, aliaj rapidmanĝejoj, surstrate aŭ en publikaj transportiloj.

La unuaj kafejoj estis kreitaj en Vieno iom post la jaro 1683. Nuntempe temas ĉefe pri kafejo-restoracioj, en kiuj oni povas manĝi ne nur dolĉaĵojn kiel kukoj aŭ tortoj, sed ĉian pladon de burĝa restoracio.

Esperanto-movado

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-movado en Aŭstrio.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Eŭropa Unio