Polinezia tringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Prosobonia)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Polinezia tringo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Prosobonia
Bonaparte, 1850

Vidu tekston.

Sinonimoj

Aechmorhynchus Coues, 1874

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Du el kvar specioj de Polineziaj tringoj, nuraj nuntempaj, estas la nuraj membroj de la genro Prosobonia, de vadbirdoj de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj limigitaj ĉe malproksimaj insuloj de Pacifiko en Franca Polinezio. Nur unu el tiuj specioj nun ekzistas, kaj ĝi estas rara kaj malmulte konata. Tiu birdo estas foje separata en la genro Aechmorhynchus, lasante la genron nur por la ekstingitaj sudaj formoj.

Specioj[redakti | redakti fonton]

La Tvamotua tringo, P. cancellata, estas la ununura mallongbeka tutbruna vadbirdoj trovata en granda zono de la Pacifiko, sed nune limigita al kelkaj insuloj en la insularo Tvamotu kaj eĉ malpliiĝanta. Ties malpliiĝo ŝuldiĝas ŝajne al lastatempe homa loĝado kaj enmeto de mamuloj. Ĝi manĝas insektojn, sed foje ankaŭ iom da planta materialo el marbordejoj. Ĝi nestumas surplanke kaj havas mildan pepadon.

La formortinta Tahitia tringo, P. leucoptera el Tahitio estis simila laŭ grando aŭ formo al la Tvamotua tringo, P. cancellata. Ĝi havis brunajn suprajn partojn, ruĝecajn subajn partojn, blankan flugilstrion kaj iom da blanko ĉe vizaĝe kaj gorĝo. Ĝi ekstingiĝis en la 19a jarcento kaj oni konas malmulte pri ĝi.

Estis simila birdo en Moorea kiu malsimilis laŭ etaj detaloj el P. leucoptera, ĉefe pro la pli grando de blanko ĉe flugiloj kaj estis priskribita kiel Blankaflugila tringo (P. ellisi). Tamen, kvankam estis listitaj kutime kiel du specioj, pristudo ĉu vere ili estis du apartaj specioj estas probable nesolvota ĉar ekzistas nur unu ekzemplero, krom kelkaj iamaj pentraĵoj.

El Mangaia en la insularo Kuk, Ua Huka en la Markizoj, malproksima sudpacifika insulo Henderson el insularo Pitcairn (Wragg 1995), estis malkovritaj subfosilioj de Prosobonia kiuj ankoraŭ ne estis nomataj. La unua de tiuj estis preskaŭ certe pli rilata al la tahitia kaj moorea loĝantaroj ol al Tvamotua tringo, sed la certa naturo de tiu rilato ne ŝajnas facila esti solvita ankoraŭ. Ĝi malaperis en frua unua duono de la 1a jarmilo de nia erao, probable ne multe post la 3a jardeko.

La formoj de Ua Huka kaj Henderson povus esti pli rilataj al nuntempaj vivaj specioj. La lasta, malsimila specio kun longaj kruroj kaj mallongaj flugiloj (Wragg & Weisler 1994), ekstingiĝis nur ĉirkaŭ 1000 jaroj post la Mangaia formo, kelke da tempo post 1200.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Bonaparte, Charles Lucien Jules Laurent (1850): Note sur plusieurs familles naturelles d'Oiseaŭ, et descriptions d'espèces nouvelles. Comptes Rendus Hebdomadaire des Seances de l'Academie des Sciences, Paris 31: 561-564. [Artikolo en la franca]

Plena teksto ĉe Gallica

  • Wragg, Graham M. (1995): The fossil birds of Henderson Island, Pitcairn Group: natural turnover and human impact, a synopsis. Biol. J. Linn. Soc. 56(1-2): 405–414. HTML resumo
  • Wragg, Graham M. & Weisler, Graham M. (1994): Extinctions and new records of birds from Henderson Island, Pitcairn group, south Pacific Ocean. Notornis 41(1): 60-70. PDF Plena teksto Arkivigite je 2008-10-18 per la retarkivo Wayback Machine