Vikipedio:Artikolo de la semajno/2005

El Vikipedio, la libera enciklopedio
2005  • 2006  • 2007  • 2008  • 2009  • 2010  • 2011  • 2012  • 2013  • 2014  • 2015  • 2016  • 2017  • 2018  • 2019  • 2020

Komence de majo 2005 instaliĝis la servo de artikoloj de la semajno en la e-lingva vikipedio. La unua ĉefpaĝe prezentita artikolo estis Ĝuangzio. Tiutempe ankoraŭ ne konserviĝis la ĉefpaĝaj resumoj de la prezentataj artikoloj. Tial la jena listo nun en iuj kazoj nur mencias la artikolajn titolojn, kaj malgraŭ laŭebla atento ĝi povas esti manka. Tamen indas havi la liston, laŭ modelo de pli postaj jaroj, por facila superrigardo.

Vidu ankaŭ: arkivo de diskutitaj, elektitaj kaj ne elektitaj kandidatoj por "artikolo de la semajno" en 2005.

Semajno 19[redakti fonton]

Ĝuangzio (-369 al -286) (ĉine 莊子, Zhuangzi, ankaŭ Zhuang Zhou) estis grava ĉina filozofo kiu disvolvis la taoismon de Laozio kaj, per tio, la unuan metafizikon de Ĉinio (la sola en Ĉinio ja ĝis la alveno de budhismo). Li estas la Sankta PaŭloPlatono de taoismo. Spite lian severan logikon, li instruis per fabeloj ĉarmaj kaj imagoplenaj. Same kiel la verkoj de Platono, lia verko estas konsiderata profunda filozofio kaj ankaŭ tre bona literaturo.

Ĝuangzio staris forte kontraŭ la ideo de la bona vivo kiel afero de moralo kaj reguloj, de devo kaj amo, la ideo de Konfuceo. Li instruis relativismon kaj la negravecon de la mondo - "la polvo de la mondo".

Legu la artikolon ...

Semajno 20[redakti fonton]

Fero estas kemia elemento en la perioda tabelo de elementoj kun la simbolo Fe (de la latina Ferrum, fero) kaj ordonumero 26. Ĝi estas metalo de la 4-a periodo kaj de la 8-a grupo en la perioda tabelo.

La averaĝa fero-atomo havas 56-oblan mason de unu hidrogen-atomo. Fero estas la deke plej ofta elemento en la universo.

Legu la artikolon ...

Semajno 21[redakti fonton]

La mapo montras la centron de Romo en la epoko de la imperiestroj (cezaroj)

La Imperiestraj Forumoj en Romo estas aro de konstruaĵoj ĉirkaŭ placo, kiujn sinsekve konstruis aŭ alikonstruis la romiaj imperiestroj en la urbokerno. Ilia konstruado okazis inter la jaroj -46 kaj 113, sub ordonoj de la imperiestroj Julio Cezaro, Aŭgusto, Vespasiano, Domiciano kaj Trajano. Krom Domiciano, ĉiu el tiuj imperiestroj donis sian nomon al unu el la forumoj.

Al la Imperiestraj Forumoj oni ne kalkulas la Roman Forumon, alinome la malnova foirejo respublika, kies unua instalo datiĝas al la reĝa epoko (4-a jarcento antaŭ nia epoko), kaj kiu dum jarcentoj estis la politika, religia kaj ekonomia centro de la urbo.

Malgraŭ la multaj novaj konstruaĵoj kaj la rekonstruaĵoj de pli malnovaj, kaj malgraŭ la multaj monumentoj, kiuj ĝin ornamas, la Roma Forumo neniam havis unuecan karakteron. Sub Cezaro kaj Aŭgusto la konstruado de la Julia Baziliko kaj la riparado de la Emilia Baziliko, kiuj limis la longajn flankojn de la placo, donis al ĝi tamen certan regulecon.

Legu la artikolon...

Semajno 22[redakti fonton]

Sankta Tomaso de Akvino (1225-7-a de marto, 1274) aŭ Tomaso la Akvinano (latine: Aquinas), la "Anĝela Doktoro", estas unu el la ĉefaj filozofoj kaj teologoj de la Okcidento, la fondinto de tomasismo aŭ okcidenta skolastikismo. Li penis unuigi fidon kaj racion, sciencon kaj religion. En lia epoko kaj lando, scienco estis la filozofio de Aristotelo kaj religio estis kristanismo, precipe katolikismo. Li priskribis sian unuigitan sistemon en sia majstra verko, Summa Theologica, en kiu li klarigas kristanismon laŭ la filozofiaj ideoj de Aristotelo. Kiel Aŭgusteno kombinis Platonon kun la Biblio, tiel same Tomaso kombinis Aristotelon kun ĝi. La uzo de antikvaj libroj (anstataŭ iaspeca scienco) kiel fonto de vero estis tre tipa por lia epoko.

Sankta Tomaso ankaŭ estas unu el la ĉefaj sanktuloj de la Katolika Eklezio. La Eklezio sanktuligis lin je 1323 kaj nomis lin Doktoro de la Eklezio je 1567. Lia festotago estas la 28-a de januaro.

Legu la artikolon...

Semajno 23[redakti fonton]

John Ronald Reuel TOLKIEN [ĝon ROneld ruel TOŬkin] (3-a de januaro 18922-a de septembro 1973) estis filologo kaj profesoro de Oxford, kiu verkis romanojn de fantasto. Liaj ĉefverkoj estas La Hobito (origintitole: The Hobbit - or There and Back Again), La Mastro de l' Ringoj (The Lord of the Rings) kaj Silmariliono (The Silmarillion), kiuj mirinde kaj detale priskribas la imagan mondon Mez-Tero. Por sia mondo, Tolkien inventis lingvojn, historion, landojn, reĝojn, heroojn, mitojn, kantojn kaj kreitaĵojn. Mez-Tero estas mondo de elfoj, drakoj, reĝoj, ringoj magiaj, gnomoj, ktp, sed kiam Tolkien verkas, ĉio iel ŝajnas pli reala ol nia mondo. Same kiel mitologio, la vero de Tolkien sidas ne en la historiaj supraĵoj de la rakonto, sed en la morala centro, kiu rakontas pri la lukto de bono kontraŭ malbono.

Legu la artikolon...

Semajno 24[redakti fonton]

Ludwig van BEETHOVEN [LUDvig van BEThoven], ankaŭ nomata Ludoviko BETOVENOBetoveno (naskiĝis la 17-an de decembro, 1770, mortis la 26-an de marto, 1827), estis nederlandadevena germana komponisto de klasika muziko, la superreganta muzikisto en la transira periodo inter la klasika kaj romantikisma epokoj. Li estas vaste rigardata unu el la plej grandaj komponistoj. Lia reputacio inspiris — kaj en kelkaj okazoj timigis — komponistojn, muzikistojn, kaj aŭskultantarojn, kiuj venis post li.

Legu la artikolon...

Semajno 25[redakti fonton]

Kantabrio sur la mapo de Hispanio
Kantabrio sur la mapo de Hispanio

Kantabrio (hispane Cantabria [kantabrja]) estas aŭtonoma komunumo, kiu situas en la nordo de Hispanio, ĉe la Kantabra Maro. La regiono havas nur unu provincon, Kantabrion. La ĉefurbo estas Santandero. Ties najbaraj regionoj estas Asturio okcidente, Kastilio kaj Leono sude kaj la Eŭska Aŭtonoma Komunumo oriente.

La plej gravaj urboj estas Santandero, Torrelavega, Astillero, Santoña, Laredo, Castro Urdiales, Colindres, San Vicente de la Barquera kaj Reinosa. En la vilaĝo Santillana del Mar estas la mondfama groto Altamira, kun prahistoria arto, kiu estas parto de la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

Legu la artikolon...

Semajno 26[redakti fonton]

La inkaa imperio estis inter la 13-a kaj 16-a jarcentoj grandega, bone organizita imperio, kie regis la inkaoj, sudamerika indiĝena etno, dum la de ili regata plimulto de la loĝantaro estis keĉuoj. La plej grandan etendiĝon, influon atingis la imperio siatempe de la hodiaŭa Ekvadoro ĝis Ĉilio kaj Argentino. La rita, ekonomia kaj kultura centro estis la ĉefurbo Kuzko en la hodiaŭa Peruo.

Pri la estiĝo de la Inkaa imperio ekzistas diversaj legendoj. La plej konata venas de la kronikisto Garcilaso de la Vega. Laŭ lia skribo, la unua inkaa reganto Manco Cápac, filo de la Suno kaj lia frato Oqllo estis senditaj de la Sun-Dio Inti al la Tero por plibonigi ĝin. Ili atingis la Teron sur la suninsulo en la Lago Titikako. La Sun-Dio donacis al ili oran bastonon; kie ili sukcesos enterigi la bastonon per unu bato, tie ili fondu setlejon. Post longaj vagadoj ili trovis en la jaro 1200 la urbon Kuzko, kiu laŭ ilia kompreno estis la umbiliko de la mondo.

Legu la artikolon...

Semajno 27[redakti fonton]

Situo (oranĝkolora)

Ĉeĥa Respubliko (Ĉeĥio), (ĉeĥe Česká republika, Česko Pri tiu ĉi sono aŭskultu), estas lando situanta en Mez-Eŭropo. Okcidente Ĉeĥio najbaras kun Germanio (810,7 km, el tio kun Saksio 153,9 km kaj kun Bavario 356,8 km), sude kun Aŭstrio (466,1 km), oriente kun Slovakio (256,8 km) kaj norde kun Pollando (761,8 km, laŭ polaj indikoj 789,89 km).

La teritorio de Ĉeĥio konsistas el 3 historiaj teritorioj: Bohemio, Moravio kaj Ĉeĥa Silezio, dum kio ekde la jaro 1920 estas parto de Bohemio kaj Moravio malgrandaj randaj partoj de devena Suba Aŭstrio, kiuj estas České Velenice kun la ĉirkaŭaĵo (la t.n. Vitorazsko) kaj ĉirkaŭaĵo de Valtice kun la t.n. Dyja Triangulo.

Ĉeĥio estas membra lando de Nordatlantika alianco (NATO) kaj de Eŭropa Unio (EU).

Legu la artikolon...

Semajno 28[redakti fonton]

Mezepokaj muzikisto en manuskripto de la 14-a jarcento

Mezepoka muziko estas muziko de Eŭropo en la mezepoko. Tiu ĉi epoko ampleksas la periodon de la falo de Romio (476) kaj la papo-tempo de Gregorio la Granda (6-a jarcento) ĝis proksimume la komenco de la dekkvina jarcento, kvankam oni devas koncedi, ke fiksi la finon de la mezepoko kaj la komencon de la renesanco estas arbitre. Cetere, tio ĉi ekskludas la muzikon de la Bizanca Imperio, kiu havis grandparte apartan disvolviĝon. Estis kaj sankta kaj sekulara muziko, kvankam el la sekulara muziko de la frua mezepoko preskaŭ nenio transvivis. Krome la rekonstruado de frua muziko, speciale muziko el antaŭ la 12-a jarcento, ĉiam enhavas elementon de konjekto, ĉar notacio disvolviĝis relative malfrue. La frua parto de tiu ĉi muzikperiodo estas markita de la tre malrapida graviĝo kaj disvolviĝo de polifonio kaj kontrapunkto.

Legu la artikolon...

Semajno 29[redakti fonton]

Antverpeno (nederlande: Antwerpen, france: Anvers) estas urbo kun granda haveno en Belgio. Antverpeno estas la dua plej granda urbo de Belgio kaj la plej granda de la Flandra regiono. La urbo havas 455.148 (2004) loĝantojn kaj la tuta kunurbaĵo enhavas ĉirkaŭ 800.000 loĝantojn. Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Antverpeno. La urbo troviĝas je la dekstra bordo de la rivero Skeldo kaj estas konata pro sia vasta havenoregiono kun internacia kargotransporto.

Antverpeno estas konata kiel 'la Jerusalemo de la okcidento' pro la granda juda komunumo, de kiu multaj estas ege ortodoksaj. Antverpeno estas la koro de la diamantindustrio, kaj se temas pri komerco, kaj se temas pri tajlado. Ekde la jaroj 1990 la urbo estas ankaŭ konata pro modoprojekto, danke al kelkaj sukcesplenaj studentoj de la Reĝa Akademio por Belaj Artoj.

Antverpeno ankaŭ estas konata pro sia zoologia ĝardeno, kiu estas unu el la plej malnovaj de la mondo. La Antverpena zoo troviĝas en la mezo de urbo kaj loĝigas pli ol 4000 bestojn. La Reĝa Kompanio por Zoologio kontrolas la bonfarton de la bestoj kaj jam dum pli ol 100 jaroj helpas protekti endanĝerigitajn bestajn speciojn.

Legu la artikolon...

Semajno 30[redakti fonton]

La libero-ekvilibro-signo estas signo de anarki-kapitalismo

Anarki-kapitalismo estas sintezo de individuisma anarkiismo kaj klasika liberalismo (vidu libertarianismo), kiu opinias, ke ĉiaj formoj de registaro estas nenecesaj kaj malutilaj, inkluzive (aŭ precipe) pri aferoj pri justeco kaj protektado.

Anarki-kapitalismo estas nomata ankaŭ anarkiismo de privataj posedaĵoj, libermerkata anarkiismo kaj anarki-liberalismo.

Anarki-kapitalismo estas formo de anarkiismo, sed ĝi estas radikale malsama de la formo de anarkiismo kiu estas konata kiel liberecana socialismo. Anarki-kapitalistoj kaj liberecanaj socialistoj unue opinias ke la aliaj grave miskomprenas la naturon de potenco, kaj plue la naturon de anarkiismo. Ambaŭ ne uzas anarkion kun la senco de ĥaoso kaj malordo.

Legu la artikolon...

Semajno 31[redakti fonton]

Basbalo (el la angla “baseball” = base (bazo) + ball (pilko) tiel rekta traduko estas bazpilko (aŭ bazpilka ludo, bazpilkado)) estas teama pilka ludo simila al kriketo kaj softbalo. Ĉi tiu sporto estas tre populara en Usono, sed ankaŭ ludatas en pli ol 100 landoj (ĉefe Kanado, Meksiko, hispanlingvaj Karibaj insuloj, Venezuelo, Sud-Koreio, Tajvano kaj Japanio). La baza principo aŭ celo de basbalo estas akiri pli da poentojn (kurojn) ol la kontraŭa teamo. Ambaŭ teamoj havas naŭ anojn.

Legu la artikolon...

Semajno 32[redakti fonton]

Frederic PUJULÀ I VALLÈS

Frederic PUJULÀ I VALLÈS (Palamós je la 12-a de novembro 1877, Bargemon, Var, Francio, je la 14-a de februaro 1963) estis katalunisto kaj esperantisto.


Legu la artikolon...

Semajno 33[redakti fonton]

La Hispana Enlanda Milito estis enlanda milito en Hispanio inter ribelantoj (konataj kiel nacionales, naciistoj aŭ finome facciosos, frakcianoj) kaj la respublikaj registaro kaj subtenantoj (finome rojos, ruĝaj). Ĝi okazis inter julio 1936 kaj aprilo 1939, kaj finiĝis kun la malvenko de la respublikisma movado, kaj poste la diktatoreco de Francisco Franco. La 17-an de julio, 1936, generalo Franco ribeligas la armeon de Hispana Maroko. Je la 18-a de julio la ribelo komenciĝas en iberia Hispanio. La ribelo ne estis nur armea puĉo, sed ĝi ankaŭ havis gravan civilan parton. La ribelantoj esperis gajni tujan regadon de la ĉefurbo, Madrido, kaj ĉiuj aliaj gravaj urboj de Hispanio.

Legu la artikolon...

Semajno 34[redakti fonton]

Aikido estas moderna japana luktosporto disvolvita de Ueshiba Morihei dum la periodo inter la 1930-aj jaroj ĝis 1960-aj jaroj. Ĝi estas senperforta kaj multaj el ĝiaj teĥnikoj evoluis el Daito-Rjuo (speco de ĵuĵicuo) kaj el glava batalado. Oni konsideras, ke aikidisto havu iom da spiriteco, interalie pri la uzo de la Ĉi, ĝi postulas nenuran teknikan trejnon.

La nepo de la disvolvanto, Ueshiba Moriteru, nune estas la ĉefmastro de aikido.


Legu la artikolon...

Semajno 35[redakti fonton]

Jena ĉenponto ...

Budapeŝto (hungare Budapest [BUdapeŝt]) estas la ĉefurbo de Hungario. Ĝi situas sur ambaŭ bordoj de la rivero Danubo kaj estas la industria, komerca kaj trafika centro de la lando. Budapeŝto estiĝis la 1-an de januaro en 1873 el la apartaj urboj Peŝto (situanta sur la orienta bordo de Danubo), Buda kaj Óbuda (okcidente).

En 1937 la agosfero de la Ĉefurba Publiklabora Konsilio plivastiĝis al ĉirkaŭo de Budapeŝto. Tiu iĝis bazo de estigo de granda Budapeŝto (1950) surbaze de leĝo 1949 XXVI.tv. Tiel ĝi pligrandiĝis ekde la 1-a de januaro 1950, kiam oni aligis pli grandajn komunumojn de la ĉirkaŭaĵo nomata Granda Budapeŝto, kies loĝantaro atingis 2 milionojn.

Legu la artikolon...

Semajno 36[redakti fonton]

Moravio en mapo de Ĉeĥio
Moravio en mapo de Ĉeĥio

Moravio (ĉeĥe: Morava) estas unu el historiaj ĉeĥaj landoj (hodiaŭ kun areo 26 095 km2). Ĝi etendiĝas en orienta parto de Ĉeĥio. Kun Moravio najbaras okcidente Bohemio (344km), sude aŭstria federacia lando Aŭstrio Malsupra, sudoriente, oriente poste Slovakio kaj nordoriente Slovakio kun Ĉeĥa Silezio, norde poste Pola Silezio – konkrete regiono Klodsko, kiu estas hodiaŭ parto de pola Malsupra Silezio (vojevodio) (20 km). Se ni kalkulas al Moravio ankaŭ eksajn moraviajn enklavojn en Silezio, do Moravio najbaras ankaŭ kun pola Opola vojevodio, kiu situas en historia teritorio de Pola Silezio. Kiel metropolo de Moravio estas konsiderata Brno, nome ekde la jaro 1641. Antaŭe ĉefurbo estis Olomouc, kiu eĉ plu apartenas al signifaj historiaj urboj de Moravio. Je iom pli malfrue kun progreso de minejoj kaj industrio signifiĝis urbo Ostrava. Inter pli konataj regionoj de Moravio apartenas Valaĥio, Moravia Slovakio, Haná.

Legu la artikolon...

Semajno 37[redakti fonton]

La Unua Mondmilito (1914-1918), estis la unua milito, en kiu implikiĝis nacioj, kiuj transetendiĝis trans pli ol duono de la terglobo, tial mondmilito. La milito estis inter la Alianco (Britio, Francio, Italio, Rusio kaj Usono) kaj la Centraj Povoj (Germanio, Aŭstrio-Hungario, la Otomana Imperio kaj Bulgario). Oni kutime nomis ĝin La Granda Milito aŭ iafoje La milito por fini ĉiujn militojn ĝis la komenco de la Dua mondmilito, kvankam la nomo Unua mondmilito estis lanĉita jam en 1920. Iuj kleruloj rigardas la unuan mondmiliton kiel nur la unuan fazon de 30-jara milito, kiu daŭris de 1914 ĝis 1945. Inter la plej potencaj landoj de Eŭropo jam tra longa periodo antaŭ la milito pliakriĝadis la intereskonfliktoj. Ilia ĉefa ekonomia kaŭzo estis la neegala evoluo de la kapitalismo en tiuj landoj.

Legu la artikolon...

Semajno 38[redakti fonton]

Rano estas vertebrara amfibia genro de bestoj de la ordo anuro, kiu vivas parte en akvo, kaj parte sur tero. Ranoj estas proksimaj parencoj de bufoj. Junaj ranidoj havas voston, sed ne krurojn, tamen kiam plenkreska, ĝi estas kvarkrura kaj senvosta. Ekzistas ĉirkaŭ 4.800 specioj (en la ordo de Anura). Ranoj estas troveblaj en ĉiuj kontinentoj krom Antarkto. La plej multaj vivas en aŭ ĉe akvo.

Ranoj varias de grandeco laŭ specio: de malpli ol 50 mm ĝis 300 mm.

Ranoj havas platajn kapojn kun du pufaj okuloj utilaj por vidi kaj caŝi sub akvo. Ili povas havi horizontalajn, vertikalajn, rondajn, aŭ kero-formajn pupilojn laŭ specio.

Legu la artikolon ...

Semajno 39[redakti fonton]

Tomáš Garrigue MASARYK (18501937), ĉeĥoslovaka prezidento en la jaroj 19181935, konata ankaŭ sub siglo T.G.M. Lia tuta vivo estis plenigita per ambicia laboro. La eminenta profesoro kaj filozofo enpaŝis en politikon en matura aĝo kaj preskaŭ kiel maljunulo li foriris en ekzilon, por ke li batalakiru liberecon por la ĉeĥa kaj la slovaka nacioj. En la aĝo de sesdek ok jaroj li poste surtroniĝis sur la prezidentan tronon, kiu en Praga burgo alternigis la tronon reĝan kaj la imperiestran. Kaj li eltenis sur ĝi estimindajn dek sep jarojn. Li fariĝis unu el la plej grandaj eŭropanoj kaj li havis leonan kvoton en tio, ke la antaŭmilita Ĉeĥoslovakio apartenis al la plej demokratiaj kaj al la plej respektindaj landoj de la mondo.

Legu la artikolon...

Semajno 40[redakti fonton]

Nov-Orleano (france La Nouvelle-Orléans, angle New Orleans) estas la plej granda urbo de la Usona ŝtato Luiziano.

La urbo estas industria, distribua centro kaj grava havenurbo. Ĝi estas konata pro sia kultura heredaĵo (speciale franca, hispana, afrika kaj usona influoj), precipe rilate al muziko kaj kuirarto. Ĝi estas mondfama turisma celo danke al siaj multaj festivaloj kaj festadoj, el kiuj la plej notindaj estas Mardi Gras (aŭ la karnavalo de Antaŭfasta Mardo), Jazz Fest (aŭ Ĵazfesto), Southern Decadence (aŭ Suda Dekadenco), kaj pro Usona futbalo ĉe la stadiono Superdome. La urbo situas ĉe la bordo de la rivero Misisipo, kiu ligas ĝin al la Golfo de Meksiko, kaj sude de la Lago Pontchartrain [PONĉartrejn] (aŭ esperante: Ponĉartrano).

La urbo fondiĝis en 1718 kaj ludis gravan rolon en la historio de Usono. La urbo nomiĝis honore al Filipo, Duko de Orleano kiu estis regento kaj reganto de Francio, kiam la urbo estis fondita; la nomo de la urbo aludas ekzistantan urbon Orleano en centra Francio.

Nov-Orleano estas grava havena urbo pro sia loko ĉe la Golfo de Meksiko kaj laŭ la rivero Misisipio, kiu igas ĝin nabo por aĵoj vojaĝantaj de Latin-Ameriko. La petrola industrio ankaŭ estas tre grava al la ekonomio de Nov-Orleano; multaj borstacioj lokiĝas en la Golfo. La haveno de Suda Luiziano (kiu inkludas la havenon de Nov-Orleano) baziĝas en la metropolregiono de Nov-Orleano kaj estas la kvara plej granda haveno, laŭ toneloj, en la mondo.

Legu la artikolon...

Semajno 41[redakti fonton]

Globkrajonoglobskribilo estas inka skribilo, kiu almetas inkon al papero per turniĝanta globeto en sia pinto. La inko preskaŭ tuj sekiĝas post kontakto kun la papero. Pro iliaj malalta kosto kaj facila uzeblo, globkrajonoj preskaŭ tute anstataŭis skribplumojn.

Legu la artikolon...

Semajno 42[redakti fonton]

Kutime, oni dividas la historion de Brazilo je tri grandegaj periodoj: pra-historio (antaŭ 1500), dependa periodo (1500-1822) kaj sendependa periodo (1822 ĝis nun). Antaŭ la alveno de portugaloj, multaj homoj loĝis tie kie hodiaŭ estas Brazilo. La origino de tiuj homoj estas la sama kiel tiu de aliaj pra-amerikanoj. Eble ili alvenis de Azio per tiama tera vojo en la nuna markolo de Bering. La dependa periodo de la brazila historio komenciĝas en 22-a de aprilo 1500, kiam Pedro ÁLVARES CABRAL alvenis al la nuna Bahio kaj deklaris la posedon de parto de Ameriko flanke de Portugalio. Tiu "rajtigis" sian regadon per Traktato de Tordesiljas kaj ĝin daŭrigis ĝis la 7-a de septembro 1822 kiam la portugala princo oficiale deklaris la sendependecon de Brazilo. Sed pli ol en aliaj landoj tiuj datoj estas nur formalaĵoj.

Legu la artikolon...

Semajno 43[redakti fonton]

Mustafa Kemal ATATÜRK (naskiĝis en 1881, mortis la 10-an de novembro, 1938) fondis la Respublikon de Turkio en ĝia nuna laika formo kaj estis ĝia unua prezidento. Atatürk (prononcu /ataTJURK/) signifas pli malpli "patro / gvidanto de turkoj". Kemal Atatürk iniciatis interalie la ekuzon de la latina alfabeto anstataŭ la araba alfabeto por skribi en la turka, samtempe draste estis purigita la lingvo mem: oni forprenis multajn (sed certe ne ĉiujn) arabismojn, estis ekuzitaj multaj dialektaĵoj (antaŭe uzataj nur inter kamparanoj) kaj estis pruntitaj multaj eŭropaj vortoj (ĉefe pere de la franca). Oni apenaŭ povas trovi en Turkio urbon, kiu ne povas fanfaroni pri siaj avenuo de Atatürk, placo de Atatürk aŭ statuo de Atatürk.

Legu la artikolon...

Semajno 44[redakti fonton]

diodo

Semajno 45[redakti fonton]

Akvo (etimologie el la latina aqua) estas senkolora, senodora kemia kombinaĵo konsistanta el hidrogeno kaj oksigeno en la proporcio 2:1 (de numero de atomoj, sed maso de la oksigeno en la kombinaĵo estas 8-foje pli ol tiu de la hidrogeno). Ĝi estas en formo likva inter temperaturoj de 0°C ĝis 100°C sub norma premo, kaj estas grava en biologia funkciado de vivo. Sub la fandopunkto de 0°C, ĝi estas en solida formo, glacio; super la bolpunkto de 100°C, ĝi ŝanĝiĝas al vaporo (je normala atmosfera premo de 1 atm).

Tri kvaronoj de la surfaco de la tero estas kovritaj per granda kvanto da akvo, la oceanoj. Movado de akvo de la oceanoj ĝis la aero kaj reen grandparte kreas veteron.

Akvo estas la ĉefa trinkaĵo de ĉiuj animaloj.

Legu la artikolon ...

Semajno 46[redakti fonton]

Palaco de Krzyżanowice

Komunumo Krzyżanowice (pollingve gmina Krzyżanowice, prononcu /krĵiĵaNOvice/) situas en sudorienta fino de Silezia ebenejo en Racibórza valkaldrono ĉe pordego de Moravia Pordego, kiu kreas malaltigon inter montetaroj Sudetoj kaj Karpatoj. Ties sudaj kaj okcidentaj randoj kreas ŝtatlimon al Ĉeĥio, krome okcidente ĝi najbaras kun komunumo Krzanowice, norde kun Racibórz kaj oriente kun komunumoj Lubomia kaj Gorzyce. Administre ĝi apartenas al distrikto Racibórz kaj al Silezia vojevodio (pollingve Śląskie województwo). En komunumo Krzyżanowice estas 10 vilaĝoj. La komunumo tre aktive kunlaboras kun kunulaj ĉeĥaj vilaĝoj Hať, Píšť kaj Šilheřovice, kun germana vilaĝo Seeshaupt kaj ankaŭ kun hungara vilaĝo Ratka.

Legu la artikolon...

Semajno 47[redakti fonton]

Vajang-figuro el Balio de la frua 20-a jarcento

Vajango estas praa pupa ludo en Indonezio. Antaŭ ol la hinduismo atingis Indonezion, la praloĝantoj de Indonezio jam konis la ludon. En la java lingvo vajang signifas “ombro", sed estas uzata en la senco de spirito. La ombroludo iĝis tradicio de la indonezianoj kaj ties figuroj (Vajang Golek) (la kapo de la pupo sidas sur bastono, kovras la korpon teksaĵo kaj oni movas la pupon per bastonetoj) estis skulptitaj, pentritaj kaj vestitaj lignofiguroj, kiujn oni movis per fadenoj; pentraĵoj sur montrotabuloj aŭ privestitaj homoj.

Per penetro de la hinduismo kaj islamo, tiuj religioj eluzis la vajangon por diskonigi sian kredon kaj forgesigis la praajn ludojn. Tiam ekz-e la hinduoj prezentis per vajango historion pri Mahabharato kaj Ramajano.


Legu la artikolon...

Semajno 48[redakti fonton]

Situo de ŝtato Goao

Goao (गोआ) estas la plej malgranda federacia ŝtato de Barato. Ĝi apartenas al la plej multe prosperantaj federaciaj ŝtatoj de Barato. Ĝia ĉefurbo estas Panajo (ankaŭ Panjim, konkane poste Ponnje, antaŭe Nova Goa); pluaj pli grandaj urboj estas Margao, Mapuso kaj Vasco da Gama. Ĝis 1961 ĝi estis portugala kolonio de Portugala Hindio, kune kun ŝtatoj Damano kaj Diuo.

Legu la artikolon...

Semajno 49[redakti fonton]

La narvalo (Monodon monoceros), nomata ankaŭ unudentegulo pro la karakteriza dentego (puŝdento) de la virbesto, estas specio de la dentocetacoj (Odontoceti). Ĝi formas kun la proksime parenca, sendentega blanka delfenobeluĥo (Delphinapterus leucas) la familion Monodontidae.

Legu la artikolon ...

Semajno 50[redakti fonton]

L. L. Zamenhof en 1887

Lejzer Ludwik ZAMENHOF (pseŭdonimo: doktoro Esperanto; naskiĝis la 3-an/15-an de decembro 1859 en Bjalistoko; mortis la 14-an de aprilo 1917), ankaŭ nomata "La Majstro", estis la iniciatinto de Esperanto.

Legu la artikolon...

Semajnoj 51 kaj 52[redakti fonton]

Marko POLO (originale Marco Polo [marko polo]) (15-a de septembro, 12548-a de januaro, 1324) estis komercisto kaj esploristo el Venecio. Li estis unu el la unuaj okcidentuloj kiuj vojaĝis laŭ la Silka Vojo al Ĉinio (kiun li nomis Catai [kataj]) kaj vizitis la Grandan Ĥanon de la Mongola Imperio, Kublaj Ĥano (nepo de Ĝenĝis Ĥano). Liaj vojaĝoj priskribiĝis en la libron Il Milione (de la kromnomo de sia familio, Emilione). Kelkaj opinias ke Marco Polo estis unu el la plej bonaj esploristoj en la homa historio, dum aliaj ne kredas tion, kaj opinias ke li estis fanfaronulo.

Legu la artikolon...