Štúrovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Štúrovo
(Parkan)
hungare Párkány, germane Parkan
urbo
Piediranta zono en Štúrovo
Blazono
urbeto • municipo de Slovakio • limurbo
Oficiala nomo: Štúrovo
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Nitra
Distrikto Distrikto Nové Zámky
Historia regiono Supra Hungarujo
Riveroj Danubo, Hron, Ipeľ
Situo Štúrovo
 - alteco 109 m s. m.
 - koordinatoj 47° 47′ 56″ N 18° 43′ 24″ O / 47.79889 °N, 18.72333 °O / 47.79889; 18.72333 (mapo)
Areo 13,44 km² (1 344 ha)
Loĝantaro 10 807 (31.12.2009)
Denseco 804,09 loĝ./km²
Unua skribmencio 1248
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 943 01
Telefona antaŭkodo +421-36
Aŭtokodoj NZ
Štúrovo (Slovakio)
Štúrovo (Slovakio)
DEC
Situo enkadre de Slovakio
Štúrovo (Regiono Nitra)
Štúrovo (Regiono Nitra)
DEC
Situo enkadre de Regiono Nitra
Vikimedia Komunejo: Štúrovo
Retpaĝo: www.sturovo.sk
Portalo pri Slovakio
vdr

Štúrovo (antaŭ 1948 slovake Parkan; germane Parkan, hungare Párkány) estas slovaka urbo borde de la rivero Danubo, enfluejo de Hron estas proksime. En 2021 en la urbo vivis 9 777 loĝantoj sur areo de 13,44 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 727 loĝantoj/km². Aliflanke de la Danubo troviĝas la hungara urbo Esztergom. 68,7 % de la loĝantoj de Štúrovo indikas havi hungaran naciiecon, 28,1 % slovakan.

Rigardo de Esztergom al la Danubo, la ponto Maria Valeria kaj al Štúrovo

Historio[redakti | redakti fonton]

Zono por piedirantoj en Ŝtúrovo

La urbo estis loĝata dum la neolitiko. La romianoj fondis tie komunumon Anavum. La unua mencio devenis el 1075 en formo "Kakath" (=koko). La turkoj en 1546 konstruis fortikaĵon, kiun la aŭstroj okupis en 1595, sed la turkoj reokupis ĝin en 1605. Nomo Parkan estas turkdevena. En 1662 la hungaroj malvenkis de turkoj. Johano Sobieski la 3-a forigis la turkojn eterne en 1683. En 1724 la komunumo ekhavis la rangon kampurbo. En 1850 la fervojo inter Budapeŝto-Pozsony ekfunkciis. En 1910 loĝis en Párkány 3079 da homoj (3016 hungaroj). La urbo estis distriktejo en Esztergom (reĝa departemento).

Depost Traktato de Trianon la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio, kie estis grava limpasejo. Inter 1938-1945 Párkány rehungariĝis.

En 2003 loĝis tie 11410 da homoj (8049 hungaroj, 3294 slovakoj, ktp). Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al zono de Schengen, sekve la limoj malaperis. Ŝtúrovo kaj Esztergom profitas multe, ekzemple Ambulanco venas el Esztergom, kiu estas pli proksime, ol alia pli granda slovaka urbo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Párkány naskiĝis:

En Štúrovo naskiĝis:

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]