Šaľa
Šaľa | ||
hungare: Vágsellye, germane: Schelle | ||
urbo | ||
Kastelo en Šaľa
| ||
|
||
Oficiala nomo: Šaľa | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Nitra | |
Distrikto | Distrikto Šaľa | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Rivero | Váh | |
Situo | Šaľa | |
- alteco | 118 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 09′ 01″ N 17° 52′ 39″ O / 48.15028 °N, 17.87750 °O (mapo) | |
Areo | 44,967 km² (4 496,7 ha) | |
Loĝantaro | 23 860 (31.12.2009) | |
Denseco | 530,61 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1002 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 927 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421-31 | |
Aŭtokodoj | SA | |
NUTS | 504025 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Nitra
| ||
Vikimedia Komunejo: Šaľa | ||
Retpaĝo: www.sala.sk | ||
Portalo pri Slovakio |
Šaľa, hungare Vágsellye, germane Schelle estas urbo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Šaľa situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Váh (kun pontoj), laŭ fervojo Budapeŝto-Vác-Bratislava, laŭ flankovojoj. La plej proksima urbo estas Galanta, kiu troviĝas 10 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Oni trovis restaĵon de Neandertala homo, keltoj, slavoj, avaroj, kiuj uzis la vadejon tra la rivero. Antaŭ la hungaroj Grandmoravia regno formiĝis. La unua mencio pri la komunumo okazis en formo terra Wag el 1005. Tiutempe la kampoj apartenis al episkopejoj Pannonhalma aŭ Eger. Tie estis komerca vojo Via Bohemica al Bohemio. En 1522 la komunumo ricevis privilegiojn kaj en 1536 reĝo Ferdinando la 1-a nomumis ĝin kampurbo. Episkopo Péter Pázmány ofte estis en la urbo. La turkoj havis la urbon inter 1663-1686. En 1692 la urbeto akiris rajton pri foiro. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a suferis multe la loĝantaro. En 1849 laŭ la rivero okazis batalserio, kie fine la hungaroj retiriĝis. Pro la militado okazis ĥolero. La fervojo en 1850 ekfunkciis.
En 1910 loĝis en la urbo 3812 da homoj (3489 hungaroj kaj 286 slovakoj). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Nyitra (reĝa departemento), kie estis distriktejo nur dum mallonga tempo. En la 7-a de januaro 1919 la ĉeĥa armeo okupis la urbon, sekve ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la urbo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj al Sudetoj. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš.
En 1958 kemia kombinato pri Duslo konstruiĝis. Laŭ la plej freŝaj informoj loĝis en la urbo 24 564 da homoj, grandparte slovakoj. En 1960 la iama Vágvecse aliĝis al Šaľa.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- trakonstruita burgo el la 16-a j.c.
- klasikisma katolika templo el 1828
- novgotika kapelo el la 19-a j.c.
- skulptaĵo pri Sankta Georgo el la 19-a j.c.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- ligiĝis al la urbo verkisto, estro de tiama katolikismo Péter Pázmány
- lernis militestro de Francisko Rákóczi la 2-a János Bottyán (generalo)
- en la iama Sélye naskiĝis hungara kalvinana episkopo István Balog
- en Šaľa naskiĝis:
- hungaraj aktoroj Barnabás Bergendi kaj Attila Kaszás
- hungara arkivisto Veronika Novák
- hungaraj muzikistoj Gyula Szarka, Róbert Lakatos (aldviolonisto) kaj Tamás Szarka
- poeto Anikó Polgár
- en la iama Vágsellye naskiĝis hungara inĝeniero János Feketeházy kaj mortis jam en Šaľa
- en la iama Vágvecse (nun urboparto de Šaľa) naskiĝis hungara oficiro Tivadar Galánthay Glock