26-a de januaro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 26-a de januaro estas la 26-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 339 tagoj restas (340 en superjaroj).
Je la 26-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- 66: Haleja kometo pasis perihelion
- 1340: Angla reĝo Eduardo la 3-a anoncis sin reĝo de Francio
- 1521: Pollando: sensukcesa atako de Ordeno de germanaj kavaliroj kontraŭ Olsztyn, kiun defendis Koperniko
- 1531: Tertremo en Lisbono mortiĝis ĉ. 30 mil homojn
- 1564: Papo Pio la 4-a agnoskis dokumentojn de la Koncilio de Trento
- 1565: Armeoj de sultanujoj de Dekkana Altebenaĵo frakasis armeon de Viĝajanagara imperio
- 1654: Dum nederlanda-portugala milito pri Brazilio kapitulacis en Recife lastajn nederlandaj taĉmentoj
- 1699: Karlovic: Sankta Ligo kaj Turka Imperio kontraktis pacon - Traktato de Karlovic
- 1736: Pola reĝo Stanisław Leszczyński abdikis
- 1788: Aŭstralio: fondo de la unua setlejo - la nuna urbo Sidnejo
- 1797: Aŭstrio, Reĝlando Prusio kaj Rusio subskribis en Sankt-Peterburgo finan dispartigan konvencion pri tio, ke nomo de Pollando devas por ĉiam malaperi de mapoj.
- 1837: Miŝigano fariĝis la 26-a ŝtato de Usono.
- 1841: Britio komencis okupadon de Honkongo
- 1863: Pollando: Ludwik Mierosławski iĝis dikatatoro de januara ribelo
- 1871: Romo iĝis oficiale ĉefurbo de unuigita Italio
- 1905: Apud Pretorio oni malkovris Cullinan, la plej grandan krudan diamanton.
- 1919: Pollando: la unua post akiro de sendependeco parlamenta baloto, kies celo estis establo de unuĉambra Leĝdona Sejmo; ĉeĥa armeo, profitante polajn batalojn oriente, okupis Teŝinion ĝis ekster la Vistulo
- 1924: En Berlino fondiĝis Asocio de Naciaj Malplimultoj en Germanio
- 1930: Brazila futbala klubo São Paulo Futebol Clube fondiĝis
- 1934: Pollando subskribis kun Nazia Germanio pakton pri neagreso
- 1938: Pola generalo Tadeusz Kutrzeba raportis al marŝalo Edward Rydz-Śmigły pri triobla militista supereco de Germanio
- 1939: Hispana Enlanda Milito: frankista armeo konkeris Barcelonon
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Regopovoj de Ĝenerala Gubernio malpermesis al judoj veturi per trajnoj kaj polico postulis apliki altajn monpunojn kontraŭ poloj, kiujn de nun devigis posedi personajn identigilojn; en Lublin kreiĝis germana kvartalo
- 1941: Germanoj informis ke la Varto-Lando liveris al bezonoj de Nazia Germanio 300 milojn da tunoj de pana greno kaj 100 milojn da tunoj de terpomoj; germana polico deklaris ke en la lastaj monatoj en ĜG kreskis kelkcentprocente rabado kaj ŝtelo
- En Britio okazis renkontiĝo de ĉefministroj de Pollando kaj Ĉeĥoslovakio, Władysław Sikorski kaj Edvard Beneš; germanaj regopovoj aĉetis en Danio 80 mil de brutoj por bezonoj de bredado en ĜG
- 1942: Germanaj regopovoj de ĜG ampleksigis al pli da branĉoj de administrado devon laborigi nur personojn kun laborkarto
- Unuaj taĉmentoj de usona armeo alvenis al Eŭropo, alteriĝante en havenurbo Belfasto
- 1943: Germanaj regopovoj konstatis, ke labor-produktiveco en ĜG egalas inter 40-50% al tiu en Nazia Germanio
- Pola registaro en ekzilo protestis kontraŭ soveta registaro pri malagnosko de civitaneco rilate al poloj loĝantaj sur enkorpigitaj de Sovetunio teritorioj de la Dua Pola Respubliko; en germana koncentrejo Dachau estis murdita pola helpa episkopo Michał Kozal de diocezo Włocławek
- 1944: Germana polico pafmortigis en distrikto Rzeszowski 9 kaj en Nowy Sącz 7 polojn; partizanoj devojigis trajnon en distrikto Jędrzejowski kun feriantaj germanaj soldatoj
- Sovetunio publikigis komunikon de Komisiono de Nikolao Burdenko pri krimo de Katin indikanta la kulpon de Germanio (kio ne estis vero) kaj troiganta la nombron de enterigitaj viktimoj en Katin
- 1945: Ruĝa Armeo liberigis polajn urbojn: Bydgoszcz, Kalwaria Zebrzydowska, Nakło nad Notecią, Osiek apud Noteć, Szamotuły, Tolkmicko, Wadowice kaj Wolsztyn; germana polico pafekzekutis en Więcbork 19 personojn kaj en distrikto Bielski (Śląski) 9 malliberulojn de evakua transporto el Bielsko-Biała kaj en Nowy Tomyśl 9 polojn
- Berlinon atingis germanoj, kiuj fuĝis de Varto-Lando
- 1950: Konstitucio de Barato ekvalidis - Barato transformiĝis de brita dominio al respubliko
- 1953: Stalinismo: antaŭ Regiona Militista Juĝejo en Krakovo finiĝis montra proceso de katolikaj pastroj el la diocezo - oni verdiktis interalie 3 mortpunojn, inter arestitoj estis kunlaborantoj de Adam Stefan Sapieha kaj 53 literaturistoj subskribis kondamnan rezolucion (inter ili estis Sławomir Mrożek, Wisława Szymborska kaj Anna Świrszczyńska)
- 1954: Moŝe Ŝaret iĝis ĉefministro de Israelo post demisio de la unua ĉefministro David Ben-Gurion
- 1956: Ruĝa Armeo forlasis finnan duoninsulon Porkkala
- 1956: Cortina d'Ampezzo: la 7-a Vintra Olimpiko komenciĝis
- 1983: Kalkultabelo Lotus 1-2-3 enmarketiĝis
- 1990: Ringa suna eklipso super Antarkto kaj suda Atlantiko
- 1991: Prezidento de Somalio Siad Barre estis faligita de puĉo
- 1993: Václav Havel estis elektita de parlamento la unua prezidento de Ĉeĥio
- 1994: Supera Soveto de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko demisiis Stanislaŭ Ŝuŝkeviĉ el la funkcioj de la prezidanto de parlamento kaj de ŝtatestro
- 2000: Unuiĝo de Rusio kaj Belorusio kreiĝis
- 2005: Condoleezza Rice kiel la dua virino iĝis usona ministro pri eksteraj rilatoj
- 2005: En Tombejo Powązki en Varsovio estis entombigita kun militista honoro kuriero kaj politika sendito de Pola Enlanda Armeo Jan Nowak-Jeziorański
- 2007: Michel Platini iĝis prezidanto de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj
- 2009: Post ondo de sociaj protestoj en Rejkjaviko ĉefministro de Islando Geir H. Haarde demisiis sian registaron
- 2009: Armeo de Islamaj Kortumoj konkeris post sieĝo Baidoa, la sidejon de provizora somala registaro
- 2010: Sri Lanko: oficanta prezidento Mahinda Rajapaksa gajnis prezidentan balotadon
Naskiĝoj
- 1468: Guillaume Budé, franca filologo, helenisto, humanisto, diplomato kaj bibliotekisto. (m. 1540)
- 1624: Georgo Vilhelmo, duko de Brunsvigo-Luneburgo (m. 1705)
- 1715: Claude Adrien Helvétius, franca filozofo (m. 1771)
- 1763: Karlo la 14-a Johano, reĝo de Svedio-Norvegio (m. 1844)
- 1781: Achim von Arnim, germana poeto (m. 1831)
- 1831: Heinrich Anton de Bary, germana fungosciencisto, patro de fitopatologio (m. 1888)
- 1852: Pierre Savorgnan de Brazza, franca-itala oficiro kaj esploristo, malkovrinto de Centra Afriko (m. 1905)
- 1865: Sabino Arana, patro de la eŭska naciismo (m. 1903)
- 1868: Jeanne Zabilon d'her Ranfaing, franca profesorino, esperantisto (m. nekonata)
- 1884: Edward Sapir, usona antropologo kaj lingvisto juddevena, literatura kaj muzika kritikisto, poeto, komponisto, la unua direktoro de la fakultato pri lingvistikaj esploroj IALA (m. 1939)
- 1884: Lajos Sárközi, rumania hungara eklezia verkisto (m. 1964)
- 1896: Maria Ossowska, pola etikistino kaj sociologo (m. 1974)
- 1899: Miklós Ajtay, hungara ĵurnalisto, estetikisto (m. 1987)
- 1905: Bernhard Minetti, germana aktoro (m. 1998)
- 1905: Károly Tamkó Sirató, hungara poeto, tradukisto (m. 1980)
- 1906: Ján Golian, slovaka brigada generalo (m. 1945)
- 1907: Hans Selye, kanada endokrinologo, teoriulo pri streso (m. 1982)
- 1911: Polykarp Kusch, usona fizikisto germandevena, nobelpremiito (m. 1993)
- 1918: Philip José Farmer, usona sciencfikcia-fantazia verkisto (m. 2009)
- 1918: Nicolae Ceauşescu, rumana prezidento (m. 1989)
- 1920: Lajos Vincze, hungara etnografo (m. 1990)
- 1925: Paul Newman, usona aktoro (m. 2008)
- 1929: Ada Fighiera Sikorska, pola ĵurnalistino, esperantistino, multjara redaktorino de Heroldo de Esperanto (m. 1996)
- 1938: Kornélia Gaál, rumania hungara lokhistoriistino
- 1932: Zoltán Fülöp, rumania hungara instruisto, sportĵirnalisto (m. 2014)
- 1944: Angela Davis, usona feministino kaj aktivulino pri homaj rajtoj
- 1947: Michel Sardou, franca kantisto
- 1950: Jörg Haider, aŭstra politikisto, ĉefministro de Karintio (m. 2008)
- 1950: Ivan Hlinka, ĉeĥa hokeisto kaj trejnisto
- 1950: Jiří Lábus, ĉeĥa aktoro
- 1953: Anders Fogh Rasmussen, ĉefministro de Danio
- 1959: Bob Lazar, usona fizikisto, fakulo pri nifoj
- 1962: Márta Józsa, hungara ĵurnalistino, verkistino
- 1974: Szilárd András, rumania hungara matematikisto
- 1976: Krisztina Molnár, rumania hungara pentristino
- 1976: Sándor Szász, hungara pentristo
- 1981: Gustavo Dudamel, venezuela violonisto kaj dirigento
- 1987: Márta Adorjáni, rumania hungara pentristino
Mortoj
- 946: Edgita, reĝino de Orientfranka imperio (n. 910)
- 1642: Johann Matthäus Meyfart, germana teologo kaj verkisto (n. 1590)
- 1786: Hans Joachim von Zieten, prusa kavaleria generalo (n. 1699)
- 1795: Johann Christoph Friedrich Bach, germana muzikisto kaj komponisto (n. 1732)
- 1800: Justus Friedrich Froriep, germana orientalisto kaj teologo (n. 1745)
- 1812: Rodrigo de Sousa Coutinho, portugala ĉefministro kaj politikisto (n. 1755)
- 1823: Edward Jenner, angla kuracisto, malkovrinto de vakcino kontraŭ variolo (n. 1749)
- 1824: Théodore Géricault, franca pentristo (n. 1791)
- 1868: Gereben Vas, hungara verkisto (n. 1823
- 1891: Nikolaus Otto, germana memlernanto kaj inventisto (n. 1832)
- 1895: Arthur Cayley, brita matematikisto (n. 1821)
- 1907: Károly Éjszaki, hungara verkisto (n. 1818)
- 1915: Akakij Cereteli, kartvela poeto, kreinto de la nuntempa literatura lingvo, aktivulo de naciliberiga movado (n. 1840)
- 1929: József Csiky, hungara kuracisto (n. 1881)
- 1943: Nikolaj Vavilov, rusia botanikisto kaj genetikisto (n. 1887)
- 1946: Béla Tankó, hungara filozofo (n. 1876)
- 1972: Gusztáv Cseh, rumania hungara grafikisto (n. 1900)
- 1972: Béla Uitz, hungara pentristo (n. 1887)
- 1977: Dietrich von Hildebrand, germana teologo kaj filozofo
- 1979: Elemér Jakobovits, hungara ĵurnalisto (n. 1897)
- 1987: István Sütő, rumania hungara poeto (n. 1949)
- 1993: Sándor Vita, hungara politikisto (n. 1904)
- 1994: Aljes Adamoviĉ, belorusa verkisto, (n. 1927)
- 1997: László Halmos, hungara komponisto, dirigento (n.1909)
- 1998: Shinichi Suzuki, japana violonisto kaj muzikpedagogo (n. 1898)
- 2000: Alfred Elton van Vogt, kanada sciencfikcia verkisto (n. 1912)
- 2003: Vladimir Muljavin, belorusia muzikisto (n. 1941)
- 2008: George Habash, kreinto de la Popola Fronto por la liberigo de Palestino (n. 1926)
- 2013: Stefan Kudelski, pola-svisa elektronikisto kaj inventisto, kreinto de tutmone konata magnetofono Nagra (n. 1929)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Nacia tago en Aŭstralio, Australia Day
- Tago de Respubliko en Barato (Hindio), Republic Day, tago de la respubliko; alia nacia tago estas la 15-a de aŭgusto.
- Romkatolika Kalendaro: memoro de
- Paŭla Romana
- Sankta Timoteo kaj Sankta Tito, episkopoj
- Fondintoj de monaĥa ordeno cistercianoj kiel Robert De Molesmes
- Tago de Islamo - fiksita ene de pola katolika eklezio en 2001
Tagoj de semajno
La 26-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Vendredo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097.