3-a de januaro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 3-a de januaro estas la 3-a tago de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro. 362 tagoj restas (363 en superjaroj).
Je la 3-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- 1117: Dum tertremo en norda Italio pereis ĉ. 30 mil personoj
- 1431: Johana de Arko estis transdonita al episkopa tribunalo
- 1521: Papo Leono la 10-a deklaris Luteron herezulo kaj ekskomunikas lin.
- 1602: Naŭjara milito: angla armeo konkeris Kinsale (en Graflando Cork)
- 1619: En vilaĝo apud Moskvo Respubliko de Ambaŭ Nacioj per armistico kun Rusa carlando finis la duan polan-rusan militon
- 1777: Usona Milito de Sendependeco: usonanoj venkis britojn en batalo de Princeton
- 1795: Rusio, Aŭstrio kaj Prusio subskribis traktaton pri la tria dispartigo de Pollando - nomo de Pollando neniam plu devus aperi en dokumentoj, mapoj kaj en internaciaj diskutoj. Pollando estis malperonta. La ĉefa iniciatinto de la dispartigoj de Pollando estis Habsburgoj.
- 1815: Viena kongreso: oni subskribis sekretan pakton inter Aŭstrio, Francio kaj Britio pri komuna defendo koncerne eventualan atakon flanke de alia ŝtato
- 1852: La unuaj ĉinaj laboristoj-elmigrintoj alvenis al Havajo
- 1863: Centra Nacia Komitato ekdecidis pri eksplodo de la januara ribelo lige al anonco de la deviga militservo de poloj en la armeon de Rusia Imperio
- 1870: Usono: oni komencis konstrui Broklinan Ponton
- 1871: Francia-Prusia Milito: strategia prusa venko en batalo de Bapaume (regiono Nordo-Kaleza Markolo)
- 1888: Kalifornio: en Observatorio Lick apud San Jose oni funkciigis teleskopon, la plej grandan tiutempe en la mondo
- 1911: Tertremo - forto de 7,7 en la skalo de Richter - detruis Almaton; 425 personoj pereis, 740 vundiĝis
- 1920: Latva milito de sendependeco: rezulte de la batalo de Daugavpils kunligitaj fortoj polaj-latvaj sub komando de Edward Rydz-Śmigły rekonkeris la urbon de bolŝevikoj
- 1925: Benito Mussolini malfondis italan parlmenton kaj anoncis sin diktatoro
- 1932: La Brita imperio arestis Mohandas Karamchand Gandhi kaj Vallabhbhai Patel.
- 1938: BBC unuafoje disaŭdigis fremdlingve - en la araba
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: En Sosnowiec aperis gazeto eldonata de germanoj por poloj sub la titolo "Dziennik Poranny" (Matena Ĵurnalo)
- Gestapo transportis al Koncentrejo Mauthausen-Gusen 10 polojn
- 1941: Germana polico helpe de hitleraj organizaĵoj faris en Poznań kontrolon en kelkdeko da polaj loĝejoj serĉante kopiilojn
- Nord-Afrika kampanjo: brita armeo komencis atakon al okupita de italoj urbo Bardia en Libio
- 1942: Gestapo pafekzekutis en Biecz 10 judojn
- Konsilio de Pola Diasporo en Usono sendis al poloj en Sovetunio de la 15-a de aprilo 1941 ĝis la 3-a de januaro 1942 vestojn kaj nutraĵon valorajn 300 mil dolarojn, krome Jewish Labor Committee en Usono liveris al ili similajn varojn kontraŭ ĉ. 150 mil dolaroj
- 1943: Gestapo pafekzekutis en Miechów 6 personojn; komandanto de Kamparanaj Batalionoj en Tomaszów Lubelski lige al deportado de pola loĝantaro proklamis militjuron en kelkaj komunumoj
- Ruĝa Armeo liberigis Nalĉik
- 1944: Taĉmentoj de Ruĝa Armeo transpaŝis antaŭmilitan orientan limon de Pollando; germana polico pafmortigis en Jadowniki 5 virojn
- En Kopenhago dum provo aresti flanke de gestapo pereis laboranto de pola spionagentejo kaj fondinto de flankataka-sabota konspira organizaĵo en Danio; en Britio unuiĝis gazetoj "Dziennik Polski" (Pola Ĵurnalo) kaj "Dziennik Żołnierza" (Ĵurnalo de Soldato)
- 1945: Ĉefkomandanto de Pola Enlanda Armeo generalo Leopold Okulicki renkontiĝis apud Radomsko kun brita militista misio; apud Varsovio mortis Ferdynand Ossendowski (verŝajne prenis venenon) - tuj post okupacia eniro de rusoj estis eltombigita de NKVD, kiu volis certiĝi ĉu la persona malamiko de Lenin certe ne vivas; soveta NKVD nokte de la 2-a/3-a de januaro amase arestis polojn en Lvovo
- 1946: En Pollando Landa Nacia Konsilio voĉdonis pri ŝtatigo de industrio - sur ties bazo ĝis fino de 1948 ŝtatiĝis ĉ. 6 mil privataj entreprenoj
- 1959: Alasko fariĝis la 49-a ŝtato de Usono.
- 1961: Usono rompis diplomatiajn rilatojn kun Kubo
- 1962: Papo Johano la 23-a ekskomunikis Fidelon Castron
- 1983: Usona firmao Apple prezentis surtablan komputilon kun muso
- 1986: Sur kliŝaĵoj faritaj de kosmosondilo Voyager 2 estis malkovritaj du lunoj de Urano: Julieto kaj Porcio.
- 1987: Aretha Franklin kiel la unua virino estis enkondukita al Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo en Klevlando (Ohio)
- 1990: Manuel Noriega, faligita diktatoro de Panamo, post forlaso de ambasadejo de Vatikanurbo estis arestita de usona armeo
- 1992: Ĉinio kaj Kazaĥio ligis diplomatiajn rilatojn
- 2000: Palestinanoj pripafis ambasadejon de Rusio en Bejruto en la protesto kontraŭ la dua rusa-ĉeĉena milito - pereis libana policano kaj unu el atakintoj
- 2005: En malsanulejo en Riado oni faris operacion de dispartigo de du polaj fratinoj - siamaj dunaskitoj de Janikowo
- 2007: Pro Somalia enlanda milito Kenjo fermis landlimon
- 2008: 6 personoj pereis kaj 68 vundiĝis en bomba atenco kontraŭ armea karavano en Dijarbakiro en sud-orienta Turkio
- 2009: Konflikto de la Gaza Sektoro (2008-2009): israela landa armeo eniris Gazan Sektoron
- 2009: John Atta-Mills iĝis prezidento de Ganao
- 2011: Apud suda marbordo de Jemeno sinkis 2 boatoj kun ĉ. 80 rifuĝintoj de Afriko
- 2012: Christopher Loeak iĝis prezidento de Marŝala Insularo
- 2013: Mem malfondiĝis kunligita kun ETA eŭska politika partio Batasuna
- 2013: Aŭstralia astronomo Robert H. McNaught malkovis kometon, kiu la 19-an de oktobro 2014 proksime preterpasos Marson
Naskiĝoj
- -106: Cicerono, romia oratoro (m. -43)
- 1239: Johano la 2-a, duko de Bretonio (m. 1305)
- 1628: Alvise la 2-a Mocenigo, doĝo de Venecia Respubliko (m. 1709)
- 1680: Johann Baptist Zimmermann, germana baroka-rokoka pentristo (m. 1758)
- 1698: Pietro Metastasio, itala poeto kaj libretisto (m. 1782)
- 1728: Johann Georg Büsch, germanaj ekonomikistoj
- 1810: Antoine d'Abbadie, franca geografo kaj esploristo (m. 1897)
- 1829: Konrad Duden, germana historiisto kaj germanisto (m. 1911)
- 1839: Kálmán Thaly, hungara poeto, verkisto, politikisto (m. 1909)
- 1840: Patro Damiano, flandra misiisto, helpanto al lepruloj, katolika sanktulo (m. 1889)
- 1854: Basil P. Megahy, irlanda esperantisto (m. nekonata)
- 1871: Agatangel Krimskij, ukraina verkisto (m. 1942)
- 1876: Wilhelm Pieck, germana politikisto (m. 1960)
- 1882: Celestin Roncati, frua franca esperantisto (m. 1959)
- 1883: Clement Attlee, angla politikisto (m. 1967)
- 1885: Anna Lesznai, hungara poetino, artistino (m. 1966)
- 1886: Grigorij Neujmin, rusa astronomo (m. 1946)
- 1887: August Macke, germana pentristo (m. 1914)
- 1892: J.R.R. Tolkien, angla verkisto (m. 1973)
- 1893: Pierre Drieu La Rochelle, franca verkisto (m. 1945)
- 1897: Pola Negri, pola aktorino kaj internacia stelulino de muta filmo (m. 1987)
- 1901: Ngô Đình Diệm, la unua prezidento de Vjetnama respubliko (m. 1963)
- 1904: Boris Kochno, rusa poeto kaj baletisto (m. 1990)
- 1905: Erich Kleineidam, germana teologo
- 1906: Aleksej Staĥanov, soveta minhakisto, iniciatinto de laborkonkurado (m. 1977)
- 1906: Óscar Domínguez, hispana superrealista pentristo (m. 1957)
- 1908: Gerő Sárközi, rumania hungara poeto (m. 1977)
- 1911: Imre Kondor, hungara filozofo (m. 1990)
- 1913: Károly Simon, rumania hungara pedagogia verkisto (m. ?)
- 1922: Ágnes Nemes Nagy, hungara poetino, tradukistino (m. 1991)
- 1923: Arthur Bárdos B., hungara poeto (m. 2011)
- 1926: Jakab Molnár, hungara redaktoro, publicisto (m. 1991)
- 1928: Gerő László, rumania hungara aktoro
- 1929: Sergio Leone, itala reĝisoro (m. 1989)
- 1929: Gordon Moore, fondinto de la firmao Intel
- 1930: Matthías Johannessen, islanda verkisto
- 1933: Maxie Wander, aŭstra verkistino (m. 1977)
- 1937: Ella Gazdáné Olosz, rumania hungara tekstilistino (m. 1993)
- 1941: Iwona Śledzińska-Katarasińska, pola ĵurnalistino kaj parlamentanino
- 1942: László Sólyom, prezidento de Hungario
- 1948: Eszter Láng, hungara pentristino, grafikistino, poetino
- 1951: Zoltán Kiss-Székely, ruamnia hungara/hungara biologo, informatikisto
- 1956: Mel Gibson, usona aktoro kaj reĝisoro
- 1961: Júlia Szász Bitay, rumania hungara grafikistino
- 1969: Michael Schumacher, germana F1-a-piloto
- 1971: Gabriella Bartalis, hungara aktorino
- 1989: Alexander D. Linz, usona aktoro
Mortoj
- 236: Antero, papo, sanktulo
- 1322: Filipo la 5-a, reĝo de Francio (n. 1291)
- 1328: Johano de Montekorvino, franciskana misiisto, la unua ĉefepiskopo de Pekino, patriarko de la Oriento, beatigita (n. 1247)
- 1481: Johannes el Dorsten, germana teologo (n. 1420)
- 1543: João Rodrigues Cabrilho, portugala navigisto kaj esploristo (n. 1499)
- 1601: János Várfalvi Kósa, hungara unitariisma episkopo, eklezia verkisto (n. ?)
- 1700: Márton Szilágyi Tönkö, hungara reformita pastro, instruisto, filozofia verkisto (n. 1642)
- 1795: Josiah Wedgwood, angla ceramika artisto (n. 1730)
- 1836: Franz Josef Ignaz von Linden, germana politikisto kaj juristo (n. 1760)
- 1875: Pierre Larousse, franca leksikografo, enciklopediisto kaj publicisto (n. 1817)
- 1879: Ferenc Jánosi, hungara redaktoro, scienca publicisto (n. 1819)
- 1885: Ludwig Bohnstedt, germana arkitekto
- 1892: Lajos Komócsy, hungara ĵurnalisto (n. 1848)
- 1894: August Kościesza-Żaba, pola orientalisto kaj diplomato (n. 1801)
- 1917: Mihály Kornya, hungara misiisto pri baptismo (n. 1844)
- 1920: Zygmunt Janiszewski, pola matematikisto, kunkreinto de la unua matematika revuo en la mondo (n. 1888)
- 1923: Jaroslav Hašek, ĉeĥa verkisto, membro de bolŝevika partio, aŭtoro de humora romano La travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito (n. 1883)
- 1930: Imre Sándor, hungara, rumania hungara genealogo, heraldikisto (n. 1877)
- 1931: Joseph Joffre, marŝalo de Francio (n. 1852)
- 1933: Wilhelm Cuno, kanceliero de Germanio (n. 1876)
- 1945: Ferdynand Ossendowski, pola verkisto, vojaĝisto, kontraŭkomunisto (n. 1876)
- 1946: Carl Gustav Witt, germana astronomo (n. 1866)
- 1950: Emil Jannings, germana aktoro (n. 1884)
- 1956: Joseph Wirth, kanceliero de la Vajmara Respubliko (n. 1879)
- 1967: Jack Ruby, usona murdisto juddevena (n. 1911)
- 1975: Robert Neumann, aŭstra verkisto (n. 1897)
- 1980: Joy Adamson, germandevena natursciencistino en Kenjo (n. 1910)
- 1988: Rose Ausländer, germanlingva poetino (n. 1901)
- 2008: Yo-Sam Choi, korea boksisto (n. 1972)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Kalendaro:
- Plej sankta Nomo de Jesuo
- Beata Zdislava
Tagoj de semajno
La 3-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Merkredo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099.