Ora disko de la kosmosondiloj Voyager

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sonoj de la Tero.
Kopio de la ora disko kiu estas en la germana muzeo pri teĥnologio ĉe Berlino.
La grandeco de la sunsistemo - video pri Voyager 2 kaj la Esperanta frazo en la ora disko.

La Oraj diskoj de la kosmosondiloj Voyager (angle Voyager Golden Record) estas gramofonaj diskoj, kiujn alportas la Kosmosondiloj Voyager, lanĉitaj en 1977 kaj kiuj atingos post 40.000 jaroj la ĉirkaŭaĵon de la plej proksima stelo.

Ĉar la kosmosondiloj estas tre etaj komparitaj kun la grandeco de la spaco ekstertera, la ebleco ke ajna civilizo kiu povas vojaĝi tra la spaco trovu la kosmosondilojn estas tre eta, ĉar post iom da tempo la kosmosondiloj ĉesos elsendi ajnan elektromagnetan radiadon. La plej granda eblo ke ajna ekster-tera civilizo trovos la kosmosondilojn estas, kiam la kosmosondilo Voyager 1 pasos proksime al la plej proksima stelo de nia sunsistemo, tio okazos en 40.000 jaroj.

Carl Sagan diris ke "la kosmoveturilo, kaj la disko, nur estas troveblaj de civilizoj kiuj kapablas vojaĝi tra la interstela spaco. Sed la lanĉado de tiu ĉi "botelo" ene de la "kosma oceano" diras al ni ion esperigan pri la vivo en tiu ĉi planedo".[mankas fonto] Pro tio ĉi, la disko estas vidata kiel tempa kapsulo aŭ kiel nur simbolaĵo anstataŭ vidi ĝin kiel seriozan provon kontaktiĝi kun ajna ekster-tera estaĵo.[mankas fonto]

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La disko.

La disko enhavas sonojn kaj bildojn kiuj montras la diversecon de la vivo kaj la kulturon en la Tero. Ĝia celo estas diskonigi la ekzistadon de vivo en la Tero al iu inteligenta ekster-tera viv-estaĵo kiu trovos ĝin, kaj kiu kapablos legi, kompreni kaj malĉifri la diskon. La enhavo de la disko estis selektita de la NASA kaj de komitato de la Universitato Cornell gvidita de Carl Sagan.

Salutoj[redakti | redakti fonton]

La unua aŭda sekcio enhavas saluton en la Angla lingvo fare de la Ĝenerala Sekretario de la UNO. La dua sekcio ("Salutoj en 55 lingvoj") enhavas salutojn en la jenaj 55 lingvoj, el kiuj 4 estas ĉinaj dialektoj (markitaj per **), 12 estas lingvoj el Sud-Azio (markitaj per #), kaj 5 estas antikvaj lingvoj (markitaj per §). La listo estas en alfabeta ordo:

La tria sekcio aŭda ("Salutoj de la UNO / Salutoj de la balenoj") enhavas parolatajn salutojn en pluraj lingvoj. Inter ili aperas 4 lingvoj kiuj ne aperis en la dua aŭda sekcio, Esperanto aperas en tiu ĉi sekcio. Jen la listo de salutoj aŭdeblaj:

Track Minuto Lingvo Teksto Teksto tradukita
2 0:00:19 Akada Mi esperas ke ĉiuj el vi bonfartu
2 0:01:24 Germana Herzliche Grüße an alle Korajn salutojn al ĉiuj
2 0:03:47 Amoy Amiko el spaco, kiel vi fartas? Ĉu vi jam manĝis? Venu viziti nin, se vi havas tempon.
2 0:00:32 Araba .تحياتنا للأصدقاء في النجوم. يا ليت يجمعنا الزمان Taḥiyyātunā lil-'aṣdiqā' fil-nujūm. Yā laytā yajma`unā al-zamān. Saluton al niaj amikoj en la steloj. Ke la tempo kunigu nin
2 0:01:19 Aramea שלם o Šəlām Saluton (laŭlitere paco)
2 0:02:12 Armena Բոլոր անոնց, որ կգտնվին տիեզերգի միգամածությունեն անդին ողջույններ Al ĉiuj, kiuj ekzistas en la Universo, Saluton
2 0:01:08 Bengala Saluton! Ke estu paco ĉie
2 0:00:45 Birma Ĉu vi bonfartas?
2 0:04:08 Kanara Saluton, nome de la popolo kiu parolas la kanaran , 'Bonan deziron'
2 0:00:14 Kantona 各位好嗎?祝各位平安健康快樂。 Kiel fartas vi ĉiuj? Ni al vi deziras pacon, bonfarton kaj feliĉon
2 0:04:05 Ĉeĥa Drazí přátelé, přejeme vám to nejlepší Karaj amikoj, ni deziras al vi la plej bonan
2 0:02:45 Njanĝa Kiel fartas la popoloj el aliaj planedoj?
2 0:01:57 Sinhala Longan vivon
2 0:02:19 Korea 안녕하세요 Kiel vi fartas?
2 0:00:50 Hispana Hola y saludos a todos Saluton al ĉiuj
2 0:00:42 Franca Bonjour tout le monde Saluton al la tuta mondo
2 0:01:51 Kimra Iechyd da i chwi yn awr, ac i'r oesoedd Bonan farton al vi, nun kaj ĉiam.
2 0:03:34 Ganda Saluton al ĉiuj la popoloj el la universo. Dio donu al vi ĉiam pacon
2 0:02:48 Guĝarata Saluton de homa estaĵo el la Tero. Bonvole, kontaktu nin
2 0:00:04 Antikva greka Mi salutas al vi, Kiu vi estu. Ni venas amikeme al tiuj, kiuj estas amikoj
2 0:00:48 Hebrea שלום Shalom Saluton (laŭlitere paco)
2 0:01:48 Hindia Saluton al la loĝantoj de ĉi tiu mondo
2 0:01:07 Hetita Salve!
2 0:01:22 Nederlanda Hartelijke groeten aan iedereen Sincerajn salutojn al ĉiuj
2 0:03:55 Hungara Üdvözletet küldünk magyar nyelven minden békét szerető lénynek a Világegyetemen Ni sendas salutojn hungarlingve al ĉiuj la estaĵoj kiuj amas la pacon en la Universo
2 0:02:35 Ila (Zambia) Ni deziras bonon al ĉiuj el vi
2 0:00:54 Indonezia Selamat malam hadirin sekalian, selamat berpisah dan sampai bertemu lagi dilain waktu Bonan vesperon, S-roj kaj S-inoj. Adiaŭ, ĝis revido
2 0:04:18 Angla Hello from the children of planet Earth Saluton de la infanoj de la planedo Tero
2 0:01:54 Itala Tanti auguri e saluti Multajn salutojn kaj dezirojn
2 0:01:45 Japana こんにちは。お元気ですか? Konnichiwa. O genki desu ka? Saluton. Kiel vi fartas?
2 0:01:11 Latina Salvete quicumque estis; bonam ergo vos voluntatem habemus, et pacem per astra ferimus Saluton, kiu vi estu, ni havas bonan volon por vi, kaj ni alportas la pacon tra la spaco
2 0:02:29 Mandarena 各位都好吧?我们都很想念你们,有空请到这来玩。 Kiel fartas vi ĉiuj? Ni volas vin koni, se vi estas libera, bonvole, venu kaj vizitu nin
2 0:03:38 Marata नमस्कार. ह्या पृथ्वीतील लोक तुम्हाला त्यांचे शुभविचार पाठवतात आणि त्यांची इच्छा आहे की तुम्ही ह्या जन्मी धन्य व्हा. Saluton. La loĝantoj el la Tero sendas siajn plej bonajn dezirojn
2 0:02:25 Nepala प्रिथ्वी वासीहरु बाट शान्ति मय भविष्य को शुभकामना La teranoj deziras al vi estontecon plena da paco
2 0:02:00 Nguna Ni vin salutas, granduloj. Ni al vi vi deziras longan vivon
2 0:03:25 Orija Saluton al la loĝantoj de la Universo el la planedo Tero, tria planedo de nia stelo, la suno
2 0:03:09 Persa درود بر ساکنین ماورای آسمانها Saluton al la loĝantoj de la foraj ĉieloj
2 0:02:22 Pola Witajcie, istoty z zaświatów. Bonvenon, estaĵoj el pli for ol la mondo
2 0:00:11 Portugala Paz e felicidade a todos Pacon kaj feliĉon al ĉiuj
2 0:01:04 Punjabi Bonvenon al hejmo. Estas plezuro ricevi vin
2 0:00:59 Keĉua Saluton al ĉiuj el la Tero, en keĉua lingvo
2 0:04:12 Rajastana Saluton al ĉiuj. Ni estas feliĉaj ĉi tie, kaj vi estu feliĉa tie
2 0:00:38 Rumana Salutări la toată lumea Saluton al ĉiuj
2 0:00:22 Rusa Здравствуйте! Приветствую Вас! Saluton! Mi bonvenas vin!
2 0:03:22 Serba Желимо вам све најбоље са наше планете Ni deziras al vi la plej bonon, elkde nia planedo
2 0:02:05 Sota Ni vin salutas, ĥo granduloj
2 0:00:00 Sumeria Ke vi estu bone
2 0:02:38 Sveda Hälsningar från en dataprogrammerare i den lilla universitetsstaden Ithaka på planeten Jorden Saluton de Komputilaj programistoj en la urbeto universitata de Ithaca ĉe la planedo Tero
2 0:04:01 Telugua నమస్కారం. తెలుగు ప్రజల తరపున అభినందనలు. Saluton. La personoj kiuj

parolas teluguan deziras al vi la plej bonon

2 0:00:25 Tajlanda สวัสดีค่ะ สหายในธรณีโพ้น พวกเราในธรณีนี้ขอส่งมิตรจิตมา­ถึงท่านทุกคน Saluton amikoj el foraj landoj. Ni, en tiu ĉi tero, sendi varmajn salutojn al ĉiuj
2 0:01:40 Turka Sayın Türkçe bilen arkadaşlarımız, sabah şerifleriniz hayrolsun Karaj Turka-parolantaj amikoj, eble la honoroj de la mateno estu sur viaj kapoj
2 0:03:03 Ukraina Пересилаємо привіт із нашого світу, бажаємо щастя, здоров'я і многая літа Ni sendas salutojn el nia mondo, dezirante al vi feliĉon, bonecon, bonan sanon kaj multe da jaroj
2 0:01:27 Urduo Paco al vi. Ni la loĝantoj de ĉi tiu tero sendas niajn salutojn al vi
2 0:01:37 Vjetnama Chân thành gửi tới các bạn lời chào thân thương Miajn sincerajn salutojn al vi
2 0:02:08 Vuo Miajn plej bonajn deziron al vi
Track Minuto Lingvo Teksto
3 0:02:16 Esperanto Ni strebas vivi en paco kun la popoloj de la tuta mondo, de la tuta kosmo. [1]

La pli longa versio estas menciita jene:

Citaĵo
 Amikoj, mi parolas al vi el la planedo Tero. Mi reprezentas la landon Aŭstralion, la insulan kontinenton en la suda hemisfero de nia planedo. Ni strebas vivi en paco kun la popoloj de la tuta mondo, de la tuta kosmo, kaj labori kun ili por la komuna bono de ĉiu homa estaĵo. Mi salutas ĉiun, kiu komprenas. Adiaŭ. 

La supra mesaĝo estis deponita en Esperanto kaj la angla de Aŭstralia ambasadoro - lokita ĉe UN - Ralph Harry Lindsay. [2]

En mesaĝo en la sveda lingvo sonas tuj post la esperanta, [3] kaj elvenas poemo de Harry MARTINSSON: [4]

besök på observatorium / vizito ĉe rigardejo

vi såg en nebulosa i en tub / ni vidis nebulozon en tubo

en gyllene dimflock tyckte vi oss se / oran nebulogregon pensis ni nin vidi

i större tuber kunde den se te som tusen solars ofattbara rum / en pli grandaj tuboj ĝi videblas dekmilecajn sunojan malkompreneblan ĉambron

vår tankes svindel föreställde sig att den sig lyfte högt från jordens krig / nia pensoj vertiĝe antaŭmetis sin ke ĝi sin levis alte forde monda milito

från tid och rum vårt livs naivitet / forde tempo kaj ĉambro via viva naiveco

till andra dimensioners majestät / al alia-dimensia moŝto

där härskar ingen lag av livets sort / tie regas nenia leĝo de viva speco

där härskar lagarna för världars värld / tie regas la leĝoj pro mondo de mondoj

där böljar solarna till mogna bort / tie ondas la sunoj ĝis maturaj for

och klingar in i alla solars härd / kaj sonoras en ene ĉiu suna kameno

en rikedom av solar finnes där / reĝlando de soloj ekzistas tie

var sol pulserar där med allt dets lag / kie suno pulsas tie kun tute ĝia teamo

i större solars oerhörda sken / en pli granda sunoja grandega brilo

och allt är klarhet där och dagars dag / kaj ĉio estas klareco tie kaj tago de tagoj

Sonoj[redakti | redakti fonton]

La sekcio pri sonoj enhavas "sonojn de la Tero", kaj en ĝi estas:

Estas inkludita en la Sonoj de la Tero sona trako kiu enhavas inspiritan mesaĝon latinlingve en morsa kodo: per aspera ad astra (tra la malfacilaĵoj al la steloj) en morsa kodo.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Post la sekcio pri Sonoj de la Tero venas selektaĵo de muziko el pluraj kulturoj:

Lando Kanto Aŭtoro Interpretintoj Registrita de Tipo de muziko Daŭro
Germanio brandenburga konĉerto #2 je F-maĵoro 1-a Mov. Bach Munich Bach Orchestra gvidita de Karl Richter Baroka muziko 4:40
Indonezio "Puspawarna" ("Tipoj de floroj") Court Gamelano of Pura Paku Alaman gvidita de K.R.T. Wasitodipuro Robert E. Brown Gamelano 4:43
Senegalo Senegala perkuto Charles Duvelle Frapinstrumento 2:08
Demokratia Respubliko Kongo Kanto por iniciado de knabinoj pigmeaj Colin Turnbull 0:56
Aŭstralio "Matenstelo" kaj "Perversa birdo" Sandra LeBrun Holmes Sonoj Aborigenaj 1:26
Meksiko "La tintilo" Lorenzo Barcelata Lorenzo Barcelata kaj meksikaj mariaĉoj Folkloro meksika - mariaĉo 3:14
Usono "Johnny B. Goode" Chuck Berry Chuck Berry Rokenrolo 2:03
Nov-Gvineo Vira domo Robert MacLennan 1:20
Japanio "Tsuru No Sugomori" 《鶴の巣籠り》 Goro Yamaguchi Shakuhachi 4:51
Germanio/Belgujo "Gavotte en rondeaŭ", el Sonatoj kaj partitoj por violono sola (Bach) Bach Arthur Grumiaŭ Violono 2:55
Aŭstrio/Germanio Die Zauberflöte Mozart Edda Moser (sopranulino) kaj la Opero de la ŝtato Bavario, gvidata de Wolfgang Sawallisch Opero 2:55
Kartvelio/Sovetunio "Tchakrulo" Radio Moskvo Ĥoro 2:18
Peruo El cóndor pasa Daniel Alomía Robles. Teksto de Julio de La Paz Kulturdomo, Lima Fluto de Pan kaj tamburo 0:52
Usono "Melancholy Blues" Louis Armstrong ĵazo 3:05
Azerbajĝanio Mugam Radio Moscú Sakŝalmoj 2:30
Rusio/Francio/Usono La rito de la printempo Igor Stravinsky Columbia Symphony Orchestra gvidata de Igor Stravinsky 4:35
Germanio/Kanado Bontemperita klavarinstrumento Bach Glenn Gould Piano 4:48
Germanio/Britio 5-a simfonio (Beethoven), 1-a Mov. Beethoven Orquesta Philharmonia gvidata de Otto Klemperer 7:20
Bulgario "Излел е Делю хайдутин" ("Izlel je Delyo Hajdutin") Tradicia Valya Balkanska Ethel Rain kaj Martin Koenig 4:59
Usono Nokta kanto Navahoj Willard Rhodes 0:57
Unuiĝinta Reĝlando "The Fairie Round" Anthony Holborne David Munrow kaj Early Music Consort of London 1:17
Salomonoj Solomon Islands Broadcasting Service Fluto de Pan 1:12
Peruo Edziĝa kanto John Cohen 0:38
Ĉinio "Liu Shui" 《流水》 ("Akvofluoj") Bo Ya Kuan P'ing-hu Guĉino 7:37
Barato "Jaat Kahan Ho" Surshri Kesar Bai Kerkar Raga Bhairavi 3:30
Usono "Dark Was the Night, Cold Was the Ground" Blind Willie Johnson Blind Willie Johnson Bluso 3:15
Germanio/Hungario Cavatino el la 13-a arĉkvarteto je B♭-maĵoro, Opus 130 Beethoven Budapest String Quartet Cavatino 6:37
  • Johann Sebastian Bach estas la plej interpretata muzikisto, kiu aperas tri fojojn, kaj kune kun la du interpretaĵoj de Beethoven, situigas Germanion kiel la landon kun plejaj reprezentantoj, Usono troviĝas en la dua pozicio.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

La diskoj enhavas 116 fotojn (unu el ili estas por kalibrado), kiuj montras plurajn terajn viv-estaĵojn kaj la homan socion. Pluraj imagoj havas unu aŭ pliajn indikojn, kiuj klarigas la skalon de tempo, grandeco aŭ maso. Kelkaj bildoj ankaŭ havas indikojn pri la ĥemia komponaĵo. Ĉiuj mezurunuoj uzitaj en la fotoj estas difinitaj en la unuaj bildoj per la fizikaj referencoj en ili.

La jena estas listo de ĉiuj bildoj, kiujn alportas la Oraj diskoj de la kosmosondiloj Voyager, kune kun priskribo de la bildo, indikoj kaj la bildo, se la kopirajtoj tion permesas.

# Bildo Priskribo Tipo Indikoj
1 Cirklo por kalibrado Blank-nigra diagramo
2 Mapo kie oni montras la situon de la sunsistemo Blank-nigra diagramo
3 Difinado de la matematikoj Teksto blank-nigra
4 Difinado de la mezurunuo Teksto blank-nigra
5 Parametroj de la Sunsistemo Teksto blank-nigra
6 Parametroj de la Sunsistemo Teksto blank-nigra
7 La suno Bildo blank-nigra
8 Sunluma spektro Kolora bildo
9 Merkuro Bildo blank-nigra
10 Marso Bildo blank-nigra Grandeco
11 Jupitero Kolora bildo Grandeco
12 Tero Kolora bildo Grandeco
13 Egiptio, Ruĝa Maro, Sinajo kaj la rivero Nilo Kolora bildo Ĥemia komponaĵo
14 Ĥemiaj difinoj Kolora diagramo Grandeco
15 Strukturo de la DNA Kolora diagramo Grandeco
16 Strukturo de la DNA Kolora diagramo Grandeco
17 Ĉeloj kaj ĉela dividiĝo Bildo blank-nigra Grandeco
18 Anatomio 1 (Skeleto) Kolora diagramo
19 Anatomio 2 (Enaj organoj) Kolora diagramo
20 Anatomio 3 (Skeleto kaj Muskoloj) Kolora diagramo
21 Anatomio 4 (Enaj organoj) Kolora diagramo
22 Anatomio 5 (Torako) Kolora diagramo
23 Anatomio 6 (Muskoloj) Kolora diagramo Grandeco
24 Anatomio 7 (Koro, pulmoj, renoj kaj sangaj vaskuloj) Kolora diagramo
25 Anatomio 8 (Koro, pulmoj Kaj renoj ) Kolora diagramo
26 Seksaj homaj organoj Blank-nigra diagramo Grandeco
27 Diagramo de la fekundigo Blank-nigra diagramo Grandeco, tempo
28 Fekundigo Kolora bildo
29 Fekundigita ovolo Bildo blank-nigra Tempo
30 Diagramo de feto Blank-nigra diagramo Grandeco, tempo
31 Feto Kolora bildo
32 Diagramo de viro kaj virino Blank-nigra diagramo Grandeco, tempo
33 Nasko Bildo blank-nigra
34 Mamnutrado Kolora bildo
35 Patro kaj filino ([Malajzio]) Kolora bildo
36 Aro da knaboj Kolora bildo
37 Diagramo de la aĝoj de la familio Blank-nigra diagramo Maso, tempo
38 Portreto familia Bildo blank-nigra
39 Diagramo pri la kontinenta drivo Blank-nigra diagramo Tempo
40 Tera strukturo Blank-nigra diagramo Grandeco, Ĥemia komponaĵo
41 Heron insulo (Granda Barilrifo - Aŭstralio) Kolora bildo
42 Mar-bordo Kolora bildo
43 Snake-rivero kaj la Teton-montoĉeno Bildo blank-nigra
44 Dunoj Kolora bildo
45 Valo de la monumentoj Kolora bildo
46 Arbaroj kun fungoj Kolora bildo
47 Folio Kolora bildo Grandeco
48 Aŭtuno (Arbo kun falintaj folioj) Kolora bildo
49 Neĝero kaj Sekvojo Kolora bildo
50 Arbo kun Narciso Kolora bildo Grandeco
51 Fluganta insekto kun floroj Kolora bildo
52 Diagramo pri la evoluado de la vertebruloj Blank-nigra diagramo
53 Konko Kolora bildo
54 Delfenoj Kolora bildo
55 Fiŝaro Kolora bildo
56 Sapo super arbo Kolora bildo
57 krokodilo Kolora bildo
58 Aglo Kolora bildo Grandeco
59 Akvo-puto Kolora bildo
60 Jane Goodall kaj ĉimpanzoj Kolora bildo
61 Skizo de boŝmano Blank-nigra diagramo Grandeco
62 Boŝmanaj ĉasistoj Bildo blank-nigra
63 Viro el Gvatemalo Kolora bildo
64 Dancistino el Balio Kolora bildo
65 Andaj virinoj (Peruo) Kolora bildo
66 Art-majstro el Tajlando Kolora bildo
67 Elefanto Kolora bildo
68 Maljuna barbo-hava viro kun okulvitroj (Turkio) Kolora bildo
69 Maljuna viro kun hundo kaj floroj Kolora bildo
70 Montogrimpisto Kolora bildo
71 Gimnastikisto Kolora bildo
72 sprintisto (Valeriy Borzov el la USSR en la unua pozicio) Kolora bildo
73 Klas-ĉambro Kolora bildo
74 Knaboj kun globuso Kolora bildo
75 Rikoltado de kotono Kolora bildo
76 vinbera rikoltisto Kolora bildo
77 Superbazaro Kolora bildo
78 Sub akva sceno de subakvigisto kaj fiŝo Kolora bildo Ĥemia komponaĵo
79 Fiŝkapta ŝipo kun fiŝreto Kolora bildo
80 Kuirado de fiŝo Kolora bildo
81 Ĉina Vespermanĝa ceremonio Kolora bildo
82 montrado pri leki, manĝi kaj trinki Kolora bildo
83 Granda Ĉina Muro Kolora bildo
84 Konstruado de domo (Afriko) Kolora bildo
85 Sceno pri konstruado (Amiŝoj) Kolora bildo
86 Domo (Afriko) Kolora bildo
87 Domo (Nov-Anglio, Usono) Kolora bildo
88 Nuntempa Domo (Cloudcroft, Nov-Meksiko) Kolora bildo
89 Doma eno kun artisto kaj fajro Kolora bildo
90 Taĝ-Mahalo Kolora bildo
91 Brita urbo (Oksfordo) Kolora bildo
92 Bostono Kolora bildo
93 Sidejo de UN (dumtage) Kolora bildo
94 Sidejo de UN (Nokte) Kolora bildo
95 Operdomo de Sidnejo Kolora bildo Grandeco
96 Laboristo kun drilo Bildo blank-nigra
97 Fabrika eno Kolora bildo
98 Muzeo Kolora bildo
99 X-radiaĵo el homa mano Kolora bildo
100 Virino kun mikroskopo Kolora bildo
101 Vido el strato, (Pakistano) Kolora bildo
102 strato kun multe da trafiko, Barato Kolora bildo
103 Nuntempa ŝoseo (Ithaca) Kolora bildo
104 Golden-Gate-Ponto Bildo blank-nigra Grandeco
105 Trajno Kolora bildo Grandeco
106 Fluganta aviadilo Kolora bildo
107 Flughaveno (Toronto) Bildo blank-nigra
108 Antarkta Esplorado Kolora bildo
109 Radioteleskopo (Westerbork, Nederlando) Bildo blank-nigra
110 Radioteleskopo (Arecibo) Kolora bildo Grandeco
111 Paĝo el libro (Newton, Philosophiæ naturalis principia mathematica) Kolora bildo
112 Astronaŭto en la spaco Kolora bildo
113 Lanĉado de Titán Centauro Kolora bildo
114 Sunsubiro kun birdoj Kolora bildo
115 Arĉa kvarteto (Quartetto Italiano) Kolora bildo
116 Violono kun partituroj (Cavatina) Kolora bildo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La voĉo estas aŭskultebla ĉe esperanto-tv.com
  2. Espace et Espéranto[rompita ligilo] france SAT-Amikaro
  3. https://www.youtube.com/watch?v=aV43X8KkbUk
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-07-29. Alirita 2014-07-28.
  5. Sagan, Carl et al. (1978) Murmurs of Earth: The Voyager Interstellar Record. New York: Random House. ISBN 0-394-41047-5 (hardcover), ISBN 0-345-28396-1

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]