Vikipedio:Forigendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj
Linio 217: | Linio 217: | ||
{{Por}} Forigu kiel neenciklopedieca; tamen sekcio pri vortŝercoj estas forportinda al artikolo [[Vortŝerco]]. --[[Uzanto:Dima41|Dima41]] ([[Uzanto-Diskuto:Dima41|diskuto]]) 15:03, 22 Mar. 2015 (UTC) |
{{Por}} Forigu kiel neenciklopedieca; tamen sekcio pri vortŝercoj estas forportinda al artikolo [[Vortŝerco]]. --[[Uzanto:Dima41|Dima41]] ([[Uzanto-Diskuto:Dima41|diskuto]]) 15:03, 22 Mar. 2015 (UTC) |
||
* {{komento}} Mi ĵus aldonis ĉiujn menciitajn ŝercojn (enkalkulante ankaŭ unu en la diskuto) al [http://ridejo.ikso.net/kategorio/esperantaj-vortoj Ridejo]. Pri aldonado de ekzemploj al Vikipedio mi iom hezitas, ĉar kolegoj supre menciis pluraj paĝojn kaj mi dume ne certas pri ilia temodivido (aldone, [[Kalemburo]] estis ĵus alinomita al [[Vortŝerco]]). Tamen mi aldonis informon pri Ridejo al [[Vortŝerco]].{{subskribo|KuboF|22:42, 22 Mar. 2015}} |
* {{komento}} Mi ĵus aldonis ĉiujn menciitajn ŝercojn (enkalkulante ankaŭ unu en la diskuto) al [http://ridejo.ikso.net/kategorio/esperantaj-vortoj Ridejo]. Pri aldonado de ekzemploj al Vikipedio mi iom hezitas, ĉar kolegoj supre menciis pluraj paĝojn kaj mi dume ne certas pri ilia temodivido (aldone, [[Kalemburo]] estis ĵus alinomita al [[Vortŝerco]]). Tamen mi aldonis informon pri Ridejo al [[Vortŝerco]].{{subskribo|KuboF|22:42, 22 Mar. 2015}} |
||
{{Por}} Kiam mi kreis tiun ĉi artikolon, al mi mankis spertoj pri enciklopedia verkado. Do, forigu ĝin! --[[Uzanto:Unukorno|Unukorno]] ([[Uzanto-Diskuto:Unukorno|diskuto]]) 11:45, 24 Mar. 2015 (UTC) |
Kiel registrite je 11:45, 24 mar. 2015
Aŭtora portalo | |
|
|
Bonvolu ne aldoni proponojn tie ĉi. Por aldoni novan proponon bonvolu uzi la ligilon Aldoni novan peton aŭ kape de tiu ĉi paĝo aŭ la suban butonon. Dankon.
Nuntempe estas 32 forigendaj artikoloj, 22 forigendaj paĝoj, 0 forigendaj dosieroj,
0 prokrastite forigendaj artikoloj kaj paĝoj kaj 12 tujforigendaj artikoloj kaj paĝoj.
Ŝablonoj de Helpo:Projektaj ŝablonoj
- Artikoloj
- Ŝablono:ProjektPriskribo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:ProjektLigilNomo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:ProjektEksteraLigilo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:ProjektRektaLigilo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:ProjektLigilo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:ProjektoBildo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:ProjektPriskribaro (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:VikiProjektoLogoBildoj (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:VikiMediaProjekto (historio · ĉi tien · forigu) - Kialo
- ŝablonoj kun bela celo sed terure interplektitaj kaj do malsimplaj, nun jam parte eksdataj, sen reala uzo; vidu mian demandon en diskutejo
- Uzanto
- KuboF (diskuto) 17:37, 21 Nov. 2013 (UTC)
- Rezulto
- Ne forigita
- Ne forigitaj, sed ĉiuj markitaj per la ŝablono {{historia}} kiu indikas ke oni ne plu uzu ilin. ThomasPusch (diskuto) 23:09, 16 Jan. 2015 (UTC)
- Komento: Sed mem la paĝon Helpo:Projektaj ŝablonoj mi lasus kaj markus ĝin historia ĉar tia solvo estas interesa de historia vidpunkto kaj por eventualaj rekreantoj doni bazon por laboro. --KuboF (diskuto) 17:37, 21 Nov. 2013 (UTC)
- Komento: Ĝustas ke temas pri "ŝablonoj kun bela celo sed terure interplektitaj kaj do malsimplaj". Sed kiel teni la paĝon Helpo:Projektaj ŝablonoj kaj forigi la ŝablonojn? Laŭ mi en la helpa paĝo tio kreus nur lavangon da ruĝaj ligiloj, kaj la aspekto de la ŝablonoj ne restus klara. Laŭ mi pravigeblas teni ĉiujn ŝablonojn, kaj poe aldoni dokumentadon kun ŝablono {{historia}}. ThomasPusch (diskuto) 22:12, 19 Feb. 2014 (UTC)
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto A kaj similaj
- Artikolo
- Kategorio:Enciklopedio de Esperanto A (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- La enkategoriigo preskaŭ ĉiam estas aŭtomate aldonata de la Ŝablono:EdE; kiam la artikoloj priboniĝas, oni forigas la ŝablonojn el ili, aldonante ligilojn al multaj fontoj. Sufiĉas jam informlistoj Enciklopedio de Esperanto - A kaj similaj.
- Uzanto
- Dima41 (diskuto) 21:08, 28 Apr. 2014 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- Ne estis kontraŭvoĉoj kaj mi mem jam antaŭ pluraj tagoj deklaris en la diskutejo mian intencon fari ion similan. La artikolojn mi transportis al alinomita kategorio Vikipedio:Enciklopedio de Esperanto, ĉar ja tiu kategorio ne rilatas al la temo de la artikolo, sed al la enciklopedia prilaboro de la artikolo mem. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 23:19, 22 Mar. 2015 (UTC)
- {por} interkonsentas Narvalo (diskuto) 13:59, 29 Apr. 2014 (UTC)
- Por: sed unue necesas ĉiujn artikolojn, kiuj enestas en tiaj kategorioj, transporti al la Kategorio:Enciklopedio de Esperanto; ekzemple, en Perl ŝajnas esti tiel
s/\[\[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto [A-Z]\]\]/\[\[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto\]\]/
(mi ne kontrolis, ĉu tiu ĉi kodo funkcias). Gamliel Fiŝkin (diskuto) 04:19, 22 Jun. 2014 (UTC)
Kategorio:Rusa literaturo
- Kontraŭ.- Kial nuligi unu?: eblus trafi artikolon, kiu estus nur en unu el ili ekzemple traduko kiu ne plu estas jam Ruslingva sed ja temas pri Rusa literaturo, aŭ inverse Ruslingva literaturo sed temante pri absolute aparta nerusa temo, ekzemple pri Kiĥoto aŭ teknike pri goriloj. Mi komprenas, ke estas preskaŭ esceptaj kazoj, sed povas okazi.--kani (diskuto) 09:12, 9 Jul. 2014 (UTC)
- Kontraŭ: --Surfo 18:34, 9 Jul. 2014 (UTC)
- Surfo, sur ĉi tiu paĝo mi skribis, ke la du kategorioj por mi estas samsignifaj, kaj pro tio mi deziras forigon de unu el ili kaj restigon de la alia. Mi eĉ speciale aldonis la saman priskribon en la du kategoriojn. Se vi sen iuj klarigoj voĉdonas "kontraŭ" dufoje, do vi rompadas regulojn (prezentis neniun argumenton) kaj sensence malhelpas fini la diskuton. --Dima41 (diskuto) 20:04, 9 Jul. 2014 (UTC)
- Komento: Mi ne komprenas, kial vi, Dima41, opinias la vortojn "Rusa" kaj "Ruslingva" samsignifaj. Ili ja ne estas, kaj povas esti, ke por iuj ili donas utilan eblon precizigi la klason de artikolo. Eĉ se la vortoj praktike estus multe aplikataj al samaj artikoloj, mi ne vidas ian ajn malutilon en kunekzistado de la du kategorioj. – Fine, neniu regularo devigas voĉdonanton prezenti argumentojn por sia voĉo. Sufiĉas voĉdoni post prezento de argumentoj. Estis tie viaj argumentoj, kiuj ne konvinkis min. Cetere, bonvolu ne prezenti por voĉdonado du apartajn proponojn, kiujn vi opinias tiel ligitajn, ke eventualaj respondoj dependu unu de la alia. --Surfo 13:43, 19 Jul. 2014 (UTC)
- La vortoj "rusa" kaj "ruslingva" estas samsignifaj, ĉar ili ambaŭ signifas "ia en la rusa lingvo". --Dima41 (diskuto) 11:13, 20 Jul. 2014 (UTC)
- Mi ne povas malpermesi al vi havi tian kuriozan opinion. --Surfo 14:57, 20 Jul. 2014 (UTC)
- Se vi havas alian opinion, bonvolu esprimi ĝin almenaŭ en la paĝoj, kiujn mi proponis por forigo. Tamen en la rusa Vikipedio mia opinio estis jam delonge konfesita por ĉiuj similaj okazaĵoj. --Dima41 (diskuto) 16:45, 20 Jul. 2014 (UTC)
- Interese. Eblas do konjekti, ke vi uzas en la Rusa Vikipedio Esperantajn vortojn ("rusa", "ruslingva"). Eĉ se jes, mi ne komprenas, kiel opinio de ruslingvaj vikipediistoj pri pure Esperantaj vortoj povus difini ties signifojn. Eble via propono forigi la kategorion estas bona, sed "rusa" ne egalas al "ruslingva", kaj via argumento pri ilia egaleco ne sufiĉas por decidi pri forigo. --Surfo 07:19, 21 Jul. 2014 (UTC)
- Se vi havas alian opinion, bonvolu esprimi ĝin almenaŭ en la paĝoj, kiujn mi proponis por forigo. Tamen en la rusa Vikipedio mia opinio estis jam delonge konfesita por ĉiuj similaj okazaĵoj. --Dima41 (diskuto) 16:45, 20 Jul. 2014 (UTC)
- Mi ne povas malpermesi al vi havi tian kuriozan opinion. --Surfo 14:57, 20 Jul. 2014 (UTC)
- La vortoj "rusa" kaj "ruslingva" estas samsignifaj, ĉar ili ambaŭ signifas "ia en la rusa lingvo". --Dima41 (diskuto) 11:13, 20 Jul. 2014 (UTC)
Kategorio:Ruslingva literaturo
- Kontraŭ.- Kial nuligi unu?: eblus trafi artikolon, kiu estus nur en unu el ili ekzemple traduko kiu ne plu estas jam Ruslingva sed ja temas pri Rusa literaturo, aŭ inverse Ruslingva literaturo sed temante pri absolute aparta nerusa temo, ekzemple pri Kiĥoto aŭ teknike pri goriloj. Mi komprenas, ke estas preskaŭ esceptaj kazoj, sed povas okazi.--kani (diskuto) 09:12, 9 Jul. 2014 (UTC)
Kontraŭ: --Surfo 18:34, 9 Jul. 2014 (UTC)
- Surfo, sur ĉi tiu paĝo mi skribis, ke la du kategorioj por mi estas samsignifaj, kaj pro tio mi deziras forigon de unu el ili kaj restigon de la alia. Mi eĉ speciale aldonis la saman priskribon en la du kategoriojn. Se vi sen iuj klarigoj voĉdonas "kontraŭ" dufoje, do vi rompadas regulojn (prezentis neniun argumenton) kaj sensence malhelpas fini la diskuton. --Dima41 (diskuto) 20:05, 9 Jul. 2014 (UTC)
- Komento: Mi komentis sub "Rusa literaturo". --Surfo 13:46, 19 Jul. 2014 (UTC)
Por:Kategorio:Latvolingva literaturo ankaŭ estis forigita pro la sama principo. Strikte estus rusa literaturo, kiu ne estas ruslingva. Tamen, havi du preskaŭ samajn kategoriojn en vikipedio konfuzas uzantojn.--Salatonbv (diskuto) 07:55, 21 Jul. 2014 (UTC)- Salatonbv, kion signifas por vi "rusa literaturo"? Por mi "rusa literaturo" = "literaturo en la rusa lingvo". --Dima41 (diskuto) 08:41, 21 Jul. 2014 (UTC)
- @Dima41: "Rusa literaturo" estus literaturo de rusoj aŭ Rusio, skribata de rusoj aŭ en la ruslingvo. Preskaŭ ĉiu literaturo estu en la ruslingva. Do, oni nur per "rusa literaturo" (sen aldoni "-lingva") povas signifi ruslingvan literaturon. Estas kelkaj situacioj kiam oni ne volas glui la vorton "lingvo": Ruslingva literaturo en Esperanto - mi volas proponi alinomigon al Rusa literaturo en Esperanto. Ĉar la literaturo jam ne plu estas en la "ruslingva" sed tradukita al "Esperanto"; sed la enhavo ankoraŭ estas "rusa" (kulture, etne, etose, aŭ pri Rusio). Ĉiuokaze ne forgesu ke mi estas por via forigpropono.--Salatonbv (diskuto) 09:13, 21 Jul. 2014 (UTC)
- Salatonbv, kion signifas por vi "rusa literaturo"? Por mi "rusa literaturo" = "literaturo en la rusa lingvo". --Dima41 (diskuto) 08:41, 21 Jul. 2014 (UTC)
Kategorio:Rusa literaturo kaj Kategorio:Ruslingva literaturo (denove)
Komento: Ĉar ne estas konkludo pri tiuj kategorioj, mi petas denove por komentoj. "Rusa" kaj "Ruslingva" ŝajnas esti samaj ĉi tie. Tamen, oni ankaŭ povas trovi "de Rusio" kaj "Rusa" samaj. Sub la Kategorio:Literaturo laŭ lingvoj oni plejmulte uzas formon "x-lingva". Do, mi aliĝas al la uzo de Kategorio:Ruslingva literaturo (d:Q9596853). Kiam oni havas kategorion de literaturo de Rusio, oni povas uzi Kategorio:Literaturo de Rusio (d:Q6769691) aŭ Kategorio:Rusa literaturo, ĉu ne? Por havi unuecon, ni devas elekti unu el janaj manieroj.
Maniero 1 | Maniero 2 (ŝanĝi unu) | Maniero 3 (ŝanĝi plejmulte) |
---|---|---|
|
--Salatonbv (diskuto) 01:03, 7 Mar. 2015 (UTC)
Jen estas unu el multaj eraroj: kategorio pri francia literaturo estis nomita Kategorio:Franca literaturo (Francio ne estas nur franca). Do:
- "franca" = "franclingva" (aŭ iam "de etnaj francoj") ktp;
- maniero 2 estas evidente malvera kaj ne konsiderinda;
- ambaŭ ebloj 1 kaj 3 estas ĝustaj, oni elektu unu (plej facile komprenebla verŝajne estas 3a). Indas ankaŭ aldoni priskribon por legantoj saman kiel en Kategorio:Literaturo de Rusio:
Ĉi tiu kategorio enhavas informon pri literaturo verkita de rusiaj aŭtoroj. Vidu ankaŭ: Kategorio:Literaturo pri Rusio.
- Mi ne komprenas nomon de Kategorio:Literaturo laŭ nacieco (estas kelkaj konceptoj pri "nacieco") kaj proponas ŝanĝi ĝin al Kategorio:Literaturo laŭ landoj. --Dima41 (diskuto) 08:23, 7 Mar. 2015 (UTC)
- Komento: Mi ne volas ĉi tie juĝi se estas erare aŭ ne uzi la A-vorton "Franca" por signifi landon Francio. Tamen, mi komprenas ke la vorto estas ne tre klara ĉe ĉi tiu kazo. Kaj mi tute aliĝas al la opinio ke oni skribu la priskribon en ĉiu kategorio. Ni atendu pliajn voĉojn de aliuj enhavante Surfo, Umbert', KuboF, ThomasPusch, RG72, pino, Moldur, Dominik, kiuj komentis ĉe la relativaj diskutoj. Kiu maniero 1, 2, aŭ 3?--Salatonbv (diskuto) 08:54, 7 Mar. 2015 (UTC)
- Komento: Mi preferas manieron 3, kvankam ĝi signifas plej da ŝanĝoj; ĝi estas la plej preciza kaj ebligas, en okazo de bezono, la enkondukon de analogaj kategorioj "literaturo pri <lando>". Sed mi povas akcepti ankaŭ manieron 1. Ŝanĝi "nacieco" al "lando" ŝajnas al mi bona, sed ne necesa ĉi tie. – Umbert' (diskuto) 09:18, 7 Mar. 2015 (UTC)
- Komento: Ankaŭ mi subtenas la trian varianton. Eble tio ne ege gravas por Usono aŭ Francio, sed en Rusio loĝas dekoj da lingvokomunumoj kiuj aktive uzas siajn lingvojn, inkluzive de literatura kampo. Do oni prefere diferencigu la nociojn Literaturo de Rusio (do tiu en la rusa, ĉeĉena, tatara, oseta ktp lingvoj), Rusa literaturo (do tiu en la rusa lingvo, verkita de rusaj verkistoj) kaj Ruslingva literaturo (verkita de alinaciaj verkistoj de aliaj landoj).--RG72 (diskuto) 12:52, 7 Mar. 2015 (UTC)
- @RG72: Tria varianto ne intencas uzi la kategorion "Rusa literaturo". Nur "Ruslingva literaturo" (sub Kategorio:Literaturo laŭ lingvoj) kaj "Literaturo de Rusio" (sub Kategorio:Literaturo laŭ nacieco). Ĉu vi ne pensas havi tri kategoriojn estas troa kategoriigo (d:Q8646596)?--Salatonbv (diskuto) 13:15, 7 Mar. 2015 (UTC)
- Komento: Ankaŭ mi subtenas la trian varianton. Eble tio ne ege gravas por Usono aŭ Francio, sed en Rusio loĝas dekoj da lingvokomunumoj kiuj aktive uzas siajn lingvojn, inkluzive de literatura kampo. Do oni prefere diferencigu la nociojn Literaturo de Rusio (do tiu en la rusa, ĉeĉena, tatara, oseta ktp lingvoj), Rusa literaturo (do tiu en la rusa lingvo, verkita de rusaj verkistoj) kaj Ruslingva literaturo (verkita de alinaciaj verkistoj de aliaj landoj).--RG72 (diskuto) 12:52, 7 Mar. 2015 (UTC)
- Komento: Mi preferas manieron 3, kvankam ĝi signifas plej da ŝanĝoj; ĝi estas la plej preciza kaj ebligas, en okazo de bezono, la enkondukon de analogaj kategorioj "literaturo pri <lando>". Sed mi povas akcepti ankaŭ manieron 1. Ŝanĝi "nacieco" al "lando" ŝajnas al mi bona, sed ne necesa ĉi tie. – Umbert' (diskuto) 09:18, 7 Mar. 2015 (UTC)
Komento: El antaŭaj diskutoj klaras ke ne temas pri lingvaj eraroj: en multaj kazoj etnonoma adjektivo same rilatas al lingvo kaj al ŝtato, do laŭ la gramatiko de Esperanto, ĉi-tie du-signifa, ĉio facile povas resti kiel estas. Klaras ke temas nur pri teknika demando ĉu aŭ kiel reorganizi la koncernajn vikipediajn kategorionomojn. En tiu senco, fakte la maniero 3 estus la plej draste unusignifa. Mi ne volus mem plenumi la gigantan ŝanĝolaboron, kaj tial el sobra prijuĝo de la propra laborforto lasus la sistemon kiel ĝi estus nun (kun kategorionomoj de Rusio, kiuj ne ekzakte sekvas la modelon de aliaj landoj), kaj krome mi konscias, ke en kazoj de pli detalaj kategorioj la ŝanĝo al maniero 3, se aplikata ĉie, povas signifi pli longajn kategorionomojn (ekz. kiam "francaj ministroj pri eksteraj rilatoj" iĝos "ministroj de Francio pri eksteraj rilatoj" aŭ eĉ "ministroj pri eksteraj rilatoj de Francio", kio ne estas tute la samo, se "germanaj ministroj pri sano" iĝos "ministroj de Germanio pri sano" ... certe ne "ministroj pri sano de Germanio"). Sed bone: Se iu pretas ŝanĝi ĉiujn kategoriojn, mi ne kontraŭas aplikon de maniero 3.
Pri la demando ĉu estu "literaturo laŭ nacieco" aŭ "...laŭ landoj": Nun en la kategorio ĉiuj subkategorioj krom du ankaŭ povus esti sub kategorio "literaturo laŭ landoj" - restas "araba literaturo" kaj "juda literaturo". Pri la unua (= "literaturo verkita en la Araba Mondo") oni eble povas rezigni en tiu-ĉi supera kategorio, nur meti ĝin sub supera kategorio "araba mondo" - ja ankaŭ ekzistas "arablingva literaturo", kiu signas la arablingvan literaturon verkitan ĉie sur la tero, en kaj ekster la araba ŝtataro. Sed "juda literaturo" estas verkita en pluraj lingvoj (la hebrea, jida, sefarda, aramea, eĉ en pliaj antikvaj lingvoj kiel la malnovgreka kaj latina, kaj en iuj modernaj lingvoj kiel la rusa, angla aŭ germana - vidu la verkaĵojn de Efraim Kiŝon, kiuj estas germanlingvaj sed laŭ enhavo tre judaj). Antaŭ 30 jaroj, en 1985, ankoraŭ estintus multe pli forta polemiko, ĉu permeseblas kategorioj "literaturo de Kroatio" (iuj krius ke devas esti "... de Jugoslavio"!) aŭ "literaturo de Litovio" (laŭ iuj "...de Sovetunio"!). Sed ankoraŭ nun estas la demando, ĉu en supera kategorio "literaturo laŭ landoj" rajtus ekesti novaj kategorioj "literaturo de Katalunio" (grandparte verkita en la kataluna, hispana kaj franca lingvoj), aŭ "literaturo de Tibeto" (certe almenaŭ la registaro de PRĈ ne ŝatus tian kategorion). Tial mi preferas la malpli ekzaktan superan kategorion "literaturo laŭ nacieco" kun araboj, judoj, katalunianoj kaj tibetanoj, ol la pli ekzaktan, sed pli limigan kategoion "literaturo laŭ landoj", sen araboj kaj judoj, kaj diskutinde ĉu kun aŭ sen katalunianoj kaj tibetanoj. ThomasPusch (diskuto) 14:50, 7 Mar. 2015 (UTC)
- El la diskutoj klaras ke uzado de etnonomo por lando estas ofta eraro kaŭzita de eŭropa rasismo kaj ne estas akceptinda por neŭtrala enciklopedio. Pri "araba" kaj "juda" literaturo estas evidente: "araba" apartenas nur al divido laŭ lingvoj, "juda" tute ne estas konsiderinda aparte. --Dima41 (diskuto) 18:51, 7 Mar. 2015 (UTC)
- Laŭ mi Kategorio:Juda literaturo (eble ankaŭ Kategorio:Araba literaturo) apartenu al Kategorio:Literaturo laŭ ĝenroj (d:Q6813345), kaj gramatika eraro aŭ rasismo apartenas al ne ĉi tiu diskuto.--Salatonbv (diskuto) 05:43, 8 Mar. 2015 (UTC)
Supre estas listo per Maniero 3. Bv kolekti se vi trovas erarojn. Post interkonsento mi petos al robotisto bona ol mia, por fari ne nur alinomon de kategoriojn sed ankaŭ redakton de kategoriojn de enhavitaj artikoloj.--Salatonbv (diskuto) 06:48, 8 Mar. 2015 (UTC)
- Mi restigis komentojn. Oni kontrolu. --Dima41 (diskuto) 11:07, 8 Mar. 2015 (UTC)
- Dankon Dima41. Mi forigis per linioj miajn erarojn. kelkajn regiojn oni povus lasi ne ŝanĝitaj, kaj ŝovitaj al taŭga kategorio. Demando: Mi ne komprenas kial vi volas forigi kategorio:Juda literaturo, kiu estas en d:Q6813888?--Salatonbv (diskuto) 11:34, 8 Mar. 2015 (UTC)
- Juda literaturo devas esti en Kategorio:Jidlingva literaturo kaj Kategorio:Hebrelingva literaturo (divido laŭ lingvoj). Ĝi povas samtempe esti trovita en Kategorio:Literaturo de Israelo kaj similaj (divido laŭ landoj). Laŭ antaŭaj diskutoj en Vikipedio ne bezonataj iu alia divido. --Dima41 (diskuto) 11:44, 8 Mar. 2015 (UTC)
- Mi ĵus ŝovis liston de kategorioj sen kontraŭaĵo al VP:Roboto/Laboroj. Miaopinie, kategorio:Juda literaturo ne estas tujforigenda kaj Juda literaturo ne facile estas disigitaj al la du lingvoj. Ni povos permane ŝanĝi la resto de kategorioj dum roboto laboras. Ĉu estas iu alia opinio pri la superaj kategorioj?--Salatonbv (diskuto) 05:51, 14 Mar. 2015 (UTC)
- Mi apartenigis Kategorio:Juda literaturo rekte al Kategorio:Literaturo. Ĉu tia stato (aparte) estas plej bona? --Dima41 (diskuto) 10:53, 14 Mar. 2015 (UTC)
- Mi ĵus ŝovis liston de kategorioj sen kontraŭaĵo al VP:Roboto/Laboroj. Miaopinie, kategorio:Juda literaturo ne estas tujforigenda kaj Juda literaturo ne facile estas disigitaj al la du lingvoj. Ni povos permane ŝanĝi la resto de kategorioj dum roboto laboras. Ĉu estas iu alia opinio pri la superaj kategorioj?--Salatonbv (diskuto) 05:51, 14 Mar. 2015 (UTC)
- Juda literaturo devas esti en Kategorio:Jidlingva literaturo kaj Kategorio:Hebrelingva literaturo (divido laŭ lingvoj). Ĝi povas samtempe esti trovita en Kategorio:Literaturo de Israelo kaj similaj (divido laŭ landoj). Laŭ antaŭaj diskutoj en Vikipedio ne bezonataj iu alia divido. --Dima41 (diskuto) 11:44, 8 Mar. 2015 (UTC)
- Dankon Dima41. Mi forigis per linioj miajn erarojn. kelkajn regiojn oni povus lasi ne ŝanĝitaj, kaj ŝovitaj al taŭga kategorio. Demando: Mi ne komprenas kial vi volas forigi kategorio:Juda literaturo, kiu estas en d:Q6813888?--Salatonbv (diskuto) 11:34, 8 Mar. 2015 (UTC)
- Komento: La plejmulto de la kategorioj estis ŝanĝata perrobote (el Kategorio:Usona literaturo al Kategorio:Literaturo de Usono) laŭ la maniero 3. Ĉu iu havas aliajn komentojn (ekz Kategorio:Literaturo laŭ nacieco iĝu Kategorio:Literaturo laŭ landoj? Ĉu estas interkonsento)? @Dima41: bona ideo ke ni metu la malfacilan kategorion sur superan kategorion (kategorio:Juda literaturo al Kategorio:Literaturo).--Salatonbv (diskuto) 22:57, 14 Mar. 2015 (UTC)
Alidirektantaj artikoloj de asteroidoj
ŝovita al Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Alidirektantaj artikoloj de asteroidoj (--Salatonbv (diskuto) 12:15, 19 Aŭg. 2014 (UTC))
Kontraŭ: La Esperantlingva vikipedia artikolo TEJO-Vikio estas unu el la unuaj artikoloj en la Vikipedio en Esperanto entute, kreita de Chuck Smith en 2003. Ĝi estas vikipedia paĝo kun vicorda numero nur 10940. Hodiaŭ mi pri tia servo ne kreus artikolon, sed la nunan mi rekomendas konservi, ĉar la servo ja pli ol 10 jarojn publike prezentis la junularan Esperanto-movadon. Temis do kvazaŭ pri reta versio de TEJO Tutmonde (kiu same estis "nur" iu movada sinprezentilo kaj ne plu ekzistanta). Mi ankaŭ scias kompreni la intencon de la kreintoj de la artikolo, kiuj fondante Vikipedion volis dokumenti ĉiujn gravajn fontojn de informoj pri la Esperanto-movado. Tio inkluzivas la paperajn kaj la retajn. Tial havas sian artikolon ne nur la famega Enciklopedio de Esperanto, sed ankaŭ ekz. Enciklopedio Kalblanda (kiu delonge ne ekzistas kaj ekzistis dum nur 5 jaroj). TEJO-Vikio laŭ mia scio estas unu el la unuaj vikioj ekuzitaj en Esperantujo dum la moda ondo de vikioj (ligita al la ekesto de Vikipedio en Esperanto) kaj jam pro tiu ĉi ĝia historia unikeco mi subtenas konservon de la artikolo pri ĝi. Alternative, se oni nepre dezirus forigi la artikolon, oni unue devus serioze esplori kaj raporti pri la historio ĉe Vikio#Vikioj en kaj pri Esperanto kaj enigi la informojn pri TEJO-Vikio tien.
P.S. Łukasz, la proponinto mem, ĵus antaŭ fari la proponon promesis nome de TEJO refunkciigo de statika arĥiva versio de la vikio. Do ne estas valida argumento, ke la retejo ne plu funkcias, kaj efektive per la decido publikigi arĥivon (kiun mi kiel TEJO-movadano kaj esperantologo tre bonvenigas) li mem esprimis sian opinion ke la vikio estas konservinda (supozeble pro la valoro de la datumoj pri la historio de TEJO, kiujn ĝi enhavas). Artikolon pri TEJO-Vikio mi do komparus kun artikolo pri iu organiza arĥivo – ankaŭ tiun TEJO havas en Roterdamo (parto de la Arkivo de UEA), kaj ankaŭ ĝi certe meritas havi artikolon (aŭ almenaŭ sekcion en priskribo de la UEA-arĥivo). Ke ĝi ne ekzistas, dum ekzistas artikolo pri la "reta arĥivo", estas supozeble nur ĉar la TEJO-Vikio estas multe pli facile atingebla kaj malkovrebla ol la fizika arĥivo en Roterdamo. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 12:19, 22 Jan. 2015 (UTC)
- Komento: Tiuj informoj, kiujn vi nun prezentas ĉi tie estas ja interesaj kaj se la artikolo restu konservita, ĝi nepre devas esti amleksigita je tio, kion vi ĵus skribis ĉi tie. Ja en la artikolo estas neniu mencio pri tio kiam kreiĝis la vikio, nenio pri ĝia pionieco kaj historia valoro. Sen tio ĝi estas simpla mencio pri unu el laboriloj de TEJO, kiu sonas, kvazaŭ same oni povus verki pri komitata retlisto, pri Trello, kiun uzas estraro kaj komisionoj, pri servilo aŭ pri dokmentoj de google. Do, laŭ mi la artikolo forigendas, se ĝi ne ricevos pliriĉigon je informoj pri sia historia valoro. --LukiZ (diskuto) 12:28, 22 Jan. 2015 (UTC)
- Fakta aldono pri Konflikto de interesoj: la proponinto LukiZ estas nuntempa prezidanto de TEJO, al kiu rilatas la artikolo. --KuboF (diskuto) 17:57, 22 Jan. 2015 (UTC)
Kontraŭ: Grava por la historio de esperanto kaj de vikipedio.--Pinof (diskuto) 14:32, 22 Jan. 2015 (UTC)
- Forigi aŭ (prilaborinte) kunigi kun Vikio#Vikioj en kaj pri Esperanto. Pluraj aferoj menciitaj de Blahma sonas tre bone por enmeti en sekcion de Vikio, tamen mi plu konsideras la vikion pli laborilo de TEJO ol iu taŭga informservo. La afero iom similas al mi la forigitan artikolon Esperanto-Panorama. Mi ne bone komprenas la argumentadon de Blahma: „Hodiaŭ mi pri tia servo ne kreus artikolon, sed la nunan mi rekomendas konservi“ Se la artikolo estas konservinda, kial vi ne kreus ĝin? Nia Vikipedio evoluis kaj ni jam forigis multajn artikolojn de la frua epoko, ekzemple la supre menciitan Esperanto-Panorama, kiun same verkis Uzanto:Chuck SMITH. --KuboF (diskuto) 17:57, 22 Jan. 2015 (UTC)
- Komento: En simila situacio estas ankaŭ Unumondo, pri kiu estas preskaŭ nenio en memstara artikolo, kvankam la vikio estas unua konata vikio en Esperanto. --KuboF (diskuto) 17:58, 22 Jan. 2015 (UTC)
- Komento: Mi alvokas ĉiujn al prudento antaŭ senpripensa forigo de mencioj de iloj kiuj pioniris la Esperantan interreton. Eble pluraj el vi ne estis en tiu tempo ankoraŭ esperantistoj, kaj ankaŭ mi mem trovis Esperanton per la reto "maljam" en 2003, sed retejoj kiel Esperanto-Panorama, TEJO-Vikio aŭ Ĝangalo apartenis al la "klasikaj retejoj" de tiu tempo, inter la unuaj utilaj Esperantaj retejoj ofte vizitataj. Se ekz. Muzaiko nun malaperus, ĉu post kelkaj jaroj, kiam venos nova generacio de retumantaj Esperantistoj, oni ankaŭ forigus ĝian artikolon, ĉar malmultaj plu memoros ĝin kaj konsideros ĝin fenomeno efemera, kiu ja ekzistis "nur" kelkajn jarojn? Oni konsideru, ke: 1) kvin aŭ dek jaroj en historio de interreto dudekjara kaj lingvo centkvinsepjara estas multe, 2) ni vivas en periodo kiam la interreto ĵus komencis transformi Esperantujon, pro kio ni devas lerni kiel dokumenti la naskiĝantan historion de tiu epoko, 3) io, kion oni nun apenaŭ plu konas, antaŭe povis esti grava, kaj mem la fakto ke neniu ankoraŭ dokumentis ĝin pli detale ne signifu ke la koncerna artikolo estu forigenda – ja tian oni simple marku "ĝermo" kaj subtenu ĝian plivastiĝon, ĉu ne?
P.S. El mia propra sperto, Esperanto-Panorama estis "la loko" por serĉi Esperantlingvajn subtekstojn dum multaj jaroj. Kaj certe al aliuloj ĝi utilis por multaj pliaj celoj. Minimume oni devus tiujn ĉi retejojn listigi kaj priskribi en artikolo kiel Esperanto en interreto#Historio – ĉu ni do ne tie ekkolektu la ĝermojn, se jam forigatajn? --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 20:56, 22 Jan. 2015 (UTC) - Komento: Dum daŭras la diskuto ĉi tie, la artikolo TEJO-Vikio daŭre konsistas el nur kvar frazoj kaj oni apenaŭ povas flari el ĝi kiom grava kaj pionira estis/estas tiu "laborilo". Prefere kontribuu al la artikolo kaj ĝi mem defendu sin per sia kvalito. --Fiskot (diskuto) 16:06, 26 Jan. 2015 (UTC)
Babol Noshirvani Universitato de Teknologio
Kontraŭ: Estas ebloj evoluigi ĝin --pino (diskuto) 21:54, 15 Mar. 2015 (UTC)
Esperanto-ŝercoj
- Artikolo
- Esperanto-ŝercoj (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- neenciklopedieca enhavo; Blahma proponis transigon al Vikilibroj sed mi konsideras la enhavon ne taŭga por Vikilibroj (kie estu lernolibroj), sed pli taŭga por ekstera retejo, kiel http://ridejo.ikso.net/ (kien la enhavon transigos mi mem)
- Uzanto
- KuboF (diskuto) 12:24, 22 Mar. 2015 (UTC)
KuboF, mi ankaŭ unue opiniis ĝin plene originala kolekto, sed baldaŭ konstatis, ke ja temas pri kolekto de iuj el la plej tradiciaj ŝercoj Esperantlingvaj, laŭ mia propra sperto ĝenerale konataj kaj iuj eble ankaŭ kun longa historio (mi povas imagi, ke iuj aperis jam en la unuaj numero de La Esperantisto – mi vidis tiajn tie). Se en Vikilibroj oni kreas ekz. kuirlibrojn aŭ kolektas proverbojn, kial oni ne faru tie ŝerckolektojn (ekz. laŭtemajn). Ja eĉ jam la ĉefpaĝo parolas pri "liberaj libroj por distriĝi, […]". Ĉiukaze mi ĝojos, se vi prizorgos transigon de tiuj ĉi ŝercoj al Ridejo. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 12:34, 22 Mar. 2015 (UTC)
- Temas pri precipe Esperantaj kaj precipe lingvaj ŝercoj, kaj tia ĝenro meritas esti pritraktata en nia Vikipedio. Mi kontraŭas la proponon, se la forigonto ne vere deponos la kolekton en alia loko kaj aldonos mencion pri la temo kaj referencon al tiu deponejo almenaŭ en la artikoloj Vortludo kaj Vortludoj aŭ kalemburoj (kiuj estas kunigindaj), eble ankaŭ al aliaj taŭgaj lokoj. Sen tia aldono, la forigo estos simpla vandalismo, t.e. sencela detruado de kultura valoraĵo. --Surfo 12:55, 22 Mar. 2015 (UTC)
- Surfo, tiu ĉi enhavo estas klare neenciklopedieca. Ĝi devis neniam aperi en Vikipedio. Ĉu vi vere kondiĉas ĝian forigon per republikigo aliloke? Se iu publikigus plenajn parolojn de Angoroj en Vikipedio (mi esperas, ke ĉiuj akceptas, ke tio estas maltaŭga...), ĉu vi la "artikolon" lasus nur pro tio, ke temas pri Esperanta valoraĵo? --KuboF (diskuto) 22:45, 22 Mar. 2015 (UTC)
- Jes, mi lasus ĝin resti ĝis mi estus certa, ke ĝi estas ie deponita kaj, se necese, taŭge utiligita en Vikipedio, ekzemple per referenco aŭ parta aŭ tuta cito en aliaj artikoloj. Mi scias, ke vi malsamopinias kaj konsideras nur iujn Vikipediajn formalaĵojn kaj eĉ tiujn nur laŭ via persona interpreto. Via tuj-en-rubujon-politiko klare malutilas al la Esperanta kulturo. Cetere, en la nuna okazo, tute ne estas evidente, ke la kritikata artikolo ne estas siaspeca ĝermo kaj utiligebla. --Surfo 09:40, 23 Mar. 2015 (UTC)
- Surfo, tiu ĉi enhavo estas klare neenciklopedieca. Ĝi devis neniam aperi en Vikipedio. Ĉu vi vere kondiĉas ĝian forigon per republikigo aliloke? Se iu publikigus plenajn parolojn de Angoroj en Vikipedio (mi esperas, ke ĉiuj akceptas, ke tio estas maltaŭga...), ĉu vi la "artikolon" lasus nur pro tio, ke temas pri Esperanta valoraĵo? --KuboF (diskuto) 22:45, 22 Mar. 2015 (UTC)
- Laŭ meta:Wikibooks, Vikilibroj estas "kolekto de liberaj lernolibroj kaj manlibroj" ("a collection of free textbooks and manuals"). Mi povas tute bone imagi ŝercojn en Vikilibroj, se ili helpas al lernado de iu afero, ekz. kunmetado de Esperantaj vortojn aŭ komprenlegado de literaturo. Tamen, nura kolekto de ŝercoj sen aldona instrua materialo (laŭ mi) ne provizas specife grandan instruvaloron. Pro tio vere pli bonus, jam menciita, Ridejo. --KuboF (diskuto) 22:42, 22 Mar. 2015 (UTC)
Kontraŭ: Interesa por nia vikipedio kun enciklopedia valoro. --pino (diskuto) 14:18, 22 Mar. 2015 (UTC)
Por: Forigu kiel neenciklopedieca; tamen sekcio pri vortŝercoj estas forportinda al artikolo Vortŝerco. --Dima41 (diskuto) 15:03, 22 Mar. 2015 (UTC)
- Komento: Mi ĵus aldonis ĉiujn menciitajn ŝercojn (enkalkulante ankaŭ unu en la diskuto) al Ridejo. Pri aldonado de ekzemploj al Vikipedio mi iom hezitas, ĉar kolegoj supre menciis pluraj paĝojn kaj mi dume ne certas pri ilia temodivido (aldone, Kalemburo estis ĵus alinomita al Vortŝerco). Tamen mi aldonis informon pri Ridejo al Vortŝerco.—La komenton aldonis, sen subskribo, KuboF (diskuto • kontribuoj) 22:42, 22 Mar. 2015
Por: Kiam mi kreis tiun ĉi artikolon, al mi mankis spertoj pri enciklopedia verkado. Do, forigu ĝin! --Unukorno (diskuto) 11:45, 24 Mar. 2015 (UTC)