Vikipedio:Diskutejo/Arkivo majo 2002

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi demandis kion ĉiuj pensis pri ŝanĝi 2-a, 13-a, ktp al 2a, 13a, ktp. Mi persone pensas ke ĝi pli normas kaj pli belas, sed estus laboro. Kion vi pensas? --Chuck SMITH

Nu, mi pensas ke mi tro volas ŝanĝi la titolojn en la Vikipedio sen konsento de aliaj... do, ne zorgu pri 2-a --> 2a. Mi pensas ke ĝi tute ne necesas... kaj ne vere gravas. Ni uzadu la 2-a, 13-a sistemo... Mi pardonpetas pro la malŝparado de via tempo. Mi tro volas perfektigi ĝin anstataŭ simple estigi ĝin sufiĉe bonan. --CS

Nova ideo por havi pli da partoprenantoj: krei dissendoliston "Vikipedio". Tiu listo utilos por helpi la vikipediistojn komuniki inter ili. La listo povos ankaŭ ebligi al personoj kiuj ne kutime uzas la TTT-on sendi artikolojn al la vikipediistoj. Se tio interesas vin mi pretas krei la liston en yahoogroups.--Zav'

Zav, mi havas plibona ideo! Mi sugestas ke ni kreu tiun adreson, do homoj kiuj ne jam partoprenas povas demandi pri la Vikipedio, sed ni ne uzus tiun liston por komuniko inter la vikipediistoj. Tiel, ni povas helpi komencantojn vikipediistiĝi!  :) Kion vi pensas pri tio? La vikio sufiĉe facile helpas nian komunikadon (inter vikipediistoj) laŭ mia opinio. Do, anstataŭ sendi al mi demandojn pri la Vikipedio, interesatoj povus sendi tiujn al la listo. Tio ankaŭ helpos nin kiam mi vojaĝegos... --Chuck SMITH

Jes fakte mi unue pensis ke estos la ĉefa utilo de la listo: povi doni simplan adreson <vikipedio@yahoogroups.com> por ebligi la ĝeneralan publikon peti informojn pri Vikipedio. Ni vidos poste ĉu la listo utilos por aliaj uzoj: specialaj anoncoj al vikipediistoj ekzemple ktp.

Eventuale mi povas samtempe krei adreson kiel <vikipedio@esperanto-panorama.net> kiu redirektos al la alia adreso. La plej interesa adreso estus <vikipedio@esperanto.org> sed malfacilas komuniki kun la zorgantoj de la adresoj @esperanto.org. --Zav'

Nu, kreu la liston, kaj skribu vikipedian artikolon pri ĝi. Poste, vi povas trovi pli bonajn adresojn por alidirektoj.  ;-) --CS

Farita! Vizitu la TTT-ejon de la grupo je : http://groups.yahoo.com/group/vikipedio/ Fariĝu membro en la TTT-ejo aŭ per sendo de ajna mesaĝo al <vikipedio-subscribe@yahoogroups.com> Mi nun kreos artikolon Vikipedio-grupo --Zav'


Mi ĵus sendis afiŝon ("Naming and branding for non-English Wikipedias"; anglalingve) al dissendolistoj Intlwiki-L kaj Wikipedia-L demandante pri ĉu la vikiprogramo nomiĝu ĉiam per la orignala nomo "wikipedia" por ke la tuta projekto havu propran (komerc)markon, ĉu per polingva formo ("vikipedio", "ウィキピディア" ktp) por ke la uzantaro komforte rekonu sin, ĉu per ioma intermiksado.

Specife, mi demandas pri kiun formon de la nomo oni enmetu kiel titolego je la supraĵo de la ekrano kun la nova interfacetoso 'Kolonja Bluo' (kiu fariĝos la norman interfacon post cimoforigado), kaj pri kiun formon oni enmetu antaŭ paĝnomoj por privikiaj paĝoj (ekz ĉe la angla, "Wikipedia:Bug reports"; ĉe ni, eble "Vikipedio:Teknikaj problemoj" post konvertado al nova programo?) Se vi priopinias la aferon, bonvolu respondi mian afiŝon al la listoj, aŭ rekte angle aŭ per aliulo tradukanta. Dankon! --Brion VIBBER

Mi ĵus aldonis la paĝon pri Antarkto en la DMoz-rubriko pri Antarkto kiu entenis nur unu paĝon: http://dmoz.org/World/Esperanto/Regiona/Antarkto/

Ĉi-okaze mi konstatis ke pro la manko de priskribo en la kapo de la paĝo, DMoz aŭtomate proponas tion kiel priskribo: <a href="/wiki/Hejmpaĝo"><img src="/vikio.png" alt="[Hejmo]" border=0 align="right"></a><a href="/wiki.cgi?search=Antarkto">Antarkto</a>.

Tio ne estas priskribo sed hieroglifaĵoj :-( Do Ĉu eblus ŝanĝi tion? Pli bonus ke almenaŭ estu aŭtomate aldonita priskribo kun la sama enhavo kiel la titolo, aŭ pli bone: Artikolo pri titolo en la enciklopedio Vikipedio. --Zav'


Hmmm... nombro da komaj artikoloj nun: de:2463 - eo:2496 - pl:2745 Se ni ne skribas pliajn artikolojn baldaŭ, la germana preterpasos nin!


Vikipedio ĉeestas nun en la VEB kiun mi ĵus komencas ĝisdatigi. Estas multe da laboro por tiu ĝisdatigo, do mi faros pli paŝo post paŝo... http://esperanto.net/veb/ --Zav'