Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2009 7

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Senkazaj protektoj[redakti fonton]

Mi plendas kontraŭ senkazaj protektoj de ŝablonoj Ŝablono:Ŝablona dokumentada komenco kaj Ŝablono:Dok. Mi demandas: Kial ili estis protektitaj kaj kiu kritikis ilin? Ĉu libervola ago de administranto estis tio, ke la ŝablonoj estis protektitaj? Kelkaj administrantoj havas impreson, ke duono de Vikipedio estas ilia! Kerio 16:18, 29. Mar 2009 (UTC)

Kaj nun estis senkaze protektita Ŝablono:Ŝablona dokumentada fino. ĉiujn ŝablonojn povas redakti nur administrantoj! Kia plezuro por ili! Iuj el ili ludas je regantoj de Vikipedio! Kerio 16:21, 29. Mar 2009 (UTC)
Saluton, Kerio. Mi protektis la ŝablonojn, por eviti sendiskutajn, arbitrajn ŝanĝojn. Krome la ŝablonoj estas ofte uzataj por la ŝablonaj dokumentadoj kaj ebligas unuecan aspekton. - Se vi havus proponojn pri iuj aldonoj al la koncernataj ŝablonoj, vi ja povas skribi ĉi tien. - Se vi ekzemple celus simple anstataŭigi la kodon per alivikipedia, ĉar ĝi laŭ vi, estus pli plaĉa, vi nun devus diskuti pri tia ŝanĝego. Krome mi pensas, ke la ŝablonoj bone funkcias. Eble ŝanĝeblas detaletoj. Kore --Tlustulimu 16:26, 29. Mar 2009 (UTC)
En aliaj Vikipedioj, ekzemple en la itala, ĉiu ŝablono kiu uzatas en pli ol fiksita nombro da paĝoj estas aŭtomate protektata, kaj redaktebla nur de administrantoj. Do ne temas pri diktatoreco fare de administrantoj, sed pri kutimo kiu ankaŭ ekzistas ekster nia Vikipedio (ĉu utila, ĉu neutila, tio estas tute alispeca diskuto). --WinstonSmith 21:01, 31. Mar 2009 (UTC)

Grandaj ŝanĝoj[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. Hodiaŭ ekis diskuto pri la problemo de grandaj ŝanĝoj en Vikipediista diskuto:Kerio#Ŝablono:Informkesto kemia elemento. Kerio ja rearanĝis ŝablonon, kvankam mi antaŭ kelkaj tagoj aranĝis provejan version de la koncernata ŝablono. Temas pri Ŝablono:Informkesto kemia elemento. Strangas, ke li tute ne eluzis la kodigon el la provejo. Mi pensas, ke tiaj grandaj ŝanĝoj estu (estonte) diskutataj. Sed mi nenion trovis pri tio en nia regularo. Krome --Tlustulimu 17:34, 29. Mar 2009 (UTC)

Tio ŝajnas al mi bona ideo. Sed, kiel difini "grandajn ŝanĝojn"? --- Disk. 17:44, 29. Mar 2009 (UTC)
Ĉe ŝablonoj tio ekzemple estus "(preskaŭ) kompleta rekodigo". Kore --Tlustulimu 17:56, 29. Mar 2009 (UTC)
Mi gratulas al ofenditaj administrantoj, kiu faras el la libera Vikipedio nelibere redakteblan enciklopedion, ili anstataŭ tio faras polican kontrolon super ĝi. Ili volas regi en ĝi! Vi, simplaj redaktantoj, ĉiam devos peti pri io en ĝi! Hontinda! Kaj kial? Ĉar kelkaj el ili ne scias finredakti unu paĝon. Ili ne volas, ke unuopuloj laboros mem. Anstataŭ tio, ke ili ĝojus, ke plua ŝablono estas plibonigita, ili ploras, ke neniu informis ilin pri tio. Trista. Ek al la polica vikipedio. Mi ne plu komentos eventualajn komentojn, ĉar tio estas perdo de tempo. Kerio 18:07, 29. Mar 2009 (UTC)
Kerio, tamen indas kontroli ĉu iu alia jam ekokupiĝis pri la samo. Des pli en ĉi tiu okazo la afero estis farita tute publike. Nun mi propnas uzi tiun varianton kiu estas pli bona la sia esenco. Maksim 18:22, 29. Mar 2009 (UTC)
Maksim, eĉ kiam mi ne volis reagi, mi respondos: en versio de Tlustulimu estis nenia ŝablono redaktata. Mi ne komprenas kial estas ĉirkaŭ tiu ĉi ŝablono tia tumulto. Ĉu tial, ke Tlustulimu komencis ion en ĝi? Sed li ne finis sian laboron! Li simple povis komenci novan version de tiu ĉi ŝablono en la ekzistantan paĝon, sed li komencis sian novan. Ĉu ĉiu devas fari tiel? Alia fakto: Tiama ŝablono ligis sole kaj nur al unu paĝo pri kemia elemento, krom ĝi al kelke da vikipediistaj paĝoj. Fakte okazis nenio per mia ŝanĝo de la tuta teksto, ĉar la menciitan paĝon mi jam korektis - temis pri kalio. Plua afero: kiu aldonos la ŝablonon en paĝojn pri la elementoj? Mi kuraĝas aserti, ke neniu el ili, do nek Tlustulimu, nek Paul. Ĉu iu alia? Ankaŭ nereala ebleco. Neniu aldonas la aliajn ŝablonojn en paĝojn, se temu pri politikistoj (escepto estas nun Steinthors), muzikaj artistoj, verkistoj, soldatoj, aktoroj... Krom raraj kazoj, tio estis mi, kiu aldonis ilin tien. Ĉu vi do pensas, ke Tlustulimu aŭ Paul diligente ŝablonigos kemiajn elementojn? Kristnasko estos pli ofta ol ili faros tion. Ke mi revenu al tiu ŝablono. Li (aŭ iu alia) povis fari la samon kiel mi. Mi ankaŭ povus simple forviŝi la version de Tlustulimu sur lia proveja paĝo kaj tie enmeti la mian. Se ne, mi ne kredas en la libera redaktado de Vikipedio, ĉar oni devos fari, kion administrantoj permesos al oni. Libere eble oni povos fari redaktojn kun valoro 10, 20, 30 Kb, jen iu ŝanĝos tri literojn, iu korektos kategorion kaj simile. Mi volis aldoni kaj aldonis en multajn paĝojn diversajn ŝablonojn, sed nun faru tion iu alia. Povas Tlustulimu kun Paul, se ili estas administrantoj, ili certe havas pli grandan vorton ol neadministranto. Mi ne obeos ilin, ĉar ili ne estas miaj superuloj. Se mi volos redakti ion, mi simple redaktos, eĉ se Tlustulimu aŭ Paul kolerus plej multe. Kerio 14:07, 30. Mar 2009 (UTC)
Saluton, Kerio. La ŝablono redaktata ne enestas, ĉar mi uzis ŝablonan provejon por iom post iom aranĝi novan ŝablonan version. Sed mi timas, ke vi ne komprenas tion. Krome mi diskutis pri ŝablona provejo kaj testejo jam antaŭ semajnoj kun Arno. La ligiloj al tiuj ŝablonaj subpaĝoj estas ja kreata per helpo de {{Dok}}. Krome mi pensas, ke pro la aŭtomate aperantaj ligiloj tuj ĉe la dokumentada komenco ne necesas aparta enmeto de redaktata. Kore --Tlustulimu 17:49, 30. Mar 2009 (UTC)
Mi ne komprenas, kial subite mi estas de Kerio enplektita en la verkado de ŝablonoj. Kerio petis min viŝi centon da ŝablonoj. Mi rifuzis, ĉar mi ne povas mem juĝi, ĉu tiuj ŝablonoj estas uzataj/uzindaj aŭ ne, kaj ĉar la regulo estas, ke forigojn oni petu en la koncerna paĝo, ne rekte al iu administanto. Kerio rifuzis sekvi la normalan proceduron kaj mi do rifuzis viŝi la koncernajn ŝablonojn. Jen ĉio.--- Disk. 14:22, 30. Mar 2009 (UTC)
Paul, mi menciis vian nomon rilate al kompletigado de artikoloj per ŝablonoj pri kemia elemento. Kaj due. Ĉu tiel sperta vikipediisto, kiu fariĝis administranto vi estas, ke vi ne scias, kiel ekscii, ĉu la ŝablono ligas al iu paĝo? Mi petis tiel foje aliajn administrantojn kaj estis nenia problemo kun tio, ĉar temis pri forigendaĵojn. Same mi faris nun petante vin, sed vi ludis je mia superulo. Do estu superulo, sed ne de mi. Mi obeos nek vin nek iun alian en Vikipedio. Vikipedio ne okupigas min kaj mi estas nenies subulo en ĝi. Vi estas la sama redaktanto kiel mi kaj kiel ĉiuj ceteraj. Tion memoru. Kerio 15:56, 30. Mar 2009 (UTC)
Saluton, Maksim. Dankon pro via opiniesprimo. Mi ja fakte proponis iam novan version, sed ĝi simple estis ignorita. Krome la nuna ŝablono havas problemon ĉe la izotopoj. Kore --Tlustulimu 18:30, 29. Mar 2009 (UTC)
Saluton, Kerio. Libera redaktado ne signifas, ke oni ignoras la kreaĵojn de aliaj vikipediistoj, eĉ se tiuj ankoraŭ ne estas aŭ aspektas pretaj, kaj laboras tiel kvazaŭ oni estus la sola ĉi tie. Kore --Tlustulimu 19:15, 29. Mar 2009 (UTC)
Tlustulimu, se oni povas defundamente ŝanĝi tekston en normala paĝo kaj krei ĝin tute denove, mi opinias, ke tio eblas ankaŭ kun ĉiu ŝablono. Se novkreinto korektos ĉiujn paĝojn, al kiuj ĝi ligas, ĉio estos en ordo. Mi do ne komprenas vian konduton. Se vi kondutos superule, mi ignoros viajn proponojn, same kiel oni ignoris la mian provon krei novan ŝablonon, kiu konsistis el pluraj ŝablonoj. Tiam mi bezonis helpon, sed tiu ne venis. Kerio 16:10, 30. Mar 2009 (UTC)
Aldono: Kiu kiun ignoras, oni povas vidi en Ba Jin, kies diskuton iu lerte forbalais en forgesejon. Mi ne estas ununura, kiu vidas la paĝon tiel, kiel estas videble sur Dosiero:Dosiero3.jpg. Kerio 16:28, 30. Mar 2009 (UTC)
Mi proponas, ke ni ĉikaze decidu, ĉu ni lasos la tradukaĵon laŭ la ĉeĥa versio: cs:Šablona:Infobox Chemický prvek en Ŝablono:Informkesto kemia elemento aŭ ŝanĝu al la ŝablono el la provejo. Mi ja ne proponis la ŝablonajn provejojn, por ke ni evitu ilian uzadon (per helpo de {{Dok}} kaj aliaj). - Krome certe estus bona ideo, iom post iom krei interkonsentan regularon pri "grandaj ŝanĝoj". Kore --Tlustulimu 19:48, 29. Mar 2009 (UTC)

Mi bedaŭras la manieron kiel tia diskuto disvolviĝas. Estas tre malsana bazo por diskuto listigi akuzojn kaj riproĉojn el kiuj multaj estas senbazaj. Administrantoj ne estas superuloj, sed vikipediistoj kiuj iam proponis sian kandidatecon kaj regule estis akceptitaj pro plenumi iujn difinitajn taskojn kaj respondecojn. Iuj ŝablonoj aperas en tre multaj paĝoj kaj indas protekti ilin por ke malica difekto al ili ne havu sekvojn en centoj aŭ miloj da paĝoj (en nacilingvaj vikipedioj tre multaj tiaj ŝablonoj estas protektitaj - malsaĝe ĉi tie multaj kiuj devus esti protektitaj ne jam estas). Se kontribuanto volas evoluigi protektitan ŝablonon estas diversaj eblecoj :

  • uzi provejon kaj post atingo de kontentiga rezulto proponi sian kreaĵon kiun administranto kompleze enmetos anstataŭ la antaŭa versio.
  • fariĝi administranto (sekvante la regulan vojon : kandidatiĝi, esti aprobita ...)
  • krei paralelan ŝablonon kaj proponi ĝin konkurence de iu jam ekzistanta (tiu vojo estas evitinda ĉar konfliktema kaj malordigas la projekton). Antaŭ kelkaj monatoj estis konflikto pri biografiaj ŝablonoj, kaj kiam mi proponis eliĝi el la konflikto per lojala prezento de alternativoj, la konfliktintoj ne plu interesiĝis pri la temo, kaj tute ne partoprenis en konstrua procezo.

Mi ne jam eniris la lastajn diskutojn pri kemiaj elementoj; nur mi rekomendas ĝentile interdiskuti, ke ĉiu konsciu ke li/ŝi partoprenas en komuna projekto al kiu li/ŝi portas brikon por progresigi ĝin, kaj ne okazas progreso se iu partoprenanto nur sendiskute detruas alies kontribuon. Pacon ! ĝentilecon, komprenemon - la aliaj kontribuantoj ne estas malamikoj eĉ se ili havas alian vidpunkton - tia estu la viki-etiketo. AL @ 20:19, 30. Mar 2009 (UTC)

Mi konsentas kun Tlustulimu ke en nia regularo estu iu instigo al antaŭproponado okaze de grandaj ŝanĝoj ĉe ŝablonoj.
Mi bedaŭras, ke ankaŭ en ĉi tiu diskuto Kerio komencis uzi malĝentilan diskutostilon. Tia diskutmaniero ne helpas al nia kunlabora projekto. Marcos 14:15, 31. Mar 2009 (UTC)
Mi uzis tian stilon, ĉar administrantoj atakas min. Mi faris nenion kontraŭvikipedian. Kun mi ankaŭ neniu foje kunlaboris, kiam mi laboris kun tiu ĉi ŝablono, kies malnova versio estas ĉi tie. Mi asertas, ke la kemian ŝablonon en la provejo preparus iu alia neadministranta vikipediisto, kiu dum longa tempo ne okupiĝus per ĝi, kaj mi poste rearanĝus normalan ŝablonan paĝon, tiu ĉi diskuto ne okazus. Oni prenus tion kiel normalan vikipedian redaktadon. Sed bedaŭrinde por mi, la provejon preparis administranto Tlustulimu, kiu ofendiĝis, ke iu alia rearanĝis la ŝablonon. Kaj la administrantojn ni ne devas ja ofendigi. Se li ofendiĝis, mi profunden demetas mian ĉapelon sendante al li mian profundan riverencon lasante por li la tutan ŝablonan spacon kun Informkesto kemia elemento. Se mi povas feliĉigi lin, mi eĉ donas tiun ĉi ŝablonon al li, li povas fari kun tiu spaco multajn ŝanĝojn. Jam nun mi ĝojas, kiel aspektos kemiaj elementoj. Certe tio devos esti beleco. Kerio 15:54, 31. Mar 2009 (UTC)

Sufiksaĉo 'Ajo'[redakti fonton]

Antaŭ kelkaj horoj sennoma Vikipediisto:193.181.63.129 kreis multajn sensencajn alidirektilojn el landonomoj kun la neekzistanta sufikso 'ajo' al la korektaj paĝoj. Li eĉ malpurigis kelkajn artikolojn (ekz. Eŭropa Unio) per aldono de ligiloj al Italajo, Francajo ktp. Vidu ĉi tie la liston de kreaĵoj, kiuj laŭ mi senpense forigindas fare de bonvolema administranto. --WinstonSmith 14:14, 23. Mar 2009 (UTC)

Saluton, WinstonSmith. Mi jam atentigis la ulon, sed li ne reagis kaj plu kreis alidirektilojn. Nun li estas blokita por tri tagoj kaj ni povas forigi la stultaĵon. Vidu ankaŭ Vikipedio:Forigendaj artikoloj#Ajo. Kore --Tlustulimu 14:37, 23. Mar 2009 (UTC)
(+) Krome mi demandis lin sur lia diskutopaĝo pri fontoj. Sed mi pensas, ke tiuj ne ekzistas aŭ ne estas taŭgaj. Kore --Tlustulimu 14:41, 23. Mar 2009 (UTC)

Frejo aŭ Freyr[redakti fonton]

Kiu paĝo estas bone titolita, ĉu FrejoFreyr? Ambaŭ havas la tute saman tekston kaj bildon. Malĝustan bonvolu iu forigi. Kerio 14:42, 24. Mar 2009 (UTC)

Iu nespertulo kopiis la enhavon, anstataŭ alinomi la artikolon. Mi atentigos lin. Kore --Tlustulimu 14:55, 24. Mar 2009 (UTC)
Mi anstataŭis la paĝon Freyr per alidirektilo al Frejo kaj aldonis tie en krampo post Frejo (ankaŭ Freyr). Ambaŭ variantoj ja ekzistas. Estintus do same prava la inversa procedo. La artikolo cetere meritus ampleksigon ... DidiWeidmann 15:47, 25. Mar 2009 (UTC)

Forigo de artikolo pri TEJO-volontulo[redakti fonton]

Saluton, mi hodiaŭ ĝisdatigante la liston de TEJO-volontuloj kun surprizo rimarkis, ke malaperis el la Vikipedio artikolo pri la ĵus foririnta volontulo Federico Faccio Peláez. Laŭ sola de mi trovita informo ĝi estis forigita jam marte far Yekrats, kun klarigo "peto de S-ro Peláez, kaj en la artikolo mankas informaj fontoj". Bedaŭrinde mi ne bone memoras tiun artikolon por taksi kiom multe da fontoj ĝi enhavis kaj simile, sed mi ja memoras ke mi (kun)verkis ĝin tuj post apero de la informo pri la volontuliĝo de Federico kaj ja bazis ĝin sur sciigo pri tio aperinta en la TEJO-retpaĝaro, kiun mi kredeble ankaŭ citis (aŭ povis citi). Ĉiukaze mi opinias la artikolon konservinda. TEJO-volontulo estas grava persono en la esperanto-movado kaj ĉiu persono kiu deĵoris sur tiu posteno ekde 2003 havas propran artikolon en la Vikipedio - nun do krom Federico. La aldonan klarigon "peto de S-ro Peláez" mi ankaŭ ne komprenas - aŭ ĉu ekzistas en la Vikipedio politiko, ke se iu persono ne deziras pri si havi vikipedian artikolon, oni volonte forigas ĝin? Laŭ mi tio eĉ povus limi kun neneŭtraleco de vidpunkto, kaj certe damaĝas al objektiveco de la enciklopedio. Se okazis ke ĉeestis iu dubinda fakto en la artikolo, oni ja povis atentigi pri tio, ĉu aldonante fontojn, ĉu konstatante ties mankon kaj sekve eble forigante la nekonfiremblan eron - sed forigi tutan artikolon mi opinias tro. Tial mi do petas ĉi tie pri ĝia restarigo, aŭ klarigo kaj/aŭ diskuto kaze ke tio dume ŝajnas nefarebla. Marek "Blahma" BLAHUŠ 19:12, 18. Maj 2009 (UTC)

Saluton Marek, la siatempan diskuton vi povas legi tie ĉi: Vikipedio:Forigendaj_artikoloj/Arkivo5#Federico_Faccio_Peláez --- Disk. 19:25, 18. Maj 2009 (UTC)

Dankon al PaulP pri la ligilo (utilus sekvafoje rekte aldoni ĝin en la forig-priskribon). Traleginte la diskuton, mi plu opinias Federico-n sufiĉe grava persono (certe almenaŭ laŭ la mezuroj uzataj en tiu ĉi nia esperanto-komunuma projekto) por ke pri li ekzistu artikolo. Jam tio, ke ekzistis ruĝa ligilo pri li kaj sekve vikipediisto efektive verkis tian artikolon, kialigas tion. Alie ni prefere forigu ruĝajn ligilojn el la listo de volontuloj entute, se ni ne konsideras ilin enciklopedie signifaj homoj - alie tio nur konfuzas vikipediistojn. Sed mi ripetu ke ekzisto de artikolo pri ĉiuj aliaj lastaj volontuloj jam per si mem igas ankaŭ lin enciklopedie signifa. Se temas pri foto, tiun ja eblas forigi (ĉar ĝenerale validas iuj zorgoj pri protekto de personoj montrataj sur fotoj, eĉ se la fotoj mem estas liberaj), tamen artikolon, des pli ĉar bazitan sur liaj propraj vortoj (lia publika prezento aperigita en la TEJO-retpaĝaro), ne estas prudente forigi. Kaj sendube la nuna stato estas sĥizofrenia - ekzistas ruĝa ligilo sed samtempe oni ne emas ke pria artikolo ekzistu. Marek "Blahma" BLAHUŠ 14:41, 19. Maj 2009 (UTC)

Ĉi-kaze gravas distingi inter "sufiĉa graveco de iu por ke povu ekzisti artikolo pri li" kaj "sufiĉa graveco de iu por ke povu ekzisti artikolo pri li eĉ kontraŭ lia volo".
Ni jam delonge havas la politikon, ke por Esperantistoj (kaj por Esperantaj aferoj ĝenerale) ni havas tre malaltan limon de graveco necesa por havi artikolon. Do ni havas artikolojn pri multaj Esperantistoj, kiuj el ne-Esperanta vidpunkto estas tute malgravaj personoj. Laŭ mi, tiu politiko estas bona, ĉar ni ja estas la Esperanta Vikipedio, kaj multajn el niaj legantoj aparte interesas Esperantaj temoj.
Sed kiam temas pri "sufiĉa graveco de iu por ke povu ekzisti artikolo pri li eĉ kontraŭ lia volo", ni devas esti pli rigoraj. Ekzistas leĝoj de privateco kaj de sekurigo de datumoj, kiuj povus kaŭzi problemojn, se ni publikigas artikolojn pri homoj, kiuj el ne-Esperanta vidpunkto ne gravas kaj kiuj petis forigon de sia artikolo.
Mi opinias ke TEJO-volontuloj apartenas al la tiuj kun "sufiĉa graveco por ke povu ekzisti artikolo pri ili", sed ne al tiuj kun "sufiĉa graveco por ke povu ekzisti artikolo pri ili eĉ kontraŭ ilia volo". La konkludo el tio estas, ke artikolo pri Federico ne ekzistu, kaj la ruĝaj ligoj kun lia nomo estu nigrigitaj. La ruĝaj ligoj al aliaj TEJO-volontuloj aliflanke povas resti. Marcos 15:30, 19. Maj 2009 (UTC)

Vikicitara ŝablono[redakti fonton]

Mi regule rimarkas, ke iu aldonas al artikolo la Vikicitaran ŝablonon, ekzemple en Phillipp Vandenberg. Kaj post kiam oni alklakis tiun ligilon, oni ricevas nur la mesaĝon, ke "Mankas teksto en ĉi tiu paĝo. Vi povas serĉi ĉi tiun paĝtitolon en aliaj paĝoj, serĉi la rilatajn protokolojn, aŭ redakti ĉi tiun paĝon." Do kial diri, ke Vikicitaro havas citaĵojn, se ĝi ne havas? Ĉu mi estas la sola, kiu ne komprenas la sencon de la aldono de tiuj ŝablonoj? --- Disk. 14:56, 5. Maj 2009 (UTC)

Intertempe la kazo Philipp Vandenberg estas solvita, sed ekzistas aliaj similaj ...--- Disk. 15:41, 5. Maj 2009 (UTC)

En la artikolo pri naziismo oni povas tralegi, ke eŭtanazio estis unu el ĝiaj ĉefaj trajtoj. Ĉu oni rajtas tiel diri? Ĉu oni ne traktu eŭtanazion - laŭ difino kaj etimologio - kiel bona morto? Mi protestas pri misuzo de tiu vorto, sendepende kion oni opinias pri unua aŭ dua. --Fiskot (diskuto) 20:36, 28. Apr 2009 (UTC)

Efektive hontinda eŭfemismo. Oni povas korekti al "homa ekstermado" aŭ io simila. --- Disk. 21:13, 28. Apr 2009 (UTC)
Oni sendube konfuziĝis inter eŭtanazio ("bona morto") kaj eŭgenetiko (supozita plibonigado de la homa raso per mortigo de handikapuloj, hebreoj, gejoj kaj tiel plu, kio estis ĝuste la ĉelo de naziismo). --WinstonSmith 16:27, 29. Apr 2009 (UTC)
La aŭtoro parolis pri eŭtanazio kaj eŭgenetiko ... Nu, kiel ajn, mi forigis la vorton el la artikolo. --- Disk. 16:35, 29. Apr 2009 (UTC)

Vikipediisto:Forigita[redakti fonton]

Kiel eblas, ke ĉi tie eblas forigi paĝojn de vikipediistoj? Temas pri Vikipediisto:KuartasEo kaj Vikipediisto:Kuartaseo. Plie, tiuj ĉi paĝoj estis skribitaj eĉ ne en Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Kerio 11:00, 29. Mar 2009 (UTC)

Ĉar la paĝoj estis malplenaj, kaj ĉar la aŭtoro mem petis forigi ilin. Ŝajne la kaŭzo de via demando ne estas, ke vi zorgas pri tiu ĉi Vikipediisto, sed ke mi ĵus antaŭ duona horo rifuzis viŝi centon da ŝablonoj, kiujn vi taksas senutilaj. Mi skribis al vi, ke vi komentu vian peton en la paĝo Vikipedio:Forigendaj artikoloj, por ke ĉiu povu juĝi, ĉu via peto estas trafa aŭ ne. Sed vi skribis, ke vi rifuzas sekvi la kutiman proceduron. --- Disk. 11:13, 29. Mar 2009 (UTC)
Estis pluraj vikipediistaj paĝoj, kies aŭtoro malplenigis ilin kaj petis forigon, sed la komunumo rifuzis forigi ilin, ĉar la nomspaco kun vikipediisto oni ne forigas. Kiu estas Vikipediisto:Kuartaseo aŭ Vikipediisto:KuartasEo mi ne scias, sed tio neniel pardonas vin. Vi ne devis forigi ilin. Vi misuzis siajn rajtojn. Mi petis de vi forigi maplenajn senbezonaĵojn, kiuj estis en Kategorio:Forigendaj artikoloj. Aliaj vikipediistoj forigas tiajn senbezonajn forigendaĵojn aŭtomate. Sed nun mi demandis en Diskutejo, kiel eblas forigi paĝon el la nomspaco Vikipediisto. Ne sufiĉas respondo de novulo, ke petis tion aŭtoro mem! Kerio 14:10, 29. Mar 2009 (UTC)
Mi tute ne vidas misuzon de rajtoj ĉi-kaze. Se Vikipediisto petas ke lia Vikipediista paĝo estu forigata, ne necesas diskuto pri tio, do ne estas "misuzo de rajtoj" se administranto plenumas tiun peton.
La ŝablonoj, kies forigon petis Kerio, intertempe estis forigitaj de Yekrats. Laŭ mi estus preferinde antaŭanonci tion ĉe Vikipedio:Forigendaj artikoloj, sed ĉar temis pri artikoloj tute klare forigendaj, mi ne volas aparte kritiki Yekrats; lia laboro ja estis utila por la Vikipedio. Same mi tamen ankaŭ kontraŭas kritikon al PaulP nur pro tio, ke li ne volis forigi ion sen ke estis diskuto ĉe Vikipedio:Forigendaj artikoloj; la agado de PaulP estis tute en ordo.
La sola, kies agadon ĉi-kaze mi pretus iom kritiki do estus Kerio, pro tio ke li tuj komencis publike kritiki PaulP nur pro tio, ke tiu ne emis tiumaniere plenumi lian peton. Marcos 14:01, 31. Mar 2009 (UTC)
Mi estas tre surprizita, kiel Marcos povvas tiel paroli. Li skribas ion alian ol kia estas praktiko en Vikipedio. Mi trovis en ĝi ekzemple, ke Vikipediisto:Petr Tomasovsky petis forigon de sia vikipediista paĝo. Eĉ okazis diskuto pri tio. Li eĉ havis forigŝablonon metita en sia paĝo. Eble li uzis malĝustan manieron de forigo de sia paĝo, sed, eĉ li havis kian ajn motivon, li deziris tion. Kaj oni ne forigis tian paĝon. Nun Marcos diras, ke "Se Vikipediisto petas ke lia Vikipediista paĝo estu forigata, ne necesas diskuto pri tio". Do kion mi pensu. Aŭ oni (administrantoj) elektas, kion en tiaj kazoj fari, ĉu forigi aŭ ne forigi? Eble laŭ siaj plaĉoj. Certe mi trovus ankaŭ frazojn, kie oni admonas, ke vikipediistajn paĝojn oni ne povas forigi, sed nun tio ne estas tiom grava por mi. Kion fari en tiaj kazoj? Ekmemoras min unu frazo: la administranto ĉiam defendos la administranton, eĉ se tiu ne pravis. La administranto ĉiam estos senkulpa, kaj se la administranto volas havi laŭ sia plaĉo, la ceteraj administrantoj kompleze konsentos. Kaj neadministranto ĉiam estos kulpa, ĉiam li kondutos malĝentile, eĉ multfoje li ne uzas ofendajn vortojn. Nur administrantoj skribas tiel, ĉar kontraŭ la administranto oni povas ja diri nenion malĝustan, ĉu ne? Mi revenu al la forigo de vikipediista paĝo. Kie do estas Marcos tiaj reguloj, ke iu vikipediisto povas esti forigita kaj alia ne? Kiu decidas pri tio? Ĉu momenta humoro de administranto? Kerio 15:38, 31. Mar 2009 (UTC)
"Administranto ĉiam defendos la administranton"? Mi tute ne konsentas, kun tia senutila akrigo de la tipa vikipedia kunlaborema etoso, aparte pro tia afereto. --WinstonSmith 15:57, 31. Mar 2009 (UTC)
La kazo, kiun Kerio citas, estis tute alimaniera: Thomas Guibal tiutempe proponis la artikolon DOCENKO Dmitrijo por forigo, kaj klarigis la forigoproponon nur per la vorto "Memprezento". Certe tio ne estis tre bona klarigo de la forigpropono. Ĉiuokaze, Petro ial tute malŝatis tiun forigproponon, sed anstataŭ rekte kritiki la forigproponon, li uzis agmanieron, kontraŭ kiu ekzistas regulo en ĉiu Vikipedioj (Vikipedio:Ne ĝenu Vikipedion por pruvi vidpunkton): Li proponis la artikolon Petr Tomašovský kaj sian Vikipediistan paĝon Vikipediisto:Petr Tomasovsky por forigo, ankaŭ kun la klarigo "Memprezento". La artikolo Petr Tomašovský tamen tute ne estis foriginda, kaj ja temas pri artikolo, ne pri Vikipediista paĝo. La forigpropono de la Vikipediista paĝo nur estis parto de tiu kontraŭ-regula ĝenado, kaj do estis tiutempe ignorata. Temas do pri tute alia kazo ol ĉe KurtasEo. Marcos 14:36, 2. Apr 2009 (UTC)
Mi dankas al Marcos por liaj klarigoj, sed estas nenecese, ke li skribu ĉi tie aliajn artikolojn, kiuj ne rilatas al tiu ĉi problemo. Mi ne konsentis kun la forigo de vikipediista paĝo. Rilate al tio mi montris alian vikipediistan paĝon, kiu estis simile proponita por la forigo. Mi absolute ne parolis pri vikipediaj paĝoj, nome pri DOCENKO Dmitrijo kaj pri Petr Tomašovský. Mi volis diri, ke se unu artikolo plenumis kondiĉojn por forigi kaj same plenumis kondiĉojn la alia artikolo el la sama vikipedia spaco, la unua povis esti forigita kaj la alia ne, ĉar onidire tiu deziro ĝenas Vikipedion pro ia vidpunkto. El tio rezultas, ke ankaŭ mi ĝenis Vikipedion aŭ aliajn vikipediistojn, se mi deziris, ke ankaŭ aliaj uzu la ŝablonojn, ĉar mi volis tion, kaj tion ili certe ne volis, do alivorte mi ĝenis ilin pri mia vidpunkto pri la uzado de ŝablonoj. Mi bedaŭras, ke mi faris tion, bonvolu akcepti miajn senkulpigojn kaj por ke mi ne plu ĝenu Vikipedion aŭ la aliajn vikipediistojn, mi decidiĝis, ke mi ĉesos kontribui per kompletigado de paĝoj per la diversaj ŝablonoj. Sed en tia kazo Vikipedio perdas la sencon por mi, ĉar legi tiajn ordinarajn paĝojn, kie estas nur ia teksto aŭ diversgrandaj, diversloke metitaj bildoj, mi povas en kia ajn spaco de la interreto. Do ankoraŭ unufoje mi pardonpetas, ke mi iel ĝenis vin aŭ la aliajn vikipediistojn kaj per tiu ĉi diskutero mi adiaŭas Vikipedion. Kerio 18:22, 2. Apr 2009 (UTC)

Kategorioj[redakti fonton]

Ekzistas ĉi-momente tri regularoj/helpiloj pri kategorioj: Helpo:Kategorioj, Vikipedio:Kategorio kaj Vikipedio:Nomoj de kategorioj. Ĉiuj tri traktas la saman temon, kaj la du unuaj estas grandparte identaj. La du unuaj plej ofte ligiĝas al la sama alilingva regularo (ekzemple ambaŭ al en:Wikipedia:Categorisation). Se neniu kontraŭas, mi provos kunmeti ilin en unu artikolo. --- Disk. 07:56, 1. Apr 2009 (UTC)

Saluton, PaulP. Mi ne kontraŭas vian ŝanĝon. Kore --Tlustulimu 10:38, 1. Apr 2009 (UTC)
Imprese simila enhavo. Mi bonvenigas, se vi kunigas. Supozeble vi lasos alidirektilon. --Lu 20:56, 1. Apr 2009 (UTC)

Bone. Mi kunigis Helpo:Kategorioj kaj Vikipedio:Kategorio al unu Vikipedio:Kategorioj kaj krome aldonis la tradukon el la angla Vikipedio de kelkaj partoj pri la funkciado de kategorioj, kiuj ŝajnis al mi interesaj. Alidirektiloj el la malnovaj paĝoj estis kreitaj. La paĝon Vikipedio:Nomoj de kategorioj mi tamen ne kunigis kun Vikipedio:Kategorioj, ĉar mi rimarkis, ke ankaŭ en aliaj vikipedioj oni ne faras, kaj tia ago donus problemojn pri la ligiloj al aliaj lingvoj. --- Disk. 09:26, 2. Apr 2009 (UTC)

Saluton, PaulP. Dankon pro via kunigo. Mi ĵus vidis, ke ankoraŭ mankas intervikiaj ligiloj en Vikipedio:Kategorio al sorabaj versioj. Do mi ankoraŭ devos traduki nian artikolon aŭ alilingvan version. Kore --Tlustulimu 10:29, 2. Apr 2009 (UTC)

"Aŭdio"[redakti fonton]

Mi subite rimarkis la ekziston de la kategorio Kategorio:Aŭdio en artikoloj. Nu, la vorto "aŭdio" ne ekzistas en Esperanto. Oni parolas pri "sondosiero" aŭ "sonaĵo". Se neniu venos kun konvinkaj argumentoj, mi movos tion al Kategorio:Artikoloj kun sondosieroj, analoge al la multaj kategorioj "Artikoloj kun ..." kiuj jam ekzistas. --- Disk. 10:53, 3. Apr 2009 (UTC)

Mi konsentas. "Sondosieroj" -- Yekrats 11:06, 3. Apr 2009 (UTC)
Mi ankaŭ konsentas. Kore --Tlustulimu 14:17, 3. Apr 2009 (UTC)
Bone. Kaj la inventinto de la vorto ŝajnas esti Petr Tomasovsky. Sendube ankaŭ tiu ne protestos ... Mi korektos do. --- Disk. 14:32, 3. Apr 2009 (UTC)

Inventis tiun vorton mi, ne Petr Tomasovsky. Vidu en mia popularmuzika terminaro. Bertilow 09:22, 10. Apr 2009 (UTC)

Regularoj[redakti fonton]

De tempo al tempo mi hazarde en iu malnova diskuto trovas, ke la vikipediistoj interkonsentis pri difinitaj uzoj. Ekzemple pri la uzo de Francio anstataŭ Francujo aŭ de (ŝtat)prezidanto anstataŭ prezidento. Sed ĉu ie tiuj decidoj estas kunigitaj por ke novuloj povu facile trovi ilin? --Pv 03:43, 4. Apr 2009 (UTC)

La regularoj troviĝas en Vikipedio:Regularo, sed ŝajne kelkaj mankas tie. Antaŭ nelonge estis denove longa diskuto pri la uzo de io/ujo, kaj oni diris "ni restu ĉe faritaj decidoj". Sed kie eblas trovi tiujn decidojn? Se oni devas fosi en arkivoj por trovi ilin, ŝajnas al mi logike ke novuloj, kaj eĉ spertuloj, ne aplikas la decidojn. --- Disk. 09:34, 4. Apr 2009 (UTC)
Post iom da fosado en arkivoj mi trovis la paĝon Vikipedio:Lingva_angulo, kiu i.a. mencias la decidon uzi la vorton "prezidanto". Se efektive tiu ĉi paĝo resumas faritajn decidojn, ĉu ĝu do ne aperu en Vikipedio:Regularo por ke ĉiu povu facile retrovi ĝin? --- Disk. 09:56, 4. Apr 2009 (UTC)
Mi supozas, ke kiel kutime silento signifas konsento, ĉu ne? Ĉar laŭ mia kompreno la enhavo de Vikipedio:Lingva_angulo spegulas faritajn decidojn, mi aldonos ligilon al ĝi al la superrigardo-paĝo Vikipedio:Regularo. --- Disk. 16:00, 5. Apr 2009 (UTC)
En ordo. Marcos 12:43, 8. Apr 2009 (UTC)
Ŝajnas al mi ke pri -io/-ujo neniam estis farita decido, sed ka la uzo de -io simple sendiskute iĝis kutime jam en la tre frua tempo de la Vikipedio. Nur multe poste okazis la unuaj diskutoj pri tio. Do diri "ni restu ĉe faritaj decidoj" estas tute misgvida. Ĉiuokaze, neniu diris tion en la de vi citita diskuto, kaj ĝi ankaŭ tute ne taŭgas kiel resumo de la diskuto, ĉe kiu fine ne estis iu konsento. Marcos 11:35, 4. Apr 2009 (UTC)

Priskriboj ĉe bildoj[redakti fonton]

Saluton, mi rimarkis, ke en eo.wiki la priskriboj sub bildoj ofte montriĝas laŭ pluraj, malsamaj stiloj (laŭ la plaĉo de la originala verkinto aŭ de la sekvaj modifintoj). Mi opinias, ke povus esti taŭge pridebati kaj kune starigi kelkajn regulojn pri ilia stilo, kaj aparte pri la jenaj punktoj:

  • Ĉu la priskribo komencu per majuskla aŭ minuskla litero?
  • Ĉu estu fina punkto (.) aŭ ne?
  • Ĉu la teksto aperu centre aŭ ĉe la maldekstra rando de la bilda skatolo? (Plurfoje troveblas priskriboj kiuj komencas per <centre>, por centrigi la tekston: se ni decidos, ke la priskribo aperu centre, nepre eblos tion enkodigi en la sistemo, por ke ĉiukaze ne plu necesos enkonduki anglalingvajn HTML-kodaĵojn en priskriboj.)

Mi kompreneble ne celas tute forbari aliajn stilojn, nur prilabori gvidlinion kiu estu respektata ĉiam, kiam ne ekzistas en la artikolo aparta kialo por agi diversmaniere. --WinstonSmith 18:45, 30. Apr 2009 (UTC)

Mi ĝis nun ĉiam aplikis la konvenciojn de Monato: kun majusklo, kun fina punkto, maldekstrigite. Sed laŭ mi efektive temas nur pri konvencio. Neniu sistemo estas pli bona ol alia. Tamen por mi persone estus bone, se Vikipedio uzus la samajn konvenciojn. Tiam mi ne devas reĝule mense ŝalti de unu sistemo al la alia :-) --- Disk. 18:53, 30. Apr 2009 (UTC)
Ankaŭ mi subtenas unuecan stilon kaj tial kontraŭas aldonon de aranĝaj markiloj (center ktp.), eble escepte de okaza kursivigo, ekzemple de alilingvaj nomoj. Komenca majusklo ŝajnas al mi bona; pri fina punkto mi estas indiferenta. Kutime mi metas punkton nur post kompleta frazo, kaj bildpriskriboj ofte ne estas, sed eble estas faciligo havi unuecan regulon ankaŭ pri punkto. – Aisano 18:00, 2. Maj 2009 (UTC)
Mi konsentas kun la ĉi-supraj komentoj kaj proponas, ke en Helpo:Kiel_redakti_paĝon_por_spertuloj (ĉe "Bildoj") estu rekomendite sekvi la konvenciojn de Monato menciitaj de PaulP: majusklo, fina punkto kaj ĝisrandigo maldekstren. Ĉu kontraŭaj komentoj / diversaj sentoj? --WinstonSmith 20:54, 7. Maj 2009 (UTC)
✔ Farite --PaulP@diskkont 10:41, 23. Maj 2009 (UTC)

Ĉu veturilo aŭ vehiklo?[redakti fonton]

Mi volus scii opiniojn de aliaj, kion ni uzu kiel nomojn de kategorioj (Kategorio:Batalvehikloj), ĉu veturilo, ligita al en:Mode of transport, (kio povas esti ĉia ilo por veturi) aŭ vehiklo laŭ en:vehicle. Kerio 18:23, 18. Apr 2009 (UTC)

Permesi al mi demandon: Ĉu la difino "Vehiklo...estas...veturilo, ĉaro. Sed laŭ PIV ĝi estas uzata en Esperanto sole en transportitaj signifoj." estas ankoraŭ aktuala ? Se jes, mi estus por "batalveturiloj". Cetere "vehiklo" enhavas ian figuran signifon por mi. Ankaŭ mi pensas, ke ekz. "aviadilo" ne estas "veturilo" sed "trafikilo"/"transportilo" - do estas eraro en artikolo Veturilo. Aŭ, estimata Kerio, iomete mi ja timas, ke Vi celas alian aferon per Via rajta demando ? Punktor 18:55, 18. Apr 2009 (UTC)
Por veturiloj oni nepre diru "veturilo" ne "vehiklo". Do la kategorio nepre estu "batalveturiloj".
La PIV-aj signifoj de "vehiklo" metafore rilatas al la vorto "veturilo", sed ĉiuj klare malsamas de "veturilo". En la Tekstaro de Esperanto, la radiko "vehikl-" estas uzata nur rilate al lingvoj, do kun signifo "helilo", "perilo", "ilo". Al mi la vorto fakte ŝajnas tute nebezonata en Esperanto. Mi do konsentas kun la rekomendoj de la Listo de simplaj samsignifaj vortoj (listo estrata de Akademiano Renato Corsetti, al kiu kontribuas pluraj aliaj Akademianoj kaj aliaj spertaj Esperantistoj), ke oni tute ne uzu "vehiklo", sed laŭbezone uzu "perilo", "veturilo", "portilo", "infektportanto"," helpilo" aŭ "ilo". Sed eĉ se oni ne konsentas kun tiu rekomendo el tiu listo, oni almenaŭ limigu sin al la PIV-aj signifoj de la vorto, kaj ne uzu ĝin anstataŭ "veturilo". Marcos 22:46, 18. Apr 2009 (UTC)
Ŝajnas al mi tute ne bone enkategoriigi ekz. triciklon kaj kamionon kaj ekz. tankon en la saman kategorion veturiloj. Mi komprenas, ke ambaŭ tiuj ĉi veturiloj servas por iel movi sin el loko A al loko B, sed tamen estas inter ili ia diferenco. La sufikso -ilo kreas laŭ mia opinio ĝeneralajn amasojn de iloj, al kiuj ili ligiĝas. Ekzemple skribilo estas ĉia ilo por skribi, do krajono, globetkrajono, plumo, sed iasence tio povas esti ankaŭ peco de briko, kiu por mallonga tempo servas kiel skribilo, skribilo povas esti ankaŭ peco de nigra karbo, fulgigita aŭ iom bruligita ligno eltirita el fajro, skribilo povas esti branĉo aŭ eĉ fingro povas esti skribilo, se iu skribas per ĝi en sablo, peco de drato ktp. Certe vi konsentos, ke ĉiujn tiajn ilojn por skribi estus nebone enkategoriigi en kategorion skribiloj. Ni revenu al vehikloj kontraŭ veturiloj. Certe vi vidis tabuleton LONG VEHICLE sur longaj specialaj aŭtomobiloj. Tradukinte tion al LONGA VETURILO oni povus diri, ke la longa veturilo estas ĉia longa veturilo. Sed ĉu limuzino povas havi tian tabuleton, ĉar ĝi estas pli longa ol aliaj "normalaj" aŭtomobiloj? Tia meto de la tabuleto LONG VEHICLE sur la limuzino vekigus rideton. Mi do pensas, ke por ne vekigi rideton inter neesperantistoj pro la Esperanta uzado de veturilo, mi preferas uzi vehiklon por tiaj veturiloj, kiel estas tankoj, kamionoj, ŝarĝaŭtomobiloj, aliaj specialaj aŭtomobiloj. Veturiloj estu nur bicikloj, tricikloj kaj simile, almenaŭ en Vikipedio. Kerio 05:45, 19. Apr 2009 (UTC)
mi opinias ke Vikipedio uzu normalan hodiauan Esperanton kaj ke ĝi ne servu por lingvaj eksperimentoj. Kiel iu alia supre diris, "vehiklo" signifas "perilo" aŭ io simila sed neniam "veturilo". --Pv 07:45, 19. Apr 2009 (UTC)
Bonvolu traduki la vorton veturilo en naciajn lingvojn. Ĉeĥe tio estus jezdítko.
Kerio, estas tute bone, ke vi petas en la diskutejo la opinion de aliaj, sed ĉi-okaze tio ne necesus. La regularo de Vikipedio ja estas tre klara ĉi-okaze. Oni uzu nur vortojn, kiujn oni povas trovi en fidindaj fontoj, kiel PIV. Almenaŭ mia ekzemplero de PIV ne konas la vorton "vehiklo" en tiu senco. Mi petas vin do ĉie, kie vi jam uzis la vorton, ŝanĝi ĝin. --- Disk. 09:16, 19. Apr 2009 (UTC)
Paul, en PIV 2005 ĝi estas. Kerio 09:28, 19. Apr 2009 (UTC)
En PIV 2005 ĝi ne estas, Kerio. PIV 2005 diras: "Vehiklo 1 (kemio) Substanco, en kiun oni metas aŭ solvas efikantajn substancojn por prepari medikamenton. 2 (biologio, medicino) Portanto (en senco 2: portanto de unu aŭ pluraj kaŝitaj heredaj dispozicioj). 3 (figurasence) Ĉia rimedo de intelekta transdonado, transportado." Kie sub "vehiklo" PIV 2005 do parolas pri kamionoj, kirasaŭtoj ktp??? --- Disk. 11:02, 19. Apr 2009 (UTC)
Aldono. Estas interese, ke oni ne konus vehiklon en Eo en signifo transportilo, sed anglaparolanto ĉiam serĉos vehicle. Kerio 09:32, 19. Apr 2009 (UTC)
Nu bone, Paul, mi estas cedanta al la forgesemo de la aŭtoroj de PIV, kiuj forgesis alskribi vehiklon en senco de transportilo kaj mi aplaŭdas al ĉiuj, kiuj ne scias esprimi sin en Eo rilate al transportaj rimedoj kaj uzas infanan vorton veturilo por ĉiu tia transporta rimedo. Se ni ne scios precizan nomon de iu trasportilo, simple ni uzu veturilon, tio estas komprenebla. Ne gravas, kiel ĝi nomiĝas en la barata, angla, germana, franca, simple tio estos veturilo. Kial nomi krajonon krajono, se tio estas simpla skribilo, ĉu ne? Kial nomi aŭtobuson aŭtobuso, se tio estas simpla veturilo, ĉu ne? Kaj rilate al vehikloj en paĝoj, ne timu, mi iom post iom reskribos ilin. Kerio 14:43, 19. Apr 2009 (UTC)
Mi jam nun ĝojas, kiam oni parolos nur per iloj: Li pentris per pentrilo tiun veturilon kaj per skribilo li skribis tien ion. Hazarde vidis lin per vidilo iu, li ĉesis kaj per portilo li forportis ĉion. El tiaj frazoj oni absolute ekscios nenion. Kerio 14:53, 19. Apr 2009 (UTC)
Kerio, vi ŝajne tute ne komprenas la funkcimanieron de Esperanta vortfarado. Jam tio, kion vi skribis pri la vorto "skribilo", estas fuŝa: Briko hazarde uzata por skribi ne estas skribilo. Simile, ne ĉiu aro de arboj estas arbaro, kaj ne ĉiu loko, kie oni lernas, estas lernejo. La vortoj "arbaro" kaj "lernejo" ne estas infanecaj, sed tute normalaj ekzemploj de la tre bone elpensita sistemo de Esperanta vortfarado. Simile estas ĉe "veturilo". Per similaj argumentoj, kiel vi prezentis por "vehiklo" en la senco de "veturilo" (aŭ tre simila senco) oni povus argumenti por vortoj kiel "skulo" anstataŭ "lernejo" kaj "selvo" anstataŭ "arbaro". Sed tiukaze oni prefere lasu Esperanton en paco kaj transiru al Interlingvao. Esperanto tamen jam pruvis, ke ĝia vortfarado estas bona sistemo por sin-esprimado, tute ne infaneca. Marcos 10:41, 20. Apr 2009 (UTC)
Kerio, en:Mode of transport verŝajne ligu ian artikolon kiel reĝimo de veturado. La anglalingva artikolo mencias ke reĝimo de veturado inkluzivas la veturilon, pelsistemon, la vojon veturigatan (trotuaro, ŝoseo, reloj, ktp) kaj aliaj ecoj. La ligo de la anglalingva artikolo al eo:veturilo estas malĝusta. -- Yekrats 14:10, 20. Apr 2009 (UTC)
Marcos, mi absolute ne konsentas kun vi rilate al skribilo. Tio estas ja ĉia ilo, per kiu oni skribas, se hazarde uzita nur por mallonga tempo aŭ senĉese. Do ankaŭ peco de briko, per kiu iu hazarde skribas estas skribilo. Malfacile masonisto skribos per globkrajono, se li devos ion skribi sur polvokovrita planko. Li prefere prenos peceton da briko. En filmo La kvina elemento oni skribis per peceto de ia branĉo aŭ kio estis tio, en sablo. Kaj kio estis tio? Nu, skribilo! La sama tio estas kun aliaj ekzemploj, kiujn mi skribis supre. Tio neniel ŝanĝas fakton, ke vi ne ŝatas, ke iu ne konsentas kun vi pri viaj opinioj. Kaj veturilo? Ĉu aŭtomobilo ne estas veturilo? Certe jes. Nu poste sufiĉas diri, ke ne alveturis aŭto, sed simple - jen, alveturis veturilo. (Oni eble hazarde volis diri markon de tiu aŭto, sed ne povinte rememori ĝin, oni diris veturilo.) La infanan paroladon mi menciis tial, ke ne havas (dum) sencon klarigi al malgranda infano, ke tiu veturilo nomiĝas aŭtobuso, kia estas diferenco inter trolebuso kaj omnibuso, simple sufiĉas diri, ke ni vojaĝos per veturilo. Tial ŝajnas al mi la uzado de tiuj "ilvortoj" kiel infana. Sed bedaŭrinde, iu ne skribis vehiklon en PIV-on en senco io, kio veturas, tial ni devas uzi por ĉio veturilon kiel infanoj. Resumo: ĉio kio skribas aŭ per kio oni povas skribi (aŭ dumtempe aŭ daŭre), estas skribilo, ĉio kio veturas aŭ per kio oni povas veturi, estas veturilo kaj vi faros nenion kun tio, tio plaĉu al vi aŭ ne. Kerio 14:18, 20. Apr 2009 (UTC)
Povas esti, ke Kerio ne konsentas kun Marcos. Sed Marcos ja plene pravas kaj mi tute konsentas kun li. Ni uzu en Vikipedio Esperanton tiel, kiel uzas ĝin la bonaj aŭtoroj. --- Disk. 15:02, 20. Apr 2009 (UTC)

Pli detala informo pri redaktoj[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. Dum tujmesaĝila konvesarcio kun Brazilo mi ĵus eksciis pri interesa servila paĝo, kiu informas pri la nombro de redaktoj de vikipediisto. Mi jam sukcesis traduki ĝin en la suprasoraban. Temas pri la jeno: http://toolserver.org/~soxred93/count/index.php?name=$1&lang=eo&wiki=wikipedia. Ĉu mi aldonu ĝin kiel trian alternativon al MediaWiki:Sp-contributions-footer? Kore --Tlustulimu 13:24, 21. Apr 2009 (UTC)

Ĝi efektive estas pli bela ol la du aliaj, kaj ŝajne donas ankaŭ iom pli da informoj. Jes, bona ideo! --- Disk. 13:35, 21. Apr 2009 (UTC)
Sed mi preferus aldoni ĝin kiel trian. Ĉu bone? Kore --Tlustulimu 13:43, 21. Apr 2009 (UTC)
Jes, certe. Mi pensas, ke neniu protestos pro pli da informoj utilaj! --- Disk. 14:03, 21. Apr 2009 (UTC)
Bone. Mi ĵus aldonis la ligilon kaj provis ĝian funkcion. Se iomete daŭras post alklako, tio nur signifas, ke la servilo esta iom plenŝtopita. Kore --Tlustulimu 14:16, 21. Apr 2009 (UTC)

Realinomado de Vikipediisto:PaulP[redakti fonton]

Mi protestas kontraŭ realinomado farita de Vikipediisto:PaulP, kiu unue alinomis Listo de umikinoj de James Bond al Listo de litkunulinoj de James Bond. Rigaridinte al umikino mi konstatis, ke umikino estas alidirektita al koramiko (koramikino). Mi do nove alinomis la paĝon al Listo de koramikinoj de James Bond, sed tio ne plaĉis al PaulP, kiu denove realinomis la paĝon al sia versio. Vikipedio ne estas lia propra projekto, en kiu li ne permesus libere redakti aliajn. Ĉiam devas esti laŭ lia opinio. Kaj bedaŭrinde tio ne estas lia unua realinomado. Ĉu mi batalu kontraŭ li rilate al alinomado? De kie li venis al vorto litkunulino? En la diskuta paĝo de la listo estas nenie menciite, ke umikino estas litkunulino, do tion elpensis li kaj ne permesas al aliaj krei novan titolon. Kerio 15:48, 21. Apr 2009 (UTC)

Pri mia propono oni diskutis, kaj mi atendis aliajn sugestojn, kiuj ne venis. Kerio alinomis tute proprainiciate al "koramikinoj" sen diskuto kun la aliaj. Kiu do agas, kvazaŭ Vikipedio estas sia propra projekto, Kerio aŭ mi? --- Disk. 15:59, 21. Apr 2009 (UTC)
Mi ne plu diskutos kun vi. Vi havis nenian kaŭzon por realinomado de via versio. Alinomu ankoraŭ umikinon kaj koramikon al litkunulinon. Kerio 16:08, 21. Apr 2009 (UTC)
Mi diros ion, por ke Vi ambaŭ povu bati min: Mi estus por "Listo de rolulinoj en James Bond filmoj" Punktor 16:15, 21. Apr 2009 (UTC)
Punktor, via propono estas interesa. Sed mi ne scias, kion pensas la aliaj. Kore --Tlustulimu 16:38, 21. Apr 2009 (UTC)
Tre bona sugesto. Dankon! --- Disk. 17:13, 21. Apr 2009 (UTC)
Mi ankaŭ preferus "rolulinoj". Multaj rolulinoj en la listo neniam estis "umikinoj". -- Yekrats 17:01, 21. Apr 2009 (UTC)
Mi proponas, ke ĉiu metu sian poron malsupren. Kaj tiam ni vidos, kiu varianto havos la plej grandan subtenon. Kore --Tlustulimu 17:05, 21. Apr 2009 (UTC)
Rimarko: Rolulinoj de James Bond ne estas preciza titolo. Fakte temas pri rolulinoj en filma serio de James Bond. Ĉu James Bond havis rolulinojn?Narvalo 18:40, 21. Apr 2009 (UTC)
Prefere rigardu kiel elturniĝis ali-lingvanoj - kvankam longa la svahila estas la plej eksplicita kaj tradukiĝas pli-malpli jene: listo de virinoj partneroj en filmoj de James Bond - partneroj ŝajnas al mi bona vorto --Dominik 19:17, 21. Apr 2009 (UTC)
Jes, eĉ pli bone ol "roluliloj". Tiel ni ankaŭ solvas la pravan rimarkon de Narvalo ĉi-supre.--- Disk. 19:23, 21. Apr 2009 (UTC)
Se temas pri partneroj (viraj, virinaj, seksumaj, negocaj, dancaj,...), estu "partneroj". Se temas pri ĉiaj rolulinoj, estu "rolulinoj" – kaj, pretere, ne en "James Bond filmoj" (kion mi ne komprenas), sed en "James-Bond-filmoj" aŭ "filmoj pri James Bond", aŭ io simila. – Aisano 19:26, 21. Apr 2009 (UTC)

Rolulinoj[redakti fonton]

    1. Por Por: --Tlustulimu 17:05, 21. Apr 2009 (UTC)
    2. Por Por: --Punktor 17:32, 21. Apr 2009 (UTC)
    3. Por Por: -- Aisano 17:54, 21. Apr 2009 (UTC)
    4. Por Por: -- Yekrats 18:34, 21. Apr 2009 (UTC)
    5. Por Por: ----Crosstor 07:07, 22. Apr 2009 (UTC) Aldonoj: mi ne konas la filmon, sed laŭ mi umikino estas nebula um-esprimo, litkunulino estas perfekta, tamen verŝajne nur imitado okazis, tial evitinda, koramikino kaj partnero estas bonaj, tamen rolulino esprimas tion, ke estas nur filmo.
ho, ĉu nur filmo? Kiu scias... Inter geaktoroj, roluloj en filmoj ofte fariĝas litkunuloj en la vivo --Dominik 10:11, 22. Apr 2009 (UTC)
Dio mia, kia malĉasta mondo...mi feliĉas, ke nia Vikipedio staras por la Bono, Vero kaj Belo. ;) Punktor 10:22, 22. Apr 2009 (UTC)

Umikinoj[redakti fonton]

Litkunulinoj[redakti fonton]

Koramikinoj[redakti fonton]

Partneroj[redakti fonton]

    1. Por Por: --Dominik 19:17, 21. Apr 2009 (UTC)
    2. Por Por: --- Disk. 17:13, 21. Apr 2009 (UTC)

La formo "Rolulinoj" klare gajnis. Do mi korektos la artikolon laŭe. --- Disk. 11:34, 28. Apr 2009 (UTC)