Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2007 2

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Tiu ĉu paĝo estas arkivo kaj ne estas plu aktualigata. Por demandoj kaj respondoj al ĉi subaj temoj vizitu la Diskutejon. Alaŭdo ۩ 18:08, 30. Mar 2007 (UTC)

Nova difino al ĝermoj[redakti fonton]

Mi, Montanesko kaj Narvalo kreis nunan regulon por ĝermoj: ĝermo bezonas 3-10 mallongajn frazojn kun minimume unu vikipedia ligilo. Mi proponas aldoni germo bezonas 3-10 mallongajn frazojn kun minimume unu vikipedia ligilo, aŭ unu ekstera ligilo, kaj aparteni al unu kategorio. Roberto 13:13, 14. Feb 2007 (UTC)

Aparteni al unu kategorio ŝajnas ne sufiĉa: eblas krei kategorion, nur por pravigi ĝermon. Eble la regulo estu: aparteni al kategorio entenanta pli ol unu ero - au io tia. (kompreneble, jam aro komensiĝas per izolulo, tamen dum ne tro longa tempo...)--Ssire 16:16, 14. Feb 2007 (UTC)
Prave.Roberto 16:46, 14. Feb 2007 (UTC)
Mi kredas la nuna regulo estas bona. Vikipediaj ligiloj estas bezonaj. --Joti 17:14, 14. Feb 2007 (UTC)
Mi opinias ke bona ĝermo povas esti en kategorio, kiu enhavas nur la ĝermon mem. Sed tiam ĉi tiu kategorio mem devas esti enkategoriita, en kategorion, kiu mem devas esti enkategoriita, ktp kun nepra fino en kategorio:Ĉio.
Se iu komencas novan temon, tute normale estas krei unu ĝermon kaj krei por la temo novan kategorion (en kiu komence estos nur la ĝermo). Maksim 17:30, 14. Feb 2007 (UTC)
Evidentas efektive ke kreante novan kategorion, tiu povas enteni nur unu eron. Sed kreante novan temon, oni ja ne necese kreas ĝermon, oni povas provi krei tuj sufiĉe grasan artikolon...--Ssire 04:16, 15. Feb 2007 (UTC)
Aŭ serion de ĝermoj...Roberto 11:22, 15. Feb 2007 (UTC)

Atenton! Se ĝis la 26-a de februaro 2007 ne estas kontraŭo, mi konsideros aprobita la jenan redakton de regulo pri ĝermoj: germo bezonas 3-10 mallongajn frazojn kun minimume unu vikipedia ligilo, aŭ unu ekstera ligilo, kaj aparteni al unu kategorio entenanta pli ol unu ero. Roberto 16:13, 22. Feb 2007 (UTC)

Mi ŝatus scii, kion vi intencas per la esprimo "ĝermo bezonas...". Ĉu vi intencas ke ĝermetoj kun malpli ol tri frazoj aŭ sen ligilo estos forigitaj sen diskuto sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Se tio estas la intenco, mi certe kontraŭas. Se vi simple intencas, ke oni markos tiujn ĝermetojn per Kategorio:Ĝermeto anstataŭ per Kategorio:Ĝermo, tiam mi konsentas. Do bonvolu pliprecizigi vian intencon. Marcos 15:10, 23. Feb 2007 (UTC)
Se ne estos kategorio kaj ligilo (vikipedia aŭ ekstera), oni markos ilin kiel ĝermetoj. Roberto 15:39, 23. Feb 2007 (UTC)
Bone. Sed ĉu kaj kiel marki pli longajn artikolojn (almenaŭ pli longajn ol dek frazoj) al kiuj mankas aŭ ligilo aŭ kategorio? Ĉu eble ĝermego? (nur duonŝerce) O'RyanW ( ) 02:56, 7. Mar 2007 (UTC)
Laŭ mi "vikiigenda". Marcos 18:38, 7. Mar 2007 (UTC)
Nu, la ŝablono:vikiigenda liveras la tekston . Ĉu tio estus ŝanĝinda pro tio ke artikolo malhavanta kategorion aŭ ligilon ofte ne estas "enŝututa el ekstera fonto"? O'RyanW ( ) 20:42, 7. Mar 2007 (UTC)
Jes, mi proponas ŝanĝi la tekston de tiu ŝablono. Eble "Ĉi tiu artikolo ankoraŭ ne estas en Vikipedio:vikipedia stilo; vi povas helpi per ligado al aliaj artikoloj, per aldonado de kategorioj, eksteraj ligiloj kaj interlingvaj ligiloj, kaj/aŭ per dividado de la artikolo en plurajn sekciojn kaj alineojn." Aŭ io simila. Kion vi opinias? Marcos 23:25, 7. Mar 2007 (UTC)
Tio ŝajnas al mi bona. Kaj eĉ pli bone (laŭ psiĥologia aŭ etiketa vidpunkto) estus se ni povus per roboto tiel etikedumi ĉiujn artikolojn ne plenumantajn iujn kriteriojn (ekz tiujn de longo, kategorihavo, ligilhavo). Tre bone estus se ni havus kategorion de artikoloj al kiuj mankas kategorio, ktp. Simile por ĝermoj kaj ĝermetoj. O'RyanW ( ) 17:18, 8. Mar 2007 (UTC)

wikEd eo[redakti fonton]

Saluton. Mi komencis traduki en mia uzula nomujo esperantigan dosieron surbaze de la germana versio por javaskripta dosiero, kiu estas uzebla en monobook.js kaj aliaj. La tradukejo kuŝas en Vikipediisto:Tlustulimu/wikEd_eo. Ĉu iu havus proponojn pri certaj tradukoj? Se jes, bonvolu meti tiujn en la koncernan diskutejon. La dosiero apartenas al javaskripto wikEd.js, kiu troviĝas en la angla vikipedio en:User:Cacycle/wikEd.js (dokumentacio en:User:Cacycle/wikEd) kaj povas subteni uzulojn dum la redaktado de paĝoj. Ĝi ekzemple kolorigas la tekstojn laŭ certa skemo (kiel kelkaj php-redaktiloj) kaj tio faciligas la redaktadon. Mi jam uzas ĝin en la germana vikipedio. Kore --Tlustulimu 18:23, 25. Feb 2007 (UTC)

wikiEd kiam uzata en la Vikipedio fuŝas la kutima linio kun iloj. Mi ne scias kial. Ĉu ni informu la kreinto de la ilo?--Denizo 22:50, 2. Maj 2007 (UTC)

Kie malaperas tiu, tio...[redakti fonton]

En kategorioj estas skribita la jeno: Estas 2 (aŭ nombro de artikoloj) artikoloj en ĉi sekcio de ĉi kategorio. Mi demandas: Kie malaperas pronomoj? (Tiu ĉi, ĉi tiu, tio ĉi, ĉi tio, tiel ĉi, ĉi tiel...). La mesaĝoj ne estas korekteblaj, eble tio estas ia sistema mesaĝo. --Petr Tomasovsky 15:12, 26. Feb 2007 (UTC)

Mi ŝanĝis la tekston denove al la antaŭe versio. Mi ne scias kial Arno ŝanĝis la tekston al ĉi tiu konfuza vortumo. Ĉu estas en ordo ĉi tiel? Marcos 18:04, 26. Feb 2007 (UTC)
Al mi ŝajnas ke "ĉi" sufiĉas. "tiu" montras ion malproksime, dum se temas pri la paĝo nun montrita al leganto,nepre estu "ĉi". Se "ĉi" sola al vi maltaŭgas, metu "ĉi tiu", sed nepre ne "tiu". AL @ 07:29, 28. Feb 2007 (UTC)
kontrolo en PIV pravigas mian uzon de 'ĉi' AL @ 12:33, 28. Feb 2007 (UTC) :
  • I - Partikulo, signifanta: 1 "en la loko mem, kie oni troviĝas" (en tiu senco ĉi funkcias kiel cirkonstanco morfemo) : ankaŭ ĉi mi forlasas homojn Z; ...
  • II - Montranta morfemo: se ĉi obstaklojn venkus kuraĝo homsupera G; ĉar ni ne esploris ĉiun cirkonstancon, kiel ĉi azeno sen dialektiko K.
Mi ĉiam supozis solstaran ĉi pli modernisma ol Zamenhofa, do tiuj citaĵoj tre interesas. Tamen mi sufiĉe ofte uzas ĝin, sed nur kiam subkomprenindas tiu. La demando demandis ankaŭ pri tio, tiel, .... Tio ne ŝajnas problemo, sed ĉu vere, ke iuj tiel mallongigas ĉi tia, ĉi ties, aŭ eĉ la adverbojn ĉi tiel, ...? O'RyanW ( ) 15:16, 2. Mar 2007 (UTC)
Mi aldonu, ke laŭ mia kompreno en bona Esperanto-stilo, se ne temas pri ia kontrasto jena-fora, kaj se ne alimaniere evidentas utilon de ĉi, oni simple diru tiu sen ĉi. Ĉu mi eraras? O'RyanW ( ) 16:50, 2. Mar 2007 (UTC)
Laŭ mia sento 'tiu' nepre havas ian foran signifon. Por priparoli ion proksiman nepras 'ĉi' solstare aŭ ne . AL @ 12:26, 3. Mar 2007 (UTC)

Kategoriaj iloj[redakti fonton]

Novaj kategoriaj iloj estas interesaj ("Vidu paralelajn kategoriojn • Serĉi bildojn en ĉi kategorio"), sed necesas ŝanĝi la preferatan lingvon de "fr" al "eo". Maksim 19:03, 26. Feb 2007 (UTC)

eo ne jam estas elektebla lingvo en CatScan : mi ĵus tradukis la interfacajn mesaĝojn por ĝi (vidu m:User:Duesentrieb/CatScan-eo) AL @ 07:29, 28. Feb 2007 (UTC)
Temas pri io alia. Nun "Vidu paralelajn kategoriojn" serĉas la paralelajn kategoriojn en la franclingva vikipedio. Maksim 20:34, 28. Feb 2007 (UTC)
Nun en ordo pri paralelaj kategorioj kaj CatsScan estas nun havebla en esperanto. AL @ 08:06, 1. Mar 2007 (UTC)

Ilo por montri Vikipedio-paĝojn sen retkonetko[redakti fonton]

Saluton al ĉiuj. Mi faris ilon por montri Vikipediao-paĝojn sen esti konektata kun la reto. Ĝi estas Ruby programo kiu funkcias de Mac/Windows/Linux (en windows la unikodaj paĝnomoj bedaŭrinde ne funkcias). Vi povas trovi la programon ĉe http://houshuang.org/blog/wikipedia-offline-server/ . Bedaŭrinde estas nur en la angla lingvo ĝis nun. Tute ne finite, mulaj neperfektaĵoj, kaj la rapideco aliri paĝojn iom frustrigas, sed mi estos feliĉe se vi provos la programon kaj lasas min scii ĉu ĝi utilas aŭ ne.

Houshuang 10:35, 3. Mar 2007 (UTC)

Ĉu ion plian tio alportas kompare kun Tome Raider ( Vikipedio:Elŝuti la Vikipedion http://download.wikimedia.org/tomeraider/ kaj http://www.tomeraider.com/#getBookDetails:616 ) ? --Arno Lagrange  08:10, 6. Mar 2007 (UTC)
Eble TomeRaider estas bona programo, sed ĝi estas Shareware (mi ne scias E-lingve), ŝajne ne funkcias por Mac (kiu mi uzas) kaj Linukso, kaj en iliaj retpaĝoj uzante Mozila Firefox, eĉ mi ne sukcesas vidi la elŝaltpaĝon (download). Eble ĉar retkonekto ĉi tie tre malrapidas. Ankaŭ, nur tre malmultaj vikipedioj estas dumpitaj en formato TomeRaider. Eble tiu formato pli taŭgas, kaj ni povus provi fari libera versio de dosierlegilo... sed ĝis nun mi ĉiam laboris kun la celo fari programo kiu estas libera, povas funckii en multaj platformoj, kaj funkcias rekte kun la dumpitaj dosieroj Wikipediaj. En mia harddisko mi havas Vikipedio en Indoneza, Java, norvega (kaj novnorvega)... Kaj Esperanto :) Houshuang 09:02, 6. Mar 2007 (UTC)

Apartigilaj ligiloj[redakti fonton]

Mi rimarkis ekziston de Ŝablono:Apartigila paĝo. Konstateblas, ke oni multe uzas ĝin por indiki ligilojn al apartigiloj pri samnomaj urboj. Pri tio mi ankoraŭ neniun kontraŭstaron havas, se tio jam fariĝis praktiko. Tamen ĝenas min, ke oni lastatempe enkondukis tiun ŝablonon ankaŭ en aliajn samnomajn artikolojn pri diversaj temoj, ekzemple en la apartajn artikolojn pri Marko - unufoje pri la nomo, aliafoje pri monunuo ktp. Tie, kie mi antaŭe zorge enmetis la detaligan informon "Tiu ĉi paĝo temas pri la monunuo. Por aliajn signifojn de la vorto Marko vidu Marko (apartigilo)", oni forigis tiun tekston kaj anstataŭigis ĝin per la malpli informriĉa La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn. Tia mesaĝo a) ne tuj donas al la leganto informon, ĉu li trovis la intencatan signifon de la vorto, sen devi eklegi la artikolon, b) ne funkcios en kazo kiam oni enkondukas komunan apartigilon por nur iom malsamaj nomoj, ekzemple Marko kaj Mark. La tradicio de tekstaj apartigiloj kun tuja indiko de signifo estas elprovita en aliaj grandaj vikipedioj kaj tial laŭ mi ne indas ĝin ne sekvi ĉi tie. Eble oni ja povas fari tion per iu ŝablono, sed tamen se jes, do tia kiu sufiĉe flekseblas kaj kapablas konservi ĉiujn gravajn informojn. Mi dume reenmetis la antaŭajn apartigilajn ligilojn en la artikolojn pri "Marko", sed pretas ankaŭ akcepti diskuton por trovi plilongperspektivan solvon. Marek "Blahma" BLAHUŠ 22:32, 7. Mar 2007 (UTC)

Mi tute konsentas kun Marek. Marcos 23:28, 7. Mar 2007 (UTC)
Sincere mi ne komprenas kial vi preferas :
Tiu ĉi artikolo temas pri la nomo. Por pliaj signifoj de la vorto vidu Marko.

al

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Marko

Ĝi estas malpli eleganta, alportas neniun kroman informon. Ŝablonoj ebligas iom normigi ekzemple apartigilojn, dum enmeto de libere verkita teksto povas esti tute diversa laŭ la fantazio de la kontribuanto. Iom da normigo helpas legantojn orientiĝi. Cetere ekzistas {{AliajSignifoj}} uzebla en iaj cirkonstancoj Bv esplori la kategorion Kategorio:Ŝablono apartigiloj. Arno Lagrange  07:26, 8. Mar 2007 (UTC)

La kroma informo estas ĝuste en tiu teksto, ĉu vi ne vidas ĝin? Se leganto entajpas "Kubo" kaj aperas artikolo, ŝli tuj povas de la apartigila linio kompreni, ke li nun troviĝas en artikolo pri la lando en Ameriko, kaj ke por aliaj signifoj necesas klaki. Tial homo tute nekonscianta pri la ekzisto de lando nomata Kubo ekscios, ke tiu artikolo ne estas iu fuŝaĵo, kaj ke por legi pri la geometria objekto li bezonas vidi alian paĝon, ĉar iu decidis ke tiu lando estas pli grava por tuj aperi post enmeto de tiu nomo. Alikaze oni riskas miskomprenon ĉe la leganto.
Iom da normigo certe utilas, sed tiam mi preferus ion similan al la Ŝablono:Tiu-ĉi artikolo (kies nomo tamen aĉas kaj certe korektindas). Kaj kio laŭ mi jam certe evitindas, estas ekzemple la plurparametra uzo de Ŝablono:AliajSignifoj - tiel ĝin uzante oni poste emas ne krei apartigilan paĝon, per kio oni tiam tamen konfuzigas la tutan aferon en la enciklopedio kaj krome devas teni en reciproka akordo plurajn tiajn listetojn - nome ĉe ĉiu koncerna artikolo. Marek "Blahma" BLAHUŠ 20:18, 8. Mar 2007 (UTC)

Distriktoj de Germanio[redakti fonton]

Mi renomis kaj ŝanĝis [1] artikolon Distrikto (Germanio). Mi proponas aprobi la proponatan varianton, ke "Landkreis"/"Kreis"="Distrikto" (antaŭe estis "Landkreis"/"Kreis"="Subdistrikto"), kaj poste renomi kaj korekti la aliajn artikolojn pri la temo. Maksim 19:11, 8. Mar 2007 (UTC)


(el Diskuto:Administra distrikto (Germanio))

Por la diskuto mi ripetu, kio ankaŭ estas notata ĉi-tie en la artikolo:

Nur en 5 el la 16 federaciaj landoj de Germanio (Baden-Virtembergo, Bavario, Hesio, Nordrejn-Vestfalio kaj Saksio) ekzistas "Bezirke", en la aliaj 11 ne: la sola administra unuo en la plejmulto de Germanio do inter "komunumo" respektive "urbo" kaj la "federacia lando" estas la "Landkreis" respektive "kreisfreie Stadt".

En Esperanto oni interkonsentis nomi la vorton "Landkreis" per 'subdistrikto', sendepende ĉu ekzistas distrikto "super" tiu subdistrikto, kaj sendepende de tio, ke la subdistrikto multe pli konatas ol la distrikto, ĉar ekzemple ĝi videblas sur ĉiu aŭtokoda ŝildo ... Supozeble estus saĝe interkonsenti, ke la "Landkreis" simple nomiĝu distrikto kaj la "Bezirk", en tiuj teritorioj kie ĝi ekzistas, distriktaro.

Ĉu???

ThomasPusch 18:47, 26. Jan 2007 (UTC)

Iom malfrue mi eniras ĉi tiun diskuton. Ŝajne oni ĵus renomis "subdistrikton" al "distrikto" – laŭ mi tio estas tre bona decido: "distrikto" multe pli bone taŭgas por "Landkreis" ol "subdistrikto". Nun endas renomi ankaŭ la "administran distrikton" ("Regierungsbezirk"). Kiam mi ankoraŭ loĝis en Bavario, mi trovis ke "provinco" por "Regierungsbezirk" bone taŭgas, kaj mi volas rekomendi tiun terminon (anstataŭ "superdistrikto" aŭ "administra distrikto"). La federaciaj landoj ne nomiĝu "provincoj"! Moldur 19:36, 11. Mar 2007 (UTC)
Jes, "provinco" ŝajnas al esti bona. Maksim 16:09, 12. Mar 2007 (UTC)

Karaj,

la nocion subdistrikto oni jam multajn jardekojn uzas en Esperanto por redoni Kreis/Landkreis. Ekzisto de federaciaj landoj sen administraj distriktoj ne devigas ŝanĝi ekzistantantan pripensitan terminaron, eĉ se ĝi ne estas ĉiu-aspekte perfekta.

Montanesko 13:50, 12. Mar 2007 (UTC)

Tamen ne por ĉiam ja oni konservu - la mondo ŝanĝiĝas. Maksim 16:09, 12. Mar 2007 (UTC)

fakte en la vortaro de Krause aperas, ke Kreis = subsdistrikto, dum Bezirk = distrikto. bonvolu estimi plej grandan E-germanan vortaron. Narvalo 16:21, 12. Mar 2007 (UTC)


(el Vikipediista diskuto:Maksim)

Ĉu tiu esperimo superdistrikto vere ekzistas aŭ nur vi inventis tion? Ĉu oni uzas en iu ajn lingvo similan? Narvalo 12:49, 12. Mar 2007 (UTC)

Ne, sed mi bedaŭrinde ne trovis iun pli bonan varianton. Maksim 15:28, 12. Mar 2007 (UTC)

Kara Maxim

Se mi ne eraras la diligenta Maxim-Bot estas via kreaĵo. Unue: respekton pro viaj teknikaj kapabloj. Due: demandon: Ĉu vi plene konscias, ke via roboto ŝanĝas dum sekundoj, kion aliaj ellaboris dum monatoj? Kontraŭ la renomado subdistrikto > distrikto mi protestas. Tia grava ŝanĝo necesigus, antaŭan larĝan interkonsultadon. Terminaron aplikatan dum multaj jardekoj kaj registritan en la vortaroj oni ne renversu per rapida musklako.

Amike Montanesko 14:37, 12. Mar 2007 (UTC)

Mi ne tro insistas pri ŝanĝo subdistrikto > distrikto. Ĝi ne tre gravas, tamen tie, en la antaŭa versio de Distrikto (Germanio) [2] jam estis skribita, ke ĉi tiu ŝanĝo estas inda. Mi pensis, ke se situacio en Germanio ŝanĝiĝis, kaj "Kreis" kaj "Landkreis" estas nun konsiderataj plejparte kiel distriktoj, indas fari la sanĝon.
Mi proponas pripensi ĉi ĉion, se ni tamen decidos ke "Kreis"/"Landkreis"=subdistrikto mi renomos la artikolojn reen.
Maksim 15:25, 12. Mar 2007 (UTC)

La plej supra mesaĝo (kun propono renomi) pendis ĉi tie dum 3 tagoj. La reagoj forestis, kaj mi renomis ĉ. 200 paĝojn (ekzemple Subdistrikto Kronach -> Distrikto Kronach). Poste aperis la supraj diskutoj.

Mi fakte ne scias kiel reagi. Estas diversaj opinioj pri la afero. Mi petas de ĉiuj esprimi sian opinion, kiel elekti la varianton (do, ĉu renomi la paĝojn reen aŭ ne). Maksim 18:46, 12. Mar 2007 (UTC)

Dubaj asertoj[redakti fonton]

Nun en portugallingva Vikipedio, kaj, mi pensas, en alilingvaj vikipedioj, aperas indiko pri dubaj asertoj. Vere en multaj kazoj, kiel de kanibalismo, la afero estas disputebla ne nur en Vikipedio, sed en scienco mem, ĉar estas malsamaj skoloj disputantaj. Sed, estas kazoj en ke asertoj estas dubindaj pri citataj faktoj aŭ diskutindaj ne je skolaj kialoj. Mi pensas ke oni devas krei ŝablonojn "dubinda" kaj "disputinda" pri tiuj aferoj.Roberto 14:12, 9. Mar 2007 (UTC)

Aantaŭ kelkaj monatoj mi kreis ŝablonon {{citon}} -->[mankas fonto] Sed mi ne certas ĉu ĝi vere kontentigas la bezonon. O'RyanW ( ) 16:41, 9. Mar 2007 (UTC)
Ĉu angle? Ekzemple, en artikolo pri Interlingvao estis aserto " Interlingvao estas instruata en lernejoj en Svedio kaj Danio kiel enkonduko al la angla, franca, ktp". Vere mi ne scias ĉu tiu informo estas vera aŭ ne, mi ne konas Danion aŭ Svedion. Mi ne scias ĉu en iu tempo tio estis vero, ĉu neniam tio estis vero, sekve mi forigis la informon kaj metis ĝin en diskuton pri Interlingvao. Roberto 16:51, 9. Mar 2007 (UTC)
Ankaŭ tio ŝajnas al mi tre bona elturniĝo — precipe se la "informo" estas disputinda. Tamen, se ni ĉiam tiel elturnigos renkontinte nesubtenitan informon, preskaŭ ĉiom el la Esperanta vikipedio baldaŭ transloĝiĝos en diskut-paĝojn! ;-)
Pardonon, ke kiam mi tradukis la ŝablonon {{fact}} de la anglalingva Wikipedia al {{citon}}, mi neglektis ankaŭ traduki la tiean paĝon al kiu ĝi ligas. Mi ne tiam volis traduki tiu tutan parton de la anglalingva stilgvidilo, kiu cetere eble ne tute konvenas ĉi tie. Do mi nun tradukos la enkondukan alineon, kaj religos {{citon}} al tiu. Farinte tion mi remesaĝos por ricevi vian opinion. Ĉu bone? O'RyanW ( ) 18:45, 9. Mar 2007 (UTC)
Nu, farita! Ankaŭ troviĝas uz-klarigo ĉe Ŝablono:Citon. Kaj dankon pro la memorigo. O'RyanW ( ) 19:12, 9. Mar 2007 (UTC)
La Ŝablono:Citon bone funkcias kaj estas utila. Sed ne sufiĉas, laŭ mia vidpunkto.Roberto 12:13, 12. Mar 2007 (UTC)
Dankon. Konsentite! Mi konsideras la klarigon kvazaŭ ĝermo.
Ankaŭ ekzistas Ŝablono:Specifigu, Ŝablono:Konfirmon — ankoraŭ ne tute liberaj de intervikiaj ligoj. Ankaŭ ekzistas en la tie alligitaj klarigoj liston de aliaj similaj ŝablonoj tradukeblaj el la angla. Mi ne scias ĉu kaj kiu(j) el ili tradukindas kaj utilus ĉi tie. O'RyanW ( ) 16:13, 12. Mar 2007 (UTC)
Tiu estas utila, sed la uzo estu divastigota, ĉar mi pensas ke malmulto da homoj konas tiujn ŝablonojn.Roberto 16:41, 12. Mar 2007 (UTC)
Mi ŝatus ŝablonon "klarigu", aŭ "dubinda", ĉu iu povas krei ilin al mi (mi mem ne scias kiel).Roberto 12:04, 21. Mar 2007 (UTC)
Mi volonte provos la kreon. Ĉu vi bonvolus unue klarigi:
  1. Kiel ĝi/ili aspektu en la artikolo? Ĉu simile al ŝablono citon: [klarigu]?
  2. Ĉu ĝi/ili ligu al paĝo klariganta la celon de la ŝablono? Kion tiu diru? O'RyanW ( ) 17:36, 21. Mar 2007 (UTC)

Serĉi en aliaj vikipedioj[redakti fonton]

Foje se mi serĉas iun artikolon en E-Vikipedio mi ne tuj trovas ĝin, kvankam mi relative certas, ke ĝi devas ekzisti. Ĉu eblas iel agordi la serĉo-paĝon, kiun oni trafas se la mendita serĉo donas neniujn rezultojn, ke tie oni povu elekti "serĉi en angla/germana/franca/hispana vikipedio" (ekz. kiel Drop-down listo aŭ iel aliel)? Tiam serĉo estus pli komforta! Alaŭdo ۩ 15:50, 10. Mar 2007 (UTC)

Jes tio eblas. Mi faris simila afero tie ĉi. Arno ĉu vi povas meti tio ĉi kodo en la meta paĝo MediaWiki:Searchnoresults?
Serĉu en alilingvaj Vikipedioj: {{SerĉuEnAlilingvajVikipedioj|{{PAGENAME}}}}

fonto de la kodo

Verŝajne vi devas anstataŭigi {{PAGENAME}}}} kun "$3"
Amike Denizo 16:32, 12. Mar 2007 (UTC)
Arno enmetis la kodon, ĉu bone?--Denizo 23:48, 20. Mar 2007 (UTC)
Ne funkcias. Solvo: enmeti
{{SerĉuEnAlilingvajVikipedioj2|$3}}
anstataŭ
{{SerĉuEnAlilingvajVikipedioj|$3}}
--Denizo 00:02, 21. Mar 2007 (UTC)
Ankoraŭ neniuj faris la superajn ŝanĝojn kaj pro tio ĝi daŭre ne funkcias.--81.161.184.111 23:08, 27. Mar 2007 (UTC)

Problemo kun urbokadro en "Santiago de Compostela"[redakti fonton]

Mi deziris alŝuti la urbokadro en la paĝon "Santiago de Compostela" sed ne funkciis escepte kiam mi metis due la urbokadron de Dinan. Kiam estas nure la urbokadro kun la informoj pri la urbo, neniu aperas, ĉu vi povas rigardi k helpi? dankon--Jonathaneo 10:43, 11. Mar 2007 (UTC)

Nun la urbokadro en Santiago de Compostela forestas. Aldonu ĝin (eĉ se paĝo estos fuŝe aspektanta post ĉi tio) kaj tiam mi povos rigardi kaj korektigi. Nun ne estas kion rigardi. Maksim 10:57, 11. Mar 2007 (UTC)
Mi ĵus kreis la urbokadron por Santiago de Compostela. Ĝi nun ŝajnas funkcii bone. Thomas Guibal 11:03, 11. Mar 2007 (UTC)
Ĝi aspektas iom malbela, ĉefe pro la grando de la kadro kaj la tro multaj bildoj, kompare al la magreco de la informoj. Ĉu iu kompetentulo povas iom mallarĝigi la kadron kaj la fotojn? Tonyo 22:22, 13. Mar 2007 (UTC)
Ŝajnas al mi pli bona solvo pligrandigi la tekston ol malgrandigi la fotojn, sed tamen estas problemo pri la urbokadra ŝablono: la flago kaj blazono aperas tro grandaj, mi ne sukcesas malpligrandigi ilin, ĉu eblas modifi la ŝablonon por indiki, kiel ĉe "patrono" la grandecon de la bildoj? Antaŭdankeme, Bea 09:08, 14. Mar 2007 (UTC)
Mi malpligrandigis la bildojn. Nun la bildoj estas ne pli grandaj ol kvadrato de 125 x 125 rastrumeroj. Ĉi tion eblas fari per skribo de "125x125px" en uzo de bildo. Maksim 10:13, 14. Mar 2007 (UTC)

Aspektas ke grandecoj de pilko rilate al apartaj sportoj estas iom erare skribitaj. Aŭ mi eraras?--Printempo 11:07, 11. Mar 2007 (UTC)

Fakte, la tabelo similas al tiu en la germana. Mi suspektas, ke ĉe la plimulto temas pri triobla diametro. Mi kaŝis la tabelon. Narvalo 12:08, 11. Mar 2007 (UTC)


Mi komprenis nun pri kio temas,mi trovis en kroata vikipedio, temas pri, hm.. (mi ne konas taŭgan esperantan vorton) ĉirkaŭ mezuro (?) de la pilkoj, kaj ne pri diametro. --Printempo 12:24, 11. Mar 2007 (UTC)

Prave, mi restarigis la tabelon. --Bea 17:39, 11. Mar 2007 (UTC)

Venontaj "jubileoj"[redakti fonton]

Ĉu post la furoro de fino de februaro nun neniu plu zorgas pri la baldaŭ alvenontaj "jubileaj" Vikipedio:70000-a kaj 75000-a artikolo? Mi hodiaŭ rememoris pri tio kaj trovis la ligilon elarĥivigita kaj la paĝon malpriatentita :-( Marek "Blahma" BLAHUŠ 21:17, 12. Mar 2007 (UTC)

Vi pravas! Mi favoras traduki http://en.wikipedia.org/wiki/Library_of_Alexandria Ĉu ni agu?

Yves Nevelsteen 12:20, 14. Mar 2007 (UTC)

Certe indas! Tamen mi mem nun, pro aliaj devoj, ne povas promesi aktivan kunlaboron. Espereble tamen troviĝos ankaŭ aliaj volontuloj ĉi tie. Marek "Blahma" BLAHUŠ 14:01, 14. Mar 2007 (UTC)

ĉefurbo de Birmo ?[redakti fonton]

Saluton, Mi deziras scii kiu urbo estas la ĉefurbo de Birmo ? Ŝajnas ke la vikipedioj ne konsentas (laŭ lingvoj). La angla parolas pri Naypyidaw kaj esperanto pri Ranguno kiu estas la plej granda urbo de la lando.

Antaŭdankon,

Axel584 08:48, 14. Mar 2007 (UTC)

Laŭ [BBC] la ĉefurbo (angle) estas Naypyidaw (Pyinmana), kaj la plej granda urbo estas Rangoon (Yangon).
Laŭ CIA la ĉefurbo estas Rangoon (Yangon) kaj la administra ĉefurbo estas Nay Pyi Taw.
Laŭ http://www.myanmars.net/bluepages/foreign.embassies.htm (ligo kion mi trovis per US Library of Congress] la ambasadejoj de fremdaj landoj troviĝas en Yangon. O'RyanW ( ) 19:48, 14. Mar 2007 (UTC)

70000-a artikolo[redakti fonton]

La jubilea 70000-a artikolo rapide venas. Mi pardonpetas ke ni ne voĉdonis pri la artikolo, sed unu temo ŝajnis plej populara. Bonvolu kunlabori artikolon pri Biblioteko de Aleksandrio. Via traduko de unu aŭ du frazoj helpos al ĝi! Antaŭdankon! -- Yekrats 15:28, 14. Mar 2007 (UTC)

Ŝlosita sen averto?[redakti fonton]

Kial Adolf_Hitler ŝlosiĝis sen kaj kialo kaj averto?-Denizo--81.161.184.111 11:54, 18. Mar 2007 (UTC)

La paĝon pri Hitler povas redakti nur ensalutintaj redaktantoj. Se vi deziras redakti ĝin, necesas, ke vi ensalutu. Amike --Petr Tomasovsky 12:18, 18. Mar 2007 (UTC)
Ĉu ni ne havas taŭgan ŝablonon kiu povus rakonti tion al la uzanto? Se ne, mi certe verkos ĝin--Denizo 23:41, 20. Mar 2007 (UTC)
Laŭ mi ne indas fari por tio specialan ŝablonon, ĉar la vikipedia programaro povas tion taŭge montri mem, se oni ĝuste agordas la CSS-stilojn. Rigardu taŭgan artikolon en la angla vikipedio kaj serĉu la serur-signon supre dekstre, por vidi ekzemplon. Mi tamen mem ne scias pli detale, kiel oni devas agordi la programon por ke tio aperu tiel. Tamen estus ja ĝene, se oni devus ĉiam ŝlosante aldoni ŝablonon, kaj malŝlosante ĝin forigi - pli komfortas havi ĉion aŭtomate montratan. Marek "Blahma" BLAHUŠ 22:29, 21. Mar 2007 (UTC)
Nu, en la angla vikipedio oni aldonas tiun sekur-signon pere de ŝablonoj. Vidu [3] kaj [4]. Laŭ mi ne estas tro da laboro, sed mi ja ankaŭ ne estas administranton.--Denizo 08:11, 29. Mar 2007 (UTC)

Kategorio Instruisto[redakti fonton]

Estas kategorio:instruistoj kaj kategorio:instruisto kaj ili pritraktas unu nur afero. Kiel oni povas kunigi ili? Roberto 13:56, 19. Mar 2007 (UTC)

Nu, "Kategorio:Instruistoj" estas la pli bona titolo. Laŭ mia scio, la nur fojo por movi artikolojn de unu kategorio al alia estas fari tian ŝanĝon permane. Do, oni aldonu "j" al la artikoloj kun la malĝusta kategorio-titolo. Kiam la malbona kategorio estas malplena, metu ŝablonon {{forigu}} en la kategorio. Mi helpos pri ĉi afero. -- Yekrats 12:22, 21. Mar 2007 (UTC)
Kaj kiam vi aldonas la ŝablonon {{forigu}}, bv. ankaŭ mencii la ŝablonon sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Laŭ nia regularo, oni nur uzu la ŝablonon {{forigu}} kiam oni mencias la forigendan artikolon (aŭ kategorion) sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Marcos 19:31, 21. Mar 2007 (UTC)

Nova ŝablono KemiaTabelo[redakti fonton]

Mi tradukis el la dana la Kemia Tabelo, kiu oni povas enmeti en la paĝojn de ĉiuj kemiaj elementoj.

Vidu ĝin en uzo ĉe Kalio (la dana versio)

La tabelo klare montras ke mankas al ni kelkaj bazaj kemiaj artikoloj kiel ekz.:

Kunlabore--Denizo 14:05, 22. Mar 2007 (UTC)

Gratulojn! Tre plaĉas al mi Yves Nevelsteen 16:13, 22. Mar 2007 (UTC)