Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2006 17

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Plibonigo de la "neniaj serĉtrafoj"-mesaĝo[redakti fonton]

Kiam vi serĉas en la vikipedio kaj ne estas trafoj aperas:

  • Bedaŭrinde ne estas precize kongrua rezulto por via serĉo. ...fonto...

Mi ŝatis plibonigi tiun mesaĝon al:

  • Bedaŭrinde estis neniuj trafoj. Por helpo pri serĉado en la Vikipedio, bonvolu vidi Vikipedio:Serĉi. Kiel alternativo vi povas uzi eksterajn serĉpaĝojn, por trovi pli ĝustajn resultojn. Serĉu pri "$1" ĉe Guglo, Yahoo!, MSN aŭ http: //rollyo.com/search.html?q=$3&x=0&y=0&sid=8693 ROLLYO - Esperanto

La angla estas:

  • No results found. For help on searching within Wikipedia, please see Wikipedia:Searching. Alternatively, you may be able to use an external search engine to find what you are looking for and/or identify misspelled words. Search for "$1" on Google, Yahoo! , or MSN. ...fonto...

Aliaj vikipedioj:

franca germana

ROLLYO serĉas tra:

www.liberafolio.org
www.ĝangalo.com
www.chinareport.com.cn
www.ikso.net
www.tejo.org
es.chinabroadcast.cn
www.uea.org
www.la-amikeco.net

Amike Denizo--130.226.47.226 15:12, 30. Okt 2006 (UTC)

Kara 130.226.47.226, Supre mi ŝanĝis Por helpi al Por helpo (ĉar temas celuta ricevo de helpo, ne de dono.), kaj akuzativigis la rektan objekton de trovi: pli ĝustajn rezultojn. Espereble, neniu kontraŭos. O'RyanW ( ) 23:26, 15. Nov 2006 (UTC)
Vidu MediaWiki:Searchnoresults kiel ĝi nun aspektas. Ĉu ĝi vere estas ŝanĝenda? Mi ne konsentas kun ŝanĝo de 'helpi' al 'helpo'. Cetere Vikipedio:Serĉi ne ekzistas dum ni havas Helpo:Serĉado. Plie bonvolu konsideri ke "serĉi pri" estas paŭsado de la angla "search for" kaj "look for". En esperanto oni diras "serĉi ion" ne "serĉi pri io" nek "serĉi por io". Arno Lagrange  07:23, 16. Nov 2006 (UTC)

Estimata Arno Lagrange:
Bedaŭrinde nur nun mi rimarkas vian ĉi supran respondon, kvankam tio, ke mi ĝenerale atentas por eblaj respondoj.

Mi rigardas la hodiaŭan MediaWiki:Searchnoresults kaj trovas nenion ŝanĝindan. La komento de 130.226.47.226 ligas al Serĉu Tie la sola ebla ŝanĝindaĵo kiun mi sugestus estas: meti dupunkton (:) tuj post "vidu', ĉar "vidu serĉi" legiĝas iomete stumblige. Laŭ mi, vidu: serĉi ... ... pli bonas. La dupunkto kaj funkcias kvazaŭ prepozicio/akuzativo (la tuta serio de venontaj vortoj nomas la vidotaĵon), kaj samtempe atentigas ke la venontaj vortoj ne rekte funkcias kiel partoj de la frazo.

Mi konfesas ke mi ne antaŭe kontrolis ĉi-cele la paĝon MediaWiki:Searchnoresults, nek la paĝon Serĉi, ĉar mia koncerno estis nur la proponata vortumo, specife kia formo de help- plej utilas ĉi-kontekste por faciligi tujan komprenon post por.

Certe, mi konsentas kun viaj rimarkigoj pri serĉi pri. Vi povus aldoni, ke serĉi pri pensigas pri priserĉi, kio estas iomege alia afero, ekz.: La polico priserĉis lin. = La polico kontrolis liajn poŝojn, ktp. Mi nur ne bone komprenas la rilaton al la diskutata frazo:

Por help- pri serĉado en la Vikipedio, bonvolu vidi serĉi

kiu entenas la sinsekvon {serĉado en+loko}, sed nek {serĉado pri+serĉ(at)aĵo}, nek {serĉi pri+serĉ(at)aĵo}.

Se aliloke mi volus uzi substantivan "serĉ(ad)o"-on kaj eviti samtempe la prepozicion de, mi aŭ sekvos maloftan uzaĵon de Zamenhof (PAG §135.I.a) serĉ(ad)o serĉaton / serĉataĵon / serĉaĵon aŭ vere pausas la anglan the search for gold per la serĉo por oro. La sinsekvo serĉi pri oro signifus por mi fari serĉon kiu havas rilaton al oro / kiu koncernas oron. Tiun esprimon mi sentas preskaŭ ne utila. Tiu esprimo paŭsus la anglan "search about gold" (se ĝi ankaŭ paŭsas search for gold, tion mi konjektas mispaŭso pro timo vidiĝi paŭsi per por), kaj povas funkcii kiel mallongigo de serĉ- informon pri oro. En taŭga konteksto mi ne sentus eraron en tio.

Nu, eble vi celis kritiki la uzon de pri post help-, kiu, se temas pri paŭsaĵo de la angla, paŭsas la anglan help on searching? Tiu esprimo troviĝas supre: For help on searching ...

Koncerne la finaĵo de help- post por, vi nenion diris. Mi scivolas: Inter Por helpi kaj Por helpo ĉu ne estas, laŭ vi kaj laŭ aliaj, diferenco? Ekzemple, inter la du frazoj:

  1. Mi faris tion por (iome) helpi en la projekto.
  2. Mi faris tion por (ioma) helpo en la projekto.

O'RyanW ( ) 00:56, 29. Nov 2006 (UTC)

Proponoj en "Libera Folio"[redakti fonton]

Saluton:

Mi estas Vikipediisto:Tonyo, kaj hodiaŭ mi publikigis en Libera Folio opiniartikolon pri la esperanta Vikipedio, kun kelkaj komentoj kaj kelkaj proponoj.

Mi esperas ke ĝi estu interesa por vi, kaj krome, ke ĝi helpu revenigi malnovajn vikipediistojn al la laboro.

Pri la proponoj, nu, eble estas nun la momento por ekforviŝi la ĝermetojn kaj por iom pli limigi la uzon de robotoj.

Tonyo 21:32, 5. Nov 2006 (UTC)

Ankaŭ mi proponis tie. Forigojn de ĝermetoj ankaŭ mi (kiel Arno) ne apogas. Narvalo 20:12, 6. Nov 2006 (UTC)
Mi proponas ke ni daŭrigu la diskuton ĉi tie kiam temas pri internaj diskutoj de la Vikipedio. Estis bone ke Tonjo enmetis la artikolon en Libera Folio, ĉar tio ekzemple reagigis Bertilon, sed pli taŭga loko por profundigi la diskuton estu laŭ mi ĉi tie.
Pri kvalitcertigo far fakuloj aŭ spertuloj, ŝajne la diskuto jam delonge okazadas en la projekto. Momente estis provita "patrolado" sed ĝi aperas nun nur en meta; aliloke ĝi ne funkcias. Patrolado estas tia sistemo ke patrolantoj kontrolas ĉu artikoloj kaj ties lastaj redaktoj estas ĝustaj aŭ ne kaj tion sciigas. Sed tre diskuteblaj estas la kompetenteco de la patrolantoj kaj la valoro de signo "patrolita artikolo". La sola sistemo kiu bone funkcias estas la "elstaraj artikoloj"; en la germanlingva vikipedio oni eĉ kreis du ŝtupojn da ili. Per la eslstaraj artikoloj oni povas plu konstrui la tutan projekton emfazante unuflanke finpretajn (elstarajn) artikolojn kaj aliflanke konstruata projekto kan amaso da ĝermoj da plibonigendaj artikoloj ktp nete apartigante tiujn du flankojn. Mi denove volas emfazi ke iuj nacilingvaj vikipedioj (en, de, fr, ekzemple) jam atingis tute bonan nivelon kaj ke pli kaj pli ofte retserĉado trafas iun vikipedian artikolon : mi kontrolis tion laste. Plurfoje, dum mi diskutis kun familianoj diversteme, mi kontrolis en la reto informojn kaj ĉiufoje trafis vikipedian artikolon kiu precize kaj ĝuste klarigis pri la diskutata temo. Tio rezultas de giganta laboro de plurmiloj da gekontribuantoj dum jam pluraj jaroj. Certe la esperanta vikipedio povos iam tion ankaŭ atingi, sed tio necesigas preskaŭ la saman gigantan laboron, krom ĉiujn eblecojn kiuj konsistas el apogi sin sur la jam farita laboro alilingve. Arno Lagrange  09:00, 7. Nov 2006 (UTC)
Pardonu ke mi ne tre detale respondas ĉiujn respondojn, ĉar mia ĉefa celo esti instigi la debaton, kaj tio jam bonas (laŭ mi). Sed mi deziras komenti nur du aferojn.
Unue, mi intence lanĉis la debaton ekster Vikpedio mem, ĉar mia ĉefa celo estas revenigi tiujn kabeintajn vikipediistojn, kaj por tio necesas ekstera debatejo.
Due, mi ne celis specife la iam burĝoniĝontajn ĝermojn (vidu ekzemple la artikolon pri la delfeno, kiu certe post nelonge kreskos), sed tiujn ĝermetojn, kiujn iu enmetis, nur kun la celo kreskigi la nombron de artikoloj, kaj poste tute forgesis pri ili; da tiaj, ni ĉiuj scias, estas tro multaj, kaj ili nur malutilas kaj senprestiĝigas.
Ĉiukaze, mi esperas ke mia alvoko al debato donu fruktojn, kaj ĉefe, ke ĝi montru ke tiu ĉi problemo ne okazas nur en nia Vikipedio, sed en preskaŭ ĉiuj.

Tonyo 22:29, 7. Nov 2006 (UTC)

Tutmajuskligo de familiaj nomoj komence de artikoloj[redakti fonton]

Mi volas memorigi ĉiujn Vikipediistojn, ke estas Vikipedia regulo tutmajuskligi la familian nomon de homo komence de la artikolo pri li. Mi rigardis kelkajn novajn artikolojn, kaj rimarkis ke multaj ne plu sekvas ĉi tiun regulon. Mi jam ŝanĝis kelkajn artikolojn, sed plej bone estas, se la artikolkreinto dekomence tutmajuskligas la familian nomon (kompreneble nur, se li scias (aŭ povas eltrovi), kiu parto de la nomo estas familia nomo). Marcos 21:33, 8. Nov 2006 (UTC)

Tradukado de GDFL: ĉu indas aŭ ne?[redakti fonton]

En septembro 2003 Arno L. komencis traduki la GFDL esperanten. Li nur tradukis du sekciojn kaj nun restas 80% de la teksto en la angla. Ĉu indas traduki la restaĵon? Vidu: Vikipedio:GFDL--Denizo 12:53, 11. Nov 2006 (UTC)

Certe indus havi ĝin : Vikipedio ja estas sub GFDL, estus bone povi legi en esperanto kio estas GFDL. Mi forlasis la taskon esperantigi la tekston kaj ne jam revenis al ĝi, sed mi opinias ĝin tute farenda. Arno Lagrange  15:32, 11. Nov 2006 (UTC)
Laŭ mi, la plena teksto de la GDFL estas inda por Vikilibroj, ne Vikipedio. Vikipedia estas konvena por artikolo PRI GFDL, sed ne la teksto de la permisilo mem. -- Yekrats 15:48, 11. Nov 2006 (UTC)
Prave ke la ĝusta loko estu en Vikifontoj. Ĉiukaze indus havi esperantan version de la teksto. AL @ 17:41, 13. Nov 2006 (UTC)
Mi ne konsentas kun vi ambaŭ. Vidu en la angla vikipedio tie aperas la teksto de la GFDL. Mi pensas, ke la GFDL licenso estas tiom grava por la tuta projekto, ke indas havi ligilo al ĝia esperanta versio en la malsuprujo de ĉiuj paĝoj de la vikipedio. Noto: En la dana vikipedio ili ne tradukis la teksto, sed nur ligas al la anglalingva paĝo: http://www.gnu.org/copyleft/fdl.html kiel ĉiuj aliaj eo-vikiprojektoj ekz. vikilibroj ankaŭ havas --Denizo 20:51, 13. Nov 2006 (UTC)

La enhavo de tiu portalo estas grandparte nekomprenebla. Mi jam poluris plurajn partojn, sed restas komplete fuŝaj frazoj kiel "Aktuale, la bildliteratu konsistigas la principala surĵeto de la papera arto.". La aŭtoro petas la helpon de la "tute vikipediitoj". Nu, mi ŝajne estas ankoraŭ ne sufiĉe vikipediita, ĉar mi ne sukcesas mem poluri ĉion en tiu portalo ... Ĉu iu alia kapablas? PaulP 14:55, 12. Nov 2006 (UTC)

Vi ne digas ke, la unuan citaĵon estas (jes malbone) traduko de Will Eisner kiu enkondukas la francan portalon pri bildliteraturon. Se mi petas helpon, ĝi ne estas ĉar mi komprenas neniun, sed, ĉar mi havas problemojn en plurajn ejojn. Vi metas sur vian vikipediistan paĝon la babel : eo-4 kaj fr-3. Do, vi kapablas tarduki la frazojn de la francan vikipedio ĝis tiun. Kial vi ne faris? Ĉar estas plej simpla meti la ŝablonon {poluradon}?--Jonathaneo 08:49, 13. Nov 2006 (UTC)
Mi finfine trovis la frazon laŭ viaj indikoj. Temas pri la jena: "Actuellement, la bande dessinée constitue la principale application de l'art séquentiel au support papier." Ĉu iu franclingvano povas traduki? Mi dume ŝanĝas mian fr-3 al fr-2, ĉar mi ne komprenas "art séquentiel" ;-) PaulP 14:47, 13. Nov 2006 (UTC)
Mi kaŝis la tematan tekston kaj aldonis provizoran tekston por klarigi la Vikiportalon. Bv. reanstataŭigu la provizoran per la traduko el la franclingva teksto kiam vi povus traduki.
Nu, mi aldonis ĉe ĝi mencion pri diversaj vortoj rilataj al bildliteraturoj por ebligi la vikiportalon temi alispecajn bildliteraturojn: mangaon, komikson ktp. Kiam nova portalo pri mangao aŭ komikso lanĉus, oni forigos la mencion. - Ryoho 15:26, 13. Nov 2006 (UTC)
Por traduki "Actuellement, la bande dessinée constitue la principale application de l'art séquentiel au support papier." mi proponas "Nuntempe, la bildliteraturo konsistigas la ĉefan surpaperan aplikon de sinsekvarto". Mi komprenas Art séquentiel kiel arto kiu funkcias per ia sinsekvo kiel ekzemple kino kiu konsistas el sinsekvo de bildoj, kaj bildstrio kiel sinsekvo de desegnoj, kontraste kun pentrarto aŭ skulptarto kie verko estas unuopaĵo.
fr: séquentiel = sinsekva <- fr: séquence <- la: sequentia = (sin)sekvaĵo <- la: sequor - sekvi.
Cetere mi volas reagi al la respondo de Jonathaneo : bonvolu agnoski ke iuj aliaj kontribuantoj taksas vian kontribuadon katastrofa. Vikipedio estas nia komuna projekto kaj iuj el ni strebas al ia kvalito kaj laŭ enteno kaj laŭ lingva nivelo. Se viaj kontribuaĵoj ne respektas tiujn kriteriojn ne miru ke iuj nomos ilin "katastrofaĵoj". Ĉar vi anoncas ke vi planas lingve progresi verkante por la vikipedio, mi sugestas ke vi kreu novajn artikolojn kiaj subpaĝoj de via persona paĝo kaj petu ke aliaj kontribuantoj korektu ilin antaŭ ol nomi ilin vikipediaj artikoloj kaj ordigi ilin en la artikolaran spacon. Ĉirimede eble ni ĉiuj agordiĝos. Dankas Arno Lagrange  17:37, 13. Nov 2006 (UTC)
Dankon pro viaj du klaraj respondoj, Arno! PaulP 18:48, 13. Nov 2006 (UTC)
Ni ankaŭ povus enkonduki ŝablonon de malperfekta lingvaĵo, kiujn niaj lingve ne tiom spertaj partoprenantoj povus mem enmeti kiam ili verkas (ĉu novan artikolon ĉu aldonojn al jam ekzistantaj artikoloj). Kion pensas la aliaj pri ĉi tiu propono? Marcos 19:47, 13. Nov 2006 (UTC)
La uzo de "art séquentiel" estas snobismo, kiu fakte nun uziĝas nur kiel sinonimo de desegnita bildrakonto. Arno pravas pri la klarigo ĉi supra, oni povas aldoni "laŭtempan sinsekvon" aŭ "kronologian sinsekvon" sed mi dubas ke la tradukon "sinsekvarto" oni bone komprenos. PIV indikas por "Sekvenco" signifo 2: "Serio da bildoj aŭ scenoj formantan kunaĵon, eĉ se ili ne okazas en la sama dekoracio." Mankas en ĉi difino, la "sinsekveco", kiu aperas por la aliaj signifoj, tamen ŝajnas ke tiu vorto tute taŭgas, kaj ebligas laŭvortan tradukon: "sekvenca arto". Tamen mi ne konsentas kun Arno en la traduko de "au support papier" Mi ne dirus "la ĉefan surpaperan aplikon de xxxarto" sed "la ĉefan aplikon de surpapera xxxarto" Tio gravas ĉar ekzemple pri muziko, la unua frazo inkluzivas ĝin (Partituro estas surpapera apliko de tiu sekvenca arto) dum la dua ekskluzivas ĝin ĉar muziko ne estas surpapera arto. Same romano, filmo. (Tio laŭ la franca frazo, kiu povas malbone traduki la originalan frazon de Eisner...) --Ssire 21:55, 13. Nov 2006 (UTC)
Serĝo : gramatike "au support papier" estas ligita al "application". Sekve laŭvorte estas "la ĉefa aplikado de la sekvencarto al papera materialo" aŭ "la ĉefa aplikado al papera materialo de la sekvencarto". Por mi pli simple : "la ĉefa surpapera aplikado de la sekvencarto". Via propono estas la traduko de "la principale application de l'art séquentiel sur support papier". Ĉu ne ? AL @ 07:20, 14. Nov 2006 (UTC)
Franca lingvo estas sufiĉe merdoza por ke oni komprenu ambaŭ. "Sur" valoras nur por papero, dum "au" = "à le" indikas karakterizon (egalas al "ayant un support papier"), analoge al "art à support virtuel". Pli evidenta estas la ambigueco en la frazo, tute anologue konstruita: "La BD d'avant garde constitue la principale application de l'art séquentiel au symbolisme esotérique". Cetere ĉu fidi la francan tradukon ? (en la donita ligo, mi ne trovis la originalan frazon de Eisner, kaj eĉ se mi trovus tio ne multe helpus pro mia nekapablo kompreni anglaĵojn) Tamen, ŝajnas pli kongrue traduki per "surpapera sekvenca arto" ol per "surpaperan aplikon" pro la fakto ke en tiu lasta kazo, Eisner metintus al si la fingron profunde en la okulon, ja "romano" estas multe pli "ĉefa" en surpapera aplikado de sekvenca arto. --Ssire 09:33, 14. Nov 2006 (UTC)
Ankaŭ mi ne trovis la originalon frazon kaj mi timas ke la angla povus esti pli konfuza ol la franca, se ĝi estas konstruita per angla vortapudmetado kies desambiguado estas perfeke maldecidebla. Imagu ekzemple kun "most important paper support sequential art application" vi povas eĉ demandi vin ĉu estas la papero kiu estas plej grava :-) AL @ 10:24, 14. Nov 2006 (UTC)
Cetere : Will Eisner estas usonano kaj la frazo estis originale en la angla. El tiu ni devus klopodi traduki. Art séquentiel eble sonas kiel snobaĵo en la franca, sed konsideru ke ĝi estas la anglalingva titolo de verko de W. Eisner Comics and Sequential Art AL @ 07:47, 14. Nov 2006 (UTC)
Mi demandis de la unua enmetinto ke li provizu la originalan frazon. AL @ 10:39, 14. Nov 2006 (UTC)
Per Guglo [1] mi eksciis ke Will Eisner estas la inventinto de la esprimo "Sequential Art" [2] AL @
  1. http://www.futureofthebook.org/blog/archives/transliteracies/
  2. "Will Eisner was the generator of the term ‘sequential art’ and the first popular theory of comics. "

Fermu la artikolon "Retforumo" de redaktado[redakti fonton]

Mi petas administrantojn fermi la artikolon Retforumo de redaktado far ne-ensalutitaj uzantoj. Se vi rigardos la historion de tiu artikolo, vi vidos, ke vandaligo tie okazas regule kaj samstile, pensigante pri tre primitiva roboto, kiu faras tion. - Slavik IVANOV 12:07, 14. Nov 2006 (UTC)

Gratulon!--Fajro 05:00, 15. Nov 2006 (UTC)

Baldaŭ 100 elstaraj artikoloj![redakti fonton]

La venonta elstara artikolo jam estos nia centa. Ni do certigu ke ĝi estu aparte elstara artikolo, kaj tiam informu pri ĝi ekster la Vikipedio, por montri al eksteruloj, ke la Vikipedio ja celas ankaŭ al kvalito, ne nur al kvanto.

Ni eble povus kunlabori pri iu elstara artikolo, por ke ĝi estu tre bonkvalita kaj ampleksa. Laŭ mi taŭgus se ni kunlaborus por igi la antaŭan kunlaboraĵon de la semajno Vjetnamio elstara artikolo. Ĝi havas tre ampleksajn germanan kaj anglan versiojn, kaj ankaŭ la franca, portugala kaj rusa versioj estas sufiĉe bonaj por servi kiel fontoj por pliampleksigi nian version. Kion opinias la aliaj? Marcos 18:09, 15. Nov 2006 (UTC)

El 60000 artikoloj, nur 100 elstaras... ĉu vere oni povas fanfaroni ke ni celas al kvalito, ne nur al kvanto ? 100 el 60000 !!! 1 el 600, tio estas 0,17%...Oni ja prave povas diri, ke mi mem ne multe faris por ke tiu proporcio estu malpli ridinda. Sed mi malkuraĝiĝis kiam aperis lavangoj da rindindaj furzaĵoj, kiujn plie oni laŭdis nerekte, fanfaronante pri la atingo de mirinde granda nombro da paĝoj. Se anstataŭ statistiki per nombro de paĝoj, oni statistikus per nombro da vortoj, oni pli modeste paradus...--Ssire 21:47, 15. Nov 2006 (UTC)
Laŭ nia preskaŭ sola kriterio (estu longa, min. 4-paĝa surpapere), kiom da artikoloj estus elstara en normala enciklopedio? Narvalo 18:29, 16. Nov 2006 (UTC)
Mi pensas ke oni povas kunigi multajn malgrandajn artikolojn por fari longajn artikolojn. Ekzemple, fordismo, taylorismo kaj toyotismo estas kunigeblaj en unu granda artikolo (ĉu industriadministrado?). Ĉu tio estas dezirinda? Roberto 18:39, 16. Nov 2006 (UTC)
Laŭ mi ne klaras, ke ĉi tiuj tri artikoloj estu kunigotaj. Aldone estas tre malfacile trovi taŭgan titolon por kunigota artikolo. La de vi proponita "industriadministrado" ŝajnas al mi tro ĝenerala kaj ne klara nocio. Kion opinias la aliaj? Marcos 19:45, 16. Nov 2006 (UTC)
Simpla afero, se en aliaj vikipedioj ili ne estas kunigitaj, kial ni faru tion? Narvalo 19:59, 16. Nov 2006 (UTC)
Bone, mi donis ekzemplon de tri artikoloj komencitaj de mi. Mi facile kunigus ilin (vere se vi legas la artikolojn, unu citas la aliajn), sed okazas ke en aliaj vikipedioj ili ne estas kunigitaj, kion fari al ligoj, ktp. Alie, ni povus kunigi ĉiuj artikoloj pri tropikaj arboj, ekzemple, en grandega artikolo tropikaj arboj, sed certe tio ne estas dezirinda. Mi volas montri ke longeco de artikolo estas, kelkfoje, stila decido. Ĉu ni dezirus krei grandegan artikolon urboj de la mondo? Certe ne. Mi pensas longecon ne bona kriterio al kvalito. Sed estas multaj kazoj, en kio estas dezirinda la kunigo, ekzemple, la diversaj artikoloj pri hidraŭlikaj meĥanismoj, oni certe povas krei iom kvalitan artikolon hidraŭlikaj meĥanismoj, ĉu ne?Roberto 17:52, 17. Nov 2006 (UTC)

Duonforta silabo[redakti fonton]

Mi volas konsulti vin pri indiko de duonforta silabo. En kelkaj lingvoj (mi pensas ke em plejparto de ili), longaj vortoj havas krom fortan silabon, duonfortan silabon. Ekzemple portugale "~Guaratinguetá", forta silabo estas "tá", mi indikas tion per grasigo: [gŭaratingeta], sed la silabo "tin" estas pli forta ol aliaj, sed pli malforta ol "tá", kiel estu taŭga maniero indiki tion? Ĉu tio ne estas inda por indiko ? Roberto 14:01, 16. Nov 2006 (UTC)

Unue, mi volas atentigi vin, ke estas nia kutimo indiki la ĉefakcenton per majusklaj literoj, ne per grasaj literoj. (Vidu ekz-e Bonaero). Se vi malkonsentas kun tio, vi ne simple ekagu kontraŭ nia kutimo, sed proponu ŝanĝon. Se la ŝanĝpropono estos akceptita, ni devos ŝanĝi multajn paĝojn... Se ĝi ne estos akceptita, vi sekvu la konsentitan kutimon de la Vikipedio uzi majusklojn kaj ne grasajn literojn por montri akcenton.
Pri neĉefaj akcentoj: Laŭ mi ni ne bezonas indiki ilin: Niaj prononcindikoj ĉiuokaze ne estas perfektaj, sed nur helpaj indikoj. Por perfekte prononci ion, oni verŝajne devas tre serioze studi la koncernan lingvon, aŭ tre serioze studi fonetikon. Per nia kutimo uzi esperantajn literojn kaj ne IPA-on, ni jam akceptas ke ni ne povas perfekte indiki la prononcon. Do ne tro gravas ke ni ne indikas la neĉefajn akcentojn.
Se aliflanke neĉefa akcento estas preskaŭ same forta kiel la ĉefakcento, oni povus indiki ĝin per majuskloj same kiel la ĉefakcenton (sed tiam kompreneble perdiĝus la diferenco inter la ĉefakcento kaj la neĉefa akcento). Marcos 14:35, 16. Nov 2006 (UTC)
Pardonu, ĉu vi povas montri la lokon, kiu insistas pri uzo de majuskligo por montri akcenton? Mi same vidis plurloke grasigon kaj eĉ foje uzis ĝin mem. Antaŭdanke, Slavik IVANOV 08:59, 28. Nov 2006 (UTC)
Mi akordas ke oni ne montru la duonfortan silabon. En la portugala, la duonforta silabo ne estas fonema, ĝi ne diferencigas vortojn (oni povas same bone kompreni la prononcon SUpermerCAdo --- kvazaŭ du vortoj --- kaj suPERmerCAdo --- pli ritma prononco). Ankaŭ la longeco de vokaloj ne diferencigas vortojn en la portugala. Aliflanke, la diferencoj inter la du sonoj de e (e kaj ɛ) kaj o (o kaj ɔ) estas tre gravaj al la bona prononco de la portugala (cair no poço não posso). Tamen oni nuntempe indikas iliaj prononcoj sendistinge (simple e kaj o). Do, se tiu grava diferenco ne estas montrata, ne estas problemo forlasi la indikon de duonforta silabo (kaj de la longeco, sed mi scias ke ni malsamopinias ĉiokaze). --Yuu eo 03:41, 26. Nov 2006 (UTC)