Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2007 4

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Prijuĝa ŝablono[redakti fonton]

Saluton. Mi antaŭ kelkaj semajnoj tradukis kun helpulo la rusan ŝablonon ru:Шаблон:rq al la soraba versio hsb:Předłoha:Rq. Per tiuj ŝablonoj oni povas marki artikolojn, kiuj havas kelkajn "difektojn" samtempe. Ekzemple se artikolo ne havas bildo(j)n kaj estas malgranda eblas marki tion jene {{Pluraj problemoj|img|stub}}. Krome la ŝablonoj permesas la uzon de maksimume 16 parametroj, kvankam mi ne povas imagi tian artikolon. Ĉu ni ĉivikipedie bezonas tian ŝablonon? Se jes, kelkaj subŝablonoj devus esti tradukataj. Krome ankaŭ gravas, ĉu ni traduku la rusan originalon aŭ la altsoraban idon kun pli da eblaj parametroj. Mi preferus la altsoraban version, ĉar mi jam iom pli bone komprenas tiun lingvon. La rusan mi preskaŭ mallernis, kvankam mi ankoraŭ povas legi cirilajn literojn. Kore --Tlustulimu 11:28, 3. Apr 2007 (UTC)

Kreu la ŝablonon, tiun varianton kiun vi opinias kiel la plej bona. Kaj mem metadu la ŝablonon en artikolojn, kiuj ne estas sufiĉe bonaj.
Min, ŝajne, interesos kategorioj kiuj aperos pro tio (ekzemple "artikoloj sen geografiaj koordinatoj", pro ĝi estos ebleco pli fruktodone okupiĝi pri dismetado de la koordinatoj). Maksim 09:20, 4. Apr 2007 (UTC)
Saluton. Mi ĵus kreis prijuĝan ŝablonon {{Rq}} laŭ la versio en la altsoraba vikipedio (Rq), kiu siavice bazas sur la rusa versio. La ŝablono bezonas kelkajn "helpantojn". Do estas aro da subŝablonoj. Se oni nun enmetus ekzemple {{Pluraj problemoj|bildo|fontoj|iwiki}} la ŝablono generas per subŝablonoj la jenon . Mi ne scias, ĉu la aŭtomate enmetataj kategorioj estas en ordo. Sed oni ja povas ŝanĝi la unuopajn subŝablonoj, ĉar estas ligiloj al ili en la dokumentado. Kore --Tlustulimu 14:04, 13. Apr 2007 (UTC)
Estas en ordo ĉio, sed la bildo estas evidente tordita per neĝusta elekto de ĝia grandeco. Oni eble elektua alian bildon aŭ faru tiun ĉi malpli granda (de ĝia natura grandeco). - Slavik IVANOV 08:13, 19. Apr 2007 (UTC)
Dankon pro la ideeto pri la bildo. Mi simple ŝanĝis ĝin laŭ la ŝablona versio de la rusa vikipedio, ĉar tie la bildo ne estas iel tordita. Do ne miru, se supre aperas alia bildo. Kore --Tlustulimu 18:45, 22. Apr 2007 (UTC)
Mi nur scivolas : kial rq ? kion tio signifas ? Kial rusoj eltrovis tian mallongigon ? laŭ kiuj - kialingvaj- vortoj ? Respondo helpos komprenigi kaj pravigi la elekton de tia mallongigo. Arno Lagrange  12:08, 11. Maj 2007 (UTC)
Mi vidas (sekvante intervikian ligilon) ke en la altsorba lingvo (Hornjoserbsce) "rq" → "request", kio en la angla signifas "peto", kaj tio logikas: la ŝablono faras peton. Afable, Bill O'Ryan 16:07, 11. Maj 2007 (UTC)
Saluton, Arno kaj Oryanw. Ĝustas, ke temas pri peta ŝablono. Origine en la rusa vikipedio ekzistis la ŝablono request, kiu malbele (t.e. malplenalinee) efikis, se oni uzis nur kelkajn parametrojn. Do la rusaj vikipediistoj rekreis ĝin sub la nova nomo rq. Kaj mi transmetis ĝin per helpo de vikipediisto Obersachse (de,ru,cs,...) al la altsoraba kaj de tie ĉi tien. Mi eĉ provis doni al la parametro stub (esperante ĝermo) kelkajn valorojn kvazaŭ estus variablo. Sed tio ne funkciis. Ĉu iu havus ideon? Se jes, eble iam eblus la jeno {{Pluraj problemoj|ĝermo=pri muziko|bildo|fonto}} aŭ simile. Kore --Tlustulimu 12:48, 14. Maj 2007 (UTC)

Animea aŭ animacia aŭ desegnita filmo ?[redakti fonton]

Kiun vorton vi preferas okaze de japanaj animeoj ? --Allgaeuer 17:23, 4. Apr 2007 (UTC)

Mi preferus la formon animacia filmo. Sed mi ne scias, kion pensas la aliaj uzuloj pri tio. Kore --Tlustulimu 18:18, 13. Apr 2007 (UTC)
Dankon por via opinio. Mi uzis nun "animacia filmo" en miaj artikoloj. Kaj mi aldonis la kategoriojn "Animeo" kaj "desegnitaj filmoj" al tiuj artikoloj, ĉar tiuj kategorioj jam ekzistas. --Algoviano 22:34, 19. Apr 2007 (UTC)

Atentinda listo (artikoloj kiuj eble devas ekzisti)[redakti fonton]

Per lerta uzo de robotoj internacia grupo de entuziasmuloj kreis listojn de artikoloj, kiuj eble devas esti en ĉiuj plej grandaj Vikipedioj. Estas ankaŭ listo por Esperanta Vikipedio, ni atentu pri ĝi: http://meta.wikimedia.org/wiki/Common_Interwiki_links#eo Temas pri artikoloj, kiuj havas multe da intervikiaj ligiloj en alilingvaj Vikipedioj, sed ne havas ligilon al nia, Esperanta, versio. Tio povas signifi, ke artikolo entute forestas (kaj eble verkindas almenaŭ ĝerme) aŭ ke ĝi ekzistas, sed ne estas ligita. Oni forstreku (sed lasu en la listo) per <s>...</s> la artikolojn, kiujn oni jam ligis/verkis.

Mi kopias ĉi-sube la unuajn dek ligojn el la listo por havigi imagon pri ĝi; la unua nombro estas kvanto de diverslingvaj versioj:

La tuta listo estas ĉe http://meta.wikimedia.org/wiki/Common_Interwiki_links#eo Se io pri la listo ne klaras, eblas demandi Ajvolon, kiu i. a. bone parolas Esperante. - Slavik IVANOV 06:08, 5. Apr 2007 (UTC)

Dankon pro la informo! -- Yekrats 19:01, 5. Apr 2007 (UTC)
Jes estas la pli longa versio - el 2000 la unuaj artikoloj: Vikipedio:Listo de artikoloj kiuj estas en EN kaj forestas en EO/2007-04-01. Maksim 03:31, 6. Apr 2007 (UTC)

Distrikto aŭ Subdistrikto ??[redakti fonton]

En la geografiaj artikoloj pri Germanio ekzistas granda konfuzo: parto de la artikoloj uzas la egaligon:

  • Bundesland = provinco, Regierungsbezirk = distrikto, Landkreis = subdistrikto?/govo?

Alia parto (inklude la "5000 novaj artikoloj", ekz. Füssen: "distriktaro Ŝvabio, distrikto Ostallgäu") uzas la egaligon:

  • Bundesland = lando?/provinco?, Regierungsbezirk = administra distriktaro, Landkreis = distrikto

Ni devas konformigi ĉiujn artikolojn por ne konfuzi la legantojn.

Se oni iras ekz. al Hausen (apud Aschaffenburg), oni vidas ke situas en la "distrikto Miltenberg" en la "distriktaro Malsupra Frankonio", kaj se oni klikas sur Malsupra Frankonio oni povas legi ke "Malsupra Frankonio" estas "unu el sep distriktoj" kaj Miltenberg estas "subdistrikto" ...

Mi proponas uzi la dua egaligo kun "distrikto = Landkreis". Kiel vi opinias ?? --Algoviano 19:01, 7. Apr 2007 (UTC)

Okazis pridiskuto en Diskuto:Distrikto (Germanio) kaj rezulte la uzata varianto ŝanĝiĝas, la nova nuna estas tia kiun vi proponas ("distrikto = Landkreis"). Tamen ankoraŭ ne ĉiuj antaŭe kreitaj artikoloj estas korektitaj. Maksim 19:56, 7. Apr 2007 (UTC)
Dankon por la informo. Mi vidis al diskuta paĝo kaj komprenis ke "Bundesland / Regierungsbezirk / Landkreis / Verwaltungsgemeinschaft / Gemeinde" estu "federacia lando / distriktaro / distrikto / komunumaro / komunumo". --Algoviano 17:03, 8. Apr 2007 (UTC)

Apartigiloj[redakti fonton]

Mi planas aŭtomate krei multajn apartigilojn al jam ekzistantaj artikoloj. Se ekzemple estas artikoloj "Abcdef (erty)" kaj "Abcdef (hfghr)", kaj artikolo "Abcdef" ankoraŭ ne ekzistas, ĝi estos kreita. (Noto ke krampoj () en la nomo estas ne sola kaŭzo opinii ke la artikolon indas mencii en apartigilo)

Konsiderante ĉi tiun diskuton Vikipedio:Babilejo/Arkivo_2007_1#Ĉu kaj kiel korekti apartigilojn uzantajn la vorton 'referi'? mi planas uzi ĉi tian aranĝon de apartigiloj:

Abcdef havas diversajn signifojn:
{{apartigilo}}

Maksim 20:09, 7. Apr 2007 (UTC)

Dankon ke vi antaŭanoncis la precizan enhavon de la robote kreotaj paĝoj.
Mi konsentas kun la kreo de tiuj ĉi apartigiloj. La de vi planita enhavo ŝajnas al mi ĝenerale bona. Post la aŭtomata kreo de la apartigiloj oni ankoraŭ povos permane kontroli ĉu por kelkaj apartigiloj eblos pli bona vortumo (ekz-e kiam temas pri personnomoj eblos skribi: "Abcdef estas la nomo de pluraj personoj"), sed tiu permana plibonigo ne multe urĝos. Marcos 22:34, 8. Apr 2007 (UTC)

Ankaŭ (mi forgesis skribi de la unua fojo): En okazoj kiam estas nur unu paĝo por apartigilo, estos kreata aldirektilo, sed teksto por apartigilo jam estos en komentoj, por ke estu pli facile poste refari ĝin en apartigilon. Maksim 11:18, 9. Apr 2007 (UTC)

Kiel enigi B U X H E I M ?[redakti fonton]

Ŝajne exzistas artikolo pri la komunumo "Buxheim in Schwaben" en la distrikto Unterallgäu, sed ne eblas enigi tiun nomon por skribi la aligilon, ĉar U X devenas aŭtomate Ŭ !
(vidu tie "komunumoj 7."). Kiel solvi la problemon ? --Algoviano 15:05, 8. Apr 2007 (UTC)

La plej simpla solvo estas, ke vi skribu dufoje la literon "x". Mi redaktis la paĝon Distrikto Unterallgäu kiel ekzemplo. Thomas Guibal 15:22, 8. Apr 2007 (UTC)
Dankon por via helpo ! Nun funkcias. --Algoviano 16:44, 8. Apr 2007 (UTC)

Proponoj pri legindaj artikoloj[redakti fonton]

Sur Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj mi antaŭ pli ol unu semajno proponis 11 artikoloj por ke ili iĝu legindaj artikoloj (kaj ankorau unu artikolon hodiaŭ). Ĉar neniu kontraŭis al miaj proponoj, mi povus nun laŭ la reguloj legindigi la artikolojn. Sed ĉar entute neniu reagis al miaj proponoj, mi suspektas ke tiu propon-paĝo estas nesufiĉe atendata. Pro tio mi anoncas tiujn proponojn ĉi tie, kaj esperas ke iu reagos al ili. (Se ne, mi ĉiuokaze laŭregule legindigos ili iam). Marcos 22:42, 8. Apr 2007 (UTC)

La kreado de vera, respektinda listo de legindaj artikoloj ŝajnas al mi bona ideo, kaj mi provos legi kelkajn el viaj proponoj dum la venonta semajno. Ĉiukaze, ni tamen ne legindigu artikolojn sen unu sola favora voĉdono. Estas preferinde, ke ni atentigu ĉiujn vikipediistojn pri la ekzisto de tiu nova propon-paĝo por instigi voĉdonojn, kiel vi ĵus faris. Thomas Guibal 08:26, 9. Apr 2007 (UTC)
Mi iom miras pri la uzo de la verbo "legindigi", kiu laŭ mi signifus strebi por igi la artikolon leginda, plibonigante ties enhavon, kaj ne glui sur ĝin kvalito-markon... Mi legis multajn rimarkojn kritikante la esprimojn kiuj povus erarigi la novulojn, tiuteme, mi opinias ke tiu "legindigi" konfuzige ecas: oni povas opinii ke la aliaj artikoloj ne estas legindaj, inter alie eĉ tiuj taksitaj "elstaraj"...Se uzi mallongan vorton, kial ne ion kiel legind-stampilegind-marki (samlongaj) ? --Ssire 09:17, 9. Apr 2007 (UTC)
Mi konsentas ke "legind-marki" estas pli taŭga vorto. Sed mi nun ne havas tempon por legi la "legind-proponitajn" artikolojn por havi opinion pri ili. --Algoviano 09:59, 9. Apr 2007 (UTC)
Mi ankaŭ konsentas ke "legind-marki" pli taŭgas ol "legindigi". Mi nur uzis "legindigi" ĉar tio estis la analogo al la jam uzata "elstarigi" (kiun ni ankaŭ anstataŭu per "elstar-marki" kiam ne temas pri redaktado de la artikolo mem). Marcos 11:20, 10. Apr 2007 (UTC)

Responde al Thomas Guibal: La grava afero ne estas la nombro de voĉdonoj, sed la grava afero estas ĉu la artikolo plenumas la kriteriojn por legindaj artikoloj. Aldone, la proponinto mem ja iasence voĉdonas favore al la legind-marko. Kaj ĉiuokaze oni povas denove forigi iun artikolon el la listo de legindaj artikoloj se evidentiĝos poste ke estis malbona decido. Do ni ne plistriktigu la regulojn per necesigo de aldonaj favoraj voĉdonoj (memoru ke ĉiuokaze ni havas la problemon en ĉi tiu Vikipedio, ke ĝenerale malmultaj homoj partoprenas en balotoj). Marcos 12:08, 10. Apr 2007 (UTC)

Naskiĝoj kaj mortoj en tagaj eventoj[redakti fonton]

Mi ekpensis pri vortoj "naskiĝoj" en tagaj eventoj, kiuj aperas en ĉiu tago de la jaro (ekz. 1-a de januaro). Sed kiam mi enpensiĝis super tiu ĉi vorto, mi konstatis, ke ĉi tie pli taŭgus aŭ vortoj "naskiĝintoj" kaj "mortintoj" ("mortoj" povus resti) aŭ vortoj "naskiĝis" kaj "mortis", sed ĉu ni povas paroli pri naskiĝoj de homoj, kiuj jam estas mortintaj? Laŭ mia opinio ankaŭ ne taŭgas ĉi tien vorto "naskiĝtago", ĉar validas la sama "regulo" pri la mortintaj homoj, nome se oni estas mortintaj, oni ne povas soleni sian naskiĝtagon. Miaopinie plej bona vorto estus "naskiĝintoj", ĉar tio estas homoj, kiuj naskiĝis en la konkreta tago. Se ĝenerale ne estus kontraŭaj opinioj, mi povus ŝanĝi la vorton "naskiĝoj" je "naskiĝintoj" en ĉiuj tagoj de la jaro. --Petr Tomasovsky 16:48, 11. Apr 2007 (UTC)

Kial "naskiĝoj" ne taŭgas por mortintoj? Ja ekz-e veras ke la naskiĝo de Gustáv Husák okazis je la 10-a de jaunaro 1913, eĉ se li ne plu vivas. Do mi ne vere komprenas viajn argumentojn.
Tamen mi ne kontraŭas la ŝanĝon al "naskiĝintoj", ĉar laŭ mi ambaŭ formoj same bonas. Sed se ni uzas la esprimon "naskiĝintoj", ni ankaŭ uzu "mortintoj", por havi pli da unueco en la esprim-elekto. Marcos 17:20, 11. Apr 2007 (UTC)
Marcos, mi konsentas kun vi pri la unueco de la esprimoj, nome naskiĝintoj kaj mortintoj (tiuj ĉi vortoj krom tio aperas en kategorioj). Sed kiel Gustáv Husák (se vi menciis lin), vi aŭ mi aŭ iu ajn alia povus influi tagon de sia naskiĝo? Mi simple naskiĝis en ia konkreta tago (kiun mi ne elektis), mi estis naskita de la patrino (kiu naskis min), do mi naskiĝis kaj mi estas naskiĝinto kaj ne gravas, se dum mia naskiĝo pluvis aŭ brilis la suno aŭ la luno. Tial mi opinias, ke naskiĝo ne tute taŭgas menciante homojn, kiuj naskiĝis en ia konkreta tago. --Petr Tomasovsky 17:36, 11. Apr 2007 (UTC)
Se efektive "naskiĝo" estas iom duba kiam sekvas listo de hom-nomoj, tamen oni povas kompreni ke estas mallonggo de "(tago de) naskiĝo (de:)". Eble tutsimple la titoloj povus esti "naskiĝis:" kaj "mortis"...--Ssire 18:27, 11. Apr 2007 (UTC)
Konsento kun Ssire, ke por listo de homoj naskiĝintaj en konkretaj tagoj uzado de naskiĝo estas iom duba. Mi proponis supre du variantojn:
naskiĝintoj - mortintoj
naskiĝis - mortis
--Petr Tomasovsky 18:40, 11. Apr 2007 (UTC)
Listo kun titolo "naskiĝintoj" ne vere taŭgus, ĉar fakte estas listo ne de homoj (ekz., en alfabeta ordo), sed de jaroj (en jaraj artikoloj - de datoj). Tial vorto naskiĝoj (kiel nomo de la listigitaj okazoj) tre bona taŭgas. "Naskiĝis" povus esti kompromisa varianto, se iu malŝatas formon "Naskiĝoj". Slavik IVANOV 08:52, 12. Apr 2007 (UTC)
Responde al Petr Tomasovsky supre: Mencii iu fama gehomo je sia naskiĝtago perfekte taŭgas, ĉar tio estas klara fakto kaj ebligas min kompari min kaj tiun faman gehomon laŭ aĝo. En multaj kulturoj la aĝo (kaj la relativa aĝo) estas grava afero - precipe en tiuj kulturoj, en kíu la respekto al altaĝuloj ankoraŭ vivas.
Ankaŭ mi opinias ke uzi la vortojn "naskiĝintoj" kaj "mortintoj" estas bona ideo, ĉar oni komprenas ilin ĝuste ankaŭ sen konteksto. "Naskiĝoj" povus esti ankaŭ aktualaj naskiĝoj, se oni ne vidas ke estas menciita ene de historia listo. --Algoviano 18:47, 11. Apr 2007 (UTC)
Por Algoviano: Mi tute konsentas kun listo de naskiĝintoj kaj mortintoj, skribinte pri naskiĝtago mi opiniis pri tio, ke pri la mortintaj homoj ni parolas jam pri datreveno de ilia naskiĝoj aŭ mortoj. Memkompreneble, ke ankaŭ mortinta homo iam naskiĝis kaj solenis sian naskiĝtagon dum sia vivo. Tial mi proponis pli klarajn (aŭ pli kompreneblajn rilate al la listoj) naskiĝintojn kaj mortintojn, interkonsentante kun Marcos, por ke ni havu unuecan sistemon. Kaj se jam ekzistas Kategorio:Naskiĝintoj kaj Kategorio:Mortintoj, estus eble bone, ke ĉio estu unueca. Tio estis ĉio. Anstataŭi la vortojn Naskiĝoj = Naskiĝintoj (aŭ Naskiĝis), Mortoj = Mortintoj (aŭ Mortis). --Petr Tomasovsky 19:17, 11. Apr 2007 (UTC)
Mi plene konsentas, ke la proponita ŝanĝo al X-antoj aŭ X-is pli konvenas al la kunteksto. Sed mi ne bone komprenas la argumenton, ke ni ne povas soleni la naskiĝotagon de mortinto. Kion do ni faras dum/en/je la Tago de Zamenhof? O'RyanW ( ) 00:18, 12. Apr 2007 (UTC)
Mi konfuziĝis; Slavik pravas (supre). Mi forstrekas la ĵuse jesan konsenton. O'RyanW ( ) 11:55, 12. Apr 2007 (UTC)
Mi nenie skribas, ke ni ne solenu la naskiĝtagon de mortinto. Mi skribis alivorte, ke mortinto mem ne povas inviti vivantojn kaj soleni sian naskiĝtagon. Tiajn tagojn (datrevenojn) jam solenas sole vivantoj, ĉu ne? --Petr Tomasovsky 11:59, 12. Apr 2007 (UTC)
Kompreneble vi pravas. Tamen bv. pardoni ke mi ankoraŭ estas konfuzita pri la rilato. Kial dubi ĉu "ni povas paroli pri naskiĝoj de homoj, kiuj jam estas mortintaj?"? (mia substreko) Pri mortinto mi ne kutimas diri ke tiu estAs naskiĝinta (aŭ naskita) en 1234, sed ke li/ŝi estIs naskiĝinta (naskita). Ĉu iel rilatas al tio? O'RyanW ( ) 18:55, 12. Apr 2007 (UTC)
Rilate al tagaj eventaj listoj: Ankaŭ mi eraris. Slavik pravis. La listo entenas datojn, ne homojn. Mi proponas skribi "Naskiĝis en" kaj "Mortis en" kiel titolo.
Rilate al kategorioj "Naskiĝintoj" kaj "Mortintoj": La nomoj de tiuj supraj kategorioj taŭgas, sed la nomoj de iliaj subkategorioj ne taŭgas ! Ekzemple la subkategorio "Mortintoj en 1537" sonas strange, ĉar "mortinto" estas homo, ne eco. Pro tio ne estas klara en kiu jaro mortis. "Mortinto en 1537" ne egalas al "Homo mortinta en 1537". Eblas diri "Mortintoj en 1537 ... resurektis post 30-jara atendo en la tombo" ! Pro tio mi proponas renomi tutajn subkategoriojn de tipo "Naskiĝintoj en xxxx" kaj "Mortintoj en xxxx" en "Naskiĝinta en xxxx" kaj "Mortinta en xxxx". Kiel vi opinias ? --Algoviano 18:01, 12. Apr 2007 (UTC)
Mortinta homo estas ĉiam mortinto, mortanta homo estas mortanto, mortonta homo estas mortonto. Same naskiĝinta homo estas ĉiam naskiĝinto ks. Do ĉiuj kategorioj pri naskiĝintoj kaj mortintoj estas gramatike tute en ordo. --Petr Tomasovsky 18:23, 12. Apr 2007 (UTC)
Mi devas pliprecizi: "mortinto" estas homo, nek eco nek evento. Se vi anstataŭigas "mortintoj" per "homoj mortintaj" en la supra frazo, la signifo ŝanĝas: kun "mortintoj" la resurekto okazis en 1537, kun "homoj mortintaj" la morto okazis en 1537 - do diferenco de 30 jaroj. La kialo por tio estas ke "mortinta" signifas eventon, sed "mortinto" ne. Pro tio la informo "en 1537" ne povas ligi kun "mortintoj" (ne evento), sed ligas kun "resurektis" (evento). Kun "homoj mortintaj" la informo "en 1537" ligas kun "mortintaj". --Algoviano 19:36, 12. Apr 2007 (UTC)
Algoviano, mi estas iom surprizita, kial vi miksas en tiun ĉi diskuton la vorton resurekti. Mi nenie parolas pri ĝi. Resurekti signifas releviĝi el la tombo, reviviĝi mirakle. En nenia kategorio estas mencio pri la resurekto. Ĉu vi certas pri tiu ĉi vorto? Ĉiuj kategorioj enhavas artikolojn, kiuj iel rilatas laŭ la temo, do ĉiuj kategorioj estas ia formo de listoj de homoj, eventoj, aĵoj, objektoj ktp. Ekz. Kategorioj Naskiĝintoj aŭ Mortintoj estas listoj, kiuj montras homojn, kiuj naskiĝis aŭ mortis en tiu konkreta jaro. Sed mi ne volis paroli pri la kategorioj, sed pri la ŝanĝo de sekcotitoloj en tagaj eventoj (aŭ kiel mi nomu artikolojn pri ĉiu tago de jaro), do ŝanĝi vortojn "naskiĝo" - "naskiĝintoj", "morto" - "mortintoj", ĉar ambaŭ sekcotitoloj estas miaopinie certa speco de listo (iam pli ampleksa, iam malpli, bv vidi ekz. la 1-an de februaro) enhavanta homojn, kiuj naskiĝis aŭ mortis en tiu ĉi konkreta tago. --Petr Tomasovsky 20:10, 12. Apr 2007 (UTC)
Ankaŭ mi ĉiam sentetadis ke mortintoj en 1234 sonas iomete strange, kaj pro tio ke mortintoj kaj naskigintoj ne estas agoj, laŭ ordinara pensmaniero. Tamen "mortintoj en 1234" kaj "naskiĝintoj en 1234" jam estas tro longaj. Mi preferus ion multe malpli longan. Ĉu ne eblas iel apliki la principojn de sufiĉo kaj neceso ĉi tie? O'RyanW ( ) 20:02, 12. Apr 2007 (UTC)
Ĉu longa? Kion vi diros al la longeco de kategorio Kategorio:Distrikto Neustadt an der Aisch-Bad Windsheim? --Petr Tomasovsky 20:27, 12. Apr 2007 (UTC)
Nur ke mi feliĉe ne ofte bezonas skribi ĝin, kaj ke ĝi feliĉe ne troviĝas en multaj atikoloj. Laŭ me, ideale preferiĝu ioma rilato inter ofteco kaj mallongeco (kompreneble sen ofero deklaro). Amike, Bill O'Ryan O'RyanW ( ) 20:42, 12. Apr 2007 (UTC) p.s. mi legos tion sube menciita
Bv legi Vikipedio:Diskutejo/Kategorioj Naskiĝintoj kaj Mortintoj --Petr Tomasovsky 20:11, 12. Apr 2007 (UTC) Mi legos. --Bill O'Ryan
Nu, mi ĵus tralegis. Mi ne diras, ke la nunaj "naskiĝintoj en" kaj "mortintoj en" estas eraraj, nek ke ili estas ŝanĝendaj. Mi nur diras, ke ili sentiĝas strangetaj (kaj cetere estas maloportune longaj): certe mi povas koncepti homojn (ĉu naskiĝintojn, ĉu mortintojn) kiel 4-dimensiajn eventojn en spactempo, sed tio ankoraŭ ŝajnas al mi strangete aŭ neordinare. Supozeble ke "en 1234" celitas modifi ne la homon sed la agan radikon ene la vorto. Tamen tia konstato ne plene forpelas por mi la strangetecon de la pli rekta lego. :-) Amike, Bill O'Ryan O'RyanW ( ) 21:05, 12. Apr 2007 (UTC)
@Petr.Tomasovsky: Mi uzis la frazon kun "resurekto" nur kiel gramatika ekzemplo. Eble vi komprenas plibone, se mi klarigas tiele: se homo mortis en 1537, li estas "en 1537 mortinto" kaj post unu jaro li estas ankaŭ "en 1538 mortinto", ĉar li restas mortinta - do ekde 1537 li ĉiam estas mortinto. Sed se homo estas "en 1537 mortinta", post unu jaro li estas ankoraŭ "en 1537 mortinta". --Algoviano 21:30, 12. Apr 2007 (UTC)
@Ĉiuj: Nun mi ne aŭdis plu komenton. Ĉu vi konsentas al mi, ke "mortinta en" estas korekta kaj "mortinto en" estas neklara (vidu la tuje supran klarigon) ? Tiuokaze mi proponas denove renomi tutajn subkategoriojn de tipo "Naskiĝintoj en xxxx" kaj "Mortintoj en xxxx" en "Naskiĝinta en xxxx" kaj "Mortinta en xxxx". Kiel vi opinias ? --Algoviano 18:55, 15. Apr 2007 (UTC)
Laŭ mi plej klara kaj taŭga por listo de eventoj tempe aranĝitaj estas Naskiĝoj kaj Mortoj. Do en ekz. 1-a de januaro Mortoj restu, sed Naskiĝintoj iĝu Naskiĝoj. Kaj "Mortintoj en" kaj "Mortintaj en" estas balaste komplikaj, sed mi konsentas ke "Mortintaj en" pli rekte klaras ol "Mortintoj en". O'RyanW ( ) 18:01, 16. Apr 2007 (UTC)
Mi pensas, ke eble oni okupiĝu pri pli gravaj aferoj ol fosado de kategorinomoj. Renomado estus ŝarĝ(et)o al la serviloj; nur se vere temus pri okulfrapa eraro, indus tion entrepreni. Ŝajne ĝis nun ĉiuj bone komprenadis, pri kio temas en "Mortintoj en xxxx" (= "homoj, kiuj mortis en xxxx"). Slavik IVANOV 19:32, 16. Apr 2007 (UTC)

Vikipediaj asistantoj[redakti fonton]

Saluton!

Laŭ mi, eĉ pli bone ol mem verki artikolojn en Vikipedio, estas instigi aliajn fari la samon kaj helpi ilin. Ekzistas multaj maljunaj Esperantistoj kiuj havas materialon hejme kaj tempon (vere!) por okupiĝi pri Vikipedio.

Mi lanĉis tiucele ene de Esperanto@Interreto (fakgrupo de TEJO) Vikipedio-projekton por

  • eldoni manlibron pri Vikipedio
  • doni trejnseminariojn
  • krei teamon de vikipediaj asistantoj (helpanto, instiganto, konsilanto, iu kiun oni povas kontakti)

Se interesas vin esti asistanto, aldonu vian nomon sube de tiu ĉi viki-paĝo: http://vikio.ikso.net/Vikipedio

Jen eltiraĵo de retmesaĝo kiun mi hodiaŭ ricevis. Trafe resumas kion mi celas.

Granda ĝojo estas al mi la konatiĝo pri Vikipedio. Bonege ĝi pruvas la kulturajn valorojn de Esperanto! Se esperantistoj estus iom pli diligentaj, Esperanto povus esti la dua lingvo post la angla. Maljuna homo mi estas (bedaŭrinde), dum mia longa vivo mi povis kolekti multajn konojn, sciojn. Dolorigis min la penso, ke per mia forpaso ankaŭ ili neniiĝos. Nun Vikipedio solvis mian zorgon. Mi povas skribi en ĝi ĉion, kion mi opinias konservinda. Por mia restonta tempo mi jam havas programon; skribi, kion mi opinias utila por la posteuloj.

Yves Nevelsteen 15:07, 12. Apr 2007 (UTC)

Mi enskribiĝis tien. Maksim 15:22, 12. Apr 2007 (UTC)
Ankaŭ mi. Bea 15:53, 12. Apr 2007 (UTC)
Mi supozas ke ĉi tia maniero de skribado de retpoŝtadresoj: "edch(ĉe)becom(punkto)net" ne estas sufiĉe sekura, spamistoj trovas ĉi tiajn adresojn. Maksim 17:03, 12. Apr 2007 (UTC)

javascript dismiss notice [For!][redakti fonton]

Lastatempe mi almenaŭ dufoje rimarkis etan lig-aspektan "[For!]" en la supra dekstra angulo de artikolo: hieraŭ temis pri unu el la paĝoj "Ĥajam/Kajjam"; hodiaŭ, la Ĉefpaĝo. Kiam mi ŝvebis super ĝi aperis la vortoj "javascript dismiss notice", sed kiam mi klakis la "ligo" malaperis. Pri kio tio temas? Ĉu facila maniero ekpeti nuligon de artikolo? (Se jes, kial ĉe la Ĉefpaĝo?) Se ne, pri kio do? --Haruo 18:19, 12. Apr 2007 (UTC)

La ligilo utilas por malaperigi la ŝanĝeman paĝarinformilon (sitenotice) kiu normale aperas ĉe ĉiu paĝo. Ĝi utilas por sciigi informojn kiuj koncernas la tutan vikipedian projekton (baloto, monkolekto, ktp). Momente ĝi estas malplena : tial alklako al la ligilo neniel efikas. Cetere iom maloportune, la ordono efikas neripareble : kiam vi alklakis la ligilon, vi povas reaperigi la paĝarinformilon nur forviŝinte la kuketon sur via komputilo.
Cetere bonvolu sugesti iun pli klaran nomon ol nur "For!". Ĉu "Forigu la paĝarinformilon !" ? Iom longa ĉu ne ? Arno Lagrange  07:31, 13. Apr 2007 (UTC)
Dankon, Arno. Mi ne tute komprenas, sed mi parte komprenas. ;-) --Haruo 08:40, 13. Apr 2007 (UTC)
Eble indus meti en la sitenotice iun frazeton kiel "Kunverku tiun ĉi enciklopedion per klako al «redaktu»!" aŭ ion similan por ke, vere, ne estu ligilo "For!" por malplena linio. - Slavik IVANOV 19:23, 16. Apr 2007 (UTC)
Bonas tiu ideo de Slavik! Mi nun ne klare memoras la aspekton de la afero, sed mi ja hezitis kelkajn tagojn antaŭ ol provklaki tiun "For!". Se la tuta "sitenotice" kunu kun la klavo "For!" povus aperi en skatola kadro, tio helpus klarigi pri kio temas tiu "For!". O'RyanW ( ) 20:22, 16. Apr 2007 (UTC)

Datoŝablono[redakti fonton]

Ĉu iu el vi povos prepari datoŝablonon, kiu ebligos tajpon de la dato sub la formo "2007-03-15" kaj afiŝon de "15-an de marto" "2007" (aŭ, se tio ne eblas, de "2007" "-03-15") kun ligilo al la tago kaj al la jaro? Ekzistas io simila en la angla (vidu en:Antarctic Treaty System, en la tabelo "members"). Antaŭdankeme, Bea 14:30, 13. Apr 2007 (UTC)

Ŝajne tie ne estas iu ŝablono por ĉi tio. Ĉi tie simple estas skribaĵo [[1981-04-10]] ekzemple, kaj ĝi konvertiĝas en du ligilojn. Se ĉi tie skribi la samon: 1981-04-10 rezultiĝas nur unu ligilo. Ĉu iu scias kiel ĉi tio estas farita?
Se diri pri ŝablonoj, kiel mi scias en ŝablonoj ne eblas disigi argumenton je teksteroj. Eblas fari, se bezonatas, ŝablonon kun ĉi tia uzo: {{dato|1981|04|10}}, kiu faru la tekston "10-a de aprilo 1981" kun du ligojn. Maksim 17:51, 13. Apr 2007 (UTC)

::Mi ĵus faris la ŝablonon: {{dato-jan}} kiu uziĝu ĉi tiel: {{dato-jan|15|1859}} kaj la rezulto estas Ŝablono:Dato-jan en du ligoj. Ĝi utilas nur por januaro. Se ĝi plaĉos, mi faros ankaŭ aliajn ŝablonojn por la aliaj monatoj. O'RyanW ( ) 03:04, 18. Apr 2007 (UTC)

Pli bonas Ŝablono:Dato-tab ĉi tiel uzebla por ĉiuj validaj datoj en la okcidenta kalendaro, ekz. {{dato-tab|1859|12|15}} produktas 1859-12-15. "Dato-jan" estas forigenda.
Bill O'Ryan 05:27, 30. Apr 2007 (UTC)

Grandigi la artikolon Elementoj de Eŭklido[redakti fonton]

Saluton Vikipediistoj!

Mi volas grandigi la artikolon Elementoj de Eŭklido: Mi tradukis al Esperanta lingvo la 23 definojn, la 5 postulatojn kaj la 5 komunajn nociojn el la unua libro. Mi ankaŭ tradukis la dek du unuajn propoziciojn el tiu libro.

Ĉu estos bone ke mi metos ĉi tiujn tradukojn en ĉi tiu artikolo?

Ĝis revido

Ofta maksimo de Vikipedio estas "Estu kuraĝa!" Faru la ŝanĝojn. La artikolo estas ampleksiginda. -- Yekrats 11:01, 15. Apr 2007 (UTC)

Distriktaro, mikroregiono...[redakti fonton]

Aperis freŝdate problemo en la Ŝablono:urbokadro, ĉar oni aldonis al ĝi la novajn variablojn "distriktaro" (por Germanio) kaj "mikroregiono" (por Brazilo) : nun tiuj du elementoj videblas en ĉiu artikolo uzanta la ŝablonon (vidu ekz. Levens). La sola solvo estas, ke ni aldonu en ĉiu artikolo, ene de la ŝablona teksto, la 2 liniojn "| mikroregiono=" kaj "| distriktaro=". Ĉu roboto kapablus fari tion ? Thomas Guibal 12:15, 16. Apr 2007 (UTC)

Necesas tute refari ŝablonon Ŝablono:urbokadro de teknika flanko, bona ekzemplo estas Ŝablono:urbo de. La parametroj povas ĉiuj resti la samaj. Pli kokrete necesas ĉesi uzi kondiĉan ŝablonon "qif" kaj uzi operacion "#if" anstataŭe. Mi penos baldaŭ (dum kelkaj tagoj) fari ĉi tion.
Aldoni perrobote tekstojn "| mikroregiono=" kaj "| distriktaro=" al ĉiuj paĝoj tute ne indas. Maksim 14:49, 16. Apr 2007 (UTC)
Faris, bonvolu kontroli. Ne ĉio enordas, tamen la kaŭzo estas jam en artikoloj sed ne en ŝablono. Ekzemple en Montpellier la mapo estas en ĉelo "patrono". Maksim 18:19, 17. Apr 2007 (UTC)

Urboj, distriktoj kaj komunumoj de Pollando[redakti fonton]

Mi proponas kaj planas krei artikolojn pri urboj, distriktoj kaj komunumoj de Pollando. Estu faritaj artikoloj laŭ la pola Vikipedio, kiuj enhavas ŝablonojn:

pl:Szablon:Miasto infobox - urboj;
pl:Szablon:Powiat infobox - distriktoj;
pl:Szablon:Gmina infobox - komunumoj.

Ankaŭ, mi proponas traduki nomojn de administraj partoj de Pollando:

Województwo - regiono
Powiat - distrikto
Gmina - komunumo

anstataŭ ol uzi transliteritajn vortojn poviato, vojevodio. Maksim 17:16, 17. Apr 2007 (UTC)

Saluton!
Mi opinias ke oni devu nur krei artikolojn pri grandaj urboj kaj pri mirindaj urbetoj. Oni ne kreu artikolon pri urbeto (mi dirus, malpli ol du mil loĝantoj), krom se eblas tuj riĉigi ĝin kun foto aŭ alia originala informo, sed ne nur kun ciferaj aŭ mapaj datenoj. Alie oni havos artikolojn, kiu neniun povos interesi. Grasyop 19:30, 17. Apr 2007 (UTC)
Ekzistas grandaj diferencoj inter enciklopedioj en libroj kaj la interret-bazita Vikipedio: la Vikipedio VIVAS, ĉiu artikolo povas komenci malgranda (ekz. kun kelkaj ciferoj kaj mapaj datenoj), sed poste iom post iom la artikoloj povas kreski, kiam la loĝantoj de tiu urbo aŭ urbeto aldonas plimulton da informo. Alia diferenco estas ke la legantoj ne devas pagi por artikoloj, kiuj ne interesas ilin, kaj la "libroj" neniam devenas tro pezaj - oni legas la artikolojn nur sur ekrano. Por la loĝantoj de tiu urbeto kaj najbaraj urbetoj, kaj por turistoj irantaj en tiu regiono estas certe interesa. Se vi pensas, ke artikolo ne interesas VIN, bonvolu ne legi ĝin. --Algoviano 21:08, 17. Apr 2007 (UTC)
Mi konsentas kun Algoviano, kaj do konsentas kun la propono de Maksim robote krei tiajn artikolojn. Tamen mi petas al Maksim ke li prezentu ĉi tie precize kiun tekstan kaj tabelan enhavon havos la kreotaj artikoloj. Tio helpas al aliaj Vikipediistoj kontrollegi la enhavon antaŭ amasa kreado de artikoloj. Marcos 22:00, 17. Apr 2007 (UTC)

Mi tute komprenas ke oni ne povas pripensi komputikan enciklopedion kiel paperan. Mi ankaŭ komprenas ke la artikoloj evoluas. En la franclingva Vikipedio, kiam estas diskutata pri malaperigo de paĝo pri nefama temo (ekzemple, nefama asocio), mi ofte volas esprimi viajn ĉi-suprajn argumentojn. Mi timas ke oni perdas informon, eble senrevene, se oni rifuzas ĝin.

Sed la problemo ĉi-tie ŝajnas al mi alia. Unuaflanke, la ciferajn informojn ni ĉiam povos almeti poste. Kial hasti ? Duaflanke, ni diskutas pri amasa almeto kiu diluos la tutan Vikipedion. Triaflanke ne estas evidenta ke tiaj artikoloj interesos iun ajn.

Paĝo pri urbo aŭ urbeto ĝenerale kreskas plej rapide en la lingvo(j) parolata(j) en tiu urb(et)o. Se paĝo en hejma lingvo enhavas enciklopediajn informojn, tiam necesas traduki ĝin krom robotaĵo. Se ne, kial ne atendi ke la paĝo en hejma lingvo riĉiĝas ?

  • kiam la loĝantoj de tiu urbo aŭ urbeto aldonas plimulton da informo.
Ili aldonos ĝin en ilia lingvo. La esperantlingva paĝo de villaĝeto kie neniu parolas esperanto probable restos multo da tempo sen evoluo.

  • por turistoj irantaj en tiu regiono estas certe interesa
Turistoj ja eblas preferi legi la paĝon en esperanto ol la hejmlingvan paĝon. Sed ĉu vere interesas iun ajn turiston la nomo de la estro de la 371-loĝantoj-komunumo Westermoor ?
Kiom da esperantistoj, kiu interesiĝas al 371-loĝantoj-komunumo Westermoor kaj kiu ne komprenas la germana lingvo, interesotas per la informo ke ĝi situas en 53° 55' 0" N, 09° 37' 0" E ? Antaŭ unu sola leganto serĉos tiu ĉi informeron, multo da jaroj fluitos kaj la esperanta Vikipedio enhavos artikolojn kaj informojn multe pli necesajn. Tiam, ni ankoraŭ povos amase almeti paĝojn pri tiu ĉi urbetoj. Tamen, bonvolu rimarki ke eĉ en la anglalingva ne ekzistas paĝo pri Westermoor. Kial laŭ vi ?

  • Se vi pensas, ke artikolo ne interesas VIN, bonvolu ne legi ĝin.
Ĉu tiaj artikoloj vere interesas IUN AJN ? Ĉu IU AJN (ne germanlingvopova) vere ŝatas lerni ke Westermoor situas en 53° 55' 0" N, 09° 37' 0" E ?
Se jes, mi bonvole lasos ilin kaj legos aliajn artikolojn. Se ne, mi esprimas mian timon : tiel amasa almeto de ne fundamentaj kaj ne aŭ ege malmulte legotaj paĝoj ŝanĝas la fizionomion de la tuta Vikipedio kaj diluas la legindajn artikolojn meze de ne legindaj. (vidu ankaŭ ĉi-supre Ligoj_al_polurendaj_artikoloj)

Grasyop 11:58, 18. Apr 2007 (UTC)

La geografiaj koordinatoj estas grava informo por ĉiuj uzantoj de ekz. "Google Earth" kaj por posedantoj de navigadaj sistemoj.
En elektrona enciklopedio "diluo" ne ekzistas, ĉar neniu legas ĉiujn artikolojn, aŭ laŭ aboco. Kiu serĉas "Westermoor", trovos ĝin. Kiu ne interesas pri "Westermoor" neniam legos ĝin. Kie do problemo ? La ekzisto de eble nenecesa artikolo ne malbonigas la aliajn. --Algoviano 22:03, 18. Apr 2007 (UTC)
Estu priskribita laŭeble ĉio. Do ankaŭ la malgrandaj polaj urbetoj. Neniu scias, kie okazas iu vica junulara aranĝo en Pollando: kial ne ĉe/en malgranda pola urbeto, pri kiu feliĉe jam estos minimuma informo ĉi tie! Slavik IVANOV 07:58, 19. Apr 2007 (UTC)

Mi koncedas etan ege maloftan utilon de tiaj izolaj datenoj. (iu serĉos Westermoor-n en Google Earth nur se ĝi jam konas ion pri tiu vilaĝeto, necese lernitan el alia fonto)
Diluo montriĝas kiam iu petas hazardan paĝon. Kaj, persone, mi ege ŝatas uzi tiun ilon.
Ĉu vi intencas krei artikolojn pri ĉiuj komunumoj en la mondo ? Se jes, vi povas eble (se permesata) uzi tiu ĉi fonton, kiu enhavas la koordinatojn de ĉirkaŭ du milionoj da lokoj. La esperantlingva Vikipedio tiam tuj havos la plej grandan nombron de artikoloj, pli ol la anglalingva. Sed mi ankaŭ timas, kiel Tonyo kaj Thomas Guibal, ke la esperantlingva Vikipedia tiam ege malprestiĝus, kaj sekve ne altirus multon da novaj kontribuantoj.
Grasyop 11:25, 19. Apr 2007 (UTC)

Mi konsentas ke gravas koncentriĝi je la pli grandaj urboj. Pli bone estus ekzemple per roboto aldoni kelkajn bazajn informojn de la 5 aŭ 10 plej grandaj urboj de ĉiuj landoj. Ankoraŭ pli bone estus koncentriĝi pri struktura aldono de informoj pri lingvoj. Mankas multaj informoj pri lingvoj; vidu Listo de lingvoj kaj ĉe multaj lingvoj mankas ŝablono Informkesto Lingvo. (Ĉi tiun alineon Yvesn verkis sensubskribe).

Mi konsentas ke aldono de tiuj du milionoj da lokoj estus malbone: Ĉiuokaze tie aperas kiel informeroj nur lando, regiono, koordinatoj kaj alteco. Tio vere estas maltro por artikolo. Komparu kun la supre diskutata Westermoor, kiu aldone al ĉi tiuj kvar informeroj havas 12 kromajn informerojn.
Mi ankaŭ konsentas, ke troigo de ĝermaj robotaĵoj povas havi malbonajn efikojn. Sed laŭ mi ni ĝis nun ne troigis, do validas la argumentoj de Slavik kaj Algoviano. Ankoraŭ eblas uzi la hazard-paĝ-funkcion por trovi nerobotajn paĝojn. Se vi hazarde ricevas robotan paĝon, simple klaku denove.
Mia ĵusa esploro per tiu funkcio montris, ke proksimume duono de niaj artikoloj estas robotaj aŭ kvazaŭ-robotaj ĝermoj (pri komunumoj, stelaj objektoj kaj jaroj). Mi klakis 30 fojojn; 15 fojojn mi ricevis (kvazaŭ-)robotajn ĝermojn) kaj 15 estis veraj artikoloj (kvankam kelkaj ankaŭ mallongaj). Tio laŭ mi ankoraŭ ne estas troigo. Mi ankaŭ faris similan esploron en la pola Vikipedio, kaj tie ankaŭ nur 16 de la 30 ricevitaj "artikoloj" estis "veraj" artikoloj (nerobotaj kaj ne apartigiloj, kvankam du el tiuj baziĝis sur robotaj artikoloj), dum 9 estis robotaj kaj kvin estis apartigiloj.
Sed kiam la elcentaĵo de (kvazaŭ-)robotaj artikoloj en tiu ĉi Vikipedio superos 70%, mi ankaŭ ekkritkos la robotan laboron. Tiam nia Vikipedio verŝajne estus unu el la plej robotecaj el la grandaj Vikipedioj (pri tio indus esplori pli multe), kaj la harzard-paĝ-funkcio malfacile uzeblos por trovi nerobotajn artikolojn.
Sed la nun planata aldono de polaj komunumoj ankoraŭ estas akceptebla el tiu vidpunkto, kaj grandigos la informkvanton de la Vikipedio; do ni permesu al Maksim fari tiun aldonon. (Sed kiel mi menciis supre, li ankoraŭ informu nin pri la precize enhavo de la aldonotaj artikoloj). Marcos 15:19, 19. Apr 2007 (UTC)
  • en la pola Vikipedio, kaj tie ankaŭ
La polan Vikipedion mi plurfoje legis misfamigi pro sia tro granda robotecemo. Mi ankaŭ deziras rimarkigi, ke meze de la tri dek plej grandaj Vikipedioj, nur la pola kaj la slovaka estas nun malpli "profondecaj" ol la esperanta. Evidente eblas kontesti tiun ĉi indikilon ("Depth").
Grasyop 11:21, 20. Apr 2007 (UTC)
Kvar aŭ dek sek informeroj, ne estas la problemo. La problemo estas, ke, izolaj, tiu ĉi ciferaj informeroj ne eblas al la leganto interesiĝi al la komunumo.
Grasyop 17:42, 20. Apr 2007 (UTC)
Kiom oni interesiĝas legante artikolon estas multe malpli grave ol kiom da informoj estas en artikolo. Marcos 17:52, 20. Apr 2007 (UTC)
Ne estas mia vidpunkto... Grasyop 18:06, 20. Apr 2007 (UTC)

Maksim, ĉu eblus robote apartigi la artikolojn de komunumoj kiu enhavas foton en la pola Vikipedio, kaj robotkrei ĝermetojn nur ĝiajn (krom grandaj urboj), kun la foto(j) ? Tiel, la kreataj artikoloj almenaŭ havus etan propran intereson : ne necesus antaŭkoni la urbeton por interesiĝi en la artikolo. Poste oni pripensus robotivon de alia lando.
Grasyop 17:31, 20. Apr 2007 (UTC)

Mi volas ĉi tie ankoraŭ atentigi ke ekde la 1-a de aprilo la turka Vikipedio kreskis je 16 000 artikoloj. Mi ne scias pri kiaj artikoloj temas, sed tio ŝajne montras, ke aliaj simile grandaj Vikipedioj ankaŭ amase aldonas robotajn artikolojn.
Se la propono de Grasyop eblas, mi konsentus kun ĝi. Sed mi metus la limon de "grandaj urboj" sufiĉe malalte, eble ĉe 5000 aŭ 10 000 enloĝantoj. Kion opinias la aliaj? Marcos 17:47, 20. Apr 2007 (UTC)
Pri limo de "grandaj urboj" mi eĉ proponintis du mil enloĝantoj. Mi ne scias vere, kiu limo estas bona. Mi pensas, ke se urbo estas sufiĉe granda, pli eblas enhavi esperantisto(j)n, kiu eble volos almeti informon.
Mi ankaŭ vidis la turkan evoluon, kaj pensas ke ni ne devus provi vetkuri kun ili. Grasyop 18:16, 20. Apr 2007 (UTC)

Bv. pardoni la krudaĵon, sed ĝis nun neniu minciis la financan flankon de la afero.

  1. Fojfoje mi legas aserton ke ne necesas zorgi pri la uzado de storspaco (datummemoro ĉe la vikipedia centralo, aŭ kio ajn ĝi estas), sed memoro ja kostas monon kaj
    La vikipedia oganizaĵo daŭre almozpetadas financan subtenon.
  2. Untaj mecenatoj kaj aliaj donacuntoj pli emos donaci monon se ili havas bonan impreson pri la afero, kaj mal-emos se ili ricevas malbonan impreson.
  3. Tian impreson ili ricevus ĉu de recenzoj pri vikipedio, ĉu per premo de "Hazarda paĝo". Recenzistoj siavice certe provos la "Hazardan paĝon".
  4. Unue ni divenu po kiom da hazardaj paĝoj el cent paĝoj povas esti tute seninteresaj (komonum-ĝermoj, ktp) sen damaĝi la impreson. Ni nomu tiun kvocienton R%.
  5. Ni nun havas ĉ. 80 mil artikolojn (bv. ignori momente kiajn :-)). La tolerebla kvanto de seninteresaj artikoloj do estos 80 000 * R%. Ni nomu tiun kvanton (kiu supezeble poste kreskos) N. N estas la maksimuma tolerebla kvanto da tute seninteresaj komunum-ĝermoj.
  6. Ni iom arbitre divenu la loĝantar-grandon kiu nekontesteble garantas ke koncerna komunumo (urbo, graflando, insulo, ktp.) estos interesa. Ni nomu tiun grandon G. Kompreneble komunumo facile povas esti interesa pro aliaj de roboto nediveneblaj kialoj. Nun ne temas pri tiuj komunumoj. Iliaj artikoloj nepre bezonas homan atenton.
  7. Ni lernu kiom da komunumoj en la mondo havas grandon G. Tiun kvanton ni nomu M.
  8. Finfine ni scias kiel procedi: La roboto zorgu ke ni havu artikolon por ĉiu el la N+M plej grandaj komunumoj en la tuta mondo. (Ĉu ni en efiko malneŭtrale elektu favoratajn landojn?) La roboto nepre ne faru pli ol N+M artikolojn.

Nu, mi priskribis sendube neplenumeble rigoran teorian procedon. Pli praktike, la robotu simple uzu liston de komumumoj ordigitaj laŭ grandeco kaj komencu per la plej grandaj. Kiam ajn la kvanto de komunumaj artikoloj grandas je N+M aŭ pli, la roboto paŭzu por pluraj monatoj.

Laŭ mi persone, mi pensas ke malbonan impreson donas trafo de komunuma ĝermo po pli ol dek fojoj el cento.

Eble ia simila procedo eblas por astroj, sed kompreneble ne laŭ loĝantaro! :-)

Amike, Bill O'Ryan 08:01, 21. Apr 2007 (UTC)

Dankon pro viaj precizaj klarigoj. Tamen mi devas malkonsenti kun via unua punkto: La ĉefaj kostoj por la fondaĵo Wikimedia venas de la multaj paĝvizitoj, kiuj necesigas grandan kapablon de la serviloj. La kostoj deventantaj de la memorkapacito aliflanke estas ege malaltaj, kaj verŝajne ĉefe dependas de la kvanto de bildoj kaj sonaj dosieroj, kaj ne de la kvanto de teksto. Marcos 17:43, 21. Apr 2007 (UTC)
Dankon!. Mi ne konsciis, kvankam tio eble estus divenebla. Mi forstrekas la nepertinentan parton de tiu unua punkto (kaj korektas kelkajn miajn lingvajn fuŝojn:-)). Bill O'Ryan 19:27, 22. Apr 2007 (UTC)

La urboj estas alŝutitaj. Estis proponitaj supre du kriterioj por indeco de alŝuto: loĝantaro kaj kvanto de bildoj en artikoloj.

La tri specoj de objektoj laŭ ĉi tiuj kriterioj estas jenaj:

  • urboj - loĝantaro-jes, bildoj-jes;
  • distriktoj - loĝantaro-jes, bildoj-ne;
  • komunumoj - loĝantaro-malgranda, bildoj-ne.

Ankaŭ, la komunumoj ĉi tie estas ofte simple iuj hazardaj aroj de vilaĝoj (diference de Germanio, kie komunumo preskaŭ ĉiam havas sian ĉeflokon de speco de urbo aŭ urbosimila setlejo). La informo estas el la rusa ru:Обсуждение Википедии:Проект:Польша.

Do, eble, komonumojn vere ne indas alŝuti. Maksim 03:51, 24. Apr 2007 (UTC)

Jes, la komunumoj verŝajne ne estas alŝutindaj, almenaŭ ne nun, por ke ni ne tro diluo la Vikipedion (vidu supre). Kiam la Vikipedio havos pli multajn "verajn" artikolojn, oni ankoraŭ povos diskuti ĉu alŝuti la polajn komunumojn aŭ ne. Marcos 13:40, 24. Apr 2007 (UTC)


1. La vorto Kenozoico signifas “freŝa vivo” ; la vorto Keno/Ceno signifas “freŝa” La vortoj Holoceno, Plejstoceno, Plioceno, Mioceno, Oligoceno, Eoceno kaj Paleoceno havas la inkluziva vorto “Ceno”.

Tiam,
  • se oni dirus kenozoico, oni devus diri Holokeno, Plejstokeno, Pliokeno, Miokeno, Oligokeno, Eokeno kaj Paleokeno.
  • se oni dirus Cenozoico, oni devus diri Holoceno, Plejstoceno, Plioceno, Mioceno, Oligoceno, Eoceno kaj Paleoceno.
-Mi opinias, ke oni devas diri Cenozoico anstataŭ Kenozoico.
Kenozoiko estas vorto trovebla en PIV. Narvalo 05:11, 18. Apr 2007 (UTC)

2. Antaŭkambrio ne estas eono, estas populara termino, defininta la tempo antaŭ Kambrio.

Proterozoiko estas eono. Arĥaiko (archaikum , arĥeozikum, arĥeoziko, arkeoziko) estas eono.

Ainundil 22:41, 17. Apr 2007 (UTC)

Do, bonvolu korekti. Narvalo 05:11, 18. Apr 2007 (UTC)

Veras ke la "keno" en Kenozoiko kaj la "ceno" en Plioceno havas la saman originon, t.e. la greka "kainos" (freŝa/nova), sed estas uzataj en tiuj vortoj gramatike diference: Kenozoiko signifas "freŝaj/novaj vivestaĵoj", sed en Plioceno signifas "plimulto da novaĵoj" - pro tio kaj pro la diferenca pozicio de la vorto en la kombino rezultis diferenca skribmaniero kaj elparolo, komparu: germane "Känozoikum" kontraŭ "Pliozän", aŭ finne; "kenotsooinen maailmankausi" kontraŭ "plioseeni". Troviĝas multaj ekzemploj por tiaj diferencoj de skribmaniero, ankaŭ en Esperanto. Do ne gravas, ke ankaŭ en Esperanto la skribmaniero diferas: "Kenozoiko" kontraŭ "Plioceno". Ambaŭ vortoj troviĝas en PIV tiaforme kaj mi opinias ke estas korekta.
--Algoviano 10:58, 18. Apr 2007 (UTC)

En ispana, angla kay portugala lingvo,oni diras Cenozoico kay plioceno ( gr. pleîon (pli), kainós ('nova/freŝa') "periodo pli nova"). Mi ne scias la Germana kay Nordaj lingvoj, sed via argumentoj estas ĝustaj. Por la origino de la esparanta lingvo Kenozoico estas akceptinda. Ainundil 21:50, 19. Apr 2007 (UTC)

Mi kreis la paĝon Vikipedio:Vikiigo, kiu helpu al novaj kunlaborantoj kompreni pri kio temas vikiigo (en la vasta senco de la vorto). Kion opinias la aliaj pri tiu paĝo? Mi invitas plibonigojn. Marcos 10:52, 18. Apr 2007 (UTC)

Mi plibonigis. Maksim 18:39, 18. Apr 2007 (UTC)

En la artikolo vi parolas pri Interlingvaj ligoj. Ĉu ne devas esti Interlingvaj ligiloj? (same en la koncerna artikolo oni miksas la du) Yves Nevelsteen 19:11, 18. Apr 2007 (UTC)

Eble. Mi simple kopiis la titolon de paĝo, al kiu mi sendas legi plu. Maksim 20:02, 18. Apr 2007 (UTC)
Mi rimarkas ke tiu paĝo antaŭe nomiĝis "Interlingvaj ligiloj" kaj So9q ĝin renomis (ĉu ĉar "ligo" estas pli ofta en sekcititoloj?). Ĉu vere gravas? Laŭ mi unuavide "ligilo" iometete pli logikas, ĉar temas pri serio de disponigitaj ligiloj. Tamen tiuj "ligiloj" per sia simpla ekzisto jam ligas, do ankaŭ temas pri serio de "ligoj".

Ĝis nun kreante tian sekcion mi nomas ĝin "Ekteraj ligiloj" aŭ antaŭe foje "Aleksteraj ligoj", eĉ foje "Eksterenaj ligoj". Tiuj ligiloj je ne troviĝas ekstere, sed jen (malfore!) en la sekcio. Ili kondukas eksteren, aŭ al ekstera paĝo.

Ŝajnas al mi, ke eble iomete pli grava ol la preciza vortumo estas unueca aspekto de vikipedio. Do, mi ŝatus scii kiun formon oni preferas. O'RyanW ( ) 23:12, 18. Apr 2007 (UTC)

Ni ne uzu la vorton "eksterena", ĉar tia vortfarado estas ĝenerale konsiderata kontraŭregula. Ekz-e PMEG skribas ke "ordinaraj vortoj ne povas havi du vortklasajn finaĵojn unu post la alia". La solan escepton kiun PMEG konas estas vortigoj de citaĵoj (kiel vivui = krii "vivu!", neforgesumino kaj kiel-vi-fartas-ulo). Sed ĉi-kaze certe ne temas pri vortigo de citaĵo, do ni sekvu la ĝeneralan regulon.
Mi nun jam forigis ĉiujn uzojn de "eksterena" el la Vikipedio. Marcos 15:38, 19. Apr 2007 (UTC)

Cetere ne tro gravas, sed estus bone interkonsenti pri la uzo de ĉu "Eksteraj ligiloj", ĉu "Eksteraj ligoj" kaj konsekvence uzi ĉie la samon. Ĉu ni voĉdonu? :-) (mi favoras "ligiloj", ĉar "ligo" pensigas min al la Flandra Esperanto-Ligo kaj aliaj tiaj ligoj) Yves Nevelsteen 06:59, 19. Apr 2007 (UTC)

Al mi ŝajnas ke diskuto pri ĉi tio jam estis, kaj oni interkonsentis pri "ligiloj". Maksim 09:51, 19. Apr 2007 (UTC)

Ah bone, mi ne sciis tion. Por tiuj kiuj dubas, vidu pri tio ankaŭ Reta Vortaro: http://reta-vortaro.de/revo/art/lig.html#lig.0o Yves Nevelsteen 10:45, 19. Apr 2007 (UTC)

Ankaŭ mi memoras, ke ni antaŭe decidis uzi ĉiam na "ligilo" kaj ne na "ligo". Mi tiam ŝanĝis mian kutimon. Marcos 15:25, 19. Apr 2007 (UTC)
Iam mi memoras, ke ni decidis ne uzi "na"... ;-) Bea 16:30, 19. Apr 2007 (UTC)
Nu mi neniam uzas na "na" en artikoloj, sed nur foje sur diskutpaĝoj. Laŭ mia memoro ni ja ankaŭ interkonsentiĝis, ke sur diskutpaĝo ĉiu rajtas uzi ĉian ajn Esperanton. Marcos 17:50, 20. Apr 2007 (UTC)

Statistiko pri la uzantaro[redakti fonton]

Rigardante la koncizan statistikon (http://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala:Statistics) mi rimarkis ke ni baldaŭ havos 3000 registritajn uzantojn kaj mi ankaŭ rimarkis ke ni transiris jam la mejloŝtonon de 1 miliono da paĝoredaktoj ! Gravas por mi la nombro de artikoloj, sed kio certe ankaŭ menciindas kaj subtenindas estas la nombro de la aktivaj kontribuantoj en nia esperantlingva komunumo. Tiurilate mi tre subtenas la distribuadon de la Manlibro pri vikipedio (http://vikio.ikso.net/Vikipedio) kiu pli faciligas al komencantoj fariĝi fruktedonaj vikipediistoj. Biciklanto 21:50, 18. Apr 2007 (UTC)

Ni nun havas 3012 registitajn uzantojn. Tamen multaj el ili laŭ mia scio ne aktivas eĉ unu fojo monate. Dirite alie: La entuta nombo de uzantoj ne tiom gravas, ekz. la dana vikipedio nuntempe estas laŭ grando kaj laŭ nombro de artikoloj estas malpli granda ol nian, sed ĝi havas 19.000 registritajn uzantojn.--Denizo 16:13, 25. Apr 2007 (UTC)
Sed ĉi tio signifas ke en la dana fako estas pli amasa partoprenado en redaktado, kio estas ĝenerale bona. Maksim 09:54, 28. Apr 2007 (UTC)

La vorto 'atentaro'[redakti fonton]

La vorto "atentaro" malaperis el la supro de la paĝo. Anstataŭis ĝin "my watchlist" en la angla! Eĉ reruligo de Firefox ne helpas. Kio okazazas? O'RyanW ( ) 17:29, 19. Apr 2007 (UTC) Terure! Ĉu administranto povas facile "ripari" tion? Yves Nevelsteen 17:52, 19. Apr 2007 (UTC)

Kion signifas la sufikso "-az"? --Haruo 18:12, 19. Apr 2007 (UTC)
Nenion ĝis mia scio. ;-) Ankaŭ la 'radikon' okazaz-' mi ne konas. Temas pri mistajpo, atentosinkopo. Pardonon. Mi forstrekas. O'RyanW ( ) 18:43, 19. Apr 2007 (UTC) p.s. Eble vi/iu povos proponi (cetere neuzeblan) signifon? ;-) --Bill O'Ryan
AZ ja PIVas: az/ Suf., uzata por nomi la enzimojn el la nomo de ilia substrato (ekz. amel~o, malt~o) aŭ de ilia aktiveco (ekz. permeabl~o, transskrib~o). Laŭ tio okazazo estas enzimo kiu okazas, kaj al demando "Kio okazazas ?", oni respondu "Okazazo okazazas", kio ja klarigas multon pri la apero de anglaj vortoj.;-) --Ssire 19:07, 19. Apr 2007 (UTC)
Bone! ;-) O'RyanW ( ) 19:23, 19. Apr 2007 (UTC)
Aperis nova enskribo MediaWiki:Mywatchlist: ĝin necesas rapide "traduki", enskribi tien, "(Mia) atentaro" (bezonatas administraj rajtoj). Slavik IVANOV 18:46, 19. Apr 2007 (UTC)
Aldonaj enigmoj. 1) Ĉe MediaWiki:Mywatchlist "My" estas majuskla, sed paĝosupre ĝi aperas minuskle! Kiel? 2) Tiu ligo montriĝas ruĝe, tamen funkcias! Kial? O'RyanW ( ) 19:00, 19. Apr 2007 (UTC)
Ĉar tie, en la stiltabelo, estas uzata CSS-komando por minuskligo de la tuta teksto. - Slavik IVANOV 12:56, 25. Apr 2007 (UTC)
Estimataj administrantoj de la Vikipedio, bonvolu re-anstataŭigi "my watchlist" per "atentaro" en la plejsupra linio ! --Algoviano 19:52, 19. Apr 2007 (UTC)
Nun mi vidas, ke estas farita. Dankon !! Ĉu vi povas klarigi kiel tio povis okazi ? --Algoviano 20:35, 19. Apr 2007 (UTC)
Pardonu, sed mi pensis "mia atentaro" kiam mi skribis "atentaro", simile al la aliaj titolaj vortoj. Bonvolu korekti ĝin. --Algoviano 11:00, 20. Apr 2007 (UTC)

Nomoj de lingvoj[redakti fonton]

Supre estis propono fari perrobote laŭ ŝablono artikolojn pri lingvoj. Por ĉi tio necesas traduki nomojn de lingvoj.

  • Por ĉiuj ruĝaj ligoj en listo de lingvoj necesas havi alilingvajn tradukojn. Por parto el ili tion fari eblas per tabeloj el ISO 639-3, sed eble estas iu la alia inda fonto de informo, el kiu esti kreita la artikolo listo de lingvoj?
  • En en:List of languages by name estas pli multaj lingvoj, necesas traduki iliajn nomoj en Eon. Ĉu iu scias kiel?
Mi forviŝis nun miajn partojn pri la problemo de la esperantigo de la nomoj de la ĉinaj lingvoj kaj daŭrigas tion en separatan paragrafon (plisube), ĉar ĝenas ene de tiu paragrafo pri la robota problemo. --Algoviano 14:43, 6. Maj 2007 (UTC)

Laŭ mi, la plej bona fonto pri nomoj de lingvoj (ne de landoj!) estas http://bertilow.com/lanlin/lingvoj.html Cetere, mi faris alian sugeston por robotoj en la paĝo Vikipedio:Laboro_por_roboto. Ĉu oni ne plu atentas tiun paĝon? Estus bone se denove en tiu paĝo oni proponus laboron por robotoj kaj poste raportus pri tio kion ili faris. En diversaj retlistoj oni multe diskutas pri vikipediaj robotoj kaj eĉ aktivaj vikipediistoj apenaŭ scias kion tiuj robotoj faris lastatempe por tiom kreskigi la kvanton de artikoloj. Yves Nevelsteen 12:14, 20. Apr 2007 (UTC)

Se la roboto ne ie trovas jam Esperantigitan lingvonomon, ĉu ĝi ne simple povus tamen fari la artikolon kaj ŝablonkadron titolante ilin io kia Vikipedio:Projekto lingvoj/Krokodilenomita lingvo? Tiamaniere al redaktontoj facile troveblus la sennomaj lingvoj. O'RyanW ( ) 06:47, 21. Apr 2007 (UTC)
Mi preferus varianton Vikipedio:Projekto lingvoj/ISO 639 kodo . Maksim 10:00, 22. Apr 2007 (UTC)
Konsentite! Uzi ISO-kodon ja estus preferinde, kaj ne nur el ideologia vidpunkto! Dankon. Bill O'Ryan 19:30, 22. Apr 2007 (UTC)
Mi kreis, por komenco, 10 paĝojn pri lingvoj uzante la ŝablonon. Vidu en [1] 10 la unuajn en la listo. Se ĉi tio taŭgas mi kontinuos, ankaŭ respektivaj kategorioj estos kreitaj. Maksim 19:07, 3. Maj 2007 (UTC)
Bone, vi povas daŭrigi kun la kreado de tiaj paĝoj. Sed bonvolu ne meti tiajn sentekstajn paĝojn en la artikolan nomspacon. Marcos 20:15, 3. Maj 2007 (UTC)
Maksim, Ĉu vi bonvolus robot-traduki specimene tri aŭ kvar tutajn artikolojn diverslongajn? Komence de "Vidu ankaŭ", Eksteraj ligiloj", "Referencoj", "fontoj", Biliografio" la resto inkusiviĝu, se eblas, netradukite. Mi deziras provi poluradon de tiaj artikoloj (kiujn mi cetere verŝajne pli bone komprenus ol la matematikan :-)).
Afable, Bill O'Ryan 06:01, 4. Maj 2007 (UTC)
Mi ne tre komprenas, kie vi volas havi netradukitan tekston. Mi povas proponi du variantojn:
  • Netradukita teksto estas tuta (kiel unu peco) en la fino;
  • Partoj de netradukita teksto estas post ĉiu parto de la tradukita teksto, la longo de ĉiu parto estas ĉirkaŭ 1500 signoj;
Ĉu bezonatas iu alia varianto?
Maksim 07:57, 4. Maj 2007 (UTC)
Mi kreis ankoraŭ 4 paĝojn:
Eblas kontinui krei aŭ per la unua varianto aŭ per la dua, aŭ tute sen teksto kiel estis 10 la unuaj paĝoj.
Ankaŭ eblas meti tekston sed tute kaŝi ilin - kaj netradukitan kaj tradukitan - en komentojn <!-- -->. Maksim 19:23, 4. Maj 2007 (UTC)
Multan dankon! Mi unue prilaboru ĉi kvar, kaj poste mi komentu. Bill O'Ryan 05:53, 5. Maj 2007 (UTC)
Mi finis la prilaboron kaj unuan poluradon de la unuaj tri (aoq, grc, kaj _Andalusi_ Araba). L' 'ojn "grc" kaj "_Andalusi_ Araba" mi renomis en la artikolan nomspacon. Se oni ne malaprobas la nomon "Amona lingvo", mi faros la similon por "aoq".
Mi ne prilaboris la kvaran, "xno", ĉar ĵus ekflagris kopirajta disputo pri tiu. Vidu ĉitie.
Maksim, Ĉu vi bonvolus pretigi 10 pliajn krudaĵojn de mallongaj lingvaj artikoloj, kaj unu plian de longa lingva artikolo? (ĝenerale preferinde pri lingvoj pri kiuj ni ne jam havas artikolon)
Mi proponas:
  • Ke ni konservu ekvilibron inter robota produktaĵo kaj posta polurado. Tio evitu du problemojn: Nedezirinda amasa listigo de krudaĵoj ĉe Google, ktp. Kaj malfresiĝo de la krudaĵo. (Mi persone ne entziasmas poluri krudaĵon eksdatiĝintan pro intertempa evoluo de la originalo.:-))
  • Ke enkomenta kasado ( <!-- --> ) de la tuto eble ne estas optimuma solvo, ĉar jam troviĝantaj kaŝkomentoj en la artikolo fuŝus la rimedon, kaj la posta polurado komplikiĝus.
  • Ke ni prefere traduku artikolojn jam bone provizitajn je referencoj. (Tio iom malprobabligas la ŝancon de kopirajta problemo.)
  • Ke ĉe mallongaj artikoloj la angla originalaĵo troviĝu tute ĉe la fino post la tuta traduko. Kaj -- se facile eblas -- en la longaj artikol-krudaĵoj la angla originalo aperu post ĉiu aparta sekcio, ne rompante paragrafojn.
Amike, Bill O'Ryan 21:00, 7. Maj 2007 (UTC)
Mi kreis ankorayx kelkaj artikolojn:
Mi ĝenerale pri ĉi ĉio konsetas, sed:
  • Ne estas facile trovi multajn mallongajn artikolojn. Mi penis elekti ĉi tiujn 5 mallongajn, ĉu ili estas laŭ vi sufiĉe mallongaj?
  • Ankaŭ, artikoloj bone provizitajn je referencoj estas kutime longaj.
  • Pri la netradukita teksto - ekde kiu amplekso de artikolo metu ĝin ne kiel tuto sed laŭ ĉapitroj?
  • Kion ĝuste kompreni kiel referencoj? Ĉu eksteraj ligiloj ("http ://") aŭ eroj "<ref>" aŭ io alia?
  • Pri eksdatiĝo pro intertempa evoluo de la originalo - kiu tempo (maksimume) povas esti inter kiam mi elŝutis la originalon kaj alŝutis la tradukitan tekston? Ĉu monato? du? tri?
Maksim 15:07, 8. Maj 2007 (UTC)
Jen ankoraŭ 5 mallongaj:
Kaj la longa, sed kun simpla lingvaĵo:
Maksim 19:45, 8. Maj 2007 (UTC)
Multajn dankojn! Denove mi unue fari prilaborojn kaj poste komenti-respondi. Bill O'Ryan 20:01, 8. Maj 2007 (UTC)
Denovan dankon. Mi prilaboris. Kaj ankaŭ renomis ĉiujn krom la lasta pri kio estas disputo pri la ĝusta Esperantigo de la nomo. Komentoj:
  • Pri la netradukita teksto: Ŝajnas ke mallongaj artikoloj ĝenerale ne havas sekciojn. Do, pli simple estus ĉiam meti la netradikitan tekston sekcifine. Kaj tio estus tute kontentiga.
  • Pri la referencoj: Ne gravas la formo (ekstera ligilo, piednoto per "ref", bibliografio de surpapera eldnaĵoj); gravas nur ke artkolo nomu iajn fontojn. Precipe evitindas artikoloj kiuj entenas la ŝablonon {{Unreferenced }} , kiu plendas pri manko da fontoindikaĵo.
  • Pri la longo: Ne plu gravas al mi ĉu la artkoloj estas longaj aŭ mallongaj. Gravas nur ke la aro de atendantaj krudaĵoj entute ne sumiĝu je pli ol 60 kilobitokoj, ke ili ne tro longe atendu en vikipedio en neprilaborita stato.
  • Pri eksdatiĝado: Mi devis pensi tagon antaŭ ol mi konstatis la implicitan signifon de la demando. Verŝajne vi jam elŝutis amason da artikoloj kaj eble ankaŭ jam robote tradukis ilin, do ili simple atendas alŝuton, ĉu? Nu, de mia perspektivo tute ne gravas la tempo, gravas nur ĉu la originalo multe ŝanĝiĝis. Mi ofte kontrolas la anglalingvan Wikipedia por sciiĝi pri ĝisdatigoj, rearanĝoj kaj korektoj. Ju pli ili multas kaj ju pli longas la artikolo, des pli malfacilas la ĝisdatigo de la robota faritaĵo. La bona rendimento gajnita per uzo de la roboto perdiĝas. Ĉu la roboto povas facile kontroli la longon aŭ daton de la plej ĝisdata versio kaj kompari ĝin kun la versio ĉe vi? Se jes, ĝi povus mem elekti areton de la malplej ŝanĝintaj artikoloj.
Se vi bonvolus, mi nun pretas por freŝa areto da krudaĵoj. Afable, Bill O'Ryan 01:54, 12. Maj 2007 (UTC)
Ankoraŭ parĝoj estas kreitaj:
Nun la programo kalkulas diversajn referencojn kaj preferas artikolojn kun multaj referencoj, se ne estas tiu ŝablono kiu plendas ke referencoj ne sufiĉas.
Ankaŭ estas komparata la nuna artikolo en la angla kaj tiu teksto de kiu estis la traduko, kaj nur se ne estas gravaj diferencoj la nova paĝo estas kreata. Kiel negravaj diferencoj estas konsiderataj spacetoj, kategorioj kaj intervikiaj ligiloj.
Ankaŭ la programo kalkulas signojn en kreataj paĝoj, kaj ne pli ol 60000 signoj entute estas kreataj.
Maksim 20:23, 13. Maj 2007 (UTC)
✅ -- Bill O'Ryan 22:31, 14. Maj 2007 (UTC)
Farita. Pretas. Bill O'Ryan 05:33, 29. Maj 2007 (UTC)
La novaj:
Maksim 18:23, 29. Maj 2007 (UTC)

Lingvoj irintaj al la transa mondo[redakti fonton]

Kiun vorton uzi por priskribi lingvojn kiuj estas plu ne uzataj (aŭ ne estadas kiel denaskaj), kiel ekzemple la latina? Variantoj:

  • Morta
  • Mortinta
  • Ĉesinta
  • Pereinta
  • Estingiĝinta
  • Paneinta
  • Kara forpasinta :-)
  • ...

? Maksim 10:44, 29. Apr 2007 (UTC)

Mi preferas la esprimon "antikva lingvo", sed se la emfazo estas la "morto" de la lingvo, mi dirus "formortinta". --Algoviano 20:14, 29. Apr 2007 (UTC)
Mi preferas simple "morta lingvo". Tio ankaŭ estas la plej ofta esprimo laŭ guglotrafoj. Marcos 20:55, 29. Apr 2007 (UTC)
Morta lingvo sufiĉas kaj laŭ citaĵo en PIV estas zamenhofa (la vivaj kaj la mortaj lingvojz). Ni havas la Principon de Sufiĉo por eviti balastan kaj al la farto de nia kara lingvo malhelpan precizecon. Amike, Bill O'Ryan 21:31, 29. Apr 2007 (UTC)
Antikva lingvo signifus "lingvo uzata en antikvo", sekve, se tiun lingvon oni uzis en mezepoko, ne estus "antikva". "Morta lingvo" estas tre konata metaforo. Roberto 18:36, 2. Maj 2007 (UTC)
La metaforo estas bona, sed la "morto" de kelkaj lingvoj daŭras longe. La membroj de la latina Vikipedio verŝajne ne ŝatas tiun metaforon. --Algoviano 11:49, 9. Maj 2007 (UTC)
Mi fakte opinias ke la metaforo estas tre malbona, sed ke ni tamen uzu ĝin, ĉar ĝi estas la kutima lingvouzo en Esperanto (kaj en multaj aliaj lingvoj). Sed la metaforo estas malbona, ĉar morto de vivuloj estas nerenversigebla, dum morto de lingvo estas renversigebla (kiel montris la ekzemplo de la hebrea lingvo). La metaforo "morta lingvo" do pli bone taugus por lingvo, pri kiu ne plu eltroveblas sufiĉe da informoj por revivigi ĝin. Sed bedaŭrinde la metaforoj de la kutima lingvouzo ne ĉiam estas bonaj metaforoj, kaj ĉi-kaze tio eĉ povas konfuzi homojn. Sed en la Vikipedio ni tamen sekvu la kutiman lingvouzon... Marcos 11:34, 29. Maj 2007 (UTC)

La nomoj de la ĉinaj lingvoj/dialektoj[redakti fonton]

Mi movigis nun la diskuton pri la ĉina temo ĉi-tien. Post mia unua propono por la esperantigo de la nomoj de la ĉinaj lingvoj vi respondis: [Algoviano]

Bone, mi konsentas kun la Esperantigoj. Mi persone preferas la versiojn finiĝantajn per "-ĉina", sed ne havas fortan opinion pri tio. Ankaŭ la nomoj "nordĉina" por la norda dialektgrupo kaj "normĉina" por la norma lingvo taŭgas laŭ mi. Ni evitu la uzon de "mandarena" kaj "mandarina", sed ie menciu ke tiuj vortoj povas signifi aŭ "nordĉina" aŭ "normĉina" laŭ okazo. Marcos 22:06, 1. Maj 2007 (UTC)
Ankaŭ mi konsentas kaj kun Marcos ĉi supre. Bill O'Ryan 01:29, 2. Maj 2007 (UTC)
Mi enigis nun la esperantigitajn nomojn de la ĉinaj lingvoj en la paĝoj pri ISO 639-3 kaj mi trovis antaŭe nerimarkitan problemon: mi eraris pri la kodo [zho]: tio ne estas kodo por "normĉina", sed kodo por ĉiuj ĉinaj lingvoj kune (汉语/漢語 Hànyǔ) ! Kaj la ISO 639-3 kodo [cmn] estas difinita kiel "Mandarin Chinese" en la angla: tio signifas "nordĉina lingvo" aŭ "nordĉinaj dialektoj" (北方话 běifānghuà). Laŭvorte mankas kodo por "normĉina" ("Standard Mandarin" resp. 普通话 pǔtōnghuà) kaj pro tio la kodo [cmn] devas esti uzata ankaŭ por "normĉina" ! Estas tre kurioza situacio.
[cmn] 1.北方话 2.普通话 1.nordĉina, 2.normĉina
[zho] 汉语/漢語 Hànyǔ (ĉiuj) ĉinaj lingvoj kune !
--Algoviano 23:32, 3. Maj 2007 (UTC)
La fakto ke la lingvokodo laŭ ISO 639-3 samas por iu normlingvo kaj la dialektaro, sur kiu la normlingvo baziĝas, ne estas iu koriozaĵo de la nordĉina kaj normĉina. Estas same pri aliaj lingvoj: Ekzemple la moderna altgermana lingvo havas nur la kodon deu, kaj por ĝia norma versio, kaj por la altgermana dialektaro (rigardu pri tio en:New High German. Marcos 02:03, 4. Maj 2007 (UTC)
Mi ricevis nun respondon de SIL koncerne la duobla uzo de la kodo [cmn] kaj ili konfirmis tion. Kaj ili menciis ke en la futura ISO 639-6 kun 4-literaj kodoj, nune komitata projekto (committee draft), ĝi ekzistos diferencaj kodoj por "normĉina" kaj "nordĉina". --Algoviano 21:39, 5. Maj 2007 (UTC)

Mi ricevis nun ankaŭ (retpoŝte) la opinion de Bertilo Wennergren, kiu proponas parte aliajn formojn, kaj mi montras nun ambaŭ formojn en la sekva listo [Algoviano]:

ISO 639-3 ĉinskribe: normĉine: mia antaŭa
propono:
  propono de
Bertilo W.:
nova propono: (ĉirkaŭa parolantaro en milionoj)
[cmn] 普通话 pǔ-tōng-huà normĉina oficiala lingvo de Ĉinio kaj Tajvano
[cmn] 北方话 běi-fāng-huà nordĉina (873)
[wuu] 吴话 wú-huà vua (77),
[yue] 粤话 yuè-huà kantona (55-70?),
[nan] 闽南话 mǐn-nán-huà minnana sud-mina (46),
[cjy] 晋话 jìn-huà ĵina (45),
[hsn] 湘话 xiāng-huà ŝianga (36),
[hak] 客家话 kè-jiā-huà hakaa (30),
[gan] 赣话 gàn-huà gana (20),
[mnp] 闽北话 mǐn-běi-huà minbeja nord-mina (10),
[cdo] 闽东话 mǐn-dōng-huà mindonga orient-mina (9),
[cpx] 莆仙话 pú-xiān-huà puŝiana (2)
[czh] 徽州话 huī-zhōu-huà hŭiĝoŭa huiĝoa huia, hujĝoŭa (<2?)
[czo] 闽中话 mǐn-zhōng-huà minĝonga mez-mina (<2?)
  • Ambaŭ ĉinaj sufiksoj 话 "huà" kaj 语 "yǔ" signifas "lingvo" kaj uzeblas por la ĉinaj lingvoj.
  • La normĉina nomo "mǐn-nán-yǔ" samas al propra minnana/sudmina nomo "bân-lâm-gú" (= MIN-sudo-lingvo).
  • Mi uzis la esperantigo "hakaa" (propralingve: Hakka) anstataŭ la normĉina nomo.
  • Anstataŭ "vua" oni povas ankaŭ uzi "vu-ĉina", anstataŭ "ĵina" oni povas ankaŭ uzi "ĵin-ĉina" ktp.
  • En krampoj la nombro de la denaska parolantaro en milionoj, laŭ www.ethnologue.com
Rilate al "huiĝoa" mi opinias ke tiu solvo estas plíbona ol mia. Pri la aliaj formoj mi hezitas ankoraŭ, ĉar la aliaj fremdlingvaj formoj kiel "Min Nan Chinese" ktp. ne tradukas la duan parton de la nomo.
Kiel vi pensas pri tiuj esperantigoj ? --Algoviano 14:43, 6. Maj 2007 (UTC)

Rilate al "hŭiĝoŭa" resp. "huiĝoa": la dua parto de la vorto (州 normĉine: "zhōu") "-ĝo-" signifas "distrikto" kaj ne donas suplementan informon, ĉar "hui-a lingvo" kaj "hui-distrikta lingvo" praktike samas. Pro tio mi nun repensis kaj volas proponi la nomon "huia". Mi editis nun la novan proponon en la supran tabelon kiel (tria) nova propona kolumno.

Por plibone kompreni la problemon kun la nomo de la "minnana" lingvo, vidu la sekvan liston:

  • (1) lingvoj uzantaj kaj komprenantaj la originalan nomon: 闽南语 / 閩南語 sudmina: bân-lâm(-gú), normĉina: mǐn-nán(-yǔ), kantona: máhn-nàahm(-yúh), japana: min-nan(-go), korea: min-nan(-o), vjetnama: (tiếng) Mân Nam
  • (2) lingvoj tradukantaj la vorton "nan": nederlanda: zuidelijk Min ["suda Min"], rusa: Южноминьский язык ["sud-mina lingvo"]
  • (3) lingvoj uzantaj la vorton "nan" sen kompreni kaj sen traduki ĝin: angla: Min Nan Chinese (ISO 639-3), franca: chinois Minnan, germana: Min-Nan-Chinesisch, hispana: Min Nan, turka: Min-Nan, pola: Język minnański,
  • (4) lingvoj uzantaj alian nomon: malaja: (bahasa) Hokkien

Ĝis nun mi trovis nur du lingvojn en kategorio (2), kaj multajn en kategorio (3). Se ni sekvas kategorion (2) kaj difinas nur la vorton "mina", ni povos flekseble paroli pri la "minaj lingvoj" kaj pri la "sudmina", la "nordmina" ktp.
Aliflanke en Esperanto ni normale sekvas kategorion (3): ni ne diras "blankrusa", sed "belorusa"; ni ne diras "sudvjeta", sed "vjetnama"; ni ne diras "okcidentgota", sed "visigota". Kial do diri "sudmina" ? La konsekvenca vojo estas de difini "mina" kiel grupa nomo, kaj suplemente la nomojn "minnana", "minbeja", "mindonga", kaj "minĝonga". Ekzistas ĉirkaŭ 46 milionoj "minnan-ĉinoj", pli ol ekz. "belorusoj", kaj ankaŭ la ĉinoj indas siajn proprajn nomojn, "rekoneblaj" de ili mem.
Kiel vi opinias ? --Algoviano 15:53, 7. Maj 2007 (UTC)

Komence la proponoj kia "sudmina" iom plaĉis (eble ĉar mi ne antaŭe aŭdis pri ĝi, kaj la ero "sud-" donis informon). Sed via argumento por kategorio (3) fortas. Tiaj nomoj verŝajne estus la pli internacie konataj, kaj tio ne malgravas. Miaopinie, nia nomo estu "Minnana lingvo", kaj kaj la respektiva artikolo nepre klarigu la signifon. Ankaŭ, ne ĝenus havi plusendilon ĉe "sudmina lingvo".
Koncerne "huiĝoa" kaj "huia" via ideo logikas, sed mi tamen nunmomente iom preferas "huiĝoa", ĉar ĝi impresas min pli memorebla. Mi scivolas kiel la diversaj grandaj lingvoj ĝin nomas?
Amike, Bill O'Ryan 18:46, 7. Maj 2007 (UTC)
Saluton, Bill. La ĉinoj mem tendencas nomi lingvojn laŭ la regiono ili estas parolita, ekz. "Huizhouhua" [Hui-distrikto-lingvo], sed en Esperanto ni kutime ne diras "germanlanda lingvo". En kaj la angla kaj la franca kaj la germana literaturo (kaj en la Vikipediaj artikoloj) oni trovas "Hui" kaj "Huiyu [Hui-lingvo]" kaj "Huizhou [Hui distrikto] ĉina". Kompreneble oni povus diri ankaŭ "Huihua [Hui-lingvo]" aŭ "Huizhouyu" [Hui-distrikto-lingvo]. Ju pli mi pensas pri tio, des pli certa mi estas ke la esperanta formo endas "huia". SIL (ISO 639-3) nomas ĝin "Huizhou Chinese", sed la nomigo de SIL estas nekonsekvenca kaj nehomogena. Bonvolu vidi la anglan vikipedian artikolon "Hui (linguistics)". --Algoviano 23:16, 7. Maj 2007 (UTC)
Dankon pro la mesaĝo. Laŭ via sugesto mi legis en:Hui (linguistics). Mi tuj vidis la averton "La dialektoj Hui (徽) estas senrilataj al la etno Hui (回) de Ĉinio." Do, mi sekvis tiun ligilon kaj montriĝis ke la Hui-anoj loĝas en tute malsama parto de Ĉinio ol la Hui-anoj. :-) Mi scivolis, se tiuj islamaj Hui-anoj estas aparta "etno", ĉu ili iel parolas laŭ ia maniero distinga de aliaj ĉinoj, kaj ĉu ili iamfine havas, aŭ ricevos apartan kodaĵon en ISO 639 (eble 4-literan)? Mi maltrafis respondon en la artikolo. Ĉu do estus du Hui-aj lingvoj/dialektoj, kiujn oportunus distingigi lingvanome? (Inkluzivigi "land" en tia nomo ja estas nenorma en Eo, sed tamen ne nekonata, se oni pensas pri la Irlanda kaj la Nederlanda.)
Mi vidas ke, kaj la angla, kaj la franca, WP nomas la koncernan artikolon ĉi tiel: "Hui (linvistiko)" aŭ "Hui (lingvo)" kaj komenciĝas tiel: La Hui-aHui-yaa aŭ .... Kial ne procedi simile, nomante la artikolon ion kia "Huia lingvo"?
Estas bone kongrui samtempe kun la franca kaj kun la angla, sed mi scivolas kiel nomas tiun lingvon la germana, la hispana, la rusa, la korea, kaj la japana? Konsentite, ke eble temus nur pri nomado far manpleno (kelkdeko? kelkmilo?) da ĉinologoj.
Ĉu "Hui" prononciĝas 2-silabe aŭ 1-silabe? (Se 1-silabe, ŝajnus, ke la ĝusta literumo en Eo estus aŭ HŭiHuj.
Certe, mi ne deziras kontraŭi en Eo la mallongan nomon Hui-a lingvo/dialekto, se vi opinias, ke ne ekzistas ia malavantaĝo.
Afable, Bill O'Ryan 04:51, 8. Maj 2007 (UTC)
@Bill: Mi forgesis respondi al parton de viaj demandoj: la "HUI etno" ne estas vera etno, sed ĉiuj islamanoj en Ĉinio, kiuj ne apartenas al alia minoritato (ekz. al Ujguroj) - do ili loĝas en multaj diferencaj lokoj kaj parolas multajn diferencajn lingvojn. La ununura ligo inter la "HUI etno" estas la religio. La "HUI lingvo" vere estas lingvo. La nomo de la du HUI en la lingvoj uzante la ĉinskribo ("etno" / lingvo): normĉine: huí / huī, kantone: wui4 / fai1, koree: hoy / hwi, japane: kai / ki. Sed mi ne scias kiel la HUI-parolantoj diras por HUI. Kun mia nova propono "hujĝoŭa" (vidu sube) la problemo malaperas. Kaj por la "HUI etno" eble taŭgas diri: "ĉinaj islamanoj". --Algoviano 22:47, 10. Maj 2007 (UTC)
Dum la lastaj semajnoj mi alfrontis similan problemon. Temas pri la Balta lingvo kiu neniel estas unu el la Baltaj lingvoj, ĉar ĝi parolatas en Pakistano! Nevolante mem bapti ĝin la "Baltia Lingvo", nek insisti pri "Baltistana Lingvo", mi rezignis kaj decidis toleri la situacion. Eble vi konsentas? --Bill O'Ryan 05:47, 29. Maj 2007 (UTC)
Mi nur volas atentigi pri tio, ke "Hŭi" certe ne povas esti la esperantigo laŭ norma esperanta fonologio, ĉar "ŭ" aperas nur post vokaloj. Marcos 13:49, 8. Maj 2007 (UTC)
Mi aŭdis tion ankaŭ de Bertilo, kiu kontraŭis mian unuan esperantigon kun "hŭi..." - tamen mi legis jam esperantigojn kiel "Ŭagaduguo" kaj similaj ;-| Mi opinias ke ne estas vera problemo de transformi la ĉinan unusilaban formon al esperanta dusilaba formo - estas ankoraŭ sufiĉe proksima al originalo ("huj" ne bonas, ĉar la "i" havas akcenton).
La problemo de "huia" kaj "huia" estas alia afero. En la normĉina lingvo ekzistas minimume 31 "hui" kun diferencaj signifoj (skribitaj per diferencaj ĉinaj signoj): 8 huī, 4 huí, 2 huǐ, kaj 17 huì. La lingva nomo estas unu el la "huī", la etna nomo estas unu el la "huí" - hazarde. Do tiuokaze ekzistas normĉine aŭdeble diferenca elparolo.
Tiu problemo kun la multaj homonimoj okazas kun ĉiu ĉina vorto. Por la ĉinoj mem kaj por la japanoj normale ne ekzistas problemo, ĉar ili uzas la ĉinajn signojn kaj komprenas la diferencajn signifojn.
La "huia etno" estas islama kaj havas ankaŭ alian nomon: "dungana", sed tiu nomo estas uzata nur por la popola parto loĝanta en Rusio (kiu uzas la rusan skribon !, ISO 639-3: [dng]), sed ne por la popola parto loĝanta en Ĉinio, kiu uzas la ĉinan skribon. Mi ne scias bone, sed mi timas ke estus politike problema uzi la nomon "dungana" ankaŭ por la popola parto en Ĉinio, eĉ se vi uzus la ĉinan formon: "donggana" (东干 dōng-gān).
Mi supozas ke ni devos vivi kun "huia etno" kaj nerilata "huia lingvo", laŭ ĉina vortuzo. --Algoviano 00:52, 9. Maj 2007 (UTC)
En la ĉina la du "hui" diferas nur en la tono, tamen do en la elparolo. En la japana la du "hui" diferas eĉ plimulte (la lingva "hui" estas "ki" [ekz. en "kishū" = Huizhou] kaj la popola "hui" estas "kai").
Mi nun re-pripensis tiun aferon kaj reprenas mian proponon "huia" (kaj forstrekis ĝin en la supra tabelo). Estas tro erariga uzi la saman vorton por lingvo kaj nerilata popolo (kiel la germana kaj la angla faras). La historia regiono "Huizhou" (suda nuna "Anhui" kaj ĉirkaŭaĵo) bone priskribas la regionon en kiu la "hui" estas parolita kaj povas esti uzata kiel bazo por la esperantigo. Do mi apogas nun esperantigon surbaze de "Huizhou".
Pardonu, ke mi devas korekti min denove: Mi esploris nun aliajn esperantigojn de la "lingva HUI" kaj de la regiono "-ZHOU". La granda "Guangzhou" havas jam alian esperantan nomon (Kantono) venanta de alia vorto, sed mi trovis en la PIV tri ĉinajn nomojn kun "-zhou" kaj ĉiuj estas esperantigita kiel "-ĝoŭ-" (Suĝoŭo, Fuĝoŭo, kaj Hangĝoŭo). Kaj mi trovis ke en la PIV la provinco "Anhui" estas esperantigita kiel Anhujo - "Huizhou" estas la historia nomo por la suda Anhuja regiono, kie la HUI-parolantoj vivas, kaj la HUI en "Huizhou" kaj en "Anhui" estas la sama ! Mi opinias ke prononce "huj" ne trafas ekzakte, sed por unuigo de la formoj mi nun proponas "hujĝoŭa". --Algoviano 14:05, 9. Maj 2007 (UTC)

Artikoloj de la semajno[redakti fonton]

Mi enmetis la titolojn de la semajnaj artikoloj (kunlaboraĵo, traduko) en la ŝablonon kiu aperas en la paĝo por "Lastaj ŝanĝoj", por ke ili estu pli facile atentataj (ĉefe la kunlaboraĵo de la semajno estas ĝis nun iom kaŝita). Bv. juĝi ĉu tiu nova skizo estas konvena aŭ ĉu indas reveni al la antaŭa. Mi ankaŭ enmetis la nunan "tradukon de la semajno", ĉar ĝi estas lastatempe tre malatentata. Tonyo 22:04, 20. Apr 2007 (UTC) Dankon, estas tre utila adapto! Yves Nevelsteen 12:55, 21. Apr 2007 (UTC)

DVD kaj kiel prononci mallongigojn[redakti fonton]

En rimarko pri uzo de DOVODO, Marco skribis: la ĝusta elparolo estas "do vo do", kaj ne "dovodo" (atentu la akcenton!). Nu, ŝajnas ke ne ekzistas oficiala "ĝusta elparolo" tiupunkte. Se kredi PIV, laŭ «k.t.p., ktp. Mll de kaj tiel plu, ofte prononcata "kotopo"» ŝajnas male, ke la akcento tute regulas, kiel por ajna vorto. Mi starigis la demandon al akademiano Michel Duc Goninaz, kiu diris, ke efektive tiun aferon oni ne pristudis. Post la (baldaŭa) baloto (renovigo de akademianoj) li prezentos la problemon antaŭ la komisiono pri prononcado. Atendante, se iu havas rimarkojn pri la temo ....--Ssire 17:26, 23. Apr 2007 (UTC)

Mi havas rimarkon: Ĝuste la de vi citita ero el PIV estas kritikata en la Kritikaj notoj pri la Plena Ilustrita Vortaro 2002 kaj 2005 de la akademiano Bertilo Wennergren (aŭtoro de PMEG kaj estro de la akademia sekcio pri ĝenerala vortaro). Tie li kritikas la cititan eron jene: "La efektiva elparolo estas «ko to po», trivorte kaj plej ofte kun emfazo je la fina “po”". Ĉi-rilate ankaŭ legu en PMEG pri la elparolo de mallongigoj: "Mallongigojn oni povas elparoli per la nomoj de la literoj. Ĉiu litero tiam elparoliĝas kiel aparta vorto." Praktike neniu diras "dovodo", sed ĉiuj diras "do vo do", kun akcento sur la lasta "do". Marcos 17:51, 23. Apr 2007 (UTC)
Vi tute pravas pri la ekzisto de la rimarkoj - kiujn mi konis - sed unu akademiano ne konsistigas la tutan akademion (Nec Duc, nek Bertilo), kaj ekzistas neniu debato tiurilate. Do mi plu lasas mian atentigon. Stranga tamen via emo taksi vian opinion ĉiam referenca "la ĝusta elparolo estas..." "Ĉiuj diras..." ktp. Ne ĉiuj diras "do vo do" kun akcento sur la lasta "do". Mi, ekzemple, prononcas "doVOdo" kaj "koTOpo". Se por kotopo, tio estas eventuale duba, por dovodo, kodo ktp.. tio estas por mi eksterduba ĉar ili uziĝas kiel nomoj: "mi ricevis tri dovodojn". Mi supozas ke vi ne diras "mi ricevis tri dojn vojn dojn" kio bone montras ke Dovodo ne plu estas tri literoj, sed unu nedisigebla vorto. Cetere, eĉ se mi estas la sola (kaj mi ne estas la sola), neniu povas aserti ke mi malpravas... --Ssire 18:46, 23. Apr 2007 (UTC)
Estimata Ssire, Mi tre konsentas kun vi kiam vi diras "neniu povas aserti ke mi malpravas". Kiam io ne estas ne disputate klarigita en La Fundamento, la maksimumo dirinda estas io kiel: (mal)laŭa al la parolkutimoj de la plejmulto (laŭ iu certa esploro), aŭ (mal)laŭa al (certa parto de) la beletra tradicio, k.t.p., k.t.p.
Al mi persone neniam venis en la kapon diri koTOpo, nek doVOdo. Mi diras kotoPO kaj dovoDO(o); mi uzas la pluralon dovoDOoj. Se mi ne estus jam leginta vian mesaĝon, mi dubas ke tuj komprenus aŭdinte iun diri doVOdo. Sed mi ne kontraustaras tian prononcon. Mi preferus ke la literumo akordiĝu: la prononco "doVOdo" skribiĝu "dovodo" kaj inverse; la prononco "dovoDO'" skribiĝu "DVD" kaj inverse. Simile por kotopo kaj ktp, se mi iam ekuzus kotopojn, mi stumblos ne sciante ĉu mi diru "koTOpo" aŭ "koTOpe". :-) Amike, Bill O'Ryan p.s. Mi ne jam vidis tiujn kritikojn pri tiu komento en PIV, sed laŭ mi, se Waringhien siatempe ofte aŭdis la prononcon koTOpo, li tute pravis raporti tion. Mi rimarkigu ke "ofte" ne signifas "ĉiam", nek "devige", nek eĉ "plej ofte" (aŭ en la plejmulto da okazoj). Bill O'Ryan 20:20, 23. Apr 2007 (UTC)
Por eviti la problemojn, kiuj vin dividas, oni devus skribi DVD-o kaj prononci "dovoDOo". Simile: SMS-o (prononco "somoSOo"). Formoj en la speco "aĉeti du dovodojn" kaj "sendi tri somosojn" ŝajnas al mi barbarismoj.
Mi ne kredas, ke la redaktistoj de la PIV efektive volis subteni la prononcon "koTOpo". Plej verŝajne ili mem pensis pri la tute kutima prononco "kotoPO" kiam ili skribis "kotopo". Pro tio ilia skribaĵo povas esti konsiderata eraro. Ili simple ne atentis la akcenton.
La sama problemo okazas ĉe elkrivortoj: Multaj diras "huRA" kaj "miAŬ", sed skribas "hura" kaj "miaŭ". Tio certe estas malĝusta: Oni rajtas skribi "hura" kaj "miaŭ", sed tiam devas elparoli "HUra" kaj "MIaŭ" - laŭ la Fundamentaj elparolreguloj. Se oni intencas la prononcojn "huRA" kaj "miAŬ", oni skribu "hu ra" kaj "mi aŭ".
En la artikoloj ni ne menciu la prononcojn de iuj unuopuloj, sed nur la ĉefan prononcon de la plimulto. Ĉar la ĉefa prononco de DVD tutcerte estas "do vo do" (do "dovoDO") kaj ne "dovodo" (do "doVOdo"), ni ne skribu tie "dovodo", eĉ se iuj unuopuloj uzas tiun prononcon. Sed la prononco de "DVD" estas tute regula, kaj pro tio laŭ mi ne bezonas apartan indikon en la artikolo. (Sed eble taŭgus tia indiko por montri ke en Esperanto oni ne prononcas ĝin kiel en la angla originalo: [divi'di:]). Marcos 13:57, 24. Apr 2007 (UTC)
Do, se reveni al la deirpunkto de mia rimarko, oni devus diri: "la ĝusta skribmaniero ne estas dovodo, sed dovodoo"...Sed mi min demandas, ĉu tiu "oo" ĉe la fino de tiaj vortoj havas ŝancon longe postvivi...Ni vidos (se ni sufiĉe longe mem postvivos). Pri Waringhien, mi ja dubas ke li aŭdis alion ol kotoPO-n, sed pro lia persona terura pariza akcento, mi opinias ke por li, kotoPO tute egalas al koTOpo... ;-)) --Ssire 17:10, 24. Apr 2007 (UTC)
La norma skribmaniero estas DVD, do nek "dovodoo" nek "do vo do" nek "dovodo". Oni povus enkonduki radikon "dovodo-", kaj ĝia substantiva formo estu "dovodoo". Sed la plej multaj uzantoj elektas ne uzi tian radikon, sed resti ĉe la kutima litervorto DVD (mi intence ne nomas ĝin "mallongigo", ĉar ne estas klare, kion ĝi mallongigas). Do la radiko "dovodo-" ankoraŭ ne estas norma.
Sed se oni volas indiki, kiel oni efektive prononcas tiun "DVD", oni skribu "do vo do" (aŭ laŭ la Vikipedia kutimo por prononcindikoj [dovoDO] - sed tiajn prononcindikojn ni enkondukis por fremdaj prononcoj, ne por esperantaj prononcoj, do ĝi ne vere taŭgas ĉi-kaze). Simple ne estas vere ke "DVD" prononciĝas kiel "dovodo" aŭ "dovodoo" (ĝi estas trisilaba, ne kvarsilaba). Marcos 17:29, 25. Apr 2007 (UTC)
Tiu baraktado por pravigi nepravigeblaĵojn povas esti senfina. Se DVD estas tri memstaraj silaboj, ili estu same akcentitaj (aŭ ne akcentitaj). Por mi finopunkto. Eble estos diskuto kaj decido de la Akademio.--Ssire 06:33, 26. Apr 2007 (UTC)

"Watch this page"[redakti fonton]

Se oni renomas paĝon en Vikipedio, aperas la anglalingva teksto "Watch this page". Ĉu administranto povas tion ĉi traduki?

Yves Nevelsteen 18:42, 23. Apr 2007 (UTC)

Povas. Tradukis. Alaŭdo ۩ 23:42, 23. Apr 2007 (UTC)

Dankon! Yves Nevelsteen 18:02, 24. Apr 2007 (UTC)

Kiel skribi longan vokalon ?[redakti fonton]

Mi vidas artikolojn kun titoloj el la japana, ekz. "Biŝoŭnen". Ĉu ekzistas regulo aŭ konvencio por Esperanto skribi longa "o" kiel "oŭ" ?
Do kiel skribi la longan "a", la longan "e", la longan "i" kaj la longan "u" ??

Por kelkaj bone konataj vortoj kiel Tokio, Osako, Kiuŝuo ekzistas jam esperantlingvaj vortoj sen indiko de la longaj vokaloj, sed ne por "bishōnen"
("bishōnen" estas la korekta latina transskribo de la japana vorto).
Mi opinias ke "biŝōnen" estus la plej bona kaj korekta solvo (ĉar en la japana la vokala longo gravas), kaj tio funkcius ankaŭ kun aliaj vokaloj. Se ni ne volas en Esperanto indiki la longon de la vokaloj, do "biŝonen" (aŭ "biŝoneno") estus korekta. Ĉiuokaze la skribo "oŭ" por la longa "o" estas stranga kaj neakceptebla, ĉar la esperantaj literoj indikas sonojn respektive la fonetikon, ne la skribmanieron de aliaj skribsistemoj. La japanoj ne diras "biŝoŭnen".
Kiel vi opinias ? --Algoviano 12:21, 25. Apr 2007 (UTC)

Pri longaj kaj mallongaj ni jam diskutis pri portugala lingvo. Ĝenerale mi indikas la mallongaj de la portugala per ŭ kaj j, kaj komprenas la vokaloj kiel longaj (kvankam estas malsamo inter longa kaj malonga a). Mi uzas tion sistemo por esti pli facila al kiuj konas la esperanta skribsistemo. Sed, kiel en la Portugala, kaj en aliaj latinidaj lingvoj, ekcepte la Rumana, longeco kaj mallongeco estas nur fonetika, ne morfologia fakto, kelkaj homoj kredas ke oni ne devas indiki tion. En la japana, tiu estas malsame, kiel vi diris. Estas, krom la solvojn indikitaj de vi, la solvo de IFA, t. e., meti du punktoj (:) post la longa (Biŝo:nen). Duobligi la vokalon (Biŝoonen) estas problemo ĉar oni pronuncu du silaboj (biŝo-onen) anstataŭ nur unu... Roberto 12:43, 25. Apr 2007 (UTC)
Ŝajne, ekzistis antaŭa interkonsento pri uzo de dupunkto por tiaj [ka:zoj]. :) Slavik IVANOV
Ĉi tie tre gravas apartigi du aferojn: Unu afero estas latinigo de vortoj el lingvoj kiuj ne uzas la latinan alfabeton, alia afero estas prononcindikoj.
En la kazo de lingvoj, kiuj uzas la latinan alfabeton, ni aŭ konservas la originan skribmanieron, kaj metas prononcindikon komence de la artikolo, aŭ ni uzas Esperantigon, se iu Esperantigo jam estas kutima ekster la Vikipedio. Esperantigo neniam povas konservi informon pri vokallongeco.
En la kazo de nelatinskribaj lingvoj, ni apartigas du kazojn: Se ekzistas iu norma maniero latinigi iun skribsistemon, ni sekvas tiun manieron por la artikolnomoj (se tiu normo tro malsamas al la Esperanta prononco de la literoj, oni povas aldone indiki la prononcon per prononcindikilo). Se ne ekzistas tia normo (ekz-e ĉe la araba skribo), ni skribas la nomon laŭ ĝia prononco indikata per Esperantaj literoj.
Antaŭnelonge ni jam havis diskuton pri tio, kiun sistemon ni uzu por latinigi la japanan. Tie mi jam konsentis kun vi, Algoviano, ke ni uzu la Hepburn-sistemon kun strekoj por longaj vokaloj(āēīōū), ĉar tiu sistemo estas tre kutima ankaŭ en Japanio mem. Do por artikolnomoj, vi ja indiku la vokallongon per tiaj strekoj. Certe la uzo de "oŭ" estas tre malbona kaj forigenda.
Pri prononcindikiloj: Laŭ Vikipedio:Prononchelpilo, ni povas uzi dupunkton (:) por montri longecon. Sed mi rekomendus uzi tion ŝpare, ekzemple nur por lingvoj kie la vokallongeco havas fonologian valoron.
Mi forte kontraŭas la uzon de j kaj ŭ por mallongaj vokaloj en la portugala. j kaj ŭ ne estas vokaloj, sed konsonantoj. Laŭ mi, ne necesas aparte marki la vokallongecon de portugalaj vortoj, sed se iu ja deziras tion fari, li uzu la dupunkton por longa vokalo, kaj la vokalon sen dupunkto por mallonga vokalo (laŭ Vikipedio:Prononchalpilo). Marcos 17:53, 25. Apr 2007 (UTC)
Marcos skribis Esperantigo neniam povas konservi informon pri vokallongeco kaj mi konsentas certagrade, sed ŝajnas al mi ke esperantigo ja povas konservi iom da informo pri vokallongeco "kaŝe"; eble pli ĝuste la vokallongeco povas motivi la elekton inter pluraj eblaj esperantigoj. Ekzemplo estus la konservo de la fina o en "hero(o)", ĉu ne? --Haruo 18:24, 25. Apr 2007 (UTC)
Dankon por la preciza klarigo ! Mi renomos la artikolon "biŝoŭnen" en "bishōnen". --Algoviano 14:00, 26. Apr 2007 (UTC)

Ŝajnas al mi konsilinde, ke se oni nomas artikolon uzante ne Espenantajn literojn, diakritojn, aŭ kiajn ajn simbolojn ne netroveblajn sur ordinara Esperanta klavaro, oni ĉiam faru plusendan paĝon nomitan per la plej simpla kaj proksima tute Esperanta literumo/prononco. En la supra kazo tio estus, laŭ la supraj klarigoj, Biŝonen (kaj duavice, se oni deziras, Biŝoonen kaj Biŝo:nen -- sed tiu lasta eble metus artikolon "Nen" en freŝe kreita nomspaco "Biŝo", kio eble ankaŭ ne estus trovebla per la serĉa musklavo.). Tamen nunmomente, se oni serĉas "Biŝonen"-on oni nenion trafas. La plusendilo ĉe Biŝoŭnen tute ne adekvatas. Amike, Bill O'Ryan 23:30, 28. Apr 2007 (UTC)

Mi konsentas kun Bill kaj jam kreis tiun alidirektilon. Aliaj Vikipediistoj faru same kiam ili estonte kreos artikolojn kun ne-Esperantaj literoj en la titolo. Marcos 00:26, 29. Apr 2007 (UTC)

Kopirajtoj -- gravaj farendaĵoj[redakti fonton]

Nia vikipedio ja salte kaj senevite alproksimiĝas al sufiĉe granda mejloŝtono: 100 000 artikoloj en la ĉefa nomspaco. Tio estas unuflanke tre ĝojiga afero, sed aliflanke ĝi ja estas sufiĉe granda respondeco por la komunumo. Se oni iomete esploras aliajn vikipediojn, precipe la gvidajn: la anglan, la germanan kaj la francan (pliajn lingvojn, ve, mi ne tiom bone komprenas por sekvi la disvolviĝon de komunumo), oni povas vidi, ke en tiuj vikipedioj estas jenaj gravaj ecoj:

  • Bildoj

Por ĉiu bildo, kiu estas alŝutata al Vikipedio (ne al Komunejo) oni devas klare indiki la proprec-rajtojn. Ne sufiĉas indiki nur "la bildo ne estas kopirajtigita", oni devas klare marki la bildojn (skizojn, skemojn), kiujn la

  1. alŝutanto mem produktis kaj kiujn li fordonas al "libera domeno".
  2. same kiel supre, sed kiuj estas nur parte liberaj (Creative Commons, ekzemple!)
  3. bildoj, kiuj estas uzatas kiel "fair use"
  4. malnovaj bildoj
  5. nekopirajtigeblaj bildoj (reproduktaĵoj ktp)
  6. dekomence liberaj bildoj (ekz. tiuj de ŝtataj organizoj)
  7. komercie neuzeblaj bildoj de komerciaj produktoj (ekz. ekranbildoj, unuopaj kadroj el filmoj)

Tiuj indikoj estas pro tio gravaj, ke diversaj vikipedioj havas diversajn regulojn pri bildoj kaj ties rajtoj, kaj oni devas ja ĉiam scii, ĉu eblas transpreni iun bildon al sia vikio aŭ ne. Pro tio mi konsilas ĉiam indiki la rajt-kategorion per angla kromindiko (por eksteruloj). Mi jam komencis tiun laboron tradukante Vikipedio:Bildorajtoj (prenita el la germana Vikipedio). Sed mi sola ne sukcesos tion finfari, eble iu povus kunhelpi kun traduko kaj pretigo de bezonataj ŝablonoj por indiki bild-proprecon.

  • Biografioj

Kvankam tio ne vere (dume) estas problemo de E-vikio, oni devas prizorgi ĉiujn artikolojn pri vivantaj homoj, precipe por eviti (intencan) enmeton de misinformo al tiu. Se iuj indikoj (precipe ne tiom prifierindaj) estas aldonataj sen fonto-indiko (aŭ kun nefidinda fonto), tiam oni prefere forigu tiujn ŝanĝojn.

  • Minumumaj postuloj

Ĉar nia vikipedio jam estas sufiĉe ampleksa, mi opinias, ni devas pli atenti pri la kvalito. Iam antaŭ jam 3 jaroj mi vidis la liston el 1000 artikoloj, kiuj devas esti en ĉiu vikipedio. Ĉu tiu listo plu ekzistas? Indas poluri kaj kompletigi unuavice tiujn artikolojn (jen estas bona fonto por nia Kunlaboraĵo de semajno). Krome, ekzistas jen bona listo de artikoloj, kiuj ekzistas en aliaj vikioj, sed ne en la nia vikipedio. Indas pristudi tiun liston kaj laŭeble minimigi la kvanton de tiuj artikoloj.

Vere, nia Vikipedio estas nun jam tiom evoluigita, ke ni bezonas pli atenti pri kvalito de ĝi. Rilate al tio mi planas lanĉi kelkajn projektojn, kiuj celas la plikvalitigon de E-vikipedio, sed tio estas tute aparta afero.

Amike, Alaŭdo ۩ 18:25, 25. Apr 2007 (UTC)
Saluton,

mi forte konsentas kun vi Alaŭdo! Mi volonte helpos vin krei la necesajn ŝablonojn por permesiloj ktp. Mi ankaŭ gvidis projekton traduki ĉiujn permesilojn de Creative Commons (ili estas en la oficiala retejo en Esperanto nun). Cetere mi tre ŝatus ŝanĝi (= pli-allogigi) la ĉefan paĝon de la esperantlingva Vikipedio al tiu de la itala kaj nederlanda. La nederlanda nur antaŭ nelonge ŝanĝiĝis, komparu mem: http://nl.wikipedia.org/ ! Eble la 100.000-a artikolo povus esti bona instigo (ni jam antaŭe diskutis pri tiu ĉi temo).

Yves Nevelsteen 19:44, 25. Apr 2007 (UTC)

Nova celo[redakti fonton]

Jam de iom da tempo diversaj Vikipediistoj kaj aliaj Esperantistoj parolas pri la alta celo, ke nia Vikipedio atingu 100,000 artikolojn. Tio certe estas respektinda celo, sed mi proponas post la atingo de 100,000 artikoloj (aŭ jam nun) koncentriĝi pli pri kvalito ol pri kvanto. Pro tio mi proponas ke ni metu al ni novan celon, kiu emfazas pli la legindajn kaj elstarajn artikolojn. Ekzemple nia nova celo povas esti havi 10,000 artikolojn kiuj plenumas la kriteriojn por legindaj artikoloj (do markotaj kiel "leginda" aŭ "elstara"), el kiuj minimume 1000 plenumu la kriteriojn por elstaraj artikoloj.

Kiam la Esperantlingva gazetaro informos pri la 100,000 artikolo, ĝi povos mencii ke ni metis al ni tiun novan celon. Tio gravas por montri al la publiko ke ni ne nur celas kvanton, sed ĉefe kvaliton. Kion opinias la aliaj pri tio? Marcos 18:53, 26. Apr 2007 (UTC)

10.000 ŝajnas tro multe. Ĉu GyőröcskeVanessa Paradis estas legindaj? Narvalo 19:02, 26. Apr 2007 (UTC)

Mi pensas ke nova defio povus esti eldoni esperantlingvan eldonon de http://wikipediaondvd.com/ Se vi alklakas "Browse online", vi vidas liston de ĉiuj artikoloj kiujn ili elektis laŭ kategorioj. Ilia "elekta teamo" elektis preskaŭ 2.000 elstaraj/legindaj artikoloj. Por ni 500 aŭ 1.000 estas certe pli realisma celo ol 10.000. Malpli ambicia plano, per kiu ni povus komenci, estas pliampleksigi kaj ĝenerale plibonigi la artikolojn kiuj aperas sur la ĉefpaĝo de Vikipedio. Se homoj alklakas "por provi" ekzemple Antropologio, la impreso ne estas tre favora. Laŭ mi ne povas esti ĝermoj sub tiuj ligiloj. Laste mi opinias ke la ĉefpaĝo ne estas sufiĉe alloga / ne aspektas sufiĉe kvalite (vidu ĉi-supre). Yves Nevelsteen 19:30, 26. Apr 2007 (UTC)

Mi intence metis altan celon, por ke estu io por kiu ni verŝajne laboros dum pluraj jaroj. Jam nun ni havas pli ol cent elstarajn artikolojn, kaj la kriterioj por legindaj artikoloj estas malpli altaj, do kvankam ni ankoraŭ ne markis multajn artikolojn kiel legindaj, ni tutcerte jam havas plurajn centojn aŭ pli ol milon da artikoloj kiuj jam plenumas la kriteriojn por legindaj artikoloj, do nur bezonas esti markotaj tiel. Do la celo laŭ mi tute ne estas tro alta.
Győröcske kaj Vanessa Paradis ankoraŭ ne plenumas la kriteriojn por legindaj artikoloj. En Győröcske mankas bildo, dum en Vanessa Paradis mankas listo de ŝiaj albumoj kaj filmoj, en kiu ŝi aktoris (tio estas kopiebla el la anglalingva Vikipedio - sed aldonindas Esperantaj tradukoj). Do ili ne estas tre for de esti legindaj artikoloj. Marcos 21:17, 26. Apr 2007 (UTC)
Mi konsentas kun vi ĉiuj! Marcos, viaj komentoj pri kvanto/kvalito estas tre gravaj kaj laŭ mi pravaj. Narvalo, mia respondo estas: ne, tiuj du artikoloj laŭ mi ne estas legindaj. Yves, estas tre bona ideo. Tiu grupo de la dvd eldono celis la kolektaro enhavas ĉiuj landoj de la mondo, ĉiuj grandegaj urboj kaj ĉiuj ĥemiaj elementoj konataj.. Se ni celas tiun eldonon, laŭ mi gravegas ke ni prilaboras la landajn artikolojn. Laŭ mi multaj el niaj artikoloj pri landoj kaj lingvoj estas nesufiĉaj ampleksaj. Ekz. Danio, Aŭstralio, Rusio, Usono, k.a. ne klarigas pri la 1) kulturo, 2) geografio, 3) lingvoj, 4) demografio, ktp.
(Ĉi tiun komenton sensubskribe enmetis Denizo/so9q).--Denizo
Aldone pri la malallogeco de la ĉefpaĝo mi konsentas. Laŭ mi la dana ĉefpaĝo multe pli allogas la homojn, ambaŭ aspekte kaj enhave. Mi opinias ke simple estas tro da ligiloj sur nia ĉefpaĝo. Krome, laŭ mi la kampo "Pri ĉi tiu paĝo" ne valoras esti en la ĉefpaĝo.--Denizo 12:54, 27. Apr 2007 (UTC)


tiuj du artikoloj laŭ mi ne estas legindaj Laŭ vi ... Narvalo 15:07, 27. Apr 2007 (UTC)
Restas senofende demandi: Kiu ampleksigos aŭ verkos tiujn legindajn aŭ elstarajn artikolojn? Ĉu du, tri aŭ kvar vikipediistoj, dum la ceteraj sole rigardos? --Petr Tomasovsky 15:43, 27. Apr 2007 (UTC)
Mi povus eĥi tiun lastan demandon de Petro. Aliflanke, hezite konjekteble estas, ke oficiale kaj ĝenerale interkonsentite havi tiajn altajn (kaj plaĉajn) celojn allogus pli da novaj vikipediistoj (nun eble forpelataj de la ĝermosvarmo) kaj kuraĝigos la jamajn vikipediistojn redirekti siajn energiojn for de ĝermokreado. Onidire, ĉiu el ni scipovas unu (aŭ foje pli) el la krokodilaj lingvoj, do kapablas traduki Esperanten. Sugestitaj kaj sugesteblaj fontoj estas:
Bonvolu noti: Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj, tamen ĝi ne estas ofte ĝisdatigita. -- Yekrats 10:44, 1. Maj 2007 (UTC) (movita supren. esperende neniu kontraŭos Bill O'Ryan 01:09, 2. Maj 2007 (UTC))
  • Listo menciita supre de Yves de artikoloj sur DVD
  • Listo de artikoloj en ĝermavida vikipedio kia (onidire) la germana
  • Listo de multe alligitaj artikoj en la angla
  • Artikoloj en iuj interkonsentitaj kategorioj kiaj landoj kaj lingvoj
  • Estus bone se ligiloj en artikoloj inkludotaj en tia DVD sendu al ekzistantaj artikoloj, ĉu sur la DVD, ĉu sur la reto.
  • Al la graveco de la kreado de novaj artikoloj egalas tiu de tio ke ni certigu ke la kandidatoj por Elstara artikolo, Leginda artikolo, ADLS, kaj artikoloj de inkludotaj kategorioj ĉiuj estu bone kontrolataj kaj redaktataj. Estus bone, se ĉiu kiu laboras por la nova celo dediĉus sufiĉan tempon al tiu flanko de la afero. (aldonita Bill O'Ryan 01:09, 2. Maj 2007 (UTC))
  • Artikoloj laŭ iu mem elektita kategorio. La laboro de Kani pri birdoj estas tre imitinda ekzemplo.
Avantaĝo de redaktado ene de kategorio estas ke oni rapide kutimiĝas al la koncernaj terminoj kaj eble formas konsekvencajn kutimojn pri artikol-aranĝo. (Pri tio vidu komentojn tuj sube--Ssire 08:45, 29. Apr 2007 (UTC))
Prave! Mi aldonas alineon supre. Bill O'Ryan 01:09, 2. Maj 2007 (UTC)
Jes, ĉio tio estas konjektebla kaj sugestebla. Tamen mi rigore evitas sugesti ĝin ĉi tie pro du kialoj:
  • Fari tiajn celojn kaj ne respektinde progresi al ili per refokusita energio simple ridindigus nin.
  • Mi timas ke per tia sugesto mi 'sindevigos' min resti aktiva vikipediisto ĝis kiam tiuj 10 000 bonegaj artikoloj eldoniĝos sur DVD. :-)
Amike, Bill O'Ryan 01:00, 29. Apr 2007 (UTC)
Pri la laboro de Kani, mi absolute konsentas, ke ĝi estas rimarkinda. Tamen mi volas substreki econ de tia iom tro soleca laboro: ja "oni rapide kutimiĝas al la koncernaj terminoj", sed ... ili foje estas eraraj, kaj ili rapide svarmas en granda kvanto da artikoloj (ekzemple la misan uzadon de "bredi"). Pri tio Kani konscias kaj petas helpon por la starigo/reĝustigo de pli malpli fakaj vortoj, ankaŭ por reĝustigi la jam redaktitajn bird-artikolojn. --Ssire 08:45, 29. Apr 2007 (UTC)

Ŝablono por landoj[redakti fonton]

Listoj aŭ tabeloj pri landoj estas pli belaj kaj pli facile legeblaj, kiam aperas la flago antaŭ la nomo de la lando. En la angla vikipedio ekzistas la ŝablono "flagcountry" (vidu ĉe en:Northern Europe). Ĉu iu pretas prepari tian ŝablonon? Bea 13:06, 27. Apr 2007 (UTC)

Traduko-peto al administranto[redakti fonton]

Saluton,

al Speciala:Contributions oni aldonis funkciadon. Vidu ekzemple Specialaĵo:Contributions/Rh-Kiriki

Ĉu administranto povas traduki?

Yves Nevelsteen 15:33, 27. Apr 2007 (UTC)

Uzanto/uzulo[redakti fonton]

Saluton,

pli kaj pli aperas la vorto "uzulo"; ekzemple en nova traduko en Vikipedio "Montru nur kontribuojn de novaj uzuloj". Tamen, sur la ensaluta paĝo aperas "Vi rajtas daŭre Vikipediumi sennome, aŭ vi povas reensaluti kiel la sama aŭ kiel alia uzanto"

Ĉu jam estis diskuto pri tio ĉi tie? Mi ŝatus koni vian opinion pri l'afero, ĉar ankaŭ gravas por la traduka skipo de Openoffice.org kaj aliaj. Jen kion la Komputada Leksikono pri tiu ĉi temo diras. Ĉu vi konsentas aŭ ne?

"Uzulo estas uzanto kiu estas homo.

Noto. Iuj kritikas la terminon «uzulo», ĉar laŭ ili (kaj laŭ PAG) la sufikso esprimas «konstantan, esencan trajton». Tio ne estas vera, kiel atestas multaj ekzemploj kie -ul formas situacian nomon: aliulo, eksterulo, fremdulo, koncernulo, kontraŭulo, kunulo, posteulo, proksimulo, rolulo, superulo. Ankaŭ malsanulo espereble ne estas konstanta trajo (fakte, en malsanulejo ĝi estas situacia rolnomo, sinomima kaj etimologie egala al «paciento»).

Plej gravas ke la substantivbaza uzulo estas pli oportuna termino ol la adjektivbaza uzanto; kp «uzula interfaco» kaj «uzanta interfaco», «uzula manlibro» kaj «uzanta manlibro» ktp."

Vidu http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/U.html#UZULO

Yves Nevelsteen 07:53, 1. Maj 2007 (UTC)

Por mi «uzanta interfaco» estas interfaco kiu ion uzas, sed neniel interfaco de/por uzanto!
La formojn uzulo, uzula mi ĝis nun ne kutimiĝis uzi, tamen mi subtenas ilin. Por mi ili ne estas substantivbazaj. Ili estas el gramatika vidpunkto eksterkuntekste trioble ambiguaj kiel mallongigoj (per la Principoj de Neceso kaj Sufiĉo) de tri vortparoj: uzemulo, uzemula; (uzantulo,) uzantula; kaj (uzatulo,) uzatula. (La formoj inter krampoj estas neuzindaj teoriaĵoj.)
Mi bone scias ke la formoj -antula kaj -atula estas terure nekutimaj kaj kritikataj. Laŭ mi tiu kritikado estas misa: klarigo de mia vidpunko pri tio troviĝas ĉe mia diskutpaĝo. La teoria ambigueco ne ŝajnas problema: ankaŭ la supremenciita koncernulo baziĝas sur transitiva verbo, do estas teorie ankaŭ trioble ambigua. (Konsentite, ke koncernulo ne troviĝas en PIV (1970), nek verŝajne en niaj klasikaj aŭtoroj.
-- Bill O'Ryan 10:01, 1. Maj 2007 (UTC)
Kvankam mi estimas Bertilon, en tiu sia pledo por "uzul-" li faras sufiĉe krudan eraron. Preskaŭ ĉiuj vortoj, kiujn li donas kiel ekzemplojn, estas ja derivitaj de adjektivaj radikoj (proksimulo, fremdulo ktp), kaj ties vortfarado estas tute alia, ol en la kazo de "uzulo", kiu estas misformita vorto, signifanta praktike "uzi-a-(hom)-o". Do, estas homo, kiu iel rilatas al la ecoj de la verbo "uzi", sed kiel -- ne klaras tuj. Do, estas laŭ mia kompreno de gramatiko tute misa vorto, malgraŭ tio, ke kelkaj tiaj vortoj (ekzemple "laborulo") kutimiĝis en E, ili tute kontraŭas la vortfarajn principojn de Esperanto, fiksitajn en PAG (kaj preskaŭ tute neglektatajn de PMEG!). Pro tio iam mi forigis ĉiujn formojn de "uzul-" el Vikipedia interfaco -- sed tiu formo konstante enrampas ĉi tien... Alaŭdo ۩ 22:25, 2. Maj 2007 (UTC)
Mi plene konsentas kun la ĵus esprimita opinio de Alaŭdo. Oni povas tute simple paroli pri uzant-interfaco, la vorto estas ne tro granda kaj peza kaj tute laŭas la gramatikon, ĉar povas esti analizita nur kiel interfaco de uzanto. La formo uzulo estas por mi monstraĵo eĉ pro estetika kialo. Ĉu ni diru legulo anst. legemulo, kantulo anst. kantisto, kantanto, kantemulo? La sufikso -ul- vere emas kunlabori nur kun la verbaj radikoj, do la formo uzulo estas, laŭ mi, evitinda. Mevo 13:03, 3. Maj 2007 (UTC)
Mi volas ankoraŭ atentigi pri tio, ke Bertilo diris nenion pri "uzulo". La citaĵoj venas el la Komputada Leksikono verkita de Sergio Pokrovskij. Bertilo havas kopion de la Komputada Leksikono en sia servilo, sed ne mem skribis ĝian enhavon.
Mi ankaŭ preferus se ni uzus nur "uzanto" anstataŭ "uzulo" en la Vikipedio. Marcos 20:28, 3. Maj 2007 (UTC)
Ankaŭ la bona fakvortaro Komputeko nur konas la vorton "uzanto" kaj ne uzulo. Marcos 20:30, 3. Maj 2007 (UTC)
Mi devas kun bedaŭro konstati, ke verŝajne la akademiano Pokrosvkij ne vere fakas pri E-vortfarado. Sufiĉas nur legi jen tiun noton:
Noto. Uzulo neprigas homecon, uzanto povas esti procezo. (
por kompreni, ke li ne komprenas la principojn de E-vortfarado kaj la sistemon de Sossur. Sole pro tiu rimarko la tuta leksikono de li estas malrekomendinda!
Amike, Alaŭdo ۩ 11:45, 8. Maj 2007 (UTC)


Saluton,

Mi volas emfazi ke Bertilo nur gastigas la Komputadan Leksikonon, li ne subtenas la uzon de la termino "uzulo". La tradukskipo de Openoffice.org (al kiu mi apartenas) ĵus decidis favore al la termino "uzanto"; kundiskutis Bertilo. Mi citas lin: Mi same opinias, ke "uzanto" estas pli normaleca vorto, kaj mi mem ĝin preferas. Sed mi tamen aldonu, ke grava avantaĝo de "uzulo" estas la senproblema kreo de la formo "uzula" ("uzulaj datumoj" k.s.). Io tia ne eblas por "uzanto", ĉar "uzanta" neniel signifas "de uzanto". Tamen mi apogas elekton de la formo "uzanto", sed ni nepre konsciu pri tiu (eta?) malavantaĝo.

Mi do tre favoras uzi la terminon "uzanto" - ni laŭ mi nepre ne miksu la du en Vikipedio! Ĉu eblas iel aŭtomate ŝanĝi tion?

Yves Nevelsteen 20:20, 8. Maj 2007 (UTC)

Kiel traduki la nomojn de lagoj?[redakti fonton]

Vikipediisto:Maksim-bot lastatempe kreis multajn paĝojn pri lagoj. Mi rimarkis, ke ofte la esperantaj nomoj de tiuj lagoj perdis la vorton "lago" (lageto, rezervujo ktp.) kompare al la originalo. Tio povas konfuzi, se la lago nomiĝas laŭ alia, proksima geografiaĵo, ekzemple urbo, rivero aŭ monto. Jen ekzemploj ("lac", "see", "lago", "jezero" estas la vortoj por "lago" en la koncernaj lingvoj):

Mi ne estas certa, kiel plej bone procedi, tial mi volas diskutigi la aferon por trovi kontentigan solvon. – Aisano 15:23, 1. Maj 2007 (UTC)

Mi opinias ke por unuigi la diferencajn konceptojn la plejbona vojo estus kun sufikso "-lago" - tiel la nomo-parto ne bezonas deklinacieblan parton, do mi proponas: Murten-lago, Neuŝatelo-lago, Nemi-lago, Palić-lago. La sufiksa metodo estas normala uzo en la germana, sveda, japana, normĉina, kaj aliaj. --Algoviano 17:22, 1. Maj 2007 (UTC)
En kelkaj lingvoj (ekz. la angla) la lingva normo estas tia ke vorto "lago" estas nepre bezonata. Sed en iuj aliaj (ekz. la rusa) vorto "lago" en la nomo ne estas nepra. Ekzemple, lago Seliger estas kutime nomata de rusoj simple kiel "Seliger".
Ankaŭ ni ja ne uzas ion ĉi tian por ekzemple urboj, ni ne nomas ilin kiel "Londono-urbo" ekzemple.
Mi proponas du variantojn:
  • Ne uzi iun ajn specialan vorton aŭ vortoparton ("lago") en la nomo.
  • Uzi vorton aŭ vortoparton ("lago") en la nomo se ĝi estas en la loka lingvo (kiu estas uzata tie kie estas la lago).
Maksim 19:13, 1. Maj 2007 (UTC)
Mi preferus la duan proponon. Kiel montras miaj ekzemploj, la unua enhavas la riskon, ke en la regiono ekzistas du samnomaj objektoj, el kiuj unu estas lago, kiu nomiĝas laŭ la alia. Ĉu uzi kunmetitan vorton, adjektivon aŭ la prepozicion "de", eblas decidi laŭ la belsoneco. – Aisano 20:33, 1. Maj 2007 (UTC)
Mi konsentas kun Aisano kaj Algoviano, ke ni uzu la vortparton "lago" kiam ĝi aperas en la originalo. Laŭ mi taŭgas kiel unueca sistmo tiu proponita de Algoviano: Murten-lago, Neuŝatelo-lago ktp. Marcos 22:08, 1. Maj 2007 (UTC)
Koncerne la prepozicion de kiam ne temas pri aparteno bonvolu rimarki, ke PAG §132 diras ke nomiancio estas ligita ĉiam senpere, sen prepozicio: "la monato Septembro". Simile, PMEG §25.2 malakceptas la uzon de de en Esperanto antaŭ identiga priskribo: *la ŝtato de Kalifornio. Amike, Bill O'Ryan 02:32, 2. Maj 2007 (UTC)
Bill, sendube vi pravas. Ne tiun ĉi uzon de la prepozicio "de" mi celis, sed ekzemple, ke la grandan lagon proksime de urbo "Neŭŝatelo" oni povus nomi "lago de Neŭŝatelo". En la franca lingvo la nomo de la urbo estas baza, Neuchâtel, kaj la lago estas "ĝia" lago. Tiuokaze uzo de la prepozicio "de" estas ĝusta, ĉu ne? Kompreneble oni povas diri ankaŭ "Neŭŝatel-a Lago". – Aisano 19:08, 2. Maj 2007 (UTC)
Aisano, laŭ mia scio de Esperanto kaj "Neŭŝatel-a lago" kaj "Lago de Neŭŝatelo" estas neĝustaj. "Neuŝatela lago" ne estas nomo de lago, sed tipo de lago. Kiel granda lago, malvarma lago, ... "Neuŝatela lago" priskribas KIA lago estas, ne kiu lago estas. Kaj la varianto kun "Lago de Neŭŝatelo" ankaŭ ne estas nomo de lago, estas lago posedita per Neŭŝatelo. Se vi volas esprimi la geografian proksimecon, "lago ĉe Neŭŝatelo" estus korekta, sed ankaŭ tio ne estas nomo, nur geografia klarigo. --Algoviano 20:31, 2. Maj 2007 (UTC)
Laŭ mi (mi ĝis nun ne kontrolis per gramatiko, nek per tekstaro), kiam temas pri lago/afero nomita pro proksimeco al urbo oni povas koncepti (ĉu prave, ĉu ne) ke la lago/afero apartenas al la urbo. Do tio impresas min gramatike pravigebla (komparu: flughaveno de urbo X, kiu eble troviĝas ekster la urbo kaj eĉ apartenas al privata firmao), kvankam ne plaĉa, kaj eble ne konvena.
Ŝajnas estas diferenco inter Lago de Neŭŝatelo, Neuŝatela Lago kaj lago de Neŭŝatelo, neuŝatela lago. La minusklaj formoj estas priskriboj; la majusklaj povas esti (devas esti) propraj nomoj -- se la lokaj homoj volas tiel oficiale nomi sian lagon. Simile por la konsentite pli klaraj esprimoj kun ĉe. Amike, Bill O'Ryan 21:34, 2. Maj 2007 (UTC)
Bill, mi opinias ke majuskloj ne havas gramatikan efikon en Esperanto, la majuskloj estas nur kutime uzata en propraj nomoj. Kaj la "flughaveno de Parizo" klarigas la (apartenan) rilaton inter la flughaveno kaj Parizo, sed ne estas propra nomo - tio estas "flughaveno Orly". Laŭ mia lingvosento nur la formoj "Lago Neŭŝatel(o)" kaj "Neŭŝatel(o)-lago" estas vere korektaj, sed mi trovis nun en PIV ankaŭ la formon "Ĝeneva Lago" ! Do ŝajnas ekzisti akceptebleco ankaŭ por tiu formo. --Algoviano 09:00, 3. Maj 2007 (UTC)
Majuskloj certe havas signifasn efikon en Esperanto: Ekzemple "nigra maro" estas priskribo de kiu ajn maro, kiu estas nigra . Sed "Nigra Maro" estas nomo de certa maro, kaj ĉi tie "Nigra" ne plu estas priskribo (ja tiu maro tute ne estas nigra), sed nur parto de propra nomo. Simile "Lago de Neuŝatelo" povas esti propra nomo, kiu ne samas al la priskriba esprimo "lago de Neuŝatelo". Marcos 21:05, 3. Maj 2007 (UTC)
"Lago de Neŭŝatelo" kaj "lago de Neŭŝatelo" skribiĝas idente se frazo komencas kun tiuj. La regulo pri la majuskloj ekzistas ekz. en la germana kaj angla gramatikoj, sed mi dubas ke ekzistas en iu ajn Esperanta gramatiko. --Algoviano 00:21, 4. Maj 2007 (UTC)
Nu, laŭ PMEG, ne ekzistas devigaj reguloj pri majusklado en Esperanto, sed tamen PMEG priskribas la normajn regulojn pri majusklado. Ĝi mencias ke oni majuskligas proprajn nomojn, kaj ke oni en plurvortaj propraj nomoj kutime majuskligas ĉiun vorton. Marcos 02:09, 4. Maj 2007 (UTC)
La koncerna regulo troveblas en Plena Analiza Gramatiko §39.1. PAG estas plejparte priskriba verko kiu priskribas la lingvon tian kia ĝi troviĝas en ĝenerale agnoskite klasikaj aŭtoroj, precipe Zamenhof. La regulo do estas priskriba, ne jure leĝa. Ĝin povas obeigi nur redaktoroj de revuoj kaj eldonejoj, ekzamenistoj en lernejoj, dungantoj en entreprenoj uzantaj Esperanton :-) ... Flanke, majuskleco kaj minuskleco estas afero de la skribkutimo de komunumo. Vi povus skribi Esperanton tute sen majuskloj aŭ per alia alfabeto, se vi deziras. Tio per si neniel ŝangus la lingvon, nek ĝian gramatikon. Ĉu oni emus legi povas esti alia afero. Bill O'Ryan 02:16, 4. Maj 2007 (UTC)
Dankon por la informo. Mi aĉetos tiun libron (PAG). --Algoviano 11:34, 4. Maj 2007 (UTC)

Veras, ke en hodiaŭa Esperanto oni ie tie trovas kelkajn formojn kiaj: Kongo-rivero (Waringhien), Hobiturbo (Auld), Meksikurbo, Kebekurbo, Danub-valo, Behring-maro, Bennetlago.

Sed tiaj formoj, kiuj estas kunmetaĵoj konsistantaj el propra nomo + komuna nomo, treege malplaĉas al mi; mi sentas ilin fremdaj al la spirito de la morfologio de Esperanto trovebla en Zamenhof, la Malnova Testamento, la Fundamenta Krestomatio, Grabowski, Kabe, kaj Kalocsay, kiel montras la sekva tabelo listanta la nombrojn de la koncernaj strukturoj ĉe la supraj aŭtoroj. La sola ŝajna ekcepto estas Blankmonto ĉe Zamenhof, kaj tiu ja ne konsistas el propra nomo plus komuna nomo. La plej Esperanta maniero eksplicite mencii lagon, ktp, estas uzi anoncvorton (PAG §129.3). Sed, ĉar oni ne dezirus ĉiam skribi anoncvorton por serĉado, mi rekomendas uzi nian jam establitan vikipedian kutimon kiam ajn troviĝas ebleco de nomkonfuzo: Bajkalo (lago).

ekzemple lago Bajkal(o) Bajkala (Ll)ago Bajkal(o)(-)lago
lago 0,0,4,9 =13 1,0,0,0 =1 0,0,0,0 =0
maro 0,3,0,0 =3 18,12,1,2 =33 0,0,0,0 =0
monto 0,118,0,10 =128 0,0,0,0 =0 (2),0,0,0 =(2)
("Blankmonto")
rivero 6,26,2,4 =38 0,0,0,0 =0 0,0,0,0 =0
valo 0,39,0,0 =39 0,0,0,0 =0 0,0,0,0 =0
urbo 25,24,11,38 =98 0,0,0,0 =0 0,0,0,0 =0
SUME 319 34 (2)

La nombroj aranĝigas jenmaniere: Z, +X, +FK, +G&B&K = sume

Amike, Bill O'Ryan 00:48, 2. Maj 2007 (UTC)

Mi samopinias kun Bill O’Ryan. Ni evitu krei apartan Vikipedian dialekton de Esperanto. Krome, neniel estas necese per la nomo mem apartigi la diversajn objektojn samnomajn, ĉiam eblas uzi anoncvorton. Nomojn eĉ ne eblas sistemigi, ili estas laŭ sia esenco ĥaosaj, des pli se ili fontas el diversaj lingvoj. La mondo plenas je lokoj kies nomo similas iun alian nomon, ĉu tiun de alispeca, ĉu de samspeca objekto: strato povas havi saman nomon kun urbo aŭ monto, urbo kun alia urbo aŭ lago aŭ ŝtato, ĉiuj tiaj kun homo. – Pro sistemeco kaj por eviti konfuzon ni renomu Georgon Vaŝington (aperintan jam en nia Fundamento) al Georgo Vaŝingtonhomo aŭ eble Georgoviro Vaŝingtonhomo. --Surfo 06:19, 2. Maj 2007 (UTC)
Vi troigas. Homoj neniam bezonas klasifikon kiel homo, sed ĉiuj aliaj objektaj nomoj eventuale por klarigo. Ĉu oni preferas Bajkal-lago (kiel germane Baikalsee) aŭ ĉu oni preferas Lago Bajkal (kiel angle Lake Baikal) dependas de la propra lingvo, lingvo-grupo, aŭ persona stilo. Tiu diferenco ne gravas, ĉar mi konsideras ambaŭ variantoj kiel libere interŝanĝeblaj. Sed mi kontraŭas al diri nur Palićko sen iu klasifika vorto, kiu diras al mi ke tio estas lago. Mi scias eble la nomojn de 10 lagoj en la mondo, kaj sen "lago" mi tute ne komprenus ke estas lago kiam mi legus tion. --Algoviano 07:37, 2. Maj 2007 (UTC)
La Bajkalo kaj kelkaj aliaj jam havas esperantajn nomojn, sed por la lagoj sen esperanta nomo mi kontraŭas al inventi novajn esperantigajn formojn, sed preferas Lago NOMNOM-lago: NOM = esperantskriba originallingva nomo sen "lago-vorto-partoj" kaj sen esperantaj finaĵoj. Sed kaŭze de la interŝanĝebleco de la du formoj estas senca decidi unu el la du eblaj formoj kiel "Vikipedio-standardo" (ne "Vikipedia dialekto") por faciligi la enigo de serĉvortoj en la Vikipedio - se ni ne faras tion, ni devos instali multajn alidirektilojn. --Algoviano 08:44, 2. Maj 2007 (UTC)
La komento pri Georgo Vaŝingtono estis amuza, kaj kredeble celita kiel ŝerco. Tamen se ni sisteme uzus X-lago kie Zamenhof kaj Kabe ktp sisteme uzis lago X, tio, laŭ mi, ja estas dialekto -- precipe se X mem (sen "lago") jam per si estas propra nomo.
La komento pri la influo de nacia lingvo certe validas ĉe komencantoj. Tamen en la angla ni diras Danube River, sed mi tre dubas, ke mi iam emus diri Danubrivero. Mi certe dirus rivero Danubo. Nu, Danubo ne estas la plej bona ekzemplo, ĉar temas pri fremdlandaĵo :-) kaj River Danube ne tiel strangas. Pli bonaj ekzimploj por mi estus usonaj riveroj, ekz. Mississippi River, Missouri River, Hudson River, Potomac River, ktp. Renversi la ordon en la angla kaj diri *River Missouri sonas iom bizare kaj rompite. Sed en Esperanto mi certe dirus (kaj skribus!!) rivero Misurio.
Mi donu alian ekzemplon. Kelkajn kilometrojn for de mi troviĝas altlernejo angle nomita Arizona State University. Tion mi Esperantigas per Ŝtat-universitato (de) Arizono, kaj nepre ne per *Arizono-Ŝtato-Universitato. Tiun lastan mi konsideras teruraĵo kiun mi jam aŭdis nur de komencantoj kaj homoj kiuj ne kutimas legi Esperantan literaturon. Kial mi trovas ĝin terura? Eble la longeco iomete influas min. Sed ĉefe mi pensas ke la kialo estas ke Arizono per si jam estas propra nomo, kaj mia lingvosento en Esperanto (kultivita grandparte per legado de Esperanto-literaturo) forte emigas min eviti fari (precipe propranomajn) kunmetaĵojn el vortoj kiuj mem estas propraj nomoj.
Bill O'Ryan 02:39, 3. Maj 2007 (UTC)

Vidu diskuto pri nomo de riveroj! Oni decidis nomi artikolon X (rivero), ekzemple: Mamanguape (rivero), sekve oni skribu Patos (lago), Rodrigo de Freitas (lageto), Francês (Plaĝo) ktp.! Roberto 15:11, 4. Maj 2007 (UTC)

Certe ne indas meti sufiksoidon -lago fine de ĉiu lago-nomo. En similaj kazoj ĉie tra la multlingva Vikipedio oni uzas precizigon en la krampoj Nemi (lago) por distingi ĝin disde la samnoma urbo. Pri multaj lagoj eblas diri, ke vorto lago ne estas parto de ilia nomo (kiel en la kazo de Bajkalo aŭ Kaspio), sed pri aliaj (kiel la germanlingvaj nomoj je -see aŭ rusaj adjektivaj kiel Ladoga lago) eblas konsideri la vorton parto de la nomo: tiam eblas uzi ĝin en la Esperanta nomo. Por multaj lagoj oni jam havas (eble nur loke uzatan) Esperantan formon — tiu havu prioritaton. Jen miaj pensoj pri tio. Slavik IVANOV 16:38, 5. Maj 2007 (UTC)

Se la lokaj formoj havu prioritaton, endas ankaŭ ŝanĝi la artikolan nomon de la ("franclingva") "Konstanca Lago" al propra ("germanlingva") nomo "Bodenlago". --Algoviano 19:12, 6. Maj 2007 (UTC)

Vikipedio:Projekto matematiko[redakti fonton]

Ĉirkaŭ mil artikoloj ekzistas en ĉi tiu projekto, sed ili ne helpas la legantojn, ĉar ne estas facile troveblaj kun la serĉilo. Mi proponis ke ni renomu ĉiujn por fari ilin pli videblajn, pli troveblajn, kaj ebligi iliajn redaktadojn. Ĝernjo --Gerrywright 17:14, 1. Maj 2007 (UTC)

Eble jes, iujn, sed prefere ne fuŝu jam pretajn artikolojn aŭ artikoletojn kun tolerebla nivelo, kiel vi faris kun Toro (geometrio). Por la artikoloj en la projekto ne sufiĉas polurado, estas bezonata io multe pli drasta kaj konvenus ankaŭ pli forta averto komence de la artikoloj ol "Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon". --Surfo 17:47, 1. Maj 2007 (UTC)
Eble ni devas forigi ilin. Ĉu estas malpli laboro verki novajn artikolojn ol poluri tiujn, kiuj estas en Vikipedio:Projekto matematiko? Ili ne estas uzeblaj kiel ekzistas, kaj mi opinias ke estas frenezaĵo havi mil neuzeblajn artikolojn ĉe nia Vikipedio. Ĝernjo--Gerrywright 12:16, 2. Maj 2007 (UTC)
Vi atentigis pri tre problema afero. Estas malfacile entute trovi la artikolojn en tiu projekto (mi fakte ne scias, kiel oni atingas ilin ene de Vikipedio, sed ĝenerala Gugla serĉo donas amason). Krome, ilia kvalito estas simple terure aĉa, kaj mi vere ne scias por kio ili povus servi: mi mem preferus verki novan artikolon (el nenio aŭ tradukante) ol "poluri" la ekzistantajn ĉi-projektaĵojn, kiujn oni prefere tute ne tuŝu, se oni ne scias sufiĉe multe kaj pri matematiko kaj pri Esperanto. Eble ili tamen povus servi kiel iaj kadroj, ĉar ofte enestas necesaj ekvacioj kaj bildoj – mi ne scias. Ne estus granda perdo, se ili malaperus, ili ĉefe ridindigas la lingvon. --Surfo 16:14, 2. Maj 2007 (UTC)
Bv. vidi miajn komentojn sur Vikipedio:Forigendaj_artikoloj#Vikipedio:Projekto matematiko. Tio estas pli taŭga loko por diskuti la forigproponon ol ĉi tie.
(Parenteze, por trovi la artikolojn per la Vikipedia serĉfunkcio, vi devas sur la serĉpaĝo elekti la nomspacon "Vikipedio" (kaj eble aldone malelekti la aliajn nomspacojn). Riguardu ekzemple ĉi tiujn serĉrezultojn). Marcos 18:56, 2. Maj 2007 (UTC)
Mi iom prilaboris eble centon kaj preskaŭ finpoluris dudekon. Laŭ mia sperto ili klaseblas en kvar grupojn:
  1. Tiuj kies originalo en la angla jam multe ŝanĝiĝis. Ili plejparte ne valoras poluadon. Preferindas retraduko. Lastatempe mi provis prilabori unu el ili: Vikipedio:Projekto matematiko/Bulea plenumebloproblemo. La rezulto estas tute nekontentiga. La poluruado tro malfacilas. Kun permeso de Maksim mi faru apartan kategorion kaj ŝablonon tion klarigantan.
  2. Tiuj kies originalo ne multe ŝanĝiĝis, kaj kiujn mi, kaj prilaboris, kaj plejparte poluris. Ilia polurado multe pli facilas ol retraduko. Poluradon laŭ la originalo mi faris nur kiam la temo al mi sufiĉe, kaj komprenneblis, kaj interesis. Bonvolu rigardi la kategorion: Kategorio:Artikoloj pretaj por finpolurado lingva kaj faka. Artikoloj en ĉi kategorio estas etikeditaj per propra ŝablono. Aldone, unu el ĉi tiaj jam eĉ ricevis la etikedon "Elstara":Polusa koordinata sistemo. Prilabori kaj poluri ĝin estis facile. Mi neniam estus tradukinta ĝin freŝe de la komenco sen la afabla pretigo de krudaĵo fare de Maksim-bot. Ĉar la polurado rezultigis artikolojn similajn al la aliaj artikoloj en Vikipedio, mi komence renomis ilin en artikolspacon. Sed tion mi fine decidis ne plu fari, ĉar pli bone, ke matematikisto, aŭ almenaŭ iu kiu bone regas la terminologion, unue ilin trakontrolu.
  3. Tiuj kies originalo eble ne multe ŝanĝiĝis, sed kiuj mi prilaboris nur por forigi la anglajn idiotismojn, kaj fari aliajn evidentaĵojn. En tiu ĉi grupo mi ne poluris kontrolante la originalon. Mi diru ke mi ne estas matematikisto, do limigas min al tio kion mi komprenas. La reston mi ignoras. Tamen retraduki la idiotismojn estas facile por denaska parolanto. Ekzemple vidu la artikolon: Vikipedio:Projekto matematiko/Teorio de kalkulado. Ankaŭ por ĉi tiu grupo kun permeso de Maksim mi faru apartajn kategorion kaj ŝablonon.
  4. La aliaj kiuj ankoraŭ statas tiel kiaj Maksim-bot ilin lasis.
Estas bedaŭrinde ke la artikol-krudaĵoj en la Projekto matematiko troveblas per Google. Google ja ne trovas tekston en la diskutpaĝoj. Mi ne scias ĉu tio estas pro decido flanke de Google, aŭ ĉu ni iel indikas al Google ke la enhavo ne estas listinda.
Kredeble la celo por meti la projekton en la nomspaco Vikipedio estis kaŝi ĝin de la musklavoj "Hazarda paĝo" kaj "Serĉu". Ili ne troviĝas per Hazarda paĝo.
Se iu ne povas trovi ili per "Serĉu", mi ne komprenas per kio ili povas ĝeni.
Tamen trovi ili per "Serĉu" estas tute facile, kaj tio faratas sammaniere kiel serĉado por veraj artikoloj. Oni simple indiku ĉe la malsupro de la serĉrezulta paĝo, ke estonte ĝi serĉu ankaŭ en la nomspaco Vikipedio.
Pasintece mi malsaĝe prilaboris tiujn krudaĵojn sen unue kontroli ĉu la orginalo jam multe ŝanĝiĝis. Tion mi ĉesos fari.
Laste, en la krudaĵoj kiujn mi ĝis nun vidis, ne simple diriĝas, ke "Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon". Troviĝas tie bona ŝablono klariganta la aferon kaj diranta, ke oni konsideru movi ĝin al artikol-spaco nur post prilaboro kaj polurado.
Amike, Bill O'Ryan 20:15, 2. Maj 2007 (UTC)


Jes, kiel vi skribis, "Estas bedaŭrinde ke la artikol-krudaĵoj en la Projekto matematiko troveblas per Google." Tion oni malhelpus, se eblus aldoni la komandon <meta name="robots" content="noindex,nofollow" /> al la kapa fontoteksto de la paĝoj. Tian indikon enhavas ekz. la malnovaj paĝversioj, kiuj tute logike mankas en Guglo. Sed tion oni ne povas meti en la teksto-enhavon de la paĝoj, mi pensas. Niaj "klientoj", la ĝenerala eseprantista publiko, certe plej ofte trovas vikipediajn paĝojn per ĝenerala Gugla serĉo, ne per serĉo ene de Vikipedio. Tial estas grave, ke Guglo ne proponu al ili pli-malpli blago-aspektajn misfamigajn amuzaĵojn (kiel ekz. Vikipedio:Projekto matematiko/Oficejaĵara aro). – Estas bone, se vi trovas la krudaĵojn utilaj, eble tio estas sufiĉa kialo ne forigi ilin. Mi ne tiom entuziasmas pri ili. --Surfo 06:20, 3. Maj 2007 (UTC)
Mi provis aldoni tekston "<meta name="robots" content="noindex,nofollow" />" sed ĉi tio ne sukcesas ĉar la komenca "<" estas traformita enen de "&lt;". Maksim 19:03, 3. Maj 2007 (UTC)
Mi nun redaktis la ŝablonon de tiu projekto tiel ke klare menciiĝas ke tiuj paĝoj ankoraŭ ne estas artikoloj de la Vikipedio. Tio almenaŭ malpliigas la verŝajnecon ke aliaj esperantistoj havos malbonan impreson pri la Vikipedio post guglotrovo de tia paĝo. Marcos 22:22, 3. Maj 2007 (UTC)
Mi petas: ke mi trovas ilin utilaj, neniel estu per si konsiderata sufiĉa kialo por ne forigi. Mi ne povas kaj neniam celis prilabori ilin ĉiujn, kaj intertempe la originaloj evoluas. Tamen forigi ilin nun ne tute solvus problemon je Google, ĉar Google arĥivas kaj havebligas malaperintajn paĝojn. Anstataŭe, eble oni povus tutan artikolkrudaĵon anstataŭigi per plusendilo al ia klarigo. Tiam la paĝo ne estus "malaperinta". Kaj la krudaĵo restos kaŝita en la historio.
Estonte, se ne eblas kaŝi de Google paĝojn en la spaco vikipedio, eble ekzistas alia protektita spaco? Verŝajne mi ne pravis pri la kaŝiteco de diskutspaco. Amike, Bill O'Ryan 04:42, 4. Maj 2007 (UTC)
Mi kontrolis diskutojn de artikoloj, Vikipedio kaj uzantoj, tie ĉie la kontraŭserĉa protekto ne estas. Maksim 07:51, 4. Maj 2007 (UTC)

Estimata Maksim, Mi deziras prilabori la iom longan artikolon Vikipedio:Projekto matematiko/Historio de matematiko, sed la krudaĵo malfreŝas. Ĉu oportunus taskigi la roboton fari novan krudaĵon? (kun la netradukita teksto post ĉiu aparta sekcio) Mi petas. Amike, Bill O'Ryan 02:51, 12. Maj 2007 (UTC)

Farita. (Vi povas ne uzi tiel multajn vortoj "Estimata" ktp.) Maksim 19:36, 12. Maj 2007 (UTC)
✓ — Bill O'Ryan 19:01, 13. Maj 2007 (UTC)

Asosiy: ĉe wikiuz_p[redakti fonton]

Hieraŭ (aŭ eble antaŭhieraŭ) mi kreis pro frustriĝo artikoleton "Asosiy:" pri io, kion mi ne komprenas, kaj kiu ege agacas min, en la uzbeka Vikipedio. Ĉu iu ĉi tie povas aŭ klarigi tiun aferon al mi, aŭ instigi la uzbekvikipediulojn korekti/ŝanĝi ĝin, aŭ ambaŭ? --Haruo 00:40, 2. Maj 2007 (UTC)

Ŝablono Info Homoj[redakti fonton]

En la artikolo Johana de Arko la Ŝablono:Info Homoj fuŝas la intervikiojn. Sed mi ne komprenas, ĉu la problemo sidas en la ŝablono mem aŭ en ĝia uzo. Bill O'Ryan 23:21, 2. Maj 2007 (UTC)

Mi riparis ĝin. La intervikiaj ligiloj de la ŝablono devas esti metita inter la <noinclude>-markoj. -- Yekrats 00:01, 3. Maj 2007 (UTC)
Dankon! Kaj dankon pro la klarigo. Mi komprenas. Bill O'Ryan 00:20, 3. Maj 2007 (UTC)

Plej serĉataj vikipediaj paĝoj[redakti fonton]

Eble iun interesas: en la angla Narvalo 16:15, 3. Maj 2007 (UTC)

Interese. Jes. Dankon. Ĉu laŭ vi en Vikipedio estas pli bone koncentriĝi sur popularaj temoj, aŭ pli bone koncentriĝi sur esoteraj temoj? Amike, Bill O'Ryan 17:31, 3. Maj 2007 (UTC)

Mi favoras koncentriĝi je Esperanto-kulturo (historio, renkontiĝoj, revuoj, asocioj,...), landoj, lingvoj kaj komputilaĵoj (ĉar multaj Esperantistoj estas komputilistoj). Yves Nevelsteen 19:05, 3. Maj 2007 (UTC)

Mi favoras koncentriĝi je scienco, landoj kaj iliaj kulturoj/historio/politiko kaj la Esperanto-kulturo. (Kompreneble tio entenas preskaŭ ĉion, ĉar ekzemple seksaj temoj estas parto de seksologio, do parto de scienco, kaj videludoj estas parto de kulturo. Sed laŭ mi ni koncentriĝu pli pri la grandaj sciencaj fakoj ol pri pli malgrandaj kiel seksologio, kaj ni koncentriĝu pli pri ĝeneralaj priskriboj de kulturoj, ol pri iuj eroj kiel unuopaj videludoj).
PS: Laŭ mi ankaŭ la filozofio (almenaŭ la analitika filozofio) estas scienco. Marcos 22:33, 3. Maj 2007 (UTC)
Do fine ĉiu restas ĉe siaj favoroj. Alio ne eblas en la volontula projekto, kia Vikipedio estas. — Slavik IVANOV 16:30, 5. Maj 2007 (UTC)

Robotoj : Loveless sed ne Invisible[redakti fonton]

"Kaŝu redaktojn faritajn de robotoj" tamen ne kaŝas la redaktojn faritajn de "Loveless", kiu ja estas roboto. Kial? --Haruo 00:57, 10. Maj 2007 (UTC)

La sistemo ne scias ke Loveless estas roboto. Vidu tiun paĝon. --Emuzesto 06:44, 10. Maj 2007 (UTC)
Tamen la sistemo (aŭ parto de ĝi) ja' scias ke Loveless estas roboto, ĉar en mia atentaro mi legas:
# (malsamoj) (historio) . . Popolkanto‎; 17:49 . . (+111) . . Haruo (Diskuto | kontribuoj)
# (malsamoj) (historio) . . Mb Korano‎; 17:34 . . (+15) . . BotMultichill (Diskuto | kontribuoj) (roboto aldono de: kab:Leqran)
# (malsamoj) (historio) . . M Cho Seung-Hui‎; 14:05 . . (+21) . . Loveless (Diskuto | kontribuoj) (roboto aldono de: sh:Seung-hui Cho)
sed post klako al "Kaŝu...robotoj" restas nur
# (malsamoj) (historio) . . Popolkanto‎; 17:49 . . (+111) . . Haruo (Diskuto | kontribuoj)
# (malsamoj) (historio) . . M Cho Seung-Hui‎; 14:05 . . (+21) . . Loveless (Diskuto | kontribuoj) (roboto aldono de: sh:Seung-hui Cho) --Haruo 08:52, 10. Maj 2007 (UTC)
La roboto ja scias ke ĝi mem estas roboto. La bitvaro de la vikipedio ne scias tion. --Emuzesto 09:57, 10. Maj 2007 (UTC)
Mi ekkomprenetas. Kaj mi rimarkis, ke la uzbeka Vikipediya simile malagnoskas la robotecon de Escarbot, la ĉefa kontribuanto. --Haruo 23:21, 10. Maj 2007 (UTC)
Do, ĉu peti robot-statuson estas nura ĝentilaĵo? Ĉu la sistemo ne povas rifuzi redaktojn far senstatusaj robotoj? -- ekzemple per aŭtomata forbaro kiam redaktoritmo iĝas suspektinde tro rapida? Bill O'Ryan 01:03, 11. Maj 2007 (UTC)

En la esperanta Vikipedio, ni ĝis nun provis apliki ĝeneralajn vikipediajn regulojn, nome ke robotisto petu permeson en tiucela paĝo Vikipedio:Permespeto por robotoj, post du semajnoj se la reagoj de la gekontribuantaro estas pozitivaj, burokrato donas robotan statuson al la roboto : sekve ties kontribuoj estas kaŝitaj laŭ elekto. Aŭtomata malhelpo de robota kontribuado ne ekzistas, tamen administranto povas forbari roboton se la robotisto preteratentas la regulon funkciigi roboton nur post ricevo de la statuso. Tamen mi devas rimarkigi ke la priskribita sistemo nur formale funkcias. De la 22-a Aŭg 2006, neniu kontribuanto esprimis ĉu li/ŝi aprobas aŭ kontraŭas ke ajna roboto ricevu statuson. Konklude mi konstatas ke mi sola (ankaŭ sola burokrato priatentas robotojn, atentigas robotistojn ke ili petu permeson per {{PermespetoRoboto}}, kaj post du semajnoj donas statuson al la petintoj. Tiel okazis kaj okazadas por 24 robotaj permespetoj de la 03/07/06. Mi tre bonvenigos ke aliaj vikipediistoj iom interesiĝos pri disdono de robota statuso. Arno Lagrange  07:27, 11. Maj 2007 (UTC)

Saluton,

Mi volas helpi pri tio. Estus bone/logike se

  1. projektetoj estus prezentataj kaj pridiskutataj en Vikipedio:Laboro_por_robotoj
  2. peto estus farataj en Vikipedio:Permespeto por robotoj
  3. post la laboro de la raboto estus raportado pri tio (ekzemple: "Mia roboto aldonis al Vikipedio x artikolojn, korektis y aferojn k.s.). Verŝajne plej bone estus raporti ankaŭ en Vikipedio:Laboro_por_robotoj

Yves Nevelsteen 08:36, 11. Maj 2007 (UTC)

Mi ne komprenas kial atendi du semajnojn. Se ekzistas permeso en la angla, germana (aŭ alia granda) vikipedioj, ni donu la permeson ene de 3-4 tagoj. Narvalo 20:22, 11. Maj 2007 (UTC)

Mi pensas simile al Narvalo. Aparte kiam la peto estas por rutinaĵo kaj la permeso en tiu granda vikipedio ne estas tute freŝa, aŭ la koncerna roboto havas bonan reputacion, eble 2 tagoj sufiĉas. Bill O'Ryan 21:35, 11. Maj 2007 (UTC)
Mi tute favoras mallongigon de atendotempo. Principe tio lasas eblecon al gekontribuantoj esprimi sian opinion ĉu por ĉu kontraŭ : sed fakte de aŭgusto 2006, neniu zorgas. Mi do pli rapide disdonos statuson. Tamen se okazas problemo la statuson mi povas forpreni kaj la roboton povas forbari iu ajn el la administrantoj. AL @ 13:25, 12. Maj 2007 (UTC)
Mi proponas eĉ fari kiel en pl : se roboto estos uzata nur por intervikiaj ligiloj (kio estas la plej ofta okazo, kaj pri kio devas esti skribite en paĝo de la roboto) do la roboto statuso estas donata tuj. Maksim 21:17, 13. Maj 2007 (UTC)

Esperantigo kun ŭ[redakti fonton]

Ĉu iu scias, de kie venas la regulo ke "ŭ" povas aperi nur post vokalo ? Kaj kial ? En la nomo de tiu litero certe aperas antaŭ la vokalo (ŭo). --Algoviano 23:08, 10. Maj 2007 (UTC)

Tiu regulo venas el la Fundamento de Esperanto. Legu ĉi tion por pli precizaj klarigoj. Marcos 23:44, 10. Maj 2007 (UTC)
Laŭ la versioj de la Fundamento ĉe la Akademio tiu regulo ŝajne validas nur por rusoj kaj germanoj! Aliaj homoj havu rajton uzi ŭojn antaŭ vokaloj! :-) Bill O'Ryan 00:51, 11. Maj 2007 (UTC)
Dankon por la informo. Nun mi trovis la rimarkojn pri "ŭ" en la germana kaj rusa (Fundamenta) gramatiko, sed la germana teksto diras "wird ... gebraucht", kiu havas du eblan interpretadojn: "estas uzata" aŭ "estas bezonata", kaj la rusa teksto uzas la vorton "употребляется", kiu signifas "kutime estas [uzata]". Ambaŭ ne sonas kiel malpermesoj, sed kiel rekomendaj parentezaj rimarkoj, certe en la rusa teksto, kaj Zamenhof parolis la rusan pli bone ol la germanan. Pro tio la rusa versio montras plejbone la Zamenhofajn intencojn. Do ekz. la "regulo 0" skribita en Lernu.net kaj en kelkaj gramatikoj ne validas ! Kaj la "ŭ" en la esperantigo de japanaj nomoj, ekz. "Fu-ji-wa-ra" kiel "Fuĵiŭara" taŭgas. --Algoviano 00:05, 13. Maj 2007 (UTC)
Krom la Fundamento ekzistas ankaŭ multjara esperantiga tradicio, kiu ja ne uzas "ŭ" antaŭ vokaloj. Vd. Vaŝingtono ka. Estas bona ideo ne kontraŭi tiun tradicion. Slavik IVANOV 00:57, 13. Maj 2007 (UTC)
Mi konsentas kun Slavik ke tre gravas la lingva tradicio. Ni ne enkonduku netradician kaj nekutiman lingvaĵon en la Vikipedion. Do ni uzu la literon "ŭ" nur post vokaloj.
"Fuĵiŭara" ĉiuokaze ne estas plena esperantigo, ĉar plene esperantigita nomo ĉiam finiĝas per "o". Se vi intencas ne plenan esperantigon sed nur prononcindikon per esperantaj literoj, tiam la uzo de "ŭ" en ĉia ajn pozicio estas en ordo (se la sono en la fontlingvo samas aŭ tre similas al la ŭ-sono). Marcos 02:02, 13. Maj 2007 (UTC)
Se esperantigita nomo ĉiam finiĝas por "o", kiel fari kun la multmiloj propraj nomoj (personaj kaj geografiaj), kiuj ne jam havas esperantaj formoj ? En enciklopedio necesas skribi ankaŭ pri tiuj homoj, urboj, regionoj ktp., sed sensencas "esperantigi" tiujn nomojn en esperantaj formoj, kiujn neniu konas (aŭ rekonas). Mi opinias, ke "plena esperantigo" por propraj nomoj finas post la fonetika adaptado de la vorto al la esperanta skribmaniero. --Algoviano 17:17, 13. Maj 2007 (UTC)
Ni ĝenerale ne plen-Esperantigu propraj nomojn, krom se ekzistas plen-Esperantigo kiu jam estas kutime uzata en Esperantujo (ekster la Vikipedio). Proprajn nomojn skribatajn en la latina alfabeto ni uzu senŝanĝe en ĉi tiu Vikipedio (sed ni metu prononchelpilon en la koncernan artikolon). Proprajn nomojn por kiuj ekzistas oficiala latinigo (kiel pinjino por ĉinaj nomoj) ni skribu per tiu oficiala latinigo, sen aparta Esperantigo (sed denove kun prononchelpilo). Nur en la kazo de ne-latin-alfabetaj nomoj, kiuj ne havas oficialan latinigon, ni uzu fonetikan adaptadon de la nomo al la esperanta skribmaniero (ekz-e por arabaj nomoj kiel Muhamad Hosni Said Mubarak). Marcos 12:02, 29. Maj 2007 (UTC)

Bonvolu traduki[redakti fonton]

Se oni neensalutinte aliras la paĝon http://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala:Watchlist aperas "Bonvolu login por vidi aŭ redakti erojn en via atentaro." Ĉu administranto povas tion ĉi ŝanĝi al "ensaluti"?

Danke,

Yves Nevelsteen 13:15, 13. Maj 2007 (UTC)

Ŝanĝita al :
Bonvolu ensaluti por vidi aŭ redakti erojn en via atentaro.
Arno Lagrange  12:14, 14. Maj 2007 (UTC)

Korektoj pri polaj urboj[redakti fonton]

Post kreo de artikoloj pri urboj de Pollando evidentiĝis kelkaj misoj, kiujn mi proponas kaj planas korekti:

  • Anstataŭ "Registra tabelo" devas esti "Aŭtokodo".
  • Anstataŭ "Regiono" por "województwo" pli bonas "Provinco", ĉar tiam vorto "regiono" liberiĝas por historiaj regionoj kaj la aliaj aferoj, ekzemple Górnośląski Okręg Przemysłowy.

Maksim 08:53, 15. Maj 2007 (UTC)

Bone ke vi anoncas robotajn ŝanĝojn. Mi kompreneble konsentas kun tiuj korektoj.
Tamen mi rimarkas, ke kiam vi origine anoncis la kreon ed tiuj artikoloj, vi ne precizigis la enhavon de la kreotaj artikoloj. Se vi farintus tion, eble iu jam antaŭ la kreo de la artikoloj estus proponinta uzi na "Aŭtokodo" anstataŭ na "Registra tabelo". Do mi proponas al vi ke vi estonte precizigu la enhavon de la kreotaj artikoloj kiam vi anoncas robotan paĝo-kreadon. Marcos 13:14, 15. Maj 2007 (UTC)
Ŝajne jes, ŝablonojn necesis fari kaj montri antaŭe. Maksim 03:54, 16. Maj 2007 (UTC)
Ankaŭ, Silezio estas ne pollanda provinco sed historio regiono, do necesas fari apartan artikolon Silezio (provinco de Pollando) kaj la respektivajn kategoriojn por urboj kaj distriktoj. Maksim 03:54, 16. Maj 2007 (UTC)
Farita. Maksim 17:04, 22. Maj 2007 (UTC)

Aldono de artikoloj pri lingvoj en kategoriojn[redakti fonton]

Mi proponas kaj planas aldoni jam ekzistantajn artikolojn pri lingvoj en antaŭ nelonge kreitajn kategoriojn (subkategorioj de kategorio:lingvoj laŭ landoj kaj kelkaj aliaj) surbaze de informo el la angla vikipedio. Maksim 15:04, 16. Maj 2007 (UTC)

Al mi plaĉas via propono. Yves Nevelsteen 18:54, 18. Maj 2007 (UTC)

La subkategorioj devus esti ordigitaj laŭ landnomo (kiel ekzemple Francio kaj Turkio) dum la aliaj ĉiuj aperas sub L (vidu Kategorio:Lingvoj laŭ landoj Arno Lagrange  20:17, 18. Maj 2007 (UTC)
Farita. Ordigiloj laŭ landnomo estas aldonitaj. Maksim 17:58, 21. Maj 2007 (UTC)

"renomu" -> "alinomu"[redakti fonton]

saluton, en la menuo aperas la ekrana butono "renomu" por alinomi artikolon. do ĉar ĝi estas por alinomi ion ĝi nomu "alinomu", ĉu ne? "renomu" ja signifas ion alian. --Kristjan 06:49, 17. Maj 2007 (UTC)

Mi tute konsentas kun Kristjan ke "alinomu" estas la plej taŭga esprimo ĉi-kaze. Certe "renomu" estis falsa amiko el la angla "rename". Mi do nun ŝanĝis la radikalon "renom" al "alinom" en ĉiuj sistemaj mesaĝoj. Marcos 21:31, 18. Maj 2007 (UTC)