Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2007 16

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Saluton, karaj! Mi finis la organizon de la Kategorio:Muzikaj grupoj. Ĝi malaparte enhavis pli ol 150 grupoj, se mi bone memoras. Nun ili estas ene de propraj subkategorioj. Ekzistos aliaj subkategorioj, sed dume mi laboris nur sur la kategorion Kategorio:Muzikaj grupoj laŭ nacieco. En bona tempo, la vorto nacieco estas pli preferinda ol lando, ĉar lando fortenas kategoriojn kiel katalunajn muzikajn grupojn. Nacieco tiajn entenas. Mi tamen metis katalunajn ankaŭ enen de Kategorio:Hispanaj muzikaj grupoj. Same por bretonaj ekz-e. Ha, jen alia rimarko: mi bezonis krei la specialan kategorion Kategorio:Sennaciecaj muzikaj grupoj. El naciaj muzikaj grupoj nun estas tiuj sennaciecaj. Mi nun organizas la kategorion Kategorio:Esperanto-muziko. En tiu kategorio, ili nomiĝos internaciaj muzikaj grupoj. Ĉu vi komprenas la diferencon? Mi trovis tion taŭga, sed se iu kontraŭopinias, ni plibonigos tion. Nu, mankas enkategoriigi kaj ĉar:

Se iu povas helpi, tiu estos bonvena! Nu, ĉiuj artikoloj estas jam tre malgranda, kaj multaj bezonas nepran polurigon. Se iu volas verki iomon pri iu ajn muzikgrupo, ankaŭ estos bonvena! Nun memoru, ke, verkinte pri bando, metu la artikolon en propran subkategorion anstataŭ en la ĝeneralan Kategorion:Muzikaj grupoj. Mi eĉ adaptis novas ŝablonon el la angla vikipedio por montri tiujn kategoriojn, kiu necesigas speciale oftan organizon. Bonvolu koni kaj disdoni la ŝablonon {{KategoriOrganizo}} en aliajn tro larĝajn kategoriojn. Kore kaj samideane, Fernando Maia Jr. 22:55, 29. Nov 2007 (UTC).

Dankon pro via laboro, Fernando. La kreado de kategorioj estas necesa sed ofte disdegnata tasko. Mi provos helpi vin koncerne la menciitajn muzikgrupojn. Thomas Guibal 07:20, 30. Nov 2007 (UTC)

Homa ekskremento[redakti fonton]

"Homa ekskrementoj" ŝajnis gramatike malĝusta, do mi ŝanĝis ĝin al "Homa ekskremento" [1] Sed ĉu tio estu "Homaj ekskrementoj"? Tio rilatas al unu artikolo, sed ankaŭ pli ĝenerale mi ne komprenas kial kelkaj artikoloj mencias la vorton "ekskremento" [2], kaj aliaj "ekskrementoj" [3], ĉar ŝajne oni ĉie aludas la saman aferon (oni verŝajne ne nombras la pecojn....) Kiu estas ĝusta? IVLIVS 09:51, 30. Nov 2007 (UTC)

Saluton, IVLIVS, laŭ ReVo, ekskremento estas iu ajn el la substancoj forkondukitaj el la organismo (fekaĵo, urino, ŝvito, galo ktp.), do la pluralo ja eblas kaj eĉ necesas, se temas pri du aŭ pluraj el la cititaj ekskrementoj (ekz. urino kaj fekaĵo).--Bea 10:21, 30. Nov 2007 (UTC)


Misuzo tra administrantoj Alaŭdo kaj Marcos[redakti fonton]

Saluton,
jen post forbaro mi volas kaj povas diri (dum forbaro mi volis sed ne povis) ke Alaŭdo kaj Marcos misuzas iliajn oficiojn kaj mi tial petas ke ili ne plu estu administrantoj (restus ok aliaj)
Jen mi volas diri kial:
1. Mi neniam ofendis iun. Mi diskutas neĝentile - bone. Sed ne plu.
2. Tiu forbaro ne estis tempoproksime al mia kontribuo: 23:01, 6. Nov 2007 (UTC) vs. 08:14, 12. Nov 2007 (UTC) Aŭ forbaroj venas tuj aŭ neniam.
3. Plu: Eĉ se estus eta ofendo, la kvanto estus por unua forbaro malĝuste: Maks. 24 horoj - ne plu!
4. Mi supozas de administrantoj, ke ili moderigas kaj ne ĵetas bombojn sur birdetoj.
Tial mi petis lin, ke nuligas la forbaron.
... sed ĝis nun tio ne okasis.
Plu mi ankaŭ petas ke ankaŭ Marcos ne plu estu administranto, ĉar li subtenis Alaŭdo-n, kvankam li ankaŭ devintus scii tion.
Tildarsalutojn, Lupíro 22:14, 30. Nov 2007 (UTC)

Lupiro, laŭ mia scio, ne ekzistas gvidlinioj pri kiom da tempo administranto forbarus. (Do, iu puno estas la volo de la administranto.) Kiom da tempo por malica vandalismo, por spamado, por malfermita prokurilo, por misuzo de Vikipedio? Mi ne scias, kaj mi estas administranto. Mi opinias ke nomataj uzantoj kun historio de bona uzo de Vikipedio estos punita malpli severe ol anonimulo. (Eble nur averto estus sufiĉe!) Ĉi tia "puno-listo" estas bezonata. Kiu volas esti moderna Hamurabi kaj faros ĝin?
Malgraŭ ĉi tiu ofendo, mi opinias ke ni bezonas PLI MULTAJN administrantojn, ne malmultajn. Krizoj okazas malofte, sed ni devas esti preparataj por forbaroj kaj protektado: Ĉefe de amasvandalismo, kiu okazis nur lastan monaton. Ankaŭ, la laboroj de administranto estas okaze tedaj sed necesaj: ĉefe forigoj de la forigendaĵoj. Eble Marcos kaj Alaŭdo pardonpetos al vi. :-) -- Yekrats 00:15, 1. Dec 2007 (UTC)

Lupiro, se vi opinias, ke iuj administrantoj trouzis siajn rajtojn, vi ĉiam povas starigi la baloton pri maladministrantigo. Sed konsideru la fakton, ke pri maladministrantigo decidas la ĉi-tiea komunumo, ne vi persone. Mi opinias vian stilon ofenda kaj bruska, kaj viaj personaj atakoj al Mevo pri lia nacieco -- fiaj. Pro tio mi forbaris vin, kaj mi forbaros vin denove, se vi denove agos same. Precipe min mirigas la aserto: "Mi neniam ofendis iun. Mi diskutas neĝentile - bone. Sed ne plu.". Kial do vi opinias, ke via malĝentileco neniun ofendas? Se homoj ne skribas pri sia ofendiĝo, tio tute ne signifas, ke ili ne ofendiĝas. Plie -- vi ja per viaj malĝentilaĵoj penas ofendi homojn -- do, ĝuste tiu konduto estas puninda, ne "reala ofendiĝo". Kaj ne vi decidas pri longo de puno -- do, ajnaj argumentoj pri "ne pli ol 24 horoj" estas tute mislokaj. Alaŭdo ۩ 15:26, 2. Dec 2007 (UTC)
Tuj post la forbaro fare de Alauĉdo, mi skribis ke ĝi laŭ mi estis nenecesa. Mi sam-afiŝe diris, ke mi ne kontraŭos ĝin - sed fakte neniu alia Vikipediisto kontraŭis ĝin, do estus strange kritiki nur min pri tio ke mi ne kontraŭis la forbaron.
Ĉar nuntempe ne ekzistas rigidaj reguloj pri forbaroj kaj forbartempoj, la administrantoj devas laŭ sia bontrovo decidi pri tiuj aferoj (kvankam ili serioze konsideru argumentojn de aliaj). Alaŭdo decidis forbari Lupiron; mi opiniis tion ne necesa, sed tamen decidis ne kontraŭi tiun decidon de Alaŭdo, ĉar mi vidis, ke li menciis bonajn argumentojn kaj faris ĝin kun bonaj intencoj.
Ĉiuokaze, mi esperas ke Lupiro lernos el tiu okazaĵo kaj estonte diskutos iom pli ĝentile, konsiderante ankaŭ la opiniojn de aliaj homoj. Marcos 20:10, 2. Dec 2007 (UTC)

aŭto- kaj ekspres-[redakti fonton]

Saluton,
unue rigardu al tio:
1. A96 (germana ekspresstrato) alinomita al A96 (germana ekspresvojo)
2. A96 (germana ekspresvojo) alinomita al A96 (germana aŭtovojo)
Ŝajne la heroo administranto Marcos ŝatas renomi kaj forbarigi samtempe. Unuflanke tio ja estas bone, ĉar dum tiu tempo li ne povas forbarigi homojn, kiuj planas kaj konstruas sekurajn (ekspres-)stratojn. Aliaflanke li ĉiukaze ne havas tiun eblecon forbarigi tiel ajn homo kaj tiu metodo estus uzata ankaŭ de aliaj esperantistoj: Se la futuro per Esperanto estus diktaturo, tiam mi preferus malpermesigi Esperanto-n, kvankam mi ĝin ege amas: Homar(ism)o gravas - ne la eta fundamento.
Mi ne volas esti amata kaj eĉ honori mian ellaboron rilate al ekspresstratoj mi ne atendis. Sed se iu ajn kredas, ke mi estus porko aŭ hundo, tiam tiu homo eraras: Antaŭ iu ajn punigas mian honoron mi ĉesigas kunlaboron (kion mi faris jam kiel dua fojo).
Nun reen al la alinomigojn de Marcos: Ŝajne la sama strato por li estas laŭ deziro ekspres-... aŭ aŭto-... aŭ ... ĉu li baldaŭ trian formon?
Kion Mevo skribis? »Antaŭ ol ekvidi pajleron en alies okulo, forprenu trabon el via propra okulo!«
Mevo, ŝajne vi bone konas kelkajn frazojn el tiu konata libro (ĉu vi konas pluajn? Verŝajne ne - krom tiu: »En la komenco...«)
Sed ni rigardu al la laboro de Marcos kaj al la unua parto de la vorto: Kompreneble estas diferenco inter aŭto(strato) kaj ekspres(strato). Kompreneble la A96 estas ekspres(strato) kaj ne aŭto(strato) (tiuj ~10% en konstruo, kiu estas aŭtostrato, nomiĝas B18).
Kaj plenplana per tiu nescio, tiu Marcos vere diras al/pri mi, ke mi estus vandalisto?
Tildarsalutojn, Lupíro 22:14, 30. Nov 2007 (UTC)

Ĉu tiom da tempo de silentato ne prudentigis vin? La interurbaj vojoj ne estas stratoj - punktofino! Ĉu vere tiel malfacilas kompreni tiel simplan aferon? Jes, mi iom legis la libron, menciitan de vi; bedaŭrinde, ĝi nenion diras pri via stranga emo nomi la vojojn stratoj. Se post tiom da klarigoj kaj persvadoj vi daŭre insistos kaj aktive uzos tiun formon - mi persone povas kompreni tion nur kiel vandalismon. Feluĉu, mi ne havas la povon forbari vin, sed, espereble, iu alia ja faros tion. Mevo 15:40, 1. Dec 2007 (UTC)
En la vortoj de Lupíro "Mevo, ŝajne vi bone konas kelkajn frazojn el tiu konata libro (ĉu vi konas pluajn? Verŝajne ne - krom tiu: »En la komenco...«)" mi vidas nur personan atakon al Mevo, kiu tute ne rilatas al Vikipedio kaj (interalie, sobra kaj kokreta) rimarko de Mevo. Pro tio mi oficiale ĉi tie avertas Lupiron pri tio, ke se li plu persone alatakos aliajn vikipediistojn, li estos forbarita por la plej granda ebla periodo. Se vi havas iujn argumentojn -- diru ilin sobre kaj ĝentile, se vi plu elverŝos nur vian nocan salivon, tiam konsideru alian lokon por tio. Alaŭdo ۩ 15:31, 2. Dec 2007 (UTC)

Kelkaj proponoj[redakti fonton]

Esperantistoj en urbo[redakti fonton]

Kion pri tio: Ĉiu urbo kun pli ol 10 (pli/malpli?) esperantistoj ricevos (sub)artikolon
»listo de esperantistoj en ...«
aŭ en tiu formo
»[urbonomo]/listo de esperantistoj en [urbonomo]«

»[urbonomo]/esperantistoj«

Tiu propono povus kontraŭi privatecajn leĝojn. Ni nur rajtus mencii nefamajn Esperantistojn, se ili konsentus kun tio. Memoru la okazaĵon pri la listo de denaskaj esperantistoj, kiu devis esti forigata pro grandaj protestoj kaj minacoj persekuti Vikipediistojn surbaze de privatecaj leĝoj. Kompreneble pli famaj esperantistoj povas esti menciataj, ĉar ili estas "personoj de la publika vivo" (do la privatecaj leĝoj ne validas samgrade por ili). Marcos 20:25, 2. Dec 2007 (UTC)
Aha, eble mi ne bone skribis :(
Do, temas pri tio, ke urbo-artikolo ne estas plenplena de nefamaj esperantistoj. Ili restu en subartikolo, laŭ mi.
Alia demando: Kiu estas fama esperantisto? Kion gvidlinion vi preferus?
Tildarsalutojn, Lupíro 21:58, 2. Dec 2007 (UTC)

Subartikoloj[redakti fonton]

Mi proponus tiun simbolon en artikoloj - antaŭ mi ellaboros - ĉu iu ajn kontraŭos?
Dosiero:Subartikolo.svg

Kial, kaj kiaj artikoloj? Ĉu vi povas montri ekzemplon? -- Yekrats 00:15, 1. Dec 2007 (UTC)

En la germana vikipedio la ŝablono eltiu dosiero ne estis ŝatata pro tio, ke oni devus redakti multajn artikolojn. Sed se en la komenco estus neniu problemo...
Temas pri artikoloj kiel tiu
Se neniu kontraŭas mi kreos ŝablonon.
Salutojn el la Algovio, Lupíro 21:51, 2. Dec 2007 (UTC)

Jen!
Skribu: {{Subartikolo|nomo de la Subartikolo}}
kaj vi ricevas tion:
Ŝablono:Subartikolo La subartikolo tiam jam havas la ĝustan nomon.
Plu sur diskuta paĝo. ;)
Salutojn el la Algovio, Lupíro 23:13, 2. Dec 2007 (UTC)

Tiu ŝablono estas esence la sama kiel {{Ĉefa}}... -- Yekrats 00:50, 5. Dec 2007 (UTC)

kunlaboro pri renkontiĝoj[redakti fonton]

Kion pri tio: Aktualaj renkontiĝoj (momente ASo, IF, IS kaj NR) havos kunlaboraĵojn (ne temas pri elstaraj artikoloj) kaj ricevos supran ligon sur ĉefpaĝo. Mi esperas, ke Marcos ne jam ofendiĝis pro tiu navigacipanelo - kvankam ĝi ne enhavas la vorton strato...
Sed verŝajne kunlaboro funkcios bone kiel dum kreado de nova ĉefpaĝo
Ĉiukaze mi petas, ke mi povus ellabori ĝin por Ago-Semajno - sen forbaro.
Tildarsalutojn, Lupíro 22:45, 30. Nov 2007 (UTC)


Lupiro, laŭ mia scio, ne ekzistas gvidlinioj pri kiom da tempo administranto forbarus. (Do, iu puno estas la volo de la administranto.) Kiom da tempo por malica vandalismo, por spamado, por malfermita prokurilo, por misuzo de Vikipedio? Mi ne scias, kaj mi estas administranto. Mi opinias ke nomataj uzantoj kun historio de bona uzo de Vikipedio estos punita malpli severe ol anonimulo. (Eble nur averto estus sufiĉe!) Ĉi tia "puno-listo" estas bezonata. Kiu volas esti moderna Hamurabi kaj faros ĝin?
Malgraŭ ĉi tiu ofendo, mi opinias ke ni bezonas PLI MULTAJN administrantojn, ne malmultajn. Krizoj okazas malofte, sed ni devas esti preparataj por forbaroj kaj protektado: Ĉefe de amasvandalismo, kiu okazis nur lastan monaton. Ankaŭ, la laboroj de administranto estas okaze tedaj sed necesaj: ĉefe forigoj de la forigendaĵoj. Eble Marcos kaj Alaŭdo pardonpetos al vi. :-) -- Yekrats 00:17, 1. Dec 2007 (UTC)

Peto pri gvidlinio / Pardono al Marcos[redakti fonton]

Marcos supre skribis: Tuj post la forbaro fare de Alauĉdo, mi skribis ke ĝi laŭ mi estis nenecesa. Mi sam-afiŝe diris, ke mi ne kontraŭos ĝin - sed fakte neniu alia Vikipediisto kontraŭis ĝin, do estus strange kritiki nur min pri tio ke mi ne kontraŭis la forbaron.
Mi miskomprenis vin: Do pardonu.
Pri daŭro de forbaro aŭ aliaj aferoj: Mi petas gvidlinion.
Mi ne vere komprenas, kial mi devintus esti ĝentila. Ĝentila homo mi estas, se maljunuloj ne havas sideblecon en buso aŭ trajno aŭ se ili devas eniri aŭ forlasi la buson aŭ trajnon. Plu mi ĉiam fermas pordon en trajno kaj malfermas por inoj.
Sed se mi samrekte respondas al Mevo kiel li al mi, se mi demandas lin, ĉu li nur konas malmultajn frazojn el la sankta libro - ĉu tiu vere estas kialo por forbaro? Pli/malpli mi diras, ke mi ne komprenas sian frazon kiel argumento. Ne plu.
Plu mi ne komprenas kiel estas tiom da diskuto je mi, kvankam mi ne plu ellaboras ion ajn ekspresstrat-artikolon?
Tildarsalutojn, Lupíro 22:21, 2. Dec 2007 (UTC)

"Mi ne vere komprenas, kial mi devintus esti ĝentila". Mi apenaŭ povas imagi, ke vi en via laborloko nur kverelas kun viaj gekolegoj. Ĝentileco estas montrado, ke oni respektas la opinion kaj sentojn de sia kunparolanto, eĉ se oni havas alian opinion. Mi nur vidas, ke vi respondas al logikaj argumentoj per bruskaĵoj -- kaj ĝuste tio laŭ mi malhelpas vian interagon kun aliaj vikipediistoj.
"Sed se mi samrekte respondas al Mevo kiel li al mi, se mi demandas lin, ĉu li nur konas malmultajn frazojn el la sankta libro - ĉu tiu vere estas kialo por forbaro?". Plej unue, neniu forbaris vin pro tio. Sed al tute pritema rimarko de Mevo, nome, ke strato en Esperanto ne egalas al ŝoseo kaj vojo (kaj, se vi legos atente la diskuton, vi vidon, ke oni ne kontraŭas la formon "ekspresvojo", sed nur la formon "ekspresstrato"!), vi komencas ataki lin persone. Tio ne estas bona metodo kunlabori, laŭ mia modesta opinio, ĉar la alvoko "jen vi mem kion scias, do!" nur provokas reciprokan malĝentilaĵon. Oni plurfoje petis vin respondi priteme, sed ne provi imputi vian opinion pere de pli "laŭdaj" vortoj.
"Plu mi ne komprenas kiel estas tiom da diskuto je mi, kvankam mi ne plu ellaboras ion ajn ekspresstrat-artikolon". Ĉar eĉ sen tio vi sukcesas per via "nedeviga ĝentileco" ataki homojn. En Vikipedio la komuna celo estas kreo de enciklopedia verko, kaj ĉies opinio estas samvalora. Nur oni esprimu ĝin taŭgvorte kaj pretu agrumenti por ĝi ne per personaj atakoj, sed per sobraj argumentoj. Alaŭdo ۩ 22:50, 2. Dec 2007 (UTC)
Vi skribis: Mi apenaŭ povas imagi, ke vi en via laborloko nur kverelas kun viaj gekolegoj.
LOL.
Vi skribis: Ĝentileco estas montrado, ke oni respektas la opinion
NE! Estas diferenco inter ĝentileco kaj respekto. Same kiel inter toleremo kaj respekto. Se mi ne respektas iun, mi eĉ ne ignorus tiun.
Vi skribis: kaj sentojn de sia kunparolanto, eĉ se oni havas alian opinion.
Ĉu ni estas en infanĝardeno?
Vi estas infankuracisto, ĉu ne? Rigardu tion... videon kaj respondu al mi, ĉu vi forbarus lin pro malĝentileco?
Lupíro 23:51, 2. Dec 2007 (UTC)
Tion, kion mi skribas al vi ne estas mia propra delira elpensaĵo, sed bazaj principoj de kunlaboro. Ni ne estas en infanĝardeno, sed en la komunumo de volontulaj kunlaborantoj, unuigitaj per la komuna celo. Nek vi, nek mi ricevas monon por tiu laboro. Kaj la laboron, kiun mi faras pro miaj internaj ideoj kaj ideloj mi preferas fari en ĝentila kaj amikema komunumo, kie oni pridiskutas ĉiujn disputajn punktojn trankvile kaj sobre. Nek via respondo, nek demando iel rilatas al tiu kunlaboro, pro tio mi ne trovas necesa respondi ilin. Mi esperas, ke vi ekde nun plu kunlaboros kun aliaj vikipediistoj sen skaldaloj kaj frotoj. Amike, Alaŭdo ۩ 00:02, 3. Dec 2007 (UTC)

Apartigiloj[redakti fonton]

Mi pardonpetas, ke mi faras ĉi tie demandon, se vere tiu ĉi ne estas tauĝa loko. Mi volas prilabori la artikolon "Oriolo" pri birdo, sed jam ekzistas Oriolo kiel itala vilaĝo (preterdire preskaŭ malplena). Se mi alinomas ĝin kiel "Oriolo (vilaĝo)" pluekzistas Oriolo kiel alidirekto. Ĉu eblas organizi apartigilon eĉ se jam ekzistas la artikolo bazo "Oriolo" kun nur unu el ties signifoj? Ĉu iu povas helpi min? Mi neniam faris apartigilon kaj ne scias kiel ĝi funkcias, spite la bazan informon en Kiel redakti paĝon ktp. Dankon.--kani 00:23, 2. Dec 2007 (UTC)

Kani, faru la artikolon nun ĉe Oriolo. Poste mi faros kapdirektilon al la Italia urbo. Amike salutas Yekrats 02:29, 2. Dec 2007 (UTC).

Jen farite, dankon. Ĝis. --kani 22:25, 2. Dec 2007 (UTC)

Pardonon! Czu oni en Esperanto ne devas diri "faridhu la artikolo nun cze ...", au: "Faru la artikolon nun cze ..." (kun celata objekto), alie mi nulkomprenas. ---hdito

Dankon... -- Yekrats 17:47, 3. Dec 2007 (UTC)

Saluton, hdito, mi tute ne komprenas vin. Ĉu czu estas ĉu? Ĉu vi ne tajperaras aŭ vi uzas alian lingvon?--kani 20:31, 4. Dec 2007 (UTC)

Mi tiperaris senakuzitive, sed korektis ĝin. -- Yekrats 20:39, 4. Dec 2007 (UTC)

Kial la esperantida varianto "Linguna" de 1992, nomata post "Esperanto Moderna", subprematas?[redakti fonton]

Saluton, tiu nomo estas Linguna, sed kvazau ne menciatas. Unue estis la strebo, djin (g°in) prezenti kiel plibon-aspektigo de Esperanto, sed jam la neskema alternativo kontrau la supersignitaj konsonantoj kondukis al tio, ke pro fundamentalismo en Esperantujo oni rejjetis tion. Tial, bedaurinde por vi, ekestis Linguna. Tamen ankau tio al multaj ankorau estas "tro Esperanteca", kaj la espero pluregas, ke iam en ne tro fora estonto ambau la lingvoj reunuidshos (reunuig°os). La enigajjon pri Linguna oni devas plilongigi jene, por havi la veran amplekson de la diferencoj: Mi notigas do al vi

 ==LINGUNA== Língua Cosmopolita 

Linguna estas esperantido publikita de la germano Hans Dieter Wilhelm Goeres (=H.Dito Goeres) el Moenchengladbach (=Monachois-Gladbacha) en 1992. Jam de 1978 ghis 1992, Goeres klopodis plibonigi Esperanton kaj uzis por tiu projekto la nomon "Esperanto Moderna". Linguna celas aspekti pli natureca ol Esperanto. Ekzemple dji evitas derivajjojn tro krudajn, ekz. tiujn, kiujn la aûtoro nomas "mal- vortojn" (per prefikso "mal-" formitajn vortojn derivitajn). En Linguna, la finajjo -a povas indiki kaj adjektivojn kaj femininajn substantivojn, la lastnomitaj prononcataj per longa -a; la feminino aplikatas por feminoj kaj ties nomoj kiel-kaj landnomoj, regionoi, etenditajjoj; ankau floroj, sciencoj, mashinoj havas tiun feminin-deklinacion kompare kontraû la neûtra/maskulina deklinacio, kiu iras tiel: Singulare (m): (G. mensch:) homno, homnes, homnim, homnon, instr.: homnom, lok.: homne. Plurale (m); homnoi, homnois, homnins, homnoin, instr.: hómnoimy, lok.: hómnoie.

Cziuj kazoj povas ankaû egalvalore formitaj esti tradicie per prepozicioj, escepte de la nominativo.

Deklinacio feminina; sg.: fémina, féminaes, féminaem, féminan, instr. féminaom [ao estas unusola sono de Sveda malhela a°], lok.: féminae; pl.: féminai, féminais, féminaens, féminain, instr.: femínaiom, lok.: femínaie

La German-devenaj vokabloj estas pleje elshang°itaj per precipe Helenaj, Latinaj, Slavaj radikoj kaj Hindeuropaj pravortoj; ekzemple: shranko =: armuar, armuaro; knabo =: paido; lerni =: apprendi; flugi =: ópteri; shteli =: furti; danko =: grácio; shpruci =: shei; shprucighi =: raini; sofo =: diván, divano; fraûlino =: senorita (f); fraûlo =: solitejro; neksta =: ifexa; shtopi =: tvanqi; shlosi =: clei; ktp. Por formi adjektivojn el substantivoj krom la ghisnunaj eblecoj ekzistas aldone pliaj sufixoj (-ala, -osa, -aena, -´-ila, -´-ea, -esca, - écea, -oda, -ana, -oma, -erna, -aea, -ésea, -isma, -iva, -abla, -ebla, -aera, -ula, -anta, -ata, -ita, ktp.) Kiel vidate, havatas en Linguna ankaû eksterordinaraj akcentebloj, nome sur la trielastan silabon (fémina (f), última, óptima, accéleri, máchina, fácila, ktp.) respektive sur la lastan silabon: theá, theáes, ... kaj sen nominativa finajho cze: humanité,humanitea (f); villá,villaò, ktp.). La literumado ne plu estas kun supersignoj sur konsonantoj, anstataû kiuj aplikatas depost longe la serio: cz [tS]; gj [d3] (ankaû dj kaj ds kiel [d3] okaze); ch [x] (kiel Germane bach, loch, fluch); jj (majuskle: Ji) [3]; sh [S]; qv [kv]; x [ks, kz, gz]; w (vortkomence kiel [whu]. Oni havas diftongojn: ai, au, ej, ou, uj. La digramo vokala de "ae" estas sono inter a kaj e; la digramo de "eu" signas sonon [o/, resp. ö], la vokalo y signas sonon inter u kaj i, kiel Turka/Germana ü, resp. Franca u. Litero k malaperis per c (ca,co,ceu,cu) [k], ankaû: cr, cl, cn; kaj per q (qe,qae,qi,qj,qy). Por eviti disfalon de la lernado de l' lernantoj enlernejaj pro aliaj lingvoj, kaj pro garantii rekoneblon de la radikoj, la konsonant- duobligoj radikaj en la protolingvoj de iuj Esperantovortoj estas konservataj depost 1992: Tial: officejo, apprendi, offendi, splitti, bella, glitti, Finna, czarro, affecto, commenci, commento, null, ordonni, denna, sacco, communa, secca, molla, tyrann,tyranno, diffícila, affaera (f), flammo ktp. La konjugacio havas kelkajn formojn pli: -ams = ni ..-as; vi ..-az = vi ..-as (plurale), illi/illae ..-az = ili ..-as. Item en cziuj tensoj: -ims, -iz; -oms, -oz kaj modoj: --ums, -uz; -´-yums, -´-yuz La pronomoj estas: mi, dzi, li/shi/id/to, oni; {to = li aû shi, kiam nesciate; id anstataûas "g°i / gji"}; plurale: ni, vi, illi/illae. Transitivigo restas per sufikso –igi , Kauzativo esprimatas per sufikso helen-devena –yni . La konjugacio-tensoj iras per infiksa vokalo asub suprenomitaj –s, -ms, -z en prezenco, per infiksa vokalo o sub –s, -ms, -z en futuro, per infiksa vokalo i sub –s, -ms, -z en preterito. Prezencaj unua-person-finajjoj estas en singularo –ym, en pluralo –ams. Perfekto estas per infikso –uv- ; do czangji : czangjuvym, czangjuvas; czangjuvams, czangjuvaz . (=estas shang°intaj).

Pasivo estas pleje Grabovskia, t. e. per finajjoi post la participoj signante dinamikon. Statikai estas la formadoi per participo plus formoj de „esti“. La prepozicio post pasivo estas „di“, kontraue al „de“ en cziuj aliaj aplikoj. – La nombro de la prepozicioj etendita estas per ennovajjoj (ekzemple: migau, dra, hypo, hyper, anau, catau, dre, parau, versau, epí, dal, ktp.)

La verbo „esti“ prezence estas: szum, est, est; szoms, staz, szon. En imperfekto: eram, eras, era; erams, eraz, eran. (=estadis). En Perfekto: fuvym, fuvas; fuvams, fuvaz. La verbo „iri“ prezence iras tiel: vam, vas, va; vams, vaz, van . Per tio la pli frekvente uzataj aperajjoj nun havas pli detalan kaj pli precizan formon. Deklinataj estas la pronomoj (tute naturale, laû maksimumo de rekoneblo internacionala) jene: mi, mies, me, min -- mia dzi, tues, tu, dzin -- tua li, lies, luj, lin -- lia shi, shies, sher, shin -- shia to (= li aû shi), toes, toj, ton -- toa id, ées, ei, djin -- ea oni, ónies, onu, onin -- ónia ni, nostres, nu, nin -- nostra vi, vestres, vu, vin -- vestra illi/illai, lores, illur resp. leur, illin/illain – lora si, sues, su, sin -- sua (refleksiva).

Ekzistas ankoraû pliaj detaloj pri Linguna, czi tie ne menciitaj.

Specimeno: - Por comprenyni sin, esti audata, povi communiqidsi cai discuti edí solvoin trovi al problemoi, faltas parli, legi ac scribi, tio est apprendi Línguain, noá ímeas da illi multai. Oni devas teni unu por cziuj homnoi, unu ideman, certe en tio la áliain ne neglectante, sed besonjams Línguan communan, fácilan, neutralan : ce tio est Linguna, succedanto al Esperanto depost 1992.

Resaluton!


Aktivigo de ĉiuj diskutpaĝoj[redakti fonton]

Saluton, karaj! Mi prezentas ideon, kiu povas esti por kelkaj iom polemika aŭ senutila aŭ vana aŭ malhonesta aŭ simila. Nu, bonvolu legi ĝin nur kiel simplan sugeston, ne kiel devigan agon.

Multaj scias, ke Vikipedion oni mezuras i.a. per la metodo "profundeco", kiu estas mezuro de fidindeco de tiu statistikaĵo. Laŭ tio ju pli havas Vikipedio ne-artikolan paĝon, des pli estas ĝi fidinda. Nu, diskutpaĝoj estas konsiderataj kiel ne-artikolaj, kaj nia vikipedio havas multe da artikoloj kun "ruĝa" diskutpaĝo. Se ni malruĝigas ilin, la mezuro profundeco pliboniĝos.

Mi proponas, ke iu, kiu scipovas la kreadon de roboto, kreu roboton por malruĝigi niajn diskutpaĝojn. Mi proponas tion per aldono de la jena teksteto aŭ simila en ĉiun diskupaĝon:

Tio ĉi estas paĝo por diskuto pri [[titolo de la artikolo]]. Por komencigi novan temon, klaku [[ĉi tie]] aŭ sur la signo (+) supre de la paĝo. Por partopreni je diskuto jam ekzistanta, simple redaktu la temon pridiskutata.

Por kelkaj tio povas ŝajni malhonesta kaj nur celi vanan altigon de nia profundeco. Ĉu ja valoras malruĝigi nur por malruĝigi? Mi, karaj, ankaŭ dirus ne. Do mi ne proponas tion nur pro simpla vana celo. Mi kontrolis, ke niaj diskutpaĝoj estas iom malorganizaj. Krom tio la diskutoj evoluas per aldono de novaj temoj. Kiam ni havas certan nombron da temoj (sekcioj), Vikipedio aŭtomate kreas tian "indekson" (la tabelon "enhavon"), kiun ni jam bone konas. Ordinare ĉiu paĝo de Vikipedio, kiel la artikoloj, havas unue ian enkondukan tekston kaj nur poste la indekson. En la diskutpaĝoj, ĉar estas nenia enkonduko, tial, kiam ni havas certan nombron da temoj, ni havas unu temon diskutatan, la tabelon kaj poste aliajn temojn. Tio igas malordaj niajn diskutpaĝojn. Do meti supre de la diskutpaĝoj enkondukan teksteton tian, kia tiu antaŭe prezentita, helpos organizi kaj donos bonaspekton al niaj diskutoj. Ekzemplo estas Diskuto:Kampo (agrikulturo). Se oni ĝin rigardas, oni rimarkos ke la tabelo "enhavo" estas tro suba, aperante nur post la longa antaxua diskuto.

La profundeco mezuras ne nur kiom akademia povas esti Vikipedio, sed ankaŭ (kaj eĉ pli) kiom organiza, bonaspekta k.s. ĝi estas. Tiu propono plibonigos nian profundecon pro tiu kialo. Kiel ni diras en Brazilo, tio estas kunigi la utilan kun la agrabla. Nu, amikoj, kion vi opinias? -- Fernando Maia Jr. 13:46, 3. Dec 2007 (UTC)

Mi forte malapogas la ideon. Narvalo 14:09, 3. Dec 2007 (UTC)
Via ideo estas bonintenca, Fernando. Mi tamen opinias, ke tia artefarita plialtigo de nia "profundeco" estas tiom evitinda, kiom perrobota amaskreado de artikoloj. Thomas Guibal 15:57, 3. Dec 2007 (UTC)
Mi komprenas. Fakte, se subite aperas tiom da robota kontribuo ĉe nia enciklopedio (ĉar eble ekzistas dekoj da miloj da artikoloj sen diskuto aktivigita), tio povas esti malbona por ni. Tiom da robota kontribuo ĉiam estas rilatita al artefaritaĵo, vi pravas. Mi tamen min sentas libera por agi mane pri la organizo de kelkaj diskutpaĝoj per simila ideo. Tiuj estas ankaŭ gravaj paĝoj, ĉar ili montras la evoluon de la artikoloj kaj prezentas al novuloj kial tiu aŭ alia ideo estis aŭ ne akceptita de la komunumo. Nu, dankon pro la atento, karaj! -- Fernando Maia Jr. 17:11, 3. Dec 2007 (UTC)
Bonvolu vidi ekz-e la jam ŝanĝita diskuton Diskuto:Kampo (agrikulturo). -- Fernando Maia Jr. 17:22, 3. Dec 2007 (UTC)

Ne! Neniam! Ni faru pli fidindan Vikipedion honeste! Ĉi tia falsigado de statistiko nur faros nin MALPLI fidindan. Tamen, ni povas plibonigi tiun nombron per (honestaj) metodoj. Ekzemple...

  1. Faru logikajn alidirektilojn
    1. Por ĉiu animalo, faru alidirektilon el la latina nomo al la esperanta. Tre utila!
    2. Por biografioj, faru alidirektilon el la variaj nomoj de la persono. (Plena nomo, variaĵoj, ktp).
  2. Observu la statistikan limon de 500 bitokoj, la statistika difino de ĝermo ĉe WikiMedia.
    1. Ampleksigu ĝermajn artikolojn al pli ol tiu limo.
    2. Forigu ĝermetoj malpli ol 500 bitokoj kiuj ne oni ne eblas ampleksigi.
    3. Nur krei novajn artikolojn pli ol 500 bitokojn. (ktp)
  3. Plej simple redaktu Vikipedion! Ĉiu redakto plinombras kiel aktivecon en Vikipedio. Fakte, ironie, ĉi vigla diskuto pri profundeco altigas nian profundecon! :-)

-- Yekrats 17:34, 3. Dec 2007 (UTC)

Jes, karaj, ĉiuj vi pravas. Yekrats, mi tute konsentas, kaj per tiaj ideoj mi min gvidas. Nu, mi rimarkis, ke ĉiuj respondoj fokusigis la plialtigon de la profundeco. Eble tio okzais, ĉar mi ĝuste enkondukis la ideon per rememoro de tiu mezuro. Tamen, verdire, tio estis la lasta parto de mia originala penso. Mi pensis krei tian enkondukan teksteton, unue ĉar la Diskuto:Kampo (agrikulturo) estis malorda. Tuj mi pensis: fakte ĉiu diskutpaĝo devus havi tian teksteton, ĉar tio helpus dekomence ordigi diskutojn. Nur post tiu penso mi rememoris la statistikaĵon. Ĉu vi konsentas, ke estus tauĝa gvidi la ordigon en diskutpaĝon? Mi jam komprenis pro viaj amikaj avertoj, ke robota agado en tioma grandeco (aktivigi ĉiun diskuton!) ja ne estus bona. Tamen, pro la prezentita pensado ĉi-sube, mi opinias, ke ni iel devus emigi al ordo kaj bonaspekto almenaŭ niajn jam ekzistantajn diskutojn. Evidente tiu ne estu nia ĉefa celo, tamen, kial ne?, modesta parto de nia kunlaboro. Mi do agos tiel, nerobote! :-), sed mane kaj pacience enmetante enkondukan teksteton en diskutpaĝon, kiam necese kaj nur kiam mi rimarkis neceson (t.e. mi ne faros ian krucmiliton! :-)). Denove dankon pro via atento! Samideane, Fernando Maia Jr. 15:27, 5. Dec 2007 (UTC).