Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2008 13

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Forigindaj dosieroj[redakti fonton]

Mi eltrovis ke estas multaj forigindaj dosieroj sen ŝablonoj. Ili ricevis la ŝablonon pri tio de roboto en majo. Kio okazas pri tio? Kiam ili ricevos taŭgajn kopirajtajn ŝablonojn aŭ estos forigitaj?

Mi ne aktivas ĉi tie, sed mi trovis ilin ĉar mi sekvis ligilon ĉi tien el la angla wikipedia. Estis ligilo al sondosiero de "La Espero", uzata ŝajne nur "laŭ permeso" (laŭ la angla diskuta paĝo en:Talk:La Espero), kiu ne taŭgas ĉar ĝi utilas nur por wikipedia kaj ne por retejoj kiuj kopias enhavon el ĝi. Do mi venis ĉi tien kaj trovis nenian ajn kopirajtinformon, sed ja la ŝablonon pri forigo, kaj poste konstatis ke estas miloj da dosieroj kun la sama ŝablono. Oni ŝajne ne povas eterne ignori tion. Pardonu se tio estas jam diskutata ie, sed dum mallonga vizito ĉi tie mi ne vidas evidencon de rezultoj pri tio. Dankon. Alan012 19:36, 21. Aŭg 2008 (UTC)

Jene respondon far Thomas Guibal mi kopias ĉi tien el mia diskutpaĝo:
"Saluton Alan, Dankon pro la mesaĝo. Nia impona amaso da forigendaj aŭ neliberaj bildoj vere estas grava problemo de la esperanta Vikipedio. Administrantoj nuntempe laboradas por ekzameni kaj forviŝi ilin, sed tio estas ege granda tasko por malmultaj homoj. Ni do provas savi almenaŭ la plej "saveblajn" bildojn, kaj verŝajne lasos la aliajn por posta amasa robota forigado. Thomas Guibal 18:13, 22 August 2008 (UTC)"
Dankon al li pro la informoj, sed kio estas la limdato por tiel savi bildojn? Mi supozas ke la fondaĵo Wikimedia havas iun regulon pri tia limdato, kiu superas iujn ajn regulojn de unuopaj projektoj -- ĉu ne? Dankon. Alan012 16:17, 28. Aŭg 2008 (UTC)
Mi ne scias ĉu ekzistas limdato aŭ ne. La fondaĵo simple lasu al ni sufiĉan tempon por ekzameni ĉiujn bildojn. Yekrats kaj mi lastasemajne multe laboris en la Kategorio:Bildoj sen kopirajtaj ŝablonoj : ĝi entenis proksimume 5750 bildojn antaŭ sep tagoj, sed nun estas "nur" 5143. Multaj estis sukcese anstataŭitaj de Commons-bildoj. Kore, Thomas Guibal 16:23, 28. Aŭg 2008 (UTC)

Mi konfesas, ke spite mian delongan kunlaboradon al Vikipedio, ne povis ankoraŭ bone kompreni kiel funkcias la alŝutado de bildoj. Mi eĉ faris per propra mano desegnojn aŭ faris fotojn kiujn mi nun vidas en tuj forigendan bildaron, tre verŝajne farita de roboto, dum mi ne estas roboto. Tre verŝajne multaj vikipediistoj estas en mia sama grupo; eble estas aliaj kiuj ne scias pri la regularo kaj estas aliaj eĉ maliculoj. Sed oni ne povas enmeti ĉiujn en la saman keston. Eĉ tiuj kiuj scias, ke oni ne rajtas ion ajn enmeti en Vikipedio povas perdiĝi en la formularo pri bildoj, kiu tute ne estas facila. En tiu diskutejo oni parolis pri ĉirkaŭ 100 kutimaj kontribuantoj. Mi vetas, ke vi ne trovos dudek kiuj juste scipovas uzi la koncernan formularon.

En tiu forigenda bildaro troviĝas nelogikaĵoj kiel ekzemple kovrilpaĝoj de esperantaj libroj aŭ revuoj (kiuj ĉiam volos havi disvastigon kaj certe permesos ties aperon ie ajn) aŭ pentraĵoj de antaŭ pli ol jarcento (kiuj tute havas jam aŭtorrajton, dum la foto tute ne estas rekonebla). Mi ege dubas, ke ĉiuj tiuj bildoj estas maljuste enmetitaj en Vikipedio; eble nur iu forgesis aŭ ne sciis klaki en la preciza loko aŭ enmeti precizan literon en preciza literingo.

Mi laŭiras nun la tutan bildaron, unu post alia bildo (onidiras preskaŭ 6,000), per miaj propraj okuloj ne per roboto kaj savos unue tiujn desegnojn kiujn mi per propra mano faris precize por esti enmetita en Vikipedio. Mi ankaŭ ne certas ĉu mi faros juste, ĉar mi atingas la punkton, ke oni diras, ke Vikipedio estas la tasko de ĉiuj, sed tio estas mensogo, ĉar nur lertegaj fakuloj rajtas moviĝi senprobleme. Mia sistemo estas malfermi la koncernan dosieron klaki ĉe redakti kie aperas

Al ĉi tiu dosiero mankas informoj pri aŭtoro(j), fonto, aŭtorrajto(j) kaj/aŭ permesilo. Bonvolu aldoni tiujn informojn. Se la informoj plu mankos, necesos forigi la dosieron. Vi povas peti helpon ekz. en Diskutejo.

Se via bildo estas libera, bonvolu realŝuti ĝin al Vikimedia Komunejo (helpo). Se, en escepta kazo, ĝi restu en Vikipedio, uzu kopirajtan ŝablonon kaj aldonu priskribon per {{Informo por dosiero}}.

Se "justa uzo" por mallibera dosiero estas asertita, la dosiero devas plenumi la kondiĉojn de la Regularo pri justa uzo (ekz. devas esti efektive uzataj en artikolo). Por plenumi la kondiĉojn uzu la ŝablonon {{Informkesto justa uzo}}.


Se plu mankos bezonataj informoj, tiu ĉi dosiero povos esti forigita 7 tagojn post kiam estis al ĝi metita tiu ĉi ŝablono kaj ĝia alŝutinto estis atentigita.


kaj mi anstataŭas tion per {{GFDL}} {{cc-by-sa-3.0}} kion mi iam ricevis por diri ke temas pri mia propra produktaĵo, sed eble ne por tiu preciza loko. En aliaj kazoj mi vidas, ke oni proonas forigi bildon de la esperanta Vikipedio kiu estas tute trankvila en la originala angla versio tute laŭ la sama nomo; tiukaze mi simple forigos la koncernan falsan averton, ke tio estis enmetita maljuste. Pardonu se mi iom kolerete parolas, sed tia estas mia nuna sinteno.--kani 18:28, 30. Aŭg 2008 (UTC)

Dankon Kani, vi ŝparas al ni multan laboron per tia ekzameno de viaj propraj alŝutaĵoj.
1) Se vi mem kreis iun bildon, plej bona estas la ŝablono {{propra verko}} anstataŭ GFDL.
2) Se vi trovas bildon jam ekzistantan en la angla Vikipedio, unue kontrolu ĉu ĝi ankaŭ estas en la Komunejo aŭ ne. Se ne, kopiu la kopirajt-ŝablonon de la angla (ĉu publika havaĵo, GFDL...) kaj menciu la fonton (http://en.wikipedia.org/wiki/Image:xxx).
3) Kovrilpaĝoj de libroj estas konserveblaj laŭ justa uzo. Mi ne forigas ilin kaj aldonas la ŝablonon {{kovrilpaĝo}}. Same pri afiŝoj, emblemoj, ekrankopioj, ktp...
Prave, la alŝutado de bildoj estas tre komplika afero. Mi planas baldaŭ krei ĝeneralan Helpo:Bildoj pri ĉiuj sciendaj aspektoj de bildoj en Vikipedio. Mi esperas, ke mi iom tranviligis vin. Kore, Thomas Guibal 20:08, 30. Aŭg 2008 (UTC)

1) kaj 3) mi komprenas. 2) tute ne, nek kontrolon nek kopion nek mencion.--kani 00:35, 31. Aŭg 2008 (UTC)

Kiam oni tajpas blazonon propra verko aperas bildon de gnuo kaj de Vikipedio la libera enciklopedio, precize tiu ĉi lasta estas unu de la proponitaj bildoj por forigo. Kafka, ĉu ne?--kani 00:44, 31. Aŭg 2008 (UTC)

Aldonaĵo por informkestoj[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. Mi kreis antaŭ kelkaj semajnoj aldonaĵon (angle Gadget) en la suprasoraba vikipedio. Ĝi tie plibeligas la informkestojn per aldonaj CSS-klasoj, tiel ke ili ricevas en la titola kaplinio fonan, parte travideblan bildeton depende de la temaro. - Mi jam kreis similajn klasojn en mia vikipediista nomspaco: Vikipediisto:Tlustulimu/informkestoj.css. Krome mi jam skizis informan paĝon pri la plibeligo de informkestoj per CSS-klasoj: Vikipediisto:Tlustulimu/Informkestoj. Tie ankaŭ troveblas du bildoj de informkestoj, kiel mi vidas ilin pro la aldonaĵo. - Ĉu vi pensas, ke mi aranĝu ankaŭ en la esperantovikipedio la koncernan aldonaĵon? - La ideo pri la aldonaj CSS-klasoj estas origine el la franca vikipedio (Projet:Infobox/V2), sed tie ĉio troviĝas en la ĉefa CSS-dosiero fr:MediaWiki:Common.css. Sed mi pensas, ke eble kelkaj ne ŝatas tiajn aldonaĵojn. Do ni povus fari ilin nedevige. - Krome la skiza paĝo enhavas malsupre proponon por niaj taksokestoj. Kore --Tlustulimu 21:44, 21. Aŭg 2008 (UTC)

Por[redakti fonton]

  1. Por Por: Punktor 12:40, 22. Aŭg 2008 (UTC) (tre bela, mi opinias; preskaŭ mi estus skribinta "mojosa")
  2. Por Por: Thomas Guibal 16:30, 22. Aŭg 2008 (UTC)

Kontraŭ[redakti fonton]

  • Mi suspektas ke ĉi tiun belecon eblas fari sen uzo de .css, kaj fakte proponas fari tion. Maksim 14:03, 23. Aŭg 2008 (UTC)

Diskuto[redakti fonton]

Mi pensas, ke Maksim ĉifoje malpravas, ĉar ne eblas aranĝi tion sen CSS, ĉar HTML ne ebligas tion sen iu ajn ŝanĝo je la ŝablona kodigo. Maksim, ĉu vi eble volas meti la fonan bildon en la ŝablonon? Tio estas malmoderna kreado de retpaĝa kodo, kiel ĝi estis farita en la 1990aj jaroj, sed bedaŭrinde tro ofte ankoraŭ hodiaŭ de certaj personoj. - Alternativa varianto per Javaskripto ne necesas anstataŭ tio, ĉar CSS bone funkcias, kiel mi testis jam en la suprasoraba vikipedio. Kore --Tlustulimu 14:13, 23. Aŭg 2008 (UTC)

Mi ne certas ke meto de la fona bildo en la ŝablonon estas sendube malbona. Eble ĝi estas ĝenerale pli malmoderna, tamen por Vikipedio ĉi tio povas esti pli oportuna varianto. Maksim 15:11, 23. Aŭg 2008 (UTC)
La enŝablona varianto havas kelkajn malavantaĝojn:
  • La ŝablona kodigo estas pli komplika.
  • Se la bildo estus forviŝata oni devus ŝanĝi ĉiun koncernan ŝablonon aparte. (Ĉe CSS oni nur devus ŝanĝi unu paĝon.)
  • La servilo liveras ĉion al ĉiu, eĉ al tiuj, kiuj havas malrapidan konekton, malnovan foliumilon aŭ estas blindaj. (Se estas vikipedia CSS-aldonaĵo, ĝi estas maldeviga aldonaĵo.)
Mi certas, ke mi ankoraŭ ne menciis pliajn malavantaĝojn de sen-CSS-a kodigo. Kore --Tlustulimu 15:28, 23. Aŭg 2008 (UTC)
Rolo de CSS en HTML estas simila al rolo en ŝablonoj en vikio. Kial uzi la hereditan CSS-sistemon se estas sia pli bona kaj pli povas ŝablonsistemo? Por ĉi tiu okazo, mi kreus la aparatajn ŝablojn por faro de aspekto de la tabelo, ekzemple Ŝablono:Aspekto informkesto biero kun enhavo
background-image: url("http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/0/04/Picto_infobox_beer.png");
Respondoj al viaj argumentoj:
  • La ŝablona kodigo estas ne pli komplika, ĉar ĉiuokaze estas aldontata unu aĵo - mecio de la stilo aŭ mencio de la aspekta ŝablono.
  • Se la bildo estus forviŝata, kun CSS sistemo oni devus ŝanĝi unu CSS paĝon, sed ĝi estas nekutime aspektanta kaj ne alirebla por CommonsDelinker ekzemple. Ŝanĝi la aspektan ŝablonon estas pli simple, kaj ĝin povas ŝanĝi ne nur administranto.
  • La servilo liveras ĉion al ĉiu, eĉ al tiuj, kiuj havas malrapidan konekton, malnovan foliumilon aŭ estas blindaj. Tiel pli longa CSS-aldonaĵo estas liverata al ĉiuj, eĉ al tiuj kiuj rigardas tute nerilatantan artikolon; anstataŭ povas esti nur 100-signa vico por elekto de bildo, kiu estas nur en artikolo kiu uzas ĝin.
Maksim 15:48, 23. Aŭg 2008 (UTC)
Jen pri viaj tri punktoj.
  • Ĉu vi povus al mi foje montri la kodigon, kiel vi imagas ĝin?
  • Post bilda forviŝo oni ĉiukaze devos ripari ion.
  • Se oni ne aktivigis aldonaĵon (angle gadget) ĉe siaj "preferoj", la respektiva kodo ne estas liverata de la servilo. Do pri tio vi eraras. Krome mi parolis pri tiel nomata Gadget. Eble mi iomete malklare skribis tion. Kore --Tlustulimu 16:08, 23. Aŭg 2008 (UTC)
Kiam oni povas vidi la simbolojn en kaplinioj en supraj strioj ĉe ŝablonoj? Se oni devas instali apartajn kodojn, mi demandas, kial la simboloj estas videblaj en la francaj vikipediaj ŝablonoj sen neceso de instalo de apartaj kodoj? Vidu ekz. franca ŝablono:Informkesto muzikaj artistoj. Kerio 17:17, 23. Aŭg 2008 (UTC)
Saluton, Kerio. En la franca vikipedio la simboloj videblas, ĉar tie la necesa kodo jam "oficialiĝis" kaj tial troviĝas tie en fr:MediaWiki:Common.css. Sed mi ja proponas iom alian varianton, nome ke ni aranĝu tion kiel aldonaĵo (angle Gadget), ĉar tiam ĉiu povas elektu, ĉu ŝalti aŭ ne ŝalti tion. - Se vi volas tuj testi, vi povas meti la sekvan kodon en vian Vikipediisto:Kerio/monobook.css-dosiron:
@import "http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vikipediisto:Tlustulimu/informkestoj.css&action=raw&ctype=text/css";
Post la storado de la CSS-paĝo vi nur devos premi certajn klavokombinon, por ke la nova dosiero aktiviĝu por vi. La kombino estas menciata en ĉiu CSS-paĝo kaj dependas de via foliumilo. Se vi uzas Fajrvulpon (angle Firefox), necesas premi la stiran klavon kune kun la ŝalta klavo kaj R. Mi esperas, ke vi sukcese testos. Kore --Tlustulimu 17:30, 23. Aŭg 2008 (UTC)
Saluton Tlustulimu, estas iom strange, ke en unu vikipedio eblas "oficialigi" necesajn kodojn kaj ie ĉiu mem devas instali tiujn kodojn. Simile estus kun la ŝablonoj: kvazaŭ iu dirus "se vi volas vidi la ŝablonojn, instalu necesajn kodojn" aliokaze vi vidos nur nelegeblan galimation de literoj kaj numeroj. Mi opinias, ke se la ŝablonoj estus pli belaj kaj la vikipedio per tio plibeliĝus fariĝinte pli allogema por legontoj, ĉu ne estus pli bone instali la kodojn ankaŭ en tiun ĉi vikipedion, por ke ili fariĝu "oficialaj"? Mi scias, ke iu devus fari tion. Kiam estos venintaj novaj kontribuantoj, kiuj ne havos la kodojn instalitaj, estos novaj kaj novaj diskutoj pri tio, ili demandos, kiel tio eblas, ke ie ili vidas la ŝablonojn tiele kaj ĉi tie aliaspekte. Mi ne diras, ke tiaj diskutoj estos tuj, tial mi proponas, se tio eblas, ni instalu la kodojn por ĉiuj. Alikaze povus estiĝi situacio, ke en estonteco ni havos tiom da "privataj" kodoj, ke ni miros. Ĉu vi volos vidi lastajn ŝanĝojn? Instalu ion. Ĉu vi volos vidi dosierojn? Instalu ion. Ĉu volos vidi ŝablonojn? Instalu ion. Ĉu vi volos redakti en Vikipedio? Pagu. Eble ridinde mi skribas... Kerio 18:34, 23. Aŭg 2008 (UTC)

Saluton, Kerio. Pro via kritiko mi ne certas, ĉu aranĝado de la formatoj kiel aldonaĵo (angle Gadget) sufiĉos. Sed mi provizore aranĝis ĝin. Nun sufiĉas simpla klako sur la supran ligilon "miaj preferoj". Kaj tie vi iru sub "Aldonaĵoj" en la tiean liston por elekti "NiceInfoboxes" por aktivigi tion. - Se sin trovos majoritato por transmeto en MediaWiki:Common.css, mi volonte metos tien. Tiam ĝi funkcius kiel en la franca vikipedio. Kore --Tlustulimu 19:02, 23. Aŭg 2008 (UTC)

Mi ĵus vidis la du ekzemplerojn en Vikipedio:Informkestoj. Tre bela! Mi subtenus tiajn ŝanĝojn al nia CSS-kodo. -- Yekrats 12:39, 28. Aŭg 2008 (UTC)

Saluton, gekaraj. Kerio ĵus proponis, ke ni faru el la aldone metitaj CSS-formatoj per aldonaĵo (angle Gadget) CSS-formatojn por ĉiuj uzantoj, sendepende de tio ĉu iu alsalutis aŭ ne. Kion vi pensas? Se vi preferus tion, mi aranĝus tion. Tiam ni parte sekvus la francan modelon, ĉar tie estas apartaj klasoj por informkestoj kaj nur unu klasaro havas la bildetojn. Kore --Tlustulimu 18:15, 28. Aŭg 2008 (UTC)
Kiel ŝajnas, ankaŭ la aldonaĵoj por ŝablonoj finos nur kiel proponaĵoj. Domaĝe, ke neensalutintoj ne vidos la pli belajn ŝablonojn kaj la novaj ensalutontoj, nesciantaj pri tiu ĉi ebleco vidi ilin pli bele, eble ankaŭ ne vidos ilin, se ili devos instali la specialajn kodojn aŭ aldoni ilin en siaj preferoj. Anstataŭ tio, ke la vikipedio fariĝu pli bela kaj pli allogema, ĝi fariĝas pli dormema. Kerio 12:09, 31. Aŭg 2008 (UTC)
Saluton. Mi finfine rearanĝis la formatojn, tiel ke nun la fonaj bildetoj videblas por ĉiu, kiu aktualigis la kaŝmemoron de sia foliumilo. Kore --Tlustulimu 16:14, 5. Sep 2008 (UTC)
Dankon, la nova aranĝo tre plaĉas al mi. Thomas Guibal 18:30, 5. Sep 2008 (UTC)

Saluton! Estas Kategorio:Vilaĝoj de Rumanio, kie listas 4200 da vilaĝoj. El tio oni ne povas trovi ion, ĉar mankas aboco aranĝaĵo post tuj la titolo. Ĉu estas iu, kiu scipovas fari tion?--Crosstor 11:53, 25. Aŭg 2008 (UTC)

Tio laŭ mi eblas en artikolo, sed ne en kategorio. Vi nur povas alklaki la ligilon "200 sekvaj" ĝis la dezirita litero. Tiu kategorio ĉiukaze estas multe tro granda, kaj bezonus subkategoriigon laŭ ia kriterio. Thomas Guibal 12:19, 25. Aŭg 2008 (UTC)
La problemo estas solvita. Mi enmetis tien {{TOCcat}}. Laŭ komencaj literoj eblas vojaĝi en la kategorio. Kerio 13:10, 25. Aŭg 2008 (UTC)
Bonege, mi ne konis tiun ŝablonon. Thomas Guibal 14:57, 25. Aŭg 2008 (UTC)
Dankon!--Crosstor 12:07, 26. Aŭg 2008 (UTC)
Mi kreis variaĵon {{TOCcat ro}} por krei ligilojn al rumanaj literoj Î Ş Ţ . Tamen la kategorio devus esti dividita en subkategoriojn laŭ geografia subdivido de Rumanio. Kuraĝulo kreu la subkategoriojn kaj ordigu ĉiujn vilaĝojn en ilin  ! Arno Lagrange @ 20:39, 26. Aŭg 2008 (UTC)

Sondosieroj[redakti fonton]

Estimataj, ĉu estas ie ĉi tie ŝablono por sondosieroj? Se ne, ĉu iu povus krei ĝin? Dankon por ies helpo. Kerio 17:09, 25. Aŭg 2008 (UTC)

Saluton, Kerio. Ĉu vi serĉas ŝablonon kiel {{Audigu}}? Se ne, ĉu eble unu el la jena uzeblas por vi?
Pliajn mi ne trovis, ĉar multaj el ili ne estas enkategoriigitaj aŭ mankas la dokumentado. - Mi proponas, ke ni iomete ordigu ilin. Kore --Tlustulimu 08:36, 26. Aŭg 2008 (UTC)
Saluton Tlustulimu, dankon por via laboro kun ŝablonoj por sondosieroj, sed estiĝis miskompreno, ĉar mi volis scii, ĉu estas ĉi tie ŝablonoj por justa uzo por dosieroj. Tio estas mia eraro, ke mi forgesis skribi tiun ĉi gravan detalon, kiajn ŝablonojn mi propre serĉas. Ĉu indas aŭ endas krei ŝablonon ekz. {{justa uzo sondosiero}}? Dankon. Kerio 13:41, 26. Aŭg 2008 (UTC)
Saluton, Kerio. Ĉu eble sufiĉas la ŝablono {{Informkesto justa uzo}}? Kore --Tlustulimu 08:48, 27. Aŭg 2008 (UTC)

Hello all, I'm french and I have made the template commons:Template:User SUL which is more interesting so could you update your local template? Thank you very much. Otourly 18:56, 26. Aŭg 2008 (UTC)

Hello, Otourly. I translated your template into upper sorbian language and Esperanto. It's useful for me and I hope that other user would use it. Greetings --Tlustulimu 19:08, 26. Aŭg 2008 (UTC)
(eo) Saluton, Otourly. Mi tradukis vian ŝablonon en la suprasoraban lingvon kaj Esperanton. Ĝi estas utila por mi kaj mi esperas, ke aliaj uzantoj uzos ĝin. Kore --Tlustulimu 19:08, 26. Aŭg 2008 (UTC)
Merci Tlustulimu, mais la version développée est plus complète et plus intéressante. En effet, commons:Template:User SUL permet de connaitre le compte principal de l'utilisateur, dans le but de le prévenir si c'est urgent. Peŭ tu mettre à jour Ŝablono:Vikipediisto SUL? Otourly 11:20, 27. Aŭg 2008 (UTC)
Sorry, Otourly, but I dont understand the French language. Could you translate your text into English, if you dont speak Esperanto? Greetings --Tlustulimu 11:25, 27. Aŭg 2008 (UTC)
Well, thank you Tlustulimu, but the last version is more useful and more interesting. In fact, with commons:Template:User SUL we could know the main account of an user, in order to inform him quickly for example. could you update the template Ŝablono:Vikipediisto SUL? Best Regards, Otourly 11:56, 27. Aŭg 2008 (UTC)
Thanks for you idea. I just added the two new paramters to the template, but they are opcional here. Greetings --Tlustulimu 12:32, 27. Aŭg 2008 (UTC)
(eo) Dankon pro la ideo. Mi ĵus aldonis la du novajn parametrojn al la ŝablono, sed ili ĉi tie estas nedevigaj. Kore --Tlustulimu 12:32, 27. Aŭg 2008 (UTC)

Malesperantaj mesaĝoj[redakti fonton]

Flanke de la kontribuo de Otourly, mi deziras trakti la temon de mesaĝoj en aliaj lingvoj ol Esperanto. Otourly estas franco kaj mesaĝas en nia diskutejo komencante per "I'm french ...". Mi lasis en lia uzula diskutpaĝo mesaĝon demandante ĉu li hontas pri sia lingvo ke li uzas usonanglan lingvon en neanglalingva projekto. Li sekve mesaĝis unufoje en la franca kaj Tlustulimu tuj reagis ke li ne komprenas la francan kaj invitas lin uzi la anglan. Ziko ankaŭ lasis mesaĝon (franclingvan) en lia diskutpaĝo ke ankaŭ li kutime mesaĝas anglalingve en diverslingvaj projektoj. Mi miras ke niaj kunlaborantoj (ambaŭ germanlingvaj) propagandas por uzo de la uson-angla lingvo por internacia komunikado. Deirante de tiu vidpunkto ni povos baldaŭ konsideri la oportunecon fermi la Esperantan vikipedion ĉar la uson-angla estas multe pli taŭga lingvo por internacia komunikado, kaj diskonigo de scioj (vidu la nekompareblan superecon de la anglalingva Vikipedio kompare kun la Esperanta). Ni fakte iam kreis neesperantan diskutejon por bonvenigi kontribuojn en ĉiuj lingvoj krom Esperanto : neniu ĝin uzas. Ni anstataŭe bonvenigas uson-angla-lingvajn kontribuojn de ne-anglalingvanoj en nia diskutejo. (Bonvenaj laŭ mi estas kontribuoj en diversaj lingvoj de uzuloj kiuj ne regas Esperanton, sed en sia propra lingvo, kaj ne en la angl-usona agnoskita kiel universala lingvo). Ĉu baldaŭ nia diskutejo estos nur anglalingva kiel en la latina, interlingvaa, volapuka projektoj ? Arno Lagrange @ 13:40, 28. Aŭg 2008 (UTC)

Ĉu eble helpus se estas aldonita al la diskutpaĝo bone videbla informkesto kun aparta enhavo, kiu kuraĝigas la kontribuanton uzi sian propran lingvon, se li ne scipovas Esperanton ? Kaj krome informi pri la baldaŭa traduko de la kontribuaĵo fare de alia vikipediisto Esperanta. Punktor 13:59, 28. Aŭg 2008 (UTC)
Nu, se mi bone komprenas, la vera problemo tiukaze ne temas pri iu supereco de la angla lingvo sur Esperanto, sed pri iu supereco de la angla lingvo sur la franca lingvo, kio estas tute aparta kaj tre pasia afero. Otourly simple (kaj prave) supozis, ke lia mesaĝo estus komprenebla de plejmultaj en la angla kaj tiel certe ricevus respondon. Tio verdire ne ŝokas min. Ĉiukaze, aŭ en la angla aŭ en la franca, ĉiuj neesperantaj mesaĝoj en la diskutejo rapide ricevas tradukon fare de diligenta volontulo, tiel ke la problemo solvas. Mi tamen kore subtenas la proponon de Punktor pri la kreado de informkesto (tamen malgranda kun nur la plej parolataj lingvoj). Thomas Guibal 14:29, 28. Aŭg 2008 (UTC)
Uzi la anglan laŭ mi estas praktika afero. Por mi la angla estas bona lingvo - kaj Esperanto (laŭ pluraj vidpunktoj) eĉ pli bona lingvo. Tiu ĉi boneco ĉiutage kreskas, interalie per la kresko de la vikipedio. Kontraste mi ne sukcesos kreskigi la bonecon de Esperanto, se mi kontraŭstaros la anglan - aliaj homoj (bedaŭrinde) simple ne komprenas nian starpunkton pri kontraŭstaro al la angla kaj daŭras iom longe klarigi ĝin. Sed supozeble ni ne povos findiskuti tion ĉi tie...
En la informkeston de Punktor oni eble metu ankaŭ la ligon al la "fremdlingvaj" diskutoj. --Lu 14:37, 28. Aŭg 2008 (UTC)

Jam delonge mi bonvenigas disigon de la Diskutejo laŭ temoj, kaj ankaŭ pli bona ligo al la ambasadejo estus bona. Tamen, estas absolute normale ke oni eniras alian vikipedian lingvo-version kaj direktas sin anglalingve en la "village pump" al la vp-oj, ĉar tiel estas plej verŝajne ke iu reagos. Mi faris tiel ĉe dekoj da village pump-oj por atentigi pri miaj projektoj pri "Multilingual Wikipedia". Ne donas bonan impreson al alilingvaj vikipediistoj se oni agresemas al ili pro la "krimo" ke ili uzas la anglan.--Ziko 15:30, 28. Aŭg 2008 (UTC)

Mi subtenus disigon de la Diskutejo al fundamentaj temoj (inter aliaj la "fremdalingva diskutejo"). -- Yekrats 15:36, 28. Aŭg 2008 (UTC)
Mi ankaŭ subtenas tion. En iu alilingva vikipedio mi foje vidis, ke tie estas listo de volontuloj, kiuj respondas tie la fremdlingve skribitajn demandojn. Ni ja povas fari simile. Mi metus min en la ĉapitrojn por la germana, la du sorabaj kaj eventuale la angla. Kore --Tlustulimu 15:50, 28. Aŭg 2008 (UTC)
Vere taŭga propono. Mi estos "konsulo" por la portugala kaj galega lingvoj.Roberto 15:52, 28. Aŭg 2008 (UTC)
Krome mi proponas, ke ni aldonu al la maldekstra menuo tuj sub la ligilo ĉi tien novan ligilon por ambasadorejo aŭ io tia. Kore --Tlustulimu 15:54, 28. Aŭg 2008 (UTC)
Mi timas ke fremdlingvanoj ne nepre serĉos maldekstre-menue la ambasadejon, same kiel ili ne kaptas la longan malgrandliteran liston sur la ĉefpaĝo sube. Prefere ni havu tute supre sur la ĉefpaĝo "Contact in English and other languages", tiam la verŝajneco ke oni trovos ĝin estos plej granda.--Ziko 16:02, 28. Aŭg 2008 (UTC)
Mi malkonsentas kun la aldono de tia fremdlingva frazo sur nia ĉefpaĝo. Se iu neesperantista vizitanto eraras kaj lasas mesaĝon ĉi tie, ni simple kopiu la tekston al la plej taŭga loko kaj lasu dulingvan averton pri tio. Thomas Guibal 16:16, 28. Aŭg 2008 (UTC)

Strange ke tiom da homoj volas inventi ion kio jam ekzistas. Ĉu vi jam esploris kion vi atingas se vi alklakas lingvonomon kiu aperas sub "Bonvenon al la diskutejo de Vikipedio !" (en la kadro supre de ĉi tiu paĝo) ? Neesperantlingvan diskutejon ni jam lanĉis delonge kun propono ke ni havu ambasodorojn por la diversaj lingvoj. Fakto estas ke ĝi tute ne estas uzata. Fakte la problemo estas ĉu ni ĉi tie agnosku ke la angla lingvo estas la plej bona lingvo por komuniki (tiukaze Esperantaj lingvo kaj Vikipedio estas tute ne bezonataj) aŭ ĉu ni instigu ĉiujn kiuj ne regas Esperanton uzi sian lingvon. Arno Lagrange @ 17:55, 28. Aŭg 2008 (UTC)

La Neesperantlingva Diskutejo ŝajne estas nek tre amata nek atentita. Eble "fremdlingvano" ne perceptas ĝin pro la eteco de "Ŝablono:DiskutejoEnkondukoLingvoj" aŭ li volas uzi la "veran" diskutejon. Mi ree proponas informkeston similan, en la lingvoj de la administrantoj kun instigo uzi la propran lingvon kaj enmetado de la fremdlingva kontribuo en la "normala" diskutejo por traduko. Estus ankaŭ pli bone por Esperanto-parolanto, kiu ne komprenas la lingvon de la kontribuinto. Nun li scius pri kio temas - tute male al "Diskutejo/Neesperanto". Kaj oni provus tiel ankaŭ la taŭgecon de Esperanto kiel bona pontlingvo. Punktor 20:49, 28. Aŭg 2008 (UTC)
Estrange, estas mesaĝo: Esperanto : Bonvenon al Diskutejo de Esperanta Vikipedio! Se vi ne regas Esperanton, vi povas lasi vian mesaĝon ĉe fremdlingva sekcio. Ho! Se iu ne scias Esperanton... Roberto 13:52, 29. Aŭg 2008 (UTC)

Mi ne komprenas kial restas sube la artikolo en la franca. Mi supozas, ke simple estas eraro. Do, oni povas forigi tiun parton. Krome, se oni iras al la franca versio, estas atentilo, ke verŝajne oni forigos la paĝon, sed franclingvanoj povas enmeti kontraŭan opinion, kio estus favora al Esperanto.--kani 00:31, 27. Aŭg 2008 (UTC)

Tio ja estis eraro, kiun mi korektis. Mi cetere lasas mesaĝon pri la forigpropono. Thomas Guibal 08:26, 27. Aŭg 2008 (UTC)

Kiom da regulaj kontribuantoj?[redakti fonton]

Mi demandis min (m:Tell us about Esperanto Wikipedia) kiom da regulaj kontribuantoj ni havas. Mi kredis 20, surbaze de la diskutejo. Nun mi dum unu semajno (la pasinta) atentis je "Lastaj ŝanĝoj" pri registritaj uzantoj kiuj a) vere scipovas Esperanton b) faris entute minimume 10 redaktojn c) faris la unuan redakton antaŭ minimume ses monatoj. Rezulte, estis 71 tiaj uzantoj.--Ziko 16:05, 28. Aŭg 2008 (UTC)

Augusto estas ĝenerale malfavora monato por kalkuli tiaspecan statistikon, ĉar multaj homoj aŭ ferias, aŭ havas ekzamenojn (ekz. por mi validas ambaŭ!). Nuntempe ne aktivas multaj kutime aktivaj vikipediistoj, ekz. mi kaj Arno, Petro, Marcus k.a. Vidu, ke ni kutime havis 2-3 proponojn por ADLS, sed nun jam ekde 2 semajnoj neniu nova propono!
Laŭ mia pritakso, kiun mi faris por mia artikolo en Kontakto, en la tempo-periodo komence de Februaro ĝis Junio 2007 130 homoj faris pli ol 5 redaktojn monate kaj ne estis robotoj. Tamen mi ne konsideris, kiam oni registriĝis -- gravis nur, ke tiuj havis konton ĝis 1.02.2007. Entute estas ĉ. 230 uzantoj, kiuj sume redaktis pli ol 50 artikolojn, do, tio estus la maksimuma limigilo por la statistiko. Amike, Alaŭdo ۩ 20:31, 28. Aŭg 2008 (UTC)
Interese, mi pensus male ke homoj en ferioj havas libertempon. Eble mi ripetos en alia monato. De kie vi havas viajn nombrojn, ĉu per rigardo ĉe Lastaj Ŝanĝoj? Aŭ ĉu per vikimedia statistikaro?--Ziko 21:00, 28. Aŭg 2008 (UTC)

Nova diskutejo[redakti fonton]

Mi preferas fakte diskuti tion ĉi sub pli neŭtrala titolo... Mi vidis ĉe aliaj vikipedioj kiel ili faras pri la diverstemeco kaj diverslingveco. Rigardu ekzemple la kroatvikipedian kafejon. Diverstemaj kaj fine "foreign languages". Multe pli facile trovebla ol tio kion ni nun havas.--Ziko 21:00, 28. Aŭg 2008 (UTC)

La kroata ekzemplo estas sekvenda. Tamen mi miras ke en la kroata ekzistas tiaj vortoj kiaj foreign language. Tial ni faris rektajn ligilojn al ekzistantaj enkondukoj en diversaj lingvoj. Arno Lagrange @ 07:24, 29. Aŭg 2008 (UTC)
Kaj tio estas ĝuste la problemo. Tro longa vojo al la koncerna diskutejo. La kroata modelo estas multe pli klara ol longa listo de lingvoj. Ankaŭ ne havas sencon aranĝi apartajn lingvajn diskutejojn - la demandanto volas direkti sin al laŭeble multaj Eo-vikipediistoj kaj esperas ke inter ili estas kelkaj kompetentaj por lia demando.--Ziko 09:49, 29. Aŭg 2008 (UTC)
Nur la enkondukaj vortoj estas multlingvaj. La neesperanta diskutejo akceptas ĉiujn lingvojn en la sama paĝo. AL @ 11:39, 29. Aŭg 2008 (UTC)
Mi ne volas intermiksi en aferoj administrantaj, sed permesu al mi etan kontribuon: Ĉu la angla kiel internacia lingvo en la vikipedio kroata ? Bone, ilia afero. Ĉu la angla kiel internacia lingvo en la vikipedio de La Internacia Lingvo ? Dankon, ne ! La ebleco atingi komunan diskutejon, ankaŭ por fremdlingvanoj, devas ankaŭ funkcii sen ia ŝajna pontlingvo nacia. Mallongtempaj tradukadoj de la kontribuoj verŝajne bone funkcios. Sed mi forte opinias ke devus esti la sama paĝo, bv. vidi ekz. la demandon de Hans: [1] Punktor 11:45, 29. Aŭg 2008 (UTC)
Mi faris ŝanĝon rilate la germanan kaj notis tion responde al la demando de Hans. --Lu 07:00, 3. Sep 2008 (UTC)
La fremdlingvaj ligoj de la supro de tiu ĉi paĝo iras unue al Vikipedio:Diskutejo/Neesperanto/enkonduko kaj de tie oni devas klaki duan fojon por alveni fine sur Vikipedio:Diskutejo/Neesperanto. Ĉu ne eblas ligi rekte al tiu lasta? (Kaze ke nia diskuto venos al la konkludo plu havi apartajn paĝojn, eventuale eĉ pli ol nun.) Ĉu krome sur tiu lasta eblas meti jam tute supren, aldone al "Bonvenon" ankaŭ grandlitere la tradukojn de tio en multaj lingvoj, Willkommen, welcome, bienvenue...? --Lu 07:00, 3. Sep 2008 (UTC)
Mi ŝatas la "kroatan modelon" nur parte: Tre bone, ke tute supre oni trovas ligojn al la unuopaj subtemaroj. Sed mi preferas havi ĉion sur unu sola paĝo! La unuopaj temaroj povas esti sekcioj de tiu ĉi paĝo. Tio havas tri avantaĝojn: 1) Klakante (ekzemple sur la ĉefpaĝo) al "diskutejo" oni tuj estas tie kaj ne devas peti novan paĝon. Oni povas memstare movi la paĝon supren kaj malsupren. 2) Niaj regulaj diskutantoj certe interesiĝas pri pli ol unu el la subtemaroj. Ni povas tiam simple movi la paĝon kaj ne salti de unu paĝo al la alia por (eventuale) trovi nenion novan en la eble tri subpaĝoj, kiujn oni volas atenti. 3) Ankaŭ la fremdlingvuloj tuj trovos sian angulon tute sube de tiu ĉi paĝo - kaj ni ĉiuj ricevos atentigon, kiam alvenas nova komento de unu el ili. Estas unu malavantaĝo: Verŝajne oni ne povos krei apartajn atentigojn por la subtemaroj - sed ja en la atentigo oni vidas la sekcion.
Krome mi tre ŝatus havi retlistan diskutadon - sed ŝajne ne estas multaj, kiuj ŝatas diskuti tiel. --Lu 07:00, 3. Sep 2008 (UTC)

Al mi gravas ke homoj facile povas interkomuniki kun ni, same kiel mi deziras facile trovi la vojon en VP fremdlingva por mi.--Ziko 12:14, 29. Aŭg 2008 (UTC)

Mi aldonis ĉi tien ŝablonon {{Vikipedio:Diskutejo/Enhavo}}. Se ĝi estos neutila, trankvile iu forviŝu ĝin de ĉi tie kaj eventuale forigu ĝin. Kerio 08:58, 30. Aŭg 2008 (UTC)
Tiu estas bona, mi tre ŝatas grafikan simplecon (male al la nuna supro de ĉi paĝo). Eble povus esti malpli da subdiskutejoj? "Proponoj" kaj "anoncoj" povas esti diskutataj sub la ĉefa, same kiel "Parencoj" (pri kiuj ni ne parolas ofte). Reguloj" kaj "rajtoj" povus esti sub nocio "Vikipedio". Aliflanke mankas diskutejo pri "Lingvo" (lingvaĵo, terminoj), tio estas sufiĉe ofta temo ĉe ni. Subdiskutejo povus esti ankaŭ "Ekstero", por informado, prelegoj kaj eksteraj rilatoj.--Ziko 23:23, 30. Aŭg 2008 (UTC)

90.25.110.73[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. Mi ĵus vidis ĉe "lastaj ŝanĝoj", ke IPulo 90.25.110.73 denove forigis partojn el artikoloj. Tial mi proponas blokon por kelka tempo. Kore --Tlustulimu 13:12, 29. Aŭg 2008 (UTC)

Kelkaj aferoj ŝajnas al mi dubindaj, eĉ korektindaj, sed li ne aspektas kiel vandalo. Eble alparoli la IP-ulon?--Ziko 13:29, 29. Aŭg 2008 (UTC)
Ĉu vi povus alparoli lin, ĉar mi devas foriri nun kaj revenos nur demanĉe? Kore --Tlustulimu 13:33, 29. Aŭg 2008 (UTC)
Laŭ la spuroj (tipoj de redakto, regiono de la IP-numero) mi konjektas, ke estas la sama ulo, kiun ni ĉi-paĝe jam priparolis, kaj kiu tiam uzis la adreson 86.214.208.180, poste forbaritan. La ŝanĝoj faritaj de 90.25.110.73 estas simile strangaj, iam tute indiferentaj sed ofte eĉ inside malicaj. Ekz., en la artikolo pri Minotaŭro (cetere: ĝi estas terura jam sen liaj ŝanĝoj) li ĝustigis la liter-erareton en "Minotaûro", sed ŝanĝis la nomon Ariadno (kiu estus ĝusta nomo de la mitologiulino, sed en la esperanta Vikipedio ĝi kondukus al iu nekonata planlingvo) al Ariana (alia nekonata planlingvo). En Prononco de Esperanto li simple forĵetis longan sencohavan tekston. Ĉu ekzistas ia ajn ŝirmilo kontraŭ tiaj ĝenuloj? --Surfo 17:48, 29. Aŭg 2008 (UTC)
  1. zorge priatenti la ŝanĝojn de la ulo
  2. kundiskuti pri problemaj ŝanĝoj
  3. kaze de nenia atingo, pli malpli longa forbaro.

Ĉe virino la kontribuinto forigis vortojn "lesbo prostituino subreto" (kial?) kiuj estis restarigitaj de Tlustulimu Arno Lagrange @ 20:19, 29. Aŭg 2008 (UTC)

Ĉi tiu anonimulo verŝajne uzas spameman IP-adreson, eble malferman prokurilon. Ankaŭ la uzanto vandalumas la anglalingvan Vikipedion pri Esperanto. Mi rekomendas forbaron, sed permesigante alsalutadon. -- Yekrats 22:38, 29. Aŭg 2008 (UTC)

Ĉefpaĝo[redakti fonton]

Vidu Ĉefpaĝo/Nova_aspekto

Saluton. Antaŭ kelkaj monatoj mi proponis, ke oni rebeligos la ĉefpaĝon. Estis kelkaj proponoj, oni ekfaris baloton, sed ĝi ne estis valida kaj nuliĝis. De tiam okazis nenio. Ĉu ni refaru baloton? Mutichou 15:01, 29. Aŭg 2008 (UTC)

Mi petas, ke ni almenaŭ aliformu la ĉefpaĝan sekcion "Pri tiu ĉi paĝo" en kaŝeblan skatolon, ĉar neniu ŝajne malkonsentis pri tio dum la diskuto. Tio vere simpligus la ĉefpaĝon. Thomas Guibal 06:04, 30. Aŭg 2008 (UTC)
Saluton. Mi proponas, ke ni aldonu al la plibeligita ĉefpaĝo unu bildon de la semajno. Kore --Tlustulimu 06:47, 30. Aŭg 2008 (UTC)
Kiel plaĉas al vi tia ĉefpaĝo? Mi opinias, ke ĝi estas plaĉema kaj estas tie multaj informoj. Kerio 06:52, 30. Aŭg 2008 (UTC)

Dankon al Kerio pro tiu bona ideo. Mi do ĉimatene kopiis la ĉeĥan ĉefpaĝon kaj adaptis ĝin al nia Vikipedio. La rezulto aspektas jene :

Vikipediisto:Thomas Guibal/Nova ĉefpaĝo

Jen kelkaj rimarkoj :

  • Por tiu protitipa versio, mi ne uzis internajn ŝablonojn, kaj do la tuta teksto videblas en la redakta fenestro. Se oni adoptus mian proponon, oni kompreneble kreus internajn ŝablonojn por ĉiuj sekcioj de la nova ĉefpaĝo. Tio precipe gravas por la nova "bildo de la tago" : la ĉeĥa ĉefpaĝo havas sistemon por aŭtomate anstataŭigi la bildon ĉiutage je noktomezo : ili simple antaŭkreas ĉiujn bildojn por unu semajno aŭ unu monato, kaj lasas la vikiprogramaro agadi. Ni tiel ne bezonos ŝanĝi la bildon permane kaj ĉiutage.
  • Mi elektis forigi la sekcion pri la lando de la monato pro tio, ke ĝi estas apenaŭ atentata.
  • La "[redaktu]"-ligiloj restas aldonendaj.
  • Mi ĵus aldonis frazon por montri la daton en la plej supra kesto. Ĝi aŭtomate ĝisdatiĝos. Thomas Guibal 13:20, 30. Aŭg 2008 (UTC)

Mi bonvenigas ĉiujn rimarkojn. Kore, Thomas Guibal 10:57, 30. Aŭg 2008 (UTC)

Via propono estas ĝenerale tre eleganta. Mi rimarkis ke vi forigis la sekcion "pri ĉi tiu paĝo" -kiu bedaŭros ĝin ? Kion pri la ebleco ĉu kaŝi/ ĉu montri sekciojn kiel ni provis en aliaj proponoj ? Arno Lagrange @ 11:28, 30. Aŭg 2008 (UTC)
Kaŝeblaj skatoloj ja estus utilaj aldonaĵoj por la du plej malsupraj kestoj. Mi ne certas, ĉu ili vere estus dezirindaj por la aliaj. Thomas Guibal 06:27, 31. Aŭg 2008 (UTC)

Jen mia propono : se neniu formale malkonsentas post unu semajno, mi starigos la novan ĉefpaĝon la 6-an de septembro. Se tiam aperas korektendaj detaloj, ni ĉiukaze povos diskuti ilin. Thomas Guibal 06:27, 31. Aŭg 2008 (UTC)

Hieraŭ, la 30-an de aŭgusto 2008 Thomas Guibal finredaktis proponon por la nova ĉefpaĝo. Ĝi nun troveblas en lia vikipediista paĝo, kies ligilo estas iom supre. Mi demandis lin tie, kiam ĝi aperos en spaco por la ĉefpaĝo, ĉar mi opinias, ke ĝi estas tre bela kaj informriĉa. Ankaŭ mi opinias, rilate al ĉi tiea ĝenerala situacio ne tro diskuti, se temu pri elstaraj, legindaj kaj aliaj artikoloj, ke estas senbezone atendi unu semajnon, kiel proponas Thomas, sed senprokraste kaj senprokraste mi emfazus, tuj anstataŭi la nunan ĉefpaĝon kun la nun proponata. Se estos iaj obĵetoj aŭ notoj al ĝi, eblas ja korekti, plenigi, plibonigi aŭ plibeligi ĝin pase de tempo. Estas domaĝe, ke estis laboritaj multaj paĝoj, kiuj restis nur kiel proponaĵoj. Mi scias, ke la ĉefpaĝo estas ia elmontrofenestro de ĉiu lingva vikipedio, mi demandas do, kial ne purigi ĝin tuj, se tra la purigita fenestro estos videbla nova elmontraĵo? Se oni parolas pri kuraĝo redakti paĝojn, kial do ne redakti kun kuraĝo ankaŭ nian elmontrofenestron? Se tamen estos necesa ia baloto, mi estas la unua, kiu balotas por. Kerio 06:40, 31. Aŭg 2008 (UTC)

  1. Por Por: Tiu nova aspekto tre plaĉas al mi. Belega! Dankon, Thomas! Unu sugeston mi farus: Ŝanĝi la postulajn verbojn (-u) al infinitivoj (-i). -- Yekrats 11:04, 31. Aŭg 2008 (UTC)
Karaj, la afero ne estas tiom simpla, tial mi kreis paĝon Ĉefpaĝo/Nova_aspekto kie mi proponas ke ni balotu inter la lasta propono de Thomas kaj la diversaj aliaj proponoj. Bonvolu dikuti la proponon en ties diskutpaĝo Arno Lagrange @ 11:11, 31. Aŭg 2008 (UTC)
El kiaj vidpunktoj la afero ne estas simpla? Ĉu ne sufiĉas forviŝi la tekston nun troviĝanta en la ĉefpaĝo kaj savi tien la novan? Kerio 11:20, 31. Aŭg 2008 (UTC)
Dankon Arno, mi subtenas tiun metodon. La paĝo tamen nepre difinu klaran templimon, aŭ alikaze el la diskuto povus denove rezulti nenio.
Kerio, ne zorgu : la ŝanĝo de la ĉefpaĝo estas sufiĉe grava afero, pri kiu meritas paroli ĉiuj uzantoj dum minimuma periodo. Se vi preferas mian proponon, simple voĉdonu por ĝi (dankon!). Kore, Thomas Guibal 11:29, 31. Aŭg 2008 (UTC)
Simpla estas afero kiam troviĝas du (aŭ tri) homoj kiuj plene konsentas inter si. Tamen mi memoras ke en junio estis ia interpuŝiĝo inter pli multaj partoprenantoj en la diskuto kaj pli multaj proponoj. Eĉ se mi ankaŭ agnoskas la proponon de Thomas plej eleganta, mi opinias ke ŝanĝo de la ĉefpaĝo okazu kiel rezulto de plej larĝa interkonsento. Cetere eĉ se la propono de Thomas estos aprobita, ĝi povus iel prunti el aliaj proponoj. Nome Thomas simple forigis kelkajn sekciojn - ĉu ĉiuj konsentas pri tio ? - ĉu la sekcioj povus plu aperi kiaj kaŝskatoloj defaŭlte kaŝitaj ? Thomas ne eluzis la eblecon kaŝi kaj montri sekciojn, kiu ekzistas en aliaj proponoj. Kion la uzantaro preferas ? Ĉu igi ĉiujn sekciojn laŭvole kaŝeblaj aŭ montreblaj (krom la bonvena sekcio) ? Ĉu nur kelkajn ? Ĉu iuj kaŝeblaj sekcioj estu defaŭlte kaŝitaj (kiuj) kaj la plej multaj defaŭlte montritaj ? .... AL @ 13:04, 31. Aŭg 2008 (UTC)
La simpleco, pri kiu vi parolas, estas plenumita - nun minimume tri personoj estas por - nome Thomas, Yekrats (kiu esprimis sin de fakto por) kaj mi. Certe ankaŭ vi estas por. Do kvar. Kaj rilate al la kaŝebleco, mi ne estus tia fervorulo, ja kiom da kaŝskatoloj estas nun fuŝitaj kun ŝablono. Iuj estas defaŭlte montritaj iuj defaŭlte kaŝitaj. Necesus nun unuecigi ilin, por ke ili estu defaŭlte kaŝitaj - por tiu celo ili estis kreitaj. Kerio 13:20, 31. Aŭg 2008 (UTC)
Pri la sovaĝa aperado de kaŝskatoloj legu tie. Kerio 13:30, 31. Aŭg 2008 (UTC)

Kerio, vi ŝajne miskomprenis min : la aferoj ŝajnas simplaj tiom longe kiam la solaj partoprenantoj konsentas inter si. Sed atendu ke aliaj donos ankaŭ sian opinion kaj vi vidos ke ne plu estos tiel simpla. AL @ 14:51, 31. Aŭg 2008 (UTC)

Bone, ni atendos. Kerio 17:10, 31. Aŭg 2008 (UTC)
Mi kontraŭas la forigon de la sekcio "Lando de la monato" el la ĉefpaĝo. Aldone, ni ĝis nun ŝajne ne okupiĝis pri bildo el la tago. Se ni enkondukus ĝin en la ĉefpaĝon, ni devus ĉiutage interkonsenti pri iu bildo, kio estas granda aldona laboro. Marcos 21:44, 1. Sep 2008 (UTC)
Tute ne necesus ĉiutaga interkonsento aŭ baloto por la bildo de la tago. Sufiĉas antaŭkrei ĉiujn bildojn de la tago por unu semajno, ekzemple je dimanĉo, kaj hazarde elekti ilin inter la "elstaraj bildoj" de la vikipedia Komunejo, kio estas rapida laboro. La venontaj bildoj estus videblaj sur la paĝo "Vikipedio:Bildo de la tago", tiel ke ĉiuj uzantoj povos antaŭvidi kaj korekti/ŝanĝi ilin. Vidu en:Wikipedia:Picture_of_the_day/September_2008 por havi pli bonan ideon.
Kara, bonvolu konsideri, ke la ĉiutaga apero de nova, belega bildo ege vigligus kaj beligus nian ĉefpaĝon. Jam ekzistas bildoj de la tago en la vikipedioj angla, franca, hispana, itala, ĉeĥa, ktp... Ĉiukaze, se mia propono pri bildo de la tago estas rifuzita, mi tamen povas reproponi la saman ĉefpaĝon kun iom alia enhavo. Kion vi opinias ? Thomas Guibal 06:02, 2. Sep 2008 (UTC)

Estas bonega ideo havi "Bildon de la tago", nu kondiĉe ke la laboro por ke tio bone funkciu estos regule farata (akurata elekto de bildoj kaj provizo de Esperanta klarigo por ĉiu el ili). Fakte aŭtomata bildŝanĝo je tagŝanĝo ebligas realigi la projekton sen tro peza kromlaboro. Arno Lagrange @ 08:54, 2. Sep 2008 (UTC)

Ŝanĝi ĉiutage bildojn aŭ eble alternigi ekzemple elstarajn artikolojn aŭ ion alian, ne estus tre granda laboro. Kiel ekzemplon bv vidi portalon pri homoj, kie kelkaj indikoj estas ŝanĝiĝantaj ĉiutage. Sufiĉus fari la samon sur la sama principo kaj ĉio funkcius. Kerio 14:49, 2. Sep 2008 (UTC)

Pri kaŝskatoloj[redakti fonton]

Sekve de la diskuto pri kaŝskatoloj, estas situacioj en kiuj mi vidas la problemon (ekzemple en la informskatolo pri esperantistoj) kaj aliaj ne. Vidu ekz. Kabe. Mi provis : se mi aldonas duan kaŝskatolon ekzemple super la informskatolo, tiam la kaŝskatolo pri verkoj kaj aliaj aferoj aperas kaŝita (kun ebleco montri ĝin). En paĝo pri Germanio ĉio bonas. Ankaŭ en la paĝo {{Informkesto esperantisto}} (kie por la dokumentado kaŝskatoloj aperas du). Por la ĉefpaĝopropono mi sukcesis elturniĝi por ke kaŝskatoloj estu laŭvole ĉu montritaj ĉu kaŝitaj je malfermo de la paĝo. La problemo plu estas solvenda. AL @ 14:51, 31. Aŭg 2008 (UTC)

Mi opinias, ke la solvo estas serĉenda en angla vikipedio, kie ĉio funkcias bone, se en paĝo estas unu kaŝskatolo aŭ pluraj kaŝskatoloj. Mi havis tie malfermitaj plurajn paĝojn kun unu kaŝskatolo kaj plurajn paĝojn kun pluraj kaŝskatoloj. Ĉiuj kaŝskatoloj estis post la malfermo de paĝo en kaŝita formo. Do, certe la angla vikipedio estas tiudirekte sekvenda. Sed devus fari tion iu spertulo, kiu scias, kie serĉi. Kerio 17:09, 31. Aŭg 2008 (UTC)
Mi iom serĉis ankaŭ en aliaj vikipedioj, kaj ankaŭ en itala vikipedio la kaŝskatoloj funkcias same kiel en la angla, do ĉiuj estas kaŝitaj kaj kun unu kaŝskatolo kaj kun pluraj kaŝskatoloj. Eble ankaŭ en aliaj lingvaj versioj tio estas la sama. Do, ni povas elekti la sekvendecon. Kerio 17:51, 31. Aŭg 2008 (UTC)
Mi povis ignori tiun ĉi fakton, sed la kaŝskatoloj denove "strikas". Vidu ekz. ĉe Germanio. Unue ili aperas sen la kaŝ-montru butonoj, post purig de kaŝmemoro ili aperas ĉiuj, sed post disvolvigo de iu el ili, la ceteraj malaperos. Post reago de kelkaj vikipediistoj (legu pli sube en sekcio pri ŝ : esperantistoj) mi plu ignoros ĉiujn mankojn de vikipedio, ĉar por kelkaj sufiĉus, se oni vivus ankoraŭ en kavernoj en pratempo. Kadro por bildo diras al ili nenion, ili volus havi perfektan enciklopedion, sed fakte ili vidis enciklopedion el rapidtrajno aŭ tra fenestro el submarŝipo. Sukceson en via plua laboro deziras al vi Kerio, kiu subskribis sin ĉi tie nur mem je si, ne ankaŭ anstataŭ aliulo. Kerio 14:51, 7. Sep 2008 (UTC)

Propono de metodo[redakti fonton]

Dankon al Arno pro tiu sinteza laboro. Sed kiel ekzakte ni interkonsentos pri la nova ĉefpaĝo el tiu tabelo ? Mi proponas la jenon : ĉar estas nuntempe 7 proponitaj ĉefpaĝoj (inkluzive de la nuna), ĉiu interesita uzanto sciigu siajn preferojn koncerne la ĝeneralan prezenton de la ĉefpaĝo (koloroj, strukturo, bildoj) : al la plej bona li donu "1", al la malplej li donu "7". Tio ne estus definitiva baloto sed jam evidentigus la plejofte preferatan prezenton (kiu do estus tiu kun la malplej multaj poentoj).

Ni sekve diskutos kaj interkonsentos pri ŝanĝeblaj/korektendaj detaloj pri la enhavo de la preferata paĝo (precipe pri la loko de la variaj sekcioj, pri la kreado aŭ forigo de sekcioj, pri la taŭgeco de ligiloj, ktp...). Por tio utilos konsideri la ĉefpaĝojn, kiuj atingis la duan kaj trian rangojn, kaj repreni ties plej bonajn ideojn. Kion vi opinias pri tiu ĉi metodo ? Kore, Thomas Guibal 06:41, 2. Sep 2008 (UTC)

Mi proponis ke la proponoj ricevu takson de + ĝis +++ por ilia aspekto (vi proponas de 1 ĝis 7; ŝajnas al mi iom tro , ĉar fakte pluraj proponoj estas nur variaĵoj el sama modelo) kaj la tabelo kiun mi pretigis devus ebligi ke ĉiu esprimu sian preferon pri ĉiuj sekcioj :
- ĉu ĝi aperu aŭ ne, ĉu ĝi estu kaŝebla, ĉu ĝi estu defaŭlte kaŝita aŭ montrita ?
- kie ili aperu en la paĝo (ĉu dekstre, ĉu live, ĉu supre, ĉu meze, ĉu sube, ĉu duonlarĝe, ĉu plenlarĝe).
se tio estas tro komplika, ni povus proponi elekton inter klare difinitaj gvidlinioj (kiaj : enciklopediaĵoj dekstre, vikipediaĵoj maldekstre) Arno Lagrange @ 08:54, 2. Sep 2008 (UTC)

Mi povas diferencigi kvin malsamajn "familiojn" de ĉefpaĝo :

Pri la kaŝebleco de skatoloj, nombro da sekcioj kaj ties lokoj, bildo de la tago ktp, ni decidu poste. Ni devus unue determini, kiun ĝeneralan familion ni plej ŝatas, kaj sekve okupiĝi pri la detaloj pere de via tabelo. Kvankam al mi ne vere plaĉas kaŝeblaj skatoloj, mi mem povos tre facile aldoni tiun funkcion al mia propono se estas interkonsento pri tio. Do, ĉu ni unue elektu unu el tiuj familioj ? Thomas Guibal 09:56, 2. Sep 2008 (UTC)

Saluton, Thomas. Estas erareto ĉe grupo 3. Mia propono ĉe Ĉefpaĝo/propono por la ĉefpaĝo3 ankaŭ havas ligilojn por kaŝi, sed ili havas pli konvenajn poziciojn ol ĉe la pli malnova propono Ĉefpaĝo/propono por la ĉefpaĝo2, kiun mi krome retiris dum la siatempa diskutado. Kore --Tlustulimu 10:05, 2. Sep 2008 (UTC)
En ordo, korektita. Thomas Guibal 10:09, 2. Sep 2008 (UTC)
Laŭ la aspekto, mi donus + al la nuna, ++ al grupo 3 kaj 4, kaj +++ al 5. Kie ni okazigu tiun baloton pri la aspekto? Marcos 17:16, 2. Sep 2008 (UTC)
La baloto por la ĝenerala aspekto de la nova ĉefpaĝo komenciĝis kaj daŭros ĝis la 15-a de septembro. Bonvolu voĉdoni ĉi tie !

142.177.42.138 kaj 142.68.222.178[redakti fonton]

Bonvolu iu forbari tiun ŝerciston kaj revizii liajn redaktojn. Kerio 06:34, 30. Aŭg 2008 (UTC)

Same rilatas al kontribuoj de tiu homo. Kerio 06:37, 30. Aŭg 2008 (UTC)
Mi forbaris la du adresojn. La dua vere agadis strange, kaj ŝajne majstras iom da Esperanto. Vidu tiun kontribuon, kie ĝi aldonas paragrafon, kiu fakte estas tradukita repliko fare de Abraham Simpson en epizodo de The Simpsons. Jes, mi konas multajn epizodojn parkere :=) Thomas Guibal 06:45, 30. Aŭg 2008 (UTC)

Javaskripto por ŝablono[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. Mi ĵus tradukis la ŝablonon {{Navigilo2}} el la suprasoraba versio: hsb:Předłoha:Nawitabela. Sed ĝi ankoraŭ ne havas kaŝeblecan mekanismon. Por tio necesas aktualigi la javaskriptojn en MediaWiki:Common.js. Ĉu mi aranĝu tion, ĉar mi jam sukcesis en la suprasoraba vikipedio? - La ŝablono ebligas pli kompleksajn navigilojn kun interna tabelo. Ekzemplo estas {{Snajperoj de la dua mondmilito}}. Atentu, ke vi devos ĉifoje aktualigi la kaŝmemoron de via foliumilo por bone vidi la ekzemplon, ĉar mi jam aldonis necesajn CSS-formatojn. Kore --Tlustulimu 17:07, 2. Sep 2008 (UTC)

Saluton. Mi ĵus testis skripton per mia propra js-dosiero. Sed la globala variablo, kiu difinas ekde kiom da navigiloj oni vidas ilin kaŝite sur iu paĝo, ne efikas. Tial mi proponas, ke ni ŝanĝu nian skripton en MediaWiki:Common.js al la versio en la suprasoraba versio hsb:MediaWiki:Common.js kun du alĝustigoj je la tekstoj de la kaŝada ligilo. Tie ĝi jam ekde sufiĉe longa tempo funkcias. Kore --Tlustulimu 09:26, 3. Sep 2008 (UTC)
Saluton, gekaraj. Mi jam faris la necesajn aktualigojn. Se io ĉe vi ne efikas, vi devos nur aktualigi la kaŝmemoron de via foliumilo. Kore --Tlustulimu 15:20, 5. Sep 2008 (UTC)

Savanto ?[redakti fonton]

Ekzistas artikolo Savanto-sindromo. La titolo estas tre maloportune kreita, ĉar savanto ne rilatas al sav'i sed estas kreita laŭ la franca savant kiu signifas iu kiu multe scias, erudiciulo, klerulo, scienculo. La vorto ankaŭ signifas lerta sperta pp homoj, komplika, nekomprenebla pp faktoj. Ĝi internaciiĝis ĉar pluraj lingvoj pruntis ĝin de la franca senŝanĝe (da el en eufi nl no pl pt ru sr sv tr). Parolante pri la sindromo de individuoj kiuj havas apartan kapablon rilate sciojn kaj lernadon, ĉu krei neologismon Zamenhofe (savento) ĉu uzi Esperantan kunmetaĵon (kia : scieganto) ? Arno Lagrange @ 08:59, 3. Sep 2008 (UTC)

Mi ĉi-kaze malkonsilus kaj konfuzan terminon kiel "savanto" kaj ion ne-internacian kiel "savento". :Eblas konsideri la germanan terminon "Inselbegabun" (=insultalento). "Insul" estas ĉi-kaze metaforo por "izolita", do malpli metafore oni ankaŭ povus diri "izolita talento".
La vorto "scieganto" ankaŭ ŝajnas al mi akceptebla solvo, eĉ se ne perfekta. Por emfazi ke la koncernuloj havas malkapablojn, oni ankaŭ povus diri "malkapabla sciulo" aŭ ion similan. Marcos 13:21, 3. Sep 2008 (UTC)
Mi miras ke vi proponas deiri de la germana kiu eltrovis tute apartan esprimon dum 14 lingvoj uzas la radikon 'Savant', kiun mi proponis ŝanĝi al savent' por ne konfuzi ĝin kun sav'ant' laŭ modelo de multaj vortoj en Esperanto entenantaj 'ent' pro la samaj kaŭzoj. Rimarkinde estas ke la nederlanda uzas idiot savant kaj mi supozas ke 'idiot' ne estu komprenata kiel stultulo sed kiel apartulo -sama ideo kiel 'Insel', etimologia signifo de la greka 'idios'-. Tamen tiuj homoj ne nepre estas malkapabluloj, eĉ se plej multaj el ili havas iujn nekapablojn. Se temas pri la sindromo mi proponas "Erudicio-sindromo" (ja la vorto sindromo enkondukas ke temas pri io simila al malsano) AL @ 15:25, 3. Sep 2008 (UTC)
Ĉu ĝenerala fakverko aŭ vortaro ekzistas pri psikologio? -- Yekrats 17:49, 3. Sep 2008 (UTC)
Ĝis troviĝos pli bona solvo mi alinomigas la artikolon al Erudicio-sindromo AL @ 20:49, 3. Sep 2008 (UTC)

Vere, "savanto" estas malbona, tro rekta traduko. La germana "insultalento" ŝajne tre trafas pri kio temas. "Erudicio" - tion mi ligas al io alia, kiel la bona intelekta kono de temaro, kion havas instruitulo kiu ankaŭ scipovas bone memstare utiligi sian scion.--Ziko 14:36, 4. Sep 2008 (UTC)

Mi kiel aŭtismulo rilate la filmon Rainman foje devis nomi la sindromon. Mi uzis la vorton "sciadanto", devene de la franca origino. Erudicio-sindromo ŝajnas al mi ankaŭ bona, sed mi persone ĝis nun ne komprenis tuj la vorton erudicio... :( do por mi ne taŭgas se mi volas el la nomo ĝin kompreni. LaPingvinoDiskutu 15:29, 4. Sep 2008 (UTC)
Koncerne ekzemple Kim Peek, la fama tipa erudicio-sindromulo (aŭ savanto) erudicio tute ne ŝajnas ekstertema : tiu homo kapablas tre detale mencii milojn da enciklopediaj faktoj. Ja temas pri "aparta" sed nediskutebla erudicio. AL @ 16:42, 4. Sep 2008 (UTC)
Mi rigardis al pluraj vikipedioj, kaj kio ili priskribas sub "erudicio", tio tute ne rilatas al tiaj patologiaj kazoj, sed al instruituloj kun ellaborita ĝenerala scio, gusto kaj kritika kapablo (ne la parkerado de faktetoj).--Ziko 17:55, 4. Sep 2008 (UTC)
Ĉu oni ne povas traduki "savant" per "saĝa" aŭ "saĝulo" aŭ eĉ "klera/klerulo"? Mi pensas ke "Les savants" oni tradukas plej ofte per "la kleruloj".Roberto 18:02, 4. Sep 2008 (UTC)
erudici'o. Profunda sciado pri detaloj k dokumentoj en ia faka scienco. ~ulo. Homo posedanta ~on: ne ĉiu ~ulo estas scienculo NPIV
La difino de NPIV laŭ mi tute bone priskribas homon kia Peek, kiun mi ne nomas "erudiciulo" sed "erudicio-sindromulo", kio klare komprenigas ke temas pri io konsiderata de medicino kiel nenormala. Tammet diris ke la limo inter ega kapablo kaj ega malkapablo estas tre maldika.
Responde al Roberto, ja savant povas signifi saĝa, klera, sed por priskribi la simptomon ĝi estas alprenita en la signifo "multescianta". La sindromuloj ne nepre estas saĝaj kaj pro siaj malkapbloj (precipe malkapablo havi sociajn rilatojn) prefere ne estu nomitaj "kleraj", ĉar klerulo estas supozata esti lerta en iu fako.
kler/a Kapabla per ĝusta uzado de akiritaj scioj, klare juĝi k bone taksi aferojn. NPIV

AL @ 20:36, 4. Sep 2008 (UTC)

Nu, PIV ne fiksas la signifon de Esperantaj vortoj, kaj en ĝi povas esti eraroj.
"Erudicio" estas oficialigita vorto, kaj la Akademio oficialigis ĝin kun jenaj tradukoj: fr érudition, en erudition, de Gelehrsamkeit, pl erudycja, es erudición, it erudizione.
Se la difino en PIV devojiĝas de la signifoj de ĉi tiuj vortoj, tiam oni simple povas diri ke PIV ĉi-kaze malpravas (krom se estas tre bonaj pruvoj por tu signif-devojiĝo en la ĝenerala lingvouzo en Esperanto).
dictionary.com difinas "erudition" per "knowledge acquired by study, research, etc.; learning; scholarship" (scio akirita per studado, esplorado ktp; lernado, instruiteco). DWDS difinas "Gelehrsamkeit" per "gründliche und umfassende wissenschaftliche Kenntnis, Gelehrtheit" (ĝisfunda kaj ampleksa scienca scio, instruiteco).
Laŭ tiuj difinoj, kiuj pro la oficialeco de tiuj nacilingvaj tradukoj estas aplikeblaj ankaŭ al la Esperanto "erudicio", "erudicio" tute ne taŭgas por la ĉi tie priparolata simptomaro.
En la ĉi-supra diskuto, jam estis ĝenerala konsento ke ni ne uzu "savanto" aŭ "savento". Pro la kialoj, kiujn mi menciis ĉi-supre, ankaŭ "erudicio-sindromo" ne taŭgas. Do ni konseideru la aliajn menciitajn tradukojn: "izolita talento", "malkapabla sciulo", "scieganto", "sciadanto".
Arno skribis, ke "tiuj homoj ne nepre estas malkapabluloj". Tamen, la anglalinva artikolo pri la temo mencias "developmental disorders" en la difino. Ankaŭ la hispanlingva artikolo mencias ke temas pri malsaneca stato kiu ĝenerale distingiĝas per korpaj, mensaj aŭ movaj malkapabloj. Ankaŭ la germana artikolo jam en la unua frazo mencias, ke tiuj homoj ofte havas mensan malkapablon. Do mi tute ne pensas, ke estas probleme uzi "malkapabla" en la artikoltitolo.
Ankoraŭ ne estis menciitaj iuj ajn bonaj kialoj por ne uzi "izolita talento". Mi do opinias, ke ni aŭ ŝanĝu la titolon al "izolita talento", aŭ al "malkapabla sci(eg)ulo/sci(eg)anto" (mi preferas la formon kun "ul", sed ne tro gravas; ĉu ni enmetu "eg" (aŭ eble eĉ "ad") ankoraŭ povas esti decidota – laŭ mi ne gravas). Marcos 08:40, 19. Sep 2008 (UTC)
Elekto de plej ĝusta esprimo estas semantika problemo kiu necesigas precizigi kaj la signifon de la eventuale uzendajn vortojn kaj la ecojn de la priskribita afero.
Laŭ le petit Robert (unu el la plej respektataj franclingvaj vortaroj) :
érudition Savoir approfondi fondé sur l'étude des sources historiques, des documents, des textes. (Profundigita scio fondita sur la studo de historiaj fontoj, dokumentoj, tekstoj).
Tia difino bone aplikiĝas al la simptomuloj ( Kim Peek estas bona ekzemplo de tio)
Pri malkapablo mi volis emfazi ke la simptomuloj ne nepre estas malkapabluloj (Daniel Tammet estas bona ekzemplo de tio) eĉ se multaj el ili ja havas iajn malkapablojn. La de vi cititaj fontoj (same kiel PIV) estas ankaŭ kritikeblaj : mi opinias ke ili estas tiurilate erarigaj. Pro tio aperigi la vorton 'malkapablo' en la titolo ŝajnas al mi neoportuna.
La esprimo "izolita talento" kvankam akceptebla ŝajnas al mi ne la plej trafa, ĉar ne nepre unuaaŭde ĝuste komprenita, kaj ne tre internacia (nur la germana uzas tian esprimon).
Plej bona kompromisa solvo ŝajnas al mi viaj proponoj bazitaj sur bonaj Esperantaj kunmetaĵoj kiaj Sciegula sindromo Arno Lagrange @ 10:35, 19. Sep 2008 (UTC)
"Sciegula sindromo" estas sufiĉe bona kaj tute akceptebla solvo. Mi tamen preferus ankoraŭ ŝanĝeti ĝin al "Sciegula simptomaro": Jam la titolo de la artikolo simptomaro uzas tiun kunmetaĵon anstataŭ la vorton "sindromo". Bonvolu noti ke ankaŭ ReVo donas preferon al la kunmetaĵo "simptomaro" anstataŭ "sindromo", kaj ke en la ekster-Vikipedia interreto "simptomaro" estas pli multe uzata ol "sindromo" ('simptomaro kaj estas -wikipedia -wiki -vikipedio': 2590 trafoj. 'sindromo kaj estas -wikipedia -wiki -vikipedio': 950 trafoj). Aldone, uzo de tia kunmetaĵo pli konservas la facilecon de Esperanto, ĉar tiel oni ne pligrandigas la nombron de lernindaj radikoj. Marcos 12:26, 19. Sep 2008 (UTC)

Ankoraŭ kontribuo pri la diskuto pri medicina artikolo[redakti fonton]

Delonge Arno petis min pri mia faka opinio, sed antaŭe mi ne havis tempon:

Malfrue, mi havas ankoraŭ medicinistan kontribuon al la diskuto pri la fenomeno, kiu angla nomatas "savant syndrome". Se mi en la diskutejo remalfermas la temon, estas unua parto de la diskutpaĝo en la artikolo, dua parto en la diskuteja arkivo Vikipedio:Babilejo/Arkivo 2008 13 kaj tria parto en la diskutejo. Mi preferas grupigi ĉion kune en la artikola diskutpaĝo, kiu momente nomiĝas Diskuto:Sciegula simptomaro.

ThomasPusch 17:09, 29. Sep 2008 (UTC)

Aktualaĵoj pri Betawiki[redakti fonton]

  • Currently 99.95% of the MediaWiki messages and 99.36% of the messages of the extensions used by the Wikimedia Foundation projects have been localised. Please help us help your language by localising and proof reading at Betawiki. This is the recent localisation activity for your language. Thanks, GerardM 13:47, 3. Sep 2008 (UTC)
  • Traduko: Nune 99.95% de la mesaĝoj MediaWiki kaj 99.36% de la mesaĝoj por etendiloj uzataj de la projektoj de Fondaĵo Wikimedia estis asimilitaj. Bonvolu helpi nin helpi vian lingvo de asimilado kaj pruvlegado ĉe Betawiki. Jen lasta asimilada aktiveco por via lingvo. Dankon, GerardM (tradukita de Yekrats 14:04, 3. Sep 2008 (UTC))

Pri ĉi tiu diskutejo[redakti fonton]

Grupigi laŭ rubrikoj[redakti fonton]

Mi proponas kunigi la unuopajn diskutojn de ĉi tiu diskutpaĝo laŭ rubrikoj. Vidu miajn komentojn ĉe Nova diskutejo. Komence rubrikoj povus esti ekzemple "VP-Tekniko", "Misredaktoj kaj miskontribuantoj", "Publikaj rilatoj por VP" kaj "Anoncoj"; poste oni povos facile aldoni kaj ŝanĝi laŭ bezono. Tiaspeca ordigo estas fleksebla kaj rapide adaptebla. --Lu 06:41, 4. Sep 2008 (UTC)

Fremdlingvaĵoj estu unu rubriko[redakti fonton]

... ekzemple kun la nomo "Català, Dansk, English, Espanol, Francais, Italiano, Russkij ..." (por la lingva egaleco ni povos ŝanĝi la menciatajn lingvojn ĉiusemajne ;-) --Lu 06:41, 4. Sep 2008 (UTC)

Ĉu retlisto anstataŭ aŭ aldone al diskutejo?[redakti fonton]

Mi multe ŝatus, se ankaŭ aliaj povus aliĝi al la diskuta retlisto - aŭ almenaŭ legi ĝin de tempo al tempo sur ties retpaĝo. Tie evidentiĝas unu el la avantaĝoj kompare kun ĉi tiu paĝo: Oni vidas la diskutfadenojn pli klare. Kontraste en ĉi tiu diskutejo mi havas la impreson, ke diskuta kontribuo perdiĝas, se oni enmetas ĝin meze de diskuto, post kiu jam venis aliaj diskutoj. Ĉu ne? --Lu 06:41, 4. Sep 2008 (UTC)

Eblas aliĝi ĉe WikiEO-l -- La esperanta vikipedio, kiu bedaŭrinde plejparte ne haveblas en Esperanto. --Lu 06:41, 4. Sep 2008 (UTC)

Mi opinias, ke eblas uzi la dissendoliston aldone al la diskutejo - kaj same oni povas komplete transiri al ĝi. --Lu 06:39, 4. Sep 2008 (UTC)

Laŭ la sugesto de Lu mi lanĉis kvar diskutojn sur la retlisto, al kiuj ekreagis listanoj kiuj strange ne estas la samaj kiel la partoprenantoj en ĉi diskutejo. Alia rimedo, alia publiko. Ĉu kutimantaj vizitantoj de la diskutejo bonvolos ankaŭ partopreni la retliston? Tiuj malsamaj rimedoj eble konvenas al respektive malsamaj diskutospecoj kaj al malsamaj kundiskutantoj. Arno Lagrange @ 20:50, 4. Sep 2008 (UTC)

Informkesto "Esperantisto"?[redakti fonton]

Mi trovas iom stranga tiun informkeston ĉe Yves Nevelsteen. Ĝi ne estas necesa, eĉ la "verkoj" ligilas al la sama paĝo. Nenia plusvaloro en tia kesto. Cetere, ĉu estas la celo enkategoriigi tiamaniere homon kiel "esperantiston", kvazaŭ tio estas nepre la plej grava afero en lia vivo?--Ziko 19:08, 6. Sep 2008 (UTC)

Pardonu, mi scias legi, en la paĝo pri Yves Nevelsteen estas skribite: Yves NEVELSTEEN [if ne:velste:n] (naskiĝis la 21-an de junio 1974 en Kapellen), estas belga esperantisto. Ĉu mi aldonis eraran ŝablonon? Kerio 19:14, 6. Sep 2008 (UTC)
Fakte ne pro io alia ol sia Esperantisteco li estas menciita ĉi tie. Do kiun alian informon keston kaj kiun alian kategorion ni metu krom tiuj pri Esperantistoj ? Arno Lagrange @ 19:46, 6. Sep 2008 (UTC)
Nenion kontraŭ kategorio, sed tia informkesto - mi ne vidas plusvaloron. Ludaĵo sen plia utilo, sen pli bona prezento de informoj kiuj ne estas same bone jam en la artikolo.--Ziko 20:39, 6. Sep 2008 (UTC)
Aldono: Jan van Eyck havas pli malpli la saman informon en la fluteksto kiel en la informkesto. Ankaŭ por tio mi vidas nenian kialon.--Ziko 20:58, 6. Sep 2008 (UTC)
Bonan matenon, Ziko. Estas evidente, ke vi estis kelke da tagoj for de ĉi tie kaj anstataŭ vi redaktis iu alia, ĉar se vi estus pli rimarkema, vi certe estus vidinta, ke dum vi dormis, estiĝis multaj novaj ŝablonoj. Mi rekomendas al vi pli detale interkonatiĝi kun ili, kian ili havas signifon en paĝoj ktp. Se eo vikipedio ne sufiĉus al vi, vi povas uzi alilingvajn vikipediojn uzantaj diversspecajn ŝablonojn, en kiuj estas diversriĉaj informoj, kelkaj simple kopias informojn el paĝoj en ŝablonojn. Mi ne kulpas, ke en eo versio oni skribas tre koncize, en kelkaj paĝoj tre tre koncize, kvazaŭ aliaj ne dezirus legi pliajn informojn. Iam mi havas impreson, ke eo versio estas nur ia ponto inter aliaj lingvoj - ĉu vi volas legi pli? Klaku sur alilingvan version. Nu, kion diri al iu, kiu ne orientiĝas en ŝablonoj? Simple tion, ke se la ŝablonoj ĝenas vin kaj kiam vi estos klakinta la paĝon kaj aperos ia ŝablono, rapide for de ĝi kaj klaku denove al alia paĝo. Kerio 21:15, 6. Sep 2008 (UTC)

Bonvolu ne nervoziĝi. Fakte ke informoj en la informkesto estas ofte redondaj kun informoj jam aperantaj krom la bildo. Tamen bonvolu konsideri ke :

  1. ili alportas ian normigon en prezento de informoj, kio helpas koncize ekscii bazajn faktojn
  2. ili simple beligas paĝojn
  3. ilin oni povos ampleksigi

Arno Lagrange @ 23:48, 6. Sep 2008 (UTC)

La rimarko de Ziko estas grava kaj atentinda. Ne temas pri tio, ke ni ne havu ŝablonojn por strukturi informojn. Estas tamen tre strange havi informkeston aparte por esperantistoj (eĉ kun tiu ridinda pale verda stelo sur verda fono, sur la titola linio). Ĉu sekve oni metos similan informkeston ekz. por Reinhard Selten. Aŭ ĉu prefere meti ĉe li informkeston "germanlingvulo"? Se oni volas bone strukturi informojn pri homoj, oftege sufiĉus ŝablono por "persono", kiu povus havi lokon (precipe en la esperanta Vikipedio) laŭbezone plenigotan ankaŭ por ekz. "verkis en Esperanto", "postenoj en la Esperanto-movado" ktp. – Ankaŭ la informo "esperantiĝis en" (mi vidas ke Yves aliĝos al VEK en 2029 kaj iĝos jubileano en 2039) estas tia tipo de subtila enmovada humuro, ke mi prefere ne vidus ĝin en informkesto. Laŭbezone eblas mencii la jaron en la artikolo. – Kiu verkos por ni artikolon Jaro de esperantiĝo, aŭ simple Esperantiĝo? Ĝi povus havi interesajn difinojn. --Surfo 08:40, 7. Sep 2008 (UTC)

Kie vi estis, kiam ni diskutis pri la ŝablono kreante ĝin? 84.42.246.42 08:59, 7. Sep 2008 (UTC)
Verŝajne hejme aŭ eble butikumis (tiam mi bezonis novajn ŝtrumpojn). Kial vi demandas? Ĉu la afero iel rilatas al mia opinio pri uzo de tia ŝablono? --Surfo 09:22, 7. Sep 2008 (UTC)
Kiukoloraj la ŝtrumpoj ? 84.42.246.42
Trafe, Surfo. En de.WP ni ne havas informkestojn "germano" aŭ "aŭstro", eĉ se temas pri nacie grava homo. Cetere por komenanctoj informkestoj estas teknika baro kiu fortimigas. Ne indas kaj ne bonas havi tiajn por laŭeble multaj artikoloj.
Jaro de esperantiĝo povus esti temo de sociologia artikolo. Je kiu aĝo homoj esperantiĝas, en kiom da tempo post eko ili agas, kreas ion en Esperanto. Studenda temo Arno Lagrange @ 10:33, 7. Sep 2008 (UTC)

Homa-ranismo[redakti fonton]

Nun okazas debato en la diskutpaĝo pri Homa-ranismo, kaj mi ŝajne estas la malgajnonto. Mi scivolemas, ĉu ĉiu malkonsentus kun mi. Ĉu ni permesu ŝercajn artikolojn tiajn? Ĉu ili kaŭzas problemon? Aŭ ĉu mi troreagas kaj senhumuras? Laŭ mia opinio, ĉi tiaj ŝercartikoloj estas fuŝaj kaj forigindaj. Laŭ nemia opinio, ili estas tute nedamaĝaj kaj eĉ helpaj. Eĉ se ĉiu malkonsentos kun mi, mi volas aŭdi la opiniojn de aliuloj. La ĝenerala decido pri ĉi tio povos estonte servi kiel ekzemplo en similaj kazoj, iom kiel kortuma decido. --Niko, 14:50, 7 Sep 2008 (UTC)

Ĉar estas averto (ja eble ne sufiĉe klara) supre de la artikolo pri ĝia humura enhavo, mi vere ne vidas problemon. Kore, Thomas Guibal 15:08, 7. Sep 2008 (UTC)
Ĝi estas nepre forigenda, ĉar ĝi donas malbonan ekzemplon kaj estas precedento por estontaj "ŝercemuloj". Tia "artikolo" rekte kontraŭas la celon de Vikipedio: krei enciklopedion.--Ziko 15:25, 7. Sep 2008 (UTC)
Mi tute, plene samopinias kun Niko, kaj tre miras pri la kontraŭaj opinioj. Mi povas nur citi la averton, kiu aperas en la angla lingvo, pri uzo de la humur-simbolo: “Ĉi tiun ŝablonon oni neniam uzu en la artikoloj, ĉar tiuj neniam enhavu ion ne-faktan aŭ ne-enciklopedian. Uzu ĝin nur en la ne-artikolaj nomspacoj”. – Eble la kontraŭuloj pensis ke ili estas prilaborantaj la multlingvan Neciklopedion, kie ĝis nun ŝajnas tute manki artikolo pri homaranismo (do, ek al laboro!). Ni jam havas sufiĉe da hontindaĵoj en la kvalito lingva kaj afera de multaj artikoloj. Tio sufiĉas, ne aldonu malbonan ĝeneralan kvaliton de juĝkapablo. --Surfo 15:37, 7. Sep 2008 (UTC)
Jen vere sengrava kaj simpla afero, kiu ne meritas tiel pasiajn protestojn : se estas malkonsento, ni simple kopiu la tekston al Vikipedia humuro:Homa-ranismo kaj lasu ligilon en Vikipedio:Ujo por kuriozaĵoj... Thomas Guibal 15:40, 7. Sep 2008 (UTC)
1 Artikolo pri homaranismo ja ekzistas de februaro 2003.
2 Mi trovis la artikolon Homa-ranismo sufiĉe sprita kaj same kiel SSire, opinias ke ĝi estas des pli humura ke ĝi aspektas serioza. Tial mi aldonis averton kiu tamen ne fortiminde denuncas ke temas pri humuro. Ke en alilingvaj vikipedioj oni decidis tute forigi humuron el la artikola nomspaco estas komprenebla. Ĉu ni nepre sekvu la saman regulon ? Vi timas ke tio estu malbona precedenco ? Nu se iam estos pluraj (tro multaj) ŝerc-artikoloj, tiam ni forigos ilin al speciala spaco (kiel faras vikipedioj en iuj aliaj lingvoj). Se ĝi estas izolita mi trovas tio iom gajiga. Sprita leganto sufiĉe rapide (eĉ tuj) komprenos ke temas pri humuro. Celo de enciklopedio povus esti ne nur serioze diskonigi sciaĵojn, sed ankaŭ sprite veki juĝkapablon. Arno Lagrange @ 18:31, 7. Sep 2008 (UTC)
Ne, tio ne estas la celo de enciklopedio. --Niko, 18:51, 7 Sep 2008 (UTC)
1. Mi ne komprenas, kion AL volas diri per sia unua komento pri la ekzisto de artikolo pri homaranismo.
Pardonu mi preteratentis ke vi skribante "ĝis nun ŝajnas tute manki artikolo pri homaranismo (do, ek al laboro!). " parolis pri Neciklopedio kaj ne pri Vikipedio. Tial mi volis atentigi ke artikolo ekzistas jam de 2003 (en Vikipedio). Estas preteratento mia. AL @ 12:33, 19. Sep 2008 (UTC)
2. Mi ankaŭ ne komprenas, kial esperanta enciklopedio devus malenciklopediigi sin por plibonigi ies juĝkapablon per blagaj artikoloj. Cetere, pri la juĝkapablo-pliboniga efiko rimarkindas, ke la Homa-ranisma blago jam ekzistis ĉi tie pli ol kvar jarojn, kaj plu troviĝas, eĉ inter la vikipediistaro, homoj kies juĝkapablon ĝi ankoraŭ ne sukcesis “sprite veki” al nivelo sufiĉa por tuj forigi la “humuraĵon”. --Surfo 20:18, 7. Sep 2008 (UTC)
Ankaŭ mi aliĝas al la opinio, ke tiaj artikoloj ne estu allaseblaj en la E-vikipedio, almenaŭ ne en la ĝenerala artikola nomspaco. Mevo 21:16, 7. Sep 2008 (UTC)

Redaktetoj de 86.195.140.149[redakti fonton]

Ĉu iu bonvole tralegus la strangajn redaktetojn de tiu ĉi homo ? Pri kelkaj aferoj mi ne sufiĉe scias, sed ŝajnas al mi, ke temas pri vandalismo aŭ idiotaĵo; dankegon ! Punktor 15:41, 7. Sep 2008 (UTC)

Strange, jes. Ŝajnas pli senspertulo ol vandalo.--Ziko 18:37, 7. Sep 2008 (UTC)
La redaktoj kiujn mi kontrolis ŝajnis al mi trafaj. Arno Lagrange @ 18:45, 7. Sep 2008 (UTC)
Ĉu tio ne meritas forbaron ? Vidu: Tago de patrinoj. Aliajn "redaktetojn" mi ankoraŭ ne kontrolis... - Punktor 11:50, 10. Sep 2008 (UTC)
Tiun fuŝaĵon la uzulo faris post mia kontrolo. Mi mesaĝis al tiu zorgi ne fuŝi la Vikipedion. AL @ 12:19, 10. Sep 2008 (UTC)
Lingva krucmilitisto: Ŝajne ŝi/li/ĝi ree laboras... Vidu Speciala:Contributions/90.25.235.151 - Punktor 15:43, 13. Sep 2008 (UTC)

Peto por informkesto.[redakti fonton]

Ĉar mi bedaŭrinde estas tute aĉa komputiluzanto, mi petas ke iu mojosulo kun iom da libera tempo krei ĉi tian informkestan ŝablonon pri filozofoj. En la angla ĝi entenas informojn pri portreto, nomo, naskiĝo, skolo, ĉefaj interesoj, notindaj ideoj, "influita de...", kaj "homoj influitaj de li/ŝi..." Kompreneble, la esperanta povus iom malsami laŭ la plaĉo de la kreanto. Mi pardonpetas pro mia ĝenerala nekapablo pri tiaj komputaĵoj. Kaj se neniu volontos fari ĉi tion, tute ne gravas. --Niko, 03:53, 8 Sep 2008 (UTC)

Saluton, Niko. Mi ĵus kreis la ŝablonon {{Informkesto filozofo}} kun dokumentado. Sed mi ankoraŭ ne testis ĝin. Bonvolu tuj informi min, se estus iu probleme dum ĝia uzado. Kore --Tlustulimu 10:27, 8. Sep 2008 (UTC)
Koran dankon pro via helpo, Tlustulimu! Ĝi funkcias tre bone. --Niko, 12:27, 8. Sep 2008 (UTC)

Mi malkonsentas kun la kreado de tiaj ŝablonoj. Ili kuraĝigas la kreadon de fuŝaj, kvazaŭe robotaj ĝermetoj. La enkonduka teksto de la artikolo ne apartenu al la ŝablono, sed nur la informtabelo. Thomas Guibal 17:14, 8. Sep 2008 (UTC)

Saluton, Thomas. Mi pensas, ke vi pravas. Do la eksterinformkesta parto devos malaperi el la ŝablono kaj oni aranĝu la enkondukan tekston permane. Kore --Tlustulimu 20:08, 8. Sep 2008 (UTC)
Jes, terure. Oni devas serĉi ŝablonon por ŝanĝi ĝeneralajn informojn. Eble poste iuj ŝanĝoj okazas kaj la teksto ne estos facile ŝanĝebla. Tia ekzemplo ankaŭ estas la artikolo Distrikto Weißeritz. Intertempe tiu distrikto estas historio, ĉar ĝi kunfandiĝis kun la iama distrikto Sächsische Schweiz al la nova distrikto Sächsische Schweiz-Osterzgebirge. La ŝanĝado de ŝablonoj estu rezervata al spertaj uzantoj, ne ĉiu, kiu volas ŝanĝi la enkondukan tekston, faru tion. Ankaŭ komencantoj havu la eblecon simple redakti la enkondukan tekston de iu artikolo. --Michawiki 20:39, 8. Sep 2008 (UTC)
Mi ne uzas ŝablonon de vilaĝoj. Simple mi ne estas lerta uzulo, krome mi vidis tion ofte, ke la ŝablonaj tekstoj ripetiĝas apude. Mi nur bedaŭras, ke ĉe la hungaraj vilaĝoj mi ne povis aldoni bonan mapon, kiel en la hungara origino (protektita!). Krome mi strabas doni ankaŭ ceterajn vilaĝajn informojn, mi provizore listigis ilin: vilaĝservoj. Laŭ mi la serioza uzulo estas scivolema, ĉu funkcias tie lernejo k.s. Tio estas laŭ mi pli grava, ol ĉu restis io el la bronzepoko. Eble iu alia faros ian resuman tabelon pri tio.--Crosstor 07:35, 9. Sep 2008 (UTC)

Ekzistas simila stranga ŝablono {{Des}}. Mi pensas, ke ni metu la ŝablone aranĝatajn enkondukajn tekstojn ekster la ŝablonan parton. Tiel nur restos la informkesta parto en la ŝablono. Sed bedaŭrinde la ŝablono sufiĉe ofte estas uzata. Krome la ŝablono havas la malpli ofte uzatajn variantojn {{Des2}} kaj {{Des3}}. Kaj mi ankaŭ proponas, ke ni ŝanĝu la ŝablonan nomon al pli eldira, kiel ekz. Informkesto germana distrikto. Tiam pli klarus la funkcio kaj ĝi sekvus la iam proponitan nomskemon por informkestoj. Kore --Tlustulimu 09:42, 10. Sep 2008 (UTC)

Mi tradukas la anglan artikolon Deforestation, ĉeĥe Odlesňování, germane Entwaldung, hispane Deforestación, france Déforestation, itale Disboscamento, hungare Erdőirtás, nederlande Ontbossing, japane 森林破壊, pole Wylesianie, portugale Desflorestação, svede Avskogning. Mia unua traduko estas kiel Senarbarigo. Ĉu iu pensas, ke tiu koncepto devus esti nomita aliel? Ĉu kiel dua eblo? Ekzemple senforstigo, senarbigo, ktp.--kani 22:23, 9. Sep 2008 (UTC)

La formo senarbarigo estas bona. Krome simila vorto ekzistas en la suprasoraba: wotlěsnjenje. Kore --Tlustulimu 09:13, 10. Sep 2008 (UTC)
Senarbarigo similas al internaciaj formoj. La hungara esprimo laŭvorte signifas arbar-ekstermado, -hakado.
Mi konsentas, ke senarbarigo estas bona traduko. --Niko, 17:02, 10 Sep 2008 (UTC)
Dankon.--kani 17:14, 10. Sep 2008 (UTC)

Diskuto:LSD[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. Mi ĵus vidis , ke Diskuto:LSD enhavas tekstojn en la hispana lingvo. Kiun sencon havas tio? Ĉu iu povas traduki ilin aŭ iel klarigi pri kio temas? Kore --Tlustulimu 08:26, 11. Sep 2008 (UTC)

Nun malaperis la hispanaĵo, ĉar Arno forigis ĝin. Kore --Tlustulimu 08:52, 11. Sep 2008 (UTC)
Mi trarigardis la koncernan paĝon en la hispanlingva versio kaj ŝajne iu kopiis el tie tion kio (diskuto) plaĉas al tiu kaj kopiis al nia esperantlingva versio kaj eble al aliaj. Tio ne koncernas nin. Tio tute ne havas sencon en nia versio. Mi ne tradukos tiom longan kaj sensencan tekstaron: mi preferus engluti centon da dozoj de LSD ;-) --Seminario 08:55, 11. Sep 2008 (UTC)
Temis pri ĉi tie tute ne bezonata kopio de la hispanlingva diskutpaĝo es:Discusión:LSD. Mi forviŝis la tutan hispanan diskuton. Kiu interesiĝas legu el la originala. Arno Lagrange @ 08:57, 11. Sep 2008 (UTC)

Ĵus aperis artikolo pri sudkoreia urbo Busan, kiam jam ekzistis pri la sama urbo Pusano. La ekzistinta havas pli da informo kaj alilingvajn ligojn, la ĵus aperinta bildojn. Mi supozas, ke nepras kunigi ambaŭ, sed antaŭe iu fakulo aŭ lokano devos decidi ĉu ambaŭ nomigoj taŭgas, kiu unua, ktp. Krome tion oni devos eventuale ŝanĝi en la Lando de la monato nome Sud-Koreio.--kani 23:56, 11. Sep 2008 (UTC)

Grandajn urbojn oni normale esperantigu. Pusano estas sufiĉe granda kaj signifa por ke la ĉefartikolo pri ĝi nomiĝu tiel, esperantigite; aliaj eblaj nomoj ligu al tiu ĉefa. Slavik IVANOV 20:10, 13. Sep 2008 (UTC)

Die Quadriga[redakti fonton]

20-a de aŭgusto 2008 : Vikipedio estas elektita por ricevi premion Quadriga (en branĉo : Mission der Aufklärung tasko klerigi). La 25 000 eŭran premion ricevos Jimmy Wales nome de Vikipedio, la 3-an de oktobro en Berlino.

Vidu
Cetere, la antaŭan tagon la vikipediistoj festos en Berlino. Vidu ĉi tie (germanlingve).--Ziko 09:54, 13. Sep 2008 (UTC)

Donato Bramante[redakti fonton]

Ĉu iu povus klarigi, kion signifas tiu paĝo pri Donato Bramante? Ĉu ĝi estis 4 jarojn neverkita? Kerio 17:42, 12. Sep 2008 (UTC)

La paĝo estis unue kreita kun elmontro de bildo sen kopirajto. La bildo estis forigita kaj la artikolo nenim plu redaktita. Estas tuta aro da similaj. Arno Lagrange @ 21:45, 12. Sep 2008 (UTC)
Forigu ankaŭ la similajn!--Crosstor 07:01, 13. Sep 2008 (UTC)
Bone, sed kiel oni trovas similaĵojn simple kaj efike ? Ĉu iu havas ideon ? Mi nur scias la eblon de Plej malnovaj artikoloj. Dankon - Punktor 10:07, 13. Sep 2008 (UTC)
Mi sugestas serĉi per kontribuoj de la kreinto de la artikolo (eĉ se ne ensalutinta), ĉar la sama homo enmetis aron da artaj bildoj en paĝojn kun nura indiko pri nomo de artisto kaj eventuale vivjaroj. Ĉiuj tiuj bildoj estis intertempe forigitaj. Serĉo inter plej malgrandaj artikoloj povas ankau esti fruktodona. Arno Lagrange @ 11:07, 13. Sep 2008 (UTC)

Propono por ŝpari tempon kaj ĉagrenon[redakti fonton]

Estas ja bone ke ankaŭ neregistritaj vikipediistoj redaktas, sed fakto estas, ke ekzistas kelkaj IPuloj, kiuj vandalismas, fuŝas malice aŭ volas fari krucmiliton lingvan - eĉ kun ĉiam nova IP-adreso. Kaj mi konjektas, ke multaj vikipediistoj - preskaŭ samtempe - faras la saman: kontrollegi la redaktetojn de anonimuloj - perdita tempo. Do proponon respektive demandon: Ĉu eblas marki tiujn ĉi redaktetojn en la paĝo Lastaj ŝanĝoj de anonimuloj, kiuj estas jam kontrolitaj de registrituloj ? (Eble per simpla piktogramo) Dankon, Punktor 15:59, 13. Sep 2008 (UTC) PS: Mi ne parolas pri la ĝenerala germana sistemo ([2])

Laŭ mi tio dependas de la programaro Mediavikio. Mi dubas, ke la aldono de tia piktogramo eblus sen plibonigo de la programaro. Thomas Guibal 09:37, 16. Sep 2008 (UTC)

Vandalo kontraŭ mi[redakti fonton]

http://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala:Contributions/Narvalo_%3D_Idioto!

Ĉu mi povas identigi landon el kiu tiu vandalo laboris? Kiel mi povas vidi lian IP-adreson?

Ĉu eble mi devas forigi la Obama-foton el mia paĝo? Narvalo 18:28, 16. Sep 2008 (UTC)

Saluton, Narvalo. Pri kiu vandalo ĉi tie temas? Kore --Tlustulimu 20:41, 16. Sep 2008 (UTC)
Mi faris peton al stivardoj je Steward_requests/Checkuser por ke oni esploru de kie venas la kontokreado kaj ke la konto estu forigita. Fakte nur uzuloj kun uzulkontrolrajto (checkuser access) povas esplori tion. Kaj nur uzuloj kun evoluigista rajto (Developer access) povas forigi konton. Sed estas kongrue kun reguloj de vikipedio ke insultaj uzulkontoj estu forigitaj. Arno Lagrange @ 20:56, 16. Sep 2008 (UTC)
La uzula konto kaj la IP el kiu ĝi estis kreita estas nun blokitaj. Sekve neniu redakto estos farita kun tia subskribo, kaj la fiŝerculon oni esperinde rapide forgesos. El tiu IP neniu alia uzulkonto kreiĝis : tio signifas ke ne eblas scii kiu kreis tiun ĉi. AL @ 07:50, 17. Sep 2008 (UTC)

MediaWiki:Sp-contributions-footer[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. Mi antaŭ kelkaj tagoj tradukis la mesaĝeton de:MediaWiki:Sp-contributions-footer en la suprasoraban lingvon: hsb:MediaWiki:Sp-contributions-footer. Ĝi aranĝas malsupran ligilaron en la kontribua listo de uzanto. Tiam oni povas rigardi, kiujn bildojn la koncerna uzanto alŝutis, ĉu li havas SUL-konton ktp. Ĉu mi traduku ĝin en Esperanton? Kore --Tlustulimu 09:55, 18. Sep 2008 (UTC)

Jes bonvolu ! bonega ideo --Arno Lagrange @ 10:33, 18. Sep 2008 (UTC)
Bone, Arno. Mi ĵus tradukis la mesaĝan paĝeton: MediaWiki:Sp-contributions-footer kaj jam testis ĝin kun viaj kontribuoj. Kore --Tlustulimu 10:53, 18. Sep 2008 (UTC)
Dankon Tlustulimu. Tiu mesaĝeto estos tre utila por kontroli la kontribuojn de fuŝredaktantoj. Thomas Guibal 11:38, 18. Sep 2008 (UTC)
Nedankinde, Thomas. Mi trovis ĝin hazarde en la germana vikipedio kaj tiam tradukis en la suprasoraban lingvon. Nun ĝi jam ekzistas en pliaj vikipedioj, nome la malsuprasoraba kaj esperanta vikipedioj. Mi hieraŭ rimarkis, ke ĝi ne aperas ĉe la kontribuoj de IPuloj. Kore --Tlustulimu 11:54, 18. Sep 2008 (UTC)

Ne komprenebla estas dekstre aperanta "legendo". Tio rialtas al io kio ne aperas ĉe ni sed nur en la germana vikipedio. Arno Lagrange @ 13:00, 18. Sep 2008 (UTC)

Ĉu mi eventuale kaŝu la ankoraŭ superfluan legendon? En la germana vikipedio ĝi estas bezonata pro la tie instalita etendilo FlaggedRevs. Kore --Tlustulimu 14:20, 18. Sep 2008 (UTC)

Nova aspekto de la Ĉefpaĝo[redakti fonton]

Bonvolu baloti por nova aspekto de la Ĉefpaĝo ĝis la 20-a de septembro. -- Mi proponas permesi voĉdonojn ĝis la 20-a ĉar ĝis nun estas nur 5 voĉdonintoj kaj mi nur hodiaŭ ekpensis anonci la balotn per la paĝsupra mesaĝo -- Arno Lagrange @ 09:50, 14. Sep 2008 (UTC)

Dankon, jen tre bona ideo. Espereble pliaj homoj baldaŭ balotos. Thomas Guibal 12:16, 14. Sep 2008 (UTC)

Artikolo de la semajno[redakti fonton]

Laŭ mia memoro Birdumo jam estis tie. Eble mi eraras. Mi ne kontraŭas ties aperon, krome ĉar mi tradukis ĝin, kaj se ĝi restos, eble mi klopoods iom plibonigi. Sed oni kontrolu tion, se oni ne volas ke la paĝo ripetiĝu.--kani 11:43, 14. Sep 2008 (UTC)

Jes, birdumo jam estas registrita elstara artikolo. Mi jam anoncis, ke mi nun hazarde elektos malnovan elstaran artikolon por venonta semajno se estas neniu ADLS-kandidato. Estas bedaŭrinde multe malpli kandidatoj ol antaŭe, ĉefe pro la malaktiviĝo de tre produktemaj uzantoj kiel Petro. Thomas Guibal 12:13, 14. Sep 2008 (UTC)

Krome mi iome klopodas plibonigi la artikolon kaj mi trafis la unua ruĝan ligon, nome binoklo, kie estas iom kaosa fusaĵo kaj pro kio mi demandas ĉu estas ĉi tie fakulo aŭ fakuleto pri optiko (eble estas, ĉar estas en Vikipedio sufiĉe da artikoloj en tiu kategorio). Binoklo devus korespondi kun la anglalingva artikolo Binoculars (kaj alilingvaj kompreneble) sed tie aperas la ligo al la esperanta Lorno. Eble tion oni faris per roboto. Mi dubas ĉu la korespondo al tiu Lorno devus esti la anglalingva Monocular. Se iu povas malfari tion, mi poste povos skizi la artikolon pri Binoklo, kvankam mi tamen malfakulas pri tio.--kani 12:19, 14. Sep 2008 (UTC)