Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2010 3

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Neniu kontrolas proponojn por legindaj aŭ elstaraj artikoloj[redakti fonton]

Ŝajne estas problemo. Kiel artikoloj atingos tiajn nivelojn, sed neniu voĉdonas? El ĉiuj taskoj por vikipediistoj, voĉdoni pri tiu afero devus esti inter la plej ĝuindaj.. Legi novajn, bonkvalitajn artikolojn. Tial mi ne komprenas kial neniu voĉdonas. -- kaja

Mi venas el granda projekto, kun multe da balotoj, kaj laŭ mia opinio, ni ne bezonas tion. Por redakti bonajn artikolojn, ni necesas volo, kuraĝo, referencoj,... ni ne necesas voĉdono. CasteloBrancodiskuto 03:06, 30. Apr 2010 (UTC)
Ve, mi simple ne havas sufiĉe da tempo por atente legi tiujn artikolojn kaj ne volas voĉdoni sen esti certa pri ilia kvalito. Mi pentas. --RG72 16:04, 30. Apr 2010 (UTC)
Eventuale ni povus abolicii unu el la kategorioj, kaj pli klarigi la kriteriojn por laŭdinda artikolo.--Ziko 18:01, 1. Maj 2010 (UTC)

Portalaj ŝablonoj[redakti fonton]

Saluton al ĉiuj. Ĉu vi konsentas, ke mi ŝanĝas la ŝablonojn pri portaloj, por ke estas uzata nur unu ŝablono kaj oni uzas parametrojn por indiki la temon? Por ŝanĝi la portalajn ŝablonojn en artikolojn oni povas uzi regularan esprimon per roboto. --→ Airon 18:03, 30. Apr 2010 (UTC)

Saluton, Airon90. Kiuj ŝablonoj estus koncernataj? Kore --Tlustulimu 08:34, 1. Maj 2010 (UTC)
Mi emas anstataŭigi ĉi tiujn ŝablonojn per unu ŝablono, en kiu oni povas aldoni plurajn parametrojn por aldoni en la paĝo plurajn portalligilojn (same kiel la Ŝablono:Ĝermo) --→ Airon 08:46, 1. Maj 2010 (UTC)
PS: Bv. vidi ĉi tie --→ Airon 09:22, 1. Maj 2010 (UTC)
Saluton, Airon90. Mi jam vidis viajn redaktojn. Estas tre bona ideo iom rearanĝi tion. Kore --Tlustulimu 13:42, 1. Maj 2010 (UTC)

Detalo en ŝablonoj[redakti fonton]

Saluton. Iam oni uzis ŝablonon kiu komencis per "{{Taksonomio" kaj enhavis anglalingvajn konceptojn. Mi uzis ĝin por speciartikoloj pri birdoj kaj por artikoloj pri genroj, familioj ktp. Poste oni anstataŭis per ŝablono kiu komencis per "{{Taksonomio korektita" kun nur esperantlingvaj konceptoj. Ĉe specioj ĉio iras glate sed ĉe genroj ne aperas la informo de koncepto "| binomo aŭtoritato = (Linnaeus, 1756)" kvankam ja aperis per la iama "| familia_authority = Vigors, 1825". Vidu ekzemple ĉe Saksikolenoj (iama ŝablono) kaj Sturnoj (nuna ŝablono). Mi ne scias ĉu tio rilatas al gramatika eraro "binomo aŭtoritato" anstataŭ "binoma aŭtoritato", sed ĉiukaze atentu ke ĝi bone funkcias ĉe la specioj, vidu ekzemple ĉe Blankavizaĝa sturno.--kani 20:16, 1. Maj 2010 (UTC)

Saluton, Kani. La problemo fakte kreiĝis, kiam aperis propono esperantigi la taksokadreton {{Taksonomio}}. Sed diversaj uzantoj faris tion per aparta ŝablono, anstataŭ per dulingva, kvankam tio iel truke eblas. Ĉu ambaŭ eble estu kunigataj uzante certajn truketojn de ŝablonkonstruo? Tiam samtempe povus okazi korekto de fuŝaĵo. Pri tio ja povos okupiĝi la ŝablona projekto, por eviti rean konfuzon. Kore --Tlustulimu 09:27, 5. Maj 2010 (UTC)

Proponoj pri Kunlaboraĵo de la semajno[redakti fonton]

Finiĝinte la Lando de la monato, estas momento elekti alian Kunlaboraĵon de la semajno, sed kelkaj el la iam proponitaj estis dume plibonigitaj danke al la konkurso Monato de Vikipedio. Mi do sugestas ke oni forigu la antaŭajn voĉdonojn, kaj ke oni proponu novajn artikolojn? Ĉu la proponintoj kaj voĉdonintoj konsentas? --Tonyo 14:57, 2. Maj 2010 (UTC)

Gratulon pro la "unua loko" pro kresko![redakti fonton]

La Esperanto-vikipedio ricevis rekonon pro la plej granda kresko de la mil "havendaj artikoloj" dum la pasinta monato aprilo 2010. En komparo kun la aliaj lingvoj Esperanto antaŭeniris dum aprilo de la 37-a loko al la 33-a, laŭ la komparo. Tiu kresko estas belega sukceso de la ĵusa "Monato de Vikipedio", kiun survojigis Marek Blahuš. Jen la listo de la mil havendaj artikoloj, kien mi nun metis tabelon pri la progreso de Esperanto pri la etaj, mezaj kaj longaj artikoloj el tiu milo; indas povi vidi nian progreson laŭ mi. Mi verkis pri la temo kaj dissendis per esper-inform k.a. -- Lu 10:51, 3. Maj 2010 (UTC)

Dankon al Lu pro la atentigo pri tiu tre interesa kaj ĝoja novaĵo! Mi ankoraŭ iom pluredaktis la paĝon, kaj se nun enestas tie tiu listo, necesos memori ke oni ĝin klopodu regule ĝisdatigadi (nova versio de la statistikoj nun aperas ĉiam la 2-an tagon de monato). Marek "Blahma" BLAHUŠ 11:20, 3. Maj 2010 (UTC)

Milito inter Eldonaĵo kaj Eldonaĵoj[redakti fonton]

Gesenioroj, klarigu al mi kial ekaperis duobligitaj kategorioj similaj al Kategorio:Eldonaĵoj de samizdato kaj Kategorio:Eldonaĵo de samizdato. Vikipediisto Amherst99 ŝanĝas kategoriojn Eldonajo de XXX al Eldonaĵoj. Por mi ne estas tro grave ĉu -o ĉu -oj gravas, ke denove aperis malordo. P.Fiŝo § @ 08:54, 5. Maj 2010 (UTC)

Mi preferas "Eldonaĵoj de...", sed, laŭ mia kompreno, ĝis nun oni uzadis "Eldonaĵo de..." ĉar tiajn kategoriojn aŭtomate aldonis ŝablono, kaj neniu surprenis la taskon korekti la ŝablonon kaj samtempe unuecigi ĉiujn kategorinomojn al nia kutimo pri pluraloj (Kategorio:Britaj fizikistoj; Kategorio:Konstelacioj; ...). Laŭ mi, kvankam mi mem ne ŝatas tiajn nekunordigitajn iniciatojn de unuopuloj kiuj nur ekkreas malordon en la arbo de kategorioj, ni kaptu la okazon por movigi ĉiujn artikolojn pri libroj al la novaj, pluralaj kategorioj. Amike, --WinstonSmith 09:01, 5. Maj 2010 (UTC)
Do, necesas ripari informkeston. Kiu kuraĝos tion fari? P.Fiŝo § @ 08:52, 7. Maj 2010 (UTC)
Saluton. Kiuj informkestoj estas koncernataj? Amike --Tlustulimu 18:08, 28. Maj 2010 (UTC)

Helppeto[redakti fonton]

Ĉu angla samideano povus helpi min ?
Mi tradukis el la franca artikolon Icarus (revuo), sed en la franca versio restis angla frazo de mi malfacile tradukebla.

Mi ne estas certa, ka la angla "strains his theories to the breaking-point till the weak joints gape" ja signifus "streĉas sian teorion ĝis ŝiri sian malfortan buŝon".

Mi komprenas la bildon, de sciencisto kiu klamas sian teorion, eĉ se li dekroŝus sian makzelon, sed tio ne kongruas kun la falo de Ikaro: Pli "mitologia" traduko estus "serĉas proksimiĝi al la lumo, eĉ se li brulus siajn flugilojn"...

Dankon--Jean-François Clet 16:52, 5. Maj 2010 (UTC)

Laŭvorta traduko estus: "streĉas siajn teoriojn al rompo-punkto ĝis la marfortaj artikoj gapas" - miaopinie, tute ne temas pri "buŝo" ĉi tie - prefere temas pri sciencisto, kiu ne kontentiĝas per unua pozitiva rezulto sed daŭre eksperimentas ĝis la afero fiaskas --Dominik 19:16, 5. Maj 2010 (UTC)
Tre dankon. Mi iomete diskutis kun fr:Utilisateur:Khayman, li diris al mi ion similan. Neniel temis pri la flugiloj de Ikaro kiuj fandis pro sunvarmo, sed, male, la neceso zorge studi ("eltordi") teorion por aperigi ties malfortaĵojn (tion, kio ne faris Dedalon antaŭ ekflugi, alimaniere, li kaj sia filo estus ekflugintaj nokte). --Jean-François Clet 19:27, 5. Maj 2010 (UTC)
Ha! Amuze, ke ili devus flugi dumnokte - tamen nur Ikaro mortis, Dedalo supervivis dank'al ies interveno - malmorala afero... --Dominik 19:43, 5. Maj 2010 (UTC)

Etendaĵo Collection[redakti fonton]

Nia vikio ne enhavas la etendaĵon Collection por krei PDF-dosierojn el paĝoj kaj por aĉeti librojn kreitajn de ni mem, librojn faritajn de paĝoj de Vikipedio. Estus utila pero por disvastigi esperanton kaj esperantan kulturon. Ĉu vi volas, ke ni havas tian etendaĵon? --→ Airon 18:47, 5. Maj 2010 (UTC)

  1. Por Por --→ Airon 18:47, 5. Maj 2010 (UTC)
  2. Por Por: Sed tiam iu devos traduki helpopaĝetojn por tio, eble el la germana. Kore --Tlustulimu 19:05, 5. Maj 2010 (UTC)
  3. Por Por: Klare! CasteloBrancodiskuto 04:22, 6. Maj 2010 (UTC)
  4. Por Por: Arno Lagrange @ 06:13, 6. Maj 2010 (UTC)
  5. Por Por: 80.171.51.171 10:01, 16. Maj 2010 (UTC) Alaŭdo ۩ 10:03, 16. Maj 2010 (UTC)
  6. Por Por: Jes; kion necesas fari por tio, krom traduki la helpopaĝojn? Umbert' 19:10, 17. Maj 2010 (UTC)

Atentigo[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. Mi ne scias, ĉu niaj nun uzataj licencaj ŝablonoj tute kongruas kun la nova etendilo por la vikipedio, aŭ ĉu eble kelkaj el ili povus iel kaŭzi problemojn. Kore --Tlustulimu 20:08, 6. Maj 2010 (UTC)

Pliaj plibonigindaj artikoloj[redakti fonton]

Karaj, kvankam la sukcesa konkurso de E@I antaŭnelonge finiĝis, jam estas nova vico da plibonigindaj artikoloj el la listo de la "mil plej gravaj". Inter la ĉimonataj, permesu al mi mencii:

Mi invitas ĉiujn al kunlaborado. Mi mem momente koncentriĝas je la artikolo Plasmo, kiu estas iom pli faka kaj verŝajne ne tiom alloga por ĉies kunlaborado. Amike --WinstonSmith 10:36, 6. Maj 2010 (UTC)

Plibonigo de Navigilo2[redakti fonton]

Ĉu vi konsentas, ke mi uzas novan version de la Ŝablono:Navigilo2? Jen la propono kaj jen la testoj. Ĉefe mi:

  • malpligrandigis la tekston en la ŝablono
  • enliniigis maldekstre la tekston de la listoj kaj dekstre la tekston de la grupoj por plibona alirebleco de la enhavo
  • dividis plibone la grupojn inter ili.

Ĉu vi konsentas? --→ Airon 15:35, 6. Maj 2010 (UTC)

Mi ŝatas la alineadon kaj la pli taŭgan kiomon da blanka spaco ĉe la randoj. Mi tamen preferas la litergrandecon de la ĝisnuna ŝablono, eble influite de mia malnova komputilo ĉi tie en universitato, kie la literoj en la proponita ŝablono ĝene malgrandas. Amike, --WinstonSmith 16:06, 6. Maj 2010 (UTC)
✔ Farite aldonita en stiloj font-size:"{{{tekst-grando|100%}}};" --→ Airon 18:14, 6. Maj 2010 (UTC)
Saluton. Bedaŭrinde la ĵus farita ŝanĝo de Airon90 havis fuŝigan kromefikon al {{Navigilo subgrupo}} kaj Airon90 post mia atentigo provizore malfaris la ŝanĝon. Sed mi proponas krei en {{Navigilo2/provejo}} kompromison el la malnova kaj nova kodoj, tiel ke la fuŝo ne reaperu kaj la novaj trajtoj bone funkciu. Pro mia ĉefa verkado en alilingvaj vikipedio mi nur povus iomete helpi. Kore --Tlustulimu 15:39, 7. Maj 2010 (UTC)

Vikimanio 2010 (Gdańsk)[redakti fonton]

Kiu partoprenos? CasteloBrancodiskuto 08:04, 8. Maj 2010 (UTC)

Bedaŭrinde mi ne povos, pro ŝtataj ekzamenoj --→ Airon 14:31, 8. Maj 2010 (UTC)

1-a de Majo ktp.[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. Vikipediisto Xian ĵus korektis 1-a de majo en 1-a de Majo. Li menciis en la resumo, ke tio estas laŭ PIV. Li pravas. Krome ankaŭ en la fundamento la monatoj estas majusklaj. Tial mi proponas, ke ni korektu iom post iom ĉiujn koncernatajn artikolojn kaj ŝablonojn, kiuj ligas al ili. Kore --Tlustulimu 14:21, 8. Maj 2010 (UTC)

Ĉu ne eblas fari tion per roboto anstataŭ fari tion mane? Estus tre facile --→ Airon 14:31, 8. Maj 2010 (UTC)
Sed nur povos esti roboto, kiu samtempe povas forigi la malĝuste skribitajn malnovajn titolojn. Mi scias, ke Marcos havas tian roboton. Do ni eble petu lin pri tio. Kore --Tlustulimu 16:02, 8. Maj 2010 (UTC)
Kial forigi? La roboto devos nur alinomigi la paĝojn, ĉar certe iu novulo (ĉe Vikipedio aŭ ĉe Esperanto) skribos la daton malkorekte. Do, la roboto laŭ mi dovos:
  1. alinomigi la paĝojn (5-a de februaro5-a de Februaro)
  2. korekti la alidirektojn (5-an de februaro5-an de Februaro)
Por fari tion, necesas roboto kaj pywikipedia. Estas jam skriptoj por tia laboro.
Bonan semajnfinon, --→ Airon 17:09, 8. Maj 2010 (UTC)
Ĉu vere necesas reteni la malĝuste skribitajn titolojn? --Tlustulimu 17:12, 8. Maj 2010 (UTC)

Laŭ mia kompreno, ambaŭ skriboj - ĉu majuskle, ĉu minuskle - estas tute permesataj kaj ĝustaj en Esperanto. Eĉ se PIV aŭ Fundamento preferas unu formon, tio neniel igas la alian "malĝusta". Temas pli pri prefero aŭ gusto. Estas bone havi ĝenerale unuecan stilon en Vikipedio, kaj ĝis nun la ĝenerala prefero en Vikipedio ŝajnas esti por minuskloj. Se oni volas ŝanĝi tion, oni unue komencu diskuton inter vikipedianoj por atingi interkonsenton. Nur se kaj kiam nova ĝenerala interkonsento inter vikipedianoj, ekz-e per voĉdono, esprimas sin por majuskloj, tiam oni povos eventuale ekagigi roboton por ekmajuskligi monatojn en ekzistantaj tekstoj. Sen tia diskuto, kaj tia interkonsento, oni nepre ne ŝanĝu. Tio ja ne estus "korekto", sed estus rompo de la ĝisnuna unueco. Moldur 18:48, 8. Maj 2010 (UTC)

Mi konsentas kun Moldur.--kani 01:04, 9. Maj 2010 (UTC)
Jes. Ĝenerale, en Vikipedio oni estu kohera al la lingvouzo plej kutima ĉe la aliaj vikipediistoj. Mi respektas la vidpunkton de Xian, sed opinias, ke por enkonduki tian ŝanĝon oni diskutadu kaj elektu la plej ŝatatan formon - kiu ne nepre estas tiu menciita de PIV. Ekzemple, en eventuala voĉdono, mi forte subtenus malmajusklajn monatnomojn, ĉar tio ŝajnas al mi esti la plej kutima formo en la nuntempa ekstervikipedia lingvouzo. Amike, --WinstonSmith 15:53, 9. Maj 2010 (UTC)

Mi konsentas pri la lastaj tri esprimoj (de Moldur, Kani kaj Winston) kaj subtenas ilin. ThomasPusch 18:44, 12. Maj 2010 (UTC)

Se ni decidas ne ŝanĝi la nomojn, ĉu iu povas uzi roboton por krei alidirektojn (5-a de Februaro5-a de februaro)? --→ Airon 19:12, 12. Maj 2010 (UTC)

UEA-paĝo uzas minusklon, ne malŝparu tempon por tiu temo. mi ne trovas spurojn pri uzo de majusklo Narvalo 20:05, 12. Maj 2010 (UTC)

Mi nur nun vidis ĉi tiun diskuton. Mi volas ankoraŭ aldoni, ke grandliteraj monatonomoj estas ne nur uzataj de la Fundamento kaj de PIV, sed ankaŭ rekomendataj de PMEG, kiu proponas grandliterigon ĉe monatonomoj ne nur pro ĝia Zamenhofeco kaj Fundamenteco, sed ankaŭ pro gramatikaj kialoj: Eĉ tiuj, kiu skribas monatonomojn etlitere, tamen gramatike uzas ilin kiel proprajn nomojn.
Mi mem uzas monatojn nur grandlitere, kaj ankaŭ sufiĉe ofte vidas grandliterigitajn monatonomojn ĉe aliaj homoj, kvankam mi ja konscias ke momente iom superregas etliterigo ĉe monatonomoj. Tamen, pro la klaraj rekomendoj de pluraj normodonaj verkoj, kaj por ne havi escepton al la grandliterig-regulo de propraj nomoj, mi ja forte preferus se la Vikipedio transirus al sistema grandliterigo de monatonomoj. Marcos 11:04, 4. Jun 2010 (UTC)

Tradukiloj[redakti fonton]

Ŝajne lastatempe (eble pro informoj pri konkurenco inter vikipedioj) oftis novaj artikoloj verkitaj per tradukiloj, el kiuj neniu lasas ĝusta la verkadon. Tiel mi ĵus avertis pri itala komponisto artikolon Alessandro Esseno kiu ne nur bezonas korektadon sed ankaŭ foje necesas komprenado por povi ĝuste korekti. Kial oni povus klopodi forbari tiujn artikolojn? Ĉu indus averton al novaj vikipediistoj kiam ili klopodos enmeti novan artikolon?--kani 01:04, 9. Maj 2010 (UTC)

Krome ie aperis novaĵo ke per tradukilo WikiTrans estas jam 300,000 tradukitaj artikoloj el angla kaj dana versioj. Kompreneble ili estas nek korektitaj nek vikipediitaj. Se tiuj venos, kiu korektos kaj vikipediigos ilin? Vidu ekzemple de hodiaŭ Dang Thuy Tram, kion mi korektis kaj vikipediigis.--kani 16:06, 9. Maj 2010 (UTC)
En la kazo de Alessandro Esseno, ŝajnas al mi ke temas pri mempropagando. Mi proponas simplan forigon (kion oni jam faris en la nederlanda Vikipedio). Pri la ĝenerala problemo, mi konsentas ke oni devus atenti la trouzon de aŭtomataj iloj. Mi mem uzas ilin por fari la krudan laboron, sed poste korektas ĝin, kaj ni devus tre atentigi ke simpla uzo de tradukilo estos forviŝita sen plua ekspliko. --Tonyo 16:11, 10. Maj 2010 (UTC)
Jen klara ekzempla kazo: Motley's Crew estas artikolo kiu longas 30 kilobitokojn kaj estas tradukita per aŭtomata tradukilo kaj enmetita de anonimulo kiu verŝajne enmetos pliajn. Kiu korektos tiom longan artikolon apenaŭ legeblan en sia nuna stato? Ĉu indus rekte forigu ĝin aŭ lasi ĝin kiel ĝermo kaŝante la nekorektitan parton? Krome li tradukis rekte el la artikolo kaj ne el la redaktopaĝo: tiele la referencoj malaperis.--kani 19:19, 20. Maj 2010 (UTC)
Jen alia ekzemplo Friedrich Kellner.--kani 21:24, 22. Maj 2010 (UTC)
Jen alia ekzemplo Robert C. Michelson.--kani 21:13, 26. Maj 2010 (UTC)

Mi provis iom ordigi ŝablonojn pri portaloj ({{Portalo}}, {{Portaloj}}, {{Portalnomo}} ) kaj bedaŭras ke estis kreita serio da unuopaj ŝablonoj kiaj {{Portalo Afriko}}, {{Portalo Astronomio}}, ... ) dum multe pli oportune estus havi nur unu ŝablonon kia {{Portalnomo}} kiu per nur du subŝablonoj {{Portalo/Bildo}} kaj {{Portalo/Koloro}} provizas ĉiujn bezonatajn parametrojn. Arno Lagrange @ 12:27, 10. Maj 2010 (UTC)

Tre bone, Arno. Mi pensas, ke eĉ kreas ŝablonojn kelkaj uloj, kies scio pri parseraj funkcioj fakte ne ekzistas. Tial ili kreas ŝablonogrupojn anstataŭ ŝablono kun parametroj kaj helpaj subŝablonoj kun {{switch-kodigo. Ĉu ni devus plibonigi la helpopaĝeton pri parseraj funkcioj resp. programeblaj ŝablonoj? Kore --Tlustulimu 12:46, 10. Maj 2010 (UTC)
Mi pensas, ke facile estas kulpigi iun pro nesciado de parseraj funkcioj. Sufiĉas rigardi historion kaj ekeston de unuopaj ŝablonoj. Ĉu la parseraj funkcioj estis jam tiam aŭ pli bone ĉu oni uzis ilin en Vikipedio? Jujijo 13:06, 10. Maj 2010 (UTC)
Pardonu min, mi eble skribis tro akratone. Sed el kiu alia vikipedio ni povus sufiĉe rapide traduki la helpopaĝon pri la menciitaj funkcioj? Tiam ĉiu povus pli bone informiĝi pri tio. - Krome ial la ŝablonprojekto ne estas sufiĉe konata, por peti tie rearanĝon aŭ plibonigon de ŝablonoj. Do ĝi devus esti iel pli bone ligata por esti pli bone trovata. Ĉu iu havus proponon pri tia ligilo? Kore --Tlustulimu 13:17, 10. Maj 2010 (UTC)
Eble mi ankaŭ tro grumbleme esprimas mian malkontenton, sed fakto estas, ke ĉiufoje kiam mi esploras ajnajn paĝojn de Vikipedio mi trovas netaŭgaĵojn diversspecajn. Mi bedaŭras ke aperas tiom da fuŝe redaktitaj ŝablonoj, haste elportitaj el aliaj lingvoj, sen traduko de la parametroj, sen provizo de dokumentado, sen interlingvaj ligiloj, tute sennorme redaktitaj, sen ordigo en kategorioj, sen kontrolo ĉu jam ekzistas samcela ŝablono, ofte misfunkciantaj ĉar redaktintoj ĉu ne bone regas la kodojn, ĉu ne zorge kontrolas mem ĉu ili bone funkcias, ktp. Jes povas helpi pli detalaj helpopaĝoj. Sed ankaŭ necesus ke ŝablonredaktantoj legos ilin kaj sekvus regulojn, rekomendojn kaj normojn. Fakte ŝablonredaktan policon (kaj policistaron) ni bezonas ! Momente regadas granda ĥaoso. Arno Lagrange @ 05:59, 11. Maj 2010 (UTC)
Saluton, Arno. Mi bedaŭrinde venis al la sama konstato. Alikaze mi ne venus al la antaŭa konkludo. Sed ekde certa tempo Airon90 (Lia nomo troviĝas en la ŝablonprojekta paĝo.) okupiĝas pri ioma malgrandigo de la ĥaoso, kvankam estas ankoraŭ multe por fari. - Ofte ja okazas, ke ŝablonoj enhavas eble kelkajn intervikiajn ligilojn, sed se mi alklakas unu el ili, tie ne aperas la esperanta. Do intervikiaj ligiloj nepre devas esti metataj kvazaŭ ambaŭflanke, do ĉi tie kaj en alilingvaj versioj. Alikaze oni ne vidas en alilingva vikipedio, ke esperantoversio de ekz. ŝablono jam ekzistas. - Mi jam cerbumis, ĉu ni povus iel meti ligilon al la ŝablonprojekto en la supran kestaron ĉe Lastaj ŝanĝoj. Tiam preteratento pli malfacilas. Kore --Tlustulimu 07:24, 11. Maj 2010 (UTC)

Alvoko al sugesto pri kunlaboraĵo de la semajno[redakti fonton]

Estas pluraj novaj proponoj pri kunlaboraĵo de la semajno, sed malmultaj voĉdonoj. Profitu la okazon: ni devas ŝanĝi ĝin baldaŭ. Notu ke oni ankaŭ ŝanĝos la Artikolon de la semajno, kaj ke oni povas nun proponi iujn el la plibonigitaj dum la konkurso. --Tonyo 16:32, 10. Maj 2010 (UTC)

Ĉu ankoraŭ monato de Vikipedio?[redakti fonton]

"Aprilo estas la Monato de Vikipedio!" diras la supro de ĉiu artikolo. —La komenton aldonis, sen subskribo, 70.169.186.46 (diskuto • kontribuoj) 19:34, 10. Maj 2010

Ĉu vi certas? Mi vidis nenion --→ Airon 17:41, 10. Maj 2010 (UTC)
Estas tre strange, ĉar mi ankaŭ vidas la tekston, se mi nealsalutinte rigardas la vikipedion en alia foliumilo. Eĉ la forĵeto de la kaŝmemora enhavo ne helpas. Sed MediaWiki:Konkurso ne plu ekzistas. Do de kie venas la kodo? --Tlustulimu 17:51, 10. Maj 2010 (UTC)
Mi jam trovis la paĝeton, kiu enhavis la kodon: MediaWiki:Anonnotice. Do IP-uloj vidas ion alian ol alsalutantaj uzantoj. Sed mi nun elĵetis la neaktualan tekston. --Tlustulimu 18:01, 10. Maj 2010 (UTC)

Kategorio:Havendaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton, mi vidis, ke the Beatles enhavas la kategorion:Havendaj artikoloj. Por eviti ke iu forigas la kategorion, ĉu eblas krei skripton, kiel por la Konkurso, por enmeti la kategorion aŭtomate? --→ Airon 19:04, 10. Maj 2010 (UTC)

Mi enmetis la kategorion aŭtomate, per mia roboto CasteloBot. Sed la kategorio estas por la artikolo, ne por la kategorio. La listo de la havendaj artikoloj estas tie, kaj ne enhavas la artikolo John Lennon, ekzemple. Enmeti la kategorion aŭtomate ne estas problemo, kaj mi povas fari tion monate, sed la listo ne multe ŝanĝis. Ĉu ni bezonas tion? CasteloBrancodiskuto 00:55, 11. Maj 2010 (UTC)
Tamen, tiu listo ne ŝanĝis nur pro tio, ke neniu ĝisdatigis ĝin. Ekzemple, ĝi enhavas luktosporto, sed la "havenda artikolo" estas luktoarto. Ni devas do elpensi iun solvon por kontroli ĉu la listo enhavas aliajn erarojn. Amike, --WinstonSmith 11:19, 11. Maj 2010 (UTC)

Ĝisdatiĝis plia listo de dezirataj artikoloj[redakti fonton]

Karaj, laŭ mia peto Maksim ĵus bonvole ĝisdatigis la liston de artikoloj kiuj plej abundas ĉe alilingvaj vikipedioj, sed daŭre mankas en la nia. Multaj el tiuj estas neinteresaj por ni - ekz. piedpilkteamoj, aŭ jardekoj - sed la listo ankaŭ enhavas interesajn erojn. Se iu jam atente studis la liston de la "mil havendaj artikoloj" kaj trovis nenion trafan por si, jen ĉi tie novaj interesaj sugestoj por verkado. Amike, --WinstonSmith 20:56, 12. Maj 2010 (UTC)

Du bildoj en tabelo[redakti fonton]

Saluton. Ĉu iu scias kial ne aperas du bildoj en tabeloj kaj ĉu estas facile solvi tion? Rigardu ekzemple ĉe Violdorsa sturno kaj en la angla versio. En ambaŭ ŝablonoj skribiĝis same sed aperas nur la suba bildo. Se malfacilas solvi ĝin, bv diri kaj mi enmetos la neaperintan bildon en la korpo de la teksto for de la tabelo. Dankon.--kani 12:28, 15. Maj 2010 (UTC)

Saluton, Kani. Tio nur eblas, se ni ŝanĝus la koncernan ŝablonon. Sed mi jam antaŭdiskute proponis rekunigi la anglaparametran {{Taksonomio}} kun la esperantoparametra {{Taksonomio korektita}}. Eble ni faru tion en unu paŝo, uzante ŝablonan provejon {{Taksonomio/provejo}}. Amike --Tlustulimu 18:08, 15. Maj 2010 (UTC)
Nenio devas esti ŝanĝenda. Ĉio funkcias. Le Un I 09:30, 20. Maj 2010 (UTC)
Prave, ĉio funkcias. Dankon.--kani 19:16, 20. Maj 2010 (UTC)

Plie pri tabeloj[redakti fonton]

Saluton. Denove pri tabeloj, sed ne pri du bildoj sed pri subdivizio en genroj. Kial ĝi ne aperas ekzemple ĉe Vireedoj kiam en la angla originala ja aperas? Ĉu iu povas helpi? Dankon. --kani 17:19, 24. Maj 2010 (UTC)

Mi iom esploris la ŝablonon kaj aldonis jenon tien. Se tio ne estas ĝi, kion vi volis, bv skribi. Le Un I 12:07, 25. Maj 2010 (UTC)
Tion mi volis. Dankon.--kani 20:29, 25. Maj 2010 (UTC)

Forigo de artikolo pri Esperanto en la burunda[redakti fonton]

Iu itala vikipediisto kiu ŝajne ne regas la burundan forigis la artikolon pri Esperanto en la burunda Vikipedio (rn:Kiseperanto) pretekstante ke ĝi havis sensignifan entenon (no meaningful content) Vidu Kirundi article deleted kaj paĝforigprotokolon. Mi restarigis la artikolon laŭ spuroj trovitaj en la reto. Bv partopreni en la diskuto por ke artikoloj pri Esperanto en ajnaj lingvoj ne estu senkaŭze simple forigitaj. Arno Lagrange @ 09:30, 17. Maj 2010 (UTC)

La uzulo .snoopy. restarigis la artikolon kaj forbaris la petinton de la forigo (blocked with an expiry time of infinite (account creation disabled) ‎ (Inserting false information)). Do ĉio nun ŝajnas en ordo. AL @ 06:29, 18. Maj 2010 (UTC)

Ĉu ne tro da informkesto pri libroj?[redakti fonton]

Mi trovis, ke ekzistas jenaj informkestoj rilataj al libroj:

Ŝablono:Informkesto Esperanto-libro/provejo
Ŝablono:Informkesto Esperanto-libro

La Informkestoj estas sufiĉe similaj, tamen tute malsamaj. Kaj la malsameco povas spliti atenton de leganto de vikio. Mi opinias, ke necesas ellabori ian kolekton de informkestoj pri libroj, sed la kolekto devas havi solan radikon kaj certajn regulojn de uzo. P.Fiŝo § @ 04:55, 18. Maj 2010 (UTC)

Saluton. En 2009 okazis jam diskutado pri la ŝablono sur Ŝablono-Diskuto:Informkesto Esperanto-libro/provejo, sed ial ne okazis finkreado de pli kapabla ŝablono. Krome estis plano alinomi ĝin al Ŝablono:Informkesto libro por havi ŝablonon, kiu taŭgus por libroj, sendepende de la lingvo. Mi tial proponas, ke ni kolektu proponojn pri aldonaj parametroj kaj kontinuu la evoluon de Ŝablono:Informkesto Esperanto-libro/provejo por ke ĝi finfine fariĝu la uzebla kaj uzenda informkesto pri libroj. Per certa programado de ŝablonoj eblas aŭtomate enkategoriigi la artikolojn, eĉ depende la koncerna lingvo. Do aparta ŝablono por ĉiu unuopa lingvo tiam ne necesas. Amike --Tlustulimu 12:44, 18. Maj 2010 (UTC)

Nu jen denove... :Ŝablono:TradLibroTabelo . Necesas in fari, ĉu? P.Fiŝo § @ 10:25, 21. Maj 2010 (UTC)

Dankon pro la ligilo al plia tia ŝablono, kiu ankaŭ al mi ne plaĉas pro la larĝeco. Sed krome ĝia titolo ne sekvas la nomskemon por informkestoj. Do eble ni unue kolektu la similajn ŝablonojn, interkonsentu pri la parametroj kaj aŭtomata enkategoriigo. Tiam ni povos estonte uzi la prilaborendan ŝablonon {{Informkesto Libro}}, kiu ankoraŭ ricevu fonan bildon laŭ la jam difinitaj informkestoj. Amike --Tlustulimu 21:41, 22. Maj 2010 (UTC)
Kie ni plu pridisputu la problemon? Ĉu ĉitie (laŭ mi ne), aŭ ĉe ĝenerala ŝablona diskutejo? P.Fiŝo § @ 13:46, 1. Jun 2010 (UTC)
@P.Fiŝo. Mi preferus la menciitan paĝon ĝenerala ŝablona diskutejo, ĉar ĉiuj uloj, kiuj okupiĝas pri ŝablonoj, certe havas la paĝeton en siaj atentaroj. Amike --Tlustulimu 14:34, 1. Jun 2010 (UTC)

Karaj, mi hazarde renkontis la iom nekutiman kategorion Kategorio:Esperantistoj de Liptov-regiono. Krom pri la nomo (ĉu estu Liptov-regiono aŭ ĉu regiono Liptov?), mi iom dubas pri la indeco de tiaj kategorioj. Se oni volus tion fari serioze, oni devus apartigi ĉiujn esperantistojn de Slovakio laŭ ilia ekzakta deveno (mi ne spertas pri Slovakio kaj mi ne sukcesis kompreni, kia divido estas Liptov: ĉu regiono, ĉu distrikto, ĉu io alia). Tamen, tiam ne plu eblus trafoliumi la ĝeneralan kategorion pri slovakaj esperantistoj, ĉar ĝi iĝus simpla aro da subkategorioj. Kion vi opinias pri la temo? Amike, --WinstonSmith 20:08, 18. Maj 2010 (UTC)


Ekozonoj en enkondukaj frazoj[redakti fonton]

Mi jam petis vikipediisto:Forstbirdon ne aldoni ekozonojn al enkondukaj frazoj de specioj, sed li post iom da ripozo, plu faras tion (Nia diskuto legebla tie ĉi http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipediista_diskuto:Forstbirdo#Ekozonoj, kie li interkonsentas, ke aldonas nur kategoriojn). Tiuj ekozonoj ne aperas tiel emfaze en leksikonoj, en sciencaj artikoloj, ne en aliaj vikipedioj en enkonduka frazo. Gravas, kie la specio vivas ne en kiu ekozono. NENIU aldonas tion en enkonduka frazo. Kvankam Forstbirdo preferas tiun temon, mi petas ne DETRUI la enkondukajn frazojn pri specioj kaj labori jam laŭ la interkonsentitaj aŭ proponas krei eĉ interesajn artikolojn. Narvalo 10:46, 21. Maj 2010 (UTC)

Kiel skribi "u-x" kaj ne ŭ?[redakti fonton]

Saluton! En la franca lingvo, ekzistas kelkaj vortoj kiuj finiĝas kun u-x. En Vikipedio, tiuj leteroj ("u" kaj "x") estas aŭtomate transformi al "ŭ". Tio estas problemo en tiuj artikoloj, kiuj citas tiujn francajn vortojn, k.e. http://eo.wikipedia.org/wiki/Denis_Diderot (mi vidis "ceu-x" kaj "bijou-x"). Kiel skribi "u-x" kaj ne ""ŭ? Dankon.--Greguar 13:12, 21. Maj 2010 (UTC)

Mi trovis ekzemplon. La solvo estas duobli la "x".--Greguar 13:23, 21. Maj 2010 (UTC)

Saluton. Mi tralegas artikolojn pri politiko de Baltio kaj korektetas tajperarojn aŭ simile. Hodiaŭ mi alinomis tiun artikolon al PrezidEnto konsiderinte ke kvankam temas pri sinonimoj la kutimo estas uzi "-anto" por ĝeneralaj vortoj kiel komencanto, lernanto ktp., dum PrezidEnto estas ŝtatestro. Klare videblas la neceso diferenci ĉe tiu artikolo kie aperas la "prezidanta flago". Povus esti ĉe la prezidantaro de iu kunsido (kaj ofte okazas) flago kiu ne estas tiu de la Prezidento (ŝtatestro) sed ekzemple de la ŝtato aŭ de partio aŭ de io ajn. Tiam la esprimo estas konfuziga. Konsiderinte tion mi komencis korekti la artikolon kaj alinomigis ĝin sed antaŭ la sekvo de la tasko vikipediisto Surfo tuj malfaris la alinomigon ĉar estis ĝusta titolo. Mi scias ke estis nemalĝusta sed ankaŭ ke tiu Prezidento de Estonio estas pli preciza. Mi estis komentonta tion al la malfarinto (kiu ne estas la aŭtoro de la artikolo) kiam mi vidis en lia Diskutpaĝo ke li jam iam polemikis pri tiu afero kaj decidis ke la ĝusta formo estas PrezidAnto. Ĉu estas iu ĝenerala decido pri tio? Ĉu ne ĝustas miaj lingvaj konsideroj?--kani 19:21, 22. Maj 2010 (UTC)

Vidu malnovan diskuton pri la temo. Ŝajnas ke ni fine decidis prefere uzi "prezidanto" kaj lasi "prezidento" kiel redirektilo. Arno Lagrange @ 20:16, 22. Maj 2010 (UTC)
Ŝajne, ankaŭ ĉi tie en la diskutejo oni jam parolis pri la temo, kaj decidis, ke "prezidanto" sufiĉas por ambaŭ signifoj - okaze de ebla miskompreno, laŭ la tiama konkludo, oni precizigu per "ŝtatprezidanto". Amike, --WinstonSmith 20:26, 22. Maj 2010 (UTC)
Malgraŭ la tiamaj diskuto kaj decido plu ekzistas Kategorio:Prezidentoj kun kelkaj anoj kaj interlingvaj ligiloj ! Kaj por reagi

pri sugesto de Tlustulimu: jen demando kiu devus troviĝi en "oftaj demandoj" por eviti ke ĉiun trian jaron okazu la sama diskuto kaj ke eventuale kontraŭaj decidoj estus faritaj. Arno Lagrange @ 18:43, 23. Maj 2010 (UTC)

Mi malplenigis kaj forigis la kategorion Kategorio:Prezidentoj AL @ 19:09, 23. Maj 2010 (UTC)

Fakte la malnova diskuteto apenaŭ povas esti bazo por forĵeti el la lingvo gravan distingon inter prezidanto (de kunveno, rondeto ktp.) kaj prezidento (de ŝtato); des pli ke ambaŭ vortoj estas reale uzataj en Esperanto. Mi opinias tiun „decidon“ erara. Bedaŭrinde simpligo de Esperanto okazas regule en la Esperanta Vikipedio kaj ne ĉiam aspektas bele (tri monatojn restas sen solvo la printilo-afero, kiam laŭ arbitra decido vorto „printilo“ estis forĵetita). Mi sentas min senforta antaŭ tia situacio; kaj en la kondiĉoj, kiam estas nur ĉ. 200 iom aktivaj redaktantoj ĉiumonate, fruas paroli pri aktiva komunumo kaj „kolektiva saĝo“. Dezirante al Vikipedio pli bonan destinon, Slavik IVANOV 19:21, 27. Maj 2010 (UTC)

Kiam la distingo gravas, oni povas uzi "ŝtatprezidanto". La radiko "prezidento" estas neoficiala kaj ne vere bezonata, do kial la Vikipedio subtenu ĝin per uzado de ĝi? Jam ekzistis pluraj diskutoj pri la temo, kaj ĉiam la interkonsento de la plejmulto estis la sama, nome ke oni prefere uzu "prezidanto" kun laŭbezona pliprecizigo per "ŝtat-". Marcos 09:24, 28. Maj 2010 (UTC)
Marcos, evidente en ambaŭ citataj diskutoj pri la temo prezidento/prezidanto ne estis atingita interkonsento, la sola ebla bazo de decidoj en Vikipedio laŭ ĝia idealaro. La „diskuto“ de 2003 estas speciale ridinda per sia daŭro kaj la kvanto de partoprenantoj. Vikipedio certe ne estas batalkampo por „purigi“ la lingvon Esperanto laŭ persone via prefero. Aliaj lokoj en interreto kaj Esperanta gazetaro ŝajnas pli taŭgaj lokoj por tio. Vikipedio kopiu uzon de eksteraj fontoj, ne kreu apartan dialekton (vd Vikipedio:Lingvaĵo). Slavik IVANOV 16:54, 28. Maj 2010 (UTC)

Oftaj demandoj[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke denove aperis en la diskutejo jam kelkfoje traktitaj demandoj. Tial mi proponas, ke ni aranĝu en la helpejo iun ĉapitron pri oftaj demandoj. Eble ĝi havu eĉ subtemojn:

  • teknikaj problemoj
  • Lingvaj demandoj (kvankam pri tio jam ekzistas io)

Amike --Tlustulimu 21:48, 22. Maj 2010 (UTC)

Utila fonto povas esti la arĥivo de la Diskutejo (kie jam nun oni elstarigis la plej rimarkindajn diskutojn) kaj la Vikipedio:Lingva angulo. Amike, --WinstonSmith 22:26, 22. Maj 2010 (UTC)

Ĉu iu konas fari ŝablonon kun mapo ? --pino 10:19, 23. Maj 2010 (UTC)

La mapo estas tie donita. Kerio 10:26, 23. Maj 2010 (UTC)
Unue dankon, mi klopodas uzi la koordinatoj sur la mapo en la ŝablono kiel en la germana vikipedio. Ĉu vi scias ? --pino 11:51, 23. Maj 2010 (UTC)
Por tio necesus traduki la ŝablonon de:Vorlage:Positionskarte Palästinensische Autonomiegebiete, kiu difinas la mapon kun koordinatoj. La titolo devas komenciĝi je "Situo sur mapo", ĉar la baza ŝablono estas {{Situo sur mapo}}. - Krome mi serĉos ekzemplon por la uzado de tia subŝablono kune kun {{Informkesto urbo}}, ĉar tio funkcias iom truke. Amike --Tlustulimu 14:18, 23. Maj 2010 (UTC)
✔ Farite Mi ĵus tradukis la ŝablonon, tiel ke nun ekzistas {{Situo sur mapo Palestino}}. Kaj mi aldonis ĝin al Hebron kaj ekzemplon pri tia uzado al {{Situo sur mapo}}, kiu temas pri alia loko. Amike --Tlustulimu 14:48, 23. Maj 2010 (UTC)
Multe dankon, amike --pino 14:59, 23. Maj 2010 (UTC)

Ĝisdatigo de sistemmesaĝoj[redakti fonton]

Saluton al ĉiuj, mi vidis, ke eowiki enhavas ankoraŭ sistemmesaĝojn ne plu uzataj ekde 2005 (ekzemploj: MediaWiki:Rchide (en la itala Vikpedio ĝi estis forigita ĉar ne plu necesata) aŭ MediaWiki:Sitesupportpage (eĉ ŝablono!) aŭ Ŝablono:Gnunote). Kion vi pensas pri peti pri ĝisdatigo de sistemmesaĝoj per Vikipediisto:MediaWiki default aŭ peti pri foriĝi la sistemmesaĝoj por ke ĝi estas aŭtomate ĝisdatigita de Tradukvikio? --→ Airon 20:59, 24. Maj 2010 (UTC)

  • Por forigo, por ke aŭtomate la mesaĝoj estas ĝisdatigitaj --→ Airon 20:59, 24. Maj 2010 (UTC)
Ĉu ĝi interesas nenion? :(

Seksobsedita idioto[redakti fonton]

Malantaŭ tiu ĉi IP-adreso Vikipediista_diskuto:94.23.58.72 kaŝas sin iu stultulo, dissendanta adoleskecajn mesaĝojn. Mi esperas, ke tio ne estas la rivelo de persona simpatio kaj ke ne nur mi ricevis jenan: "You've got a pussy, I have a dick. So what's the problem? Let's do it quick!" --RG72 15:08, 25. Maj 2010 (UTC)

Mi forbaris lin por ofendo, malfaris kaj kaŝis liajn redaktadojn. Oni ne necesas transkribi la mesaĝon. CasteloBrancodiskuto 16:51, 25. Maj 2010 (UTC)
Dankon, amiko. Mi nur volis atentigi pri tio. Kaj mi mem ne estis tro ofendita, ĉar ne csias la anglan:-) --RG72 16:57, 25. Maj 2010 (UTC)
Ebla traduko estas: "Vi havas piĉon, mi havas kacon. Do, kio estas la problemo? Ni faru ĝin rapide!" --Dominik 06:18, 26. Maj 2010 (UTC)

Iom dubigas min ĉi tiu artikolo pri brazila "fama esperantisto", kiu ellernis la lingvon nur en 2009. Ĉu iu el brazilaj samideanoj scias tiun famulon?--RG72 16:45, 25. Maj 2010 (UTC)

Mi estas brazila kaj mi legis lian artikolon kaj blogon. Estas nova instruisto, eble li estas fama en sia malgranda urbo, sed certe ne en lando. Ne ekzistas sufiĉe da fontoj por pluredakti la artikolon, kiu ne ekzistas (kaj ankaŭ ne atingas regulo por ekzisti) en portugallingva vikipedio. Sed tiu diskuto estas por Vikipedio:FA, do mi petas transkribi tie, ĉu bone? CasteloBrancodiskuto 17:04, 25. Maj 2010 (UTC)
Jes, mi simple estis ne certa, ke tiu artikolo forigendas, do decidis proponi iom pripensi tion.--RG72 02:56, 26. Maj 2010 (UTC)

Problemoj pri elmontrado de nuna KDLS kaj ADLS[redakti fonton]

La kromprogramo categorytree, kiun nia Vikipedio ĉefe utiligas por aŭtomate montri kiuj estas la nuna kunlaboraĵo kaj artikolo de la semajno, ŝajne misfunkcias. La sama problemo okazas nuntempe en ĉiuj vikipedioj (vidu en:Wikipedia:Village_pump_(technical)#What.27s_happened_to_.22categorytree.22.3F). Ni esperu je rapida solvo --WinstonSmith 12:28, 27. Maj 2010 (UTC)

Ĉar la afero ne solviĝos rapide, mi trovis flankan vojon, kaj iom ŝanĝis la teknikaĵojn malantaŭ ADLS kaj KDLS. Esperinde tiuj, kiuj rutine taskiĝas pri ĝisdatigado de KDLS kaj ADLS, tuj komprenos la novan sistemon. Mia helpo disponas okaze de problemoj. Amike, --WinstonSmith 18:09, 27. Maj 2010 (UTC)
La problemo estis solvita. Ni povas restarigi la antaŭajn versiojn de ŝablonoj. WS, ĉu vi scias kiujn ŝablonojn vi kreis por solvi la kromprogramar-manko? --→ Airon 15:40, 31. Maj 2010 (UTC)
✔ Farite --WinstonSmith 17:59, 31. Maj 2010 (UTC)

Dokumentado aŭ dokumentaro[redakti fonton]

Mi ĵus ekvidis ke ĉie estas dokumentado anstataŭ dokumentaro. Ekz. {{Informkesto vojo/dokumentado}} ktp. do mi pensas ke oni devus ŝanĝi tion. Ĉar tiuj paĝoj estas aroj de dokumentoj. Ne Ago kiu dokumentas. --Arkadiusz Zychewicz 21:47, 27. Maj 2010 (UTC)

Efektive. --WinstonSmith 22:16, 27. Maj 2010 (UTC)
Mi konsentas kun Arkadiusz. Devas esti dokumentaro. Kerio 17:06, 28. Maj 2010 (UTC)
Kion vi pensus pri priskribo? --Tlustulimu 18:14, 28. Maj 2010 (UTC)
La nomo "dokumentado" nun aperas de pluraj jaroj en centoj da ŝablondokumentpaĝoj (kaj ke tio estas ligita al funkciado de sufiĉe komplika ŝablono {{dok}}). Se vi volas nun ŝanĝi tion mi deziras al vi multan kuraĝon - ĉu ne estas pli urĝaj taskoj en Vikipedio ? - . Por vi eble temas pri "dokument(aĵ)o" aŭ priskribo. Por verkinto ja temas pri dokumentadi ŝablonon. Bv pardoni ke la nomon imagis verkadanto kaj ne postveninta kritikemulo. Arno Lagrange @ 18:51, 28. Maj 2010 (UTC)
Ankaŭ mi pensas, ke fakte la biciklo jam estis inventita antaŭ la alveno de ŝanĝopropono kaj estas tre multe de tiaj subpaĝoj. - Kaj ni momente havas pli urĝajn aferojn ol alinomi amason da dokumentaroj resp. dokumentadoj. Pli urĝas ekzemple trarigardi la ŝablonaron je duoblaj samfunkciaj ŝablonoj, kiel faras ekde kelkaj tagoj Airon90. Amike --Tlustulimu 19:08, 28. Maj 2010 (UTC)
Mi ne sciis ke kun tiu ŝanĝo estas kunligita tail granda laboro. Sed iam devas fari tion. Ĉu nun estas bona tempo por ŝanĝo? mi ne scias. --Arkadiusz Zychewicz 14:09, 31. Maj 2010 (UTC)
Laŭ mi, se iu volontulas por efektivigi la korekton, neniu protestos aŭ kontraŭos tion. Flanke, mi subtenas la proponon de Tlustulimu - se ŝanĝi, ni ŝanĝu al la pli preciza priskribo, ne al dokumentaro. Amike, --WinstonSmith 14:19, 31. Maj 2010 (UTC)
Fakte mi ne proponis, sed demandis. Ĉu vi legis mian duan, pli longan rimarkon? Amike --Tlustulimu 15:46, 31. Maj 2010 (UTC)
Jes ja. El tio mi komprenis, ke vi ne kontraŭas la aferon, sed taksas ĝin tro peza kaj neprioritata. Sed, se aperos volontulo kiu pretas alpreni kaj persone prizorgi la taskon, ĉu vi kontraŭus? Amike, --WinstonSmith 16:30, 31. Maj 2010 (UTC)
Ne Ne Mi pensas, ke la alinomigo nenial plibonigas la ŝablonajn dokumentadojn, ties ligadon al la ŝablonoj kaj estas jam tro temporaba. Krome devus esti kreita provizora truka kodigo por la subŝablono de {{dok}}, por ke la jam alinomitaj kaj la alinomendaj same bone funkciu. Sed mi emus uzi la tempon por pli gravaj aferoj. Amike --Tlustulimu 16:45, 31. Maj 2010 (UTC)
(+) Mia antaŭa Ne Ne ne rilatas al la kontraŭo, sed al la propono mem. --Tlustulimu 16:49, 31. Maj 2010 (UTC)