Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2008 4

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kategorioj "de" kaj "en" lando[redakti fonton]

Vidu Kategorioj "de" kaj "en" lando

Gazetara observo[redakti fonton]

Ĉu fakte jam ekzistas ia Gazetara observo en eo-Vikipedio? Mi celas iun lokon, kie ni registras gazetarajn raportojn kaj menciojn pri Vikipedio. Ekzemple, kiam aperas artikolo en Libera Folio, Brita Esperantisto, Revuo Esperanto ktp.--Ziko 16:52, 28. Mar 2008 (UTC)

Jam ekzistas la paĝo Vikipedio:Gazetaro. Sed ĝi certe bezonas ĝisdatigon. Thomas Guibal 16:57, 28. Mar 2008 (UTC)
Ah, dankon pro atentigo. Ŝjanas, ke la ejo ne estas bone ligilumata, kaj tial malfacile trovebla (vd. Ligiloj ĉi tien). Ĉu iu havas ideon por plibonigi tion? Jes, kaj ĝisdatigi...--Ziko 17:12, 28. Mar 2008 (UTC)
Ni povus aldoni ligilon en la komunuma portalo, sed ankaŭ en la ĉefpaĝa kesto "Vikipedia aktualaĵo", kiu nuntempe estas preskaŭ malplena. Thomas Guibal 18:15, 28. Mar 2008 (UTC)

Bone, ĉu vi faros tion? Kaj mi serĉos kelkajn gazetaĵojn por ĝisdatigi.--Ziko 18:30, 28. Mar 2008 (UTC)

En ordo. Farita. Thomas Guibal 19:39, 28. Mar 2008 (UTC)

Lige al tio: Ĉu ni pripensu, kiel krei sisteman gazetaran laboron por Vikipedio? (Ne, mi ne volis diri, ke mi pretas transpreni tion!) La ĉefaj celoj estus logi pliajn uzantojn kaj kunverkantojn ĉi tien. (Laŭ mi mil homoj per po cent laborhoroj ene de du jaroj povus fari el la nuna stato vere bone uzeblan enciklopedion. Kaj verŝajne tiu kvanto de homoj en Esperantujo troveblas, se oni bone kaj daŭre prezentas la temon.) --Lu 22:22, 31. Mar 2008 (UTC)

[redaktu] [redaktu] [redaktu] en unu linio: Kial?[redakti fonton]

Ekzemple sur la paĝo Arala Maro oni vidas malsupre en unu linio trifoje la ligilon por redakti, por tri paragrafoj. Ŝajne tion kaŭzas la enmetado de bildoj; oni povas forigi la problemon iom dismetante la bildojn, maldekstren kaj malsupren - sed kompreneble la unuopaj vikipediuloj ne tre entuziasmas tiel teknikumi. Ĉu iu havas ideon kaj laboremon pri ĝenerala solvo? --Lu 22:36, 31. Mar 2008 (UTC)

La apero de ligilo "Redaktu" por ĉiu paragrafo estas tute normala, kaj ne devenas de la ĉeesto aŭ foresto de bildoj. Tiuj ligiloj celas redakti nur unu fragmenton de la artikolo, kio estas precipe konvena por grandegaj tekstoj. Thomas Guibal 04:33, 1. Apr 2008 (UTC)
Jes. Sed, ĉu estas normale, ke la redaktu-butonoj de tri alineoj aperas unu post la alia ĉe nur unu el tiuj tri alineoj, kiel tio okazas sur la menciita paĝo Arala Maro? Ĉu vi rigardis tiun paĝon? (Aŭ ĉu eble dependas de la retumilo - mi uzas Firefox 2.0.0.13.) --Lu 13:56, 1. Apr 2008 (UTC)
Mi unue ne komprenis vian peton. Ne, tri redaktu-butonoj ĉe unu sola linio ja ne estas normalaj. Mi vizitis la artikolon sed vidis nenion : do tio verŝajne devenas de via retumilo (mi uzas IE). Eble aliaj uzantoj povos helpi. Thomas Guibal 15:24, 1. Apr 2008 (UTC)
Efektive la problemo ĉe IE ne aperas, la redaktu-butonoj estas en la bona loko. Temas do pri problemo inter Vikipedio kaj Firefox, kiu laŭ mia memoro aperas, kiam estas multaj bildoj. (Bedaŭrinde ŝajne oni devas konservi la ŝanĝojn por vidi la problemon aŭ forigi per forigo de bildoj. Do oni ne testu sur publikaj paĝoj.) --Lu 16:53, 1. Apr 2008 (UTC)
La problemo povas esti solvita per aldono de <br clear=all> antaŭ la ĉapitro. Vidu: [1] (mi tie ankaŭ movis la bildojn en tiun ĉapitron, al kiu ili respektivas, kaj aldonis eron "__TOC__" por movi la enhavtabelon.) Maksim 18:30, 1. Apr 2008 (UTC)
Dankon pro la solvo kaj klarigo. Kie mi povas legi, kion faras 'br clear=all' kaj 'TOC'? (Bv. indiki, kiel mi povas trovi liston kun tiaj klarigoj; mi serĉis ion tian jam plurfoje. - Ĉu cetere per TOC vi vere ŝanĝis la lokon de la enhavtabelo?) --Lu 07:32, 2. Apr 2008 (UTC)
"br clear=all" garantias ke tio kio estas pli supre de ĝi ne intermiksiĝas kun tio kio estas pli sube ĝi. Ĝi faras kvazaŭ nevideblan horizontalan linion, kiu disdvidas la artikolon. TOC metas la enhavtabelon ĝuste tien kie ĝi estas skribita. Ĉi tion mi eksciis de ru:, en eo: ŝajne la priskribo ne estas. Maksim 20:30, 2. Apr 2008 (UTC)
Mi aldonis informon pri la eblecoj en Helpo:Kiel redakti paĝon por spertuloj. Maksim 21:01, 4. Apr 2008 (UTC)

¡uoƃɐʇ uɐznɯɐ nʌɐH[redakti fonton]

sʇɐɹʞǝʎ -- ¡ɾoʞıɯɐǝƃ 'olıɹdɐ ǝp uɐ-1 uɐxɔılǝɟ
ouɹV ¡ɐɓŗsɹəʌuəɹ sɐʇsə oɥɓɐsəɯ ɐŗɅ      

17:22, 5. Apr 2008 (UTC) Petro@diskkont ?otropar iĉ uit satse uik roP ?jomrofni janelportesim jai uĈ

Ligo al diskutejo en la skatolo "navigado"[redakti fonton]

Se mi ne mismemoras, antaŭe estis ligo al la Diskutejo en la maldekstre aperanta skatolo "Navigado", sed nun ĝi ne aperas. Ĉu tio estas intenca? --Tonyo 21:16, 2. Apr 2008 (UTC)

Tio estas kaŭzata de paneo de iuj serviloj : anstataŭ nia kutima flankstrio, ni havas iun defaŭltan provizitan de savservilo kiu provizore utilas anstataŭ la kutima verŝajne momente paneanta. Jam plurfoje okazis : post kelkaj horoj (aŭ tagoj) tio reiĝas kiel kutime, sen ke ni povu ion ajn fari. Mi kontrolis la paĝojn kiuj regas tion : ili ne estis sanĝitaj Mediawiki:sidebar Mediawiki:Villagepump ktp - Notu ke ankaŭ aperas iu "Donate", kiu kutime aperis kia "Donacu" Arno Lagrange @ 21:36, 2. Apr 2008 (UTC)
Jen nun la flankstrio reaperis en sia kutima aspekto. AL @ 05:14, 3. Apr 2008 (UTC)

Fuŝadantoj[redakti fonton]

Mi ŝatus scii kia aŭ kiu estas la sinteno kaj kutimo inter administrantoj kaj vikipediistoj rilate la fuŝajn artikolojn. Ekzemple mi dum kelkaj semajnoj vidis tre fuŝe skribitajn artikolojn de vikipediisto Jonathaneo kaj foje mi korektis iome ilin (se mi komprenis ilin) kaj mi jam laciĝis, foje aliaj vikipediistoj korektis ilin (kiel la ĵusa pri karnavaloj en Dunkirko); nun venas iu pri Bretona biero, tro korektenda. Mi jam kontaktis lin kaj petis pli da lingvonivelo, sed ŝajne gravas plie la nombroj da artikoloj aŭ io simila. Ĉu oni povas fari ion?--Kanikanikani 20:01, 3. Apr 2008 (UTC)

La fuŝegaj artikoloj de nia bonintenca kaj kontraŭzamenhofa kunlaboranto Jonathaneo estas jam de longe problemaj, kaj kvazaŭe iĝis amuza rekantaĵo por nia komunumo. Pro via mesaĝo, mi ĵus korektis "Bretona biero" kaj devis atenteme legi la franclingvan artikolon por kompreni la tradukon fare de Jonathaneo (kaj sekve korekti ĝin).
Vi tamen faris trafan rimarkon : nia komunumo ege bezonas pli precizan kaj striktan politikon rilate unuflanke al kunlaborantoj kun malbona, ne pliboniĝanta lingvo-nivelo kaj aliflanke al la fuŝaj artikoloj kreitaj de ili. Ĉiuj ideoj aŭ proponoj estas bonvenaj. Thomas Guibal 21:06, 3. Apr 2008 (UTC)
Mi apogas la ideon starigi ian regularon koncerne fuŝredaktistojn. Mi memoras ke mi jam sugestis al Jonatheo krei siajn artikolojn kiaj subpaĝoj de sia uzula paĝo, kiuj fariĝu paĝoj en la artikola spaco nur post lingva kontrolo. Tio povus fariĝi strikte respektinda regulo, por ne senkuraĝigi malbonajn regantojn de la lingvo provi kontribui tamen ne damaĝante la nivelon de la projekto. Ni interkonsentu pri reguloj, avertu la celitajn redaktantojn, kaj se ili malrespektas la admonojn, administrantoj plenrajte eluzu la eblecon forbari la uzulon. Arno Lagrange @ 21:47, 3. Apr 2008 (UTC)
Mi konsentas ke ni bezonas regulon por tio.
Jen unua provo: "Se iu Vikipediisto plurfoje aldonas tekstojn kun multaj lingvaj eraroj al la artikola nomspaco, oni proponu al li ke li unue verku siajn tekstojn ekster la artikola nomspaco (kiel subpaĝon de sia uzula paĝo en la kazo de novaj artikoloj, aŭ sur la diskutpaĝo de artikolo en la kazo de aldono al artikolo), por ke ili eniru la artikolan nomspacon nur post lingva poluro. Se tiu Vikipediisto ignoras la proponon kaj daŭre metadas fuŝan lingvaĵon en la artikolan nomspacon, li povas esti forbarata de administranto (post averto pri tio, ke lin minacas forbaro)."
Plibonigproponoj estas bonvenaj! Marcos 00:21, 4. Apr 2008 (UTC)
Mi preferas multajn fuŝulojn aŭ nur malmultajn bonajn redaktantojn. La artikoloj ĉiam povas esti korektataj. Forbari uzantojn por sia malbonregado de la lingvo estas malbonega ideo. --ƒajro @ 05:11, 5. Apr 2008 (UTC)
Mi tute malkonsentas kun Fajro : estus ege preferinda havi malmultajn bonajn redaktantojn ol multaj fuŝuloj, kio ja estus katastrofo por nia Vikipedio (jam hodiaŭ suferas Vikipedio ĉe multaj esperantistoj de reputacio pri malbona lingvo-nivelo). Bonŝance la nuna situacio tamen ne estas tiel karikatura : ni disponas ja malmultajn bonegajn redaktantojn, sed sufiĉe multajn bonajn/mezbonajn kontribuantojn kaj nur moderan nombron da tre aktivaj fuŝistoj. Kutime, niaj fuŝistoj aŭ rapide malaktiviĝas, aŭ plukunlaboras kaj tiel rapide plibonigas sian lingvo-nivelon (tio ekz. estis mia propra kazo). Longproblemaj kunlaborantoj kiel Jonathaneo estas do escepto. Miaopinie, ni nepre apartigu du kazojn :
1) Korekteblaj artikoloj : pluraj lingvaj eraroj, sed la teksto restas komprenebla kaj korektebla. Ni por tiaj artikoloj aldonu la ŝablonon "polurinda", proponu lingvan helpon al la novulo, kaj lasu bonvolemajn korektantojn trakti ilin.
2) Nekorekteblaj artikoloj : per "nekorekteblaj artikoloj" mi aludas al tiuj artikoloj, kiuj bezonus kompletan re-redaktadon, kio fakte necesigus korektan laboron pli longan ol la originala verkado de la artikolo. Por tiaj artikoloj plene taŭgas la propono fare de Marcos. Thomas Guibal 08:43, 5. Apr 2008 (UTC)
Kara Fajro, via vidpunkto estas respektinda. Vikipedio estas kunlabora projekto kaj ĉiuj opinioj estas konsiderindaj. Ni ĉi tie diskutas pri evoluo de nia politiko rilate al "fuŝuloj" -la vorto estas diskutebla, ĉar ni devas distingi malbonintencajn difektantojn de la projekto, kaj nekonsciajn malbonajn redaktantojn, precipe malbone regante la lingvon -. Ju pli da fuŝuloj, des pli da fuŝa materialo troviĝos. Kvankam fuŝaĵoj "ĉiam" povus esti korektotaj, ĝis ili ne estas, la vikipedio entenos ian proporcion da malbona materialo : ju malpli alta ĝi estus, des pli respektinda estos la projekto. Ni klare difinu kion ni celas :
  • ĉu vasta kolekto da tre malegalaj artikoloj (jen bonegaj, jen malbonegaj)
  • ĉu pli rigore kontrolita materialo -eventuale iom malpli vasta- se pri kiu ni povas garantii seriozecon

La difinata politiko celu laŭ mi

  • kaj ne forkurigi kunlaboremulojn kies lingva nivelo ne estas sufiĉa, sed kiuj povus iel progresigi la projekton per kontribuoj pri siaj interesoj
  • kaj garantii ĝeneralan bonan kvaliton de la Vikipedio (laŭ lingva, paĝaranĝa, temorganiza kaj entena vidpunktoj)

Tial kunlaborantoj kies kontribuoj estis jam ofte rimarkitaj pro sia fuŝa lingvaĵo estu petitaj ne rekte kontribui en la artikola spaco, sed en iu proveja spaco (ekzemple : personaj subpaĝoj). Iliaj artikoloj aperu en la artikola spaco nur post lingva kontrolo (ni povus krei lingvan komitaton, ĉiu vikipediisto kiu taksas sian lingvokapablon sufiĉa, post agnosko de aliaj lingve kompetentaj uzuloj, eniru tiun komitaton, kaj partoprenu lingvan patroladon, kiu povus esti rimarkita per signo enmetita per ŝablono {{Lingve kontrolita}} |uzulo (ano de lingva komitato). Forbaro okazus nur se klare admonita uzulo ignorus la admonojn kaj plu fuŝkontribuus malrespektante komune interkonsentitajn regulojn. Arno Lagrange @ 08:47, 5. Apr 2008 (UTC) Jes. La forbara afero signifas ke iu daŭre malrespektas petojn de administrantoj, ne simple ke iu fuŝe skribis en artikolo. Laŭ mi ni estu pli striktaj rilate al la minimumaj postuloj de artikolo. Kaj se ni havas la regulon ankaŭ forigi tre fuŝan artikolon, tiam ni havas instigon al aŭtoro ke li plibonigu ĝin. Permesi multe da fuŝartikoloj signifas ke oni kreas enorman liston de farendaĵoj.--Ziko 09:35, 5. Apr 2008 (UTC)

Por antaŭenirigi la aferon mi ekkreis jenon :

AL @ 12:09, 5. Apr 2008 (UTC)

Mi imagas, ke negativa ŝablonado ("tiu ĉi artikolo bezonas lingvan kontroladon, laŭ uzanto ...") estus pli ĝusta, ĉar kutime oni markas per ŝablonoj mankohavajn artikolojn, en bona artikolo kutime ne estas servaj ŝablonoj, nur la bona enhavo! :) Krome, mi neniam metus en iun ajn artikolon de mi subskribitan ŝablonon, ke la artikolo estas lingve kontrolita: 1. ĉar mi estas modestulo; 2. ĉar mi povas pretergapi iun eraron aŭ mistajpon, kio senvalorigus la ŝablonon; 3. ĉar iu ja poste povas misredakti la artikolon (kiu konservos la ŝablonon pri lingva kontroliteco, sed ekhavos erarojn, eble plurajn). Slavik IVANOV 07:20, 6. Apr 2008 (UTC)
Kompreneble negativa ŝablono ankaŭ bezonatas (ni jam havas {{polurinda}}). Mi pripensis

{{Lingve patrolita}} por helpi al lingva patrolado. Tial mi trudis en meton de dato : sekve se la artikolo estas pluredaktota, oni sciu ke la lingva kontrolo validas nur ĝis la menciita dato. La ŝablono povus esti enmetita en la diskutpaĝon aŭ en subpaĝon kiu povus enteni ankaŭ informojn pri aliaj ecoj de la artikolo. AL @ 07:31, 6. Apr 2008 (UTC)

Laŭ mi ni ne bezonas pozitivajn ŝablonojn de lingva nivelo, nek iun "lingvan komitaton". Tia lingva komitato kreas nenecesan hierarkion de uzantoj: Kiu ajn membros en tia komitato, tiu certe ankaŭ povas pretervidi erarojn, kiun iu nemembro eble trovus. Laŭ mi ni simple marku la lingve polurindajn artikolojn per Ŝablono:Polurinda aŭ en malpli gravaj kazoj per la malpli videbla Ŝablono:Lingvaĵo, kaj la lingve spertaj Vikipediistoj kontroladu tiujn artikolojn. (Mi kompreneble daŭre opinias ke ni bezonas apartan traktadon de Vikipediistoj kiuj ripete verkas kun lingvaj fuŝoj, sed tio estas temo tute aparta al ĉi tiu propono de Arno). Marcos 17:54, 6. Apr 2008 (UTC)

Jes, oni kreu politikon pri fuŝredaktantoj (ankaŭ mi aludas pri la sistemaj troentuziasmaj fuŝuloj, ne pri ankoraŭ nematuraj redaktistoj kiuj povas helpi), sed plej grave: oni atentu pri ties plenumiĝo. Jam ni havis diskuton pri iu Chabi kiu kreis tro fuŝajn artikolojn. Bonvolulo pretis "monitori" lin, kaj helpi en la korektado, sed finfine tio tro rapide lacigas, kaj ne estas praktika. Mi konsentas ke obstinajn fuŝantojn ni devas malpermesi kontribui. --Tonyo 12:30, 5. Apr 2008 (UTC)

Antaŭ nelonge iuj defendis "lingvajn fuŝistojn" kaj lingvajn komencantojn kaj kategorie atakis nin, al kiuj ne plaĉis ilia lingva stilo de verkado, tradukado... Tiam iuj asertis, ke ĉiuj povas korekti ilian stilon, ke Vikipedio estas libera por ĉiuj, do ankaŭ por "lingvaj fuŝistoj". Ĉu nun ilia stilo malplaĉiĝis ankaŭ por iuj aliaj? Petro@diskkont 12:50, 5. Apr 2008 (UTC)
Ja povas esti ke mi ŝanĝis mian opinion; fakte mi ne hontas ŝanĝi mian opinion kiomfoje mi malpravas. Tamen, mi ne memoras defendon de lingvaj fuŝistoj, kaj mi certas ke mi ne "atakis kategorie". Probable mi defendis toleremon por neperfektaj kontribuantoj, kiuj volas trejniĝi tie ĉi kaj kiuj estas sufiĉe humilaj por lernemi. Tion mi plu defendas. "Fuŝadantoj", laŭ la trafa titolo de tiu ĉi sekcio, estas alia afero. --Tonyo 18:56, 5. Apr 2008 (UTC)
Tonyo, tiu mia noto ne rilatis al vi persone, do mi ŝanĝas vorteton "vi" je "iuj". Petro@diskkont 19:06, 5. Apr 2008 (UTC)

Mi havas la impreson, ke tre gravas afable trakti fuŝantojn, se temas pri la unuaj fojoj. Tre rapide oni povas fortimigi novulon, kiel mi jam konstatis. Se homo daŭre produktas fuŝajn artikolojn: Jes, peto pri verkado en la propra paĝo estas taŭga. Por povi korekti iajn fuŝojn aŭ erarojn en artikoloj estas cetere tre helpe, se la verkanto aldonas sian fonton - ekz. 'traduko el la ..-versio de VP'. Tio validas por fuŝadantoj same kiel por la aliaj. --Lu 17:07, 5. Apr 2008 (UTC)

Mi estis for de Vikipedio dum unu jaro pro aliaj urĝaj devoj, kaj mi konstatis, ke la lasta afero kiun mi skribis antaŭ unu jaro estis plendo pri la fuŝa nivelo de vikipediisto Jonathaneo. Kaj pri kio oni skribas precize unu jaron poste? :-) PaulP

El la supraj solvoproponoj plej konvinkas min la solvo kun ŝablono:polurenda artikolo. La propra spaco de tiaj fuŝuloj enhavas du riskojn, nome unue, ke kreiĝas aparta fuŝsubvikipedio, kiun je la fino neniu kontrolas kaj plibonigas. Mi konstatas aliflanke, ke la nombro de tiaj eternaj fuŝantoj (bonintencaj) malgrandas. En la alia evidenta kazo de komlete malripereblaj tekstoj, la rapida forigo estas la plej konvena solvo. Amike DidiWeidmann 12:35, 9. Apr 2008 (UTC)
Fakte neniu teksto estas komplete neriparebla - kondiĉe, ke la verkanto aŭ tradukanto bonvolas indiki sian fonton. Tiam oni povas simple refoje traduki kaj tiel elmondigi la problemeton. --Lu 18:20, 9. Apr 2008 (UTC)
Kion vi proponas egalas al kompleta reredaktado de la artikolo, kaj do pruvas ke la unua versio de la teksto ĝuste ne estis riparebla. ;=) Thomas Guibal 18:50, 9. Apr 2008 (UTC)

Kaŝitaj kategorioj[redakti fonton]

Ĵus malkovrinte ke estas ebleco havi kaŝitajn kategoriojn, mi ekuzis tiun eblecon por Ĝermaj kategorioj kaj Kategorio:Artikoloj bezonantaj plibonigon. La laboro estas daŭrigenda jam por la subkategorioj de la du menciitaj. Arno Lagrange @ 23:34, 9. Apr 2008 (UTC)

Bona, taŭga afero, mi rigardos detale kaj provos fari plibonigojn en mia fako. Cetere, "malneŭtraj" artikoloj prefere estu "neneŭtralaj".--Ziko 11:33, 10. Apr 2008 (UTC)

Dungpropono por volontuloj en Ĉinio[redakti fonton]

Mi forigis la proponon al Vikipedia diskuto:Dungpropono por volontuloj en Ĉinio. La vikipedia diskutejo ne estas la ĝusta loko por dungproponoj. Arno Lagrange @ 08:56, 5. Apr 2008 (UTC)

Mi sugestas ke vi simple kaj senpere forigu la artikolon. Temas pri simpla spamo. --Tonyo 18:57, 5. Apr 2008 (UTC)

Ĉu eo-Vikipedio estas bona Vikipedio?[redakti fonton]

Karaj, mi lastatempe iom komparis diversajn vikipediojn, kaj la rezulto ne estis ĝojiga por eo-Vikipedio. Pro la multaj geografiaj ĝermoj aŭ pseŭdoartikoloj ("[urbonomo] estas komunumo en [county], [ŝtato]. Ĝi havas [nombro] enloĝantojn..."), certaj statistikaj indikoj estas tre malbonaj, ekz. la kvanto de bajtoj / artikolo. Faru jenan teston: klaku 50foje sur "hazarda paĝo", kaj nombru kiom da artikoloj estas veraj artikoloj. Ekzemple, NGC 910 kaj Wendemark ne estas veraj artikoloj, same kiel paĝetoj kun informeto kiu pli similas al vortaro ol al enciklopedio. Laŭ mia takso, eo-Vikipedio havas maksimume 60.000 verajn artikolojn. Ni uzu la estontan sojlon de 100.000 artikoloj almenaŭ por rekonsideri nian artikolan politikon, kaj cerbumi kiel plibonigi la minimuman kvaliton.--Ziko 09:44, 5. Apr 2008 (UTC)

Tamen ŝajnas ke aliaj similgrandaj Vikipedioj averaĝe havas similan nombron da "malveraj artikoloj". Marcos 11:02, 5. Apr 2008 (UTC)
Ne vere. Multaj uzis Bot-ojn. Sed eĉ la latina vikipedio havas pli bonan kvoton da "veraj artikoloj". La alemana kaj afrikansa, ekzemple, estas multe pli bonaj ol la esperanta. Vidu sub Bot activity ke 53 % el la redaktoj en eo.WP estas faritaj bot-e, komune kun la slovaka (kaj serba) ĝi estas pinta en sia "klaso de grandeco".--Ziko 11:08, 5. Apr 2008 (UTC)
Mi ne vidas ion malbonan en tio, ke robotoj faras la maksimumon de tio, kion oni povas transdoni al ili. Eble la alta procentaĵo de robotaj eldonoj signifas, ke oni uzas ilin en nia vikipedio tiom multe kiom eblas. Krome ekzemple mi mem povus tre facile kontribui al pli da permanaj redaktoj - mi devus simple pli ofte premi la "konservu"-butonon, kiam mi faras iom pli longan redakton; sed oni instruis min, ke mi faru tion prefere malofte por ne estigi multajn redaktojn, kiuj nur longigas la historion de la artikolo. Eble la malalta procentajho de permanaj redaktoj ankaŭ signifas, ke en Esperantujo estas malpli da homoj, kiuj aldonas nur etajn redaktojn. Ni ja konsciu, ke Esperantujo havas iom alian sociologian konsiston ol naciaj komunumoj; la eduka nivelo estas alia kaj eble tio videblas ankaŭ en tia statistiko. Por reveni al la multaj "malveraj artikoloj": Ĉu vi, Ziko, vidus iun avantaĝon en tio, nun amase forĵeti ilin por levi la procentaĵon de "veraj artikoloj"? Se ne, ni simple plu trankvile redaktu unu artikolon post la alia. La tasko estas finia, pli kaj pli ni sukcesos. --Lu 22:43, 6. Apr 2008 (UTC)

Gekaraj -- jes, ni havas multon da laboro antaŭ ni, sed kiam vi rigardas la malbonajn aspektojn de nia Vikipedio, ankaŭ ridardu la bonajn! Jes, 53% estas robota, sed 47% el 1.500.000 estas hom-faritaj! Pripensu tion! Ja pli ol 700.000 redaktoj estas permanaj kun komunumo de nur 4000 pasiaj uzantoj. (Verŝajne malpli ol 100 estas tre aktivaj.) Ni ankaŭ faris pli ol 250 elstaraj kaj legindaj artikoloj de tre bona kvalito. Ni tre saĝe haltis la aldonon de pliajn per-botaj artikoloj. Jes, mi opinias ke ni havas tro da geografiaj kaj per-robotaj artikoloj, sed la projekto ĉiam pliboniĝas. -- Yekrats 11:40, 5. Apr 2008 (UTC)

Ĉi tiu 53% estas kvanto de redaktoj, ne kvanto de artikoloj. Kaj plejparte temas en ĉi tiuj 53% pri meto de interlingvaj ligiloj. Kaj do ĉi tiu valoro ne rilatas senpere al kvalito de artikoloj aŭ al kvanto de robote faritaj artikoloj. Maksim 12:02, 5. Apr 2008 (UTC)
Fakte, ĉiuj oficialaj statistikoj (de stats.wikimedia.org) estas manipuleblaj. Ankaŭ la bot-uzo estas nur indiko, kiel Maksim ĝuste atentigas, ekzistas ankaŭ legitima bot-uzo. Ĉe malgrandaj vikipedioj la kvoto estas elble pli alta. Tial mi de-iras de hom-rigarda maniero, nome la 50 hazardaj paĝoj. Tio estas la bazo por mia aserto, ke ekzistas maks. 60.000 veraj artikoloj en eo.WP. - Ne gravas ke ankaŭ aliaj vikipedioj misuzis bot-ojn por ŝajnigi la aferon pli granda (inter 50 hazardaj paĝoj de la volapuka, troviĝis eĉ neniu vera artikolo). Gravas por ni la kvalito de eo.WP, ke ni povas fiere diri al la mondo: Ne rigardu la oficialan artikolaron, sed nian vikipedion mem, kaj vi vidos la kvaliton... - Jen mia demando, kiel ni povos utiligi la estontan 100.000-artikolon por cerbumi pri vera kvalito, ne falsaj kvantoj.--Ziko 13:18, 5. Apr 2008 (UTC)
Mi timas, ke mia respondo estas ne vere originala: Por atingi altnivelan vikipedion ni devas verki bonajn artikolojn :-) Laŭ mi ne tiom ĝenas la unufrazaj artikoloj pri ne tro gravaj temoj - ĝenas la fakto, ke multaj artikoloj pri gravaj temoj ankoraŭ ne ekzistas. (Ŝajne ĝis hodiaŭ ekzemple Esperanto-komunumo mankis.) Por atingi pli da bonkvalitaj kaj sufiĉakvalitaj artikoloj laŭ mi ni devas unuflanke plu mem krei ilin kaj aliflanke instigi aliajn Esperanto-parolantojn kunlabori en Vikipedio. Ŝajnas al mi, ke eble malpli ol dek procentoj de la lingve sufiĉe kapablaj Esperanto-parolantoj kunlaboras en vikipedio. Ni devus do fari klaran koncepton pri la gazetara kaj publikrilata laboro por vikipedio en Esperantujo - kaj realigi tion. (Sen tia koncepto tiu kampo plu lamos.) Krome ĉiu metu al si la taskon, konvinki la Esperanto-parolantojn en sia ĉirkaŭo unu post la alia pri vikipedio kaj iom instrui ilin. (Mi cetere ne celas tre aktivajn novajn kunlaborantojn - unu dek-linia artikolo monate de ĉiu aktiva Esperanto-parolanto tre helpus!) --Lu 17:28, 5. Apr 2008 (UTC)
Mi konsentas kun Lu. Maksim 18:09, 5. Apr 2008 (UTC)

Konsentite, same. Ĉu estas aparta kunordigejo por informado pri Vikipedio? - Sed la problemo restas: kiel plibonigi Vikipedion helpe de la jamaj vikipediistoj, kaj kiel eviti la kreadon de malbonaj artikoloj, super kiujn stumblas legantoj kaj kiuj estas malbonaj por la reputacio de Vikipedio. Kiam oni defendis la bot-kreadon, oni asertis ke ja "poste" "iuj" vikipediistoj plibonigos tiujn ĝermojn.--Ziko 18:27, 5. Apr 2008 (UTC)

Varbi novajn kunlaborantojn por Vikipedio, starigas samspecajn problemojn kiel varbi homojn por Esperanto. Same kiel ne sufiĉas emfazi ke Esperanto estas mirinda-belsona-facile-lernebla-ktp por konvinki novajn homojn eklerni ĝin, same ne sufiĉas diri ke ĉiuj lingvokapablaj esperantistoj kontribuu riĉigi tiu juvelon inter ĉiuj juveloj de la esperantokulturo kio estas Vikipedio, por ke ili tion ekfaru. Analizenda estas kio bremsas tiujn homojn :

  • ĉu ili jam aŭdis pri Vikipedio ? - verŝajne plej multaj jes - se tamen iuj ne aŭdis pri ĝi, indas plu informi pri ĝi, kio ĝi estas, al kio ĝi utilas, kial gravas flegi ĝin, ktp
  • kiel ili taksas la gravecon de Vikipedio rilate al la prestiĝo, la valoro kaj la estonto de Esperanto ?
  • mi suspektas -serioza enketo necesus- ke multaj bonaj esperantistoj taksas Vikipedion ne valora projekto pro diversaj kaŭzoj (kiel dirite en la diskutoj : tro multaj fuŝaĵoj aŭ falsaj artikoloj, submetiĝo al angla-usona projekto, tro temporaba kaj ne prioritata projekto rilate al la ĉefceloj de E-o, ktp)
  • multaj homoj ne akceptas ke propraj verkoj povus esti reredaktitaj de aliuloj
  • bonaj esperantistoj ne nepre bone regas (aŭ opinias ke ili ne povus bone regi) komputilojn, retaĵojn, vikion

La takson de Lu ke "malpli ol dek procentoj de la lingve sufiĉe kapablaj Esperanto-parolantoj kunlaboras en vikipedio" mi korektus al "apenaŭ kelkprocentoj de ..." Arno Lagrange @ 19:58, 5. Apr 2008 (UTC)

Kompreneble mia takso estis iom singarda. En Berlino ni iam listigis almenaŭ sesdek kompetentajn Esperanto-parolantojn, kiujn ni persone konas - kaj kunlaboras en Vikipedio ĉ. kvar homoj. - Unu plian kaŭzon por ne (plu) kunlabori en Vikipedio mi eksciis antaŭ kelkaj tagoj:
  • La koncerna homo perdis la esperon. Li diris, ke kompare kun la angla versio estas evidente, ke ni neniam atingos tiun nivelon - do, eĉ ne indas provi.

Mi ŝatus legi de aliaj diskutantoj, ĉu ili en persona kontakto provis konvinki aliajn Esperanto-parolantojn kunlabori en vikipedio - kaj kiajn respondojn ili ricevis. --Lu 22:43, 6. Apr 2008 (UTC)

Mi iom aŭ eĉ multe okupiĝis pri invitado al Vikipedio. Aktivegaj redaktantoj pro ĉi tio ne aperis, sed ŝajne iuj homoj iom provis redakti. Maksim 19:51, 7. Apr 2008 (UTC)
Pri invitado de novaj uzantoj : kaze ke vi ne jam vidis ĝin, ekzistas filmeto ĉe Youtube pri la esperanta Vikipedio. Ĝi videblas tie ĉi : http://www.youtube.com/watch?v=mdBgNbWbNKk. La filmeto unue prezentas Vikipedion kaj sekve eklernigas kiel redakti artikolon. Estus bone, ke ni sendu tiun ligilon al ĉiuj niaj esperantistaj konatuloj. Thomas Guibal 19:59, 7. Apr 2008 (UTC)
Mi spektis la filmeton : mi ne scias ĉu kulpas mia komputilo sed la komputilaj bildoj montritaj estas apenaŭ legeblaj. Kaj ĝenerale mi ne trovas la filmeton tre konvinka por varbi novajn kunlaborantojn. Arno Lagrange @ 22:30, 7. Apr 2008 (UTC)
Ĝi ja ne estas tre spektinda. Sed la ideo estas bona. Eble iu volontulo povus fari novan filmeton, kiujn ni sendus al variaj esperantistoj.
Mi ankaŭ estas pripensanta la kreadon de reklama retpoŝt-mesaĝo, por inviti pliajn bonvolemulojn kunlabori al nia projekto. Estus facile krei belan kaj allogan mesaĝon laŭ HTML-formato, kun bildoj kaj invitado laŭ la formo "Kara samideano, vi estas tutkore invitata...". Pri la trovendaj retpoŝt-adresoj, ni interalie povus viziti retejojn de lokaj esperanto-kluboj. Kaj ni por sendi la mesaĝon povus uzi komunan retpoŝt-konton (ekz. alireblan por ĉiuj administrantoj), por ke la nomo de la sendinto estu "Vikipedio". Mi baldaŭ proponos pli precizan projekton. Thomas Guibal 04:39, 8. Apr 2008 (UTC)

Temas pri tio ke oni cerbumas kion oni diros por ke kiuj homoj faros kion, kaj ke ili havu motivon. Se vi sendas al lokaj kluboj, evenutale kun la vera mesaĝo en Word-doc kaj PDF por elprinti, tiel ke la prezidanto povas elprinti kaj kunporti al la klubvespero. Ĉu?--Ziko 20:17, 9. Apr 2008 (UTC)

alia vojo por plibonigi la kvaliton de la eo-vikipedio[redakti fonton]

Plejparto de la supraj diskutoj temas, prave, pri kvantoj, kaj pri robotaj tekstoj. Hobio de mi estas, krom aliaj aferoj, serĉi akuzativojn:

  • superfluajn
  • mankantajn

tralegu la suprajn tekstojn pri eraroj! Vi trovos diversajn.

Nun mia propono kaj peto: Ni havu programon, kiu kontrolas tekstojn (plej bone jam dum la skribado) pri eraroj. Komence pri simplaj.

  • Unua paŝo: ĝusta skribado de vortoj. Tio ekzistas en chiu tekstprogramo , ekz. en WORD en nacia lingvo. Aldono de Esperanto-vortaro estas logika kaj devus esti relative simpla por (grupo de) spertulo(j).
  • dua paŝo: ĝusta akuzativo (sen akuz. post prepozicioj, de, al, ktp.)

kun akuz. post transitivaj verboj.

  • tria paŝo: Kontrolo, ĉu adjektivoj kaj substantivoj akordas laŭ akuzativo, pluralo.

Tia programo ne nur plibonigus tekstojn, sed ankaŭ informus la aŭtorojn pri iliaj malfortecoj en nia lingvo kaj tiel plibonigus ĝenerale la lingvan nivelon. --Hans 13:46, 5. Apr 2008 (UTC)

post enmeto de mia supra teksto mi tralegis ĝin. Mi trovis du erarajn akuzativojn. Ho ve! Ĉar mi ankoraŭ ne posedas tiurilatan programon, roboton, mi devis persone trovi kaj korekti miajn fuŝaĵojn.--Hans 13:52, 5. Apr 2008 (UTC)

Mi rekomendas redaktadon de Vikipedio per Fajrovulpo kiu provizas esperanto-vortaron, kiu efike kaj oportune helpas al forigo de mistajpoj. Tamen ĝi ne kontrolas akuzativojn : por tio mi rekomendas ellernon de tiu tiom simpla gramatika regulo de Esperanto. Evitinda estas la kaptilo : aldoni ne bezonatan akuzativon ĉe frazoj en nekutima vortordo (Verbo - Subjekto) ekzemple : "mankas io" kaj ne "mankas ion" Arno Lagrange @ 19:37, 5. Apr 2008 (UTC)

Do vi instruas al mi eviti "mankas ion". Bonega ŝerco! --Hans 15:07, 12. Apr 2008 (UTC)

Mi ne arogas ke mi povas instrui ion al vi : mi nur menciis iun oftan eraron kion faras multaj esperantouzantoj kiuj ĝenerale bone regas la akuztivon, sed tro emas aldoni akuzativon al vortgrupo kiu sekvas la verbon nekonsciante ke en iuj kazoj tio estas erara, ĉar la vortgrupo estas subjekta. Arno Lagrange @ 15:50, 12. Apr 2008 (UTC)
Jes, "manki" estas netransitiva verbo. --Michawiki 17:21, 12. Apr 2008 (UTC)

Michawiki: kion vi volas diri?--Hans 11:35, 20. Apr 2008 (UTC)

Vidu, Hans, ke mi ektuŝis iun konfuzigan punkton. En diversaj lingvoj manko esprimiĝas diversmaniere. Iuj lingvoj uzas vorton kiu signifas 'malhavi', tiukaze la frazo estos "iu malhavas ion". Aliaj lingvoj uzas vorton kiu havas la saman rolon kiel 'manki', ĉu laŭ kutima vorto (S+V "tio mankas") ĉu laŭ malkutima (V+S "mankas tio"). Parolantoj de latinidaj lingvoj kaj de la angla ekzemple kie signo de akuzativo mankas (!), tie konfuziĝas kaj emas skribi "mankas tion" kvazaŭ 'mankas' signifus 'oni malhavas' (la angla uzas 'miss' kaj 'lack' tranzitive 'sbdy misses smthg' 'sbdy lacks smthg' (iu malhavas ion = al iu mankas io). Jen vere atentinda punkto ĉar ĝi estas fonto de ofta eraro. (Same estas pri esprimoj kiaj "ekzistas io"). AL @ 13:26, 20. Apr 2008 (UTC)

Ivo Lapenna en fr.WP[redakti fonton]

Iu metis en la francan vikipedion, en la artikolon pri Lapenna, esperantlingvajn tekstojn (hagiografion kaj paroladon originalan). Mi timas ke tio ne faras bonan impreson pri esperantistoj. Ĉu eble franclingvano inter vi povus priumi la kazon, atentigi la koncernulon pri la esenco de vikipedio?--Ziko 11:33, 10. Apr 2008 (UTC)

Mi simple forigis la tekston, kaj lasis mesaĝon al la uzanto. Dankon pro la atentigo. Thomas Guibal 15:09, 10. Apr 2008 (UTC)