Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2006 6

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Is this correct?[redakti fonton]

Sorry, I don't speak esperanto. While checking an interwiki bot we noticed the edits of this user. I assumed that here, on eo.wiki, family names had to be written in block capital letters. If your policy changed, please disregard this message. --87.2.78.134 21:41, 7. Apr 2006 (UTC) it:Utente:Paginazero not logged.

We recently changed our naming policy. Thanks for your concern! -- Yekrats 01:11, 8. Apr 2006 (UTC)

Atentu: vandalismo en la ĉefpaĝo[redakti fonton]

Atentu: ŝajne estas vandalismo en la ĉefpaĝo, en la "Artikolo de la semajno". Mi ne scias kiel tion ripari; bv. kontroli.

La ŝablono "artikolo de la semajno" ne estas ŝlosita, do iu povis fari tion. Mi jam korektis la problemon, sed laŭ mi tiu paĝo devus esti ŝlosita. Tamen, mi ne estas administranto, tial mi ne povas ŝlosi la paĝon .--Yuu eo 23:05, 7. Apr 2006 (UTC)
Mi nun protektis la paĝon kontraŭ redakto de neensalutintoj. Ĉu mi faru simile por aliaj ŝablonoj, kiuj aperas sur la ĉefpaĝo? Laŭ mi jes, sed mi volas aŭdi la opinion de aliaj. Marcos 14:08, 8. Apr 2006 (UTC)
Laŭ mi, jes ankaŭ. Protektu ilin.
Mi nun protektis ĉiujn ŝablonojn de la ĉefpaĝo kontraŭ redakto de neensalutintoj. La ĉefpaĝo mem estas nun redaktebla nur de administrantoj. Laŭ mi, ĝi ankaŭ povus esti redaktata de ĉiuj ensalutintoj. Ĉu la aliaj konsentas? Marcos 13:41, 11. Apr 2006 (UTC)

Kie estas diskutejo el navigado?[redakti fonton]

Sed nun mi volas demandi aliaĵon: Kelkfoje la ligiloj sub "navigado" ŝanĝiĝas. Nun estas ligilo neutila al "Community portal" kaj mankas ligilo al ĉi tiu "Diskutejo"... Kial? --Yuu eo 17:12, 8. Apr 2006 (UTC)

Kien malaperis ligilo al la Vikipedio:Diskutejo el la maldekstra strio - navigado? Mi jam kelkfoje rimarkis, ke ĝi malaperas. Krome, la ligilo al Komunumaj portaloj ŝanĝiĝis en la anglan. Petro 8. Apr. 2006 06:57 (UTC)

Ha, mi demandas la samon. :-) --Yuu eo 17:21, 8. Apr 2006 (UTC)
Mi jam intervenis kaj komprenis la problemon (el la listo de sistemaj mesaĝoj malaperis la mesaĝoj "villagepump" kaj "villagepump-url", kvankam ili ja fizike estas tie, ili ne estas konsiderataj kiel sistemaj mesaĝoj (verŝane estas for de la nomspaco)). Do, estas plej verŝajne problemo de la tuta Vikipedio, ĉar dum lastaj tagoj neniu ŝanĝis ja tiujn dosierojn. Do, ni iomete atendu, kaj se tio ne revenos per si mem, mi provos interveni pli draste kaj kontakti administrantojn. Alauxdo 19:28, 8. Apr 2006 (UTC)
La demndo jam estis starigita : kiam la servilo misfunkcias (tro ŝarĝita ,.. ) anstataŭ nia normala flanka strio aperas la "defaŭlta" kun malsama enhavo kaj anglalingvaj ligtekstoj. Ne zorgu pri tio, nur atendu ĝis la servilo denove bone funkcias. Arno Lagrange  06:39, 10. Apr 2006 (UTC)
La navigiloj denove malaperis. Kial mi (aŭ ni) ne zorgu pri tio? Kiu estas zorgonta pri tio, ke tio funkciu normale eĉ dum tiaj statoj, kiaj estas nun? Petro 11. apr 2006 17:38 (UTC)

Kiel forigi malpuraĵojn/pensoj de narvalo[redakti fonton]

Iu aldonis la unufrazan artikolon pri Etoso, laborinte pri tio ĉ. 20 sekundojn. Do, diras oni, ĉiu havas la eblecon tion plibonigi. Nu, ek :). Ĉiu rajtas labori malĝermetigi tion dum duonhoro (1800 sekundoj). Tio estas, se iu volas tion normale verki, oni devas labori 90-oble pli ol la alŝutinto.:)

Kiom da tempo necesas forigi similajn vomaĵojn? Ni kalkulu, ke oni tuj rimarkas tion kaj signas per ŝablono {forigu} kaj eĉ atentigas pri tio en forigendaj artikoloj. Eble iu pligrandigas tiun artikolon aŭ ne. Se oni ne pligrandigas tiaĵojn kaj ne kontraŭas, oni rajtas forigi post unu semajno. Tio estas iu verkis, alŝutis ion dum 20 sekundoj kaj oni balotas, signas, decidas dum multcent sekundoj. Aŭ forigas post ĉ. unu semajno, post ĉ. 650.000 sekundoj.Narvalo 13:09, 8. Apr 2006 (UTC)

Sed tiu ĉi artikolo estas pli valora ol artikolo de iu esperantisto, kiu notas sin parolanto de Esperanto en nivelo 3 kaj kiu kutime - lastatempe - kreis nur senfrazajn artikolojn, ofertante la tutan artikolon ampleksigi, eki por aliaj verkemuloj. Kiomfoja estas la labor-proporcio ĉi-kaze? Narvalo 13:09, 8. Apr 2006 (UTC)

Alimovante artikolojn pri esperantistojn, mi ofte renkontas artikolojn pri esperantistoj, kiuj sola merito estis, ke ili estis gvidantoj de loka 4-membra grupo, dumvivaj membroj, kursogvidantoj ks. neenciklopediaĵoj. Nun ni ludas du semajnojn por forigi tiujn. Narvalo 13:09, 8. Apr 2006 (UTC)

Oni ne laboras dum unu aŭ du semajnoj por forigi ilin. Oni simple enmetas la forigendan artikolon en Vikipedio:Forigendaj artikoloj (10 sekundoj), kaj de neniu kontraŭas, unu/du semajnojn poste oni forigas ĝin (10 sekundoj). Do se neniu kontraŭas, oni nur laboras pri tio 20 sekundojn. Se iu kontraŭas, tiam supozeble estas iu kialo por ne forigi ĝin, kaj tiam estas bone ke ni donis la eblecon kontraŭi la forigon. Marcos 14:14, 8. Apr 2006 (UTC)
Miaopinie ne estas bezone noti tiujn artikoloj speciale en forigendajn artikolojn. Tiaj artikoloj troviĝas ankaŭ en Kategorio:Forigendaj artikoloj. Ĉu estas nelogike, ke iu de tempo al tempo forigos sen anonco ankaŭ tiujn artikolojn? Estas frenezeco marki ĉiujn en FA kaj diri: Mi volus forigi tion aŭ tion. Ĉu mi povas? Se neniu kontrolas kategorion pri forigendaj artikoloj kaj poste hazarde iu ekvidos forigitan artikolon el tiu kategorio, tio estos problemo de ĉiuj nekontrolontoj de tiu ĉi kategorio. Tial ni ankaŭ markas artikolojn per ŝablono {{forigu}}. Do se venontfoje iu krios, ke iu forigos tian artikolon sen marki ĝin en artikolo pri forigendaj artikoloj, tio estos ties damaĝo, ĉar ĝi tamen troviĝis en FA. Bonvolu rigardi, kiom de tiaj artikoloj tie nun troviĝas, kiom da forigotaĵoj estas tie! :-)Petro 8. Apr. 2006 14:28 (UTC)
En la kategorio-paĝo oni ne povas havi diskutojn pri la ebla forigo; tial ni bezonas la paĝon Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Ne estas bone forigi paĝojn sen ebligi diskuton (do sen ebligi al iu kontraŭi tiun forigon). Tial ni havas la regulon, ke oni menciu forigendajn paĝojn en Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Nur paĝoj kiuj dum iom da tempo estis listigitaj tie povas esti laŭregule forigataj. Laŭ mi ni ne ŝanĝu tiun bonan regulon. Marcos 14:55, 8. Apr 2006 (UTC)
Mi mem kontrolas du, tri foje po tago la liston de forigendaj artikoloj, sed jam surprizigis min forigado de artikolo sen antaŭa anonco.Roberto 17:06, 8. Apr 2006 (UTC)

Komitato pri Aktualaĵoj[redakti fonton]

Oni proponas ke ni havas pli da zorgo pri Aktualaĵoj kaj Ŝablono:ChefPaghoMondAktualajho. Do, mi faris paĝon Vikipedio:Vikiprojekto pri Aktualaĵoj. Ĉu vi volas kunlabori? Mi volas viajn ideojn! -- Yekrats 15:44, 8. Apr 2006 (UTC)

Diskuto movita al Vikipedio:Diskutejo/Robotoj (refoje la diskutejo fariĝas ne redaktela ĉar tro longa !)Arno Lagrange  06:37, 5. Apr 2006 (UTC)

Listo de aktoroj[redakti fonton]

Diskuto movita al Vikipedio:Babilejo/ge-_in-_vir-_aktoro. Marcos 17:36, 10. Apr 2006 (UTC)

Dezirataj artikoloj[redakti fonton]

Ĉar neniu verkas el inter la Dezirataj artikoloj (krom mi) kaj apenaŭ iu atentas Maturigindajn ĝermojn, mi proponas limigi la aperantajn artikolojn je 10. Mi petas ne aldoni tiaĵojn al dezirataj artikoloj, kiuj ne ekzistas en aliaj lingvoj (ĉizelisto, pacifisto ekzistas en aliaj vikiepdioj maksimume kiel alidirektiloj al ĉizado, pacifismo). Narvalo 16:39, 8. Apr 2006 (UTC)

Artikolo pri ĉizelisto kaj ĉizelado estas malsamaj. Artikolo pri ĉizelado diros pri teknikoj, pri la evoluado de l' arto, ktp. Artikolo pri ĉizelisto enhavos liston de ĉizelistoj, psikologio de ĉizelistoj, emoj de ĉizelistoj, ktp. En vikipedio ni jam havas artikolojn "-istoj" kaj "-ismoj". Alie, artikolo pri "germano" ne estas la samo de artikolo pri "Germanio", oni havas atrikolon pri "Brazilo" kaj artikolo pri "Brazilano".Roberto 21:43, 8. Apr 2006 (UTC)
Prave, sed la artikolo pri Brazilanoj (ne: brazilano) estas ĝermo kaj ne havas ligojn al aliaj vikipedioj… Artikolo pri germanoj ekzistas, sed ekzemple ĝia angla versio estas nun diskutata (pridubata). Do ekzistas kialoj, ke tiaj artikoloj ekzistu, sed ili ial estas neamataj infanoj, kaj ofte ne bone prizorgataj.
Umberto 21:59, 8. Apr 2006 (UTC)
Sed tio ne estas problemo pri "dezirataj" estas problemo de artikoloj pri "istoj" kaj "anoj" mem. Ĉu ekzistu artikoloj pri istoj kaj anoj aŭ ne? Se ne, oni devas forigi la jam ekzistantaj Roberto 23:04, 8. Apr 2006 (UTC)

Ĉu Van aŭ van?[redakti fonton]

Ĉu iu povus klarigi al mi kaj al aliaj, kiuj ne konas la uzadon de nederlandaj vortetoj "van" en nomoj, kia estas diferenco inter Van kaj van, eventuale precizigi tion? Ekzistas nome artikoloj, kie estas Van kaj van. Tial mi do demandas. Vidu: Jan van Schoor, Oscar Van Schoor, Karel Van de Woestijne... Kial estas ĉe Schoor unue van kaj due Van? Petro 9. apr 2006 17:48 (UTC)


Van estas erara Narvalo 18:00, 9. Apr 2006 (UTC)

Tiaokaze eraras ankaŭ nederlandanoj, ĉar ankaŭ ili uzas Van, ekz. Karel Van de Woestijne. Kaj ankaŭ multe da aliaj lingvoj en diversaj nomoj, ĉar estas ĉi tie Jean-Claude Van Damme kaj angle Jean-Claude Van Damme. Kelkaj lingvoj uzas ankaŭ Van kaj kelkaj van. Petro 9. apr 2006 18:42 (UTC)

Ludwig van Beethoven

Do, mi abrupta kaj erare deklaris:) Narvalo 19:09, 9. Apr 2006 (UTC)

Temas pri tre malfacila regulo. En Nederlando oni uzas "Van" se oni ne mencias la propran nomon (do: sinjoro Van Dyck diris ...), sed "van" se ja antaŭiras la propra nomo (do: sinjoro Pieter van Dyck diris ...). Por personoj naskiĝintaj sur belga teritorio tiu regulo ne validas. Ĉe ili validas la formo, kiu aperas sur la pasporto, kaj tiu povas esti tre diversa. Ekzemple Jean Pierre VandenDaele (jes, sen spacoj), sed Jan van den Eynde. Mi mem minuskligis plurajn flandrojn lastatempe, kaj ofte devis serĉi en arkivoj por trovi la ĝustan skribmanieron. Do vi prefere lasu tiujn korektojn fari de nederlandanoj aŭ flandroj. ;-) PaulP 13:37, 14. Apr 2006 (UTC)

Korekto de personaj nomoj en artikoloj[redakti fonton]

Mi planas korekti (malmajuskligi) per roboto ĉiujn ligojn al artikoloj pri homoj. En la artikolo mem la familinomo ne estos ŝanĝita (laŭ regulo).

Tamen ĉi tion mi faros ne tuj, sed nur post kiam estos vica XML eligo post fino de renomigo (do verŝajne post monato).Maksim 05:43, 11. Apr 2006 (UTC)

Maksim, kiel vi volas garantii, ke la roboto ne ŝanĝos siglojn en teksto, kiel ekz. UEA, NSDAP, KPĈ ka.? Ankaŭ en pluraj artikoloj estas familiaj nomoj uzitaj en teksto majuskle (krom tiuj en la komencoj de artikoloj), ekz. Elpensitulo Paŭlo JOĈJO vivis en tempo de la dua mondmilito. JOĈJO estis ano de NSDAP. Kiel la roboto ekkonos, kio estas nomo (do minuskligita, ĉiokaze Joĉjo) kaj kio estas siglo (restonta majuskla, ĉiokaze NSDAP)? Por ke ni ne legu nsdap. Petro 11. apr 2006 07:31 (UTC)
Mi prenos tutan XML eligon. Speciala programo ĝin tute trarigardos, kaj trovos ĉiujn alidirektilojn. Interesos nur alidirektiloj de titoloj al similaj titoloj, sed ne tute majusklaj. Kaj devas esti minimume du vortoj en titolo. Ekzemple alidirektilo "ABCDEF Jkl" -> "Abcdef Jkl" taŭgas. Sed "Abcdef" -> "Jkl", "ABCDEF" -> "Abcdef", "Abcdef Jkl" -> "Jkl Abcdef" - ne taŭgas. Kaj nur ĉi tiuj trovitaj aliderktiloj estos reguloj de anstataŭigado en artikoloj. Maksim 13:47, 11. Apr 2006 (UTC)

Mi petas konsilon pri kiel labori efektive sub la novaj kondiĉoj. Hieraŭ mi revenis al la Vikipedio por verki artikolon pri la vilao Tugendhat - ĉefe por povi poste montri ĝin al esperantistaj amikoj. Kvankam malvolonte, mi klopodis sekvi la nove establitajn (pere de plimulto de du voĉoj el dudek) regulojn pri majuskligado - tamen mi ne sukcesis ekscii kiel oni faru en la kazo de la nomoj de tiuj geedzoj, por kiuj oni la vilaon konstruis. Ja ili ne estas enciklopedie interesaj krom tiu ĉi unusola fakto kaj mi dubas, ke iam ajn pri ili aperu aparta artikolo. Tial mi ne faris de iliaj nomoj ligilon. Sed tamen ja, se oni legas "GRETA TUGENDHAT", estus ja bone scii, kiu nomparto estas kiu (nome ke ĉi-kaze la vilao, al kiu la vorto TUGENDHAT donis nomon, ne estis nomita laŭ la persona nomo de la edzino, sed laŭ la familia nomo de la geedzoj). Se oni neniel indikas tion en la teksto, simple por mi klaras, ke informo tie mankas. Cetere, simile estas pri ligiloj al artikoloj pri homoj, kiuj ankoraŭ ne ekzistas. Se oni alligas al Chu Le kaj ne indikas kio estas persona nomo kaj kio la ceteraĵoj (pli-malpli do familia nomo), tiam oni legante ne povas ekscii tion. Kaj denove la saman problemon poste devas la verkanto de la nova artikolo pri tiu homo, ĉar ankaŭ tiu devas ree ekscii tion, por ĝuste tutmajuskligi komence de la artikolo. Kaj por mi estas ege malplaĉe, se mi la strukturon de la nomo jes konas, ne rajti enmeti informon pri ĝi en la ligilan tekston, kaj tiel sekve malhavebligi la informon al ĉiuj legantoj kaj samtempe plimalfaciligi la laboron al la verkonto de la artikolo aparta. Vikipedio devas esti kolekto de la homara scio, kaj mi sentas ke tio ĉi malhelpas al mi kontribui per parto de miaj scioj, kvankam enciklopedie jes signifaj! Mi rememoras ke ankaŭ pliaj aliaj jam atentigis antaŭe pri tiu ĉi problemo, sed la reformemuloj pli-malpli kompreneble ŝatis tiam silenti pri tio kaj promesi trovi solvon poste. Do, nun, jen via vico... Marek "Blahma" BLAHUŠ 10:20, 15. Apr 2006 (UTC)

Mi ne komprenas vian dubon. Bonvole resumu.Roberto 11:27, 15. Apr 2006 (UTC)
(Kompreneble mi konsentas kun la duboj de Blahma, sed bedaŭrinde ni jam malvenkis en la baloto, do ni devas nun vivi kun certaj malagrablaĵoj).
Tamen, jen konsilo: Se oni scias la nomstrukturon de iu, kaj mencias lin en iu artikolo, sed ne volas mem ekverki apartan artikolon pri li, oni povas mencii lian nomstrukturon en la diskutpaĝo de li (tiam jam ekzistos diskutpaĝo de li, sed ne la artikolo mem, sed tio ne vere estas problemo).
Kiam aliflanke temas pri negravaj homoj, kiuj tute ne meritas artikolon, tiam la nuna sistemo vere estas malhelpa. En la supre menciita kazo oni povas eble solveti la problemon jene: Skribu "Fritz Tugendhat kaj Greta Tugendhat". Tiam la leganto povas diveni, ke "Tugendhat" estas familia nomo. Marcos 12:39, 15. Apr 2006 (UTC)
Vi povas tute rekte skribi ekzemple kiel: "La valiĝo estis fondita de Fritz Tugendhat (Fritz - nomo, Tugendhat - familinomo)." Maksim 08:51, 17. Apr 2006 (UTC)
Ni ne faru el familiaj nomoj mortan problemon. En ĉiuj naciaj lingvoj ne estas problemoj kun tio, sed vidante plorojn de esperantistoj en Esperantujo trovos ĉiam iu, kiu "havas problemojn" kun tio, ke li ne scias, kiel kiu nomiĝas. Ĉu ni falis hieraŭ el Luno? Petro 17. Apr 2006 09:35 (UTC)

Nova ludilo por bildoj[redakti fonton]

Iru al http://magnusmanske.de/wikipedia/missing_images.php?lang=eo kaj vi povos vidi artikolon en Esperanto kiu ne havas bildon kaj tamen havas bildon en alilingva versio. Ĝuu! --Chuck SMITH 07:36, 13. Apr 2006 (UTC)

Ĉu eblas diri al ĝi kiun artikolon necesas esplori? Aŭ ĝi ĉiam elektas la artikolon hazarde? Maksim
Kian signifon havas tia "artikolo"? Tio estas hazarda elekto de aliaj artikoloj. Simila al nia "Hazarda paĝo". Mi estis ravita. Petro 13. apr 2006 14:07 (UTC)

"Patro Nia";kiel ekzemplo de lingvo[redakti fonton]

Kelkaj artikoloj de lingvoj havas "Patro Nia" kiel ekzemplo de tiu lingvo (viduListo de lingvoj).Sed mi pensas ke tio estas religie kontraŭa al Neŭtrala vidpunkto.Multaj Vikipedioj de aliaj lingvoj ne havas tia ekzemplo. En franca kaj itala Vikipedioj oni alprenas "Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj" kiel ekzemplo.Kion vi pensas?--Cappuccino 11:24, 13. Apr 2006 (UTC)

Mi ankaŭ preferus, se ni uzus la Universalan deklaracion de homaj rajtoj kiel ekzemplo (kompreneble nur la unuan artikolon). Certe, ni daŭre havu tiajn ekzemplojn, kaj devas temi pri io ofte tradukita. Do krom "Patro nia" kaj la unua artikolo de la deklaracio de homaj rajtoj, malmultaj aferoj povas taŭgi. Certe la "Patro nia" estas multe tro malneŭtrala. Marcos 12:46, 13. Apr 2006 (UTC)
Mi subtenas ke estu "Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj". Maksim 13:49, 13. Apr 2006 (UTC)
Ankaŭ mi Internaciulo 06:42, 14. Apr 2006 (UTC)
Ankaŭ mi. -- Yekrats 13:43, 14. Apr 2006 (UTC)

Bonege, herooj! Sanĝu vin la tekston! Tiu politike korekta stultaĵo estas bona por konataj lingvoj, sed multajn lingvojn oni apenaŭ konas. Traduku vin la deklaracion al la Tupia lingvo aŭ al Volapuko ekzemple! Tiu papera "neŭtraleco" estas tro bela, sed senutila. Roberto 07:12, 14. Apr 2006 (UTC)

Jam aliaj Vikipedioj faras tiel, do ni povas kopii multajn versiojn de tie. Eble ne la Volapukan, sed tiun ni ankaŭ iam sukcesos havi. Mi proponas, ke ni konservu la tradukon de Patro Nia en certa lingvo ĝis kiam ni havos la tradukon de la deklaracio de homaj rajtoj en tiu lingvo. Tiel ni ne kreos iun vokuon (sed ja ni havos ne-unuecon dum iom da tempo). Marcos 12:44, 15. Apr 2006 (UTC)
Jam estas mult-jarcenta tradicio doni "patro nia" kie teksto por komparoj de lingvoj. Tiu ne havas plu religian senson, same kiel la "antaŭ Kristo" kaj "post Kristo" de gregoria kalendaro. Hodiaŭ oni elektas "patron nian" ĉar tiu teksto estas mallonga, sed sufiĉe kompleksa. Estas multaj modismoj en la mondo, estas pli facila forigi jam multjarcentan tradician "patron nian" ol forigi verajn antaŭjuĝojn.Roberto 16:06, 15. Apr 2006 (UTC)
Vi tute troigas dirante ke temas pri "multjarcenta tradicio". Sed tamen ja temas pri multajardeka tradicio. Sed memoru, ke jam aliaj Vikipedioj uzas la Deklaracion de Homaj Rajtoj. Aliflanke, mi ne povis ĝis nun trovi Vikipedion, kiu uzas la "Patron nian". Ili certe ankaŭ havas bonajn kialojn por tio. Tradicioj ankaŭ povas ŝanĝiĝi... Marcos 19:46, 15. Apr 2006 (UTC)
Tiu tradicio estas multcentjara! Kiam unuaj misiistoj iris al Ameriko kaj Azio en 15-a jarcento, ili publikis kiel ekzemplon de fremdaj lingvoj la "patro nia". En tiu tempo estis ofta la publikado de listoj de "patroj niaj" diverslingve, eĉ kiel popola kuriozaĵo. Sekve, la tradicio venas minimume de 15-a jarcento.Roberto 21:37, 16. Apr 2006 (UTC)
Oni uzu la deklaracion, se estas elekto. Kaj certe oni ne penu forigi religian tekston, se forestas elekto. Mi pensas tiel. - Slavik IVANOV 09:38, 20. Apr 2006 (UTC)
Al mi ne gravas la esencon de la teksto. Se estus teksto pri konstruo de motorcikloj kun traduko en ĉiuj lingvoj, mi akceptos ĝin. Sed ne estas traduko de deklaracio al ĉiuj lingvoj! Se unu el vi sukcesos tradukon de deklaracio al Volapuko, Tupia, Malnonvgreka, ktp. mi ĝojege akceptos la ŝanĝon! Krom tio, deklaracio estas longa teksto. En Portugala lingvo ĝenere ĝi okupas du paĝojn kaj duonon. Simple, Patro Nia estas tradukita en preskaŭ ĉiuj lingvoj kaj estas mallonga teksto. Mi ne scias pri vi, sed al mi Patro Nia ŝajne jam preskaŭ perdis religian aspekton. Alia teksto, preĝo al Sankta Maria, kiu ankaŭ estas traduktita al multaj lingvoj, male, havas fortan katolikan signifon kaj vere estas ne neŭtrala. Ne proktektu kiujn ne petas protekton. Usono faris tion en Irako. Sekve, se nekristano plendos la forigon de Patro Nia, ni pripensu la aferon.Roberto 10:55, 20. Apr 2006 (UTC)

Du punktoj[redakti fonton]

La du punktoj ":" (ĉu vere nomiĝas tiel?) en artikolo estas por mi problemaj. Efektive, laŭ la franca maniero, oni tajpas tiel :

  • Niĝerio : 3

dum la angla maniero kutimas esti

  • Niĝerio: 3

Mi nur demandis min kia estas la regulo esperante, eĉ se temas pri malgrava afero. Internaciulo 06:56, 14. Apr 2006 (UTC)

"Du punktoj" nomiĝas dupunkto (:) kaj ĝi estas unu el interpunkciaj signoj. Pluaj estas punkto (.), tripunkto (...), komo (,), punktokomo (;), haltostreko ( - ), dividstreko (-), demandsigno (?), krisigno (!), apostrofo ('), citiloj ("). Ili servas por apartigi la frazon aŭ la diversajn frazpartojn. Oni skribas dupunkton en tiu ĉi signifo tuj post la fina vorto, kie oni volas skribi ĝin, simile kiel punkton. Sed en sportaj rezultoj oni uzas interspacon antaŭ kaj post la dupunkto, ekz. Hejmuloj : Gastoj 3 : 1. Ankaŭ en matematiko oni skribas ĝin kun interspacoj, do ekz. 20 : 4 = 10 : 2. Se mi eraris, bonvolu korekti min iu. Petro 14. Apr 2006 08:03 (UTC)
Pri spaceto antaŭ interpunkciaj signoj: efektive en la franca tipografia regularo, oni metu spaceton antaŭ la interpunkcioj kiuj estas du-elementaj nome ":" ";" "!" "?". Sed tiu spaceto ne estas la "ordinara" spaceto, ĝi estas "nedistranĉebla" (oni ne povas fini aŭ komenci linion per ĝi), ĝi estas ne "elasta" (oni ne povas grandigi ĝin por alĝustigi la tekstojn), kaj ĝenerale ĝi estas iom malpli larĝa ol la "ordinara". PIV uzas tiun kutimon. Esperanto-referencoj komplete silentas pri tiu temo. Do oni faru laŭplaĉe. Tamen, ne ĉar mi estas franca, mi opinias ke la franca sistemo faciligas la legadon: ekzemple oni pli facile konfuzus "kie!" kaj "kiel", ol se oni skribus "kie !".--Ssire 08:48, 14. Apr 2006 (UTC)
Spaco antaŭ dupukto aperas laŭ mia scio nur en la franca lingvo. Mi konas neniun alian lingvon, kiu uzas spacon tie. Ankaŭ en Esperanto oni ne kutimas uzi ĝin (krom en la kelkaj okazoj menciitaj de Petro). PaulP 13:27, 14. Apr 2006 (UTC)

Laŭ Pomego, "Spaceto estas uzata inter vortoj. Spacetoj normale ne respondas al paŭzoj en la parolo, sed montras lokojn, kie oni povus paŭzi, se oni volus. Ne metu spacetojn antaŭ punkto, demandosigno, krisigno, komo, dupunkto, punktokomo, tripunkto kaj apostrofo." Tial, se mi trovas dupunkton kun antaŭa spaceto, ofte mi forviŝas la spaceton. -- Yekrats 13:39, 14. Apr 2006 (UTC)

Ofte same faras mi: la senspaceta uzo ŝajnas esti pli internacia. - Slavik IVANOV 09:35, 20. Apr 2006 (UTC)

Denove invado de Barbaruloj[redakti fonton]

Denove lingvaj reformemuloj prepariĝas invadon al Vikipedio. Dioj, kial homoj tre ŝatas reformi Esperanton? Roberto 04:13, 16. Apr 2006 (UTC)

Diru pli precize, pri kiu kazo vi parolas. Mi ne vidis iun verkadon per reformlingvo lastatempe, do kion vi alcelas? Marcos 20:30, 16. Apr 2006 (UTC)
Estas ankoraŭ timida movo. Oni kreis Dosiero:Iĉuzismo.png hodiaŭ. Se mi estas certa, en venonta semajno ni vidos fortan movadon por lingvaj reformoj. Tio jam estas teda! Mi esperas esti erara. Roberto 21:12, 16. Apr 2006 (UTC)

Saluton!

Nu, mi ( Boris-Antoine LEGAULT ) sendube estas tiu barbarulo pri kiu Roberto skribis. Ne tro timu tamen, karaj kunlaborantoj, mi enmetis ŝablonon en mian hejmpaĝon montrante ke mi subtenas uzon de la sufikso "--", kaj mi skribis opinieron en la iĉismo-diskutejo. Kvankam mi opinias ke uzo de -- estus bonega antaŭenpaŝo por esperanto, mi nun ne planas invadi vikipedion pere de iĉ-afiksoj : tio sendube estus vana klopodo ĉar "-ismo" estas daŭre tiom marĝena fenomeno ke ĝi ne sukcesus enradikiĝi ene de vikipedio antaŭ ol ĝi iĝu multe pli populara en la esperanto komunumo. Plej verŝajne mi nur uzus "" en mia vikipedia hejmpaĝo, kun averto, same kiel Internaciulo faris, krom se plejega parto de la esperantaj vikipediistoj mem decidas ekuzi la -an sistemon (laŭ mi tio povus esti plia grava kontribuo de vikipedio al la esperanto movado, sed mi nun ne tro revas...).

kunlaboreme, ĝis! Boris-Antoine LEGAULT

Al mi ĝenerale plaĉas ĉi tiu sufikso, kvankam mi mem neniam ĝin uzas - nek en vikipedio, nek aliloke. Maksim 05:28, 17. Apr 2006 (UTC)
Ĉiuj estas liberaj por havi opiniojn, mi nomas invadon de barbaruloj, kiam grupo invadas vikipedion por verki nur pri unu afero, aŭ alvenon de homoj kiuj neniam verkas sed ensalutas nur por diskuti, kiel okazis pri ri kaj dum la lasta balotado. Mi miris ke estas pli ol 50 vikipediistoj, vere ni konas nur 6 aŭ 7 en ĉiutaga laboro.Roberto 07:16, 17. Apr 2006 (UTC)
Vi devas distingi inter la tre aktivaj vikipediistoj, kaj la malpli aktivaj. En la baloto nur rajtis partopreni homoj, kiuj jam antaŭ la baloto verkis minimume 10-foje, do neniu povis veni nur por voĉdoni. Ĉiuj voĉdonantoj ja estis vikipediistoj, eĉ se kelkaj estis iom malaktivaj. Marcos 07:38, 18. Apr 2006 (UTC)
Tio estas estinta afero. Sed, se iu ne ŝatas Esperanton, ĉiam estas Ido! En Ido estas vira sufikso! En Ido radikaloj estas ĉiam seksneŭtraj! Bonvole, laboru por Ido, kaj lasu la neevolueman Esperanton al ni, pra-homoj! Vere, al mi, iĉistoj kaj riistoj estas nur kaŝaj Idistoj.Roberto 07:47, 18. Apr 2006 (UTC)