Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2008 10

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio-informilo 2008[redakti fonton]

Hodiaŭ mi vidis en Roterdamo (Centra Oficejo de UEA) la freŝe el Pollando venintan Vikipedio-informilon. 3000 ekzempleroj, kun subteno de EEU, UEA kaj E@I. Koran dankon al ĉiuj kiuj ebligis tion (i.a. Petro)! Osmo Buller konfirmis al mi ke ĉiu el la 1500-1800 kongresanoj havos ĝin en la kongresdokumentujo. La reston ni intencas dum la UK disdoni al vikipediistoj por ke ili povu distribui en landaj renkontiĝoj. Bedaŭrinde ni ne povas poŝte sendi ekzemplerojn al interesitoj, pro la kostoj kaj laboro. Kiu volas la PDF, tiu povas peti ĝin de mi (5 MB; mia retadreso estas atingebla per mia vikipediista paĝo). --Ziko 12:36, 2. Jul 2008 (UTC)

Dankegon pro ĉi tio, Ziko. La broŝuro verŝajne multe helpos nin. --Niko 02:24, 5 Jul 2008 (UTC)

Peto por Wikimedia-etendilo FlaggedRevs[redakti fonton]

Ŝovita al Vikipedio:Diskutejo/Revizio#Peto por Wikimedia-etendilo FlaggedRevs

Top 10 Wikipedias[redakti fonton]

Hi all.

I would like to request your attention to a vote that will start this midnight, regarding a rearrangement of the top ten Wikipedias that are displayed on the main wikipedia portal (http://www.wikipedia.org).

This topic has been wandering around for a long time on Talk:www.wikipedia.org template, coming to surface in many occasions, especially on the times around the milestone of 100.000 articles of the Chinese and Russian Wikipedias.

After a tentative wrap-up of all the proposals made in that page throughout the months in Talk:www.wikipedia.org template#rethinking the top ten, a discussion was launched in Top Ten Wikipedias, to which all the major Wikipedias have been invited to in their village pump.

A lot of good opinions have been collected and discussed, and a vote proposal has been made and received some feedback. That proposal was now implemented on Metapub. Please head to the poll to vote. I hope to see you there! --Waldir 13:43, 5. Jul 2008 (UTC)

La voĉdonado estas en meta:Top Ten Wikipedias/poll. Maksim 06:00, 6. Jul 2008 (UTC)
La perspektivoj ne estas aparte bonaj por Esperanto sur tiu paĝo laŭ la ĝisnunaj voĉdonoj: La tendenco iras al ordigo laŭ la vizitoj. Laŭ la statistiko pri vizitoj ni do baldaŭ sur la ĉefĉefpaĝo havos la rangon 43 :-((( En la germana mi ŝerce dirus "Nehmen Sie es wie ein Mann, Madame!" (Prenu ĝin kiel viro, sinjorino!) ĉar plej verŝajne eĉ kun streĉo oni ne evitos, ke tiu propono venkos. Mi konfesas, ke estas bonaj argumentoj por tio. (Flanke: Laŭ tiu statistiko nia vikipedio ricevis 731.760 paĝrigardojn, la angla 929.238.291, kio plufortigas mian tezon, ke la rilato inter Esperanto kaj la angla estas nuntempe tre proksimume 1:1000 - ĉe libroj, interretpaĝoj, parolantoj ktp.) --Lu 19:55, 6. Jul 2008 (UTC)
Ni tutegale ne estas en la 10. Kaj, la statistiko laŭ la statistiko pri vizitoj montras ke de la Ea fako proksimume 106 paĝoj estas montrataj ĉiumonate, kio fakte estas jam neimageble granda kvanto. Maksim 03:35, 7. Jul 2008 (UTC)
Jes, tre granda kvanto. Sed: Ĉu ne temas pri "the top 1000 page views for February", do nur la montrado de la mil plej ofte rigardataj paĝoj? --Lu 17:47, 8. Jul 2008 (UTC)
Ŝajne jes, do la tuta kvanto kun la aliaj 100081 artikoloj estas des pli granda. Maksim 19:25, 8. Jul 2008 (UTC)

romiaj ciferoj kaj unukodo[redakti fonton]

Laŭ mi, estas nenecese uzi unukodon por romiaj ciferoj. Ekzemple ĉe Sesdek, estas "ⅬⅩ" anstataŭ simple "LX". Ne ĉies krozilo subtenas ilin en la tiparo, ekzemple en la mia (Firefox 3, Windows XP) la "Ⅹ" (X) estas en ordo sed la "Ⅼ" (L) ne aperas ĝuste. Fakte mi ĵus kontrolis ankaŭ per Internet Explorer, kaj ankaŭ tiel la "Ⅼ" (L) ne funkcias. Do ili ŝajnas al mi ŝanĝendaj. Alan 18:44, 6. Jul 2008 (UTC)

Mi subtenas, estu simplaj latinaj literoj. Maksim 19:19, 6. Jul 2008 (UTC)
Bona rimarko. Nekompreneble stranga ideo skribi ekz. Ⅼ anstataŭ L. Ĉu estas multe da tiaj korektendaĵoj? --Surfo 08:28, 7. Jul 2008 (UTC)

Dosieroj kun koverto de KD[redakti fonton]

Estimataj, mi trovis kelkajn dosierojn, kiuj estas kovertoj de KD aŭ eventuale kovertoj de LP. Ĉar ili estas aŭ estis vendataj en multaj lokoj, kian ili bezonas ŝablonon? Ĉu estas tia ŝablono ĉi tie? Kerio 16:00, 7. Jul 2008 (UTC)

Por KD, vidu Ŝablono:Nelibera albumkovrilo. Thomas Guibal 08:44, 8. Jul 2008 (UTC)
Dankon. Kerio 15:35, 8. Jul 2008 (UTC)

Ligilo por redakti[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la ligilo por redakti sekcion ĉe mi jene aspektas [<small>redakti</small>]. Kio kaŭzas tion? - Mi uzas Fajrvulpon 3 sub Vindozo XP kun SP 3. Kore --Tlustulimu 15:00, 11. Jul 2008 (UTC)

(+) Nur en kelkaj paĝoj ĝi estas en ordo. Ĉu tio eble estas problemo de la Mediawiki-programaro? Kore --Tlustulimu 15:05, 11. Jul 2008 (UTC)
Mi ŝanĝis MediaWiki:Editsection por korekti tion. Arno Lagrange @ 16:19, 11. Jul 2008 (UTC)
Dankon pro via riparo. Kore --Tlustulimu 18:20, 11. Jul 2008 (UTC)