Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2009 2

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Problemo en ŝablono pri Taksonomio[redakti fonton]

Saluton. Mi ne havas problemojn en la nova ŝablono por Taksonomio ĉe animalaj specioj (birdoj), tamen kiam mi volas enmeti speciojn en la tabelo por genroj la spceioj duobliĝas kaj saltas al neatendita loko. Ĉu iu scias kial tio okazas? Vidu ekzemple en Bordhirundoj, RokhirundojDelichon. En antaŭe faritaj genroj eble mi simple forigis tiun informon, sed mi ne komprenas kial en la angla versio bone aperas kaj ne en la esperanta.--kani 20:45, 6. Jan 2009 (UTC)

Saluton, Kani. Mi ĵus korektis la artikolojn. La esperantigita ŝablono konas du similajn parametrojn, nome subdivizio kaj subdivizio2. La dua estu ĉifoje uzata. Krome tiam estu uzata la parametro specioj de subdivizio, ĉifoje kun la valoro Specioj. Mi esperas, ke ĉi tiu klarigeto helpos al vi. Kore --Tlustulimu 21:04, 6. Jan 2009 (UTC)
Saluton, Tlustulimu, kaj dankon. Mi komprenas, ke mi devas kopii tiun modelon kaj uzu ĝin. Tio sufuĉas, ĉar mi estas mallerta ŝablonisto. Mi dankas ĉefe pro la ege rapida solvo. Vikipedio ne nur funkcias, sed ankaŭ foje mirindas.--kani 21:09, 6. Jan 2009 (UTC)


Saluton, Konserva statuso: En danĝero Taxonomio korektita kun la statuso EN ne funkciias? |EN|en={{{image_width}}} Konserva statuso: En danĝero pino 12:43, 7. Jan 2009 (UTC)

Mi atentigas pri ekzisto de ampleksa Ŝablono-Diskuto:Informkesto biografio rilata al ŝanĝado de multaj biografiaj artikoloj en la Vikipedio. Redaktante iun biografian artikolon kiun mi antaŭe verkis, ĉeesto de tia ŝablono en ĝi surprizis min, kaj mi dume ne sukcesis trovi ajnan informon pri tio, ĝis kiom tiu iniciato estas ĝenerale akceptita de la vikipediistaro kaj ĝis kiom temas pri iniciato de unuopulo. Aldone la nuntempe ĉeestanta atentigo por "ne plu uzi tiun ŝablonon" en la ŝablono mem jam plene konfuzis min. Tial mi volas direkti al la menciita diskuto la atenton de ankaŭ tiuj vikipediistoj, kiuj pri ĝi ĝis nun ne eksciis per alia maniero. Marek "Blahma" BLAHUŠ 16:11, 4. Jan 2009 (UTC)

Plendo kontraŭ ŝloso de paĝo Ba Jin[redakti fonton]

Ringo Starr
John Tyler
Ba Jin

Mi plendas pro la ŝloso de paĝo pri Ba Jin, La ŝloson faris Arno Lagrange nur pro tio, ke li ne volas, ke en la paĝo estu pli preciza ŝablono, kiu montras pli detalojn pri la priskribata persono. Anstataŭ tio li reenmetis tien la ŝablonon, kiu fuŝigas la paĝon. Kerio 19:08, 9. Jan 2009 (UTC)

Kie estas malpermesite interŝanĝi diversajn ŝablonojn? En kiu paĝo oni povas legi pri tio? Kerio 19:09, 9. Jan 2009 (UTC)
Kiel videblas, Vikipedio ĉesas esti libera enciklopedio, sed enciklopedio, en kiu regas administrantoj. Kerio 19:19, 9. Jan 2009 (UTC)
La historio de la paĝo estas iom konfuza. Ĉu iu povas klarigi la aferon pli precize ? Thomas Guibal 20:03, 9. Jan 2009 (UTC)
Ĉi tie vi povas vidi la ŝanĝon de AL. Narvalo 20:08, 9. Jan 2009 (UTC)
Dankon. Nu, Kerio ŝajne pravas tiukaze. La ŝablono "informkesto biografio" estas laŭ mi tute evitinda novaĵo pro tio, ke ĝi aŭtomate kreas la unuan frazon de la artikolo, kiu do poste fariĝas nekorektebla. Mi proponas, ke oni ree enmetu la ŝablonon "informkesto verkisto" kaj permane reverku la enkondukan frazon. Thomas Guibal 21:06, 9. Jan 2009 (UTC)
La komenca frazo kreita per {{bio}} estas korektebla en la ŝablono se ĝi montriĝas sintakse erara. La datumojn oni povas korekti ŝanĝante la valoron de la parametroj en ŝablono. Winston ankaŭ aldonis la eblecon ke la ŝablono ne kreu la komencan frazon. La filozofio de tia ŝablono estas provizi normigitan stilon por enkondukaj frazoj de biografioj, anstataŭ lasi grandan ĥaoson, ke en ĉiu unuopa biografia artikolo la enkonduka frazo estas verkita diversstile. Krome la ŝablono provizas metadatumojn kiuj ebligas diversajn aŭtomatajn taskojn. AL @ 21:52, 9. Jan 2009 (UTC)

Per la vortoj «ke li ne volas, ke en la paĝo estu pli preciza ŝablono» Kerio montras ke li tute ne komprenis kial mi protektis la paĝon, kvankam mi klarigis ĝin en la diskutpaĝo. Ĉu oni uzu ŝablonon aŭ la alian estas nun diskutata en diversaj lokoj. Mi ne protektas paĝon por defendi unu ŝablonon kontraŭ la alia. Mi protektis la paĝon kiam la duan fojon Kerio anstataŭigis unu ŝablonon ne rimarkinte aŭ ignorante ke li dume lasas la artikolon sen enkonduka frazo, sciigante en resumo "ŝablono:Informkesto biografio estas tute ne taŭga; la komencan frazon bonvolu reverki permane". Tia aroganta sinteno, kun ripeta damaĝo al artikolo estas neakceptebla. En kvin jaroj mi preskaŭ neniam protektis paĝojn sed mi konsideras ke la situacio pravigas la protekton. Mi konsideras ke artikolo pri Ba Jin estas grava artikolo de nia Vikipedio pro la graveco de la tema homo por Esperanto kaj tutmonde. Estas neakcepteble ke tiel grava artikolo povus perdi sian enkondukan frazon nur ĉar iu redaktanto volas pruvi sian vidpunkton pri diskutata temo. --Arno Lagrange @ 21:25, 9. Jan 2009 (UTC)

Kerio skribis: «La ŝloson faris Arno Lagrange nur pro tio, ke li ne volas, ke en la paĝo estu pli preciza ŝablono, kiu montras pli detalojn pri la priskribata persono. Anstataŭ tio li reenmetis tien la ŝablonon, kiu fuŝigas la paĝon.»

1) bonvolu en diskuto ne fuŝpriskribi la intencon de la homo pri kiu vi parolas («nur pro tio, ke li ne volas, ke en la paĝo estu pli preciza ŝablono»)
2) la ŝablono kiun mi reenmetis ja ne provizas ĉiujn detalojn kiujn provizas la alia. Tamen perdo de kelkaj detaloj ne povas esti nomita «fuŝo» ('fuŝigo' signifas ke oni plenumigas la fuŝon de iu alia, ĉar mi faris mem la redakton «fuŝo» sufiĉas). Kontraste ripetan forigon de la enkonduka frazo klare estas okulfrapa damaĝo al la artikolo.
3) precize pri la artikolo Ba Jin, laboradis Winston kaj mi por peni plibonigi {{bio}} laŭ la esprimitaj plendoj (vidu artikolan historion. Entrudo en precize tiun artikolon de la alternativa ŝablono estas malbonvena ĝeno en niaj klopodoj progresigi la aferon. Bonvolu anstataŭe prizorgi la kelkcentojn (eble kelkmilojn) da biografiaj artikoloj kiuj tute malhavas iun ajn informkeston. AL @ 22:09, 9. Jan 2009 (UTC)

La afero estas diskutata jam de kelkaj tagoj en Ŝablono-Diskuto:Informkesto biografio. Marek atentigis pri tio je #Ŝablona diskuto:Informkesto biografio. En {{bio}} aperas malrekomenda averto kiun enmetis Kerio kvankam ne okazis decido nek interkonsento pri tiu malrekomendo. La vortigo mem de la malrekomendo montras miskomprenon de tio kion faras la ŝablono. Kerio skribis "ĝi forigas la komencan frazon kaj la kategoriojn rilate al interŝanĝo kun alia, pli konvena, pli preciza aŭ pli tralaborita ŝablono el la informkestaj ŝablonoj" La ŝablono nenion forigas, sed male forigante ĝin oni ankaŭ forigas kaj la enkondukan frazon kaj la aŭtomatan ordigon en kategorioj. Estas tute diskuteble ĉu estas oportune havi tian ŝablonon aŭ ĉu estas preferinde havi alispecan. Oni ankaŭ povas imagi kunigi la avantaĝojn de ambaŭ ŝablonoj (kaj tion realigi estas delikata tasko). De kiam ekis debatoj pri tiu temo Winston multe penis por plibonigi {{bio}} laŭ la esprimitaj kritikoj. La rezulto ne estas jam plene kontentiga. La debato povas daŭrigi, ankaŭ la plibonigaj laboroj, kaj ni povas pace atingi solvon pri kiu ĉiuj konsentos.

Sed bonvolu dume ne damaĝi taŭge aspektantajn artikolojn.

AL @ 21:43, 9. Jan 2009 (UTC)

Ĉi tie vi povas vidi miajn unuajn kontribuojn en la paĝo kaj ĉion, kion mi aldonis kaj ĉion, kion mi forigis. Kerio 08:37, 10. Jan 2009 (UTC)
Kaj ĉi tie vi povas vidi, kiu forigis la komencan frazon kaj la kategoriojn el la paĝo. Kerio 08:49, 10. Jan 2009 (UTC)
Arno skribis, ke : En {{bio}} aperas malrekomenda averto kiun enmetis Kerio kvankam ne okazis decido nek interkonsento pri tiu malrekomendo. Ankaŭ mi ne trovis interkonsenton aŭ baloton por uzi tiun ĉi ŝablonon kun tia ĝeniga maniero okaze de anstataŭigo de tiu ĉi ŝablono kun iu alia ŝablono. Uzado de tiu ĉi ŝablono estas reveno al la komencoj de Vikipedio, kiam sufiĉis en ŝablono, ke iu naskiĝis, mortis kaj en kiuj lokoj tio okazis. Mi petas ankaŭ Arnon, ke ankaŭ li pripensus, kion li skribas rilate al ies neakceptebleco pri ties ŝanĝoj kaj simile. Lia ŝloso estas ankaŭ neakceptebla misuzo de rajtoj de administranto. Kerio 10:13, 10. Jan 2009 (UTC)
Por ke ankaŭ neadministrantoj aŭ nespertuloj povu kompari ambaŭ paĝojn, mi kreis paĝon Ba Jin/Komparu. Kerio 13:48, 10. Jan 2009 (UTC)
Por krei kaj progresigi novaĵon neniam estis postulata antaŭdecido. Por malrekomendi uzon de ŝablono zorge pretigata de aliaj uzuloj certe necesas interkonsento kaj ne nur unuopa opinio. Estas via opinio, Kero, ke {{bio}} estas primitiva. Mi kaj kelkaj aliaj ne same opinias, kaj ke male ĝi estas ege evoluigita kaj enhavas promesplenan potecialon. Okazas diskuto kaj se necesas ni povos organizi baloton.
En la ŝangoj kiujn vi montras, Kerio, klare aperas ke Winston anstataŭigis la komencan frazon per {{bio}} kiu reaperigas la enkondukan frazon, kaj ke per via ŝanĝo tiu enkonduka frazo malaperis. Bonvolu esplori la sinsekvajn versiojn uzante la ligilonIru al sekvanta ŝanĝo → por evidentigi tion.
Mi ne konsideras ke estas trouzo de administra rajto protekti paĝon kontraŭ dufoje ripetita forigo de enkonduka frazo, kun netolerebla admono "la komencan frazon bonvolu reverki permane". Kion vi forigas, bonvolu rekonstrui mem kaj ne ŝarĝu aliajn per tiu tasko. Mi des pli forte reagis ke mi lastatempe konstatis ke tiaj fuŝoj povas restadi monatojn kaj foje jarojn antaŭ ol iu ajn rimarku kaj zorgu ripari. Temante pri artikolo kiun mi konsideras kiel grava (preskaŭ elstariginda) mi opinias la difekton neakceptebla. Cetere protekton oni povas facile forigi se ni scias ke ne plu estas risko ke iu malkonsekvence faros ŝanĝojn por pruvi sian vidpunkton en disputata punkto. AL @ 18:23, 10. Jan 2009 (UTC)

Mi havas plendon pri la ŝablono {{Informkesto biografio}}: Ĝi skribas la unuan frazon de la artikolo. Fakte mi estis konfuzita dum la unuaj fojoj ke mi renkontris ĝin. Neniu alia ŝablono havas tian kontrolon de teksto. Se la ŝablono ne skribis la unuan frazon, mi ne havus problemon kun ĝi. Pro la konfuzeco, ĉi tiu ŝablono (aŭ alia ŝablono kiu skribas pli ol simpla mallonga frazero) estas evitinda. Fakte, mi volas forigi Biografio-ŝablonon el Ba Jin kaj aliaj, sed ne volas starigi redakto-batalon kontraŭ alia administranto.

Arno, mi pensas ke ni bezonas havi baloton pri ĉi tiu afero. -- Yekrats 22:23, 10. Jan 2009 (UTC)

Mi tute konsentas ke ni okazigu baloton, kaj zorgu ke la baloto okazu "laŭregule", kun diskutotempo, balottempo kaj decida tempolimo. {{bio}} estas diskutebla ŝablono, ne tre populara, kiu havas iujn avantaĝojn kaj estas kritikata pro iuj malavantaĝoj. Mi ne nepre volas subteni ĝin, sed opinias ke ĝi rezultas el zorga laboro de bonvolemaj kunlaborantoj, kaj ne konsentas ke ni forigu kaj malrekomendu ĝin pro persona malŝato, sed akceptos politikon komune deciditan post diskuto, malferma debato en kiu ĉiu povos prezenti argumentojn. Mi emfazas ke Winston aldonis la eblecon malhelpi la ŝablonon krei la enkondukan frazon. Sekve se tiu punkto estas konsiderita kiel la plej ĝena , la afero estas jam solvita. Mi eĉ sugestas plibonigon : ke la ŝablono nur kreu la unuan frazon je la enmeto de la ŝablono, sed ke ĝi poste fariĝu normale redaktebla tekstero (funkciado surbaze de la uzo de {{subst:). Tamen ne jam funkcias tiel: mi provis kaj la rezulto estas terura paĝo da programkodo tute neredaktebla por laiko kaj apenaŭ de klerulo. AL @ 00:21, 11. Jan 2009 (UTC)
Mi ne rememoras, ke en iu ajn vikipedio, ŝablono donas la unuan enkondukan frazon. Narvalo 07:59, 11. Jan 2009 (UTC)
Mi konsentas pri la ideo de voĉdonado. Estas ĉiukaze interesa la ideo de Arno, laŭ kiŭ oni povus enkonduki la koderon {{subst: por ke la enkonduka frazo, kvankam aŭtomate skribita, iĝu permane redaktebla. Tio povus eviti forigon de la (laŭ mia vidpunkto) utileco de la ŝablono (unuecigo de enkondukaj frazoj), kaj tamen permesi, ke la enkonduka frazo estu facile redaktebla same kiel antaŭe.
Mi ĉiukaze rimarku, ke jam ekde pli ol unu jaro ĉiuj biografioj en la itallingva Vikipedio komencas per enkonduka frazo aŭtomate skribita de ŝablono tute simila al nia informkesto (it:Helmut Kohl, it:Barack Obama, it:Ludwik Lejzer Zamenhof kaj ja aliaj 92 000 en la kaŝata kategorio it:Categoria:BioBot). Tie, male ol ĉi tie, eĉ ne ekzistas parametro por eviti la kreadon de tiu frazo, kiu estas redaktebla nur per ŝanĝo de la parametroj. --WinstonSmith 12:04, 11. Jan 2009 (UTC)
Antaŭ nelonge ankaŭ ĉi tie aperis tia ŝablono kiu automate provizas la enkondukan linion de komunumoj. Tio kaŭzis protestojn kaj peton ĉesigi tiun aŭtomatigon. Tamen eĉ se io estas senprecendeca novaĵo ĝi ne nur pro tio estus forĵetenda, alikaze ni neniam enkondukus iun ajn novan aferon, kaj tio ne estas la ĝenerala vikia dinamiko. AL @ 14:37, 11. Jan 2009 (UTC)

Baloto[redakti fonton]

Mi pretigis balotpaĝon Vikipedio:Decidodebato/biografiaj informkestoj. Ĉio kion ĝi entenas estas nur miaj proponoj kaj ĉiuj rajtas esprimi ŝanĝojn al tiuj proponoj. Ni okazigos la baloton laŭ komuna interkonsento pri kiel ĝi fakte okazu. AL @ 20:35, 11. Jan 2009 (UTC)

Jen okazis akra disputo, kaj de kiam mi proponis okazigi baloton por pace trovi solvon kiu plej taŭge konvenus al ĉiuj, ne plu estas interesiĝo krom unu komento de WinstonSmith ! Ĉu pli plaĉe estas detrueme disputi ol konstrueme proponi solvojn en vortoj kiuj ebligas prudente taksi avantaĝojn kaj malavantaĝojn?
Arno, mi komentis pri la baloto. -- Yekrats 16:22, 21. Jan 2009 (UTC)
Karaj sendepende de ĉiuj supraj argumentoj mi devas simple konstati du aferojn: Unue: En sia nuna formo (3-an de febrauro 2009 - 10.00 mezeŭropa tempo) la artikolo almenaŭ per Internetexplorer aspektas fuŝe - ŝajne ĝuste pro la lamentita ŝablono ... - aperas granda truo supre maldekste post la enkonduka frazo, ĉar la teksto ne povas flui ĉirkaŭ la ŝablono ... [kaj nun bonvolu ne rekomendi al mi utiligi alian navigilon: Vikipedio bonvolu funkcii sambone sur ĉiuj multe uzataj navigiloj ... (mi ne instalas fajrovulpon nur por povi legi la vikipedion ...]]. Kaj dua konstato: La aŭtomate generita enkonduka frazo estas absoluta horaraĵo: Terura krampo en krampo ... Eble estus tamen perferinda, ke tia frazo ne estu kreita aŭtomate ... Mi nun ne enmiksiĝas en la debaton denove forviŝante la ŝablonon, sed mi forte petas, ke la ŝablonkonstruantoj plukonsideru tiun problemon kaj espereble trovu solvon. Rilate la enkondukan frazon: Estu facila mekansimo por malŝalti ĝin ... Amike DidiWeidmann 21:07, 3. Feb 2009 (UTC)

Legu ankaŭ[redakti fonton]

Ŝablono-Diskuto:Informkesto biografio#John Tyler, James K. Polk, Zachary Taylor Kerio 07:20, 11. Jan 2009 (UTC)

Betawiki update[redakti fonton]

  • Currently 99.91% of the MediaWiki messages and 99.81% of the messages of the extensions used by the Wikimedia Foundation projects have been localised. Please help us help your language by localising and proof reading at Betawiki. This is the recent localisation activity for your language. Thanks, GerardM 11:15, 10. Jan 2009 (UTC)

Vikipediisto:WinstonSmith[redakti fonton]

Mi plendas kontraŭ senĉesaj ofendoj kaj atakoj kontraŭ mi elflanke de Vikipediisto:WinstonSmith, kiu senĉese skribas ion, kio ne estas vero. Mi petas iun administranton, por ke li intervenu. Kerio 18:04, 11. Jan 2009 (UTC)

Estas klare ke Kerio kaj Winston havas malsaman vidpunkton, sed laŭ mia konstato Winston afable kaj ĝentile prezentas sian vidpunkton. Plurfoje uzas ofendajn vortojn Kerio. Mi do petas vin ne uzi ofendajn vortojn dum la diskuto. AL @, iu el administrantoj. 19:36, 11. Jan 2009 (UTC)
Viaj vortoj estas stultaj kaj mensogaj.

—Kerio 15:32, 7. Jan 2009

[...] ŝajnas esti el plumo de duonblinda homo. Ĉu vi portas okulvitrojn? Kiom da dioptrioj? [...] Vi skribas mensogojn kaj aliajn vi kulpigas pro mensogoj.

—Kerio 15:27, 11. Jan 2009

Por ĉiuj ŝanĝoj en kritikataj paĝoj mi uzis butonon malfaru. Mi ne redaktis malnovan version eĉ ne mi tiel redaktinte forviŝis partojn de teksto. Ĉion faris butono malfaru, ĉar tio eblis fari. Ĵus mi revenigis tiujn ĉi paĝojn al versio de Winston Smith. Kerio 22:00, 11. Jan 2009 (UTC)

Ĉu post Petro, ankaŭ Kerio kabeas? Narvalo 22:33, 11. Jan 2009 (UTC)

Iu sprita amiko mia atentigis ke por kabei oni antaŭe estu grava kontribuanto al la esperanto-kulturo (kaŭ -movado, kiel estis Kabe). Sed ni eble inventos novan verbon en Vikipedio «tomasovski». Mi revortigos la demandon de Narvalo : «Ĉu hazarde Kerio estas tomasovskonta ?» AL @ 20:41, 12. Jan 2009 (UTC)
Mi subtenas la novan verbon. (neniu ofendo por Kerio) Thomas Guibal 21:45, 12. Jan 2009 (UTC)
La verbo tiam tamen estu "tomaŝovski", ĉar ja Petro skribiĝas kun "š" en sia familia nomo. (Tamen, ĉu ne Petro Tomašovský siatempe verkis multon en la Vikipedio en Esperanto?) Marek "Blahma" BLAHUŠ 22:04, 12. Jan 2009 (UTC)
Vidu mian malnovan artikolon pri tiu vorto --Tonyo 23:13, 12. Jan 2009 (UTC)
Mi dubas pri la proponitaj nomformoj. Ĉu eble Petro ne lasis la movadon, Eon, nur Vikipedion (propraj elparoloj pruvas nenion)? Culver iĝas dumtempe grava lingvistiko. Kial plu malamikigi ilin? Tiuj damaĝas la movadon. Kriĉji estas apenaŭ elparolebla, laŭ mi. Ĉu kriĉi signifas ion? Eble tiu formo ne ofendus iun ajn. Aŭ tute alia elpensita vorto, laŭ historia, socia, natura ks. analogio. 84.206.8.134 10:42, 14. Jan 2009 (UTC)/ Narvalo.

Venonta traduko de la semajno povas esti esperantisto[redakti fonton]

En la kandidatoj por la multlingva Traduko de la semajno, la unuan lokon okupas la propono por Tibor Sekelj. Vidu [1]. Se vi enregistriĝis tie, bv. voĉdoni. Krome, estus bone havi pli bonan foton de la homo, kaj eble de iuj el siaj verkoj (sen kopirajtoj). Bv. kontroli erarojn en la nuna artikolo kaj en la jam ekzistantaj tradukoj, sed mi rekomendas ke oni ankoraŭ ne ampleksigu ilin, nek oni kreu novajn, ĝis kiam la decido estu prenita. --Tonyo 23:18, 12. Jan 2009 (UTC)

Anglocentrismo de kontraŭantoj estas senlima. Jen kialoj por ne elekti la artikolon kiel tradukaĵo de la semajno (la fontlingvoj de la artikolo estas Esperanto kaj la franca):
  • Tomer T : Because the English article is a stub
    • English version shouldn't be the basic criterium for the translation projects. This is a chance to make a good article also in the English Wikipedia. --Lalulilo
  • Leo Johannes : It will be though for smaller Wikipedias finding people who
    • 1) is engaged in the translation of the week-project and
    • 2) speak these languages. Also, I can not judge whether the article is easy to translate, since I do not know the language.
traduko
  • Tomer T : Ĉar la anglalingva artikolo estas ĝermo
    • La angla versio ne devus esti la baza kriterio por tradukprojektoj. Estas ŝanco por krei bonan artikolon ankaŭ en la angla. --Lalulilo
  • Leo Johannes : Estos tamen por etaj Vikipedioj trovi homojn
    • 1) engaĝitajn en la traduko de la semajna projekto kaj
    • 2) parolas tiun lingvojn . Ankaŭ mi ne povas taksi ĉu la artikolo estas facile tradukebla, ĉar mi ne mi ne konas la lingvon.
  • laŭ mi Li estis ne kroata, sed hungara ĵurnalisto, aŭ pli precize hungara, verkanta en diversaj lingvoj, ankaŭ kroate. Lian fraton mi renkontis iam en kunveno, nek li estis kroato.
  • la komunumo estis supozeble Cenei, sed tio ne estas tutcerta, eble demandu ankaŭ Zetey-n.--Crosstor 08:24, 13. Jan 2009 (UTC)
Mi nun voĉdonis jese, sed mi bedaŭras la elekton. La artikoloj en Eo kaj fr ne estas vere bonaj aŭ interesaj, jam nur pro la longaj listoj kun verkoj. El la eo-artikolo mi nun forigis multajn troajn ligilojn (ekzistis eĉ al ĝeneralaj vortoj kiel "jaro" kaj "familio"!). Kaj, antaŭ ol proponi tian artikolon, estintus multe pli bone jam elverki la en-artikolon... Cetere Sekelj certe ne estis "important explorer".--Ziko 12:15, 13. Jan 2009 (UTC)

La artikolo estis elektita traduko de la semajno. Jam kvin novaj tradukoj aperis : ca, cy, simple, sv, tl AL @ 12:31, 20. Jan 2009 (UTC)

Aldoniĝis kvar kromaj : de, it, pt,yi AL @ 23:53, 20. Jan 2009 (UTC)

Mi ĵus fintradukis el la germana vikipedio la artikolon pri Aleksandr Porfirjeviĉ Borodin, kiu ne nur estis nacirusa romantisma komponisto, sed ankaŭ ne malgrava kemiisto. Estante muzikisto kaj ne kemiisto, mi havis malfacilaĵojn je la traduko de la kemiaj terminoj. Sed mi rimarkis, ke en eo-vikipedio ekzistas ne malmultaj artikoloj pri kemiaj terminoj, tiel ke mi supozas, ke ankaŭ kemifakuloj kunlaboras ĉivikipedie. Tial mi petas tiujn, kontrollegi la ĉapitron Borodin kiel natursciencisto. Mi lasis du terminojn netradukitajn, kaj eble vi pli bone povus traduki ilin. --Longharulo 14:47, 15. Jan 2009 (UTC)