Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2007 12

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Lastaj ŝanĝoj[redakti fonton]

Mi volus demandi, ĉu devas esti sur la paĝo Lastaj ŝanĝoj ĉiuj linioj supre super la ŝablonoj kun la dezirataj, la maturigindaj kaj la diskutindaj artikoloj. Kial ekzemple tie estas ligilo al Lastaj ŝanĝoj de Metaviki? Se iu konsideras ilin "gravaj", ĉu ne eblas ĉiujn informojn meti sur la ĉefpaĝon? En kiomaj naciaj Vikipedioj ili havas tiajn informojn en Lastaj ŝanĝoj? Mi opinias, ke ĉiujn ĉi linioj estas ĉi tie tute senbezonaj. Ĉu ne estus konvene iom rearanĝi la paĝon? Petro@diskkont 12:34, 3. Nov 2007 (UTC)

Mi provos pli bonan aranĝon baldaŭ. -- Yekrats 12:27, 5. Nov 2007 (UTC)

Vojaĝo al Esperanto-lando[redakti fonton]

Mi ne scias ĉu tiu "reklamo" por la Kolker-libro estas la plej bona afero:

Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.

Ĝi estas ne vere laŭ la vikipediaj kutimoj; se oni citas el libro, oni simple faras referencon aŭ mencias la literaturon.--Ziko 14:52, 3. Nov 2007 (UTC)

Vidu ankaŭ la arkivon Du ŝablonoj por Vojaĝo en Esperanto-lando. Ĉu forigi la du ŝablonojn el ĉiuj artikoloj kaj anstataŭe mencii la libron en sekcio "Referencoj" ? Thomas Guibal 16:29, 3. Nov 2007 (UTC)
Kutime temas pri simplaj biografiaj informoj (vivdatoj k.s.), tiel ke mi eĉ ne vidas la veran bezonon de la Kolkerlibro. Referenco devus esti preciza kun paĝindiko.--Ziko 13:27, 4. Nov 2007 (UTC)
Kolker permesis al la Vikipedio uzi sian materialon se ni indikas tion en ĉiu artikolo, kiu uzas la materialon (almenaŭ tiel mi komprenas la komenton de Marvin en la arkivo). Do forigi la ŝablonojn rompus la interkonsenton kun Kolker, kiu tiam povus kontraŭi ĉiujn artikolojn, kiuj uzis lian materialon. Laŭ mi ni do konservu la ŝablonojn (krom se ne restas iu ajn kopirajta materialo el "Vojaĝo en Esperantolando en la artikolo). Marcos 16:51, 5. Nov 2007 (UTC)
Se ni simple citas el la libro, ni tute ne bezonas permeson, kiel kutime. Ni rajtas ankaŭ simple mencii ĝin sub "Literaturo", se tio havas sencon. Por la Kolker-libro ne validas aliaj reguloj ol por iuj aliaj.--Ziko 17:39, 5. Nov 2007 (UTC)
Mi plene konsentas. Libron de Ziko mem estas tiel citita en la vikipediaj artikoloj pri Esperanto en la angla kaj en la portugala, kaj mi ne vidas kialon fari alie pri la libro de Kolker. --Raoni Sousa 00:40, 8. Nov 2007 (UTC)

Kie la butono #R?[redakti fonton]

Karaj, kie estas la butono por redirekti (aŭ alidirekti), kiu estis ĉe ĉiu nova paĝo kreonta en Vikipedio? La butono malaperis... -- Fernando Maia Jr. 20:30, 3. Nov 2007 (UTC)

xxx - ĉu inda artikolo?[redakti fonton]

Ĉu .xxx estas serioza provo, krei novan artikolon? La kontribuo venas de IP-adreso (41.234.146.162). --Kunar 03:46, 4. Nov 2007 (UTC)

Tio provo estas kaj ĝi estas forigenda.--¨Liberascio¨ * 12:04, 4. Nov 2007 (UTC)

Subtitoloj Wales-filmo[redakti fonton]

Ĉu iu kiu pli spertas ol mi povus kontroli? [1] La Eo-subtitoloj ankoraŭ ne aperas.--Ziko 13:33, 4. Nov 2007 (UTC)

Bv rigardi respondon de Brion je Nehaveblaj tradukoj: "All that are declared "finished" I apply and upload the next work day." Tamen mi dubas kio estas labortagoj por Brion (kiu respondas anglalingve al esperantlingvaj demandoj) ĉar la esperanta traduko (kaj ankaŭ diversaj alilingvaj) estas pretaj jam de la 26-a de oktobro kaj tamen ne alireblaj el la filmpaĝo. AL @ 14:18, 4. Nov 2007 (UTC)

Kaheligoj[redakti fonton]

Estimataj, mi volus koni vian opinion rilate al la nomo kaheligo, kahelado, kiun Maksim uzas en geometrio. Vidu Kategorio:Kaheligoj. Kahelo estas laŭ mi eble ne taŭga vorto por tiuj objektoj, sed eble mi eraras. Dankon. Petro@diskkont 13:04, 5. Nov 2007 (UTC)

La termino certe ne estas fiksita en Esperanto, do, oni povas paroli nur pri la proponaĵo. Kiel mi rapide kontrolis, aliaj lingvoj (angla, franca, itala, rusa) uzas por la sama nocio kelkajn diversajn variantojn, kiuj proksimume respondas al la Esperantaj vortoj "tegolado", "mozaiko", "pavimado" - do, kiel mi vidas, la proponata formo "kaheligo" respondas al neniu nacilingva formo. Tamen, principe nenio malhelpas uzi ankaŭ la formon "kahelado" ("kaheligo" ŝajnas al mi misa, ĉar "kaheli" jam per si mem signifas la agon) - tiu vorto ŝajnas pli-malpli taŭga metaforo; tamen, eble indas pripensi ankaŭ la variantojn "pavimado", "tegolado", eble ion alian.
La problemo estas, ĉu oni proponu (ĝenerale, sed ankaŭ en la vikipedio) la fakajn terminojn por tiel mallarĝaj nocioj. Por ke iu povu (rajtu) proponi la novan teminon, miaopinie devas esti observitaj la du kondiĉoj: 1) la termino estu nepre bezonata; 2) la proponinto estu specialisto pri la fako (dezirindas, ke li konu ankaŭ la alilingvan terminologion ĉi-terenan) kaj tre bona' reganto de Esperanto. Koncerne ĝuste tiun ĉi okazon, mi povas supozi, ke: 1) la termino "kahelado" tute ne estas nepre bezonata - ĝi estas sufiĉe specifa kaj tre mallarĝa; 2) pri la talentoj de Maksim pri matematiko mi nenion scias, sed, miaopinie, liaj scipovoj pri Esperanto ankoraŭ ne estas sufiĉaj por proponi memfaritajn terminojn.
Ĝenerale, kial la vikipediistoj tiel emas verki artikolojn pri teĥnikaj/fakaj temoj? Estas multe da historiaj, kulturaj, geografiaj, artaj temoj, pri kiuj oni povus verki milojn da artikoloj tute sen risko uzi nefiksitajn terminojn kaj peki kontraŭ la terminologio. Miaopinie, oni prefere ne verku la artikolojn pri tre fakaj temoj, krom se oni estas bonaj regantoj de tiuj temoj.
Cetere, la temo pri terminologiaj malglataĵoj en la artikoloj de Maksim kaj ĝenerale pri la neceseco de tiel fakaj artikoloj estas iom diskutita ĉi tie: Forumo de Esperanto-novosti (komenco de la diskuto estas en la rusa, sed iom malsupre sekvas sufiĉe granda E-lingva parto, en kiu mi citas i.a., la opinion de akademiano kaj matematikisto M. Bavant pri la temo). Mevo 16:25, 5. Nov 2007 (UTC)

"Kaheligo" ŝajnas al mi maltaŭga, sed kahelado tre eblas. Esperanta termino por la priparolata afero ne troviĝas en la Matematika vortaro de Marc Bavant. Se oni volas ŝajnigi klerecon, mallaikecon, eblus elekti la latindevenan vorton "teselacio", sed mi forte malrekomendas tion. Oni nomas ĝin angle tessellationtiling. Tiling estas ĝuste kaheladokahelaro, kaj tre bone bildigas la koncepton. Ankaŭ germane eblas Kachelung, kaj krome Parkettierung, kiu donus alian, fakte ankaŭ tre klaran terminon pargetado aŭ simple pargeto. "Tegolado" kaj "mozaiko" ne tiom bonas, ĉar tegoloj parte kovras unu alian kaj mozaiko estas ĝenerale neregula kaj eble havas interspacetojn. La kahelado matematika estas sen interspacoj, sen interkovrado kaj plej ofte iel regule ripetiĝanta. Ankaŭ "pavimo" ne alportas ĝustajn nuancojn, eblas pavimi ankaŭ sen apartaj pecoj, ekz. per seninterrompa asfalto. Ĉi-okaze ni estu feliĉaj, ke troviĝas eĉ du tre trafaj esprimoj, kiujn oni povas ĉerpi el la komuna lingvo: kahelado kaj pargetado. Eble eĉ pli taŭgus kahelaro kaj pargeto, sed tion oni iom cerbumu. Se Vikio uzis kaheladon, ĝi povas resti, "kaheligon" mi evitus. La matematika termino fiksiĝos nur kiam iu fakulo verkos fake pri la afero, en Esperanto. – Mi havas iom similajn (kun Mevo) dubojn pri tre fakaj artikoloj, kaj precipe pri la matematika artikolkaĉo trovebla sub Vikipedio:Projekto_matematiko. --Surfo 18:22, 5. Nov 2007 (UTC)

Mi preferas vorton "kaheligo" pli ol "kahelado" ĉar sufikso "-ad" signifas procezon en tempo, kiu ĉi tie forestas. Maksim 08:45, 10. Nov 2007 (UTC)
Ne, en "kahelado" la "-ad-" ne montras iun daŭron, sed nur montras ke temas pri ago. Kiel skribas PMEG, "AD estas iafoje uzata ankaŭ kiam ne temas pri longa daŭro". Tiun funkcion "-ad-" precipe havas, kiam oni formas ago-vorton el ne-aga (ne-verba) radiko, ekzemple martelo-->marteli-->martelado (tute ne temas pri longa daŭro).
"Kaheligo" estas la substantivigo de la verbo "kaheligi", kaj "kahelado" estas la substantivigo de la verbo "kaheli". Do la demando estas, ĉu "kaheligi" aŭ "kaheli" pli taŭgas ĉi-kaze. Laŭ mi "kaheli" pli taŭgas, ĉar oni ja ne igas ion kahelo aŭ kahela. Se "kaheli" pli taŭgas ol "kaheligi", tiam ankaŭ "kahelado" pli taŭgas ol "kaheligo". Marcos 14:54, 10. Nov 2007 (UTC)
Marcos bone klarigis. "Kaheligo" estas tutsimple erara vorto ĉi-sence. Estu kahelado, se oni volas akcenti la agon, sed pripensinte la aferon mi nun preferus la ne-agan substantivon kahelaro; ankaŭ la angla tiling ja unuavice havas tiun sencon. Oni ne akcentas la agon kaheli, la tegadon, sed la rezulton, la kaheltegaĵon kun certa strukturo.
Mi rimarkas, ke la kategorio "Kaheligoj" enhavas ankaŭ manierojn plenŝtopi ne-Eŭklidajn kaj plurdimensiajn spacojn. Oni povas diskuti, ĉu ekz. tridimensian spacon oni povas kaheli (koncedindas, ke tio estus sufiĉe normala matematika ĝeneraligo de vorto), aŭ ĉu necesus uzi alian vorton, ekz. ĉelibriki, kiam estas bezonata verbo, kaj ĉelarobrikaro por la rezulto (angle iam honeycomb, t.e. mielĉelaroabelĉelaro). Ĉiuokaze tiaj esprimoj kiel "Ordo-3 dudekedra kaheligo" estas eraraj; oni diru ekz. dudekedra kahelaro de ordo 3, eventuale triaorda d. k., sed mi ne scias, ĉu terminoj uzataj pri tiaj aranĝoj en Rimanaj sternaĵoj estas iel normigitaj en iu lingvo. --Surfo 15:29, 11. Nov 2007 (UTC)
Mi konsentas, ke "kahelaro" estus bona termino. Aldone, mi kompreneble konsentas ke "Ordo-3 dudekedra kaheligo" estas lingve erara.
Pri la tridimensia kaj aliaj kazoj, mi pensas ke ni povas permesi vastiĝon de la signifo de "kahelaro"; ja ankaŭ la angla permesas tian signifo-vastiĝon, kaj ĝi estas tre natura por matematikisto, eĉ se ĝi kontraŭas la originan metaforon. Marcos 17:03, 11. Nov 2007 (UTC)
Do, mi planas baldaŭ ĉion korektigi kaheligo -> kahelaro. Maksim 18:08, 17. Nov 2007 (UTC)


forbarminaco de Marcos[redakti fonton]

Marcos skrbis: Se Lupíro daŭre kreos novajn artikolojn kun malĝusta uzo de la vorto "strato" kaj daŭre malfaros korektojn de aliaj Vikipediistoj, mi proponos ke ni dumtempe forbaru lin de redaktado de la Vikipedio.
Ĉu vi volas diri ke krei artikolojn estus vandalismo?
Ĉu vere?
Horoj por ellaboro de artikoloj estas vandalismo, se Marcos poste renomos ĝin?
Do: Kion vi kontribuis al la artikolo pri mia hejma komunomo ol ĝin renomi?
Baze sur tiel ajn kontribuoj vi volas forbari min?
Lupíro 20:49, 5. Nov 2007 (UTC)
PS @Mevo: Mi ne ŝercis pri bavaroj. Do ŝajne ankaŭ tion vi tute ne komprenas.

Kara, ĝenerale foje estas tre malfacile kompreni vin, ĉar via stilo estas iom "hakita". Bonvolu ĉesigi la lamentadon. Vi bonege komprenas, ke oni povas forbari vin ne pro tio, ke vi kreas artikolojn, sed pro tio, ke vi insiste (do, ech post kiam oni atentigis tion al vi) uzas misan lingvaĵon en viaj artikoloj. Mevo 07:24, 6. Nov 2007 (UTC)
Simple forbari - ankaŭ konata kiel "metodo putina" (temas pri vladimiro)
Tiel longa diskuto pri unu vorto en maks. mil? mil-kvincent? artikolo? Kaj aliflanke ĝis nun nenion pri germanaj landoj, distriktoj, komunumoj, ktp. - multaj, multegaj artikoloj pli povus esti kun eraro. Sed:
Neniu komentario. Nul. Nada. Tial:
Forigita Alaŭdo ۩ 08:07, 12. Nov 2007 (UTC)
Lupíro 23:01, 6. Nov 2007 (UTC)
Ne nur enuiga, sed ankaŭ evidente sensenca diskuto. Anstataŭ kompreni vian eraron kaj agnoski ĝin, vi "informas" nin, ke la vikipedio plenas je diversaj aliaj eraroj. Mi bonege scias tion kaj laŭ miaj povoj penas korekti tion (pri la germanaj specifaĵoj mi ne spertas, tial, bedaŭrinde, mi ne povas helpi al vi ĉi-rilate). Tamen kial vi, mem vidante, ke la eraroj multas, proponas vian propran novan eraron plej evidentan? Antaŭ ol ekvidi pajleron en alies okulo, forprenu trabon el via propra okulo! Mevo 11:34, 7. Nov 2007 (UTC)
Pro alvoko al internacia malpaciĝo ("metodo putina"), personaj atakoj kaj enmeto de fi-ŝablonoj al la paĝoj de komunumo mi forbaris Lupiron por la daŭro de 2 semajnoj. Alaŭdo ۩ 08:14, 12. Nov 2007 (UTC)
Mi opinias, ke tiu forbaro ne vere necesis nun, ĉar Lupiro ĉiuokaze jam ne plu redaktis ion ajn ekde sia lasta afiŝo ĉi tie. Sed ĉar la forbaro estas tempe limigita, mi ankaŭ ne kontraŭas ĝin. Marcos 14:59, 12. Nov 2007 (UTC)
Mi nun traktas kun Lupiro en la germana vikipedio kaj eventuale nuligos la forbaron. Alaŭdo ۩ 22:39, 12. Nov 2007 (UTC)