Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2004 4

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Kiom ni estas ?[redakti fonton]

Ĉu eblas scii kiom da personoj parolas esperanton ? Estus bone aldoni esperanton ĉi tie :

http://en.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Wikipedia_articles_per_population

Axel584 13:08, 1. Feb 2005 (UTC)

Laŭ la ĉefa fonto, kiun uzas tiu Vikipedia paĝo (Ethnologue), Esperanto havas inter 200 kaj 2 000 denaskulojn, kaj precize 2 000 000 uzantojn. (Laŭ mi, tio estas granda mensogo, la veraj nombroj devas esti malpli altaj.) Kun 20 000 artikoloj, la matematiko iĝas tre facila: Nia estas klare la plej granda Vikipedio kompare kun la parolantaro, kun 10 000 poentoj. Se oni kalkulas laŭ la nombro de denaskaj parolantoj, ni gajnas eĉ pli pompe: tiam Esperanto havas inter 10 000 000 kaj 100 000 000 poentojn!
--VerdLanco (diskutu) 14:15, 1. Feb 2005 (UTC)
La afero estas tute natura: ĉiuj esperantistoj ja estas kleraj en sia lingvo, tekstemaj kaj lingvolernemaj personoj. Kontraste al simplaj parolantoj de sia nacia lingvo... Do, la rilatumo devus esti tia kaj mi ne miras, ke ĝi estas tia. :) --Slavik IVANOV 07:22, 12. Apr 2005 (UTC)

Mim memoras pri tio, kion diris saĝa Esperantisto: «Kiom da ŝakludantoj estas en Strasburgo?» Ĉu oni kalkulu laŭ la nombro da personoj enskribitaj en kluboj? Tio estus malmulte, tamen ili estas la solaj, kiuj povas esti ekzakte difinitaj. Mi mem ludas de temp' al tempo sed neniam aliĝis al societo. Keskastel 09:19, 21. Mar 2005 (UTC)

Ŝanĝi la arikolojn "Judeţ XXXX" en "XXXX (distrikto)"[redakti fonton]

  • En e-lingva Vikipediio estas 41 artikoloj pri administraj unuoj en Rumanio. Ili estas nomataj samstile: Judeţ Alba, Judeţ Braşov ktp. Vidu: Ĉiuj artikoloj ekde Jude. Tio nek estas E-a esprimo nek rumana. Antaŭ ol ligi tiujn artikolojn al aliaj lingvoj, antaŭ ol verki novajn artikolojn, listojn ktp kaj uzi enmeti tiujn formojn mi ŝatus ŝangi ilin al formoj kiel Alba (distrikto), Braşov (distrikto) ktp. La ŝanĝo rilatas ankaŭ al aro de aliaj artikoloj, kie la nunaj formoj estas menciataj. Vidu ekzemple: Ligiloj al Judeţ Alba.
  • Pliajn komentojn pri la uzado de limigita nombro da terminoj por administraj teritoriaj unuoj bv. legi ĉe Vikipediista diskuto:Razilklingo#terminoj.
  • Bv. sciigi ĉi tie vian opinion ĉirilate. Se vi kontraŭstaras bv. montri alternativojn. Eble ni povas fini la diskutun ĝis la 15a de Februaro 2005. Antaŭdankon! Amike Gangleri | Dh | D 22:14, 1. Feb 2005 (UTC)


Vi pravas Judeţ ne havas sencon, oni devas ilin alidirekti kaj alinomigi al distriktodepartemento (kiel en Hungario) aŭ konteo (595 trovoj en guglo por konteo). Razilklingo 10:08, 4. Feb 2005 (UTC)

Kial ne kantono, oblasto, krajo, prefektujovojevodio ? Ne - nun serioze - distrikto verŝajne estas la plej taŭga kaj konata. Ke departemento (kun dua signifo de franca administra unuo) same kiel arondismento (!) jam envortariĝis, kondukas al klara konkludo: ... se PIV estus verko de samideanoj el Mongolio, ĝi eble aspektus surprize alia! Cetere mi nune iom trarigardas la nomojn kaj disdividon de administraj unuoj en diversaj landoj kaj laŭeble baldaŭ re-aliĝas al la diskuto. Gangleri pravas insistante pri sistemeca aliro al tiaj nomoj en la Vikipedio, demando ne facila - sed grava... Montanesko 19:38, 4. Feb 2005 (UTC)

Tiu temo estas grava. Ideale mi ŝatus havi terminojn por geografiaj administraj unuoj, kiuj ne dependas de la landoj/regnoj/ŝtatoj; ili moviĝu inter "regno" kiel plej supra unuo kaj "komunumo" (kiu povas esti urbo, vilaĝego, vilaĝaro) kiel plej malsupra. Inter tiuj povus esti regiono, provinco, distriktego, distrikto, subdistrikto, kantono, departemento,subŝtato, graflando, duklando, princlando,... Reale la malfacilaĵoj estas konsiderindaj. Ne estas problemo, ke diversaj landoj havas malsame da ŝtupoj. Sed ĝuste eŭrop-lingvaj landoj ligas kun la menciitaj vortoj difinitajn konceptojn. Ekzemple por kelkaj "regiono" estas io malgranda, certe sub la provinco, sed en Italio estas inverse, regiono amplekas plurajn provincojn. Se iu verkus vere universalan proponon, li havus grandajn meritojn. --Ismo 20:02, 4. Feb 2005 (UTC)
Dankon Ismo! Ĉe ro: komencis simila diskuto. Mi informos pri rezultoj. Amike Gangleri | Dh | D 18:56, 14. Feb 2005 (UTC)

Ĉu ekzistas jam Vikipedio:Teknika angulo?[redakti fonton]

  • Por respondi al la demando de Petr rilate alternativajn manierojn por listoj ktp. ni povus havi teknikan angulon.
  • Ĉe la angulo oni povus postuli helpon rilate reverkadon de ekzistantaj artikoloj, listoj ktp. aŭ rilate novajn objektojn. Kie enmeti ĝin? Ĉu mencii en la babilejo nur resumon? Amike Gangleri | Dh | D 20:54, 4. Feb 2005 (UTC)

Nerono aŭ Nero ?[redakti fonton]

Estimataj, En la sama artikolo, la nomo estas skribita du foje malsame :

http://eo.wikipedia.org/wiki/Nerono

Laŭ la traduko de "Quo Vadis" (far Lidja Z.), ŝi skribas tiun nomon : Nero

Axel584 08:39, 8. Feb 2005 (UTC)

Translations needed for fund drive[redakti fonton]

Hello - Please forgive the English -

On Friday 18 February 2005 a three-week long fundraising drive will start. We are seeking US$75,000 and will need help from every wiki that Wikimedia hosts in order to be successful. Below are the details and links.

  • (actual donation page | Extremely important, name it whatever is closest to "fundraising" in your language)

http://meta.wikimedia.org/wiki/Translation_requests/WMF/Fundraising/En:

  • Form-xx (used to translate donation forms | Very important)

http://meta.wikimedia.org/wiki/Template:DonationForm-xx

  • Help-xx (help for donors)

http://meta.wikimedia.org/wiki/Template:DonateHelp-xx

  • Onetime-xx (a message about one time donations)

http://meta.wikimedia.org/wiki/Template:DonateOnetime-xx

  • Option-xx (used for navigation between forms)

http://meta.wikimedia.org/wiki/Template:DonateOption-xx

-- Maveric149 06:00, 10. Feb 2005 (UTC)

  • Estimataj, Ĉe Vikipedio:Bugzilla 1512 troviĝas anglalingva priskribo pri konata eraro en e-lingva Vikipedio. Bv. ne movi la paĝon. Se iu ŝatas kontroli kaj traduki mi tre ĝojus. Bv. lasi tie kaj la anglan kaj la ontan e-lingvan tradukojn ĉar la verkistoj de la MediaWiki programaro bezonas la informojn.
  • Kvankam mi nun dum tagoj prilaboras tiujn erarojn mi ne povas testi ĉion. Bv. lasi viajn opiniojn / kontribuojn ĉe Vikipedia diskuto:Bugzilla 1512. Helpo bonvenas. Antaŭdankon! Amike Gangleri | Dh | D 12:57, 11. Feb 2005 (UTC)

Ĉu vandalismo?[redakti fonton]

Kial estis tiel multaj artikoloj movita de »Nomo de artikolo« al »Nomo de artikolo Willy«? Ĉu estas tio vandalisma detruemo?
--Sagitario 07:01, 15. Feb 2005 (UTC)

Ho jes - mi jam vidis ĉe Vikipediista diskuto:Razilklingo - ĝi estas.
--Sagitario 07:05, 15. Feb 2005 (UTC)

Mi forbaris Vikipediisto:Willy on Wheels. Riparendas ĉiuj fuŝaĵoj de tiu "kontribuinto" : Bv rigardi :

http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Speciala:Contributions&target=Willy_on_Wheels --Arno Lagrange  08:07, 15. Feb 2005 (UTC)

Ĉu helpas, se uzuloj (kiuj ja ne povas forviŝi) re-alinomas tiajn artikolojn al la origina nomo? Restas ja tamen redirektilo sub la nova nomo, kiun devas forigi administranto. Mi pretus iom helpi, sed ne scias, ĉu tio utilas. (Umberto)
Jes, fakte ni devas unuafoje redirekti ĉiujn artikolojn kaj poste mi povas forigi la Willy-stultaĵojn.
Kiu gvidas la taskon ripari tion ĉi? Mi pretas helpi, sed mi ne volas malhelpi al tiuj, kiuj jam komencis ripari.
--VerdLanco (diskutu) 11:13, 15. Feb 2005 (UTC)
Verŝajne per roboto oni povus ripari la ŝanĝojn de la fuŝulo (verŝajne tiu mem uzis roboton por tion fifari). Mi bedaŭrinde nun ne kapablas tion fari. Ŝajne iu jam ekriparas. Interkonsentu pri partoj de la listo.
1-e korekti la fuŝredirektojn
2-e forigo la senutilajn fuŝpaĝojn.

Arno Lagrange  18:09, 15. Feb 2005 (UTC)

Ĉu konsenti pri minimumaj kriterioj por novaj artikoloj ?[redakti fonton]

... pri tiu demando disvolviĝis malgranda diskuto inter tri vikipedianoj. Eble estos interese daŭrigi ĝin ĉi tie. Jen do kopioj el personaj diskutpaĝoj:

Hallo, mi ne ĝojas, ke vi aperigas ĉi tie la tutan UEA-katalogon. RK

Vere mi kopiis kaj iom adaptis el UEA-Katalogo nur antologiojn. Sed mi vidas multajn artikolojn de aliaj vikipediistoj el UEA-katalogo. Do, eble ni ne faru tion sisteme? Se tuta Enciklopedio de Esperanto estas en Vikipedio, kial ne la UEA-Katalogo? Roberto 07:16, 16. Feb 2005 (UTC)

Ĉar Enciklopedio estas Enciklopedio kaj katalogo troveblas sur la reto. Nura mencio de titolo ne havas sencon en Enciklopedio. En la angla aperas ankaŭ libroj kun rezencoj, enhavo ktp., sed ne nur la titolo. Ni NE devas konkuri je nombroj kun aliaj Vikipedioj. Pli gravas la enciklopedia enhavo. Razilklingo 07:50, 16. Feb 2005 (UTC)

Bonan matenon, Roberto kaj Razilklingo: Ankaŭ mi jam skribis artikolojn pri libroj, (ekzemple Dekdu Poetoj) - mi konfesas ne tre longajn - sed ankaŭ mi opinias ke nura kopio de katalog-enhavo ne havas sencon. Ĉu tio estas artikolo? Ĉu ĝi estas nura citaĵo? Eĉ tio ne; mankas fontindiko.

Tia speco de (ne-)artikolo kaŭzas, ke unuj diskutos, ĉu preferindas forigi ĝin, dum aliaj klopodos pluredakti ĝin je vera artikolo; ĉio ĉi okazos dum tempo, en kiu ili povus skribi pliajn artikolojn, kaj tio (ĉu ne ?) estas rekte kontraŭ la intenco havigi al la vikipedio impone multajn artikolojn. Krome: post kiam ni pasis la limon de 20.000 artikoloj estas jam tempo atenti pli pri kvalito ol pri kvanto.

Kvankam laŭ mia scio en nia vikipedio ne ekzistas iu leĝo, kiel aspektu artikolo, tamen estas kelkaj punktoj, kiujn oni (ne ĉiam, sed) plej ofte povas trovi (kaj ĉu estas tro granda peno sekvi ilin?):

Artikolon konsistigas minimume
tri kompletaj frazoj*,
tri ligoj al aliaj artikoloj ,kaj - se eblas -
unu intervikia ligo.
La unua frazo ĉiam estas kompleta frazo kaj enhavas la plej esenca(j)n informo(j)n por enkonduki en la temon.
Transpreno de informoj el aliaj (nevikiaj) tekstoj okazas aŭ kiel citaĵo kun fontindiko aŭ en redono per propraj vortoj. (En la malofta kazo, ke temas pri originala, nova penso trovebla nur en unu fonto, nepre per citaĵo).

(*)Escepto povas esti tre specifaj sciencaj aŭ teknikaj fakvortoj, kie eblas ke unu bone pripensita frazo sufiĉas.

Jen kio spontane aperis en mia cerbeto. Bonvolu korekti aŭ aldoni. Plua diskuto aŭ disputo pri tiu temo eble faros la estontan kunlaboron pli agrabla. Kion vi opinias? Cetere bona ekzemplo de prilibra artikolo estas Angla antologio de Roberto . Amike salutas Montanesko 09:21, 16. Feb 2005 (UTC)

Tio estas tre klarvida propono, por kiu mi volonte voĉdonus. --znusgy 10:06, 17. Feb 2005 (UTC)

[Al Montanesko] Ŝajnas al mi bona la ideo reguloj je artikoloj. Al mi ne ŝatas artikoletoj pri gramatiko, ekzemple, kaj ĉefe pri proponoj de reformoj en Esperanto kiuj ŝajnas nur privataj opinioj. Do, krom viaj "reguloj" (mi nur ne ŝatas "magian" nombron tri), mi opinias ke oni devas havi klarajn regulojn pri forigo kaj pri privataj opinioj. Eble oni devas fari "pakton" por reformi nian stumparon antaŭ krei novajn artikolojn kaj forigu aŭ kunigu, ekzemple, artikolojn pri hidraŭliko, tro stumpaj. Pri libroj, mi pensas ke oni povos kunigi multajn stumpojn, aŭ iom simila, sed ne nur la estantaj, sed ankaŭ devenataj de "Enciklopedio de Esperanto", ktp. Metu viajn "regulojn" en babilejon kaj ni atendu opiniojn de aliajn kutimaj vikipediistoj. Roberto 16:17, 16. Feb 2005 (UTC)

[Al Razilklingo] Bone. Pri katalogo, mi pensas ke estas specifika afero de Esperantista kulturo. En la portugala lingvo estas vortaro "Aurélio" kaj en la angla la "Webster", en la hispana estas la "Vocabulario de la Real Academia", ktp. kiuj havas rolon similan al nia PIV, sed mi ne konas en naciaj kulturoj rolon similan al UEA-Katalogo rilate al Esperanto. Tiu sento, mi vidas en "Enciklopedio de Esperanto" kiu havas multajn "artikolojn" kiu estas nur katalogaj indikoj, kaj Vikipedio heredis tiujn artikolojn. Pri la "leĝoj" de Montanesko, mi konsentas, se estos konsento! Oni devas meti ilin en babilejon kaj diskuti kaj fari "genocidan ĉasadon" al stumpoj kaj forigos ĉiujn kiuj ne sekvus tiujn "leĝoj" se la oftaj vikipediistoj kunsentos. Roberto 16:39, 16. Feb 2005 (UTC)

Kara Roberto, dankon pro via respondo. Mi ankoraŭ iom pripensos, kion vi skribis. Jen nur unu aŭ du pensoj; mi ne opinias necese forigi jam ekzistantajn artikolojn, pro tio ke ili estas tre mallongaj. Mi fidas, ke ilin ni kreskigos iom post iom.

Estas dezirinde trovi konsenton pri ia minimuma normo por (komenca) artikolo kaj estonte atenti pri tio. Mi ŝatas ĝisvivi la tempon, kiam artikoloj kiel "Loko kie mia onklo havis amikinon" apartenos al la pasinteco.

Pri la "magia nombro" tri. Zamenhof diris: Trio plaĉas al dio (...kaj do eble ankaŭ al vikipedio). Sed tute serioze; kial mi skribis 3 ? Laŭ mia sperto pri iu temo, inda je propra artikolo, preskaŭ ĉiam eblas diri almenaŭ tri frazojn. Se mi ne sukcesas skribi tri frazojn, mi povas enmeti miajn informojn en alian artikolon (ekzemple kiel ĉapitron). Post kelkaj semajnoj, se intertempe iu aldonis ion, tiam mi povos tamen krei novan artikolon. Resume: por mi tiu "tri" ne estas magia, sed simple praktika nombro. Estas avantaĝe havi iun konkretan kriterion. Ĉu tio estu 2, 3, 5 frazoj, aŭ ĉu certa nombro da vortoj pri tio eblas havi diversajn opiniojn. Montanesko 17:06, 16. Feb 2005 (UTC).

UNUE, tri aŭ netri ne vere gravas. DUE, mi pensas ni estas 5 aŭ 6 vere oftaj vikipediistoj, se 6 (duoble 3) kunsetos, ni povas formi "Sanktan Aliancon" de "inkviciistoj" kontraŭ estantaj stumpoj kaj reformos vikipedion. En unu aŭ du monatoj (tri eble...) ni forigos la stumparon aŭ reduktos ĝin al "vera ortodoksa artikoleco", kaj ni scios kiom da veraj artikoloj ni havas. TRIE, estas tri tipoj, laŭ mia vidpunkto, de artikoloj (ne stumpoj):
a)Stumpara artikolo, ekzemple, kiam mi skribas: "Naskiĝloko de mia onklo" kaj alia skribas: "en Brazilo", aliulo aldonas: "tie estis klubo en 1900", ktp. Ekzemple: Dia Armistico (kiun mi mem ekis).
b)Persona artikolo: kiuj venas "pretaj" de unu aŭtoro, preskaŭ signita, kiel Madrigala komedio;
c)Kolektiva artikolo kiel nia Granda Loĝio de BraziloProstituo al kiu kolaboris multaj homoj, inkluzive verkisto Jorge CAMACHO, aŭ la "grandega 20.000", kaj kiu donas al ni veran plezuron.
Stumparaj (a tipo) artikoloj bezonas redaktadon kaj ni povas fari el stumpetoj stumparan artikolon. Fine, ni bezonos kontribuon de aliuloj al diskuto, ne? Roberto 19:00, 16. Feb 2005

Atentu, karuloj! Jam estas Kategorio:Biografio, bonvole aldoni ĝin al biografiaj artikoloj! Dankon Roberto 09:04, 26. Feb 2005 (UTC)

Ekzistas eĉ pluraj, vidu ĉi tie. Tio ne necesas dank' al Ŝablono:TOCcat. Gangleri | Dh | D 11:08, 26. Feb 2005 (UTC)

Multlingvaj Statistikoj ![redakti fonton]

Kial de la 30-a de decembro 2004 ne pli estas multlingvaj statistikoj ? ĉu ili baldaŭ reaperos ?

(Eliott)

Post decembro per versio 1.4 ŝanĝiĝis la strukturo de la datumbazo, okazis komprimado kaj serviloj laboregis. Legu anglalingvan mesaĝon de Erik. Gangleri | Dh | D 19:38, 26. Feb 2005 (UTC)

Statistikoj denove haveblas. Gangleri | Dh | D 07:26, 22. Mar 2005 (UTC)

Hura, la procento de la artikoloj super 05 Kb kreskis de 54 al 60 %, danke al forigo de senfrazaj artikoloj:)