Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2004 2

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Eŭropa turneo de Jimbo[redakti fonton]

Vidu : Vikipedio:Vikipedia renkontiĝo

Artikolkontado[redakti fonton]

Ĉu ne estas problemo en la konto de artikoloj ? (Mi pli kaj pli malfidas ĝin): Inter hieraŭ kiam mi legis 12 400 artikoloj kaj nun kiam oni legas 12 406 , mi tute ne vidas 6 pliajn artikolojn: nur unu: "Churro" (redirekto, do ne nova artikolo fakte!) kaj unu diskutopaĝo (tio NE estas artikolo) kie la kalkulilo trovas 6 novajn artikolojn?!
(Eliott)

Ne maltrankviliĝu pro la kontilo : ĝi ne ĉiam tuj enkalkulas novajn artikolojn kaj foje povas okazi malkreskoj (forigi de artikolo, kunfandiĝo de samtemaj artikoloj, ...) Tamen ĝenerale la kontilo estas fidinda. Arno Lagrange  05:13, 9. Maj 2004 (UTC)

Nova aspekto[redakti fonton]

Ĉar mi ne ŝatas la novan aspekton, mi elektis "Nostalgio"-n, sed tiel ne aperas la flanka ligilaro, kaj mi ankaŭ ne havas la ligilon por preferoj. -- :) 02:41, 30. Maj 2004 (UTC)

Mi jam vidis, ke anstataŭ ligilaro, estas tirmenuo sed mi ne vidas la eblon movi paĝon. -- :) 02:58, 30. Maj 2004 (UTC)

Ankaŭ mi ne tro ŝatas la novan aspekton! Mi preferis la antaŭan, kaj cetere la ligitaj (teorie bluaj) vortoj preskaŭ nevideblas nun. (Eliott)

Mi interkonsentas kun Eliott! Ĉu Arno povas ŝanĝi la kolorojn? Por la ligitaj vortoj necesas ia pli forta koloro. La ĝenerala aspekto estas tro hela, kio ĝenas la okulojn (sen enpaŝo)! La literoj - pro la aperanta maldekstra parto - iĝis pli malgrandaj, ankaŭ neagrable por la okuloj. Mi preferus iun pli malhelan fonon (kiel post enpaŝo). Mi ne povas uzi la supran redaktan vicon (mi ne vidas la bildeton de graslitero, interliga funkcio ktp.), se mi enpaŝas (sed tio estas jam mia malnova problemo). Razilklingo

Se la nova aspekto defaŭlte aperanta (Librejo) ne plaĉas al vi bonvolu elekti alian (Klasika, Nostalgio, Kolonjo blua); certe tiukaze vi perdas al alireblon al novaj funkcioj. Cetere en viaj preferoj estas eblecoj ĉu substreki la ligojn ĉu ne, kaj multaj aliaj elekteblecoj. Provu ilin kaj konservu laŭ kiel plej plaĉas al vi. Mi ne kapablas ŝanĝi la kolorojn. Tio estas difinita en la programo kaj tion povas ŝanĝi nur programistoj. Verŝajne baldaŭ estos menuo kie vi havos ankoraŭ pli da eblecoj elekti la kolorojn kaj la aspeton de la vikipediaj paĝoj. Tamen konsideru ke niaj programistoj klopodas doni profesiecan elegantan homogenan aspekton al la tuta projekto trans ĉiuj subprojektoj laŭ lingvoj kaj laŭ fakoj (vikivortaro, vikicitaro, ktp.). Persone mi konsideras ke la nova versio de la MediaWiki-programo estas granda progreso, eĉ se mi bedaŭras iajn perdojn kiajn {{msg:ReVo}} {{msg:el}} {{msg:il}} . Kompense aperas novaj eblecoj kiel Kategorioj ... Arno Lagrange  09:08, 2. Jun 2004 (UTC)

Kategorioj[redakti fonton]

Eluzu novan eblecon krei kategoriojn : Nur enmetu en la koncernajn artikolojn [[Kategorio:Kategorinomo]] kaj la ligo al la artikolo aŭtomate aldoniĝos en la specialan paĝon kiu titoliĝas "Kategorinomo". Vidu ekzemple Kategorio:Lingvo Kategorio:Planlingvoj. Ĉiuj kategorioj aperas je Kategorioj. Arno Lagrange  06:12, 2. Jun 2004 (UTC)


nekorektaj listoj[redakti fonton]

Mi kontrolis la liston de neuzataj bildoj, sed tio montras nekorekte la liston de neligitaj bildoj. Ĉu nur administrantoj povas (havas rajton) relistigi tiun (kaj aliajn) listojn?

Ĉu vi povas precizigi kion misan vi konstatis? Mi kontrolis unu bildon kaj konstatis ke jes neniu paĝo ligas al ĝi : do tiukaze en ordo. Tiun paĝon eĉ administranto ne povas ŝanĝi : ĝi estas kreita de la programo - same kiel la paĝo Lastaj ŝanĝoj - per peto al la datumbazo. Se vi konstatas eraron tio signifas ke ie estas eraro ĉu en la peto ĉu en la datumbazo. Tion povas korekti programisto. Se estas problemo informu pri tio en meta-vikipedio, tie oni listigas la erarojn de la programo kaj programistoj klopodas korekti ilin. Arno Lagrange  15:15, 10. Jun 2004 (UTC)

Serĉi vortojn kun ĉapelitaj literoj[redakti fonton]

Por ke oni facile povu serĉi artikolojn kun ĉapelitaj literoj - ĉar en serĉu X-sistemo ne funkcias -, mi proponas aperigi tiujn ĉe serĉu, el kie oni povas facile kopii ilin kaj aldoni al serĉu. (Tio ekzistas ĉe la germana vikipedio ĉe redaktado, kiam sube aperas Sonderzeichnen, kiun oni povas facile kopii, aldoni al la teksto.) Ĉ ĉ Ĝ ĝ ktp.

Mi kontrolis pri via rimarko en la germana vikipedio : mi ne vidis kion vi mencias; verŝajne dependas de la elektita aspekto. (Mi elektis "Librejo" en ĉiuj lingvoj). Cetere temas pri ŝanĝoj kiujn mi ne jam scipovas realigi ĉar ili estas regitaj de la programo, kaj mi ne jam scias kiel ŝanĝi tiajn aĵojn. Sed mi esploros kaj klopodos informiĝi. Arno Lagrange  12:43, 17. Jun 2004 (UTC)


Mi dubas tion, ke vi nepovas/rajtas skribi tekston post la vorto serĉu! Kiu enskribis serĉu?

Se mi volas serĉi vortojn kiel ĉamo fiŝo aŭ (Eŭropa Futbal-Ĉampionado), mi povas ilin, se mi ŝtelas la supersignajn literojn el la vortoj Lastaj ŝanĝoj kaj aliaj de aliparto de la paĝo. Estus konforme do, tiujn literoj aperigi ie ĉe serĉu.

Fakte jes nun aperas Serĉu ( ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ ) eĉ sur la butono ! Tian solvon mi ne estis pripensinta. Sed mi rimarkas ke estas partoj de la paĝoj kiujn mi ne kapablas atingi kiel ekzemple "Montru 50 | 100 | 250 | 500 lastajn ŝanĝojn; montru la ŝanĝojn dum la 1 | 3 | 7 | 14 | 30 lastaj tagoj." en lastaj ŝanĝoj. En aliaj lingvoj estas kroma linio kun opcioj "Kaŝu malgrandajn ŝanĝoj, robotojn, ensalutintajn" Kaj mi ne scias kiel aldoni ĝin. Ĉar mi povas ŝanĝi konatan ŝablonon sed mi ne scias kiel ŝanĝi aranĝon de la sinsekvaj ŝablonoj en specialaj paĝoj. Arno Lagrange  16:54, 17. Jun 2004 (UTC)

Dankegon, sed mi petas aperigi ankaŭ la grandajn literojn Ĉ (gravas por mi pro (Futbal-Ĉampionado), kie interne aperas la majuskla ĉapelita litero. (cetere mi devas ĉiam aliri la paĝon pri futbalo). Io misokazis, ĉar la suba parto de serĉu iom pli longa ol necesas. Ĉu la programo aŭtomate duobligas la supran linion aŭ vi povas korekti la suban parton?

Mi provis ŝanĝi MediaWiki:Search al "Serĉu Ĉ ĉ Ĝ ĝ Ĥ ĥ Ĵ ĵ Ŝ ŝ Ŭ ŭ" sed tio rezultas nur minusklajn literojn super la kadro, kaj trolongigas la butonon (kiu fariĝas pli longa ol la marĝeno. Ni devos trovi alian solvon : Peti ke oni aldonu kroman linion por ĉiuj tiuj ĉapelitaj literoj sub la serĉkampo sendepende de la mesaĝo MediaWiki:Search kiu maloportune estas uzata kaj super la kvadrato kaj sur la butono : pro tio bedaŭrinde tio plilongigas la butonon. Fine ne jam estas la plej bona solvo. Arno Lagrange  06:39, 18. Jun 2004 (UTC)

Fakte kiam mi entajpis "Cxebisxef" en la serĉilo, ĝi aŭtomate iĝis "Ĉebiŝef" (post klako al "Ek") - sen neceso kopii literojn. Kaj ankaŭ mia retumilo tute ne kapablas kopii literojn el butono, do tie ili tute ne helpas. -- Paŭlo 23:33, 22. Sep 2004 (UTC)

Cetere por Guglo estas indifirente ĉu estas majuskloj aŭ minuskloj (kaj Guglo ne jam trovis la paĝon pri Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2004). La vikia programo jes malsame traktas la minusklojn kaj majusklojn kaj la butono "ek" sendas vin al la artikolo nur se vi precize tajpis ties titolon kiel ĝi estas titolita (krom pri la komenclitero de la unua vorto kiu sisteme estas majuskla kaj kiun la programo trovas eĉ se vi tajpas minuskle). Arno Lagrange  06:44, 18. Jun 2004 (UTC)

Bone. Ĉu ni do povas nun forpreni la tekston "ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ" de la "Serĉu"-butono? Ĝi estas iom konfuza. (Ankaŭ per mia retumilo [Firefox] ne eblas kopii literojn el butono.)
--VerdLanco 00:06, 23. Nov 2004 (UTC)

Propono 2[redakti fonton]

Se mi volas transiri al la hungaraj paĝoj, mi neniam trovas tuj la paĝoligilon maldekstre. Mi proponas, ke ĉiu lingvo aperu en Esperanto aŭ per la 2-3 internaciaj komputilaj literoj (hu, de, en..). Nun aspektas tute ĥaose tiu parto.

Se iu redaktoro ne povas realigi mian unuan proponon, mi petas, ke ili donu al mi la rajton tion fari. Ĉu la redaktorino Unukornulo forlasis la ŝipon aŭ ankoraŭ feriumas? Rk

Amike Razilklingo, kiu ripozos inter 06.23-06.30. kaj hodiaŭ festas sian naskiĝtagon.

Plej sincerajn bondezirojn okaze de via naskiĝtago !
Cetere pri tiu punkto same estas regata de la programo, kaj mi ne scias kiel ŝanĝi tion. Cetere mi dubas ke estus oportune ke anstataŭ la nomoj de la lingvoj aperus nur iliaj du- aŭ tri-literaj kodoj. Laŭ miaj esploroj estas farite same en la liaj lingvoj, krom en paĝoj kie redaktanto enmetis tian ligon [[:xx:Titolo|xx]]. Vidu ekzemple Lastaj ŝanĝoj. Arno Lagrange  12:43, 17. Jun 2004 (UTC)

Mia unua vizito[redakti fonton]

ĉe ĝangalo mi trovis tre ŝerceman "Kolonjano" kaj ĝentilan. bedaŭrinde mi forgesis miajn okulvitrojn kaj pro tio apenaŭ mi legis. mi gardis kelkajn paĝojn por poste tralegi ilin. ĉio ĉi tie ŝajnas esti tre interesa, sed mi faris klopodon por ensaluti kaj mi ne povis. evidente mi devas porti okulvitrojn Gratulojn al ĉiuj! via kuba amikino Lidja jc020901@phe.jovenclub.cu

Pliallogigo de la vikipedio[redakti fonton]

Laŭ ĉi tiu tabelo ni havas plimalpli 40 oftajn kontribuantojn al nia vikipedio. Mi opinias, ke tio estas tro malmulta. Kiel ni povas allogigi pli homojn al nia retejo? Eble ni povas skribi ĉiumonate mesaĝon al la novaĵgrupo "soc.culture.esperanto". (Ĉi tiu mesaĝon povas inkluzivi la nombron da artikoloj, lastajn artikolojn, ktp.) Aŭ, ĉu eble vi havas aliajn ideojn por pliallogigi Vikipedion? --Yekrats 15:08, 29. Jul 2004 (UTC)

Laŭ mi ni ĉefe kresku kvalite! Mi fakte sukcesis scivolemigi plurajn geamikojn (por la esperanta kaj la germana VP), sed post mallonga legado ili ne plu sentis tioman entuziasmon. En la germanlingva vikipedio oni fakte nun eĉ diskutas, ĉu ni dum unu aŭ du semajnoj malebligu la kreadon de novaj artikoloj, por ke ĉiu koncentriĝu al la plibonigo de la kvalito.
Certe nia projekto estas granda konstruejo, sed enciklopedio tradicie estas serioza, prestiĝa afero. Artikoloj malpli longaj ol unu frazo kaj en malbona kvalito apenaŭ allogas kompetentajn kunlaboremulojn. Pardonu, ke mi nur kritikaĉas anstataŭ doni bonajn proponojn. --Unukorno 18:47, 29. Jul 2004 (UTC)
Jes plibonigo de la jam ekzistantaj artikoloj pravus (kaj devus esti farita, vidu poste), sed oni tamen ne iru en elitisma kaj forpuŝanta sinteno!!

Inter la aferoj farindaj kaj farendaj estus kinvinki kelkaj pri sisteme relegi la jam kreitajn artikolojn kaj korekti la gramatik- vortaraj- kaj simple tajp-erarojn. Jam tio grave plibonigus la tuton. Ankaŭ aldonon de utilaj ligoj kaj plibonigo de la ordigo (tion jam faras kelkaj).
(Eliott)

Ĉu ekzistas retpoŝta sendlisto por esperanta vikejo? La esperantaj redaktantoj pli ofte rememoros pri la vikejo se ili retpoŝte ricevas novaĵojn, ĉu ne? --Sara L. 21:07, 28. Aŭg 2004 (UTC)
Germana vikipediisto kelkfoje mencias la Vikipedion en sia bone vizitata blogo (= reta taglibro). Ofte li mencias bonajn, sed ankoraŭ perfektigindajn artikolojn (prefere pri popularaj temoj) kaj poste vere kelkaj novuloj ekscivolemas kaj lasas komentojn en la blogo. Mi ne povas prijuĝi, kiom da novaj fervoraj vikipediistoj jam estiĝis tiel, sed la ideo laŭ mi estas bona. Amike, --Unukorno 16:35, 6. Sep 2004 (UTC)

Se vi kreas unufrazan artikolon, minimume aldonu la alilingvan ligilon. Ne kreu por nomo 10-fojan alidirekton por ĉiu ebla varianto. Eble mi petos forviŝi ĉiun unufrazan artikolon. Vikipediisto:Razilklingo

Se unu frazo jam donas taŭgan difinon kaj superrigardon pri la temo, ĝi laŭ mi kiel stumpo restu en la Vikipedio.
Mi malŝatas tamen artikolfragmentojn, kiuj ĉe informserĉantoj elvokas pli da demandoj ol da respondoj. Io tia: "xxx naskiĝis 18xx, mortis 19xx" laŭ mi eĉ ne taŭgas kiel stumpo, same kiel artikolo, kiu enhavas nenion krom ligilojn al alilingvaj vikipedioj. Eble kelkaj kontribuantoj pensas, ke certe alia vikipediisto rapide povos aldoni informojn, sed tio ofte ne funkcias. Mi ekz. ne tuŝas artikolojn, pri kies enhavoj mi ne konas la fakterminojn ktp.
Pro tio mi predikas al ĉiu: Verku almenaŭ tiom, ke la artikolo donu bazajn informojn (vidu ankaŭ: Vikipedio:La perfekta stumpa artikolo). Amike, --Unukorno 16:35, 6. Sep 2004 (UTC)


Newsletter[redakti fonton]

Hello. We have been working on a newsletter. This newsletter is to inform you about the activities of the Wikimedia Foundation. We would like that it is translated in your language. Can you help us ?

Link to the english version (you may find your language version already available at the top. Please contact SJ or I for help if needed : http://meta.wikimedia.org/wiki/Translation_requests/NL-1/En%3A

Any translation, even partial, will be great. Thanks in advance :-) Anthere 01:40, 17. Sep 2004 (UTC)


"Listo de artikoloj kiujn ĉiu vikipedio havu"[redakti fonton]

Mi lastatempe alvagas ĉi-tiu "meta" artikolo kiu estas listo de la plej grava artikoloj kiujn ĉiu vikipedio havu. Mi volas traduki la meta-artikolon, tamen mia gramatiko estas rusteta. :-) Ĉu "Vikipedio:Listo de artikoloj kiujn ĉiu vikipedio havu" estas ĝusta nomo? -- Yekrats 17:37, 27. Sep 2004 (UTC)


...gramatike plene en ordo. Tamen mi preferus diri tutsimple: Listo de havendaj artikoloj. Montanesko


Mi skribus aŭ "Vikipedio:Listo de artikoloj kiujn ĉiu Vikipedio havu" kun majuskla V ĉe Vikipedio; aŭ, kiel Montanesko proponis, sed tiam la korekta titolo estu "Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj". Bonŝancon por via traduko! --Unukorno 18:13, 27. Sep 2004 (UTC)

Nu, mi faris ĝin: "Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj". Tamen, mi havas iujn komentojn pri la listo.

  1. Mia traduko de la originala meta-artikolo eble ne estas perfekta. Verŝajne, oni poluru ĝin.
  2. Mi ĵus tradukis la artikolo, tiu iomete mankas. La listo ŝajnas usonocentre al mi. Ankaŭ, iuj gravaj bazartikoloj ne estis menciita: vestoj, Homo, kaj aliaj kiujn mi ne memoras nun.
  3. Laŭ mia opinio, oni povas trovi iujn malgravaĵojn en la listo ankaŭ.

Unu bonaĵo de la listo estas: ni facile povas vidi multajn mankojn en nia vikipedio. Nu, ni laboru! :-) --Yekrats 22:14, 18. Okt 2004 (UTC)


Intervikiaj ligiloj de la Ĉefpago[redakti fonton]

Ĉu ni volas ĉiu lingva vikipedio klakebla de la Ĉefpaĝo? Eble, ni povas montri la 10 plej popularaj vikipedioj por alligi. (Ni povas skribi la aliajn malsupren.) Havante ĉiu intervikia ligilo tie ŝajnas troema al mi. Ĉu vi? --Yekrats 19:59, 1. Nov 2004 (UTC)


Literoj A B C (ktp) ŝajnas fuŝita.[redakti fonton]

Saluton. La literoj A, B, C (ktp) ŝajnas fuŝita, tamen mi ne scias kiel? Ĉu vi povas helpi?

Estis problemo ĉe la ŝablono. Mi riparis ĝin. --Yekrats 11:00, 13. Nov 2004 (UTC)

Lernejoj[redakti fonton]

En intevjuo la fondinto de Vikipedio deklaris : "Intencas mi, ke iam liberaj lernej-libroj naskitaj el niej projektoj wikibooks estu baldaŭ uzitaj en la disvolviĝantaj landoj kaj konsistigu revolucion en edukado per draste malaltigi la kosto de ties enteno."

jes ja jen unu plej grava defiopunkto kaj utilo de la Vikia koncepto en la nuna monda cirkonstntaro! Sed, kompreneble, en tempo kiam S-ro Gbeglo Koffi kreas mezlernejon esperantan en Togolando, kial ne povus esti same pri la E- Vikipedio? Se ne veraj lernlibroj almenaŭ referencaj libroj pri diversaj temoj uzeblaj far la infanoj, kiuj, ĉu denaskaj, ĉu en lernejo tiel, kiel tiu de S-ro Gbeglo, ĉu profitantaj de E-o kursoj, estus lernitaj E-on ?

Eliott


"Ĉi-tiu dato en historio"[redakti fonton]

Ĉu estas interso pri sekcio de la ĉefpaĝo, kie oni trovos interesajn faktetojn pri la dato en historio? Multaj aliaj alilingvaj vikipedioj havas ĉi-tian sekcion. Se jes, mi iniciatos la kodon kaj la unuajn datumojn baldaŭ.

Mi ne estas memfida pri mia gramatiko. Ĉu la nomo "Ĉi-tiu dato en historio" plaĉas al vi? Ĉu vi havas pli plaĉantan sugeston?

--Yekrats 19:03, 22. Nov 2004 (UTC)

Traduko de la semajno[redakti fonton]

Ĉu iu volas traduki artikolojn de la meta:Translation of the week? Tie estas pli ol 20 lingvoj, sed Esperanto mankas :(

Ĉisemajna artikolo estas pri litova urdo Klajpeda (w:en:Klaipeda).

Jes, iu tradukis ĝin. Jen: Klaipeda. --Yekrats 18:11, 24. Nov 2004 (UTC)

Javascript[redakti fonton]

Mi spuras kiel aldoni, aperigi specialajn karakterojn dum redakto. Tiu karaktera tabuleto aperas ĉe alilingvaj vikipedioj dum redakto. Eble ni akiros tion eĉ ĉi tie. Mi bonvole akceptas ĉiun informon, apogon. La du ĉefaj demandoj: Kiel krei kaj kien alŝuti ĝin. Razilklingo 10:37, 10. Dec 2004 (UTC)

Bonege se vi klopodas fari tion. Bedaŭrinde mi eĉ spureton da scio ne havas ... Montanesko 11:04, 10. Dec 2004 (UTC)

Do, la kreitaj signoj ne funkcias kaj mi ne povis allogi komptentulojn por plibonigi tiujn, tiel mi redtarigos baldaŭ la sensignan varianton. RK


Pri lastaj ŝanĝoj[redakti fonton]

Saluton, iu plisveltigis la paĝon "lastaj ŝanĝoj", ne malbone, sed la nombro de la artikoloj, kiu ne plu aperas, ja estis interesas. Pli grave, sur la redaktaj paĝoj aperas (sub la redaktofenestro) iuj ĝavo-skriptaĵaj tekstoj, kiuj verŝajne "eskapis". Eble iu povas reĝustigi? (Pretere, la konkurso menciita supre de tiu ĉi babileja paĝo jam delonge decidiĝis.) --Umberto 07:19, 23. Dec 2004 (UTC)

Eble oni korektas, ĉar ankaŭ mi ne povas salti de ĉi tie al aliaj lingvoj. En aliaj lingvoj la desegno-surskribo Vikipedio estas nebula duobla. RK

Pli grave, la diversaj "dezirataj artikoloj" ktp. malaperis. Kaj ne plu eblas redakti la paĝon! Kio okazis? Mi timas, ke vandalismo... Bab 16:33, 25. Dec 2004 (UTC)


Ne, oni instalis la 23-an de decembro novan programon (versio 1.4) (vidu ĉe la germana V. supre la tekston), kaj tiel io misglatas. Se vi elektas/serĉas [vikipedio:Recenthanges] vi povas vidi, ke tio restis, sed ial ne aperas sur tiu paĝo. Se oni ne riparos la problemon, ni devas atentigi pri tio ĉe la programistoj. RK

Eble vi konstatis ke la enteno reaperis. Fakte nun aperas la enteno de nova mesaĝo : MediaWiki:Recentchangestext. Mi do enŝutis la entenon de la antaŭa vikipedio:Recentchanges tien. Jes la programo evoluis al versio 1.4 kaj tio kaŭzas diversajn ŝanĝojn. Estas novaĵoj ne jam esperantigitaj ktp. Geadministrantoj tie zorgu esperantigi esplorante Ĉiujn mesaĝojn kaj se iuj mesaĝoj mankas bonvolu esplori ĉe en:Special:Allmessages kiu ŝajnas pli ĝisdata. Se vi rimarkas ion ne esperantigitan trovu ĝin en unu el la du paĝoj 12 kaj redaktu ĝin, en la unua kazo rekte, en la dua anstataŭigante en per eo. ja funkcias. Vidu tiujn kiujn mi jam faris tie. Mi dankas se aliaj geadministrantoj ankaŭ prizorgos tion. (Cetere mi daŭre scivolas kiel korekti "Vikipedio diskuto" al "Vikepedia diskuto"). Arno Lagrange  09:22, 28. Dec 2004 (UTC)

Pri ge- en titoloj[redakti fonton]

Roberto demandas min "... kion vi pensas pri la uzo de ge- en titoloj. Laŭ mi argumento de kunteksto ne validas ĉar en titolo la vorto estas izolita. " Mi opinias ke ŝanĝi Gravaj esperantistoj al Gravaj geesperantistoj ne vere praviĝas ĉar laŭ mi "esperantistoj" signifas "esperantistaj homoj" kaj ne nur "esperantistaj viroj". Kion opinias vi aliaj ? Arno Lagrange  09:22, 28. Dec 2004 (UTC)

Eble la problemo estas pli baza: Ĉu la vikipediistoj interkonsentas pri la uzo de ge- en Esperanto ĝenerale? Mi kreis la artikolon Ge- hodiaŭ, kiu espereble klarigas mian komprenon (mian propran uzon) de la prefikso. Sed mi pensas, ke ĝi ne kongruas kun ĉies kompreno de ge-, ĉar se ĉiuj perceptus ĝin tiel, ne estus ajna disputo, kaj la titoloj estus sen ge-. Aŭ ĉu eĉ ne estas interkonsento pri tio, kiuj radikoj en Esperanto estas neŭtraj kaj kiuj estas viraj?
Ĉiukaze, kiam ni atingos interkonsenton pri la formo de titoloj, ni priskribu la konkludon en Vikipedio:Nomoj de titoloj por eviti ontajn ripetojn de la diskuto.
--VerdLanco (diskutu) 17:01, 28. Dec 2004 (UTC)
Vere, ne estas interkonsento pri neŭtreco de vortoj en Esperanto. Ni devas diskuti kaj priskribu, kiel pensas Verdlanco, sed per argumentoj, ne per sentumoj aŭ personaj emoj. Mi argumentis en la diskutpaĝo pri Brazilaj geesperantistoj kun opinio de René de SAUSSURE ke radikoj rilataj al homoj en Esperanto estas ĉiam viraj, mi serĉos pri tio. Krome,la prefikso ge- NENIAM estas ofte uzata, ne estas, do, MODERNA emo kiel oni diras. Zamenhof mem en la malfermo de unua UK ekis sian paroladon: "Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj", ne "Estimataj gesinjoroj"; laŭ Ismael GOMES BRAGA ĉar "gesinjoroj" signifus paroj. Hodiaŭe, ekzemple en Jarlibro de UEA, estas uzataj la formoj sinjoro kaj sinjorino, do mi pensas neniu sentas neutrecon en sinjor-, sed iĉecon. Sed, ŝajnis al mi ke Zamenhof sentis la homajn radikojn viraj, li diris: dank'al tio, ke je lavado de tolaĵo sin okupas ordinare virinoj, vi en ĉiu lingvo havas vorton por esprimo de la komprenaĵo "lavistino"; sed se viro ekvolos okupadi sin je lavado de tolaĵo, vi en tre multaj lingvoj staras jam senhelpe kaj ne scias, kiel nomi tian homon, ĉar nomon de viro, kiu okupas sin je lavado de tolaĵo, vi neniam aŭdis! Je kuracado ĝis nun okupadis sin sole viroj; sed kiam ekaperis kuracistinoj, aŭ virinoj posedantaj ian sciencan rangon, por ili en la plimulto da lingvoj ne troviĝis vorto! Do la fakto, ekzemple de la Angla uzi "Doctor" por viroj kaj virinoj estas, lau Zamenhof, manko de la Angla, ne virtuto. Krome, Zamenhof uzis la vorton lav'ist'in'o, tiel, por li, lav'ist estas vira vorto, samkiel Esperant-ist-o estus.
Fine, kiel diris Zamenhof: "Ne venis ankoraŭ la tempo ke ni estu tro pedanta". Karegaj, mi vojaĝos pro novjara festo, dum kelkaj tagoj mi ne ĉeestos! Feliĉan Novjaron al ĉiuj!Roberto
Tion li diris antaŭ 100 jarojn; eble nun tiu tempo venis?  :-)
Mi samopinias, ke sinjoro estas iĉa vorto. En la artikolo pri iĉaj vortoj ni provu atingi interkonsenton pri tio, ĝuste kiuj vortradikoj kaj afiksoj estas iĉaj en Esperanto. Kaj en la artikolo pri inaj vortoj ni listigu ĉiujn inajn. Ĉiuj aliaj vortoj nepre devas esti neŭtraj, ĉu ne?
En la angla (kaj multaj aliaj lingvoj) ekzistas sekse neŭtraj vortoj por metioj kaj oficoj (ekz-e doctor = doktoriĉo aŭ doktorino). Eble estas manko en tiaj lingvoj, ke ne eblas indiki la sekson per simpla ŝanĝo de tiu vorto, sed estas almenaŭ same grava (laŭ mi multe pli grava) manko, se ne eblas nomi metion aŭ oficon de personoj sen samtempe diri ion pri ilia sekso. Feliĉe, Esperanto ne nepre estas tia.
Por ni tute ne gravas, kio estas moderna aŭ malmoderna. Gravas, kia estas la hodiaŭa uzo de "ge-" en Esperanto.
--VerdLanco (diskutu) 14:34, 31. Dec 2004 (UTC)
Male al aliaj lingvoj Esperanto estas ligata de sia Fundamento, sed laŭ mia impreso tiu ne diras, ke sensufiksaj person-vortoj estas viraj, escepte de "viro", "sinjoro", "patro", "filo", "frato", "onklo", "avo", eble ankaŭ "nevo" kaj "nepo". Mi mem uzas profesi-vortojn kvazaŭ neŭtrajn kaj nek parolus pri "instrustino" aŭ "sekretariino" nek inverse supozus, ke "instruisto" aŭ "sekretario" estas viraj, kaj mi konas multajn, kiuj same faras (certe estas ankaŭ aliaj). La supozo, ke "ge-" forprenas de vorto la virecon (ne aldonas la emfazan ambaŭseksecon), igus tiun prefikson tre stranga; ĉiuj aliaj vort(er)oj aldonas signifon, ne forprenas ĝin. --Umberto 14:55, 31. Dec 2004 (UTC)

Forigo malhelpas progreson ![redakti fonton]

ciuj tiuj forigoj, kiaj tiuj, kiujn Razilklingo faris, male utili al la Vikipedio, malhelpos en la futron, ke tiuj estontaj artikoloj pleniĝos; tio ne utilas al la Vikipedio, male. Eĉ artikoloj kun nuraj ligoj al alilingvaj Vikipedioj povas aŭ utili al vizitanto aŭ instigi al traduko de artikolo.

(Eliott)

Mi instigas verki eĉ unu frazon, ligon al artikolo + alilingvan ligon kaj ĉio restas. Mi iomete ripozas.

Laŭ la nunaj spertoj, neniu plenigos tiujn artikolojn krom 2-3 homoj. Sed la ĉefa pleniganto estas mi, tiel mi devas decidi pri aferoj. La forigitaj "artikoloj" jam dormis sufiĉe por forigi ilin. Razilklingo 08:08, 28. Dec 2004 (UTC)

Mi ĝenerale konsentas kun RK pri la principo. Se estas malkonsento bonvolu argumenti pri iu troa forigo. Arno Lagrange  09:22, 28. Dec 2004 (UTC)

Ankaŭ mi konsentas kun RK. Oni neniam fidu, ke ene de mallonga tempo alia vikipediisto plenigos fragmentan artikolon. Ene de mallonga tempo fakte io devas okazi: Se tia artikolfragmento ekz. trovatas per Google, kaj la trovanto ricevas nur ligojn al lingvoj kiujn li eble eĉ ne komprenas, li probable neniam revenas al la Vikipedio. Mi proponas al vi, Eliott, faru liston pri artikoloj, kiujn vi ŝatus havi en la Vikipedio, sed mem ne volas/povas verki. Metu ĝin aŭ ĉi tien aŭ en vian vikipediistan paĝon. Amike, --Unukorno 11:25, 28. Dec 2004 (UTC)

"Malplena paĝo" -- ĉu cimo?[redakti fonton]

De kelkaj tagoj okazadas al mi, ke kreante novan artikolon mi ricevas la respondon "la paĝo nun estas malplena". Tamen la artikolo alvenis kaj poste eblas legi ĝin. Ĉu eble estas cimo en la nova viki-versio? --Ismo 22:48, 29. Dec 2004 (UTC)

Mi havas precize la saman sperton. Sed ĉiam, kiam mi al tia "malplena" paĝo faras "refreŝigu", mia nova artikolo aperas. Do, se tio estas cimo, ĝi ne estas tre grava cimo.
--VerdLanco (diskutu) 23:09, 29. Dec 2004 (UTC)

Hodiaŭ ne funkciis eĉ la interna serĉilo. Ni esperu, ke oni rapide solvas la problemojn. RK

Estas interese[redakti fonton]

Mi trovis la konkretan artikolon morkelo per serĉo en yahoo (morkelo + vikipedio), sed per google ne. Kaj la 6-an de januaro tiun ĉi frazon, sed morkelo ankoraŭ ne.