Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2005 7

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Mi volas verki robotojn[redakti fonton]

Ĉi-nokte mi decidiĝis, ke mi volas verki robotojn por helpi al la esperantlingva Vikipedio. Eble ĉi tio estas nur nokte elpensita frenezaĵo kaj mi ankoraŭ vekiĝos de ĉi tiu sonĝo, sed ĉi-momente tio ŝajnas al mi esti tre bezonata afero kaj tre taŭga ilo, per kiu mi povas helpi al nia projekto. Jes ja, mi dum la kelkaj lastaj monatoj klopodas multe redakti artikolojn.

Enirinte universitaton kaj akirinte porteblan komputilon kaj interretkonekton eĉ instruĉambre, mi nun verkas kontribuaĵojn por la enciklopedio eĉ dum prelegoj (se tiuj ne estas tro interesaj aŭ se la enhavo jam estas iom konata al mi kaj mi do klopodas priatenti ambaŭ aferojn samtempe ;-).

Lastatempe mi ankaŭ komencis fari ne tro videblan, sed ĝenerale prosperigan agadon, kiel priatentado de listoj kiel ekz. Neligitaj paĝoj, Seneliraj paĝojPlej malnovaj artikoloj (en la Vikipedio troviĝas multegaj bonaj artikoloj, kiujn tamen malfacilegas trovi!).

Tamen redaktante, mi ofte multe koleriĝis kaj eĉ malreviĝis pro pluraj fuŝoj, kiuj troviĝas en la enciklopedio - daŭra ekzisto de malnovaj, jam longe venkitaj meĥanismoj (rektaj ligiloj al eksteraj bildoj, intervikiaj ligiloj supre de paĝo aŭ en nelaŭalfabeta ordo, enkuntekstigo farata per renversaj ligiloj anstataŭ per la kategoria sistemo...); oftegaj mistajpaĵoj kaj malĝustaj esprimoj (uzulo anstataŭ uzanto; eksteraj ligoj anstataŭ eksteraj ligiloj...); manko de ajnaj reguloj pri uskleco; ktp. Kelkajn tiajn iritantaĵojn mi listigis ankaŭ en mia vikipediista paĝo kaj bonvenigas diskuton pri ili.

Jam plurfoje mi ekpensis pri tio, ĉu havas sencon ĉi tiel senĉese batali kontraŭ la ventmueliloj. Fojfoje mi eĉ tiom senesperiĝis, ke mi volis forlasi la Vikipedion, ekignori ĉiujn erarojn kaj ne plu aktive redakti. Tamen poste venis unuaj ideoj kaj hodiaŭ la fina solvo: Mi volas verki robotojn!

Bonvolu doni al mi tempon. Mi estas programisto kaj studento pri informadiko, tamen mi ankoraŭ neniam uzis robotojn ĉe Vikipedio kaj ne konas la programlingvon Python, en kiu ili estas kreataj. Malgraŭ tio, mi volas nun konatiĝi kun ĉi ĉio. Ja la konon de Python mi poste verŝajne bezonos ankaŭ por mia plua studado kaj eble eĉ por elverko de mia magistra verko, ĉar mi planas okupiĝi pri la fako prilaborado de natura lingvo, en kiu Python estas unu el la ĉefe uzataj iloj. Kaj, samtempe, mi ĉi tiel helpos al la komunumo. Ja verki povas iu ajn, sed se mi jam estas programisto, mi helpu al la komunumo uzante ĉi tiujn miajn specifajn trajtojn!

Nu, mi invitas vin komenci proponadi, kiujn robotojn vi bonvenigus en la Vikipedio. Aŭ, pli kompreneble dirite: Kiuj aferoj pri la Vikipedio kolerigas vin kaj estas ŝanĝendaj, sed ili daŭre devas nun ĉagrenigi vin, ĉar ili estas en la Vikipedio tiom multaj, ke ne eblas por homo korekti ilin ĉiujn - sed samtempe tiuj eraroj estas ĝis tiom sistemaj kaj algoritme troveblaj, ke eblas trovi kaj korekti ilin al komputilo. Mi rimarkas, ke similan diskuton lanĉis supre jam Alaŭdo, sed tiu formortis ial. Espereble ĉi-foje ĝi estos pli fruktodona! Do, se vi havas proponojn, bonvolu viziti paĝon Vikipediisto:Blahma/Proponoj por robotoj, kie mi kolektas ilin, kaj enmetu viajn propojn tien!

P.S. Mi jam iom priesploris la aferon kaj eksciis, ke por ĝuste registri roboton, oni bezonas konfirmon de stevardo. Ankaŭ mi eksciis, ke Arne estas unu el tiuj. Arne, ĉu vi pretas helpi al mi pri tio?

Amike kaj roboteme salutas vin, Blahma 01:04, 30. Nov 2005 (UTC).

Nu, mi nur konsilas, "Ne reinventis la radon." Jen aro da faritaj vikipediaj robotoj ĉe http://sourceforge.net/projects/pywikipediabot/ kaj pliaj (anglaj) instruaĵoj ĉe http://meta.wikimedia.org/wiki/Using_the_python_wikipediabot . Bonŝancon! -- Yekrats 01:41, 30. Nov 2005 (UTC)
Dankon pro la ligiloj, Yekrats! Fakte ties malkovro ĉe la diskutpaĝo de unu el aliaj vikipediistoj instigis min lerni iom pli pri la robota sistemo kaj ekinteresiĝi pri ĝi kaj eventuale skribi ĉi tion. Mi certe komencos per esplorado de ĉi tiuj jam ekzistantaj robotoj kaj plurkaze mi certe eĉ ne bezonos proprajn krei kaj simpla ĝusta agordigo de roboto ekzistanta faros multon - ja oni ne plu bezonas reinventi la radon, sed tamen por esti sukcesaj, oni devas la radon uzadi (ĉar alikaze ne havas sencon). Blahma 03:25, 30. Nov 2005 (UTC)
Vidu kaj skribu ĉe: Vikipedio:Laboro por roboto Maksim 07:19, 20. Dec 2005 (UTC)

Bonvolu partopreni la nomodebaton![redakti fonton]

Sa ĉiuj! Okazas nun debato en Vikipedia diskuto:Diskutejo pri la plej taŭga nomo por tiu ĉi paĝo. Bv. partopreni! Bariste via, Bab 13:48, 30. Nov 2005 (UTC)

Kial ni ne debatu pri la nomo sur tiu paĝo? Alauxdo 16:57, 30. Nov 2005 (UTC)

Vikipedia Konkurso[redakti fonton]

Malsuben mi proponis la frenezan ideon pri Vikipedia Konkurso por novaj artikoloj. Mi ĵus skribis la unuan version de la reguloj, kiuj eble povas ŝanĝiĝi por plia klareco.

La laborfazo de la konkurso (nune) komenciĝos la 15-an de decembro (Zamenhofan Tagon) kaj la juĝofazo komenciĝos la 15-an de januaro. Bonvolu pripensi temon eniri la konkurson, aŭ listigi doneblan premion.

Jen: Vikipedio:Konkurso

-- Yekrats 21:16, 30. Nov 2005 (UTC)

Kiu ŝatas kunkonkursi ? Biciklanto 22:37, 18. Dec 2005 (UTC)

Dankon pro via eniro, Biciklanto. Mi planas fari pli grandan anoncon baldaŭ. Kiu ajn povas eniri! (mal)GRANDAJ PREMIOJ HAVEBLAJ! :) --Yekrats 01:46, 19. Dec 2005 (UTC)

Vere, mi ne komprenis la regulojn de la konkurso. Roberto 15:43, 19. Dec 2005 (UTC)

Roberto:Tre, tre simple:
  1. Elektu (tute malplenan) artikolon.
  2. Metu ŝablonon {{konkurso}} en tiu artikolo, kaj listigu vian artikolon ĉe la konkurso-paĝo.
  3. Ampleksigi vian artikolon ĝis la findato. (15-a de januaro)
  4. Ni voĉdonos la gajnanto(j)n.
Ĉu pli bona? -- Yekrats 20:13, 19. Dec 2005 (UTC)
Interesus min teknika faro por gajninto. Ĉu iu sendos ĉekon? Aŭ ĉu ia mesaĝisto portos gajnaĵon ĝis hejmo de gajninto? Aŭ ĉu gajninto ricevos "oran bildon" en sian paĝon? Petro 19. Dec 2005 15:59 (UTC)
(Vidu diskuton malsupren, pri aliderektiloj) Teknike, ni sendu ĉekon el Ĉekio portante ĉekon, aŭ teĥnike ni sendu ĉeĥon el Ĉeĥio portante ĉeĥon! :-) Le Hibou 18:10, 19. Dec 2005 (UTC)

Kial artikolo pri Rigo estas neredaktebla? Redaktinte kaj klakinte "konservu ŝanĝojn" aperas tute alia artikolo.

Ĉu administrantoj faris tion? Tio estas unusola artikolo (kiun mi trovis), kiu "kondutas" tiel. Bonvolu iu korekti la artikolon kaj alskribu al Kategorio:Ĉefurboj vortojn "de Eŭropo" kaj ŝanĝu ĝin al Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo Petro 1. Dec 2005 09:36 (UTC)

Ĝi estas la sama problemo pri kiu mi plendas ĉe #Problemo pri nova spam-filtrilo. Mi ne scias la solvon, tamen mi esploros ĝin. -- Yekrats 11:24, 1. Dec 2005 (UTC)

Nu, mi esploris kaj pridemandis la spam-filtrilon. Ĝi blokas paĝon se la paĝo enhavas eksteran ligilon el la spam-nigralisto. Ja, mi trovis malgrandegan ligilon en la artikolo pri Rigo. Kiam mi forigis la spam-ligilon, la spam-filtrilo ne blokis ĝin. Tamen, se oni trovos alian problemon kun la spam-filtrilo, informu nin. -- Yekrats 22:14, 1. Dec 2005 (UTC)

Nova "Portalo" nomspaco[redakti fonton]

Ni nun havas nomspacojn "Portalo" kaj "Portala diskuto" por pli facile fari Vikiportalojn. Ĉe Vikipedio:Vikiportaloj mi skribis kiel fari novan portalon, tamen mi ne jam tute provis la procezon. Se vi volas fari novan portalon, kaj havas problemojn, kontaktu min. Mi helpos vin.

Elstaraj artikoloj[redakti fonton]

Mi rimarkas, ke multaj artikoloj, kiuj neniam estis ADSL en nia vikio, havas la indikon, ke ili estis akceptitaj en la liston de elstaraj artikoloj. Kiu kaj kiel aprobas tiun akcepton de la artikoloj? Eble mi preterrigardis iun voĉdon-paĝon? Amike, Alauxdo 02:18, 3. Dec 2005 (UTC)

Ankaŭ mi interesiĝas pri tio. Listo de ĉiuj elstaraj artikoloj videblas ĉi tie: [1]. Mi kalkulis kaj nun estas 63 da tiuj. Blahma 17:02, 3. Dec 2005 (UTC)
Troviĝas multegaj artikoloj en la Vikipedio; jen pluraj, pri kiuj ni pensas ke ili estas aparte informoplenaj kaj bonstilaj estas la unua frazo de la artikolo pri elstaraj artikoloj. Eĉ nenie alie estas skribite, ke tiaj artikoloj estas nur tiaj, kiuj venkis en balotado pri ADLS. Elstaraj artikoloj kaj ADLS estas du aferoj. Artikoloj elektitaj kiel ADLS aperas poste en la ĉefpaĝo kaj surbaze de tiu ĉi elektado ili ankaŭ aperas en la artikolo pri elstaraj artikoloj. Petro 3. Dec 2005 19:27 (UTC)
Sed kiu decidas,ke la artikolo estas tia aŭ ne? Alauxdo 19:51, 3. Dec 2005 (UTC)
Alaŭdo, se vi trovos artikolon, kiu ne estas indikita en la artikolo pri elstaraj artikoloj kaj pri kiu vi pensas, ke ĝi povus esti tie, ĉar ĝi havas tiajn kvalitojn, trankvile aldonu ĝin tien. Vikie Petro 3. Dec 2005 20:16 (UTC)

Antaŭ kelkaj monatoj, eble estas en arkivoj de diskutejo, mi proponis doni "medalojn" al elstaraj artikoloj laŭ la modelo de la franca vikipedio, sed kiel la teksto de la franca vik. estas "tro franca" (Tiu artikolo honorigas la Vikipedio, aŭ iu simile) oni faris ŝablonon pli humilan. En tiu tempo mi proponis la balotadon por elekto, se mi memoras, minimume tri voĉoj. Post kelka tempo, aperis la unuaj artikoloj kun la "medaletoj", kaj mi pensas ke estas kiel diras Petro, individua opinio. Eble ni povas interkonsenti pri balotado pri tio.Roberto 01:58, 4. Dec 2005 (UTC)

Aktualaj aktualaĵoj[redakti fonton]

Sur la paĝo de Aktualaĵoj (alklakebla el la maldekstra menuo) la plej nova "aktualaĵo" datiĝas ja al 16-a de Novembro. Ĉu eble troviĝos iu volontulo, kiu ja povus zorgi pri la afero kaj (ni diru) ĉiun duan tagon aktualigi la enhavon de tiu paĝo kaj de la respektiva ŝablono, kiu aperas sur la ĉefpaĝo? Alauxdo 01:19, 7. Dec 2005 (UTC)

Mapo de nia vikipedio[redakti fonton]

Mi ĵus startis projekton de FRAPPR [[2]], kiu celas montri sur la tutmonda mapo la nunan lokon de homoj en la komunumo. Similaj komunumoj ekzistas en angla kaj rusa vikio. Vi povas jam vidi de kie mi tajpas en vikipedio. Aldonu vin! Alauxdo 01:36, 7. Dec 2005 (UTC)

Mi aldonis lokon de mia hejma universitato al FRAPPR. Nu, mi proponas aldoni ligon de la projekto en memprezentajn paĝojn ekz. Vikipedio:Vikipediistoj laŭ landoj por memprezentoj aldonu sian lokon. Ryoho 15:45, 7. Dec 2005 (UTC)
Pardonu mian malklerecon, sed mi ne komprenis la aferon. Roberto 05:55, 8. Dec 2005 (UTC)
Neniu ajn problemo ;) Simple estas iu projekto, kie oni povas indiki sian nunan lokon sur virtuala mapo. Poste aliaj partoprenantoj de la sama projekto povas vidi, kie troviĝas kunlaborantoj kaj (eventuale) kontakti ilin, se evidentiĝos, ke tiuj situas en la proksimeco. Do, sufiĉe utila kaj interesa afero, ĉu ne? Alauxdo 14:33, 8. Dec 2005 (UTC)
Vidu ankaŭ: http://www.frappr.com/esperanto --Fajro 14:06, 14. Dec 2005 (UTC)

La Portalejo[redakti fonton]

Mi kreis tem-organizatan enirejon por la novaj portaloj (Estas nun 4 portaloj): Portalo:Portalejo (simila al en:Portal:Browsefr:Portail:Accueil). Ĉu ni povas aldoni ligilon al la ĉefpaĝo, tiel legantoj facile povus trovi la portalojn? Sroterpomkapo 05:02, 8. Dec 2005 (UTC)

Mi provizore faris tion (legu en la "Bonvenon"-kadro) kaj esperas, ke vi plievoluigos vian portalejon, ĉar dume ĝi aspektas tre magre. Amike, Alauxdo 15:10, 8. Dec 2005 (UTC)

Dankegon. Mi esperas, ke la portalejo kreskos, sed pli da personoj devos fari portalojn. Ĝi estas, intertempe, tre magra, jes. Sroterpomkapo 18:08, 8. Dec 2005 (UTC)

Ĉu eblas aldoni ligilon en la maldekstran parton de navigado ligilon al Portaloj? Mi opinias, ke tio estus utila ligilo por rapide iri al ili. Dankon. Petro 8. Dec 2005 18:27 (UTC)
Estas jam ligilo al Vikipedio:Vikiportaloj (La alia ligilo Vikipedio:Portaloj redirektiĝas tien). La ligilo estas en la supra "Bonvenon"-kadro. Ĉu vi deziras ĝin aliloke? Sroterpomkapo 18:51, 8. Dec 2005 (UTC)
Mi devas pliprecizigi mian demandon. Mia propono estas la jena. Havi ligilon en la maldekstra strio kun ligiloj al Ĉefpaĝo, Lastaj ŝanĝoj, Diskutejo ktp. por ke oni povu iri al ili el kia ajn artikolo. Nun estas bezone reveni al lastaj ŝanĝoj aŭ serĉi ĉiun konkretan Portalon. En la ligilo estus aliro al ĉiuj jam ekzistantaj Portaloj. Kion opinias vi? Kiu povas fari tion? Petro 8. Dec 2005 19:53 (UTC)
Mi ne opinias tion inda aldoni la ligon al la portalejo en la maldekstran strion en Vikipedio, ĉar unue, la portalejo ankoraŭ ne estas bone disvolvita kaj bezonas eventualan prilaboron kaj plibonigon, kaj, due, tio ne estas tiel grava informo por montri ĝin tie. Eble estonte ni povus havi apartan blokon pri tiu sur la titolpaĝo. Aŭ eble ni voĉdonu por tio! Alauxdo 17:07, 9. Dec 2005 (UTC)

Dankon. Mi opinas, ke la aktuala ligilo tre sufiĉas. Sroterpomkapo 21:00, 9. Dec 2005 (UTC)

Nova "Komunuma Subportalo"[redakti fonton]

Mi lastatempe verkis novan version de la "Redakta Portalo" aŭ "Komunuma Subportalo". Komparu la novan version kun la malnova versio. La nova versio eble bezonas gramatikan helpon. Ĉu vi opinias? -- Yekrats 16:41, 9. Dec 2005 (UTC)

Nu, mi ŝanĝis la malnovan version kun la nova versio. Se vi havas problemojn aŭ demandojn, informu min. -- Yekrats 22:10, 9. Dec 2005 (UTC)
Kial subportalo??? En la menuo ja staras "portalo", sen ajna "sub". Alauxdo 15:55, 10. Dec 2005 (UTC)

Interwiki bot[redakti fonton]

Mi ne parolas Esperanton :(

Hi,

I'd like to get the authorisation to run an interwiki bot on your wiki, which would add links to other Wikipedias in other languages. I need you approuval to get a "bot flag", allowing me to run my bot without flooding you Recentchanges (Lastaj ŝanĝoj) page. I already run this bot on fr:, en:, de:, ja:, sv:, nl:, it:, es:, pl:. Is it OK for you ? Thanks ! ▪ Eskimo  10:27, 11. Dec 2005 (UTC)


"Saluton, mi volas ricevi permeson uzi intervikian roboton ĉe via vikio, kiu aldonos ligilojn al aliaj Vikipedioj en aliaj lingvoj. Mi bezonas permeson por 'bot-flago', do mi ne inundos vian 'Lastaj ŝanĝoj' pagon. Mi jam operacias la robotn ĉe fr:, en:, de:, ja:, sv:, nl:, it:, es:, pl:. Ĉu bone? Dankon!" tradukis Yekrats 12:07, 11. Dec 2005 (UTC)

Dankon YekratsEskimo  12:10, 11. Dec 2005 (UTC)

Sensencaj redirektiloj[redakti fonton]

Ĉu vere necesas havi al unu artikolo kelkajn redirektilojn? Se artikolo estas malĝuste nomita, ĉu ne estus pli bone forigi mistitolitan nomon kaj anstataŭigi ĝin per ĝusta ol krei sensencajn redirektilojn. Kiu uzos poste ilin? Mi en nacia vikipedio kreis foje titolon kun du malĝustaj literoj kaj en la sekvanta momento tia titolo estis forigita kaj anstataŭigita per la ĝusta. Kial tio ne funkcias tiel ankaŭ ĉe nia Vikipedio? Ĉu eblas kunkalkuli, kiom da redirektiloj ni havas, kiom estas el ili utilaj kaj kiom estas senbezonaj, ĉar neniu uzas ilin? Kiom da "loko" ili prenas sume en Vikipedio? Petro 14. Dec 2005 17:51 (UTC)

Mi ĝojas, ke ankaŭ Petro sentas la bezonon finfine akiri konsenton pri ĉi tiu temo. Post hodiaŭa denova diskuteto de mi kaj li pri tio, mi ekpretigis propran kontribuon ĉi tie, sed ne povis publikigi ĝin pli frue ol nun, kaj nur poste rimarkis, ke li jam ekis la saman temon. Mi kun ĝojo aprezas la diskutemon kaj esperas ke ni trovos kontentigan solvon.
P.S. Reage al via lasta demando, Petro, verŝajne malfacilas diri kiom ofte kiuj alidirektiloj (kaj ĝenerale artikoloj) estis vizititaj, ĉar pro trookupeco la Vikipedio-serviloj ne kalkulas en la datumbanko la vizitojn. Rilate al la "loko" prenita, mi povas doni konkretan respondon: Sume, alidirektiloj konsumas en nia Vikipedio 8,7 kilobajtojn (oktobro 2005, fonto [3]). Ĉu naŭ mil literoj estas tro multe kontraste kun la utileco kiun tio povas alporti? Preterdire, bonvolu noti kiom da loko konsumas (kaj ĉefe kaj pli relevante, kiom rapide kreskas la percentaĵo de) alidirektiloj en alilingvaj vikipedioj (interese, ke ĝuste la ĉeĥa, pri kiu vi parolas, estis dum kelkaj monatoj tiu kun plej rapide plimultiĝanta alidirektilaro :o). Kaj cetere, ĉu en la Vikipedio ni estas iel limigitaj per libera loko? Ĉu oni ne kreu utilajn aferojn, nur ĉar poste "povus manki loko"? Mi opiniis, ke Vikipedio strebas kolekti kiom eble plej multe da informoj, do konsideroj de prenita loko ne estas relevantaj (kial do ni tiam strebus plej rapide akiri 30 mil artikolojn ktp.?). Blahma 20:54, 14. Dec 2005 (UTC)

Alidirektiloj konsideritaj sendanĝeraj?[redakti fonton]

Saluton. Dum kelkaj lastaj semajnoj de mia redaktado, mi ekopiniis, ke kelkaj Vikipediistoj (ekzemple Vikipediisto:Petr Tomasovsky) verŝajne ne komplete komprenas la nocion alidirektilo kaj ties uzon en la Vikipedio. Ili klopodas forigadi ofte utilajn alidirektilojn kreitajn de aliaj homoj, nur ĉar tiuj alidirektiloj ligas al la originala artikolo per nomo neoficiala, nomo nekorekta sed ofte uzata (ekz. Ĉekio por Ĉeĥio), nomo multe uzata iam antaŭe en la historio (ekz. Spielberg por Špilberk), nomo vaste uzata en alia lingvo ol la konkreta nacia lingvo, aŭ ekzemple nomo ekestinta per alia transskribmaniero ol tiu opiniata de la e-komunumo kiel ĝusta (ekz. Josef STALIN por Iosif STALIN). Kontraste, mi, kaj laŭŝajne ankaŭ kelkaj aliaj Vikipediistoj (ekzemple Vikipediisto:Yekrats ĉi tie), opinias tiajn alidirektilojn sendanĝeraj kaj pensas, ke ili kapablas nure helpi kaj neniam malhelpi. Estas rimarkinde, ke same diras ankaŭ la ĝenerala konsento de la granda anglalingva Vikipedio (se vi regas la anglan, bonvolu legi ĉe [4], [5]). Pro ripetiĝantaj disputoj pri tiu ĉi temo inter vikipediistoj, mi konkludas ke ni bezonas akiri konsenton pri alidirektiloj. Do, mi atendas viajn opiniojn kaj volas ekscii, ĉu vi favoras aŭ malfavoras kreadon de tiaj alidirektiloj. Blahma 20:24, 14. Dec 2005 (UTC)

Mi tute subtenas kreadon de alidirektiloj. Mi kelkfoje verkis artikolon pri la samo ĉar forestis alidirektilo (ekzemple mi verkis artikolon naĝado kvankom jam ekzistis artikolo naĝo. Maksim 14:56, 19. Dec 2005 (UTC)

Kokokriado[redakti fonton]

Koko krias ĉeĥe kikiriki. Bonvolu ĉiuj fari redirektilojn en ĉiuj naciaj lingvoj, por ke ĉiuj trovu artikolon pri kikiriki kaj ni estos majstroj en redirektilado. Petro 14. Dec 2005 20:33 (UTC)

Mi plene konsentas kun forigo de nomo Ĉekio, se tio plaĉos al iu aŭ ne. Ankoraŭ unufoje mi ripetas, ke mi ne estas ĉeko, kara Blahma, se vi jes, kian vi havas valoron? Petro 14. Dec 2005 20:40 (UTC)
Petro, mi jam ripetis por vi en via diskutpaĝo, ke nek mi estas ĉeko kaj persone kontraŭas la nomon Ĉekio por nia lando. Tamen, se ni volas ke aliaj homoj ne uzu tiun esprimon, ni devas instrui tion al ili - montrante per alidirektilo de Ĉekio al Ĉeĥio. Viajn komentojn pri kokokriado mi opinias nerelevantaj kaj ne intencas prikomenti. Mi pli ĝojus, se vi anstataŭ tia primokado trastudus la de mi cititaj paĝoj kun priskriboj de la konsentoj de la anglalingva vikipedio kaj dirus al mi, kial vi persone kontraŭas ilian imitadon ankaŭ ĉi tie, kaj kial vi opinias alidirektilojn danĝeraj. Blahma 00:12, 15. Dec 2005 (UTC)

Mi malkonsentas kun la forigo de Ĉekio, tamen mi ne volas eniri redaktomiliton pro la afero. Mi opinias, ke ĉi tia alidirektilo el (malĝusta nomo) Ĉekio al (ĝusta nomo) Ĉeĥio estas valora. Ekzistas simila landa alidirektilo el Meksikio al Meksiko. "Ĉekio" estas ofta misliterumo/mistajpaĵo, trovebla ĉe Guglo ĉe multaj paĝoj. Se oni faras ĉi mistajpaĵon, ĉu estas preferata montri neniun paĝon aŭ korektatan paĝon?

Aŭ pli malbone, ke iu kreus novan pagon Ĉekio? Aliaĵo kiu interesas al mi... kiu kreis la alidirektilon "Ĉekio", kaj kiu forigis ĝin? Laŭ mi, se iu ajn pensas ke alidirektilo estas utila, ĝi restu. Se administrantoj forigas misliterumitan alidirektilon sen diskuto kun ĝia kreinto, ĉu ni ne riskas, errm, diktaturon de la pro-literatoj? Le Hibou 02:02, 15. Dec 2005 (UTC)
Mi kredas, ke la aferon ne damaĝas alidirektiloj, eĉ plej frenezaj, se ili estas uzeblaj. Ĉiu komencanto scias, ke ĥ ĝenerale tendencas esti anstataŭata per k en Esperanto. Do tute nature iu povas testi artikolon Ĉekio. Prefere tie estu alidirektilo, ol nenio. --Slavik IVANOV 02:28, 15. Dec 2005 (UTC)
Anonimulo originale faris ĝin en majo 2005. Narvalo forigis la artikolon. -- Yekrats 02:51, 15. Dec 2005 (UTC)
Ĉiu komencanto scias, ke ĥ ĝenerale tendencas esti anstataŭata per k en Esperanto. Kiel la ekzemplo montras, tiu kondukas al stultaj homonimoj. Mi kontraŭas tiun proced/s/zon, ĉar malvastigas la vortbazon de nia Lingvo. Sufiĉas jam la preskaŭ-malpermeso de duoblaj literoj, in-finaĵoj kaj similaj. Bruto, vato ktp. Narvalo 17:09, 15. Dec 2005 (UTC)

Propono[redakti fonton]

Mi absolute ne konsentas kun opinioj, ke tiu ĉi diskuto estas redaktomilito, tio estas nur interŝanĝo de opinioj. Se ni diskutos kaj iu alia tuj nomos diskutantojn militantoj pri redaktado, ni timos diskuti. Tial mi proponas krei Kategorion:Mistitolaĵoj, kiu estos subkategorio de Kategorio:Lingvo, kie estos ĉiuj tiaj titoloj, por ke ĉiuj vidu tiajn "titolojn". Tie estos via Ĉekio (kiu certe estas kreita el prononcado de la angla "Czech", la artikolo poste sonos ekz. Ĉekio estas mistitolitaĵo por Ĉeĥio.), tie estos ĉiuj "Stalinoj" ktp. Kalkulu, kiom da redirektiloj estas por Iosif STALIN. Ĉu ĉiuj estas bezonaj?

  1. Stalin
  2. Stalino
  3. STALIN
  4. Jozefo STALIN
  5. Josip STALIN
  6. Jozip STALIN
  7. Josef STALIN

Mankas ankoraŭ József STALIN, Joĉjo STALIN, generalisimo Stalin ktp. Utilaj estas redirektiloj ekz. por sigloj UN, MEP (ekonomio)...

Ekzistas ĉi tie ankaŭ ekz. nomoj kiel Nov-Gvineo, Papuo-Nov-Gvineo. Se mi estus tia, kiaj estas kelkaj el ni, mi tuj kreus redirektilojn por Nova GvineoPapuo, Nova Gvineo. La artikoloj estis kreitaj kiel Nov-Gvineo kaj Papuo-Nov-Gvineo kaj mi respektas ilin. Saĝulo helpos sin mem kaj stultulon ni devas iom helpi. Do, EK al miloj da redirektiloj, alidirektiloj. Petro 15. Dec 2005 07:25 (UTC)

Ankoraŭ unu noto por Le Hibou: Mi opinias, ke ni estas plenkreskuloj kaj ne ludantaj infanoj en sabloludejo, kiuj ploras, kiam iu de tempo al tempo detruas ilian malbone konstruitan dometon el sablo. Petro 15. Dec 2005 07:34 (UTC)
Mi pardonpetas al vi Petro, mi certe devas esti stultulo, ĉar mi tute ne komprenas la signifon de via lasta frazo. Eble vi povas klarigi iomete por mia infana cerbo? Amike, Le Hibou 08:33, 15. Dec 2005 (UTC)
Speciale por Le Hibou: Aŭ pli malbone, ke iu kreus novan pagon Ĉekio? Aliaĵo kiu interesas al mi... kiu kreis la alidirektilon "Ĉekio", kaj kiu forigis ĝin? Laŭ mi, se iu ajn pensas ke alidirektilo estas utila, ĝi restu. Se administrantoj forigas misliterumitan alidirektilon sen diskuto kun ĝia kreinto, ĉu ni ne riskas, errm, diktaturon de la pro-literatoj? Le Hibou 02:02, 15. Dec 2005 (UTC) Tion vi skribis je kelke da linioj supre. Kia diktaturo de la pro-literatoj?! Mi al neniu malpermesas, por ke li kreu belajn artikolojn, kiujn E-o Vikipedio bezonas. Kaj se iuj ofendiĝas kaj ne ensalutas, tio estas ilia afero, ili mem pricerbumu, ĉu ensaluti aŭ ne ensaluti. Aŭ ĉu ili hontas pro siaj artikoloj? Mi ne scias. Mi volas neniun ofendigi. Anstataŭ ke ĉi tie regu konkursema atmosfero (en bona senco de la vorto), ni ĉi tie disputas pri sensencaĵoj. Do, multe da belaj kaj interesaj artikoloj kreitaj de vi deziras al vi Petro 15. Dec 2005 08:48 (UTC)
Speciala respondo! Mi ankoraŭ ne komprenas! Mi scias kion mi skribis: unue, mi pensas ke estas ebleco de duobligo de artikolo, se iu serĉas Ĉekion, kaj sekve (malĝuste) kreus ĝin. Ĉi tiu estas nur ebleco, se ekzistas misliterumo kiu ofte estas uzata. Due, mi nur havis demandon por informo pri kiu kreis, kiu forigis, la alidirektilon, ĉar mi timas tian "diktaturon" kie certaj homoj forigus aĵojn laŭvole, sendiskute. Mi akuzis nek vin, Petro, nek alian. (Diktaturo de la pro-literatoj estis malforta provo al vortludo. La unua fojo mi faris ŝercon esperante! Mi bedaŭras se vi ne ridis.) Pri ne-ensalutintoj mi scias nenion.
Pri via propono, mi pensas ke ĝi estas bona ideo, por la veraj misliterumoj, kaj tie mi inkluzivas Ĉekion, kiu laŭ mia scio, ne ekzistas. Sed aliflanke, pri mia onklo Joĉjo Stalin, iuj alidirektiloj necesas. El via listo, certe 1 kaj 3, eble 7 por la anglaparolantoj kaj aliaj, ankaŭ se la ĉefartikolo estas "Josip STALIN", "Josip Stalin" ankaŭ estas bezonata. La nuntempaj reguloj de la serĉilo signifas ke se ekzistas "Josip Stalin", serĉante por "JoSiP sTaLiN" aŭ "JOSIP stalin" ktp rekte trovos ilin. (artikolo de formo "Xxxxxxx Xxxxxxx" estas trovebla per iu ajn miksiĝo de majusklaj kaj minusklaj literoj).
Ups, mi forgesis ensaluti!!! Le Hibou 10:00, 15. Dec 2005 (UTC)
Le Hibou, mi ekĝojis, ke vi ĉi tie menciis, ke Ĉekio ne ekzistas. Dankon. Plaĉas al mi via nuna (el la 15-a de decembro de 2005), eble ankoraŭ ne finita, paĝo pri usonaj prezidentoj. Kun koloroj, bildoj, bele aspektanta. Eble estus bone, se iu kreus Portalon:Usonaj prezidentoj, kie estus tiuj informacioj kun aliaj pluaj informacioj rilataj al tiu ĉi temo. Ek do al pli de tiaj. Sincere Petro 15. Dec 2005 11:25 (UTC)
Dankon pro via kuraĝigo, mi finos ĝin baldaŭ.... Le Hibou 12:48, 15. Dec 2005 (UTC)

Saluton Mi havas kelkaj bildoj (miaj aŭ miaj geamikoj); aliaj ni faros. Mi volas doni ilin en Commons sed mi ne scias kian licencon mi havas uzi, kiu estas la plej taŭga. dankon Erinaceto