Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2010 17

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Parametroj de mapaj-koordinataj ŝablonoj[redakti fonton]

Erik Warmelink afable korektas parametrojn de koordinataj ŝablonoj (ekz. "speco:urbo" al "type:city"), atentigante, ke ili funkcias nur anglalingve (vidu ekzemple la artikolojn pri DaningenChiemsee (lago). Bone, sed devus esti eble meti tiun tradukadon en iun ŝablonon. Kredeble tiaj parametroj ne estis multe uzataj (aŭ ne multe utilis) ĝis nun, sed oni povus konsideri la aferon. Mi ne precize scias, kiun efikon havus ilia ĝusta uzo; klakante al la koordinatoj de Chiemsee (lago) mi ne rimarkis ion spektaklan. -- Aisano 21:52, 12. Dec 2010 (UTC)

La ŝanĝo aperas en la paĝo de Geohacks: tie nun aperas la titolo de la serĉata loko, ĉikaze : Chiemsee (lago); antaŭe ĝi ne aperis. Arno Lagrange @ 07:16, 13. Dec 2010 (UTC)
Dankon, Arno, sed tio ne ŝajnas tute preciza. La titolo aperas danke al ŝanĝo, kiun ja portis Erik Warmelink, sed en ŝablono (aldono de {{PAGENAME}}), ne en artikoloj. Sed la aldono de parametroj kiaj type:waterbody ŝajnas al mi senefika, kredeble ĉar la esperanta paĝo ĉe GeoHack ne uzas ilin. En aliaj lingvoj la efiko estas marĝena; ekzemple en la germana la vorto aperas en priskriba kadro ("Typ | Waterbody | Region | DE | Scale ± 1:137250"). Tio donas al mi la impreson, ke eblas transdoni ajnajn parametrojn, kaj necesas zorgi, ke la samlingva GeoHack-paĝo utiligu ilin. Ĉar la esperanta paĝo ne faras tion (escepte de la titolo [title], kaj eble la skalo [dim]), ne utilas transdoni parametrojn, ĉu anglajn aŭ alilingvajn. -- Aisano 19:40, 14. Dec 2010 (UTC)
La parametroj enigitaj en Vikipedio estas transdonitaj tra Geohacks ĝis diversaj servoj, el kiuj kelkaj uzas ilin. Dum nur la titolo estas uzata de Geohacks mem, la aliaj parametroj (type, region) estas utilaj al kelkaj servoj (ekzemple maps.live.com, maps-for-free.com): ni do plu uzadu ilin. Arno Lagrange @ 07:15, 17. Dec 2010 (UTC)

Saluton al vi, mi estas redaktanta, ekde jam kelka tempo, artikolon pri Pink Flojd, sed mi ne tre lertas pri kodigo kaj mi necesas helpon... Specife je la lasta parto estas rektangulo kien oni devas meti ĉitaĵon de ĵurnala artikolo, kiu se vi rigardos la anglan version vi vidos, ke tute alie estas igita! Mi petas al vi, ke iu el vi helpu min! Pierre Caliari 20:30, 13. Dec 2010 (UTC)

Saluton, nekonatulo. Ĉu vi jam ie storis la artikolon? Se ne, malfacilas helpi al vi. Amike --Tlustulimu 20:16, 13. Dec 2010 (UTC)
Pardonu min, mi forgesis ensaluti Vikipedion. Jes mi storis ĝin en la paĝo "Pink Floyd", je la fino de l'artikolo! Pierre Caliari 20:30, 13. Dec 2010 (UTC)
Mi tradukis {{Citskatolo}}n kaj ekuzis ĝin en la artikolo. Arno Lagrange @ 12:47, 14. Dec 2010 (UTC)

Kritikoj de Vikipedio[redakti fonton]

Dum zorgemaj vikipediistoj klopodas konstrui retan enciklopedion en Esperanto, iuj (ekzemple MiaKaŝnomo) esprimas sian malestimon al tiu penado. Bonvolu legi kontribuojn en forumo sur lernu.net kaj komentoj en blogaĵo en ipernitio :

Arno Lagrange @ 12:51, 17. Dec 2010 (UTC)

Por tiuj, kiuj ne povas aŭ ne volas korekti erarojn, sed nur atentigi pri ili, ekzistas diversaj ŝablonoj, kiel ekzemple {{Lingvaĵo}}. Mi vidas, ke nun mi eble uzas tiun ĉi lastan sola… --AVRS 20:41, 17. Dec 2010 (UTC)
Mi uzis tiun ŝablonon unufoje. Ĝi estas valora ŝablono, kaj indas esti uzita plu! -- Yekrats 16:30, 19. Dec 2010 (UTC)
Estas bone ke mi eltrovis tiun ŝablonon. Ĝi estos sendube utila; jam mi uzis ĝin en la artikolo Tomb Raider: Legend (pri uzado de siaŝia).
Mi dirus "sia", ĉar laŭ mia kompreno, temas pri la propra patrino de Lara --Dominik 22:04, 24. Dec 2010 (UTC)

Nomoj de fakuloj[redakti fonton]

Vikipediisto:Petrus Adamus ŝanĝis en artikolo Max Kašparů, origine verkita de mi, plurajn vortojn kiuj esprimas fakulecon al aliaj formoj, rigore finiĝantaj per -isto. Anstataŭ mia "estas stomatologo, psiĥiatro, pedagogo" nun post lia redakto aperas "estas stomatologiisto, psiĥiatriisto, pedagogiisto". Aldone li ankoraŭ ŝanĝis tie "teologo" al "teologiisto" Mi persone opinias tiujn formojn troigoj, kaj kvankam komprenas ilian logikecon, tamen preferas ĉi-kaze sekvi la entradiciiĝintan uzon de la malpli longaj formoj. Sed ĉar mi persone konas la vikipediiston, mi ne volas komenci redaktomiliton kaj preferas tuj alparoli la komunumon: Al kiu formo oni en la vikipedio donu preferon? Aŭ ĉu validu, simile kiel pri la uzo de landonomoj, la regulo ke la "dialekto" povas malsami tra artikoloj kaj la uzatan version difinas tiu kiu unue tian formon uzas en la teksto de artikolo? Rimarkindas, kiel argumento por mia solvo, ke dum la formoj -(i)isto hodiaŭ apenaŭ uzatas en la vikipedio, la formoj kun -o aŭ -ologo estas regule uzataj, kaj la samo validas por serĉo en tekstaro. Se do Petrus Adamus volus esti konsekvenca, li devus fari amason da ŝanĝoj en multaj pliaj artikoloj - kaj certe antaŭ komenci tian entreprenon, oni havu senteblan subtenon de la komunumo. Kio estas via opinio pri la problemo? Marek "Blahma" BLAHUŠ 17:58, 22. Dec 2010 (UTC)

Blahma, dankon pro la atentigo. Mi malŝanĝis tiujn ŝanĝojn. Vi pravas, ke la -ologo estas laŭregula sufikso, laŭ mia scio. Ĉu iu havas PIV, por trovi la plej bonan formon? -- Yekrats 20:08, 22. Dec 2010 (UTC)
Plie -log'isto estas erara kaj evitinde bombasta: -logo jam entenas la nocion "profesio", 'isto aldonas ideon de profesio al radiko kiu ne jam entenas ĝin (labor'i -> labor'ist'o). En Esperanto ne ĉiuj profesioj estas karakterizitaj per 'isto. Ĉu Petrus Adamus (d k RK @) volus enkonduki vortojn kia "profesoristo" ? Arno Lagrange @ 20:50, 22. Dec 2010 (UTC)
Dankon pro viaj reagoj kaj mi ja ĝojas ke vi estas en tiu ĉi afero ĉe mia flanko. Mi tamen devas atentigi, ke la vorto enkondukita de Petrus Adamus fakte estas stomatologi'ist'o (notu: kun duobla "i"), do li per -ist'o kreas fakulon bazante sur ties fako kiu estas stomatologi'o. Evidente ne gravas al li tiom ĉu -isto ĉeestas aŭ ne, sed ĝenas lin la ekzisto de la radikparoj por fako kaj fakulo kiujn oni uzas anstataŭ unu radiko kaj ties derivaĵo. Tial li rifuĝas al tiaj bombastaj solvoj. Marek "Blahma" BLAHUŠ 21:29, 22. Dec 2010 (UTC)
Kvankam mi neniam ŝanĝis jam ekzistantajn tekstojn, en miaj redaktoj ankaŭ mi klopodas konstrui nomojn de fakuloj laŭ la kutima esperanta vortfarado, do per la sufikso "-isto". La kialon ĝuste menciis Marek: mi ne komprenas, kial ekzistu vortoparoj kiaj "biologo" kaj "biologio", se en Esperanto ni jam havas tute bonan sufikson por derivi la nomon de fakulo el la nomo de fako. Same okazas pri alispecaj vortoparoj, ekzemple ĉe "tomografio" kaj "tomografo": tiun ĉi lastan mi preferas nomi "tomografiilo", kvankam mi ja konscias, ke iuj aliaj preferas la unuan formon. Mi ne scias ĉu ni rekomendu unu vorton aŭ la alian, sed nepre konsideru, ke formoj kiaj "stomatologiisto" estas korektaj laŭ la Esperanta gramatiko. Amike, --WinstonSmith 22:06, 22. Dec 2010 (UTC)
Ĉiam resurprizas min la ideo, subtenata de multaj Esperantistoj, pri la internacia lingvo kiel ileto katenita de okcident-Eŭropaj lingvoj, sen rajto pri memdependa kaj logika vortfarado, absolute sen konsidero de la homoj ne regantaj koncernajn «stirajn» lingvojn, al kiuj ja necesas en Esperanto alsimiliĝi kiel eble plej proksime, tute ne rigardante facilecon kaj koherecon, preferanta belsonecon kontraŭ reguleco, aldonante novajn, aparte parkerigendajn radikojn kaj tiel absolute senutile plivastigante la vortprovizon.
  • La vortoduopoj pedagogo × pedagogio, psiĥiatro × psiĥiatrio, arĥitekto × arĥitekturo, filologo × filologio ks. havas ĉiam du malsamajn radikojn (necesas lerni duoble pli da vortoj ol ĉe regula kunmetado pedagogio → pedagogiisto, psiĥiatrio → psiĥiatriisto, arĥitekturo → arĥitekturisto, filologio → filologiisto).
Iom post iom degelas la kaŭzoj, pro kiuj mi eklernis la internacian lingvon, tute ne konjektante kiel la parolantaro entiras en tiun kutimaĉojn de nacilingvoj. Esperanto ja estis kreita arte por laŭeble malhavi ilin, la ideo tamen videble ne plu gravas. Mi tute ne certas, ĉu tia lingvo havas sencon, ĝi ja videble verŝajne dum estonteco ensorbos ĉiujn malavantaĝerojn de aliaj lingvoj kaj poste neniel estos pli bona ol ekzemple la Angla. Ĉu indas dediĉi tempon al tia projekto? --Petrus Adamus 23:04, 22. Dec 2010 (UTC)

Ni sendube povas bedaŭri ĉi tiun malkonsekvencecon de Esperanto. PIV agnoskis kolekton da tiaj pseŭdosufiksoj kaj pseŭdoderivaĵoj (fakte latina aŭ greka derivado) kiaj -log'o (=fak'ul'o) kaj -logi'o (=fak'o). La fakto estas ke tiu vortkolekto estas Fundamenta. Ankoraŭ foje Vikipedio ne utilu por antaŭenigi ian reformon de Esperanto sed estu verkata laŭ norma Esperanto. Kaj mi opinias aparte peze ekuzi vortojn kiaj psikiatri'ist'o dum psikiatr'o estas Fundamenta vorto. Arno Lagrange @ 06:54, 23. Dec 2010 (UTC)

Psikiatro ne estas Fundamenta. Krome, Arno parolas pri "norma Esperanto", tute ne difinante kion li celas per tio, eble eĉ ne sciante kio ĝi povus esti. La derivaĵoj de Petrus Adamus certe estas tute konformaj al sufiĉe norma Esperanto. Tamen, mi tute ne aprobas tion, ke P A faris tiujn ŝanĝojn, ĉar ankaŭ vortoj kiel "pedagogo" ks. estas "normalaj" laŭ sufiĉe multaj esperantistoj. Vikipediistoj ne faru, nur pro propra opinio, sistemajn ŝanĝojn en teksto, kiun verkis alia vikipediisto, kies stilon kaj lingvoscion oni povas taksi bona. Ioma varieco estas neforigebla eco de Esperanto, kaj oni ne perforte unuformigu ĝin. Petrus Adamus verku proprajn artikolojn kaj uzu la (bonajn) formojn pedagogiisto, arĥitekturisto kaj aliajn, kaj aliaj ne poste "korektu" tiujn. La veraj problemoj de nia Vikipedio kuŝas en aliaj ecoj, ne en varia vortouzo. – Postskribo: Pri ĉi tiaj sensignifaĵoj oni diskutadas, dum jam preskaŭ kvin monatojn restas nekorektita la simpla "uzanta diskuto"! --Surfo 10:34, 23. Dec 2010 (UTC) Notu, ke mi petis pri la novaj diskutoj-paĝoj, sed la ŝanĝo ne ankoraŭ okazas. -- Yekrats 15:39, 24. Dec 2010 (UTC)
Ĉu Arno povus bonvole citi iun uzon en la Fundamento? Mi provis serĉi en la Antaŭparolo, Gramatiko, Ekzercaro, Universala Vortaro kaj Bulonja Deklaracio, tamen senbedaŭre ne sukcesis. En la Antaŭparolo estas ja konsiderenda la dek-kvina alineo: «Такъ называемыя „иностранныя” слова, т. е. такія, которыя большинствомъ языковъ взяты изъ одного чужого источника, употребляются въ международномъ языкѣ безъ измѣненія, принимая только орѳографію этого языка; но при различныхъ словахъ одного корня лучше употреблять безъ измѣненія только основное слово, а другія образовать по правиламъ международнаго языка (Примѣръ: театръ ― teatr|o, но театральный ― teatr|a).» Estas priplorinde, se iu respekton de la Fundamento konsideras «bombasta solvo» – same ja faras iuj «modernaj» Kristanoj kun la Dekalogo. --Petrus Adamus 10:46, 23. Dec 2010 (UTC)
Bv pardoni mian eraron: "psikiatr'o" ne estas Fundamenta, ĝi nur troviĝas en PIV (kaj en la sama artikolo aperas ~ioZ). Tamen (en la sama PIV-a paĝo) aperas psik/o ~olog2o ~ologi2o (PIV emas konsideri ke -logo -logio funkcias kvazaŭ kiel sufiksoj, eĉ se ne ĉiuj konsentas pri tio, tio estas fakto). Tio signifas ke temas pri vortoj troveblaj en la UV, kio agnoskas ke tiuj vortoj estas en la IL de ties unuaj jaroj, kaj mi opinias ke ne estas la rolo de Vikipedio forigi lingvajn kutimojn pli ol centjarajn, kiuj ajn povas esti la pravigaj argumentoj. Pri kio estas norma Esperanto oni povas kompreneble diskuti; tamen ekzistas tia formo de la lingvo agnoskita (neunuanime) de la plej multaj kleraj Esperantistoj, ĝi baziĝas sur la Fundamento kaj la zamenhofa lingvo, kaj estas difinita en tuta kolekto da prilingvaj libroj PV PIV NPIV PG PMEG ktp, kaj estas uzata de aro da agnoskitaj bonaj verkistoj. Lingvaj disputoj kaj variaĵoj ĉiam ekzistis. Tamen ne estas la rolo de vikipedio progresigi iun ajn reformeman skolon, kaj apogi iun ekster-norman variaĵon. Vi rajtas uzi psikiatri'ist'o anstataŭ la PIV-a psikiatr'o. Kvankam ĝi estas ĝusta ĝi simple estas pli peza. Kaj jen refoje granda lingva kverelo kiu ne tre progresigas la nivelon de vikipedio kiu estas akre atakata pro siaj mankoj. Pli urĝe estas ripari tiujn mankojn ol fari decidon pri tia lingva kverelo, kvazaŭ manpleno da vikipediistoj povus arogi al si funkcii kiel akademio. Arno Lagrange @ 11:27, 23. Dec 2010 (UTC)
Ĉu tiu vorto "stomatologo" povas esti anstataŭigita per iu el "dent·ist·o, dent·kurac·ist·o, buŝ·kurac·ist·o" proponitaj ĉe http://www.bonalingvo.org/index.php/Ssv:_S ? --AVRS 20:31, 23. Dec 2010 (UTC)
Mi forte preferas pure Esperantajn formojn, kompreneblajn ankaŭ por homoj ne sciantaj la specialajn Grekajn radikojn, ne aperantaj normale en la internacia lingvo. Do, bona traduko de *stomatologo* estus "buŝkuracisto"; praktike ili okupiĝas precipe pri dentoj, do ankaŭ "dentisto" kaj "dentokuracisto" uzeblas. --Petrus Adamus 11:03, 24. Dec 2010 (UTC)
Mi komprenas ke temas pri iu via persona prefero. El tio ne povas estiĝi regulo kiun ĉiuj sekvu. Des pli ke tiuj grekaj radikoj kiujn vi nomas "specialaj" kaj "ne aperantaj normale en la internacia lingvo" estas konataj en tre multaj lingvoj kaj konsekvence eniras Esperanton plenrajte laŭ la 15a regulo (kies ruslingvan version vi provizis). Mi estis pridemandite kio estas "norma Esperanto". Mi scivolas kion, vi Petrus Adamus, nomas "normal'ec'o". Kio estas tiu "normala" Esperanto kiu malhavu centojn da internaciaj radikoj - kiun cetere PIV kaj multaj Esprantaj vortaroj agnoskas-? Eble via "normala" Esperanto estas mal-PIV-a lingvo kiu pretendas forigi pli ol 120-jara tradicio en lingvo kiu kompreneble bonvenigadis preskaŭ ĉiujn jam vaste internaciiĝintajn greklatindevenajn sciencajn vortojn. Arno Lagrange @ 11:30, 24. Dec 2010 (UTC)
La vorton normala mi uzis en la senco nescienca: mi persone ne vidas avantaĝon en uzado de du paralelaj radikoj (plej ofte unu latina kaj unu greka, ekzemple dent’ × odont’okul’ × oftalm’) por normala kaj scienca lingvo, se ili ne kunportas iun specialan kromsignifon: aldone, plej ofte la sciencaj formoj tute ne estas uzataj kiel apartaj substantivoj, sed nur kiel parto de analizeblaj radikoj. Ili malplibonigas komprenon (preskaŭ ĉiu komprenas ostoscienco, nur malmultaj tamen osteologio) kaj senutile pligrandigas la vortostokon. --Petrus Adamus 12:46, 24. Dec 2010 (UTC)
Mi konsentas kun Petrus Adamus ke la regulaj formoj ("pedagogiisto", "psikologiisto" ktp) estas preferindaj al la radikmultobligaj mallongaj formoj ("pedagogo", "psikologo" ktp). Ĉar tamen ŝajne pri tio oni ne trovos interkonsenton inter plejmulto de la Vikipediistoj, estas plej saĝe (kaj plej subtene al paco inter Vikipediistoj) sekvi la rekomendon de Surfo permesi lingvan variecon en ĉi tiu kampo. Do se Petrus Adamus, mi aŭ iu alia skribas "psikologiisto", neniu korektu tion (ĉar ja ne temas pri eraro nek pri stile malbona lingvaĵo), kaj simile ni ne korektu la aliajn (kompreneble tiaj "korektoj" ja estu permesataj, kiam oni enhave multe aldonas al iu tekstoparto, simile kiel pri landnomoj). Marcos 22:52, 5. Jan 2011 (UTC)

Revizioj kaj robotoj[redakti fonton]

Saluton, mi estas petata de la softvaro kontroli reviziojn kiuj estas faritaj de bot-oj. Simple temas pri la aldono de intervikia ligilo, de konata bot-o. Ĉu oni ne povas fari tiel ke la ŝanĝoj fare de tiuj konataj bot-oj estas simple jam aŭtomate reviziitaj? --Ziko 14:49, 24. Dec 2010 (UTC)

Jes, ni povas fari tion. Ni povas aldoni statuson "aŭtorevizianto" al tiuj robotoj, sed tiu statuso ne ekzistas en ĉi tiu projekto. Ni povas peti ĝin, sed unue ni devas havi komunuman konsenton. CasteloBrancodiskuto 16:48, 24. Dec 2010 (UTC)
Mi konsentus doni la statuson "aŭtorevizianto" por longdaŭre fidelaj robotoj kiu aldonas etajn ŝanĝojn kiel intervikiaĵoj. Ĉu eble por robotoj uzata kun fidela servo antaŭ pli ol unu jaro? Ĉu aŭ tiu estus tro strikta? -- Yekrats 18:22, 27. Dec 2010 (UTC)
Mi pensas ke ĉiuj aprobitaj robotoj povas esti "aŭtorevizianto". La statuso "roboto" ekzistas por kaŝi iliajn redaktojn en Lastaj ŝanĝoj. Se al ĝi oni aldonis permeson por tia uzado, poste vidi ĝiajn redaktojn, kial ni bezonas revizii ilin? CasteloBrancodiskuto 18:55, 27. Dec 2010 (UTC)
Nu, mi volus scii ĝian historion, kaj kiu uzas la roboton, k.t.p. Eble mi estas tro konservativema . Mi ne volus aprobi aŭtoreviziadon de roboto, kiu poste fuŝredaktos Vikipedion amase. (Mi konsentos ke tiu situacio estas tre rara!) Mi opinias ke la robotisto devas atingi baznivelon da fideleco per bonaj redaktoj kun la roboto. Aliflanke, aŭtomata aprobado de etaj robotaj ŝanĝoj estus tre helpema . Mi kontrolis multajn ŝanĝojn, kaj pli-malpli 95 % estas ĉi tiaj redaktoj! -- Yekrats 19:10, 27. Dec 2010 (UTC)
Al mi, alia statuso por "aktivaj" robotoj estas superflua, ĉar se iu roboto fuŝredaktas, burokratoj do devas removi forigi ĝian robotan statuson. Sed mi konsentas kun Yekrats por krei kriteriojn por aldoni tiun statuson al la vikipediistoj (ne al aktivaj robotoj). En pt.vikipedio, nun la administrantoj povas aldoni tiun statuson al ĉiuj spertaj uzantoj, kaj ni removas forigas (provizore aŭ permanente) kiam ni bezonas prizorgi iliajn redaktojn (por forbaro, ekz.). Ŝajnas bone ke ni estu pli "strikta" tie-ĉi. Pri la historio de aktivaj robotoj kaj iliaj funkciigistoj, eble mi povas helpi redaktante paĝon kie ni povas pli bone kontroli ilin. CasteloBrancodiskuto 20:01, 27. Dec 2010 (UTC)

Krom se mi eraras ĉiuj robotaj redaktoj estas aŭtomate markitaj kiel reviziitaj, deirante de la punkto ke se iu robota uzanto akiris robotan statuson, tiu estas fidinda kontribuanto kaj ties redaktoj fidindaj. Starigi la demandon ĉu tio estas trafa konsekvence signifas demandi ĉu tiuj robotaj uzantoj prave ricevis sian statuson. De pli ol kvar jaroj mi preskaŭ sola prizorgas trakti robotajn statusopetojn. Funkciigistoj de robotoj enmetas peton, dum du semajnoj ĉiuj rajtas esprimi ĉu konsentas aŭ malkonsentas (en kvar jaroj, okazis nur unu foje ke iu esprimis malaprobon por doni robotan statuson). Poste burokrato (en pli ol 95% de la kazoj mi) donas robotan statuson. De tiam robotaj redaktoj defaŭlte estas kaŝitaj en Lastaj ŝanĝoj kaj estas markitaj kiel reviziitaj. Se vi nun volas enmiksiĝi en tion, bonvolu unue implikiĝi en disdono de robota statuso. Mi aldonu: pli kaj pli da robotoj nun ricevas ĝeneralan robotan statuson kaj ni ĉi tie ne povas influi al tio: ni verŝajne povas fidi ke ili ne estas malicaj, kaj se ni konstatas ke ili faris ian ajn fuŝon ni povas agi por ke robota statuso estu forigita de ili. Arno Lagrange @ 09:54, 29. Dec 2010 (UTC)

lingva rimarko

mi petas vin ĉiujn kaj precipe Yekrats kaj Castelobranco pli zorge uzi la Esperantan lingvon. Ni ricevas riproĉojn ke Vikipedio havas malaltan lingvan nivelon. Estus bone ke vi, administrantoj de Vikipedio, atentu uzi kiel eble plej seneraran lingvon. Dankas AL @

  • angle: to remove -> forigi (ne removi !!!)
Dankon por la atentigo, Arno. Mi konsentas ke ĉiuj robotaj redaktoj estu aŭtomate markitaj kiel reviziitaj, sed kiel vi povas vidi tie, tio ne okazas nun. Pri la permespetoj, ĉar tio estas burokrata tasko kaj mi ne estas burokrato tie-ĉi, mi ne volis influi viajn decidojn, tamen mi atentas ĉiujn petojn kaj mi komentis tie kaj tie kaj mi jam atentigis ĉiujn burokratojn pri aliaj permespetoj ([1], [2] [3]). Ĉar vi konsentas, mi kontrolos aliajn petojn, kaj atentigi vin post unu semajno (ne du) por aldoni statusojn kaj fermi la petojn. Mi faris tion dum unu jaro en alia projekto. Ŝajnas ke ni havas robotojn kiuj funkcias tie-ĉi sen aprobita peto. Eble tial ekzistas kelkaj ne-reviziitaj robotaj redaktoj. CasteloBrancodiskuto 17:46, 29. Dec 2010 (UTC)
Arno ne eraras, ĉiuj robotaj redaktoj ja estas aŭtomate reviziitaj. Ni devas prizorgi robotojn funkciiĝante sen aprobo, kaj forbari ilin, aŭ peti tion al iu administranto. Nunajn robotojn mi listigis tie. CasteloBrancodiskuto 01:04, 29. Jan 2011 (UTC)

Mi ĵus aldonis sekcion da kodo en MediaWiki:Common.js, kiu avertas per ŝablono pri la reguloj en Vikipedio:Biografioj de vivantoj. Ĝi provizos avizon kiam biografia artikolo estas redaktata en Kategorio:Vivantaj homoj. La BdV-regularon mi tradukis el la anglalingva vikipedio. Tial ĝi estas strikta, eble tro por nia vikipedio. (Bonvolu diskuti ĝin laŭ via plaĉo.) Esence ĝi diras, ke ni uzu informon kun fidelaj fontoj. Jimmy Wales mem diris ke, nenia artikolo estus preferinda al malfidela fonto aŭ al manko de fonto. Mi opinias ke la regularo havas meriton estas prava.

Mi konstatis nenombreblajn artikolojn en nia vikipedio sen fontoj, speciale pri malfamaj esperantistoj. Kiom da aktiveco en la Esperanto-Movado meritas artikolon? Kie estas la linio inter persona privateco kaj mencio en enciklopedio? Mi ne scias la respondojn, sed estus grava decidi ĝeneralan gvidlinion. Mi opinias ke individuo (ĉu esperantisto ĉu ne) nepre estŭ menciita en ekstera fonto, kiel en aliaj biografiaj artikoloj. Dankas vin Yekrats 16:46, 27. Dec 2010 (UTC).

Koncerne ĵus mortintojn (mi iom devias de la temo), ekzistas rubriko en la angla WP (Recent deaths), baldaŭ (Recent deaths), kun supozeble fidindaj fontoj. --Dominik 08:24, 29. Dec 2010 (UTC)
Pri Esperantistoj sen fameco ni jam decidis forigi ĝermajn artikolojn kaj ŝovi ilin al ĝermolisto de Esperantistoj laŭ landoj, precipe kiam temas pri homoj pri kiuj la nuraj informoj kiujn ni iam ajn havos estas minimumaj (nomo, naskjaro, nacieco). Arno Lagrange @ 11:26, 29. Dec 2010 (UTC)
Zero information is preferred to misleading or false information ( Nenia informo estas preferinda al falsa aŭ malĝusta informo)

Jimmy Wales, 16a de majo 2006, Zero information is preferred to misleading or false information