19-a de majo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 19-a de majo estas la 139-a tago de la jaro (la 140-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 226 tagoj restas.
Je la 19-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
- 363: Petra en Jordanio detruita de tertremo
- 715: Gregorio la 2-a iĝis papo
- 1051: Reĝo de Francio Henriko la 1-a la trian fojon edziĝis al rusa princino, filino de Jaroslavo la Saĝa
- 1364: Karlo la 5-a kroniĝis kiel reĝo de Francio
- 1499: Nupto laŭ prokuro okazis inter Arthur Tudor kaj Katerino de Aragono
- 1536: Ekzekuto de Anne Boleyn
- 1568: Reĝino de skotoj Maria Stuart estis arestita en kastelo Carlisle laŭ ordono de reĝino de Anglio Elizabeto la 1-a
- 1571: Filipinoj: urbo Manilo fondiĝis
- Tridekjara milito:
- 1649: Anglio proklamis respublikon
- 1769: Klemento la 14-a iĝis papo
- 1781: Reĝo de Francio Ludoviko la 16-a demisiis ministron pri financoj Jacques Necker
- 1798: Ekspedicio de Napoleono al Egipto komenciĝis
- 1802: Napoleono Bonaparte fondis la francan ordenon Honora Legio
- 1804: Napoleono avancis 18 generalojn al marŝaloj de Francio
- 1848: Meksika-Usona Milito: Meksiko ratifis la Traktaton de Guadalupe Hidalgo
- 1851: John Russell Hind malkovris asteroidon Ireno
- 1880: En 400-a mortodatreveno postrestaĵoj de pola kronikisto Jan Długosz estis transportitaj al nova Kripto de Merititoj sur Roketo en Vavelo (Krakovo)
- 1893: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidojn Amicitio kaj Hajdeo
- 1897: Oscar Wilde elprizoniĝis
- 1911: Meksika revolucio: venko de Emiliano Zapata kaj ties partizanaj kamparanaj taĉmentoj
- 1919: Greka-turka milito: taĉmentoj komandataj de Mustafa Kemal Atatürk albordiĝis en Samsun ĉe la Nigra Maro
- 1935: Nazia Germanio: la unua parto de la germana aŭtovojo A5, inter Frankfurto ĉe Majno kaj Darmstadt, ekfunkciis
- 1939: En Parizo oni subskribis protokolon pri tuja helpo de franca armeo kaze de germana agreso al Pollando (stranga milito)
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Gestapo kaj ĝendarmaro pafmortigis en vilaĝoj Bielawki kaj Brzoza kelkdekojn de loĝantoj de Bydgoszcz; germanoj daŭrigis deportadon de poloj en Distrikto Gostyniński - dum la tago germanoj forigis 1169 polojn; Hans Frank, estro de Ĝenerala Gubernio, transdonis de Vavelo en Krakovo al Malborko 18 standardoj de la ordeno de germanaj kavaliroj akiritajn dum la Batalo de Grunwald
- Germanoj atingis bordon de la Manika Markolo kaj separis ĉefajn fortojn de Aliancanoj en Flandrio; soveta NKVD pretigis nom-liston de polaj militkaptitoj en Ostaŝkov por ekstermo
- 1941: En Poznań gestapo arestis 21 polojn suspektitajn pri konspira agado; en Bydgoszcz gestapo pafmortigis 30 polojn
- 1942: germana polico pafmortigis polojn pro helpo al sovetaj militkaptitoj en Zamość-regiono (en Janówka - 5 kaj en Kornelówka - 9 personojn) kaj en Strzelce (Chełm-regiono) - 9 judojn; en Poznań oni ekzekutis 10 polojn
- 1943: En Poznań germanoj pendumis 13 personojn; germana polico murdis en Grabów Zaleśny (proksime al Kozienice) 10 loĝantojn; taĉmento de Pola Enlanda Armeo liberigis en stacidomo Celestynów (proksime al Otwock) 49 malliberigitojn, transportataj de Lublin al koncentrejo en Aŭŝvico
- Joseph Goebbels anoncis, ke Berlino estas urbo sen judoj - Judenfrei; ĉefministro de Britio Winston Churchill ekparolis en la Usona Kongreso
- 1944: Germana polico pafmortigis en Górka Zagórska 20 kaj en Lublin 6 personojn
- Supera ĉefkomandanto generalo Kazimierz Sosnkowski okaze de batalo de Monte Cassino eldonis specialan ordonon al "Soldatoj de Polaj Armitaj Fortoj en la Lando kaj Ekzile"
- 1947: Malfermo de stadiono de la sportklubo Beşiktaş Jimnastik Kulübü
- 1954: Pakistano kaj Usono subskribis en Karaĉio pakton pri ambaŭflanka defendo
- 1962: Madison Square Garden: Bondezirojn al vi ekkantis Marilyn Monroe al John F. Kennedy
- 1969: Helmut Kohl iĝis ĉefministro de Rejnlando-Palatinato
- 1971: Lanĉo de soveta kosmosondilo Mars 2
- 1974: Valéry Giscard d’Estaing gajnis prezidentan balotadon en Francio
- 1977: La lasta ektrafiko de la trajno Orient-ekspreso inter Parizo kaj Istanbulo
- 1983: Entombiga ceremonio de Grzegorz Przemyk iĝis la unua granda manifestacio kontraŭ komunista regopovo ekde la tempo de enkonduko de la milita stato en Pollando
- 1991: Civitanoj de Kroatio referendumis pri liberigo disde Jugoslavio
- 1995: Premiero de la usona filmo La Brava Koro
- 1999: Premiero de la sciencfantasta filmo Stelaj Militoj - La Fantoma Minaco (1-a parto)
- 2010: 46 personoj pereis kaj pli ol 200 vundiĝis rezulte de terglito de deklivo de vulkano Nyiragongo en Demokratia Respubliko Kongo
- 2010: Provizora Registaro rekonis Roza Otunbajeva prezidentino de Kirgizio
- 2010: Politika protestado en Tajlando: tajlanda polico likvidis tendaron de opoziciantoj en la centro de Bangkoko; dum la protestado ekde la 14-a de marto oni mortigis 91 personojn kaj vundigis pli ol 2000
Naskiĝoj
- 1593: Jacob Jordaens, flandra pentristo (m. 1678)
- 1611: Inocento la 11-a, papo, beatigita (m. 1689)
- 1762: Johann Gottlieb Fichte, germana filozofo, reprezentanto de ideismo (m. 1814)
- 1773: Arthur Aikin, angla kemiisto kaj mineralogo (m. 1854)
- 1783: Jan Nepomuk Štěpánek, ĉeĥa verkisto (m. 1844)
- 1827: Zygmunt Sierakowski, pola generalo en rusa armeo, komandanto de Januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio en Ĵemajtio, ekzekutita (m. 1863)
- 1855: Sándor Bihari, hungara pentristo (m. 1906)
- 1856: Max Herz, juddevena hungara arkitekto en Egiptio (m. 1919)
- 1866: Tadeusz Rozwadowski, pola generalo kaj inventisto, kunkreinto de la venko en la pola-bolŝevika milito (m. 1928)
- 1881: Mustafa Kemal Atatürk, turka politikisto kaj militisto, la unua prezidento de Turkio (m. 1938)
- 1882: Mohamed Mosadek, ĉefministro de Irano (m. 1967)
- 1883: Géza Delly-Szabó, rumania hungara komponisto (m. 1961)
- 1890: Ho Chi Minh, vjetnama komunista politikisto, ĉefministro kaj prezidento de Nord-Vjetnamio (m. 1969)
- 1894: György Elekes, hungara ĵurnalisto (m. 1969)
- 1899: Zsigmond Kolozsvári, hungara-svislanda pentristo, skulptisto, grafikisto (m. 1983)
- 1909: Nicholas Winton, brito jud-germandevena, savinto de judaj infanoj de okupata Ĉeĥoslovakio
- 1913: Sándor Zöld, komunista politikisto, ministro (m. 1951)
- 1918: Árpád Szőllősy, hungara juristo, kulturorganizinto (m. 2006)
- 1919: Georgie Auld, usona saksofonisto kaj klarnetisto (m. 1990)
- 1921: Eddie Barclay, franca muzikproduktoro (m. 2005)
- 1921: Judit Szentimrei, rumania hungara etnografino, tekstilistino
- 1925: Malcolm X, usona pioniro de civilaj rajtoj, gvidanto de afrik-usona movado, murdita (m. 1965)
- 1928: Pol Pot (Saloth Sar), kamboĝa diktatoro, kreinto de totalisma reĝimo, gvidanto de Ruĝaj Kmeroj respondeca pri morto de milionoj da homoj (m. 1998)
- 1929: Ferenc Patakfalvi, rumania hungara kameraisto
- 1939: Péter Vermesy, hungara komponisto, primuzika scencisto (m. 1989)
- 1941: Iva Janžurová, ĉeĥa aktorino
- 1941: Ritt Bjerregård, dana politikistino
- 1941: János Makkai, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro
- 1965: Cecilia Bolocco, ĉilia vestfasonistino, Fraŭlino Universo, televida prezentistino
- 1976: László Kovács, rumania hungara violonisto
- 1976: Åsa Westlund, sveda politikisto
- 1977: Natalia Oreiro, urugvaja kantistino kaj aktorino
Mortoj
- 804: Alkvino, anglosaksa monaĥo, filozofo, teologo, teoriisto de muziko (n. ĉ. 730)
- 988: Sankta Dunstan, ĉefepiskopo de Canterubry, Anglio
- 1102: Stefano la 2-a, grafo, partoprenanto de la unua krucmilito (n. ĉ. 1045)
- 1218: Otto la 4-a, romia-germana reĝo el dinastio Velfoj (n. ĉ. 1175)
- 1296: Celesteno la 5-a, papo, sankta (n. 1215)
- 1303: Ivo Hélory de Kermartin, franca teologo kaj presbitero, katolika sanktulo (n. 1253)
- 1480: Jan Długosz, pola katolika kleriko, historiisto, kronikisto, diplomato (n. 1415)
- 1536: Anne Boleyn, dua edzino de Henriko la 8-a (Anglio) (n. verŝajne en 1507)
- 1645: Mijamoto Musaŝi, japana glav-batalisto kaj instruisto (n. 1584)
- 1728: Andreas Börner, orgenisto germana (n. 1673)
- 1786: Johann Melchior Goeze, germana teologo (n. 1717)
- 1795: James Boswell, skota verkisto (n. 1740)
- 1825: Henri de Saint-Simon, franca historiisto, filozofo, framasono, utopia socialisto (n. 1760)
- 1854: Wilhelm Hey, germana poeto kaj pastoro (n. 1789)
- 1864: Nathaniel Hawthorne, usona verkisto (n. 1804)
- 1874: Bohdan Jelínek, ĉeĥa poeto (n. 1851)
- 1895: José Martí, kuba politikisto, poeto, verkisto kaj filozofo, kunorganizanto de kontraŭhispana ribelo, nacia heroo (n. 1853)
- 1898: William Ewart Gladstone, ĉefministro de Britio (n. 1809)
- 1901: Marthinus Pretorius, la unua prezidento de Sud-Afriko (n. 1819)
- 1910: Lajos Nagy, hungara redaktoro, folkloristo (n. 1828)
- 1911: Károly Böhm, hungara filozofo (n. 1846)
- 1912: Bolesław Prus, pola verkisto kaj publicisto de pozitivismo, aŭtoro de esperantigita romano La Faraono (n. 1847)
- 1918: Ferdinand Hodler, svisa pentristo (n. 1853)
- 1924: Maria Bernarda Bütler, svisa monaĥino, katolika sanktulino (n. 1848)
- 1928: Max Scheler, germana filozofo, reprezentanto de fenomenologio (n. 1874)
- 1935: Thomas Edward Lawrence, brita arkeologo, orientalisto, vojaĝisto, verkisto, membro de la sekreta servo MI6 (n. 1888)
- 1987: Boriska Halász, rumania hungara bibliotekistino, medicinhistoriistino (n. 1908)
- 1954: Charles Ives, usona komponisto (n. 1874)
- 1962: Gabriele Münter, germana pentristino (n. 1877)
- 1963: Elemér Jakabffy, hungara juristo, redaktoro, politikisto (n. 1891)
- 1971: Ogden Nash, usona poeto (n. 1902)
- 1994: Emilija Lapenna, kroata esperantistino, Honora Membro de UEA, la unua edzino de Ivo Lapenna (n. 1910)
- 1994: Jacqueline Kennedy Onassis, la edzino de John F. Kennedy (n. 1929)
- 1995: Géza Páskándi, hungara poeto, dramisto (n. 1933)
- 2007: Hans Wollschläger, germana verkisto kaj tradukisto (n. 1935)
- 2011: József Csire, hungara komponisto, dirigento, instruisto (n. 1926)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Eklezio:
- Alcuinus (benediktano, teologo kaj poeto)
- Sankta Dunstan (ĉefepiskopo)
- Ivo Hélory de Kermartin (juristo kaj sacerdoto)
- Maria Bernarda Bütler (monaĥino)
- Urbano la 1-a (papo)
- Vjetnamio: naskiĝtago de Ho Chi Minh
Tagoj de semajno
La 19-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.