Szany
Szany (sanj) estas grandvilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono Csorna.
Bazaj informoj
- Poŝtkodo: 9317
- Areo: 34 km²
- Loĝantaro: 2300
- Telefonprefikso: 96
- Koordinatoj: 47°27′40″N 17°18′04″E
Situo
Szany situas laŭ flankovojoj kaj laŭ iama fervojo Csorna-Pápa. Rába estas proksime.
Historio
La vilaĝo longe apartenis al la eklezio, en 1427 ricevis la rangon kampurbo. En 1543 turka detruo okazis. En 1747 kapelo omaĝe al Sankta Vendelo, en 1753 pilgrimloka kapelo omaĝe al Sankta Anna, en 1767 baroka Preĝejo de Sankta Kruco (Szany), fine en 1783 episkopa palaco konstruiĝis. En 1898 incendio okazis.
Vidindaĵoj
- Preĝejo Sankta Kruco (Szany)
- episkopa kastelo kun biblioteko