13-a de januaro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 13-a de januaro estas la 13-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 352 tagoj restas (353 en superjaroj).
Je la 13-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- 845: Ratisbono: kortege de orientfranka reĝo baptiĝis 14 ĉeĥaj princoj kune kun siaj gvardioj
- 888: Eŭdo la 1-a kroniĝis kiel reĝo de la frankoj
- 1129: Koncilio de Troyes komenciĝis
- 1173: Béla la 3-a kroniĝis kiel reĝo de Hungario
- 1257: Rikardo de Kornvalo elektiĝis reĝo de Germanio; la 1-an de aprilo samjare alia grupo de princo-elektistoj elektis Alfonson la 10-an de Kastilio
- 1408: Malvenko de svisa armeo en batalo de Bregenz kontruax ŝvaba kavalireco
- 1547: Dum la Koncilio de Trento oni voĉdonis dogman dekreton pri pravigo
- 1547: Angla reĝo kaj nobelo Henry Howard estis mortkondamnita pro ŝtatperfido
- 1650: Pollando: Wejherowo iĝis urbo
- 1750: Hispanio kaj Portugalio interkompreniĝis en Madrido pri disdivido de influ-zonoj en Suda Ameriko
- 1847: Meksika-Usona Milito: kapitulaco de meksika garnizono en Los-Anĝeleso
- 1875: Franca astronomo Paul-Pierre Henry malkovris asteroidon Lumeno
- 1877: Franca astronomo Alphonse Louis Nicolas Borrelly malkovris asteroidon Ofelio
- 1888: Nacia Geografia Societo fondiĝis en Usono
- 1901: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidon Alekto
- 1907: En Germanio oni fondis la unuan bredado-klubon de Rotvejla hundo
- 1908: Henry Farman gajnis premion pro traflugo de unu kilometro ronde per balono.
- 1910: Novjorko: la unuan fojon oni disaŭdigis operon per radio
- 1919: Sub premo de okcidentaj ŝtatpotencoj Pollando retirigis sian armeon de Spiŝo kaj Oravio - responde Ĉeĥoslovakio permesis transporton de armiloj al Pollando tra sia teritorio, sed poste ne faris tion
- 1919: Pollando: germanaj regopovoj enkondukis sieĝon por Supra Silezio, kiun oni nuligis la 1-an de majo
- 1935: Sarlando rezulte de plebiscito aliĝis al Germanio
- 1936: Pollando: oni anoncis verdikton en proceso pri Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj, kies membroj atencis kontraŭ Bronisław Pieracki
- 1939: Hungario aliĝis al Antikominterna pakto
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Germana polico pafmortigis en malliberejo de Poznań 21 Sileziajn ribelantojn kun 7 aliajn personojn, kaj en Nowy Sącz 19 polojn
- 1941: Germanaj regopovoj enkondukis en areo Gdańsk-Okcidenta Prusio nutraĵajn aĉetrajtigilojn por viando, graso, fromaĝo kaj ovoj
- Germana konzerno aĉetis de germana ŝtato konfiskitajn polajn minejojn en Silezio; Pola Ruĝa Kruco en Tel-Avivo okazigis festivalon de pola muziko
- 1942: En Londono okazis internacia konferenco pri germanaj krimoj sur okupataj teritorioj, kiun prezidis ĉefministro de pola registaro en ekzilo Władysław Sikorski - oni fondis Interaliancan Komisionon por Punado de Militkrimoj; de Novjorko al Arkangelsko fornavigis ŝipo kun vestaĵoj por poloj en Sovetunio kun valoro de 72 292 usonaj dolaroj
- 1943: Juda Nacia Komitato en la Varsovia geto apelaciis al Usona Juda Komitato, Monda Kongreso de Judoj kaj Laborista Juda Organizaĵo en Usono pri armiloj kaj mono, pri savo de 10 mil infanoj kaj pri devigo de Germanio ĉesi murdon de juda popolo; germanoj likvidis t.n. duan geton en Szydłowiec, en kiu grupigis ĉ. 5 mil personoj - plimulton de judoj forveturigis an pereigejo Treblinka, ĉ. 300 personoj pereis dum la likvido; germana polico pafekzekutis en Sadowne (distrikto Węgrowski) tripersonan familion de bakisto pro dono de pano al judinoj; grupo de soldatoj de Pola Enlanda Armeo nokte de la 12-a/13-a de januaro liberigis de malliberejo en Łomża du oficirojn
- Adolf Hitler anoncis decidon pri la komenco de totala milito; gestapo alveturigis al koncentrejo Mauthausen 64 polojn; ŝtatoj de kontraŭgermana koalicio voĉdonis pri persekuto de militkrimoj
- 1944: Taĉmentoj de germana polico pafekzekutis en Varsovio pli ol 300 personojn kaj aliloke 5; germanoj daŭrigis en malliberejo de Luck murdadon de enprizonigitoj - entute mortigis 315 personojn; en Lubiska (distrikto Brzeziński) partizanoj batalis kun germanoj - pereis 5 partizanoj kaj 3 civiluloj; partizanoj eksplodigis trajnon en Gołąb apud Puławy
- En Sovetunio oni fondis komisionon de Nikolaj Burdenko por pruvi, ke la masakro de Katin kontraŭ la polaj oficiroj farita printempe 1940 de NKVD laŭ ordono de Stalin, estis plenumita de germanoj en 1941
- 1945: Germanaj regopovoj forveturigis de Tarnów 150 personojn por devigaj trudlaboroj en Nazia Germanio; en Suchedniów aperis lasta numero de konspira gazeto "Hejnał" (Trumpetsignalo); en Lublin aperis "Polska Zbrojna" (Armita Pollando) - organo de Supera Komandantaro de Pola Soldataro
- La plej granda bomba aeratako al Saarbrücken flanke de Aliancanoj
- 1949: Sur greka insulo Rodiso komenciĝis sekreta negocado pri paco dum la unua araba-israela milito
- 1953: Sovetunio: politika provoko en la afero Kazo de kuracistoj komenciĝis per artikolo en Pravda
- 1954: Pola Popola Respubliko: malfunkciigo de NKVD-malliberejo en la Kastelo de Lublin, kie postmilite oni karcerigis ĉ. 35 mil polojn kaj verdiktis pri 515 kondamnoj al morto
- 1957: Usona firmao Wham-O komencis produktadon de flugdiskoj
- 1966: En Vatikanurbo oni celebris bapto-jarmilon de Pollando sen ĉeesto de pola primaso Stefan Wyszyński, al kiu komunista registaro malebligis partoprenon
- 1972: Prezidento de Usono Richard Nixon anoncis evakuon de usona armeo de Vjetnamio
- 1973: Usona rokmuzika bando Aerosmith eldonis sian debutan samnoman albumon
- 1982: Milita stato en Pollando: Tutpollanda Komitato de Rezisto Solidareco fondiĝis - granda parto de aktoroj kaj kreintoj proklamis bojkoton de reĝima televido kaj radio
- 1986: Sur kliŝaĵoj liveritaj de kosmosondilo estis malkovritaj lunoj de Urano - Belindo, Dezdemono kaj Rozalindo
- 1991: Vilno: rezulte de atako de soveta armeo al litovoj ĉirkaŭantaj la televidan turon pereis 14 personoj kaj 400 vundiĝis
- 1993: Parizo: subskribo de la Konvencio pri Kemiaj Armiloj
- 1993: Germana komunista gvidanto Erich Honecker pro malbona sanstato estis liberigita de malliberejo
- 1998: Vatikanurbo: Alfredo Ormando membruliĝis por protesti kontraŭ politiko de Romkatolika Eklezio rilate al samseksemaj kristanoj
- 2007: Forta tertremo en ĉirkaŭaĵo de Kurilaj insuloj
- 2009: En ĉefurbo de Latvio Rigo okazis kontraŭregistara tumulto kaŭzita de ekonomia krizo
- 2011: Taĝikio cedis al Ĉinio konfliktan areon kun surfaco de 1 mil da km²
- 2012: Itala ekskursa krozoŝipo Costa Concordia sinkis apud insulo Isola del Giglio; 32 personoj pereis, 64 vundiĝis
Naskiĝoj
- 1333: Henriko la 2-a, reĝo de Kastilio kaj Leono (m. 1379)
- 1403: Oldřich I. z Rožmberka, ĉeĥa politikisto
- 1635: Philipp Jacob Spener, germana luterana teologo (m. 1705)
- 1683: Christoph Graupner, germana komponisto (m. 1760)
- 1690: Gottfried Heinrich Stölzel, germana komponisto (m. 1749)
- 1802: Eduard von Bauernfeld, aŭstra verkisto (m. 1890)
- 1804: Paul Gavarni, franca karikaturisto kaj gravuristo (m. 1866)
- 1815: Ernst Elias Niebergall, germana verkisto (m. 1843)
- 1845: Félix Tisserand, franca astronomo (m. 1896)
- 1859: Kostis Palamas, greka verkisto kaj poeto (m. 1943)
- 1864: Wilhelm Wien, germana nobelmpremiita fizikisto (m. 1928)
- 1866: Vasilij Kalinnikov, rusa komponisto (m. 1901)
- 1886: Zsigmond Gálffy, rumania hungara tradukisto, instruisto (m. 1958)
- 1890: Josef Friedrich, ĉeĥa fervoja konsilisto, esperantisto (m. nekonata)
- 1891: Julio Baghy, hungara Esperanta verkisto (m. 1967)
- 1895: Zsizsi Ferenczy, hungara kantistino (m. 1969)
- 1898: Piroska Barlabás, hungara porjunulara verkistino (?)
- 1902: Gregorij Malenkov, soveta politikisto (m. 1988)
- 1905: Olga Ábel, hungara verkistino (m. 1987)
- 1909: Marinus van der Lubbe, nederlanda komunisto (m. 1934)
- 1911: Dani Suba, rumania hungara ĵurnalisto, grafikisto (m. 1974)
- 1924: Paul Feyerabend, aŭstra scienc-filozofo (m. 1994)
- 1931: Károly Borbáth, rumania hungara historiisto, bibliotekisto (m. 1980)
- 1932: Lajos Szilvási, hungara verkisto (m. 1996)
- 1956: Éva Orth, rumania hungara/hungara kantistino
- 1972: Piroska Virág, rumania hungara biologino
- 1977: Orlando Bloom, angla aktoro
- 1978: Attila Gáll, hungara poeto, redaktoro
Mortoj
- -86: Kajo Mario, romia konsulo kaj reformisto de romia armeo (n. ĉ. -158)
- 858: Aethelwulf, reĝo de Wessex, Anglio (n. ĉ. 795)
- 888: Karlo la 3-a la Dika, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 839)
- 1552: Jakobus Greselius, germana humanisto kaj profesoro en la Universitato de Kolonjo (n. 1483)
- 1593: Simono Budny, belorusa kaj pola reformaciisto, teologo, bibliisto, kunkreinto de belorusa lingvo (n. ~1530)
- 1599: Edmund Spenser, angla poeto kaj humanisto (n. ĉ. 1552)
- 1625: Jan Brueghel la pliaĝa, flandra pentristo (n. 1568)
- 1633: János Thordai, hungara eklezia verkisto (n. ?)
- 1691: George Fox, fondinto de kvakerismo (n. 1624)
- 1701: Friedrich Ulrich Calixtus, germana luterana teologo (n. 1622)
- 1717: Maria Sibylla Merian, germana pentristino (n. 1647)
- 1766: Frederiko la 5-a, reĝo de Danio kaj Norvegio (n. 1723)
- 1838: Ferdinand Ries, germana komponisto kaj pianisto (n. 1784)
- 1847: Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno, hungara palatino kaj politikisto, feldmarŝalo de aŭstria-hungara armeo (n. 1776)
- 1852: Fabian Gottlieb von Bellingshausen, rusa esploristo de Antarkto (n. 1778)
- 1937: Martemjan Rjutin, sovetia politikisto (n. 1890)
- 1941: James Joyce, irlanda verkisto (n. 1882)
- 1943: Else Ury, germana verkistino, murdita (n. 1877)
- 1943: Ferenc Földes, hungara kulturpolitikisto, filozofia verkisto (n. 1910)
- 1943: Sophie Taeuber-Arp, svisa dadaisma artistino (n. 1889)
- 1945: Dezső Szabó, hungara verkisto (n. 1879)
- 1956: Lyonel Feininger, usona-germana pentristo kaj grafikisto
- 1962: Béla Blédy, rumania hungara lingvisto (n. 1908)
- 1969: Klára Feleki, hungara aktorino, verkistino (m. 1906)
- 1975: József Bíró, hungara pentristo (n. 1887)
- 1982: Marcel Camus, franca reĝisoro (n. 1912)
- 1983: Mihály Eisikovits, hungara dirigento, komponisto (n. 1908)
- 1995: Vilmos Bese, hungaria petrol-magnato (n. 1916)
- 1998: Anna Méliusz, hungara porinfana verkistino, tradukistino (n. 1920)
- 2002: Gregorio Fuentes, kuba mar-kapitano (n. 1897)
- 2004: Harold Shipman, brita kuracisto kaj murdisto (n. 1946)
- 2007: Michael Brecker, usona tenorsaksofonisto (n. 1949)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Togo: Tago de Libereco
- Romkatolika Kalendaro: Sankta Hilaro, episkopo de Poitiers, filozofo kaj doktoro de la eklezio, sanktulo de kvar eklezioj
Tagoj de semajno
La 13-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Sabato en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091.