Marz
Bazaj informoj
Marz (marc) hungare Márcfalva, estas vilaĝo en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenland, en distrikto de Mattersburg.
- Areo: 17 km²
- Alto super marnivelo: 252 m
- Loĝantaro: 1970
- Poŝtkodo: 7221
- Telefonprefikso:
- Aŭtokodo: MA
Situo
Marz situas laŭ rojo, laŭ fervojo Sopron-Wiener Neustadt. Mattersburg troviĝas 4 km-ojn.
Historio
La unua mencio pri la setlejo devenis el 1202 en formo villa Mouruch. Ekde apero de hungaroj peĉenegoj gardis tie la limon. Oni fondis abatejon en la 13-a jarcento, nun jam malaperinta. La vilaĝo havis fortresopreĝejon, kiun la turkoj detruis en 1683. En 1910 loĝis en Márcfalva 1828 da homoj, plejparte aŭstroj. Ĝis 1920 Márcfalva apartenis al Hungario, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Nagymarton, poste al Aŭstrio.
Vidindaĵoj
- katolika preĝejo omaĝe al Kronado de Maria de 1691 ĉirkaŭita per defendomuro
- romkatolika pilgrimloka kapelo omaĝe al Johano Nepomuko de 1767