Vát
Vát estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Szombathely. Vát germane estas nomo Walt aŭ Wald (=arbaro).
Bazaj informoj
Poŝta kodo: 9748
Areo: 23 km²
Loĝantaro: 690
Situo
La vilaĝo situas laŭ la vojo inter Szombathely kaj Győr, krome al Sárvár estas grava vojo. La komunumo suferas kaj sufokas pro la granda trafiko.
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sanktuloj Cosma kaj Damiano
La komunumo havas konatecon pri pilgrimejo.
Legendo de Sankta Fonto
Tamás Nádasdy ĉasadis en sia bieno, kiam ĉe fonto vidis almozulon rajdantan sur blinda ĉevalo. La ĉevalo eniris la fonton, poste la besto vidis.