Vasvár
Vasvár [vaŝvAr] estas urbo en Hungario en regiono Suda Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Vasvár, en Distrikto Vasvár. Ĝi estas Castrum Ferrum en la latina lingvo, la hungara nomo prenis traduke tion (ferfortikaĵo).
Bazaj informoj
- Areo: 55 km²
- Loĝantaro: 4600
- Poŝtkodo: 9800
- Telefonkodo: 94
Geografio
Vasvár situas laŭ bordo de Rába sur ebenaĵo.
Historio
Vasvár estis loĝata jam dum la neolitiko. Dum la romianoj ĝi estis grava loko, ĉi tie estis feraj fandofornoj. La hungaroj rigardis grava ilin, la urbo estis centro de la departemento, kiu ricevis sian nomon pri la fero. La tatara invado en 1242 detruis la urbon, sekvis la germanoj en 1310, fine la turkoj. La urbo perdis la gravecon. Dum la socialismo Vasvár situis proksime de ferkurteno, la komunumo ne povis evolui.
Vidindaĵoj
- romkatolika Preĝejo Sankta Kruco (Vasvár)
- muzeo
- Szentkút estas pilgrimloko
Famuloj
En Vasvár naskiĝis Imre Németh (ministro).