Bátorove Kosihy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bátorkeszi)

Bátorove Kosihy, hungare Bátorkeszi estas vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno. Pli fruaj nomoj estis inter 1920-1948 Bátorove Kesy, poste ĝis 1993 Vojnice. Ekstera vilaĝparto estas Antonov sad, hungare Antalháza.

Monumento pri 7 hungaraj triboj en Veľké Kosihy, plej supre estas "Keszi"

Situo[redakti | redakti fonton]

la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Komárno troviĝas 27 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko. La alvenintaj hungaroj ekde 895 loĝis tie, laŭ la vilaĝnomo tribanoj de "Keszi". La unua mencio devenis el 1156 en formo villa Kesceu. La kampoj apartenis al familio Báthory (bAtori) en la 16-a jarcento, tiel formiĝis la vilaĝnomo Bátorkeszi. Poste dum 3 jarcentoj la kampoj apartenis al familio Zichy (ziĉi). La vilaĝo iĝis kampurbo kun foirorajto en 1783. En la 19-a jarcento funkciis uzinoj pri sukero, alkoholo, biero kaj likvoro.

En 1910 loĝis en la urbeto 3144 da homoj, (3116 hungaroj kaj aliaj). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Esztergom (reĝa departemento), al distrikto de Párkány, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1945 la fronto daŭris dum preskaŭ 2 monatojn, okazis gravaj detruoj. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Dum la socialismo kolĥozo formiĝis. En 1977 moderna kulturdomo konstruiĝis. En 2001 loĝis tie 3514 da homoj (2930 hungaroj kaj 548 slovakoj). La loĝantoj okupiĝas pri vinkulturo, maizo, tritiko, tabako, sinapo, bredado de abelo, bovo kaj porko, sed funkcias ankaŭ ŝuofabriko. En la vilaĝo slovaka kaj hungara lernejoj funkcias.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Bátorkeszi naskiĝis hungara operkantisto Zoltán Závodszky.

Ĝemelkomunumo[redakti | redakti fonton]