Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2009 15

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Parencaj kategorioj pri libroj[redakti fonton]

Gesinjoroj, mi trovis, ke ekzistas enaj kategorioj:

Tamen, laŭ mi tio estas superflua. Ĉu ni bezonas du samtemajn kategoriojn. Des pli, ke informkesto Libroj aŭtomate aldonas kategorion Libroj eldonitaj en jaro XX. Mi opinias, ke necesas kunigi la kategoriojn kaj, verŝajne iom ripari informkeston Libroj por ĝi kreu kategoriojn laŭ nia komuna decido. P.Fiŝo 06:30, 2. Okt 2009 (UTC)

Ĉefpaĝo[redakti fonton]

Malaperis Lando de la monato longe el la kutima loko, mi trovis ĝin per serĉilo. Ankaŭ voĉdono pri legindaj kaj elstaraj artikoloj malbone funkcias.--Crosstor 06:49, 2. Okt 2009 (UTC)

Pri tio mi atentigis plurfoje en tiu ĉi Diskutejo, sed ŝajnas ke neniu reagas. Vidu ekzemple Vikipedio:Diskutejo#Lando_de_la_monato. Kie estas la administrantoj? --Tonyo 16:45, 3. Okt 2009 (UTC)

Crosstor, la lando de la monato estis elmetita el la ĉefpaĝo, kiam oni interkonsentis pri la nova aspekto de la ĉefpaĝo fine de la pasinta jaro. Do jes, ĝi jam de longe ne plu aperas tie. Pri legindaj kaj elstaraj artikoloj, la sistemo ja ne tre bone funkcias tiutempe pro manko de bonaj kandidatoj kaj manko de voĉdonantoj. Tio estas iom paradokse, konsiderante ke la enciklopedio kreskas pli kaj pli rapide kaj gastigis multajn novajn kontribuantojn. Espereble tiuj problemoj fine solviĝos. Thomas Guibal 17:41, 3. Okt 2009 (UTC)

Mi legis pri tio, sed tiam la ĉefpaĝulo devas forigi ankaŭ la voĉdonajn alvokojn [venonta kunlaboraĵo... kandidatoj...artikolo de la semajno ...).--Crosstor 07:32, 4. Okt 2009 (UTC)

Integrigo de Lingvohelpilo kun Vikipedio[redakti fonton]

Lingvohelpilo estas gramatik- kaj literumkontrolilo por Esperanto. La prizorgantoj de Lingvohelpilo nun pripensas la eblon integrigi Lingvohelpilon en la Esperantan Vikipedion. Se tio teĥinke realigeblos, tio signifus ke redaktantoj povus kontroli la gramatikan kaj literumon senerarecon de siaj tekstoj antaŭ konservado de paĝoj. Ĉu aliaj Vikipediistoj konsentas ke tio estas subteninda plano? Marcos 19:25, 3. Okt 2009 (UTC)

  • Jes--Crosstor 04:16, 4. Okt 2009 (UTC)
  • O, jes! --RG72 04:21, 4. Okt 2009 (UTC)
  • Jes. --Petrus Adamus 07:33, 4. Okt 2009 (UTC)
  • Jes, certe! --tuurq 11:05, 8. Okt 2009 (UTC)
  • Min ne farus multaj erarojn :P (Mi ne scias kiel ili faros la integrigon) --→ Airon 12:12, 8. Okt 2009 (UTC)
  • Jes, bona ideo. Tiam neniu plu devos ekzemplodone tajpi "teĥinke" :-) --Lu 20:03, 9. Okt 2009 (UTC)
  • Jes! CasteloBrancodiskuto 17:48, 10. Okt 2009 (UTC)
  • Jes! Yves Nevelsteen 05:03, 12. Okt 2009 (UTC)

Strategy Volunteers Still Needed[redakti fonton]

Please forgive the posting in English. Would someone please translate?

Hi all,
Although we will soon remove the centralnotice that is up, the Wikimedia Strategic Planning project is still looking for volunteers to serve as subject area advisors or to sit on task forces that will study particular topics and make recommend short- and long-term strategies for the Wikimedia projects and Foundation, and the wiki movement.

To apply to serve on a task force or be an advisor in a specific area, visit http://volunteer.wikimedia.org.

The Wikimedia Strategic Planning project is a year-long collaborative process being hosted at http://strategy.wikimedia.org. Your input is welcome there, and will drive the process. When the task forces begin to meet, they will do their work transparently and on that wiki, and anyone may join fully in their work. We hope to include as many community members as possible in the process.

Any questions can be addressed to me either on on the strategy wiki or by email to philippe at wikimedia.org.

I hope you'll consider joining us!

Philippe 03:19, 4. Okt 2009 (UTC)

Traduko: Strategiaj volontuloj daŭre bezonataj[redakti fonton]

(tradukis AL @)

Saluton al ĉiuj !
Kvankam ni baldaŭ forigos la informilon ĉi-supre la Vikimedia Strategia Planado daŭre serĉas volontulojn kiu helpu kiel temkonsilantoj aŭ kunsidi en laborgrupo kiu studos apartajn temojn kaj faros rekomendojn por malproksim- kaj proksim-celaj strategioj por la Vikimediaj projektoj kaj Fondaĵo kaj la vikia movado.
Por tion efktivigi tion bonvolu viziti http://volunteer.wikimedia.org.

La projekto Vikimedia Strategia Planado estas jarlonga kunlabora proceso gastigita de http://strategy.wikimedia.org .
Via kontribuo estas bonvena tie kaj antaŭenirigos la projekton. Kiam la laborgrupo komencos renkontiĝi ĝi malkaŝe laboros kaj sur ĉi tiu vikio, kaj iu ajn rajtas plene aliĝi al ĝia laboro. Ni esperas inkluzivi kiel eble plej multe da komunumanoj en la proceson.

Ĉiu demando povas esti sendita al mi ĉu sur la strategia vikio aŭ retpoŝte al philippe ĉe wikimedia.org.

Mi esperas ke vi konsideros aliĝi!

Philippe 03:19, 4. Okt 2009 (UTC)

Varmopumpilo[redakti fonton]

Tradukante paĝon pri "varmopumpilo" el la franca, mi modifis ekzistantan skemon de varmopumpilo tradukante la franclingvajn terminojn en esperanto. Tiu tradukita skemo ne apartenas al mi sed malsamas de tiu de la franca paĝo. Kiel deklari ĝin por mencii la originajn rajtojn? Ĉu ekzistas maniero por deklari modifitan dosieron (traduko de terminoj), kies rajtoj samas al tiuj de la originalo?

GFDL estas transdonita post traduko: estas unu el la aspektoj de GFDL, ke tradukita dokumento havas la saman kopirajton kiel la originala.
Ĉu vi konsideris la eblecon traduki skemojn en SVG-formato ? Arno Lagrange @ 12:18, 8. Okt 2009 (UTC)
Mi volas atentigi vin pri tio, ke intertempe la permesilo de la Vikipedio ŝanĝiĝis de GDFL al Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 (mallonge CC-by-sa). Fakte, kutime estas nun duobla permeso – uzi la enhavon laŭ CC-by-sa aŭ laŭ GDFL (sed se oni transprenas ion de alia CC-by-sa-verko al la Vikipedio, oni povas igi la koncernan artikolon nur CC-by-sa-rajta, en kiu okazo ne estas permesata uzi la enhavon laŭ la GDFL-kondiĉoj). Pli da informoj troviĝas diverslingve (sed bedaŭrinde ankoraŭ ne Esperante) ĉi tie. Marcos 13:50, 9. Okt 2009 (UTC)

British National Party[redakti fonton]

la nomo de la british National Party en la esperanto lingvo devus traduki kiel Brita Nacia Partio ne kiel Brita Naciisma Partio.

✔ Farite--→ Airon 16:13, 8. Okt 2009 (UTC)

Nuligo de alidirekto de {{Lang}} al {{Karaktero}}[redakti fonton]

{{Lang}} estas alidirektita al {{Karaktero}}. Tamen, parametroj de ili estas malsama: {{Karaktero}} postulas 3-an parametron, se 1-an parametro estus 'ja' dum {{Lang}} postulas ĉiam 2 parametrojn. Do, {{sh|Lang|ja|間違った表示}} - 間違った表示. Mi anoncas ke mi nuligos de alidirekton, kaj reakiri klarigon kaj interlingvajn ligojn;[1]. Sincere - Ryoho 02:24, 10. Okt 2009 (UTC)

✔ korektita
Mi nun nur komprenas kion vi volis -.- --→ Airon 05:09, 10. Okt 2009 (UTC)
✔ korektita
Mi nuligis alidirekton kaj rehavigis klarigon kaj intervikiajn ligojn. Kaj dankon por via korekto.
Nu, mi havas demandon; por kiu celo oni kreis {{Karaktero}}-n ? {{Lang}} estas por montri literojn elektante lingvajn kodojn. Ĉi tiun ŝablonon multaj alialingvaj vikipedioj havas. Do, por kiu celo oni kreis {{Karaktero}}? Ĉi tiun ŝablonon, aliaj vikipedioj ne havas. Amike - Ryoho 07:28, 10. Okt 2009 (UTC)
{{Karaktero}} (pliesperanta nomo de Lang) havas la saman celon de {{lang}} sed, kiam la lingvo estas la japana, ĝi montras ankaŭ la japanan transskribon kaj la japanan prononcon (ĝi estas la unuiĝo de Ŝablono:Lang kaj Ŝablono:Nihongo). Do, mi petas al vi: kial vi nuligis la alidirekton? Mi korektis la eraron enmetante la parseran funkcion {{#if:}}... --→ Airon 12:07, 10. Okt 2009 (UTC)
Saluton Airon90!
Dankon por via respondo. Ĝi solvis por mi ke {{Karaktero}} havas CSS por japanaĵoj.
> Do, mi petas al vi: kial vi nuligis la alidirekton?
Mi juĝis ke {{Karaktero}} ne funkcias kiel {{Lang}}, ĉar uzmaniero-klarigo kiel {{Lang}} mankas al {{Karaktero}}. (Se mi unuigus ŝablonojn, mi kopius la klarigon el {{Lang}} al {{Karaktero}}, por ke oni povas uzi kiel la saman ŝablonon)
Aldone, mi opinias ke {{Nihongo}} estas malsama celo; por kaptekston de paĝo de japanaĵoj.
Antaŭ ĉio, kiel vi scias, {{Lang}} kaj {{Nihongo}} estas apartaj ŝablonoj en aliaj vikipedioj. Do mi havas demandon kial vi volas unuigi du ŝablonojn riskante erarojn. Sincere.- Ryoho 15:13, 10. Okt 2009 (UTC)

Методические разработки по международному языку эсперанто для курсов -Ruslingve titolitaj paĝoj[redakti fonton]

Kial ekzistas en e-o vikipedio titoloj, kiuj estas skribitaj ruslingve. Vidu ekz. jen: Методические разработки по международному языку эсперанто для курсов, Международный язык "ЭСПЕРАНТО". Л.Заменгоф 1904, Основы эсперанто, Полный самоучитель языка Эсперанто. Mi ne vidis, ke en e-o vikipedio oni skribus ruslingvajn nomojn ekz. de personoj en rusa alfabeto. La supre menciitaj paĝoj estas alinomendaj. Zuazua 15:22, 10. Okt 2009 (UTC)

Cetere, prefere ol "envikipedigi" siajn librojn unuope, Sro P.Fiŝo farus pli bone plenigi unu tabelon per sia biblioteka listo! --Jean-François Clet 21:01, 10. Okt 2009 (UTC)
Mi samopinias pri maltaŭgeco havi en esperanta Vikipedio artikolojn kun titolo en aliaj alfabetoj. La libroj kun rusaj titoloj estu ĉu transkribitaj ĉu tradukitaj. Vidu novan ĉe Язык эсперанто 1983.--kani 00:14, 11. Okt 2009 (UTC)
Ĉu kategorioj Kategorio:Eldonaĵo de Типография Якова Кельтера kaj Kategorio:Eldonaĵo de Наука estas en ordo? Laŭ mia opinio ili estas forigendaj kaj alinomendaj. Ili estas duone Esperante kaj duone ruslingve. Aŭ eble ni alinomu paĝojn pri Moskvo per Москва, Aleksej Konstantinoviĉ Tolstoj per Алексей Константинович Толстой, Granda patriota milito per Великая Отечественная война kaj simile. Zuazua 05:11, 11. Okt 2009 (UTC)
Gesinjoroj, estimataj, vi pravas, la titoloj estas ne taŭgaj. Dankon pro viaj rimarkoj. Mi ŝanĝos la titolojn de artikoloj. Tamen, klarigu al mi, kial en ĉi-vikio ekzistas artikolo Gaston WaringhienKálmán Kalocsay, ja ili ankaŭ ne estas esperantaj? Mi ne kontraŭas la titolojn, mi volas kompreni kial Kalocsay estas taŭga esperanta nomo kaj Наука ne estas taŭga? --P.Fiŝo 17:13, 11. Okt 2009 (UTC)
Esperanto uzas la latinan alfabeton. Ĉe uzo de nomoj el aliaj lingvoj kun latina alfabeto, oni havas en Esperanto la elekton ĉu konservi la originan literumon aŭ ĉu adapti ĝin al la Esperanta prononco kaj/aŭ gramatiko. Ĉe nomoj el ne-latin-alfabetaj lingvoj ne ekzistas la ebleco lasi la nomon tute senŝanĝe (oni ja ne povas postuli de Esperantistoj povi legi signojn de aliaj alfabetoj); oni devas minimume transliterumi la nomon; aldone ekzistas la ebleco ankaŭ prononce/gramatike adapti la nomon, sed tio ne estas deviga.
Mi esperas ke vi komprenas la gravas diferencon inter sam-alfabetaj nomoj kaj malsam-alfabetaj nomoj. Marcos 20:05, 11. Okt 2009 (UTC)
Certe, la ruslingvaj titoloj ne estu permeseblaj, sed ĝenerale mi komprenas kaj subtenas la frustriĝon de P.Fiŝo - ial la latinalfabetaj lingvoj (malgraŭ tio, ke ĉiu el ili havas plurajn supersignojn, literkombinojn kaj foje eĉ tute apartajn literojn) estas privilegiitaj kaj oni kvazaŭ devigas la alialfabet-lingvulojn scipovi (aŭ almenaŭ toleri) ĉiujn ĉi frenezaĵojn, dum la cirila, japana, hinda kaj ceteraj skriboj estas malpermesataj. La ideala solvo estus plena Esperantigo (asimilo) de la propr--P.Fiŝo 16:27, 18. Okt 2009 (UTC)aj nomoj. Mevo 21:50, 12. Okt 2009 (UTC)
Jes, mi devas konsenti. Ekzemple la litero "y" certe ne estas origina kaj senduba parto de la Latina alfabeto – ja eĉ Latino ne enhavas ĝin, ĝi estis nur poste aldonita. Estas vere strange devigi Esperantistojn lerni ankaŭ literojn ne ekzistantajn en la internacia lingvo, por kapabli legi nomojn en la E-a Vikipedio. La diferenco inter ekzemple "w", "x", "y" kaj "š", "ů", "ý" estas nurnure en la fakto, ke la unua grupo uzatas en la Angla, do vaste konata lingvo, kontraŭe al la dua, kiu aplikatas en la Ĉeĥa, kiun scias preskaŭ neniu. Oni ja povus multe diskuti, kiuj signoj ankoraŭ apartenas al la Latina alfabeto (se ne la Latina lingvo estas la kriterio) kaj kiuj ne: konsideru ekz. la literojn "ß" kaj "Ø", enestantajn en alfabetoj de lingvoj ĝenerale uzantaj la Latinan literaron. -Petrus Adamus 22:07, 12. Okt 2009 (UTC)
Gesinjoroj, tamen en Esperanto estas uzata ne latina alfabeto, sed esperanta alfabeto. Mi opinias, ke necesas aliajn alfabetojn (ekz la anglan, germanan, italan ktp) kompari kun esperenta alfabeto, nur kun nia, esperanta alfabeto.--P.Fiŝo 07:09, 13. Okt 2009 (UTC)

Jen mi metis iaman artikolon pri la temo: Ĉu vi scias legi en Esperanto?. Kvankam la artikolo estas preskaŭ dekjaraĝa, ĝi neniam oldiĝos :( --P.Fiŝo 20:04, 13. Okt 2009 (UTC)

La ĝenerala lingvouzo en esperantaj eldonaĵoj (Esperanto, Monato, aliaj eldonaĵoj) estas, ke oni akceptas la latin(simil)an alfabeton de la lokaj nomoj, personoj, dum la nomoj de aliaj skribsistemoj estas transformataj aŭ al la esperanta alfabeto aŭ oni uzas la internacie akceptitan anglan transskribon (tiu lasta ofte por la japanaj, koreaj kaj aliaj aziaj nomoj). Narvalo 13:01, 16. Okt 2009 (UTC)

Ve, Narvalo pravas. Sed ĉi tio estas tre stranga afero — internacia lingvo uzas anglan lambastonon, ĉe tio ege nesisteme (kio estas fama kaj ne fama nomo?). Malgaje... --RG72 14:28, 16. Okt 2009 (UTC)
Jes, sed kio do estas la Latina alfabeto? Certe ne literaro uzata de la Latina lingvo. Ĉu aro de ĉiuj literoj, ekzistantaj en alfabetoj de ĉiuj lingvoj, kiuj ankaŭ uzas kelkajn vere Latinajn literojn? Krome restas la problemo, ke tiuj specifaj signoj ofte ne estas legeblaj por malsamlingvanoj (aŭ la prononcmaniero ne estas konata por ili, eventuale estas tute neregula kiel en la Angla) – kvankam mi aspekte tute ne ŝatas tion, verŝajne estus pli praktike uzi fonetikan transskribon kaj nur parenteze indiki la originan skribmanieron. --Petrus Adamus 14:38, 16. Okt 2009 (UTC)
Mi tute konsentas kun vi, Petrus Adamus, ĉar ĉi tio stranga (por ne diru — stulta) regulo faras plimulton da alilingvaj nomoj preskaŭ nelegeblaj por mi (kaj ne nur). Se Esperanto ne estas nur «eŭropa ludilo» aŭ «eŭrolingvo», ĝi uzu propran alfabeton, kompreneblan por ĉiuj esperantistoj. --RG72 16:45, 16. Okt 2009 (UTC)
La Esperanta Vikipedio ne uzu por ĉi tio alian kutimon ol la plej multaj Esperantistoj uzas ekster la Vikipedio. Se la ekster-Vikipediaj Esperantistoj komencas pli multe uzi transliterumon ankaŭ por nomoj el ne-Esperantaj latinaj alfabetoj, tiam ni povas diskuti ĉu ni ankaŭ sekvu tiun kutimon. Sed dum tio tute ne estas kutime ekster la Vikipedio, ni prefere ne estu ekspermientemaj ĉi-kampe. Marcos 22:18, 17. Okt 2009 (UTC)
Kial ne devas uzi ekster-esperantajn alfabetojn? Mi proponas esperantigi titolojn de artikoloj neuzatajn esperanto-alfabeton. Se famaj esperanto-fontoj agas aĉe, tio ne segnifas, ke ni ankaŭ devas agi same aĉe.
Kelkaj fervoruloj ne rajtas detrui ĝeneralajn kutimojn en Esperanto. Legu pri Esperantigado, por ne ripeti argumentojn. Laŭ via logiko, plimulto de la esperantisoj aĉas, kez. redaktantoj de la eldonaĵoj Esperanto, Monato ktp. Feliĉe, ke vi konas la malaĉan lingvouzon ... Narvalo 20:45, 19. Okt 2009 (UTC)

Rilataj diskutoj[redakti fonton]

Venonta ADLS[redakti fonton]

Estas nuntempe pluraj eblaj kandidatoj en Vikipedio:Artikolo de la semajno, precipe Alaska orimpetego, kiu bedaŭrinde ankoraŭ havas nur unu favoran voĉdonon. Ĉu iuj diligentaj vikipediistoj akceptus tralegi la artikolon kaj voĉdoni, por ke mi ADLS-igu ĝin ĉidimanĉe ? Antaŭdankon Thomas Guibal 05:16, 11. Okt 2009 (UTC)

Dankon al Zuazua kaj Crosstor ! Thomas Guibal 15:48, 11. Okt 2009 (UTC)

La ŝablono kiu kaŝas bildojn[redakti fonton]

La ŝablono { {ĉefartikolo|nomo de paĝo} } emas kaŝi la bildojn, kiuj estas dekstre de ĝi. Rigardu ekzemple en vulkano, kie la "strio"

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Plata tektoniko.

kaŝas la sekcian vidon de vulkano, dekstre. --Jean-François Clet 22:36, 11. Okt 2009 (UTC)

Ĉe mi, la problemo estas la mala: la dekstra vido de la vulkano malaperigas parton el la griza strio, kiun konsistigas la ŝablono. Tio tamen ne estas vera problemo por mi, ĉar la teksto ja ne estas kovrita de la bildo, kaj malaperas nur malplena, griza parto el la strio. Mi uzas Safari kaj Mac OS 10.5.
Estus interese, se vi havus tempon, esplori ĉu la samrolajn ŝablonojn ĉe alilingvaj Vikipedioj karakterizas la sama problemo; se ne, sufiĉos kopii ilian kodon en nian ŝablonon. ;-) --WinstonSmith 15:54, 12. Okt 2009 (UTC)
Mi uzas FF kaj Ubuntu kaj mi vidas parton de ŝablono kaŝita de bildo (kiel WinstonSmith), Ĝi eble estus problemon de CSS. --→ Airon 16:32, 12. Okt 2009 (UTC)
Prave ! en la artikolo fr:Chamonix-Mont-Blanc la strio ne kaŝas la bildon. La franca nomo de la ŝablono estas "{ {article détaillé|contenu= } }" --Jean-François Clet 21:41, 12. Okt 2009 (UTC)

{{article détaillé|contenu=}}

Translation[redakti fonton]

Hello to evreybody,

I need a little help by translation. Can you please translate the next text into your language and put it here?:


Text (original - Serbian cyrillic):

  • Уколико желите да пронађете кориснике који причају есперанто, претражите Категорија:Корисник eo. За остале језике, проверите Категорија:Језичке кутијице.
  • Уколико сте регистрован корисник на Српској Википедији а не разумете српски, молимо вас додајте {{user sr-0}} на вашу корисничку страницу. Ова порука гласи - на српском - да не разумете српски језик, тако да ће остали корисници бити обавештени о томе.


Text (original - Serbian latin):


Text (version on English):


Thanks and regards,

--FriedrickMILBarbarossatalk • 09:31, 18. Okt 2009 (UTC)

✔ Farite--→ Airon 11:32, 18. Okt 2009 (UTC)

Ĉu nova formo de vandalismo ?[redakti fonton]

Tiu artikolo estu klasifikita "X" : Ventoux (monto). Ĉu estas nova formo de vandalismo, aŭ ago de freneza roboto ?

--Jean-François Clet 13:18, 20. Okt 2009 (UTC)

Korektita; dankon al Lvh
--Jean-François Clet 15:25, 20. Okt 2009 (UTC)

Konfirmo por OTRS[redakti fonton]

Estimataj. Kion fari, se oni postulas proprumanton de aŭtoraj rajtoj pri liberigo de lia bildo, dosiero aŭ teksto, por ke ĝi estu uzata en Vikipedio. Oni sendos al li retpoŝtan mesaĝon kaj tiu konsentos denove retpoŝte pri la uzo en Vikipediaj artikoloj. Kiel ni pruvus verdirecon de tia atesto? En kelkaj alilingvaj vikipedioj por tio servas kelkaj vikipediistoj havantaj aliron al "komunejo de retpoŝtoj" aŭ io simila (angle Open Ticket Request System). Ĉu ekzistas ankaŭ io simila por E-o Vikipedio? Ĉu estas valida retpoŝto: info-eo@wikimedia.org? Pluajn informojn vi povas legi ekz. en en:Wikipedia:OTRS kaj por tiuj dosieroj poste servas ŝablono {{Konfirmo OTRS}}. Dankon por ies respondo. Zuazua 16:44, 20. Okt 2009 (UTC)

Mi ĵus petis ĉe Meta ke la retpoŝta listo esti starigata: "info-eo@wikimedia.org". -- Yekrats 17:10, 20. Okt 2009 (UTC)
Jes, sed necesas havi iun administranton por la OTRS sistemo. Antaŭ iu tempo mi legis la kondiĉojn, tiam oni akceptadis homojn estantajn administrantoj en Vikipedio (aŭ alia projekto) en lingvo, pri kiu temas, kaj samtempe postulis ilian administrantecon en iu Anglalingva projekto aŭ en la Komunejo. Vere nun mankas en la listo de la OTRS-volontuloj iu ajn persono kun bona lingvonivelo en Esperanto (aŭ eble la persono ekzistas tie kaŝite, ne publikiginte siajn kapablojn). Eblas tie trovi du uzantojn, deklarintajn la bazan nivelon (eo-1), temas pri Jon Harald Søby kaj newmanbe. Krome ekzemple Zirland, kvankam ne skribis tion en la listo, indikis en sia uzant-paĝo la mezan nivelon (eo-2) kaj ĝuste pere de li estis antaŭ tempo prizorgita la Esperanta OTRS-rikordo por la dosiero Espero Katolika (4-6×2007).jpg. --Petrus Adamus 20:56, 20. Okt 2009 (UTC)
Do, ĉu ekzistas en nia Vikipedio administranto, plenumanta similan funkcion ankaŭ en la Komunejo aŭ iu Anglalingva Viki-projekto? --Petrus Adamus 14:20, 22. Okt 2009 (UTC)
Mi ĵus rigardis la paĝon OTRS/info-en_recruiting kaj ne plu staras tie nepra postulo, ke la interesato estu administranto de iu Anglalingva projekto, nun estas tie nur rekomendo pri flua scio de la Angla. Li should be experienced sysops on one or more Foundation projects. Ĉu iu nia administranto povus kandidati? --Petrus Adamus 16:54, 25. Okt 2009 (UTC)

Por sugesti unuigon de artikoloj[redakti fonton]

Mi memoretas ke ekzistis ŝablono por sugesti unuigon de artikoloj, sed nun ne trovas ĝin. Ĉu iu povas helpi? Mi krome deziras sugesti tian unuigon en kazoj en kiuj la naciaj nomoj tre diverĝas, kaj la elekto de unu nomo aŭ alia montras politikan preferon. Ekzemple, Senkaku-insuloj kaj Diaoyu-insuloj, kiuj fakte estas la sama insularo. Ni devus unuigi ambaŭ artikolojn, doni pli neŭtralan vidpunkton, kaj elekti neŭtralan nomon, kiel ekzemple Insularo Senkaku-Diaojuo. Same okazas kun la artikoloj Malvinoj kaj Falklandoj; unu nomo donas politikan preferon, kaj ion similan al Insularo Malvinoj-Falklandoj estus pli konvena.

Mi ankaŭ deziras uzi la ŝablonon por sugesti unuigon de la artikoloj Sankta Maria kaj Dipatrino. Mi denove sugestas alian nomon pli neŭtralan (ĉar ne ĉiuj religioj nek tradicioj agnoskas tian sanktecon), kiel ekzemple Maria (patrino de Jesuo), kiel faras multaj aliaj Vikipedioj. --Tonyo 19:39, 20. Okt 2009 (UTC)

Mi trovis ŝablonon: {{Kunigu}}. Zuazua 19:49, 20. Okt 2009 (UTC)
Dankon. Mi nun rimarkis tiun kategorion [[Kategorio:Artikoloj_por_kunigi]]. Estas tro multe da tiaj artikoloj! Mi forigos kelkajn tiajn duoblaĵojn, ĉar en kelkaj jam pasis sufiĉe da tempo. Mi krome ŝatus koni vian opinion pri miaj ceteraj sugestoj. --Tonyo 17:39, 21. Okt 2009 (UTC)
Aldone ekzistas la paĝo Vikipedio:Ŝovendaj, kunigendaj kaj disigendaj artikoloj, sur kiu oni povas diskuti pri kunigoj, disigoj kaj titolŝanĝoj de artikoloj. Ĝis nun la diskutoj tie ne estas aparte viglaj, sed eble iom pli da Vikipediistoj metu tiun paĝon en sian atentaron, por ke la proponoj tie ne estu malatentataj. Marcos 18:41, 21. Okt 2009 (UTC)

Laŭ Vikipedio:lingvaĵo, ReVo estas unu fonto de vortoj. Ĉe ge-, ĝi rimarkas ke oni povas fari sekse neŭtran vorton el vira radiko, ge- kaj -ano. Ĉu tio estas malĝusta? Se ne, ĉu ĝi estas uzebla en Vikipedio, aŭ ĉu ni evitu tiajn vortojn per, ekzemple, "unu el (la) ge_oj?" --Amika Babilfrenzo 01:43, 22. Okt 2009 (UTC)

"Gepatranoj" anstataŭ "unu el la gepatroj" certe estas ebla. Sed mi pensas ke malofte troviĝas situacioj, en kiuj ĝi vere estas uzinda. Ĉiuokaze, "patro aŭ patrino" kutime estas pli facile komprenebla. Marcos 15:11, 22. Okt 2009 (UTC)

Forigemo en franclingva Vikipedio[redakti fonton]

Bonvolu, komprenantoj de la franca lingvo sciigi vian opinion en la paĝo fr:Discussion:Espéranto, candidat au Prix Nobel de la Paix/Suppression kie temas pri forigo de artikolo pri Esperanto, kandidato por Nobel-Premio pri Paco en 2008. Dankas AL @

mi sugestis kunfandiĝon (fusionner) kun artikolo "Association mondiale d'espéranto" en koncerna diskutpaĝo - kion mi opinias pli facile akceptebla ol konservo, kiu ŝajnas kompromitita. --Dominik 13:23, 28. Okt 2009 (UTC)
Kunfandiĝo estas adaptigo, kial ne, sed konservo estus pli bona. Kore. --pino 20:33, 28. Okt 2009 (UTC)

‎129.132.128.136[redakti fonton]

Tiu uzanto ĵus kreis kelkajn tre fuŝajn artikolojn, sen alilingvajn ligilojn (kiam tiuj ekzistas), kun lingvaj aŭ tajpaj eraroj, sen vikipedia stilo ktp. Mi korektis kelkajn sed jam laciĝis. Ĉu eblas kontakti tiun aŭtoron de artikoloj kiaj ECOWASCEDEAO? Eble oni povos konsili plibonigon de tiaj artikoloj. La anonimeco malhelpas fari tion rekte. Sed se oni baras ties aliron portempe eble oni povos "devige" aŭskulti konsilojn. Mi timas esti tro malĝentila.--kani 22:48, 28. Okt 2009 (UTC)

Forigu duoblan klakon en la paĝo pri Lastaj ŝanĝoj[redakti fonton]

Kiel mi jam diris antaŭe Vikipedio:Diskutejo#Reformo_de_la_Legindigo_kaj_Elstarigo, en la paĝo Lastaj ŝanĝoj oni devas klaki dufoje en "montri" apud "Bonvenon" por ke oni povu vidi la alvokojn al kunlaborado. Tio multe malhelpas la videblecon de tiuj skatoloj. Ĉu iu administranto povas lasi tion videbla, aŭ almenaŭ tiel ke oni nur klaku unufoje por aperigi la skatolojn, ne du kiel nun. Tio faciligus la videblecon de la ceteraj "Specialaj projektoj". Notu ke tion mi antaŭe proponis en alia momento kaj Lu konsentis ke "tiu duobla klakado estas ĝena. Laŭ mi la tri kestoj estas bona instigo al homoj, kiuj ŝatus ion aldoni. La baza/komenca formo do estu, ke aperas la tri kestoj.". Tamen, administrantoj ne reagis, kaj la afero restas same. Kiel oni faru por ke administrantoj agu, aŭ almenaŭ donu sian opinion?

Krome, ĉar ne estas reagoj ankaŭ al miaj alvokoj por restarigi la paĝon pri "Kunlaboraĵo de la semajno", kaj forigi la nunan alidirektigon, mi mem rekreos tiun paĝon. Ĝi estas nepre bezonata por proponi tiajn kunlaboraĵojn, almenaŭ dum oni ne forigos la projekton. --Tonyo 19:52, 29. Okt 2009 (UTC)

Mi certe pretas ŝanĝi la keston se estas interkonsento pri tio. Kore, Thomas Guibal 04:05, 30. Okt 2009 (UTC)
Mi faris ŝanĝon: se ĝi ne taŭgas bonvolu sugesti plibonigon. Arno Lagrange @ 07:42, 30. Okt 2009 (UTC)
Laŭ mi, tre bone, dankon --Tonyo 18:02, 30. Okt 2009 (UTC)