Csepreg
Csepreg (ĉepreg) estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Csepreg kun la rango centro de subregiono.
Bazaj informoj
- Areo: 50 km²
- Poŝtkodo: 9735
- Telefonprefikso: 94
- Loĝantaro: 3600
Situo
Csepreg situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ flankovojoj, rivereto Répce preterfluas.
Historio
La loko estis loĝata jam en la neolitiko kaj en la bronzepoko, dum la Romia Imperio estis tie trapasejo.
La komunumo ricevis la rangon kampurbo en 1390. En 1621 la aŭstroj atakis la urbeton, kaj murdis la loĝantaron. En 1776 incendio okazis. En 1886 Csepreg ricevis la rangon grandvilaĝo kaj centro de la ĉirkaŭaĵo. Dum la socialisma erao ĝi perdis la vagonaran linion. Csepreg en 1995 iĝas denove urbo.
Ĝemelkomunumo
Vidindaĵoj
- Preĝejo de Sankta Nikolao (Csepreg)
- 2 kapeloj, ambaŭ pilgrimlokoj
Nomportantoj
- Ferenc Csepreghy, verkisto
Esperanto
Estas delegito de UEA tie.